Biologio > Animalo > Krokodilo < Krokodiluloj
----
Krokodiluloj
Krokodilo (Crocodilus) estas arkosaŭra reptilio, vivanta en afrikaj riveroj. La plej konata estas la Nila krokodilo (Crocodilus niloticus).
Parencaj estas aligatoro, kajmano kaj gavialo.
En Esperantujo, krokodilo ankaŭ povas signifi "homo, kiu krokodilas" (do esperantisto parolante sian denasakan lingvon en Esperanta medio). Pli malofte ĝi ankaŭ povas signifi "ne-esperantisto", kvankam tiu uzo estas iom konfuziga.
Biologio
Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj.
Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.
La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.
Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj.
Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre)E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo
Biologiaj principoj
Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.
Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo
skaraboĈef-artikolo:Vivo
Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.
Evoluo: la centra principo de biologio
Ĉefartikolo:Evoluismo
Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.
Diverseco: La diverseco de la vivuloj
paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]]
Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj.
"Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj:
:Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj
Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon:
:Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj
Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj.
:virusoj -- Prionoj
Daŭreco: La komuna origino de la vivo
Ĉefartikolo:Komuna origino
Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko.
La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj.
La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.
Konstanteco: adapto al la ŝanĝo
Interrilatoj: grupoj kaj medioj
organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]]
Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, paraziteco aŭ simbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.
Panoramo de biologio
Strukturo de la vivo
DNA sequence
Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio
Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo.
Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj.
La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.
- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985
Animaloj (teknike metazooj) estas organismoj kiuj konsistas el pli ol unu ĉelo (multĉelulo), kies ĉeloj estas eŭkariotaj (kun vera nukleo), kiuj malkiel plantoj ne posedas celulozajn ĉelmurojn nek la eblon fari fotosintezon (ne havas kloroplastojn), ktp.
Zoologio estas la scienco pri animaloj.
Oni povas dividi la animalojn je la sekvantaj grupoj (notu ke en preskaŭ ĉiu zoologia libro estas iom diferenca disdivido de la animala regno):
:duflankuloj (scienc-latine Bilateria) - preskaŭ ĉiuj "kutimaj" animaloj, inkluzive ĥorduloj;
:kniduloj (Cnidaria) - hidrozooj, maranemonoj, koraluloj, meduzoj;
:ktenoforoj (Ctenophora);
:miksozooj (Myxozoa, ankaŭ konsiderata kiel protistoj);
:plakozooj (Placozoa);
:sponguloj (Porifera) - spongoj.
Esperantujo (ankaŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo ktp. Oni diras Esperantujo kvazaŭ temus pri lando, kvankam kompreneble Esperantujo ne havas propran areon sur la tersurfaco. Foje oni tamen diras, ke ĉie, kie Esperantistoj kunestas, estas parto de Esperantujo.
En Eŭropo je la 2-a de junio2001 kelkaj establoj fondis la Esperantan Civiton, kiu celas esti subjekto de internacia juro. Tiel ili strebas plian koheriĝon kaj akcepton de la Esperanto-movado. Ĝenerale temas pri la personoj kiuj vivas Esperanton raŭmisme. Tamen, ne ĉiuj konsentas pri ĉi tiu ago, kaj aktivuloj de la Civito restas minoritato ene de la Esperanto movado.
Laŭ Ethnologue Esperantujo ampleksas pli-malpli 2 milionojn da homoj, kvankam supozeble multe pli eta kvanto sentas sin parto de komunumo.
En la 1910-aj jaroj, estis propono krei en malgranda MoresnetEsperantan regnon nome Amikejo. Ankaŭ, en la 1960-aj jaroj, estis misprovata krei novan regnon, nomatan la Insulo de la Rozoj, en Adriatiko apud Italio.
Vidu ankaŭ ĉe Esperanta flago, La Espero, Esperantaj festotagoj.
Multaj Esperantistoj deziras ke Esperantio iam ricevos sufiĉan rekonon por havi ".eo" sufikson je la interreto.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/ch20.html Lando, kiu ne estas sur la mapo]
EsperantioEsperantio
X-Windows
X Window System, X-Window, X11 ou simplesmente X é uma interface gráfica com o conceito de janelas. Originalmente chamado simplesmente de X, foi desenvolvido no MIT em 1984. Atualmente está na versão 11, por isso carrega no nome este número.
X-Window é o toolkit e protocolo standard para GUI nos sistemas Unix e assemelhados, c
XWindows
X Window System, X-Window, X11 ou simplesmente X é uma interface gráfica com o conceito de janelas. Originalmente chamado simplesmente de X, foi desenvolvido no MIT em 1984. Atualmente está na versão 11, por isso carrega no nome este número.
X-Window é o toolkit e protocolo standard para GUI nos sistemas Unix e assemelhados, c
Carborano
Um carborano é um conjunto composto de átomos de Boro e Carbono. Como muitos dos boranos relacionados, esses conjuntos são poliedros, e são similarmente classificados com prefixos como closo, nido, aracno, hipno, etc. baseado em sua estrutura: um poliedro completo é closo-; um poliedro no qual falta um vértice é nido-; um no qual faltam dois é aracno; e assim por diante.
Dois exemplos interessantes de carboranos são os closo-carboranos icosaédricos extremamente estáveis:
- O neutro C2B10H1
Ponte de Barcelos
Ponte medieval de Barcelos, sobre o Rio Cávado, construida entre 1325 e 1328.
A ponte é constituida por seis arcos desiguais, sendo maiores e mais altos os que cobrem o meio do rio.
A ponte sempre foi um importante local de passagem para os peregrinos do Caminho de Santiago, e
Lufa-Lufa categoria:Harry Potter
- Lufa-Lufa
Localização: Não se sabe ao certo, mas provavelmente a sala comunal fica próxima a uma escadaria que sai do Salão Principal.
Fundadora: Helga Hufflepuff.
Professora responsável: Sprout, que dá aulas de Herbologia em Hogwarts.Ela adora um jardim e suas unhas estão sempre sujas de terra.
Cores oficiais: Amarelo e Preto.
Animal no escudo: Texugo, animal simpático remete à paciência, sinceridade e lealdade dos moradores dessa casa.
Fantasma: Frei Gorducho-bem-humorado e barrigudo, também
Quem Quer Ser Milionário? Quem Quer Ser Milionário ? é um programa televisivo, exibido pela RTP 1 e, apresentado por Jorge Gabriel. Anteriormente, foi apresentado por Carlos Cruz, Maria Elisa e Diogo Infante. A versão original "who wants to be a millionaire ?" foi criada em 1998 na Ingl