tiu ligo estas por meti en la artikolon kopilasilo kiam ĝi ekzistos, kaj entenos pli ol du frazojn por sekurigi ties pluekziston! Ĝis nun estas pli sekura meti la tutan materialon en alian artikolon!
- [http://linŭfr.org/2003/04/11/12060.html kopilasila kunveno en Madrido]
ja:著作権simple:Copyrightzh-tw:著作權zh-cn:版权
Verko
Verko estas
<1> produkto de spiritopostula (kreiva kaj ne nur kopianta) laboro en arto aŭ scienco
aŭ
<2> ĝenerale rezulto de agado.
Komparu kun: artverko , kreivo
Patento
Patento estas altofice donita industria, metia protekta juro, kiu certigas al la patentiganto por ioma tempo ekskluzivan rajton (monopolo) pri industria, komerca uzo de teknika inventaĵo aŭ teknika produkto.
Historio
La unuaj protektaj juroj pri inventaĵoj aperis en la ĉehiaj kaj saksiaj minejaj juroj. En Venecio, en 1469 ekzistis privilegio pri enkonduko de libropresado.
La unua patenta leĝo (laŭ la hodiaŭa senco) estis ellasita en Venecio, en 1474; ĝin sekvis la "Statute of Monopolies" en Britio (1623) kaj Francio (1787). La "Statute of Monopolies" (Regularo pri Monopoloj) validas kiel ekzemplo por la patentaj leĝoj tramonde.
La patentjuraj reguligoj disvastiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento.
Ĝenerale
Patentigeblaj estas inventaĵoj, kiuj novaj estas, baziĝas je eltrovema aktiveco kaj industrie, metie uzeblaj.
Oni devas peti la registrigon de la inventaĵo (patentigi) ĉe la landa aŭ internacia Patentiga Ofico per patenta priskribo. Tiu priskribo estas publika (el tio la nomo "Patent" el la lat.patere - "libere stari", "libere kuŝi"), tio estas iu ajn rajtas legi tion. Oni devas alligi la patentan priskribon en difinita tempo (Germanio: 18 monatoj).
La patentiganto (inventinto) povas ricevi absolutan rajton pri sia inventaĵo ĝenerale ĝis 20 jaroj, ĉe medikamentoj ekzistas ebleco pri plusaj 5 jaroj. Oni devas pagi por la patento ĉiujare kaj laŭ la geografia valideco, tiel la patento malvalidas pro nepago de ĉiujara patentiga prezo.
Oni ne rajtas patentigi
- bestojn
- plantojn
- naturan funkcion (pri tiuj tri aĵoj nuntempe estas tendenco ekpatentigi ilin, kaj tiu emo estigas vastan polemikon, pri tio vidu Patentigo de vivantaĵoj, Vandana SHIVA, Genetike modifita organismo)
- eternan moviĝaĵon (latine ’’perpetuum mobile’’); tiu regulo servas por protekti la patentajn instancojn de lavango da stultaĵoj
Oni povas patentigi krom la tradiciaj industriaj inventaĵoj:
- ekonomiajn teoriojn
- matematikajn metodojn
- estetikajn formaĵon
- planojn, regulojn, procedojn pri pensaj funkcioj aŭ pri ludoj aŭ ekonomiaj funkcioj
- programojn pri la datenprilaboro kaj redono de la informoj (pri tiu temo estiĝis nelge multaj polemikoj kaj diversaj movadoj, vidu GNU, Libera programaro, Linux, ktp)
- kelkfoje genojn,
Multaj nun kritikas la patentan sistemon, ĉar kelkfoje ĝi anstataŭ instigi al evoluo, baras ĝin, daŭro de protekto emas trolongiĝi, kaj ne plu estas profito al la verkisto/inventisto, sed monopolo al firmaoj, cetere la problemo pri eventualaj trouzoj de patentigo kaj ties sociaj malbonefikoj iĝis politika temo (vidu: Movado kontraŭ kopirajto, Alimondismo). Oni kelkfoje provas patentigi trivialajn metodojn kiel novaĵojn, tiel malhelpante konkurantojn.
- Heinrich Hubmann, Horst Götting, Hans Forkel: Gewerblicher Rechtsschutz. 7. Auflage. C. H. Beck, 2002, ISBN 3-406-49124-3
- Volker Ilzhöfer: Patent-, Marken- und Urheberrecht. 5. Auflage. Vahlen, 2002, ISBN 3-8006-2851-1
- Rudolf Kraßer: Patentrecht - Ein Lehr- und Handbuch. C.H. Beck, München 2004, ISBN 3-406-38455-2
- Christian Osterrieth: Patentrecht. 2. Auflage. C. H. Beck, 2004, ISBN 3-406-51883-4
- Ernst-Peter Heilein: Die Bedeutung des Rechtsschutzes für integrierte Halbleiterschaltkreise in der Praxis - Prognose und Probleme eines sondergesetzlichen Schutzes. Peter Lang Verlag, 2003, ISBN 3-631-39812-3
- Fritz Machlup: [http://www.sffo.de/machlup1.htm la ekonomiaj bazoj de la patentaj juroj], 1961
http://www.esperanto.be/fel/mon/007177.html
Kategorio:TeknologioKategorio:Juroja:特許th:สิทธิบัตร
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugaloPedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo:Braziljo La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Spiritismo estas religio fondita de Allan KARDEC, franca edukisto, raciismano kaj pozitivista, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn de komunikaĵoj je spiritoj de mortintoj pere de tablo, mediumoj aŭ aŭtomata skribado, kaj kiu pro tio, kion li spertis konvikiĝis pri la vero de tiuj fenomenoj, kaj elfaris el tio tutan doktrinon. Tiu ĉi preskaŭ malaperis en Francio mem, sed ĝi nun estas en Brazilo vera establita Religio tre disvastigata. Poste, el Brazilo, divastigis pere brazila elmigrantoj kaj internacia divastigado farita de brazilanoj. Hodiaŭ estas multaj spiritistaj centroj ekster Brazilo, ĉefe en Sudameriko kaj Usono.
Ĝeneralsence Spiritismo estas ankaŭ la kredo, ke la homoj pluvivas, post la korpa morto, en formo de "spiritoj", kun kiuj eblas komuniki pere de mediumoj kaj diversaj teĥnikoj, ekzemple movoj de tablo. Fakte tiaj kredoj ekzistas de antikveco, kaj eĉ la teĥnikoj (la romianoj uzis tripodaĵojn). Ĝia moderna historio komencas en Usono en jaro 1848 kun la kazo de Fratinoj FOX, post kio kredo en komuniko al spiritoj, iĝis "furora" kaj disvastiĝis ege rapide en Eŭropo. La furoro tre malkreskis post kiam estus trovite ke la metodo uzita de la fratinoj Fox estus fraŭda, kaj ke ne ekzistus komuniko kun ia ajn spirito. Oni kredas ke la kazo de Fratinoj Fox, alie, ne estas la nuraj okazoj de komunikoj kun spiritoj, la fenomenoj okazas ĝis hodiaŭ kaj estas ĉiutaga afero.
Religia Spiritismo
Spiritismo estas bazita sur kvin libroj, nomataj Kodigado: "La Libro de La Spiritoj", "La Libro de Mediumoj", "La Genezo", "La Ĉielo kaj la Infero" kaj "La Evangelio Laŭ Spiritismo". Laŭ Kardec kaj la kredantoj, la Kodigado estis diktataj de spiritoj al multaj mediumoj kaj organizita per Kardec. Spiritismo postulas tre altan moralan sintenon, studadon kaj karitaton, pro tio, multaj homoj emas al ĝi sed ne apartenas al ĝi. Ĝia ĉefa lemo estas: "Ekster Karitato, Nenia Salvo". Krom komuniko al spiritoj, mediumoj provas kuri per mana energio, la "paso". Seanco de Spiritismo estas malfermitaj al publiko, kaj oni devas preparigi, eĉ dum jaroj, por patopreni de ilin.
Fundamentaj instruoj
Dio estas la superega intelekto, unua kaŭzo de ĉiuj estaĵoj. Dio estas eterna, neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona.
La Universo estas kreaĵo de Dio, kaj Ĝi ampleksas ĉiujn estaĵojn, raciajn kaj neraciajn, animitajn kaj neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn.
Krom la korpa mondo, kie loĝas la enkarniĝintaj spiritoj, t.e., la homoj, ekzistas la spirita mondo, loĝejo de la elkarniĝintaj spiritoj.
En la Universo estas aliaj loĝataj mondoj, kun estaĵoj en malsamaj gradoj de progreso: egalaj, pli evoluintaj kaj malpli evoluintaj ol la homoj.
Ĉiuj naturaj leĝoj estas diaj, ĉar Dio estas ilia aŭtoro. Ili ampleksas tiel la fizikajn kiel ankaŭ la moralajn leĝojn.
La homo estas spirito enkarniĝinta en materia korpo. La perispirito estas la duonmateria envolvaĵo, liganta la spiriton al la fizika korpo.
La Spiritoj estas la intelektaj estaĵoj de la kreaĵo. Ili konsistigas la mondon de la Spiritoj, kiu antaŭekzistas kaj al ĉio postvivas.
Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas, intelekte kaj morale, pasante de malsupera ordo al sekvanta supera ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon.
Spiritoj konservas sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo.
Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo.
La Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la perfektecon.
Spiritoj apartenas al diversaj ordoj, laŭ la atingita grado de perfekteco: Puraj Spiritoj, kiuj atingis la maksimuman perfektecon; Bonaj Spiritoj, ĉe kiuj regas la deziro al bono; Neperfektaj Spiritoj, kiujn karakterizas neklereco, deziro al malbono kaj malsuperaj pasioj.
La rilatoj inter la spiritoj kaj la homoj estas kontinuaj kaj ĉiam ekzistis. La bonaj spiritoj admonas nin al bono, kuraĝigas nin ĉe la provoj de la vivo kaj helpas nin elteni ĉi tiujn brave kaj rezignacie. La malbonaj spiritoj pelas nin en malbonon.
Jesuo estas la gvidanto kaj la modelo por la tuta homaro, kaj la Doktrino, kiun Li instruis kaj praktikis, estas la plej pura esprimo de la leĝo de Dio.
La moralo de la Kristo, enhavata en la Evangelio, estas la gvidilo por la firma evoluo de ĉiuj homoj, kaj ĝia praktikado estas la solvo por ĉiuj homaj problemoj kaj la celo atingota de la homaro.
La homo havas liberan volon por agadi, sed li respondas pri la sekvoj de sia agado.
La estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al sia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio.
La preĝo estas ago de adorado al Dio. Ĝi troviĝas en la natura leĝo kaj rezultas el sento kunnaskita kun la homo, same kiel denaska estas la ideo pri la ekzisto de la Kreinto.
La preĝo plibonigas la homon. Tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, fariĝas pli forta kontraŭ la tentoj de la malbono, kaj Dio sendas al li bonajn spiritojn por lin helpi. Tiu estas helpo neniam rifuzata, kiam petata sincere.
Praktikado
La spiritismaj servoj estas tute senpagaj, kiel preskribas jena evangelia instruo: "Donace vi ricevis, donace vi donu".
La praktikado de Spiritismo estas simpla, uzas nenian formon de ekstera kulto, laŭ tiu kristana instruo, ke Dio devas esti adorata en spirito kaj vero. Spiritistoj faras ankaŭ la Evangelian Hejmkunsidon kiu estas hejma kulto.
Spiritismo ne havas sacerdotojn, ne adoptas nek uzas en siaj kunvenoj kaj praktikoj: altarojn, ikonojn, portilojn, kandelojn, procesiojn, sakramentojn, indulgencojn, ornatojn, alkoholajn aŭ halucinogenajn trinkaĵojn, incensojn, tabakon, talismanojn, amuletojn, horoskopojn, kartdivenadon, piramidojn, kristalojn aŭ iajn ajn objektojn, ritarojn aŭ formojn de ekstera kulto.
Spiritismo ne trudas siajn principojn. Ĝi invitas interesatojn en ĝia konado pasigi ĝiajn instruojn tra la kribrilo de la racio, antaŭ ol akcepti ilin.
Laŭ spiritistoj, la mediumeco, kiu permesas al la Spiritoj komunikiĝi kun la homoj, estas kapableco, kiun multaj personoj kunportas denaske, kaj kiu estas sendependa de ilia religio aŭ de la moralaj principoj, kiujn ili adoptas por sia vivo.
Spiritisma praktikado de mediumeco estas nur tiu, kiu estas farata surbaze de la principoj de la Spiritisma Doktrino kaj laŭ la kristana moralo.
Spiritismo respektas ĉiujn religiojn kaj doktrinojn, valorigas ĉiujn klopodojn por la bonfarado kaj laboras por la interfratiĝo kaj la paco inter ĉiuj popoloj, sendepende de raso, haŭtkoloro, nacieco, kredo, kultura aŭ socia niveloj. Ĝi krome rekonas, ke "la vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karito laŭ ties plej granda pureco".
Jure
En Brazilo skribitaj mediumaj pruvoj estas akcepteblaj en tribunaloj se la tekston kaj subskribon de permediuma dokumento agnoskis publika notario. Kopirajtoj de libroj verkitaj de spiritoj, laŭ Brazila leĝo, apartenas al la familio de la mortinto, ne al la mediumo.
Komputiko > Libera Programaro
----
Libera Programaro (angle "Free Software") estas softvara movado kiu celas krei libere distribueblajn kaj ŝanĝeblajn programojn. La iniciatinto estas Richard STALLMAN, kiu fondis organizon FSF por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas kvar liberaĵojn:
Libera programaro estas afero pri la libereco de uzantoj por uzi, kopii, disdoni, studi, ŝanĝi kaj plibonigi la programaron. Pli precize, ĝi aludas al kvar specoj de libereco, por la uzantoj de la programaro:
- La libereco por uzi la programon, por iu ajn celo (libereco 0).
- La libereco por studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj (libereco 1). Atingo al la programfonto estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
- La libereco por disdoni kopiojn, do vi povas helpi vian najbaron (libereco 2).
- La libereco por plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn (libereco 3). Atingo al la programfonto estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
Historio
Ĉi tiuj liberecoj estis ekde la komenco de la 1960-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj la regulo en komputiko, ne la escepto. Eĉ la kodo de iuj Operaciumoj estis havebla senpage, kaj kun la rajto ŝanĝi kio estis malimplicite skribata. Neniu firmao aĉetus komputilon - ili kostis tiam pli ol 20 jaran salajron - akceptante dependon de unu sola fabrikanto.
Ekzemplo
Por ilustri la principon de la Libera Programaro, kontraŭe al la mallibera programado, oni povas kompari ĝin kun kuirarta recepto :
- laŭ la principo de la Libera Programaro: vi ricevis ĉi tiun recepton per iu ajn kielo (magazino, amiko), kaj neniu povas malebligi al vi uzi la recepton. Vi rajtas redoni ĉi tiun recepton tiel kiel vi volas, same vi rajtas aliigi aŭ pludoni ĝin.
- laŭ la principo de la mallibera programaro: vi devas akiri la pretan manĝaĵon kaj nur vi rajtas manĝi ĝin. Eĉ se vi scias la recepton, ne estas permesate aliigi ĝin.
Laŭ la sama ideo, oni parolas pri "libera enhavo" por dokumento, kies enhavo estas libere videbla kaj kopiebla, kaj iafoje aliigebla per ĉiu, kiel en Vikipedio.
La modelo de la libera programaro malkovriĝis en la 1990-aj jaroj, per (GNU)/Linukso.
- [http://www.ffii.org/index.eo.html Asocio por liberaj programoj (Esperante)]
! - [http://wiki.splitbrain.org/wiki:dokuwiki DokuWiki - Esperantigita Libera Viki-programo]
el Monato (gazeto) (2004/4, p. 12)
ja:フリーソフトウェアko:자유 소프트웨어th:ซอฟต์แวร์เสรี
GNU
La projekto GNU ( http://www.gnu.org ) estis lanĉita de Richard STALLMAN kun la celo de krei kompletan liberanoperaciumon. Li anoncis la projekton al la publiko la 27-an
de septembro, 1983, ĉe la net.unix-wizards novaĵgrupo. Poste
Stallman dissendis la GNU-Manifeston kaj aliajn eseojn, kiuj pritraktas
liajn kialojn por la projekto GNU, unu el kiuj estas reporti la kunlaboran
senton kiu ekzistis en la komputila mondo antaŭe.
GNU-Manifesto
GNU estas rekursia mallongigo por la angla esprimo GNU's Not
UNIX ("GNU Ne estas Unikso"); Stallman petas ke oni prononcu la
"G" por eviti konfuzon kun la angla vorto "new" (nova, prononcata inter "nu"
kaj "neŭ"). La norma Esperanta prononco estas sufiĉe proksima al la
prononco kiun li deziras. Unikso estas la nomo de komerca operaciumo. Ĉar
ĝi jam estis vaste uzata, kaj ĝia arkitekturo estis teknike sufiĉe forta,
la GNUa sistemo estis konstruita por esti kongrua kun ĝi. La Uniksa
arkitekturo permesis, ke la GNUa projekto povu esti skribata kiel apartaj
programaj partoj. Partoj kiuj jam estis libere haveblaj, ekzemple la kompostada sistemo TeX,
kaj la Fenestrosistemo X, povis esti adaptitaj kaj reuzataj; aliajn ili bezonis krei dekomence.
Por certiĝi, ke la GNUa programaro restos libera por ĉiuj uzantoj "lanĉi,
kopii, modifi kaj disdoni", la projekto disdonas ĝin sub permesilo, kiu estis
verkita por doni al ĉiuj tiujn rajtojn, dum ĝi malpermesas plue malpliigi
la permesojn. Ĉi tiu ideo, tiel nomata angle "copyleft" (vortlude "kopio-maldekstra", aŭ "malkopirajto"),
estis enkorpigita en la Publikan Permesilon de GNU (GPL).
En 1985, Stallman kreis la Fondaĵon de Libera Programaro [angle Free Software Foundation (FSF)],
por provizi subtenon por la GNUa projekto. La FSF ankaŭ dungis programistojn por kontribui al GNU,
sed granda parto de la laboro estis (kaj estas) farata de libervolaj programistoj. Kiam GNU iĝis pli vaste
konata kaj estimata, interesataj firmaoj komencis kontribui al la laboro aŭ
ekvendis GNUan softvaron kaj teknikan subtenon. La plej konataj kaj plej sukcesaj el
ĉi tiuj estas Cygnus Solutions, kiu nun estas parto de RedHat.
Jam en 1990, la GNUa sistemo havis etendigeblan tekstoredaktilon,
Emakso; tre sukcesan optimumigitan tradukilon, GCC; kaj la
plejmulton de la kernaj programadaj bibliotekoj kaj utilprogrametoj de norma
Uniksa distribuo. La sola afero, kiu mankis al ĝi, estis la kerno.
En la GNUa Manifesto, Stallman menciis, ke unua versio de kerno ekzistis sed
ĝi postulis pli da funkcioj por imiti Unikson. Li aludis al TRIX, kerno verkita ĉe MIT, kies verkistoj decidis disdoni ĝin senkoste. Ĝi
estis kongrua kun Unikso versio 7. En decembro de 1986 laboro komenciis por
modifi tiun kernon. La verkistoj post iom da tempo decidis, ke ĝi estas
neuzebla kiel komenca punkto, precipe ĉar ĝi funkciis nur ĉe malvaste
konata kaj multekosta 68000-komputilo kaj pro tio ili bezonus porti ĝin al
aliaj arkitekturoj antaŭ ol ĝi estus uzebla. En 1988, la MACH-a mesaĝopasa
kerno de CMU estis konsiderata. Komence ĝi estis prokrastata dum ĝiaj
verkistoj forstrekis kodon de AT&T. Komence la GNUa kerno estis nomata
Alix, sed poste Michael Bushnell preferis la nomon Hurd. Tial la nomo
Alix estis movita al subsistemo, kaj estis poste tute forstrekita. Dum la
sekvaj jaroj, la verkado de Hurd estis malrapida pro teknikaj kaj personaj
malkonsentoj.
En 1991 Linus TORVALDS verkis la Unikso-kongruan Linuksan
kernon kaj eldonis ĝin laŭ la GPL. Linukso estis plue verkata de diversaj
programistoj en la Interreto. En 1992, Linukso estis kunmetita kun la
GNUa sistemo. Ili formis kune tute funkciantan liberan operaciumon. Oni vidas la GNUan
sistemon plej ofte en ĉi tiu formo, kutime nomata la GNU/Linuksa sistemo aŭ
Linuksa distribuo. (Hurd ankoraŭ estas aktive verkata, kaj prova versio
de la GNUa sistemo kiu uzas Hurd-on anstataŭ Linukson estas nun havebla.)
Oni ofte trovas erojn de GNU instalatajn ankaŭ ĉe komercaj Uniksaj
sistemoj, anstataŭ la Uniksajn programojn. Tiel estas ĉar multaj el la
programoj verkitaj por la GNUa projekto estas pli bonaj ol la Uniksaj versioj.
Ofte tiuj eroj estas nomataj la GNUaj iloj. Multaj GNUaj programoj
estis portitaj al Vindozo kaj Makintoŝo.
Iuj el la projektoj, kiujn la GNUa projekto komencis estas:
- Bash, ŝelo.
- GNU Binutils, enhavas asemblilon kaj programligilon.
- Emakso, etendigebla, mem-priskriba tekstoredaktilo.
- GCC, optimumigita tradukilo por multaj komputillingvoj, inkluzive de C.
- GDB, erarserĉilo.
- GIMP, bildredakta programo.
- GNOME, grafika labortabla medio.
- Gzip, biblioteko kaj programo por datumokompaktado.
- Hurd, mikrokerno kaj aro de serviloj, kiuj havas la samajn kapablojn kiel Uniksa kerno.
- GNU Octave, programo por nombraj kalkuladoj simila ol MATLAB.
La GNUa projekto ankaŭ disdonas kaj helpas en la verkado de aliaj programoj
kiuj devenas de aliaj lokoj, ekz-e:
- CVSVidu ankaŭ: - Libera Programaro - Linukso - Movado kontraŭ kopirajto - Kopilasilokategorio:Libera programaroja:GNUko:GNUms:GNUsimple:GNUth:กนู
Recycled Universe
The recycled universe hypothesis states that the Universe is not the first of its kind but rather merely one of an endless series of universes.
Relationism
Artificial intelligence (AI) is defined as intelligence exhibited by an artificial entity. Such a system is generally assumed to be a computer.
Although AI has a strong science fiction connotation, it forms a vital branch of computer science, dealing with intel
Bank of Mexico
The Banco de México (Spanish: "Bank of Mexico"), abbreviated BdeM or Banxico, is Mexico's central bank and lender of last resort. As with other central banks, it takes the responsibility for the production of domestic currency, the establishment of base interest rates, the issuance of government bonds etc.
Its current governor is Sr.Guillermo Ortiz Martinez who was appointed in 1998
Halliburton Corporation
Halliburton Energy Services is a multinational corporation based in Houston, Texas. With revenues exceeding $20.46 billion (U.S. FY 2004) and over 95,000 employees, Halliburton operates in two major business segments. The Energy Services Group provides technical products and services for oil and gas exploration and production. The