Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Kosmoesploro

Kosmoesploro

Kosmoesploro estas la scienca esploro per vojaĝado en la kosmo, kiu estas la regiono ekster la atmosfero de la tero, kaj al aliaj planedoj. La teoriajn bazprincipojn ellaboris, laŭ la rusaj aŭtoritatoj, la rusa Konstantin CIOLKOVSKIJ(1857-1935) en artikolo publikigita en 1903 en gazeto "Naučnoe Obozrenie”, li jam kreis en 1898 matematikajn formulojn de la raketa propulsio. Poste Robert GODDARD pioniris pri tio. La efektivigo de kosmoesplorado komenciĝis meze de la 20-a jarcento, dum la malvarma milito inter Sovetunio kaj Usono. Post la dua mondmilito, tiuj du landoj kaptis bombportajn raketojn V-2 kaj iliajn kreintojn de la venkita Germanio. Ties esplorcentro establitis en Peenemünde. Sovetunio venigis al si 100 el la tieaj germanaj inĝenieroj, kaj Usono 112 , inter ili la faman Werner VON BRAUN. Ekde 1946 VON BRAUN proponadis al la usona registaro lanĉi artan sateliton, sed tiam tio estis rifuzita ĉar la usonaj aŭtoritatoj opiinis, ke tio ne havos multan utilon. Fine, post kiam Sovetio lanĉis la unuan Sputnik-on, la rakedoprogramoj fariĝis kosmoprogramoj, kaj la du potenculoj konkurencis por atingi la Lunon unue.
- Homportantaj kosmoveturiloj
  - Vostok - Jurij GAGARIN - German TITOV - Valentina TEREŜKOVA - Aleksej LEONOV - Andrian NIKOLAJEV
  - Sojuz
  - Mercury
  - Gemini
  - Apollo - vojaĝoj al la Luno
  - SpaceShipOne
  - La unua ĉino en la kosmon (2003)
  - Kosmostacioj:
  - Saljut
  - Skylab
  - Mir
  - Internacia Kosmostacio
- Senhomaj esploriloj:
  - Sputnik
  - Cassini
  - MESSENGER esploros Merkuron
- Historio
  - Kroniko de flugoj de sovetiaj kaj rusiaj kosmonaŭtoj
  - Kosmoesplorado de Ĉinio
- [http://kosmonaŭtiko.narod.ru Informo pri rusia kosmonaŭtiko] ! ja:宇宙開発

Scienco

Scienco prezentas agadsferon de homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objekta scio pri la realo; unu el formoj de socia konscio, inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, sumon de scioj, estante bazo por scienca mondbildo. Estis diversaspecaj sciencoj:
- babilonia scienco
- greka scienco
- ĉina scienco
- moderna scienco Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en 16-17-a jc-oj. Dum historia evoluo scienco fariĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.

Klasifiko de la sciencoj

Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo. Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj Intersciencaj Kampoj
Scienco (Branĉo) Ĉefa studobjekto
Agronomio terkultivado kaj hortikulturo
Akustiko sonoj
Algebro operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo
Anatomio strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj
Anesteziologio senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj
Antropologio evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj
Antroponimio propraj nomoj de homoj
Arkeologio monumentoj kaj artoj de antikva epoko
Aritmetiko nombroj kaj kalkulado per ili
Astronomio astroj kaj kosmaj fenomenoj
Asiriologio antikvaj civilizoj de Mezopotamio
Atomistiko kerna fiziko
Bakteriologio bakterioj
Biologio kemia strukturo de la vivuloj
Botaniko plantoj
Cibernetiko aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj
Citologio strukturo kaj funkcioj de la ĉelo
Daktiloskopio identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto
Dendrologio arboj kaj arbedoj
Dendrokronologio datadmetodo pere de arbringoj
Dermatologio haŭtmalsanoj
Diplomatiko malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto
Ekologio influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio
Ekonomiko mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj
Endokrinologio endokrinaj glandoj
Entomologio insektoj
Epigrafiko antikvaj epigrafoj
Ergonomio mezuro de laboro per ergoj
Estetiko belo en la naturo kaj en la artoj
Etnografio historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj
Etologio kondutoj de la bestoj
Etimologio origino de la vortoj
Faleristiko insignoj
Farmacio preparado de medikamentoj
Farmakologio kuraciloj kaj iliaj efikoj
Filologio esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio
Filozofio esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado
Folkloristiko tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj
Fonetiko fonemoj, iliaj variantoj kaj transformiĝo
Fonologio sonoj de la lingvo
Frazeologio frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto
Ftizeologio tuberkulozo kaj ĝia kuracado
Futurologio estonto de la Tero kaj la homaro
Fitologio plantoj
Fitonimio nomoj de plantoj
Fitogeografio geografio de plantoj
Fitopatologio patologio de plantoj
Fiziko propreco de korpoj kaj fenomenoj
Fiziologio funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj
Genealogio deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj
Genetiko fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco
Geodezio formo aŭ kurbeco de la Tero
Geografio regionoj de la Tero
Geologio solida ŝelo de la tero
Geometrio linioj, surfacoj kaj solidoj
Germanistiko germana lingvo
Gerontologio maljunaj homoj
Grafologio karaktero de homo per esplorado de lia skribo
Gramatiko lingvaj reguloj
Ginekologio virina organismo kaj ŝia naskaparato
Hematologio sango
Heraldiko blazonoj
Heŭristiko metodoj de esplorado en la scienco
Hidronimio nomoj de riveroj, lagoj, maroj
Histologio ĉeloj de homa organismo
Historio kronologia pasinto de la homaro kaj sociaj fakoj
Historiografio verkado historion de difinita tempo
Iktiologio fiŝoj
Informadiko informado per aŭtomataj maŝinoj
Kardiologio kormalsanoj
Kartografio verko de mapoj
Kemio analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj
Kinologio hundoj
Klimatologio priskribo kaj esplorado de klimatoj
Komputiko komputiloj kaj komputillingvoj
Kosmologio origino kaj formiĝo de la universo
Kosmografio movoj de la astroj
Kriminologio krimoj
Kristalografio esploro de kristaloj
Kronologio datoj de la historiaj eventoj
Leksikografio farado de vortaroj
Leksikologio etimologio, signifo kaj uzo de vortoj
Lingvistiko procedoj en lingvo, per kiu oni esprimas pensojn kaj sentojn
Logiko formoj kaj leĝoj de la pensado
Matematiko kvantoj, formoj kaj aranĝoj
Mekaniko ekvilibro kaj movo de la korpoj
Metalurgio industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj
Meteologio atmosferaj fenomenoj
Metodologio sciencaj metodoj
Metrologio mezuroj
Mikrobologio mikroboj kaj ilia agado
Mineralogio mineraloj
Morfologio formoj de la materio
Muzeologio muzeoj
Muzikologio muziko
Mikologio fungoj
Mitologio mitoj de unu lando aŭ religio
Nefrologio renoj
Noetiko eblecoj de la homa sciado
Numismatiko antikvaj moneroj kaj medaloj
Oceanografio maraj fenomenoj
Oceanologio oceanoj
Oftalmologio okuloj
Onomastiko propraj nomoj
Optiko lumaj fenomenoj
Orientalistiko popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento
Ornitologio birdoj
Ortografio korekta skribo de vortoj en unu lingvo
Ortopedio deformiĝo de la korpo
Osteologio ostoj
Paleontologio elfositaj restaĵoj
Paleografio deĉifrado de malnovaj skribaĵoj
Papirologio deĉifrado de antikvaj papiroj
Parazitologio animalaj kaj vegetaraj parazitoj
Patologio malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado
Pedagogiko instruado kaj edukado
Pediatrio infanmalsanoj
Petrografio rokspecoj
Pomologio fruktoj kaj fruktarboj
Psikiatrio mensaj malsanoj
Psikologio personeco de homo
Radiologio aplikado de radiokrea energio
Rentgenologio terapio per radioj
Romanistiko romanidaj lingvoj kaj kulturoj
Semantiko vortoj laŭ ilia signifo, sencoŝanĝo kaj sencevoluo
Serologio modifo de la sero sub la influo de malsanoj
Seksologio seksaj problemoj de la homo
Sinologio ĉina lingvo kaj kulturo
Sismologio kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj
Slavistiko slavaj lingvoj kaj kulturo
Sociologio fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo
Spektroskopio spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo
Speleologio kavernoj kaj subteraj akvofluoj
Statiko ekvilibro de la fortoj
Statistiko metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj
Stomatologio buŝo kaj dentoj
Stratigrafio tavoloj de la Tero (parto de geologio)
Sintakso konstruo de la frazoj (parto de gramatiko)
Teatrologio teatro
Termiko varmo
Termodinamiko rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj
Toponimio nomoj de geografiaj objektoj
Topografio grafika desegnado de la tereno
Toksikologio toksoj kaj kontraŭvenenoj
Traumatologio vundoj kaj traŭmatoj
Trigonometrio funkcioj de pluranguloj
Venerologio veneraj malsanoj
Vulkanologio vulkanoj
Zoogeografio geografia distribuo de animaloj
Zoologio animaloj
Zoonimio nomoj de animaloj
Michel FOULCAULT diras ke estas tri tipoj de sciencoj: #Matematikaj kaj Fizikaj sciencoj, karakterizataj de dedutiva metodo kaj praveblaj hipotezoj; #Sciencoj de kaŭzeco (biologio, lingvistiko, ekonomiko, kiuj serĉas pri la rilato inter kaŭzo kaj efiko inter nekontinuaj elementoj; #Sciencoj de pensado (homaj sciencoj), kiuj disvolvigas la pensado de si-memo en komuna regno.

Terminologio

La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj: -nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
- [http://www.eventoj.hu/steb/ scienca aplikado] Vidu ankaŭ:
- Scienca metodo
- Sciencisto ja:科学 ko:과학 ms:Sains simple:Science th:วิทยาศาสตร์ zh-min-nan:Kho-ha̍k

Kosmo

Kosmo estas la universo, rigardata kiel unu ordigita tuto, aparte de la tero kaj ties atmosfero. En la alteco ĉirkaŭ 120 km de la tero, atmosfero praktike forestas, pro tio objektoj povas movi rapide sen suplementaj energioj. La spaco inter planedoj ne estas tute malplena, sed ĝin plenigas rarigita gaso, suna vento kaj polveroj. La FAI Fédération Aéronautique Internationale (Internacia Aeronaŭtika Federacio) difinas la komenco de kosmo kiel 100 km super la tero. :La vorto devenas de la greka vorto kosmos, kiu signifis "ordo" aŭ "bonordo" en Homero, sed poste, pro Pitagoro kaj aliaj filozofoj, signifis "la ordo de la mondo" aŭ, simple, "mondo", eĉ se tiu mondo ŝajnis difekta kaj pekema, kiel en la Nova Testamento.

Sciencoj pri la kosmo


- Astrofiziko - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas fizikajn kaj kemiajn fenomenojn de la kosmo.
- Astrologio - Pseŭdoscienco, kiu priskribas la karakteron de homo kaj antaŭdiras ties sorton laŭ la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo. Por la antaŭdiro de la estonto astrologoj uzas horoskopon (laŭvorte signifas "horo de observo"), tabelon, kiu donas informojn laŭ la pozicioj de ĉielaj korpoj ĉe ies preciza tempo de naskiĝo.
- Astrometrio - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas la movadon kaj poziciojn de ĉielaj korpoj. Ĝi estas ankaŭ nomita Pozicia Astronomio.
- Astronomio - Scienco pri la astroj kaj kosmaj fenomenoj.
- Etnoastronomio - La esploro de astronomiaj konceptoj kaj tradicioj trans kulturoj kaj etnoj.
- Kosmografio - Scienco, studanta la movojn de la astroj kaj la astronomian sistemon de la universo.
- Kosmonaŭtiko - Scienco, kiu studas la kondiĉojn kaj pretigas la rimedojn por vojaĝoj inter la planedoj aŭ la steloj.
- Uranografio - La scienco pri la studo de la ĉielo. Uranos en Greka lingvo signifas "ĉielo??.

Famaj Sciencistoj

:Eratosteno (276-195 a.K.) :Ĉi tiu Greka astronomo unuafoje mezuris la grandecon de la Tero. Li decidis ke la longo de polusa meridiano estas 7850 mejloj. Efektive, laŭ modernaj precizaj mezuroj ĝi egalas al 7900. Li havis sciencverkojn en Matematiko (teorio de nombroj), astronomio, filologio, filozofio, muziko. :Klaŭdio Ptolemeo (87-150) :La antikva Greka astronomo Ptolemeo supozis , ke la Tero estas la centro de la universo (Geocentra sistemo de la universo), kaj la Suno, Luno, planedoj, kaj steloj rondiras ĉirkaŭ ĝi. Ĉi tiu. t.n. Ptolemea Sistemo pri la universo estis akceptita dum la sekvantaj 1500 jaroj. Sian teorion li rakontis en la ĉefverko "Almagest" - enciklopedio pri antikvaj astronomiaj scioj. En la verko "Geografio", li donis geografiajn informojn de antikva mondo. :Nikolao Koperniko (1473-1543) :La Pola astronomo Koperniko estis kreanto de Heliocentra sistemo de la universo (helios - "suno" en greka lingvo). Ĉi tio signifas, ke la Suno kaj ne la Tero estis la centro de nia universo. Pri tio li rakontis en la verko "Pri cirkulado de ĉielaj sferoj" (1543). La ideo estis akre disputata komence kaj katolika eklezio malpermesis ĝian propagandon dum 1616-1828. :Johano Kepler (1571-1630) :Germana astronomo, unu el fondintoj de moderna astronomio. Li eltrovis leĝojn de la movoj de planedoj, surbaze de kio kunmetis planedajn tabelojn. Kepler eltrovis ke la orbitoj de la planedoj estas elipsoformaj (ovala) anstataŭ antaŭe supozita rondaj. Antaŭ Keplera eltrovo, astronomoj pensis, ke la orbitoj de ĉiuj planedoj estis perfektaj cirkloj. Li inventis teleskopon, en kiu objektivo kaj okulario estas ambaŭflanke konveksaj lensoj. :Galileo Galilei (1564-1642) :Galileo estas konsiderinda la unua astronomo kiu uzis teleskopon. Li mem konstruis teleskopon, kiu pligrandigadis objektojn 32-oble, per kiu eltrovis kvar satelitojn de Jupitero, makulojn sur la Suno kaj kraterojn sur la luno. La teleskopo ankaŭ permesis al Galileo, konfirmi Kopernikan teorion pri heliocentrismo, kontraste al Ptolemea geocentrisma teorio. La ideo ke la Suno estis che la centro de nia universo estis tiel revolucia tio, ke en 1633 Galileo estis kondamnita. Ĝis la morto li estis konsiderita kiel "katenulo de Inkvizicio", al kiu oni malpermesis diskuti pri Kopernika teorio. :Isaako Neŭtono (1643-1727) :Angla matematiko, mekanikisto, astronomo kaj fizikisto, fondinto de klasika Mekaniko. Ĉi tiu Brita astronomo estas eltrovinto de la principo de gravito, donis teorion pri la movo de ĉielaj korpoj, kreis bazon de la Ĉiela Mekaniko. :Edmond Halley (1656-1742) :Ĉi tiu Brita astronomo kalkulis orbitoj pli ol 20 kometoj. Antaŭdiris pri la apero de la kometo en 1758, kiu poste estis nomita pro li. Li kunmetis katalogon de astroj de suda ĉielo. :William Herschel (1738-1822 )kaj John Herschel (1792-1871) :Ĉi tiuj Anglaj astronomoj, patro kaj filo, unuafoje faris plenan studadon de steloj kaj nebuloj. William Herschel identigis pli ol 800 duoblaj steloj kaj pri 2500 nebuloj. Nur 100 nebuloj estis konata antaŭ li. Lia filo, John Herschel, elmigris al Sudafriko por kelkaj jaroj por krei katalogon de la steloj en la Suda Hemisfero, kiu ne estis videbla en Anglio. Li ankau eltrovis multajn novajn duoblajn stelojn kaj nebulojn. :Edwin HUBBLE (1889-1953) :La Usona astronomo Edwin Hubble klasifikis la malsamajn specojn de galaktikoj en la universo kaj disvolvis la teorion pri tio, ke la universo estas vastigata, kiu estas nomita Hubble'a Leĝo. La Hubble spacteleskopo, kiu estis kunprenita dum kosma flugo en 1990 estis nomita en lia honoro. ----

Vidu ankaŭ:

Kosmoesploro Kosmonaŭtoj [S]: Vikiarbo > Universo > Kosmo
[M]: Galaksio ~ Konstelacio ~ Sunsistemo ~ Kosmoesploro nb:Kosmos

Regiono

# Geografia regiono # Politika regiono # Statistika regiono ja:地方

Atmosfero

Atmosfero povas esti
- astra atmosfero, ekzemple
  - tera atmosfero
  - stela atmosfero
- mezurunuo de premo pri gasoj aŭ vaporoj . 1 atm = 1013,25 mbar = 101 325 Pa (vidu: paskalo).
- cirkonstancaro, ĉe kiu iu vivas aŭ io okazas; etoso. Kategorio:Meteologio

Tero

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento. ---- Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun). La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema. Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969. Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun: Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj. ----

Vidu ankaŭ:

Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero ---- Kategorio:Sunsistemo ja:地球 ko:지구 ms:Bumi simple:Earth th:โลก zh-min-nan:Tē-kiû

Planedo

Astronomio > Planedo ---- Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rivoluas ĉirkaŭ steleca objekto. Nia suno havas naŭ planedojn laŭ nia scio. Sedno estas ebla 10a planedo. ----

Historio

La vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro." Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili ŝajnis havi propran moviĝon. Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.

Antikvaj Planedoj

En la antikvula menso estis sep planedoj: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno. La planedoj ne estis mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iras ĉirkaŭ la Tero, irante tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj. La planedoj influis homojn per la aero. La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.

Modernaj Planedoj

Giordano BRUNO estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, Giordano BRUNO vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo. La identigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galileo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo. La tri planedoj de la sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj. ---- Kelkaj de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin. En la sunsistemo estas ankaŭ kelkaj supozataj planedoj, kies ekzisto estas dubinda. La plej konata el tiuj estas Planedo X, astro kiu perturbos la neptunan kaj plutonan orbiton. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de iliaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭe estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno. Ne ekzistas klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estas konsiderataj kiel planedoj, kiel Cerezo, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povas havi sian planedecon disputata, kiel en la kazo de Plutono. Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibrita ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivfavoraj planedoj en la suna najbaraĵo.

Vidu ankaŭ:

Gustav HOLST Kategorio:Sunsistemo als:Planet ja:惑星 ko:행성 ms:Planet simple:Planet th:ดาวเคราะห์ zh-min-nan:He̍k-chheⁿ

Konstantin CIOLKOVSKIJ

http://en.wikipedia.org/upload/9/9d/Konstantin_Tsiolkovsky.jpg
Konstantin Eduardoviĉ Ciolkovskij (
- 17-a de septembro 1857 en Iŝevskoje, regiono de Rjazan en Rusio, † 19-a de septembro 1935 en Kaluga) estis pioniro de la Kosmoesplorado Li malsaniĝis kiel dekjara junulo pro skarlatino kaj iĝis preskaŭ surda: pro tio li devis forlasi la lernejon kaj li edukis sin hejme. Lin sendis lia familio en Moskvon por plustudi. Li studis tie dum 3 jaroj fizikon, astronomion, mekanikon kaj geometrion. Poste venigis lin lia patro hejmen, kie li instruis matematikon kaj fizikon, ĝis li en 1882 ekinstruis kiel matematika instruisto en la distrikta lernejo de Borovsk en la regiono de Kaluga, 160 kilometrojn sudoriente de Moskvo. Dumtempe li edziĝis kaj iĝis patro. Ciolkovskij interesiĝis pri scienc-fikcio, kaj entuziasmiĝinte pri Jules VERNE, komencis verki pri interplanedaj kosmovojaĝoj. Iom post iom li iĝis scienc-fikcia verkanto de teoriaj traktatoj. Ekde 1885 la aŭtodidakta Ciolkovskij faris multajn pripensojn pri praktike realigeblaj kosmoflugoj. Kiam li aĝis 30 jarojn, li publikigis teorian ekzamenon pri direktebla tutmetala aerŝipo. Li konstruis en ĉambro de sia loĝejo unuan ventokanalon de Rusio, kiu ebligis mezuri la aerreziston. Tiutempe li ekdediĉis sin tute al la raketoesploroj. Li konkludis ke la ĝis tiam uzitaj, konataj solidmaterialaj raketoj ne taŭgas por atingi la kosmon. Li estis la unua kiu proponis por la raketa esploruzi likvajn materialojn (hidrogeno, oksigeno kaj karbonhidrogenoj). La pinto de lia laboro estis la raketa bazformulo, kiun li publikigis en 1903 en la rusa periodaĵo: "Scienca Panoramo" sub la titolo: "Esploro de la kosmo por reakciaj aparatoj". Krom la detala laboro pri la likvaĵa raketa propulsio, fridigo de brulĉambro, direktado de la raketo per turbina direktilo kaj turbodirektado, donis li per la raketa bazformulo ankaŭ la principon de plurŝtupa raketo je scienca bazo. Li ankaŭ okupiĝis pri la problemoj de la funkciado de kosmostacioj kaj pri la industria uzebleco de la kosmo kaj la ekspluatado de ties utilaj materialoj. Ciolkovskij, per tiuj ideoj estis antaŭtempa pensulo kaj trovis nenian komprenon en la cara Rusio. Li vivis dum la rusa revolucio tre retiriĝinte, sed lian laboron agnoskis kaj apogis nur la politika sistemo de Sovetunio. Lian nomon portas ankaŭ lunkratero. Lia pli frua loĝloko en Kaluga funkcias kiel muzeo. [http://kosmonauxtiko.narod.ru/Personoj/Teoriistoj_kaj_projektistoj/Konstantin_Ciolkovskij.htm Detala biografio] ja:コンスタンチン・E・ツィオルコフスキー ko:콘스탄틴 치올코프스키

Robert GODDARD

Robert Hutchins GODDARD, nask. je la 5-a de oktobro 1882, mort. je la 10-a de aŭgusto 1945 estas pioniro konstruante raketojn interalie cele al kosmoesplorado. Tion li diris ĉe la fino de sia teĥnika libro publikigita en 1920 A method reaching extreme altitudes (metodo por atingi ekstremajn altecojn). Kvankam li tion esprimis kun sobro kaj atentigo al supertrapasendaj malfacilaĵoj, tiuj kelkaj linioj en la libro altiris je li tempeston da priridoj, kaj lia domo estis sturmita de ironiaj gazetistoj (tamen kiel sciate la historio montris, ke li pravis!). Li enamiĝis je la virino, kiu tajpis lian manuskripton kaj du jarojn pliposte ili geedziĝis. Lia pasio ekis frue: kiam li estis 15 jara foje grimpinta en ĉerizarbon, li ekrevis pri planedo Marso, kaj li promesis al si ke iam li iros sur Marson, kaj li dum la tuta vivo ĉiun 19-an de oktobro ree grimpis en la ĉerizarbon por refari sian solenan promeson! (en la jaro 1938-a, ventego faligis la arbon). La 16-an de marto 1926 li startigis la unuan raketon pelitan de likvaj bruligaĵoj (likva oksigeno kaj benzino). http://nl.wikipedia.org/upload/thumb/c/c8/250px-Goddardrocket.jpg ja:ロバート・ゴダード

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

Malvarma Milito

La Malvarma milito estas nocio por la potenckonfrontacio inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio, kiu disvolviĝis post la dua mondmilito ĝis la komenco de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj kondukis al la elformiĝo de dupolusa mondo. Dum la epoko de Malvarma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, militajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn. La origino estis la konferenco en Moskvo la 9-an de oktobro 1944, kie Stalin kaj Churchill dividis Orient- kaj Sud-Eŭropon laŭ siaj interesoj. La vera malvarma milito komenciĝis post morto de Roosevelt (1945), kiu tre fidis je Stalin. Dum la epoko de Malvarma milito la internacian situacion karakterizis konkurenca armado, reciprokaj malfido kaj nigra-blanka propagando. Oni nomis tion malvarma milito, ĉar ne okazis vera milito direkte inter NATO kaj Varsova pakto, sed la landoj kaŝis sin malantaŭ dorsoj de aliaj landoj. Tiel la veraj militoj okazis en la t.n. tria mondo ekz. Vjetnamio, Afganio. La du grandpotenco apogis personojn, movadojn plaĉajn al si, tiel kaŭzante civitan militon en multaj landoj de Afriko (Angolo). ... varsovia pakto
- [http://www.europaiutas.hu/20001/7.htm pri la Moskva Konferenco hungare] ja:冷戦 ko:냉전 ms:Perang Dingin simple:Cold War th:สงครามเย็น

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Raketo

Raketo estas artefarita fajraĵo, kiun oni pafas vertikale en aeron kaj kiu eksplodas elĵetante multajn brilajn fajrerojn. ---- Raketo estas flugaparato aŭ kuglego, moviĝanta per reakcio, aperanta pro ĵetado malantaŭen de parto de propra pezo. ---- Plata pilkoĵetilo el interplektitaj ŝnuroj (rakedo).

Historio

Pri naskiĝloko de la raketoj estis diversaj opinioj dum longa tempo. luj diris, ke raketoj naskiĝis en Hindio, kaj aliaj asertis, ke ili naskiĝis en la Okcidento. Kun ĉiam pli profunda esplorado pri la historiaj materialoj diverslandaj fakuloj venis al la konkludo, ke Ĉinio estas ilia naskiĝloko. Jam en la antikveco Ĉinaj prapatroj estis multe interesataj de la mistera kosmo. Ili teksis sennombrajn belajn mitojn. En la mitoj la herooj, kiel la dio de la ĉielo, rajdas sur nubo kaj nebulo, veturas per fajraj radoj aŭ siaj propraj flugiloj por postkuri venton, flugi al la suno kaj luno kaj veturi en la spaco. Tiuj revoj elvolvis la sagon de la homoj de generacio al generacio. Ili pripensis diversajn rimedojn kaj kreis malsamajn instrumentojn por realigi sian revon. Antaŭ 2 000 jaroj en ĉinaj libroj estis noto pri raketo, t.e. sago por estigi fajron uzatan en milito. Ĝi estis farita tre simple: Oni gluis grason, sulfuron aŭ aliajn facile bruligeblajn substancojn al stangeto de sago kun la celo ataki malamikojn per fajro. Tia fajra sago lanĉita per pafarko estas diferenca de la moderna raketo, kiu lanĉiĝas per reakcia forto. Antikvaj ĉinoj inventis alĥemion por gangi metalojn en eliksiron. Anstataŭ trovi eliksiron por senfine daŭrigi la vivon, ili trovis metodon fari pulvon. Ĉia forto estas multe pli granda ol tiu de graso kaj sulfuro en la atako, tial en la jaro 904 oni komencis uzi ĝin en milito. lom post iom oni rimarkis, ke dum sia brulado la pulvo estigas reakcion, kiu povas puŝi objektojn. Surbaze de tiu teorio oni faris fajraĵojn, kiuj povas flugi, kuni kaj rotacii. Tiaj fajraĵoj, kiuj povas ŝprucigi diverskolorajn fajrerojn, ne nur estas amuzaĵoj de la popolanoj, sed ankaŭ ŝatataj de la kortego. Foje imperiestro de la Suda Song-dinastio Zhao Yun (Ĝaŭ Jun) (1225-1264 sur trono) faris bankedon por sia patrino. Por gin amuzi oni bruligis fajrajon "tera muso". Post ekbrulo gi kuris senorde en la palaco kaj ruligis sub la tronon de la imperiestra patrino. Kaj ŝi paliĝis de teruro kaj foriris kun kolero... Fakte, antaŭ tio, en la lastaj jaroj de la Norda Song-dinastio (960-1127) la "tondra obuso", inventita de la tiamaj teknikistoj, jam estis pafita pere de la reakcio de la raketo. Tiu armilo kun fera ŝelo estis ekstreme forta en la eksplodo. Foje en batalo de la armeo de Song-dinastio kontraŭ nordaj invadantoj, la soldatoj de la armeo pafis "tondrajn obusojn", kiuj falis de la ĉielo en la akvon kaj ŝipojn. Ĉiu eksplodo estigis incendion. Pro tio la malamikoj tute kolapsiĝis kaj forkuris panike. Fiaskinte, la malamikoj reordigis siajn trupojn kaj direktis sian lanĉopinton al la armeo de Song-dinastio, sed ĉi-foje ili atakis surmare. La armeo de Songdinastio, bone preparita, denove lanĉis raketojn, kies fajreroj plagis la arĉon de centoj da kilometroj kaj cindrigis centojn da malamikaj ŝipoj. Laŭ priskribo de la supre diritaj historiaj materialoj ĉinaj kaj alilandaj fakuloj opiniis, ke la armiloj "tondra obuso" kaj raketo kun antipuŝa ekipaĵo, uzitaj en la du bataloj, estas unuafoje enskribitaj en la historion kaj rigardataj kiel la plej fruaj raketoj en la mondo. Estas menciinde, ke tiujn batalojn propraokule vidis arabaj maristoj. Ili estis forte mirigitaj, ĉar en iliaj landoj oni neniam vidis tian armilon kaj oni batalis daŭre per glavoj, lanĉoj kaj pafarkoj. Dank' al invento de pulvo oni forlasis tradiciajn lanĉilojn - pafarkojn. Kvankam la tiamaj raketoj estis tre simplaj, tamen ilia forto estis alte taksata de la militaj strategiistoj. Poste iuj landoj ekhavis raketan trupon kaj raketajn fakulojn kaj sekve de tio multe riCiĝis la formoj kaj specoj de raketoj. Aperis ne nur solŝtupaj, sed ankaŭ kunligitaj kaj plurŝtupaj raketoj, kiuj povis flugi tien kaj reen kaj esti uzataj ripetfoje. En la 14-a jc oni inventis novan raketon uzatan kaj tere kaj akve. Ĝi estas farita el 4 kunligitaj bambuaj tuboj, ĉiu 1.6 m longa. En la tuboj estis kaŝitaj pluraj malgrandaj raketoj. Kiam la 4 bambuaj tuboj estis bruligitaj, ili leviĝis supren de akvo. Kiam la tuboj forbrulis, la kaŝitaj malgrandaj raketoj elsaltis kaj pafiĝis foren je pli ol unu kilometro. Tiamaniere oni multe pliigis la pafdistancon. Tia stafeta raketo tre similas al la nuna du-ŝtupa raketo en la teorio. Ĉinaj raketoj ekpopularigis en la mondo en la 13-a jc. Tiam la mongolaj militistoj akiris ĉinajn pulvon, pulvofarejon kaj metíistojn en suden-ekspedício kaj post nelonge ili enkondukis tiun teknikon en Hindion dum sia okcidenten-militiro. En 1248 anglo akiris ĉinan petardon. En 1377 ĉino Li Yuanying instruis teknikon pri raket-farado en Koreio. En 1399 en germana eldonajo vidiĝis bildo de ĉina raketo "Dia fajro kun fluga korvo". En 1621 aperis en Japanio ĉina plena verko de raketo-farado "Wu Bei Zhi"... Krom tio oni trovis ankaŭ, ke parolante pri pulvo kaj municio, la okcidentanoj ĉiam asociis ilin kun ĉinio, ekz. ili nomis salpetron, materialon por fari pulvon, "ĉina neĝo", petardon "ĉina floro" kaj raketon "ĉina sago". La ĉina tekniko pri raketofarado farigis komuna riĉaĵo de la tuta homaro. Ĝi disvolviĝis plue en la Okcidento. Poste ĝi senĉese disvolviĝis de hinda raketo al Congreve-a raketo de Britio, de raketo papera al fera, de mallongdistanca al longdistanca... Dank' al apliko de alispecaj, pli avangardaj teknikoj, oni faris raketojn pli kaj pli perfektaj. Oni uzas ílin ne nur en milito, sed ankaü en kosmonaŭtiko. Jen raketo suriris sian modernan vojon. Nun raketoj estas diversaj, Ciu kun sia propra funkcio, ekz. raketoj "Oriento", "Energio", "Ariane", "Titan" kaj "Changzheng". ja:ロケット ms:Roket

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok




Sputnik

Sputniko (ruse спутник, kio fakte signifas "kunvojaĝanto") estas rusdevena termino por "artefarita satelito". Aperis post la lanĉo de la unua artefarita satelito fare de Sovetunio en 1957. Tiun esprimon oni uzis ĉefe en la iama socialisma bloko (pro politikaj kialoj, en Usono oni ne volis uzi ĝin). Nun oni uzas ĝin en areo de la iama Sovetunio. Vidu ankaŭ "Sputnik-1", artefarita satelito, Sputnik-ŝoko. SPUTNIKO ja:スプートニク

Jurij GAGARIN

Jurij Alekseeviĉ GAGARIN (cirile Юрий Алексеевич Гагарин) naskiĝis je la 9-a de marto 1934 en Gĵatsk, Rusio. Li famiĝis kiel la unua homo en la kosmo: Je la 12-a de aprilo 1961 li en la kosmoŝipo Vostok unufoje ĉirkaŭiris la Teron. La flugo daŭris 108 minutojn kaj restis lia lasta ekskurso en la kosmon: je la 27-a de marto 1968 Gagarin mortis dum avidadila akcidento. Ekzistas ankaŭ vidpunkto, ke la flugo de Gagarin ne estis plene sukcesa, ĉar li surteriĝis ne ene de la kosmoŝipo. Tamen la paraŝuta surteriĝo de Gagarin estis antaŭplanito: la maniero surteriĝi, do, ne influas la fakton, ke li estis la unua en la apud-Tera orbito.

Renomo

1968 Post la flugo de "Vostok" Gagarin iĝis la plej fama homo sur la Tero. Pri li artikolis ĉiuj ĵurnaloj de la mondo. Li ricevis ordenojn, diplomojn kaj aliajn honor-signojn de multaj registaroj en Eŭropo, Azio, Afriko, Suda kaj Norda Ameriko. Kun misio de paco kaj amikeco Gagarin vizitis multajn landojn. Gagarin estis elektita honora urbano de la sekvaj urboj: Kaluga, Novoĉerkassk, Sumgait, Smolensk, Vinnica, Sevastopol, Saratov (Sovet-Unio); Sofia, Pernik, Plovdiv (Bulgario), Atenoj (Grekio), Famagusta, Limasol (Cipro); St. Denis (Francio), Trenčianské Teplice (la eksa Ĉeĥoslovakio, nun Slovakio). Li ankaŭ ricevis orajn ŝlosilojn de la urbaj pordegoj en Kairo kaj Aleksandrio (Egipto).

Ekstera Ligilo

[http://kosmonauxtiko.narod.ru/Personoj/Kosmonauxtoj/Jurij_Gagarin.htm Detala biografio] GAGARIN JURIJ GAGARIN JURIJ ja:ユーリイ・ガガーリン ko:유리 가가린 th:ยูริ กาการิน

German Stepanoviĉ TITOV

Kosmo - Kosmoesploro ---- right German Stepanoviĉ TITOV (ruse: Герман Степанович Титов) - li

- naskiĝis je la 11-a de septembro 1935 en Polkovnikovo (Siberio, Sovetunio) kaj

- mortis je la 20-a de septembro 2000
- estis sovetia kosmonaŭto (spacnavigisto). Post edukado je piloto de la aertrupoj TITOV estis elektita por partopreno en la trejnado por kosmaj "flugoj".
Li estis la dua (post Jurij GAGARIN) homo, kiu atingis la kosmon. Li startis je la 6-a de aŭgusto 1961 per kosmoŝipo Vostok 2. Lia navigado daŭris 25 horojn. Tiam li estis 25-jara kaj restis ĝis nun (2004) rekordulo, kiel plej juna spacveturanto. Post lia kosmoflugo li plenumis diversajn gvidajn poziciojn ene de la spacoprogramo de Sovetunio. Post retiriĝo en 1992 li estis elektita al Dumao (la parlamento de Rusa Federacio) kiel membro de la Komunisma Partio. Havante 65 jarojn li mortis en la jaro 2000 pro koratako en ŝvitbanejo.

Ekstera ligilo

(angle)] TITOV GERMAN TITOV GERMAN

Sojuz

Sojuz estas serio de sovetaj/rusiaj homaj kosmoŝipoj, lanĉita en 1967. Kosmoŝipo de tipo Sojuz kapablas transporti tri homojn. La kosmoŝipoj de serio Sojuz (ruse: Союз "unio") trairis evoluon de pluraj generacioj:
- Sojuz: 39 lanĉoj; unua en 1967, lasta en 1980
- Sojuz T: 15 lanĉoj; 19801986
- Sojuz TM: 33 lanĉoj; 19872002
- Sojuz TMA: funkcikapabla ek de 2002; kompare al modelo TM ĝi necesigas tre malmulte da aktivado de la stiristo La raketoj, kiuj portas la kosmoŝipojn, origine ne ricevis propran nomon; tial oni nun uzas la nomon "Sojuz" ankaŭ por ili. SOJUZ Kategorio:Rusio

Projekto Apollo

Projekto Apollo de NASA estis serio de homportantaj kosmoflugaj misioj faritaj de Usono uzante la kosmoŝipoj Apollo kaj la Saturna familio de raketaj lanĉiloj, dum la jaroj 19611972. Ĝia celo estis veturigi homon sur la lunon kaj reveturigi lin sekure al la tero, ene de la jardeko 1960. Tiun celon plenumis la misio Apollo 11 en Julio 1969. La programo daŭris ĝis la fruaj 1970-oj, por efektivigi la komencan sciencan esploron de la luno, totaligante ses sukcesajn surluniĝojn. La nomo Apollo venas el la angla nomo de la antikva greka dio Apolono. La kunhoma surluniĝo estis celo de kaj Usono kaj Sovetunio, sed la konkuron gajnis Usono. La surluniĝo formis la pinton de la kosmokonkuro. La celo esplori la lunon oni forlasis en septembro 1972, post Apollo 17. La kialoj pro tio estis manko de mono kaj la senintereso de usona publika opinio rilate al la daŭro de la projekto. Malgraŭ tiu, estis kvar pliaj kunhomaj misioj kiuj ne celis atingi la lunon - tri misioj Skylab kiuj uzis la kosmoŝipon Apollo, kaj unu misio Apollo 18 (Apollo-Soyuz). Oni forlasis la kosmoŝipojn Apollo en 1975.

Elekto de misia aparataro

Decidinte je la luno kiel celo, la Apollo-misiaj planistoj devis desegni aron de flugoj kiuj plenumus la celon, samtempe minumumigante danĝeron al homa vivo, kostojn, nepran teknologion kaj astronaŭtan lertecon. Oni konsideris tri eblajn planojn: #Rekta supreniro: Sendi kosmoŝipo rekte al la luno. La tuta kosmoaparato surluniĝas kaj reveturas al la tero. Tiu plano necesus novan raketon, ege pli forta ol iu tiame ekzistanta. #Terorbita rendevuo: Lanĉi du raketoj Saturn-5, unu portante la kosmoŝipon, la alia portante bruligaĵon. Terorbite, la kosmoŝipo prenas sufiĉan bruligaĵon por iri al la lunon kaj reen. Simile al rekta supreniro, la tuta kosmoŝipo surluniĝas. #Lunorbita rendevuo (LOR): La kosmoŝipo, lanĉita de raketo Saturn-5, enhavas du partojn, la Lunar Module (luna kupeo) aŭ lunoveturilo, kaj la Command/Service Module (Rego/Servokupeo) aŭ patrinoŝipo. La patrinoŝipo enhavas la vivosubtenajn sistemojn por la kvin-taga vojaĝo de la tri ŝipanoj, kaj la kontraŭvarman ŝirmon por la reeniro en la atmosferon de la tero. En lunorbito la lunoveturilo disiĝas el la patrinoŝipo kaj portas du astronaŭtojn al la luna surfaco, sekve resupreniras al la patrinoŝipo. Tiu estis la elektita plano. Kontraste al la aliaj planoj, la LOR plano bezonis ke nur malgranda parto de la kosmoŝipo surluniĝas, pro tio etigante la mason lanĉita el la surfaco de la luno. La maso estas plue etigita forlasante la descendomaŝinon sur la luno.

Planado

La NASA-plano antaŭvidis 7 misiojn ĝis la unua kunhoma surluniĝo. Tiuj estis la misioj A ĝis G.
- Misio A: Senhoma testo de Saturn 5 raketo kaj de kosmoŝipo Apollo en ĉirkaŭtera flugo (efektivigita dufoje de Apollo 4 kaj Apollo 6).
- Misio B: Senhoma testo de la lunoveturilo (LM el la angla Lunar Module) (efektivigita de Apollo 5).
- Misio C: Kunhoma testo de patrinoŝipo en tera orbito (okazis per Apollo 7).
- Misio D: Testo de kombinaĵo de patrinoŝipo kaj lunoveturiloj en teroproksima orbito (originale planita por Apollo 8, sed okazis sub nomo Apollo 9, ĉar oni aldonis pluan lunflugon (Misio C') kiel Apollo 8).
- Misio E: Testo de kombinaĵo de en tero-malproksima orbito (la misio estis ĉesigita, ties teamo alprenis Mision C').
- Misio F: Testo de kombinaĵo de patrinoŝipo kaj lunoveturilo en luna orbito (okazis per Apollo 10).
- Misio G: Unua surluniĝo (efektivigis Apollo 11). La unua ĉirkaŭflugo de la luno okazis per la Apollo 8, Kristnaske 1968. Tiu misio estis alŝovita inter misioj C kaj D. Oni aldone planis la misiojn H, I kaj J:
- Misio H: Surluniĝo kun ampleksa scienca eksperimentaro (per Apollo 12. Apollo 13 estis malsukcesa).
- Misio I: Surluniĝo kun ampleksa scienca eksperimentaro (per Apollo 14, plua misio estis retirita).
- Misio J: Surluniĝo kun ampleksa scienca eksperimentaro kaj lunvagada veturilo (okazis per Apollo 15, Apollo 16 kaj Apollo 17)).

Konkuro de sistemoj

La unua lanĉo de Sputnik fare de la Sovetunio en 1957 kaŭzis ŝokon en Usono. La unua senhoma dura surluniĝo (dura signifas ke la raketo intence kraŝis sur la luno) en 1959 per la Soveta Lunik-2 kaj la unua homa kosmovojaĝo de Jurij GAGARIN en 1961, igis la Sovetunion la gvidanta potenco en la kosmaj esploroj. Usono serĉis terenon en kosmoesploro, sur kiu ili povas superi la Sovetunion. Por tio ŝajnis bonan taskon la efektivigo de la surluniĝo. La 25-an de majo 1961, nur unu kaj duono monatoj post la sukcesa lanĉo de Jurij GAGARIN, usona prezidento John F. KENNEDY prezentis sian faman parolon antaŭ la Usona Kongreso, en kiu li skizis la celon, samjardeke veturigi homojn al la luno kaj reveturigi ilin. Kvankam oni planis pluajn lanĉojn, la projekto Apollo estis finita post la sesa sukcesa surluniĝo de Apollo 17, ĉar la kreskantaj kostoj de la vjetnama milito fortiris la monon. Por la kunhomaj lunflugoj oni evoluigis grandajn raketojn, kiuj ricevis la nomon Saturn 5. En la evoluigo havis gravan rolon la germana-usona raketa konstruisto, planisto Werner VON BRAUN, kies teamo evoluigis la unuan ŝtupon kun fortega F-1-a raketa lanĉilo. Ĉiuj lanĉoj de tiu raketo estis sukcesaj – spite al ties granda potenco kaj malsimpla konstruo. Samtempe kun la antaŭpreparo por la surluniĝo, daŭris ankaŭ la Gemini-programo, por kolekti spertojn pri rendevuaj manovroj en kosmo. La 27-an de januaro 1967 suferis la Apollo-programo gravan retrobaton, kiam ĉe surteraj testoj brulmortis tri astronaŭtoj (Virgil GRISSOM, Edward H. WHITE kaj Roger B. CHAFFEE en sia kapsulo. La raketo ne estis plenigita de bruligaĵo, la kapsulo estis plenigita ne de kutima aero, sed de oksigeno sub normala atmosfera premo. Ene de la kapsulo estiĝis elektra fajrero, kiu kaŭzis dum minuto fajron kaj tiele la mortojn. Tiun sekvis grandajn ŝanĝojn al la konstruado de la luna kapsulo. La testo ricevis poste la nomon Apollo 1. Spite al ĉio, la sukcesa surluniĝo de Apollo 11 la 20-an de julio 1969 plenumis la celon de Kennedy terminplane. Samtempe kun la Apollo-programo laboris ankaŭ Sovetunio je ampleksa programo, kiu same celis surlunigon de homoj. En kadro de la Zond-programoj, oni lanĉis la modifitan kosmoŝipon Sojuz senhomajn al la luno kaj post unu ĉirkaŭflugo reen al la tero. Tiu servis por testo de la kosmoŝipo, kiun oni pripensis por kunhoma lunoflugo. La senhoma Zond-5-a kosmoŝipo en Septembro de 1968 ĉirkaŭis la lunon, sed la reveturo ne sukcesis, ĝi falis en la Hinda Oceano. En oktobro de 1970 finiĝis la testprogramo kun Zond-8. El ĉiuj lanĉitaj kosmoŝipoj povis sukcese surteriĝi nur Zond-7. Paralele laboris la Sovetunio ankaŭ je surluniĝa misio, por kiu – simile al tiuj de Apollo – oni volis uzi superpezajn raketojn. Por tio oni evoluigis la N1-raketojn, kiuj ĉe ĉiuj 4 testaj lanĉoj malsukcesis de 1969 ĝis 1972. Ĉar dumtempe Usono jam surluniĝis, la sovetoj abdikis pri la kunhoma lunprogramo kaj poste eĉ neis, ke ili iam havis tian programon. La informoj pri tiu programo aperis nur komence de la 1990-aj jaroj kaj oni prezentis la N1-raketojn.

La surluniĝo de 1969

En kadro de la misio Apollo 11 la unua du homoj (Neil ARMSTRONG kaj Edwin ALDRIN) alvenis sur la Luno la 20-an de julio 1969 je 20:17 horo (UTC). Ses horojn poste, la 21-an de julio, je 02:56:20 horo UTC, Armstrong eliris la lunoveturilon kaj surpaŝis la lunon, kiel la unua homo sur la luno. Tiam li eldiris la famiĝintajn vortojn: Citaĵo: That's one small step for (a) man, [but] one giant leap for mankind. (esperante: "Tiu ĉi estas eta paŝo por homo, granda salto por la homaro.") La tria astronaŭto, Michael COLLINS, ĉirkaŭflugadis la lunon en la Apollo-11 patrinoŝipo ĝis la reveno de la lunoveturilo Eagle.

Tipa Apollo-misio


- Lanĉo ĉe Cape Canaveral
- Forigo de 1-a ŝtupo ĉe 56 km alto (rapido ĉ. 10.000 km/h - maĥo 8)
- Ekbrulo de la 2-a ŝtupo ĉe la alta stratosfero kaj mallonge poste, forigo de la savturo
- Forigo de la 2-a ŝtupo ĉe 185 km alto (rapido ĉ. 24.000 km/h)
- Ekbrulo de la 3-a ŝtupo, svingo al proksimuma tera orbito (rapido ĉ. 28.000 km/h), malŝalto de la tria ŝtupo
- Denova ekbruligo de la 3-a ŝtupo, (TLI - Trans Lunar Injection) etendo de la orbito ĝis al la luno
- Forĵeto de ŝtupaj adaptiloj, disigo de la patrinoŝipo disde la 3-a ŝtupo, kuplado kaj eltiro de la lunoveturilo el la rezervejo, flugo al la luno
- Ekbruligo de la motoro de la patrinoŝipo (LOI - Lunar Orbit Insertion), enkliniĝo al luna orbito
- Translokiĝo de 2 astronaŭtoj en la lunoveturilon, 1 astronaŭto restas kiel piloto en la patrinoŝipo
- Diskuplado (malligo) de lunaveturilo, ekbruligo de la surluniga motoro, malsupreniro al la luna surfaco kaj surluniĝo
- Efektivigo de diversaj EVA-oj (Extra Vehicular Activity ~ Ekster-Veturilaj Agadoj) fare de astronaŭtoj
- Relanĉo de la luna surfaco, supreniro en la lunan orbiton. La surluniga aparato restas surlune.
- Rekuplado al la ĉefŝipo, translokiĝo de la astronaŭtoj, forĵeto de la LM-ascenda ŝtupo
- Ekbruligo de la motoroj de la patrinoŝipo, (TEI - Trans Earth Injection), forlaso de la luna orbito, reveno al la tero.
- Ekster-Veturila Agado por preni filmojn el la patrinoŝipo
- Forĵeto de patrinoŝipo, direktigo de la Apollo-kapsulo por la enpaŝo en la teran atmosferon
- Eligo de la ĉefa paraŝuto, surakviĝo en alvenejo
- Savserĉado fare de aviadiloportanta ŝipo

Apollo-misioj

ĉefa paraŝuto Post la sukcesa surluniĝo de Apollo 11, NASA publikigis multajn planojn, kiuj entenis 9 pluajn flugojn ĝis fino de 1972. Do jam januare de 1970 estis forstrekita la misio Apollo 20 pro kostaj problemoj, kiel menciitaj supre. La restantajn spacoŝipojn Apollo kaj raketojn Saturn oni uzis por la programo Skylab en 1973/74 kaj por la kuna programo Apollo-Sojuz en 1975.

Diversaĵoj

:
- La tuta projekto Apollo kostis: USD $25,4 miliardoj ($135 miiliardoj en 2005-aj dolaroj). (Inkluzivas programojn Mercury, Gemini, Ranger, Surveyor, Lunar Orbiter, Apollo') :
- Dudek homoj piediris sur la luno en la tuta homa historio, ĉiu viro, ĉiu usonano. :
- La programo Apollo alveturigis 381,7 kg da luna materialo (lunaj rokoj) al la tero, la plejparto de kiu estas deponita ĉe la
Lunar Receiving Laboratory ĉe .

Vidu ankaŭ

Apollo (kosmoŝipo) Kosmoesploro NASA Projekto Mercury Projekto Gemini Soveta luna programo Skylab

Eksteraj ligiloj

(angle) (angle) La fama frazo de Neil Armstrong estas aŭskultebla [http://science.ksc.nasa.gov/history/apollo/apollo-11/sounds/a11step.wav ĉi tie] kiel wav-datumo (260 kb). APOLLO PROJEKTO ja:アポロ計画 ko:아폴로 계획


Luno

vidu natura satelito pri aliaj lunoj La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomia hazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno. Suno maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
  • Nomo: Luno (Terra I)
  • Diametro: 3476 km
  • Maso: 0,07349 . 1024 kg (0,0123 da tero)
  • Meza distanco de la Tero: 384.400 km; ĝia sola luno
  • Sidera tago (= turniĝo ĉirkaŭ la interna akso): 2360,6 ks (27,32166 tertagoj)
  • Sidera monato (= rivoluo ĉirkaŭ la planedo, nome la Tero): 2,3606 Ms (27,32166 tertagoj), egala al la tago
  • Sinoda tago aŭ monato (= periodo inter du samaj lunofazoj): 29,531 tertagoj
  • Gravito: 1,6 m/s2 (0,163 da tergravito)
  • Temperaturo: 380 K (tage), 120 K (nokte)
  • Atmosfero: vakuo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj Titano), kaj unu planedo, Plutono, estas eĉ pli malgranda!

Origino

Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj. Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna, estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la