:: wikimiki.org ::
| Kosmo |
KosmoKosmo estas la universo, rigardata kiel unu ordigita tuto, aparte de la tero kaj ties atmosfero. En la alteco ĉirkaŭ 120 km de la tero, atmosfero praktike forestas, pro tio objektoj povas movi rapide sen suplementaj energioj. La spaco inter planedoj ne estas tute malplena, sed ĝin plenigas rarigita gaso, suna vento kaj polveroj. La FAI Fédération Aéronautique Internationale (Internacia Aeronaŭtika Federacio) difinas la komenco de kosmo kiel 100 km super la tero.
:La vorto devenas de la greka vorto kosmos, kiu signifis "ordo" aŭ "bonordo" en Homero, sed poste, pro Pitagoro kaj aliaj filozofoj, signifis "la ordo de la mondo" aŭ, simple, "mondo", eĉ se tiu mondo ŝajnis difekta kaj pekema, kiel en la Nova Testamento.
Sciencoj pri la kosmo
- Astrofiziko - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas fizikajn kaj kemiajn fenomenojn de la kosmo.
- Astrologio - Pseŭdoscienco, kiu priskribas la karakteron de homo kaj antaŭdiras ties sorton laŭ la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo. Por la antaŭdiro de la estonto astrologoj uzas horoskopon (laŭvorte signifas "horo de observo"), tabelon, kiu donas informojn laŭ la pozicioj de ĉielaj korpoj ĉe ies preciza tempo de naskiĝo.
- Astrometrio - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas la movadon kaj poziciojn de ĉielaj korpoj. Ĝi estas ankaŭ nomita Pozicia Astronomio.
- Astronomio - Scienco pri la astroj kaj kosmaj fenomenoj.
- Etnoastronomio - La esploro de astronomiaj konceptoj kaj tradicioj trans kulturoj kaj etnoj.
- Kosmografio - Scienco, studanta la movojn de la astroj kaj la astronomian sistemon de la universo.
- Kosmonaŭtiko - Scienco, kiu studas la kondiĉojn kaj pretigas la rimedojn por vojaĝoj inter la planedoj aŭ la steloj.
- Uranografio - La scienco pri la studo de la ĉielo. Uranos en Greka lingvo signifas "ĉielo??.
Famaj Sciencistoj
:Eratosteno (276-195 a.K.)
:Ĉi tiu Greka astronomo unuafoje mezuris la grandecon de la Tero. Li decidis ke la longo de polusa meridiano estas 7850 mejloj. Efektive, laŭ modernaj precizaj mezuroj ĝi egalas al 7900. Li havis sciencverkojn en Matematiko (teorio de nombroj), astronomio, filologio, filozofio, muziko.
:Klaŭdio Ptolemeo (87-150)
:La antikva Greka astronomo Ptolemeo supozis , ke la Tero estas la centro de la universo (Geocentra sistemo de la universo), kaj la Suno, Luno, planedoj, kaj steloj rondiras ĉirkaŭ ĝi. Ĉi tiu. t.n. Ptolemea Sistemo pri la universo estis akceptita dum la sekvantaj 1500 jaroj. Sian teorion li rakontis en la ĉefverko "Almagest" - enciklopedio pri antikvaj astronomiaj scioj. En la verko "Geografio", li donis geografiajn informojn de antikva mondo.
:Nikolao Koperniko (1473-1543)
:La Pola astronomo Koperniko estis kreanto de Heliocentra sistemo de la universo (helios - "suno" en greka lingvo). Ĉi tio signifas, ke la Suno kaj ne la Tero estis la centro de nia universo. Pri tio li rakontis en la verko "Pri cirkulado de ĉielaj sferoj" (1543). La ideo estis akre disputata komence kaj katolika eklezio malpermesis ĝian propagandon dum 1616-1828.
:Johano Kepler (1571-1630)
:Germana astronomo, unu el fondintoj de moderna astronomio. Li eltrovis leĝojn de la movoj de planedoj, surbaze de kio kunmetis planedajn tabelojn. Kepler eltrovis ke la orbitoj de la planedoj estas elipsoformaj (ovala) anstataŭ antaŭe supozita rondaj. Antaŭ Keplera eltrovo, astronomoj pensis, ke la orbitoj de ĉiuj planedoj estis perfektaj cirkloj. Li inventis teleskopon, en kiu objektivo kaj okulario estas ambaŭflanke konveksaj lensoj.
:Galileo Galilei (1564-1642)
:Galileo estas konsiderinda la unua astronomo kiu uzis teleskopon. Li mem konstruis teleskopon, kiu pligrandigadis objektojn 32-oble, per kiu eltrovis kvar satelitojn de Jupitero, makulojn sur la Suno kaj kraterojn sur la luno. La teleskopo ankaŭ permesis al Galileo, konfirmi Kopernikan teorion pri heliocentrismo, kontraste al Ptolemea geocentrisma teorio. La ideo ke la Suno estis che la centro de nia universo estis tiel revolucia tio, ke en 1633 Galileo estis kondamnita. Ĝis la morto li estis konsiderita kiel "katenulo de Inkvizicio", al kiu oni malpermesis diskuti pri Kopernika teorio.
:Isaako Neŭtono (1643-1727)
:Angla matematiko, mekanikisto, astronomo kaj fizikisto, fondinto de klasika Mekaniko. Ĉi tiu Brita astronomo estas eltrovinto de la principo de gravito, donis teorion pri la movo de ĉielaj korpoj, kreis bazon de la Ĉiela Mekaniko.
:Edmond Halley (1656-1742)
:Ĉi tiu Brita astronomo kalkulis orbitoj pli ol 20 kometoj. Antaŭdiris pri la apero de la kometo en 1758, kiu poste estis nomita pro li. Li kunmetis katalogon de astroj de suda ĉielo.
:William Herschel (1738-1822 )kaj John Herschel (1792-1871)
:Ĉi tiuj Anglaj astronomoj, patro kaj filo, unuafoje faris plenan studadon de steloj kaj nebuloj. William Herschel identigis pli ol 800 duoblaj steloj kaj pri 2500 nebuloj. Nur 100 nebuloj estis konata antaŭ li. Lia filo, John Herschel, elmigris al Sudafriko por kelkaj jaroj por krei katalogon de la steloj en la Suda Hemisfero, kiu ne estis videbla en Anglio. Li ankau eltrovis multajn novajn duoblajn stelojn kaj nebulojn.
:Edwin HUBBLE (1889-1953)
:La Usona astronomo Edwin Hubble klasifikis la malsamajn specojn de galaktikoj en la universo kaj disvolvis la teorion pri tio, ke la universo estas vastigata, kiu estas nomita Hubble'a Leĝo. La Hubble spacteleskopo, kiu estis kunprenita dum kosma flugo en 1990 estis nomita en lia honoro.
----
Vidu ankaŭ:
Kosmoesploro
Kosmonaŭtoj
[S]: Vikiarbo > Universo > Kosmo
[M]: Galaksio ~ Konstelacio ~ Sunsistemo ~ Kosmoesploro
nb:Kosmos
UniversoUniverso estas tutaĵo de ĉio, kio ekzistas. Universo estas ĉiu lumo, materio kaj energio ekzistanta en tempo kaj spaco. Laŭ Paskalo, universo estas sfero, kies centro estas ĉie kaj cirkonferenco nenie. Ĝi estas samsignifa termino kiel "mondo". Oni multe disputis, ĉu la mondo estas eterna aŭ kreita.
Supozita aĝo de la universo estas 10-20 miliardoj jaroj. Oni supozas la bazteorio pri la kreiĝo de la universo - teorio de Praeksplodo kun poioma plivastigo de la universo, kontraste al la teorio de statika universo.
Mitoj pri la origino de la universo
La homoj pleje interesiĝadis pri sakramentoj de la kreado de universo. Diversaj popoloj ĝin klarigis diversmaniere.
- Laŭ kredoj de antikvaj grekoj, komence ekzistis nur senlima kaj malhela kaoso, kiu naskis la tutan universon, inter ili senmortajn diojn. Unue aperis tero-diino - Gaja. Gaja naskis ĉion kio kreskas kaj vivas sur la tero. Sub la tero, ĝuste en tiu profundo, en kiu distanco foras de ni Urano - alta ĉielo, aperis Tartaro - eterna obskuro, Eroso - viviga amo, Erebo - malhelo kaj Niktu - malhela nokto. Erebo kaj Niktu naskis lumon - Etero kaj hela tago - Hemera. Lumo disvastigis tra la Tero kaj aperis tago kaj nokto.
- Japanoj kredis ke universo estis kreita de ĝemelaj dioj Izanaki kaj Izanami. Ili longtempe kun pacienco miksadis stelpintan bastonon en kota lago. La koto iom po iom densiĝis kaj poparte komencis disfali flanken. Malgrandaj faskoj iĝis insuloj kaj grandaj - materikoj. Poste la tero kovriĝis de herboj, arboj kaj floroj.
- Sumeroj kredis ke universo An-ki estis kreita jene: komence estis nur oceano. En ĝi embriiĝis ĉielarko kaj glata tero. Ĉielarkon alpropriĝis An, dio de ĉieloj, kaj la teron - Enlil, dio de la tero. Inter ili kreiĝis atmosfero kun ĉielaj astroj: suno, luno, planedoj kaj astroj. Subtera mondo fariĝis propraĵo de Ereŝkigal.
- Hindoj tiel imagis la kreadon de universo: komence de senmova obskuro kreiĝis akvo. Ankoraŭ ne ekzistis suno, luno kaj astroj. Akvo naskis fajron. Fajra varmo naskis oran ovon, kiu dum unujarlonga tempo naĝadis en la maro. Poste ĝi dispartiĝis en du partoj kaj supra parto iĝis ĉielo, malsupra - tero. De la ovo eliris supera dio de hindoj - Brahma. Brahma dislokigis aeron inter ĉielo kaj tero, limigis teron de akvo kaj kreis tempon. Tiel kreiĝis universo.
- Nordamerikaj indianoj pensis, ke universon kreis saĝa korvo. Komence ĉie estis senlima akva spaco kaj disĵetitaj ŝtonoj. Korvo kolektadis ŝtonojn per sia beko kaj ĵetadis en la akvo. Tiel kreiĝis tero. La korvo kovris ĝin per arboj, floroj kaj herboj, ĵetis fiŝojn en akvo, birdojn kaj animalojn en la tero. Kaj laste, de la argilo faris unuajn viron kaj virinon.
- Laŭ mitoj de centramerikaj aztekoj, blankvizaĝa dio Kecalkoatl kreis universon.
- Laŭ mito de sameoj, universo estis kreita dum batalo de bono kaj malbono. Supera dio, bonkora kaj malavara Jubmel volis ke en la tero fluu laktaj riveroj, en lagoj anstataŭ akvo estu lakto, ĉiu herbo havu bongustan beron, sed malbonkora Perkel kontraŭstaris al lia volo. Pro tio universo estas tia, kian ni havas hodiaŭ. Perkel faris ĉenon kaj kaptis Jubmel, sed bonkora dio sin liberiĝis kaj nun Perkel estis kaptita. Batalo inter bono kaj malbono daŭras ĝis hodiaŭ, ĉar ankaŭ Perkel liberiĝis...
Sciencoj esplorantaj universon:
:Kosmologio - Scienco pri la ĝeneralaj leĝoj regantaj la universon, pri ĝiaj fizikaj kaj filozofiemaj principoj.
:Kosmogonio - Teorio, doktrino pri la origino kaj formigo de la universo.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo
[M]: Materio ~ Kampo (fiziko) kaj Energio ~ Kosmo ~ Tero ~ Naturo ~ Abstrakta Mondo
ms:alam_Semesta
ja:宇宙
simple:Universe
TeroJen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
-0,6: trilobito, konkulo, konko, krabo, salikoko, omaro, polpo, loligo
-0,5: fiŝo, osto, vertebrulo, likeno, musko, filiko, skorpio, miriapodo, Saharo ĉe la Suda Poluso kaj sub glacio. kontinentoj: Nordameriko, Eŭropo, Siberio, Gondvanolando oceanoj: Pantalaso, Japeto, Teiko, Uraliko
-0,4: vivo surtera: pulmo, amfibio, insekto, arbaro, flugilo (muŝoj), reptilio, Laŭrazio
-0,3: reptilioj superas: dinosaŭroj, trilobitoj tute pereiĝis, koleoptero, kurkulio, socio (insekta): blato, termito; mamulo, varma sango,
-0,2: krokodilo, birdo, testudo, iktiosaŭro, Gondvanolando frakasis, floro, abelo, makropo, Himalajo, Andoj
-0,1: dinosaŭroj tute pereiĝis, formiko, elefanto, baleno, Rokmontaro, herbo, palmopiedo (en Svedio!), muso, kuniklo, simio, homo, inteligenteco, maŝino
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Vidu ankaŭ:
Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero
----
Kategorio:Sunsistemo
ja:地球
ko:지구
ms:Bumi
simple:Earth
th:โลก
zh-min-nan:Tē-kiû
Greka lingvoLingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo
----
parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia:
Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς,
αγιασθήτω το όνομά σου.
Ελθέτω η βασιλεία σου,
Γενηθήτω το θέλημά σου,
ως εν ουρανώ κι επί της γης.
Τον άρτον ημών τον επιούσιον
δος ημίν σήμερον.
Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών,
Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών.
Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν,
Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού.
Αμήν
Historio
La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo.
La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina.
Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo.
La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo.
Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.
Skribo
Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto.
Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekte (boustrophedon).
Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B.
Formoj de la lingvo
Klasikaj ("helenaj") formoj
- La iona - Homero, Herodoto
- La atika - Platono, Aristotelo, Aristofano, Sofoklo
- La kojnea - la greka Septuaginto, Nova Testamento, Josephus, Sankta Paŭlo
Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.
Modernaj formoj
- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato
La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika.
La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.
Influo en Esperanto
La greka kaj la helena estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo. Ekzemple: mito, historio, poezio, logiko, ritmo, mistero, muziko, manio, energio, Biblio, politiko, ideo, teorio, sfero, strategio, oceano, martiro, gramatiko, geometrio, matematiko, simpatio, efemera, fenomeno, -ologio kaj multmultaj aliaj vortoj.
Klaraj helenaĵoj estas "kaj" kaj la pluralo per "j".
Vidu ankaŭ
- Esperanto-greka vortaro
- Suido
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.gr/grek/lernado/vortaro/vortaro.pdf Vortaro Esperanto-Greka] (PDF-dosiero)
Kategorio:Lingvo
als:Griechische Sprache
ja:ギリシア語
ko:그리스어
ms:Bahasa Greek
simple:Greek language
th:ภาษากรีก
HomeroLiteraturo > Homero
Homero (greke Όμηρος [Homeros]), antikva greka poeto el Ionio dum la 8-a jarcento. Li verkis du epopeojn: la Iliadon pri la kolero de Aĥilo kaj epizodo dum la Troja Milito inter la grekoj kaj la trojanoj, kaj la Odiseadon - la rakonton pri la dekjara vojaĝo de Odiseo hejmen post la troja milito.
Multaj aliaj rakontoj de la greka kaj latina antikveco rilatas al ĉi tiuj verkoj. Interalie, ili inspiris Vergilion al la Eneado.
Kategorio:Poetoj
ja:ホメロス
ko:호메로스
ms:Homer
simple:Homer
th:โฮเมอร์
Nova TestamentoLa Nova Testamento estas kolekto de dudek sep libroj de la Biblio.
La latina vorto "Testamento" tradukas la grekan vorton Diatheke kaj estis proponita, kune kun la divido de sanktaj skribaĵoj en "Malnova" kaj "Nova", de Origines en la 3-a jarcento.
La listo de libroj de la Nova Testamento ĝenerale akceptata hodiaŭe de ĉefaj kristanaj eklezioj estis proponita en la 2-a jarcento, sed ne estis la nura. Estis multaj versioj de "Novaj Testamentoj" antaŭ la 4-a jarcento, kelkaj ne havas eĉ ne unu libron de nuna libraro.
Historio de la Tekstoj
OriginesInter la komenco de kristanismo kaj la plej malnovaj ekzempleroj kiujn ni konas de evangelioj estas 175 jaroj. Oni havas nur ĉirkaŭ 30 manskribitajn papirojn de libroj el Nova Testamento de antaŭ 4-a jarcento, ĉiuj nekompletaj kaj kun gravaj malsimilaĵoj inter si. El tiuj, la plej grava estas la Codex Sinaiticus (ĉ. 350).
Post la 4-a jarcento, kun la stabligo de kristanismo, la tekstoj estas pli abundaj kaj homogenaj, kaj oni havas sennombrajn mezepokajn manskribojn.
Robertus STEPHANUS (aŭ france Robert ESTIENNE), en sia presita versio de 1551 en Ĝenevo kreis la dividon de la teksto je versikloj.
La Teksto en Esperanto
En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio. Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian RUST kaj A. E. Wackritl kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.
Partoprenis la tradukon al Esperanto:
- George COX
Libroj de Nova Testamento
Oni dividas, tradicie, la Novan Testamanton je 3 partoj: Historiaj Libroj (Evangelioj kaj Agoj);
Leteroj (aŭ Epistoloj) kaj Apokalipso. La Leteroj estas subdividitaj en Paŭlaj Leteroj kaj "Katolikaj" (t. e. universalaj) Leteroj; fine Paŭlaj Leteroj estas klasifikitaj je Al-Ekleziaj Leteroj kaj Pastoraj Leteroj.
La unuaj 3 Evangelioj (laŭ Mateo
,laŭ Marko
,laŭ Luko) estas nomitaj sinoptikaj pro la internaj samecoj.
Libraro de Nova Testamento laŭ tradicia vico
Historikaj Libroj (Evangelioj kaj Agoj)
- laŭ Mateo (ΚΑΤΑ ΜΑΤΘΑΙΟΝ);
- laŭ Marko (ΚΑΤΑ ΜΑΡΚΟΝ);
- laŭ Luko (ΚΑΤΑ ΛΟΥΚΑΝ);
- laŭ Johano (ΚΑΤΑ ΙΩΑΝΝΗΝ);
- Agoj de la apostoloj (ΠΡΑΞΕΙΣ ΤΩΝ ΑΠΟΣΤΟΛΩΝ);
Leteroj de Paŭlo
- Romanoj (ΠΡΟΣ ΡΩΜΑΙΟΥΣ);)
- 1 Korintanoj (ΠΡΟΣ ΚΟΡΙΝΘΙΟΥΣ A΄);
- 2 Korintanoj (ΠΡΟΣ ΚΟΡΙΝΘΙΟΥΣ Β΄);
- Galatoj (ΠΡΟΣ ΓΑΛΑΤΑΣ);
- Efesanoj (ΠΡΟΣ ΕΦΕΣΙΟΥΣ);
- Filipianoj (ΠΡΟΣ ΦΙΛΙΠΠΗΣΙΟΥΣ);
- Koloseanoj (ΠΡΟΣ ΚΟΛΟΣΣΑΕΙΣ);
- 1 Tesalonikanoj (ΠΡΟΣ ΘΕΣΣΑΛΟΝΙΚΕΙΣ Α΄);
- 2 Tesalonikanoj (ΠΡΟΣ ΘΕΣΣΑΛΟΝΙΚΕΙΣ Β΄);
- 1 Timoteo (ΠΡΟΣ ΤΙΜΟΘΕΟΝ Α΄);
- 2 Timoteo (ΠΡΟΣ ΤΙΜΟΘΕΟΝ Β΄);
- Tito (ΠΡΟΣ ΤΙΤΟΝ);
- Filemon (ΠΡΟΣ ΦΙΛΗΜΟΝΑ);
Aliaj Leteroj
- Hebreoj (eble de Paŭlo) (ΠΡΟΣ ΕΒΡΑΙΟΥΣ);
- Jakobo (ΙΑΚΩΒΟΥ);
- 1 Petro (ΠΕΤΡΟΥ Α΄);
- 2 Petro (ΠΕΤΡΟΥ Β΄);
- 1 Johano (ΙΩΑΝΝΟΥ Α΄);
- 2 Johano (ΙΩΑΝΝΟΥ Β΄);
- 3 Johano (ΙΩΑΝΝΟΥ Γ΄);
- Judaso (ΙΟΥΔΑ);
Alia:
- Apokalipso (lΑΠΟΚΑΛΥΨΙΣ ΙΩΑΝΝΟΥ).
ja:新約聖書
zh-min-nan:Sin-iok Sèng-keng
AstrologioAstrologio estas interpreta sistemo, kiuj provas kunligi ĉielan movadon de la astroj sur la zodiako, plano de la suna translacio laŭ tercentra vidpunkto, al samtempaj okazaĵoj en la vivo, bazitaj sur propra astrologia sistemaro nomita "astra ĉarto", kiu konsideras la ekliptikan longitudon de la planedoj (inkluzive, pro historiaj kialoj, suno kaj luno), iliajn interangulojn (aspektoj), la signojn de la planedoj kaj la surteran projekcion de tiu sistemo (teraj domoj). Astrologiistoj uzas la dividon de la loka ĉielo en 12 partoj, la zodiako en 12 signoj kaj la situon de la suno, luno, kaj planedoj videble tiam kaj tie homo naskiĝis por prognozi sian vivon kaj personecon.
Astrologio ne estas la sama kiel astronomio. Astrologoj dividas la zodiakon en 12 signoj, malgraŭ la ekzisto de 13 konstelacioj, laŭ nuna astronomio, kiuj estas intersektitaj de la plano de ekliptiko (zodiaka plano). Astronomoj kaj astrologoj uzas la saman ĉielan sistemon, tamen etendas sian analizon laŭ propraj metodoj. Astronomio estas scienco kaj haltas en la konsidero de la ĉielo mem kaj astrologio estas interpreta sistemo por aliaj simbolismaj kurilatoj de la astroj al teraj okazintaĵoj aŭ okazontaĵoj. Do, astrologio, dependas de kredo por siaj konstatoj, kaj scienco ne. Ĉar ili pensas ke astrologio ne sekvas sciencan metodon, plejpartaj Okcidentaj sciencistoj konsideras astrologion kiel pseŭdosciencon. Tamen, al la astrologoj ne koncernas la konsideroj de scienco por sia hodiaŭa praktikado. Statistike, ĉirkaŭ 75 % de legantoj de tagĵurnaloj legas horoskopan sekcion.
Tamen, astrologio iufoje profunde interligis kun astronomio: nome la fondinto de la okcidenta astrologio nomita Ptolemeo kiu estis matematikus kio signifis, en la dua jarcento post Jesuo Kristo, fakulo pri matematiko, astrologio kaj astronomio, laŭ nia moderna terminaro. Sed la divido inter la tri fakoj tute ne ekzistis tiatempe kaj klara disigo inter la tri sciencoj komenciĝis nur ĉirkaŭ Galilejo. Li eble estis la unua, kiu uzis sciencan metodon por ekzameni senopiniajn asertojn pri la ĉielo.
Multaj estimatoj el frua astronomio ankaŭ estis astrologioj, inkluzivante Tycho BRAHE, Johannes KEPLER, kaj Galilejo mem. Isaac NEWTON kelkfoje ekzempliĝis kiel astronomiisto, sed proponita pruvo ne staras bone al strikta ekzamenado. Ne ekzistas iu ajn vorto skribita per mano de Newton pri la subjekto, kaj la kelkaj libroj de lia librejo kiuj menciis astrologio, ĉefe priigis aliajn subjektojn.
Astrologio eligis el Babilonio. Tre frue ĝiaj konceptaĵoj disvastiĝis orienten ĝis Hindio (kie ĝi iĝis kaj ĝis nun restas grava preokupo en la vivo, edziĝoj kaj elekto de tagoj, ktp) okcidenten en Egipto (en Dandera troviĝas fama zodiako, la plej malnova plutrovebla), Grekio kaj tial poste moderna Okcidenta kulturo.
Komparante la zodiaksigno-nomojn ĉe la Mandeanoj en Suda Irako kun la klasikaj oni ricevas:
- "Ram" = ŝafido (virŝafo)
- "Taura" = taŭro (taŭro)
- "silmia" = pesilo (ĝemeloj)
- "Sartana" kankro (kankro)
- "Aria" = leono (leono)
- "Ŝumbulta" = spiko (virgulino)
- "Qaina" = kano (pesilo)
- "Arkŭa" = skorpio (skorpio)
- "Hatia" = ĉevalino (sagpafisto)
- "gadia" = kaprino (kaprikorno)
- "Daŭla" = sitelo (amforo)
- "nuna" = fiŝo (fiŝo)
Listo de notindaj astrologiistoj:
- Tycho BRAHE
- Galileo GALILEI (Galilejo)
- Hipparchus
- Ibn Yunus
- Johano KEPLERO
- Peurbach
- Ptolemeo
- Regiomontanus
Vidu ankaŭ:
- aŭgurado
- Ĉina astrologio
- Okcidenta astrologio
ja:占星術
ko:점성술
th:โหราศาสตร์
AstronaŭtikoTemas pri scienco kaj agado pri/kun kosmaj flug-aparatoj, kaj pri organizo de civila kaj milita flugado per Kosmaj flug-aparatoj.
Parale ekzistas Aeronaŭtiko, kiu okupiĝas pri Aeraj flug-aparatoj.
Komuna nocio por "Aeronaŭtiko+Kosmonaŭtiko" estas Flugadiko.
Surbaze de la :en:ICAO kaj :en:AGARD normoj la teksto estas terminologie korekta, en kongruo kun la normoj de la Aeronaŭtikaj Aŭtoritatoj derivitaj de :en:ICAO, :en:FAA kaj :en:JAA, surbaze de la Ĉikaga pakto.
-276Historio > Jarcentoj > 3-a jarcento a.K. > -276
----
En la jaro 276 antaŭ Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Romo konkeris Ankonon.
Naskiĝoj
- Eratosteno
Mortoj
----
-281 | -280 | -279 | -278 | -277 | -276 | -275 | -274 | -273 | -272 | -271
4-a jarcento a.K. - 3-a jarcento a.K. - 2-a jarcento a.K.
-195Historio > Jarcentoj > 2-a jarcento a.K. > -195
----
En la jaro 195 antaŭ Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Romioj invadis Iberion.
- Hanibalo, venkita de Romioj fuĝis.
Naskiĝoj
Mortoj
- Erastosteno
----
-200 | -199 | -198 | -197 | -196 | -195 | -194 | -193 | -192 | -191 | -190
3-a jarcento a.K. - 2-a jarcento a.K. - 1-a jarcento a.K.
PtolemeoAstronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Ptolemeo
----
Ptolemeo (87-150, floris 130-150), (greke, Klaudios
Ptolemaios) greka sciencisto de Aleksandrio, kies verkoj pri la Tero
kaj la Universo informis la mondbildon de Eŭropo dum la sekvantaj 1500
jaroj (!!!). La plej fama el liaj verkoj estas la
Almagest, verko belega sed difekta, en kiu li tezis ke la
Suno kaj la planedoj iris ĉirkaŭ la Tero -- geocentrismo. Ĉi tiu
teorio daŭris ĝis la jarcento XVII kiam
Galileo kaj
Keplero pruvis la kontraŭan teorion de
Koperniko (kun ŝanĝoj). Ptolemeo ankaŭ verkis tre influan libron pri geografio.
La radika eraro de Ptolemeo ne estas la loko por la Tero:
malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan
teorion kiu metas la Teron en la centro. Kontraŭe, lia radika eraro estas
tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Eraro kiun ne ĝustigis
Koperniko sed Keplero.
Ptolemeo uzis cirklojn kaj metis la Teron en la centro ĉar
li uzis fizikon aristotelan.
Pro tio, li vidis la ĉielon kiel loko sendifekta kaj eterna, kaj
tial loko ne de la difekta elipsa movo sed de perfekta cirkla movo.
Kaj pro Aristotelo, Ptolemeo ankaŭ kredis ke ĉia solida materio
nature movas al la centro de la universo, el kio fariĝis la Tero.
Tial la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed
de la aristotela fiziko kiun li antaŭsupozis. Antaŭsupozinte
geocentrismon, nur poste Ptolemeo akordigis siajn observadon al ĝi.
Kvankam Ptolomeo ŝajnas eksmoda kaj ridinda al modernuloj, li staras
kiel timinda averto: teorio scienca povas esti tute preciza en siaj
antaŭdiroj sed esti tute malprava.
ja:クラウディオス・プトレマイオス
ko:클라우디오스 프톨레마이오스
th:ทอเลมี
87Historio > Jarcentoj > 1-a jarcento > 87
----
En la jaro 87 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- Egipto: Aleksandrio: Ptolemeo.
Mortoj
----
82 | 83 | 84 | 85 | 86 | 87 | 88 | 89 | 90 | 91 | 92
1-a jarcento a.K. - 1-a jarcento - 2-a jarcento
ko:87년
KopernikoAstronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Koperniko
----
Nikolao KOPERNIKO (19-a de februaro 1473 - 24-a de majo 1543) (latine: Copernicus; pole: Mikołaj Kopernik en lia tempo germane: Nikolaus Koppernigk),
pola astronomo, verkis la libron De revolutionibus orbium
coelestium, en kiu li tezis suncentrismon (heliocentrisma): la Tero kaj
la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno. La libro estis eldonita je lia morto en
1543; eble li ne eldonis ĝin dum sia vivo pro timo al la Eklezio kiu kredis la sistemon de
Ptolemeo (kiu metas la Teron en la
centro, ne la Sunon). Aŭ eble li timis la mokadon de profesoroj, kiuj tiam
ankaŭ kredis al Ptolemeo.
Post lia morto, la Eklezio traktis lian teorion kiel konvena matematika
fikcio (laŭ la antaŭparolo de Osiandro), sed dum 1611-32
Galileo eltrovis la pruvon por la
teorio en la ĉielo per teleskopo. Galileo fariĝis frua kaj forta
evangeliisto de la sistemo de Koperniko, sed iuj el liaj pruvoj malpravis
(precipe lia pruvo per tajdomovo). Lia evangeliado fine tiris la atenton
kaj koleron de la Eklezio sur lia kapo. En 1616, la Eklezio
malpermesis la libron de Koperniko (ĝis 1822), kaj en
1633 ĝi fermis la buŝon de Galileon.
Fizike, la teorio de Koperniko estis ridinda kaj neebla: la
regnanta fiziko de la tago estis la fiziko de Aristotelo, kiu metis la Teron en la centro de la universo ne
pro naiveco aŭ homa vanteco, sed pro la natura elveno de naturo mem: la
mondo konsistas de kvar elementoj (tero, akvo, fajro, aero), kiu nature
moviĝas al la centro de la Tero aŭ fore: aero fluas, fajro supreniras,
akvo falas kaj tero alfundiĝas. Ĉar tero nature moviĝas al la centro de
la universo, ĉe tia centro estas, tute atendite, la Tero mem, kovrita de
maroj de akvo. La Suno kaj la planedoj, dume, konsistas de kvina elemento,
la kvintesenco, kiu nature cirkliras ĉirkaŭ la centro, la Tero.
Cirklirado, laŭ Aristotelo, estas la plej perfekta moviĝo. Ĉi tiu lasta
supozo de Aristotelo estis konservita en la sistemo de Koperniko, kaj
fariĝis la ĉefa difekto de la teorio.
Matematike, la teorio de Koperniko estis pli facila ol tiu de
Ptolemeo, sed ne pli preciza aŭ eĉ pli simpla: same kiel Ptolemeo,
Koperniko uzis multe de cirkloj kaj cirkloj en cirkloj por modeli planedan
movon. Kial? Ĉar la radika eraro de Ptolemeo ne estas lia loko por
la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui
precizan teorion kiu metus la Teron en la centro. Kontraŭe, lia radika
eraro estas tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Kaj Koperniko
simile eraris! Okcidentanoj, sekvinte
Aristotelon, kredis ke ĉiela movo estas
sendifekta, tial ĝi konsistas el cirkloj.
Tial la teorio de Koperniko ne povis tute venki ĝis
Keplero anstaŭigis elipsojn.
La venko de Koperniko ne nur renversis Ptolemeon, sed, pli grave,
Aristotelon. Pro tio, ĝi necesigis novan fizikon, la fiziko de
Neŭtono. Ĝi ankaŭ renversis la
filozofion kaj sciencon de Aristotelon kaj, tiele, malfermis la pordon por
la moderna scienco de Galileo, Bakono kaj Kartezio kaj, post tempo, por
modernismo.
Koperniko ne estis la unua kiu hipotezis suncentrismon: antaŭ du mil
jaroj, la greka astronomo Aristarĥo ankaŭ proponis ĝin.
En 1530, Koperniko kalkulis, ke la longecon de la jaro estas 365,2425 tagoj (365 tagoj 05:49:29). Tio fariĝis la fakta bazo de la gregoria kalendaro.
----
KOPERNIKO, Nikolao
ja:ニコラウス・コペルニクス
ko:니콜라우스 코페르니쿠스
th:นิโคเลาส์ โคเปอร์นิคัส
1543Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1543
----
En la jaro 1543 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Eldonatas De revolutionibus orbium coelestium de Koperniko.
Naskiĝoj
Mortoj
- Pollando: Koperniko.
----
1538 | 1539 | 1540 | 1541 | 1542 | 1543 | 1544 | 1545 | 1546 | 1547 | 1548
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1543년
KeplerAstronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Keplero
----
Astronomoj
Johano KEPLERO (naskiĝis la 27-a de decembro, 1571, mortis la 15-a de novembro, 1630) (latine: Joannes Keplerus; germane Johannes Kepler) estis germana astronomo de la 17-a jarcento kiu disvolvigis kaj perfektigis la kopernikan sistemon de heliocentrismo. Keplero laboris kune kun Tycho BRAHE, la dana astronomo kiu tre detale kaj zorgeme observis la moviĝon de la planedoj. Keplero ankaŭ konis Galileon, kaj, kiel li, estis fervora partiano de la kopernika sistemo. Sed pro la laboro de Tycho Brahe, Keplero bone scias, ke Koperniko ne precize priskribas la moviĝon de la planedoj kaj sukcese korektis la teorion.
La ĉefa eltrovo de Keplero estis, ke planedo moviĝas ne laŭ cirkloj aŭ kombinaĵoj de cirkloj, sed laŭ elipsoj. Ambaŭ Ptolemeo kaj Koperniko utilis cirklojn kaj epiciklojn (cirkloj ene de cirkloj) por matematike priskribi la moviĝon de la planedoj, sed Keplero povis priskribi la moviĝon per unu, simpla kurbo. La sistemo de Keplero estis ne nur multe pli simpla, sed ankaŭ multe pli preciza.
Vivo
Keplero naskiĝis en Weil der Stadt, apud Stutgarto en la Sankta Roma Imperio (en la nuna Germanio). Keplero estis forta luterano kaj iris al la Universitato de Tuebingen por studi teologion por fariĝi pastro. Sed ĉe la universitato li sciiĝis pri Koperniko. En 1596, kiam li instruis matematikon ĉe Graz, li eldonis sian unuan libron, Mysterium Cosmographicum, la unua forta defendo de la kopernika sistemo, 37 jaroj antaŭ tiu de Galileo.
Pro la kontraŭ-Reformacio, Keplero, kiel luterano, devis forlasi Grazon kaj iris al Prago por labori kune kun Tycho Brahe. Kiam Tycho mortis en 1601, Keplero heredis la postenon de Tycho kiel Imperia Matematikisto kaj, multe pli grave, la 20 jarojn da observado de Tycho pri la moviĝoj de la planedoj. Kvankam la informo de Tycho estis la plej bona en la mondo, ĝi ankoraŭ estis difekta. Sed Keplero, kiel bona sciencisto, sciis trakti tiajn difektojn. En 1609, Keplero eldonis Nova Astronomia kaj la unuajn du el liaj tri leĝoj.
En 1612 la luteranoj estis forpuŝitaj for de Prago kaj Keplero iris al Linz.
Poste li iris al Württemberg kie li sukcese defendis sian patrinon kontraŭ la akuzo de sorĉado. Lia unua edzino, du filoj kaj du filinoj mortis.
En 1621 Keplero eldonis sian libron de sep volumoj, Epitome Astronomiae, en kiu li sisteme traktis pri heliocentrismo. Tiam li laboris por fini la Rudolfajn Tabelojn de Tycho.
Per la tabeloj, oni povas kalkuli precize la lokon de iu ajn planedo je iu ajn dato.
Aldone al astronomio, Keplero ankaŭ esploris pri optiko kaj klarigis la funkcion de la teleskopo.
Li mortis en 1630. Liaj korpaj restaĵoj estis perditaj en la Milito de Tridek Jaroj.
La Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado
Bonvolu vidi plenan artikolon ĉe: Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado
La sistemo de Keplero estas resumita per liaj Tri Leĝoj, la unuaj leĝoj de naturo (en la moderna senco):
# Planedoj movas cirkaŭ la Suno laŭ elipsoj, kun la Suno ĉe unu el la du fokusoj.
# La linio inter la planedo kaj Suno kovras egalajn areojn dum egalaj tempoj. Tial la planedo movas pli rapide kiam ĝi estas pli proksime al la Suno.
# (T1/T2)2 = (R1/R2)3 kie T1 kaj T2 estas la tempo de unu planeda jaro (unu revolucio ĉirkaŭ la Suno) por du planedoj, kaj R1 kaj R2 iliaj grandaj duonaksoj. La granda duonakso estas duono de la sumo de la plej granda longo inter la planedo kaj la suno plus la plej malgranda longo inter la suno kaj planedo. Tio estas iel meza distanco inter la planedo kaj la suno.
Keplero eldonis la unuajn du leĝojn en 1609 en Nova Astronomia, kaj la trian en 1619 en Harmonici Mundi.
La sistemon, kiun Koperniko proponis, Galileo pruvis esti fizike reala per la teleskopo kaj Keplero disvolvigis kiel matura, preciza sistemo. Sed fizika klarigo ankoraŭ mankis al la sistemo – la fiziko de Aristotelo ne sufiĉis, ne eĉ la fiziko de Galileo. Tion provizos Neŭtono poste en la 17-a jarcento.
Keplero kaj la Eklezio:
Keplero ne estis katoliko sed luterano. Kiel katolikismo, luteranismo ankaŭ staris kontraŭ heliocentrismo, kaj pro tio Keplero ne povis fariĝi profesoro ĉe la Universitato de Tuebingen, kvankam li poste fariĝis profesoro ĉe Graz. Kiel kredanto de luteranismo kaj heliocentrismo, li partoprenis en la du grandaj intelektaj revolucioj de sia tempo, sed ĝuste pro tio, lia vivo estis malfacila, ofte perdinte sian hejmon kaj postenon.
Kategorio:Astronomoj
als:Johannes Kepler
ja:ヨハネス・ケプラー
ko:요하네스 케플러
1630Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1630
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1630 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Fondo de Cambridge en Masaĉuseco (en nuna Usono).
- Nederlando invadis Pernambukon.
Naskiĝoj
Mortoj
- 15-a de novembro: Johano KEPLERO, Germanio
- probable : Salomone ROSSI , komponisto
----
1625 | 1626 | 1627 | 1628 | 1629 | 1630 | 1631 | 1632 | 1633 | 1634 | 1635
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1630년
GalileiGalileo estas nomo de
#regiono en la nordo de Palestino,
#la itala sciencisto Galileo GALILEI, en Esperanto kutime nomata Galilejo.
#Kosma sondilo sendita al Jupitero.
1642Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1642
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1642 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Tasmanion malkovras por la eŭropanoj nederlanda esploristo Abel TASMAN, kies nomon hodiaŭ portas tiu insulo.
Naskiĝoj
- Laŭ antaŭreforma kalendaro Brita: Britio: Nasko de Neŭtono. (Ĝust-gregori-kalendare, lia nasko estus en 1643.)
Mortoj
- Italio: Galileo
----
1637 | 1638 | 1639 | 1640 | 1641 | 1642 | 1643 | 1644 | 1645 | 1646 | 1647
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1642년
simple:1642
1633Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1633
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1633 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 12-a de aprilo: Eŭropo: La Eklezio kondamnas je Galileo, devigante lin negi siajn teoriojn pri la kosmo.
Naskiĝoj
- 23-a de februaro : Samuel PEPYS
- 7-a de septembro : Catharina Regina VON GREIFFENBERG
- 8-an de septembro : Ferdinando la 4-a
Mortoj
- 1-a de marto: George HERBERT
----
1628 | 1629 | 1630 | 1631 | 1632 | 1633 | 1634 | 1635 | 1636 | 1637 | 1638
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1633년
NeŭtonoNeŭtono povas esti
- la esperantigita nomo de la sciencisto Isaac NEWTON
- la SI-unuo de la forto, nomita laŭ li.
1727Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1727
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1727 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de junio Georgo la 2-a iĝis reĝo de Britio.
Naskiĝoj
-
Mortoj
- Britio : Neŭtono
----
1722 | 1723 | 1724 | 1725 | 1726 | 1727 | 1728 | 1729 | 1730 | 1731 | 1732
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1727년
1656Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1656
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1656 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- Britio: Edmund HALLEY, brita astronomo.
Mortoj
----
1651 | 1652 | 1653 | 1654 | 1655 | 1656 | 1657 | 1658 | 1659 | 1660 | 1661
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1656년
1742Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1742
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1742 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Anders CELSIUS unue proponis la Celsian skalon.
Naskiĝoj
- Tiradentes
- Carl Wilhelm SCHEELE
- 1-a de julio : Georg Christoph LICHTENBERG
Mortoj
- Britio : Halley.
- Aŭstrio : Antonio VIVALDI
----
1737 | 1738 | 1739 | 1740 | 1741 | 1742 | 1743 | 1744 | 1745 | 1746 | 1747
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1742년
Professor Bobo), Pearl Forrester (Mary Jo Pehl), and Professor Bobo (Kevin Wagner Murphy).]]
Professor Bobo is a fictional character who appeared in the final three seasons of Mystery Science Theater 3000, a comedy television series that mocks B-movies. Played by Kevin Murphy (who also voiced and operated robot Tom Servo on the show), Bobo is a sentient, speaking gorilla, an homage to the film Planet of the Apes.
Professor Bobo is a curious mixture of eminent scientist, descended from a long line of supposedly respected apes, and of sensory-driven primate, often regressing to more primitive desires and actions. In the first three shows of Season 8, he leads an ape laboratory directed by the "Lawgiver" (a reference to PotA sequel Battle for the Planet of the Apes) to continue the movie-watching "experiments" on Mike Nelson and his robots, again trapped in the Satellite of Love. In subsequent shows, Bobo travels with the Lawgiver, who turns out to be Pearl Forrester (inheriting the mad scientist role from her son, Dr. Clayton Forrester). Bobo ultimately becomes one of her henchmen, along with Observer (aka Brain Guy), for her world-conquest plans.
Despite his title of "Professor", Bobo frequently demonstrates remarkably little intelligence. In one time-travelling episode, he inadvertently obstructs Pearl's attempts to free the "Mads" from captivity in Neronian Rome, and starts the Great Fire of Rome by knocking over a lamp in his haste to steal a wheel of cheese. In the final episode (Diabolik, #1013), he boasts of his new "job" at a zoo, clearly unaware of his future role as specimen.
Bobo
sylwester w grach accommodation in Glasgow teksty Pozycjonowanie Pozycjonowanie
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Alpha Carinae
:
Canopus (α Car / α Carinae / Alpha Carinae) is the brightest star in the southern constellation of Carina, and the second brightest star in the sky, with a visual magnitude of −0.62, second only to Sirius.
Canopus is a yellowish-white
|
HMS Aurora
Ten vessels of the British Royal Navy have been called HMS Aurora, named after the Roman Goddess of the dawn.
- The first Aurora was the French Abenakise captured in 1757 and taken into the RN as a 32-gun hornbill living in the rainforests of Maitum, Sarangani and in many parts of the island of Mindanao, Philippines. Like all hornbills, this bird is distinguished by its bill with
|
Guildford Cathedral
Guildford Cathedral claims to be "the only cathedral to be built on a new site in the southern Province of England since the Reformation". Guildford was made a diocese in its own right in 1927, and work on its new cathedral, designed by Sir Edward Maufe, began nine years later. It was interrupted by the
|
|
Germain of Auxerre
::This is not the 6th century bishop of Paris, canonized as Saint Germain of Paris, who founded an abbey in the fields near Paris, now the church of Saint-Germain-des-Pres.
Germanus of Auxerre (c. AD 378 - 31 July,448) became bishop of Auxerre in Gaul. Prior to t
|
|
George Gee
This article is about the murderer. For the ice hockey player see George "Hully" Gee
----
George William Gee (c. 1881 - July 22, 1904) was the first person to be hanged in the town of Woodstock, New Brunswick, Canada. He was tried for the murder of Miss Millie Gee, his cousin and ex-lover.
|
|