Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Lundo

Lundo

Lundo, la dua tago de la semajno. En Esperanto, la nomo venas el la franca lundi, kiu siavice venas de la latina dies lunis, tago de la luno. El tiu venas la vortojn lunes kaj lunedì ankaŭ. La vortoj en la ĝermanidaj lingvoj same signifas, ekzemple Monday kaj Montag. En Nordameriko kaj aliaj mondpartoj, lundo estas la unua tago de la laborsemajno. Lundo sekvas dimanĉon kaj antaŭvenas mardon. Vidu: Gregoria kalendaro. als:Montag ja:月曜日 ko:월요일 ms:Isnin simple:Monday th:วันจันทร์

Semajno

Semajno, en multaj kulturoj, tempoperiodo konsistante el pluraj tagoj, sed pli mallonga ol monato. La semajno ofte markis intervalon inter merkattagoj aŭ religiaj observoj kiel la ŝabato. ŝabatoDiversaj kulturoj havis diversajn longecojn de semajno, inter kelkaj afrikaj kulturoj kies semajno estas kvar tagojn longa, ĝis la praromianoj, kiuj mezuris la nundinae, naŭ tagoj inkluzive (ok tagoj en la semajno) inter unu merkattago kaj la sekva, kaj la praegiptoj, kies semajno havis dek tagojn. Revolucia Francio dividis la monatojn de sia kalendaro en tri décades de dek tagoj. Antikva Ateno ankaŭ havis semajnon de dek tagoj. La semajno en Okcident-Eŭrazio estas de sep tagoj, kiu verŝajne venas el la observo ke ĉiu fazo de la luno estas proksimume sep tagojn longa. En la gregoria, islama kaj hebrea kalendaroj la semajno havas sep tagojn. La tagoj de la semajno en la gregoria kalendaro estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, kaj dimanĉo. Tiuj nomoj, kun kelkaj ŝanĝoj, venis el la antikvaj latinaj nomoj por la tagoj, nomitaj laŭ la sep astroj, kiuj oniakrede ĉirkaŭiris la Teron kiel diaĵoj: Luno, Marso, Merkuro, Jupitero, Venuso, Saturno, kaj Suno - ĉi du lastaj renomiĝis laŭ la juda kaj kristana ŝabatoj sed konservis siajn nomojn ekzemple en la angla kaj germana. En la portugala kaj en la greka semajntagoj ne havas nomojn, krom sabato kaj dimanĉo - ili estas simple la dua, tria, kvara, kvina kaj sesa semajntago. La esperantaj nomoj de la semajntagoj venas rekte (kun la escepto de la supre menciita sabato) el la franca : lundi, mardi, mercredi, jeudi, vendredi, samedi, dimanche.
nomo latina nomo astro/dio
dimanĉo dies solis, dies dominicana Suno
lundo dies lunae Luno
mardo dies martis Marso
merkredo dies mercurii Merkuro
ĵaŭdo dies jovis Jupitero
vendredo dies veneris Venuso
sabato dies saturni, sabbatus Saturno
Vidu: semajnfino, laborsemajno, kaj Gregoria kalendaro.



Kategorio:Tempoja:週ko:주 (시간)simple:Week

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ anglaUFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko(Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidojals:Esperantoja:エスペラントko:에스페란토ms:Bahasa Esperantosimple:Esperantoth:ภาษาเอสปรานโตzh-min-nan:Sè-kài-gí

Latina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj:super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉiam estas /ti/. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.

Elparolo de C

La elparolo de
c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Akcento

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar
u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz. als:Latein ja:ラテン語 ko:라틴어 simple:Latin language th:ภาษาละติน zh-min-nan:Latin-gí


Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinidalingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usonacenso de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語simple:Spanish

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermanalingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaroals:Englische Spracheja:英語ko:영어ms:Bahasa Inggerissimple:English languageth:ภาษาอังกฤษzh-min-nan:Eng-gí

Germana lingvo

Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro. Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin. La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo. Sintakse, la germana havas V2 vortordon.

Famaj aŭtoroj de la germana

Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp

Kuriozaĵoj


- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla) Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaroals:Deutsche Spracheja:ドイツ語ko:독일어ms:Bahasa Jermansimple:German languageth:ภาษาเยอรมัน

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- UsonoKategorio:Kontinentoj ja:北アメリカko:북아메리카simple:North Americath:ทวีปอเมริกาเหนือzh-min-nan:Pak Bí-chiu

Laborsemajno

Laborsemajno estas la parto de la semajno en kiu la plejparto de laboristoj deĵoras kaj infanoj iras al lernejo. En Nordameriko kaj partoj de Eŭropo, la laborsemajno konsistas el lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, kaj vendredo, kaj ekskluzivas la semajnfinon.

Dimanĉo

Dimanĉo, laŭ juda kaj kristana tradicioj la unua tago de la semajno, en la romia planeda semajno la dua tago. Rompante la kristanan tradicion, la International Organization for Standardization, mallongigite [http://www.iso.ch/iso/en/ISOOnline.frontpage ISO], deklaris la dimanĉon lasta tago de la semajno ekde la 1-a de Januaro 1976 (por la ekonomie-teknika sfero). En Esperanto, la nomo venas el la francadimanche, kiu siavice venas de la latina[dies] dominicalis, [tago] sinjora aŭ tago de la Sinjoro (dominus estas sinjoro en la latina). El tiu latina adjektivo venas la vortoj domingo kaj domenica ankaŭ. Pli malnova nomo por la tago estis dies solis, tago de la suno, el kiu venis la vortoj Sunday kaj Sonntag. Dimanĉo estas la ripoztago en la plejparto de kristanaj tradicioj. Tio komenciĝis en la frua epoko kiam la plejparto de kristanoj estis konvertintaj nejudoj, do ili daŭre festis la biblian judan ŝabaton en sabato kaj la nejudan [nehebrean] ripoztagon en la "oka tago", dimanĉo. La judoj kaj la judaj kristanoj daŭris observi la ŝabaton en sabato. En la 2-a jarcento, kristanoj plejparte Diservis je dimanĉo kaj ne observis la judan ŝabaton, kiun ili rigardis kiel parto de la Leĝo de Moseo: kristanoj fidis al Jesuo Kristo, ne al la Leĝo de Moseo, por esti savitaj. Sed en la 2-a jarcento, dimanĉo ne klare estis tago de ripozo: anstataŭ, dimanĉo ŝajne laŭgrade fariĝis tago de ripozo dum la periodo de 200-500. Kristanoj diservis je dimanĉo ĉar tiu estis la tago de la releviĝo de Kristo el la mortintoj. La rusa vorto por dimanĉo estas воскресенье, esperante "releviĝo". En pluraj plejparte kristanaj landoj kaj urboj, negoco estas resktriktata aŭ malpermesata dimanĉe pro observo de la ripoztago. Dimanĉo estas la ripoztago de la kristana majoritato kaj sabato (aŭ la ŝabato) estas la ripoztago de la kristana minoritato. En anglalingvaj landoj iuj personoj nomas neekzakte dimanĉon "ŝabato" aŭ "kristana ŝabato". Tiu ĉi etikedo por la dimanĉa kult- kaj ripoztago estas historie misnomo. Etimologie havas la du vortoj "sabato" kaj "ŝabato" la saman originon (el hebrea ŝabbat). En la itala lingvo "sabato" signifas aŭ ŝabatosabato, neniam dimanĉo. En la itala kaj la esperanta "sabato" estas bedaŭrinde dusenca, la senco estas aŭ sabato (Saturday en la angla, Samstag/Sonnabend en la germana, samedi en la franca) aŭ ŝabato (Sabbath en la angla, Sabbat en la germana, sabbat en la franca). La hebrea vorto "ŝabbat" verŝajne originas el la babilona "ŝappatu", kiu iam signifis "plenluno", poste ĉiujn el la kvar lunaj fazoj, kiuj estis ripoztagoj. Ĉirkaŭ ĉiun sepan tagon do okazis tia lunfesto. Iam la festotagoj ne plu sekvis la lunofazojn, sed oni enkondukis fiksan septagan ritmon. La babilona kalendaro pluvivas en la hebrea. Ankaŭ la monataj nomoj estas tre similaj; jen listo de la babilonaj monatonomoj kaj enkrampe la hebreaj: Taŝritu (Tiŝri), Kislimu (Kislev), Ahrasamna (Ĉeŝvan), Tebetu (Tebet), Ŝabatu (Ŝevat), Addaru (Adar), Nisannu (Nisan), Aiaru (Ijar), Simanu (Sivan), Duzu (Tammus), Abu (Ab), Ululu (Elul). La simileco estas vere okulfrapa. En Nordameriko dimanĉo estas la unua kalendara tago de la semajno (la dua tago de la semajnfino). En kontinenta Eŭropo (Francujo, Germanujo) kaj en aliaj mondpartoj, dimanĉo estas la sepa kalendara tago de la semajno. Dimanĉo sekvas sabaton kaj antaŭvenas lundon. Vidu: Gregoria kalendaro. Vidu ankaŭ: Justino Martiro, Ebionitojja:日曜日ko:일요일ms:Ahadsimple:Sundayth:วันอาทิตย์

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! PapoGregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaroals:Gregorianischer Kalenderja:グレゴリオ暦ko:그레고리력ms:Kalendar Gregorysimple:Gregorian calendarth:ปฏิทินเกรกอเรียน

Template:Rejected

This Wikipedia page documents a proposed policy that has been rejected by the community.
It is inactive, kept primarily for historical interest. If you want to revive discussion on this subject, you may try using the Talk page or start a discussion at the Village pump.
---- This template is a self-reference and so is part of the Wikipedia project rather than the encyclopaedic content.

See also


- Wikipedia:Template messages/Project namespace
  - Template:Policy
  - Template:Guideline
  - Template:Style-guideline
  - Template:Wikipedia subcat guideline
  - Template:Proposed
  - Template:Rejected
  - Template:Historical


Doda i Virgin darmowe statystyki Skrty angielskie Hotele w Rzym jastrzbia gra
  lundo mardo merkredo ĵaŭdo vendredo sabato dimanĉo
afrikansa Maandag Dinsdag Woensdag Donderdag Vrydag Saterdag Sondag
albana e hënë e martë e mërkurë e enjte e premte e shtunë e diel
angla Monday Tuesday Wednesday Thursday Friday Saturday Sunday
araba الاثنين الثلاثاء الأربعاء الخميس الجمعة السبت الأحد
armena Երկուշաբթի
(jerguŝapti)
Երկուշաբթի
(jerekŝapti)
Երեքշաբթի
(ĉorekŝapti)
Չորեքշաբթի
(hinkŝapti)
Հինգշաբթի
(urpat)
Ուրբաթ
(ŝapat)
Շաբաթ
(giragi)
belorusa панядзелак
(panjadzjelak)
аўторак
(aŭtorak)
серада
(sjerada)
чацьвер
(ĉats'vjer)
пятніца
(pjatnica)
сыбота
(subota)
нядзеля
(njadzjelja)
bahá'í Kamál Fidál 'Idál Istijál Istiqlál Jalál Jamál
bosna ponedeljak utorak srijeda ĉetvrtak petak subota nedjelja
bretona Dilun Dimeurzh Dimerc'her Diriaou Digwener Disadorn Disul
bulgara понеделник
(ponedelnik)
вторник
(vtornik)
сряда
(sriada)
четвъртък
(ĉetvartak)
петък
(petak)
събота
(sabota)
неделя
(nedelja)
ĉeĥa pondělí úterý středa čtvrtek pátek sobota neděle
ĉina 星期一 星期二 星期三 星期四 星期五 星期六 星期日
dana mandag tirsdag onsdag torsdag fredag lørdag søndag
estona esmaspäev teisipäev kolmapäev neljapäev reede laupäev pühapäev
eŭska astelehena asteartea asteazkena osteguna ostirala larunbata igandea
finna maanantai tiistai keskiviikko torstai perjantai lauantai sunnuntai
franca lundi mardi mercredi jeudi vendredi samedi dimanche
frisa Moandei Tiisdei Woansdei Tongersdei Freed Sneon Snein
germana Montag Dienstag Mittwoch Donnerstag Freitag Samstag Sonntag
greka Δευτέρα Τρίτη Τετάρτη Πέμπτη Παρασκευή Σάββατο Κυριακή
guĝarata સોમવાર મંગળવાર બુધવાર ગુરુવાર શુક્રવાર શનિવાર રવિવાર
hebrea יום שני
(jom ŝeni)
יום שלישי
(jom ŝliŝi)
יום רביעי
(jom r'vi'i)
יום חמישי
(jom ĥamiŝi)
יום שישי
(jom ŝiŝi)
שבת
(jom ŝabat)
יום ראשון
(jom riŝon)
hinda सोमवार मंगलवार बुधवार गुरुवार शुक्रवार शनिवार रविवार
hispana lunes martes miércoles jueves viernes sábado domingo
hungara hétfő kedd szerda csütörtök péntek szombat vasárnap
indonezia Senin Selasa Rabu Kamis Jumat Sabtu Minggu
irlandgaela Dé Luan Dé Mairt Dé Céadaoin Déardaoin Dé h-Aoine Dé Sathairn Dé Domhnaigh
islanda mánudagur þriðjudagur miðvikudagur fimmtudagur föstudagur laugardagur sunnudagur
itala lunedì martedì mercoledì giovedì venerdì sabato domenica
japana 月曜日
(getsu-jōbi)
火曜日
(ka-jōbi)
水曜日
(sui-jōbi)
木曜日
(moku-jōbi)
金曜日
(kin-jōbi)
土曜日
(do-jōbi)
日曜日
(niĉi-jōbi)
jida מאָנטיק
(montik)
דינסטיק
(dinstik)
מיטװאָך
(mitvoĥ)
דאָנערשטיק
(donerŝtik)
פֿרײַטיק
(frajtik)
שבת
(ŝabes)
זונטיק
(zuntik)
kataluna dilluns dimarts dimecres dijous divendres dissabte diumenge
kimra dydd Llun dydd Mawrth dydd Mercher dydd Iau dydd Gwener dydd Sadwrn dydd Sul
korea 월요일 화요일 수요일 목요일 금요일 토요일 일요일
kornvala De Lun De Merth De Mergher De Yow De Gwener De Sadorn De Sul
kroata ponedjeljak utorak srijeda ĉetvrtak petak subota nedjelja
latina Lunae dies Martis dies Mercurii dies Jovis dies Veneris dies Saturni dies Solis dies
latva pirmdiena otrdiena trešdiena ceturtdiena piektdiena sestdiena svētdiena
litova Pirmadienis Antradienis Trečiadienis Ketvirtadienis Penktadienis Šeštadienis Sekmadienis
manksa Jelhune Jemayrt Jecrean Jerdein Jeheiney Jesarn Jedoonee
nederlanda maandag dinsdag woensdag donderdag vrijdag zaterdag zondag
norvega mandag tirsdag onsdag torsdag fredag lørdag søndag
pola poniedziałek wtorek środa czwartek piątek sobota niedziela
portugala segunda-feira terça-feira quarta-feira quinta-feira sexta-feira sábado domingo
romanĉa gliendischdis mardis mesjamna gievgia venderdis sonda dumengia
rumana luni marţi miercuri joi vineri sîmbătă duminică
rusa понедельник
(ponedel'nik)
вторник
(vtornik)
среда
(sreda)
четверг
(ĉetverg)
пятница
(pjatnica)
суббота
(subbota)
воскресенье
(voskresen'je)
serba Понедељак Уторак Среда Четвртак Петак Субота Недеља
skotgaela Di-Luain Di-Mairt Di-Ciadain Di-Ardaoin Di h-Aoine Di-Sathurna Di-Domhnaich
slovaka pondelok utorok streda štvrtok piatok sobota nedeľa
slovena Ponedeljek Torek Sreda Četrtek Petek Sobota Nedelja
sveda måndag tisdag onsdag torsdag fredag lördag söndag
tagaloga Lunes Martes Miyerkules Huwebes Biyernes Sabado Linggó
taja วันจันทร์
ŭan ĉan
วันอังคาร
ŭan angkaan
วันพุธ
ŭan phut
วันพฦหัสบดี
ŭan paruhat
วันศุกร์
ŭan suk
วันเสาร์
ŭan sao
วันอาทิตย์
ŭan a-tit
tamila திங்கள் செவ்வாய் புதன் வியாழன வெள்ளி சனி ஞாயிறு
turka Pazartesi Salı Çarşamba Perşembe Cuma Cumartesi Pazar
ukraina понеділок
(ponedilok)
вівторок
(vivtorok)
среда
(sereda)
четвер
(ĉetver)
п'ятница
(p'jatnicja)
субота
(subota)
неділя
(nedilja)
vjetnama thứ hai thứ ba thứ tư thứ năm thứ sáu thứ bảy chủ nhật










































:: RELATED NEWS ::
King Allwoes
In Greek mythology, Laërtês was the son of Arcesius and father of Odysseus with Anticlea. He was an Argonaut and participated in the hunt for the Calydonian Boar. Another version of the story says that he was not Odysseus' real father, which was Sisyphos, but
San Gabriel Valley
The San Gabriel Valley is one of the principal valleys of southern California. It lies to the east of the city of Los Angeles, to the north of the Puente Hills, to the south of the San Gabriel Mountains, and to the west of the Inland Empire. It derives its name from the Christian rock band formed in Denver, Colorado. The band is a side-project of former members of Five Iron Frenzy, that Reese Roper started. The band calls their music style "astro-rock." Brave Saint Saturn is generally more serious than the light-hearted FIF. As the former leader of FIF, Roper found FIF too straightforward fun for expressing feelings of loneli
Psamtik II
Psammetichus II (also spelled Psammeticus, Psammetich, and Psamtik II) was a king of the Twenty-sixth dynasty of Egypt (595 BC-589 BC). Psammetichus marched into the Kingdom of Judah, Philistia, and Phoenicia in about 592 BC in response to moves made
Niku
Niku can mean several things:
- In Japanese weapons, the amount of "meat" in a cutting edge's grind. In Japanese, it literally means "meat".
- An alternate transliteration of Necho II, King of Egypt.
- Tapani Niku, Fin
Donald Judd
Donald Judd (June 3, 1928 - February 12, 1994) was a minimalist artist (a term he stridently disavowed) whose work sought autonomy and clarity for the constructed object and the space created by it, ultimately achieving a rigorously democratic presentation without co
Eumaios
In Greek mythology, Eumaeus, or Eumaios, was Odysseus' swineherd before he left for the Trojan War. In the Odyssey, Eumaeus is the first person Odysseus meets after his return to Ithaca. Although he doesn't recognize his old master in disguise, Eumaeus still treats him well, giving him food and shelter. Eumaeus also welcomes Odysseus' son