vidu natura satelito pri aliaj lunoj
La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de
antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomiahazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno.
Suno
maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia
planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar
lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj
Titano), kaj unu planedo, Plutono,
estas eĉ pli malgranda!
Origino
Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo
kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas
roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj
kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la
Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna,
estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la
Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno
tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la
fiziko de tia kapto ne estas klara.
Historio
Pri la maroj...
Pri la krateroj...
Pri esploro de homoj...
20-a de julio1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
Kuriozaĵoj
De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
tajdojn
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro1959, kiam la sovetia sondiloLuna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro1966 la usona sondiloLunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
Vivo?
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tagolundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Satelito estas objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton. Satelito povas esti natura aŭ artefarita objekto.
Ĉar ĉiu objekto havas graviton, la movo de la ĉefa objekto ankaŭ estas influata de la satelito.
Ĉiuj korpoj tiuj estas parto de nia sunsistemo, inkuzivante la Teron, estas satelitoj de la suno, aŭ satelitoj de tiaj objektoj, kiel la Luno.
Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Hazardo estas imagita supernatura forto, kiun oni rigardas kiel kaŭzon de la okazaĵoj (favoraj aŭ malfavoraj) neantaŭvideblaj kaj sendependaj de nia volo: multajn aferojn oni atribuas al la hazardo (pro neesploro de iliaj veraj kaŭzoj).
hazardludo, sorto; fortuno, destino, risko, loto, loterio.
ja:ランダム
Suno
La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.
Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.
La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj
La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu.
Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.)
Kiel brilas la Suno ?
La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp.
La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro.
----
Kategorio:Sunsistemoals:Sonneja:太陽ko:태양ms:Mataharisimple:Sunth:ดวงอาทิตย์zh-min-nan:Ji̍t-thâu
Luno
vidu natura satelito pri aliaj lunoj
La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de
antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomiahazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno.
Suno
maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia
planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar
lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj
Titano), kaj unu planedo, Plutono,
estas eĉ pli malgranda!
Origino
Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo
kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas
roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj
kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la
Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna,
estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la
Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno
tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la
fiziko de tia kapto ne estas klara.
Historio
Pri la maroj...
Pri la krateroj...
Pri esploro de homoj...
20-a de julio1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
Kuriozaĵoj
De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
tajdojn
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro1959, kiam la sovetia sondiloLuna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro1966 la usona sondiloLunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
Vivo?
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tagolundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Temperaturo estas fizika eco de materiaĵoj, la bazo de la komunaj nocioj "varma" kaj "malvarma". Aĵo kun alta temperaturo sentas varma, aĵo kun malalta temperaturo sentas malvarma. Temperaturo difiniĝas laŭ la rapideco de varmeco-moviĝo inter du apudaj aĵoj.
Mezurunuoj
Estas tri komunaj skaloj por mezuri temperaturo: la skaloj Celsia (aŭ "centgrada"), Farenhejta, kaj Kelvina (aŭ "absoluta"). Malpli ofte uzataj estas la skaloj Rankina kaj Reomura. Vidu Kelvino por tabelo pri kiel konverti la unuoj de la diversaj sistemoj.
Mezuriloj
Ĉefe estas du grupoj de iloj por mezurado de temperaturo:
nome kontaktiloj kaj malkontaktiloj.
En la grupo de kontaktiloj troviĝis:
Termoparo
Ĝi uzas la efekton de Seebecko. Ĉi tiu efiko aperas se du konduktaĵoj spertas temperaturan gradienton preter iliaj longoj.
Rezista Temperatura Detektilo (RTD)
Ĝi uzas la fizikan principon de la temperatura koeficiento de elektrika rezisto de metaloj. La ilo bezonas elektran fluon por produkti tension trans la sensilo kiun oni povas mezuri.
Vitra cilindro unuflanke kun cisterno estas parte plenigita kun fluido. Kiam la temperaturo ŝanĝiĝas, la fluido ekspansias. La longo de fluido en la cilindro estas mezuro por la temperaturo.
Dumetalaj termometroj
Ĝi uzas la fakton ke diversaj metaloj havas diversaj koeficientojn de ekspansiado.
Ligado de du metaloj donas metodon por ekzemple ŝalti elektran kontakton.
Vidu ankaŭ:
- Kritika temperaturoja:温度ko:온도th:อุณหภูมิ
Teorio
Ĝenerale, teorio estas ideo formata pere de spekulacio.
En la sciencoj (krom matematiko), teorio estas modelo aŭ kadro por kompreni. Ĉiu scienca scio estas kadre de iu teorio.
Teorio ne estas absoluta vero, kaj povas ĉiam esti repensita aŭ plibonigita. Teorio estas provizoraj klarigoj pri faktoj. Evoluo de specoj estas fakto, akumulo (ekonomio) estas fakto. Kiel tiuj faktoj okazis, estas teorio.
Laŭ kriterio pri malverigebleco de Karl POPPER, teorio estas scienca nur de kiam oni el ĝi povas eltiri eksperimenton kiu eventuale kapablus pruvi ĝin malvera. Tamen ne ĉiuj scienco-filozofoj konsentas pri tio.
ja:理論
Asteroido
Asteroido estas malgranda ĉiela objekto, kiel etigita planedo, kiu moviĝas en nia sunsistemo. Oni supozas, ke la asteroidoj estas restaĵoj el interstelaj nuboj, kiuj ne kungluiĝis al planedoj dum ties estiĝado.
Kelkaj plej konataj asteroidoj:
- Cerero, Vesto, Palado, Junono, Ĥirono, Sedno
----
Lingvaspekte: ekzistas kelkaj amuzaj ĵargonaj esprimoj uzitaj en Esperantujo kun la vorto "asteroido" :
:"He! ĉu vi loĝas sur asteroido" (pri iu, kiu estas for kun siaj pensoj, ne atentas)
:ankaŭ pri homoj havante ideojn malmulte rilatantajn al la realeco, aŭ estante for de la mondo. Tiuj esprimoj devenas de la rolulo la Eta Princo.ja:小惑星ko:소행성ms:Asteroidsimple:Asteroidth:ดาวเคราะห์น้อย
20-a de julio
----
Historio > Tagoj > la 20-a de julio
----
La 20-a de julio estas la 201-a tago de la jaro (la 202-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 164 tagoj restas.
Je la 20-a de julio okazis, interalie:
Neil Alden ARMSTRONG [nil alden armstrong] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto, 1930) estas usona testfluga piloto kaj kosmonaŭto. Li estis la unua homo sur la luno.
luno
Neil Armstrong naskiĝis en Wapakoneta, Ohio. Kiel junulo li estis skolto. En la milito kontraŭ Koreio li servis kiel milit-aviadisto kaj poste li kiel civila testfluga piloto laboris por NASA. En la jaro 1962 NASA elektis lin astronaŭto.
Dum pluraj jaroj li estis rezerva piloto por diversaj kosmo-programoj. La 12-an de marto1966 li faris sian unuan flugon en la kosmon, kadre de la Gemini-8-programo, kiun li gvidis. Dum tiu ĉi programo li kaj lia kolego David SCOTT unuafoje kuplis du kosmoŝipojn en la kosmo.
En 1968 Armstrong servis kiel komandanto por la anstataŭanta teamo de la programo Apollo 8. En 1969 li gvidis la programon Apollo 11, kiu atingis la lunon.
Dum la surluniĝo kun sia kolego Buzz ALDRIN, la 20-an de julio 1969, li transprenis la stiradon de la surluniĝa kapsulo Eagle. La tria kolego, Michael COLLINS, dume restis en la kosmoŝipo. Ses horojn post la atingo de la luna surfaco, Armstrong kiel unua forlasis la kapsulon kaj surpaŝis la lunon. Dume li diris la neforgeseblajn vortojn: That's a small step for [a] man, one giant leap for mankind. (= Tio estas malgranda paŝo por homo, sed granda salto por la homaro.)
Post la retiriĝo el NASA li ekde 1971 okupis profesoran postenon en la universitato de Cincinnati. De 1985 ĝis 1986 li estis en la nacia komisiono pri kosmoveturado, kaj en 1986 li fariĝis dua prezidanto de la komisiono ekzamenanta la eksplodon de la kosmoŝipoChallenger.
ARMSTRONG NEILARMSTRONG NEILja:ニール・アームストロングsimple:Neil Armstrongth:นีล อาร์มสตรอง
Lunfazo
La lunajfazoj nomiĝas:
1) la malluma novluno
2) la kreskanta duonluno (unua kvarono)
3) la plenluno
4) la malkreskanta duonluno (tria kvarono).
Lingva noto
En PIV2 oni uzas du malsamajn sistemojn nomi la lunfazojn.
7-a de oktobro
Historio > Tagoj > la 7-a de oktobro
----
La 7-a de oktobro estas la 280-a tago de la jaro (la 281-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 85 tagoj restas.
Je la 7-a de oktobro okazis, interalie:
Sondilo estas iu aparato uzata por kolekti informon pri malproksimaj, danĝeraj, aŭ alifoje neatingeblaj lokoj.
Tradicie sondiloj estas uzataj de ŝipistoj por mezuri la profundon de akvo (per ŝnurligita plumbo) kaj de kuracistoj por esplori vundojn aŭ korpajn orificojn (per tubeto).
Aktiva sondilo tenas aparatojn por kolekti kaj sendi variajn informaĵojn per direkta kablo aŭ radio. Energio por la sondilo venas el propra fonto (baterio aŭ akumulatoro) aŭ per la kablo.
Kosma aparato (sondilo) Luna 3 (ruse: Луна-3) estis lanĉita je la 4-a de oktobro1959 per porto-raketo "Vostok'" kaj donis la unuajn fotojn de la ne-al-Tera flanko de Luno.
Luno
La lanĉa maso de la lasta ŝtupo de la porto-raketo kun "Luna 3" estis 1553 kg. La maso de la sondilo mem estis 278,5 kg. Ĝi posedis radian kaj lum-orientiĝan sistemojn (ĉi-lasta orientiĝis laŭ Suno kaj Luno) kaj provizis sin per energio el sun-elektraj baterioj.
Je la 7-a de oktobro Luna 3 proksimiĝis ĝis 6200 km al Luno kaj per du fotiloj (long- kaj mallong-fokusa) fotis preskaŭ duonon de la luna surfaco: triono estis sur la al-Tera flanko, du trionoj sur la fora, nekonata. La kvalito de la fotoj ne estis tre bona, sed tamen ebligis eplori unuajn detalojn sur la fora flanko.
Montriĝis, ke la dorsa flanko havas pli da krateroj ol la antaŭa kaj nur du grandajn malhelajn surfacojn, kiuj ricevis la latinajn nomojn Mare Moscoviense (Moskvia Maro; tiam Mare Moscovrae) kaj Mare Desiderii (Maro de Deziro, ne plu uzata nomo).
Mare Desiderii
Luna 3 atingis maksimuman distancon de 480.000 km de Tero kaj tiam refalis al ĝi, forbrulante en la atmosfero. Ĝi neniam eniris en orbiton ĉirkaŭ Luno.
10-a de novembro
----
Historio > Tagoj > la 10-a de novembro
----
La 10-a de novembro estas la 314-a tago de la jaro (la 315-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 51 tagoj restas.
Je la 10-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
1444 - Batalo de Varno: Turkoj sub sultano Murad la 2-a venkis la krucmilitistaron sub Ladislao la 3-a de Polujo (ankaŭ nomata Ulaslo la 1-a de Hungarujo); Ladislao/Ulaslo mortis.
1674 - Angla-Nederlanda Milito: Laŭ la Traktato de Vestminstro, Nederlando cedis Nov-Nederlandon (nun Novjorkio) al Anglujo.
1871 - Henry STANLEY ektrovis la esploriston-misiiston d-ro David LIVINGSTONE en Ujiji, apud Lago Tanganjika, dirante "D-ro Livingstone, supozeble?"
1926 - Hirohito estis kronita kiel la 124-a Imperiestro de Japanio, alprenante la regnomon "Ŝoŭa-tennoŭ" (昭和天皇)
1938 - Kate SMITH, en sia ĉiusemajna radioprogramo, unuafoje kantis "God Bless America" ("Usonon benu Di'") de Irving BERLIN
Religio > Mitologio > Romia Mitologio
----
La popolo de la antikva Romo havis siajn proprajn gediojn, sed la romianoj ankaŭ adoptis la grekajn diojn, kaj ŝanĝis iliajn nomojn. Laŭ la poeto Ennius (en la 3-a jarcento a.K.), estis grupo de 12 gedioj, (nomita Dii Consentis), en la latina Iuppiter, Iuno, Minerva, Vesta, Ceres, Diana, Venus, Mars, Mercurius, Neptunus, Volcanus, kaj Apollo; - ses dioj kaj ses diinoj. La nombro "dek du" venis de la Etruskoj, ĉar antaŭe ili havis dek du ĉefgediojn. La statuoj de ĉi tiuj dioj staris antaŭe en la Roma Forumo. Sed oni kultis ilin ankaŭ en la tuta vasta imperio.
Jen listo de la Olimpaj dioj de Romio, sekvitaj de siaj grekaj nomoj;
Novpaganismo estas grupo da malhomogenaj religioj starigita ĉefe kiel revivigo de la preskaŭ-mortinta eŭropa paganismo. Multaj de ĝiaj anoj uzas la nomon novpaganoj por si mem, sed kelkaj taksas ĝin insulta. Novpaganismo konsistigas elementon de kelkaj novdekstraj ideologioj.
Paganismo estas tre diverseca religiaro; foje one diras, ke estas tiom da paganismaj religioj, kiom estas da paganoj. Malgraŭ ke paganoj kreas sian propran kredon, tamen ekzistas multaj principoj komunaj inter ili. Tiuj povas inkluzivi respekton por la naturo aŭ ekologiismo, kulton de gedioj, kredon je magio, uzon de antikvaj mitoj, kaj ofte la kredon je renaskiĝo kaj karmo.
Kalendaro estas sistemo de kalkulado de longedaŭra tempo per divido ĝin en malgrandaj tempintervaloj: tago, semajno, monato, jaro, jarcento. Por ordigo de socia vivo en diversaj landoj oni kreis proprajn sistemojn de jarkalkulo.
La vorto Kalendaro devenas de latina vorto calendarium – "ŝuldlibro"; en Antikva Romo ŝuldantoj pagis procentojn en la tago de "calendae", kio signifis la unuajn tagojn de la monato. En antikva Oriento oni kalkulis la tempon laŭ ŝanĝo de reĝoj kaj dinastioj, ekzemple, en Antikva Egiptio oni diradis: "Tio okazis en la sepa jaro de reĝado de Seniu Sert". Nova jarkalkulo komenciĝis de la ekreĝiĝo de nova Faraono aŭ dinastio. En Antikva Grekio ĉiu urbo havis sian kalkulsistemon depende de la ŝanĝoj de urbestroj. Greka historiisto Timaios tempokalkulon ligis al Olimpikaj Ludoj.
Specoj de kalendaroj
Kalendaroj baziĝas sur periodeco de tiaj naturaj fenomenoj, kiaj estas ŝanĝo de tago kaj nokto, fazoj de la luno, sezonoj.
De tiuj fenomenoj, la unua difinas mezurunuon de la tempo - diurnon, t.e. tago-nokton, la dua - lunan monaton (kies longeco estas 29,53 diurnoj) kaj la tria - tropikan jaron, kies averaĝa daŭo estas 365,24 diurnoj.
Diversaj popoloj ellaboris diversajn sistemojn de kalendaroj, sed ilin oni povas dividi laŭ 3 tipoj: lunaj, sunaj kaj luno-sunaj. La unua baziĝas sur luna monato, la dua - sur tropika jaro kal la tria - sur ambaŭ sistemoj.
Sunaj estas romia, julia kaj gregoria kalendaroj. La lastan kalendaron uzas preskaŭ la tuta mondo.
La patrio de luna kalendaro estas Babilonio. Musulmana luna kalendaro estas uzata en multaj arabaj landoj.
Kio koncernas al luno-suna kalendaro, ĝi estas uzata en Israelo preskaŭ en origina formo. Ĝi estas oficiala kalendaro de Israela Ŝtato.
Inter fruaj kalendaraj sistemoj menciindas:
- Maja Kalendaro - Azteka Kalendaro - Ĉina Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Pozitivista Kalendaro
Hodiaŭ estas en uzo sekvaj modernaj kalendaroj:
- Gregoria Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Bahaa Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro
Eternaj kalendaroj
Se vi ekdezirus scii en kiu tago de la semajno estos via naskiĝtago aŭ en kiu tago komenciĝos nova lernojaro, vi tuj foliumos vian mur- aŭ tablokalendaron kaj certe vi solvos la demandon. Sed kiam vi interesiĝas kia tago estis en la 1a de Januaro de 1a jaro p.K., certe tiuj kalendaroj neniel helpos al vi. Ĉi-tiun demandon ne ĉiuj scienculoj povos respondi. En similaj situacio via helpanto estos t.n. eternaj kalendaroj.
Eternaj kalendaroj estas diversaj iloj por difini la tagon de semajno laŭ datoj aŭ por aliaj variaj kronoligiaj problemoj. Ili havas multjarcentan historion.
Ĉi tiuj kalendaroj estas siaspecaj "maŝinoj de la tempo", kies teorio kuŝas ĉe la limoj de astronomio, nombroteorio kaj historio.
Ekzistas centoj da eternaj kalendaroj de diversaj sistemoj. Inter ili menciindas bulgara kalendaro "esperanto", kiu estis kreita en 1951. Daŭro de ĝia uzado estis 50 jaroj (1951-2000), sed oni povas ĝin plilongigi ĝis 2099 jaro.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Kalendaro
[H]: Dato ~ Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ KronologioKategorio:Tempokategorio:Kalendaroja:暦
Judoj
La Judoj estas la gento kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon, kvankam multaj Judoj ne komprenas la hebrean kaj/aŭ ne sekvas la judan religion. La juda religio havas fortan ligon al la teritorio de Israelo; tiu ligo estas centra
al la cionismo, komence nereligia politika movado inter la Judoj dum la 20a jarcento.
Estas du ĉefaj specoj de Judoj, laŭ origino:
- Sefardoj - Aŝĥenazoj
Je 2000 estis 13 milionoj da Judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el Judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil Judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: Antaŭ 1930, Rusio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de Judoj. Dum la Dua Mondmilito, Hitlero mortigis 35% el la Judoj en la mondo. La restintoj plejparte migris al Usono aŭ Israelo. Nun Germanio havas nur 100 mil Judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da Judoj.
Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la Judoj estas gento tre antikva kaj profunde influa. Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn
judajn.
La Judoj, kiuj plej grave influis la nejudan socion en la moderna
periodo, estis ĝenerale nereligiaj, almenaŭ laŭ la tradicia senco:
Spinozo, Markso, Lev TROCKIJ, Freŭdo, Ejnstejno, Zamenhof, ktp.
Iasence, oni povus diri, la Okcidento mem estas civilizo duone greka kaj duone juda.
Kiu estas Judo?
La preciza difino de "Judo" estas afero tre politika kaj polemika. Kelkaj ortodoksaj rabenoj faras distingon inter "Israelido" (ano de la gento) kaj "Judo" (praktikanto de la ortodoksa judismo). Eĉ pli konflikte, ortodoksaj Judoj, reformistaj Judoj, konservativaj Judoj kaj nereligiaj Judoj havas malsamajn kriteriojn pri aparteno al la juda gento.
Por la reformistoj en Usono kaj pluraj aliaj landoj, Judo estas tiu, kiu aŭ (a) havas almenaŭ unu judan gepatron, havas aŭ havis judan edukon aŭ identiĝon, kaj ne konvertiĝis al alia religio, aŭ (b) konvertiĝis al judismo, kaj ne rekonvertiĝis al alia religio.
Por la ortodoksuloj, Judo estas tiu kiu aŭ (a) estis naskita el Judino, aŭ (b) konvertiĝis al ortodoksa judismo. (En ĉi sistemo, la unuaj Judoj estas tiuj kiuj, laŭ la ortodoksoj, ricevis la revelacion en Sinai).
En Usono, nereligiaj Judoj ĝenerale sekvas la reformistan vidpunkton; la konservativa judismo havas oficialan pozicion similan al la ortodoksa, sed almenaŭ du trionoj de ĝiaj praktikantoj havas personan pozicion similan al la reformista. Ĉiu, kiu havas almenaŭ unu avon aŭ avinon, kiu (a) estis agnoskita kiel juda laŭ la ortodoksa vidpunkto, kaj (b) ne praktikis alian religion, rajtas migri al Israelo; tamen tiuj, kiuj ne estas agnoskitaj kiel Judoj de la ortodoksuloj estas registritaj kiel ne-Judoj en Israelo, kaj, ekz., ne rajtas edzi(ni)gi Judojn ene de la ŝtato, aŭ esti enterigita en la plejmulto de tombejoj, inkluzive de armeaj tombejoj - krom aliaj malavantaĝoj.
Kategorio:Judismoja:ユダヤ人ko:유대인
Islamo
:Islamaĵoj
:Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo
kaj plena listo da Terminoj
:Politikaj Islamaĵoj
:Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo
:Historio
:Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser
:Pensintoj
::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI
::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb
----
Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.
Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.
Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma.
Sufiismo estas mistika formo de islamo.
La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj
kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur
profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu
juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj
al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la
alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala
antaŭ Dio. Ktp.
Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba
al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de
Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo.
Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la
profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara,
multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super
Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo,
posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas
dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo
denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al
la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas
predikon.
doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al
Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas
helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni
fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado.
Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano,
sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ
unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas
al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.
Websites in english
- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]
Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno, aŭ kompletan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo .
Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu tago egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la malrapidado nia planedo).
La hodiaŭa tago estas la -a de . Indikon de konkreta tago oni nomas dato.
Estas sep tagoj en semajno, iliaj nomoj devenas plejparte de la latina lingvo (trans la franca) krom "sabato", kiu devenas de la hebrea lingvo.
- Lundo (fr: lunedi, la: dies lunis), tago de la Luno - Mardo (fr: mardi, la: dies Martis), tago de dio Marso - Merkredo (fr: mercredi, la: dies Mercurii), tago de Merkuro - Ĵaŭdo (fr: jeudi, la: dies Iovis), tago de Jupitero - Vendredo (fr: vendredi), tago de diino Venera - Sabato (it: sabato, he: ŝa'bat), tago por ripozo kaj adoro de dio (ŝabato)
- Dimanĉo (fr: Dimanche, la: dies dominicalis)), tago de la sinjoro (dominus)
----
:(Por listo de ĉiuj kalendaraj tagoj en jaro, vidu ankaŭ Tagoj.)
----
[http://www.fourmilab.ch/cgi-bin/uncgi/Earth/action?opt=-p&img=learth.evif Retpaĝo vidi kie taglumo estas momente.]
Kategorio:Tempoja:日simple:Day
L'Arlesiana (Vincent Van Gogh)
"L'Arlesiana" è un dipinto ad olio su tela di cm 91,4 x 73,7 realizzato nel 1888 dal pittore Vincent Van Gogh.
È conservato al Metropolitan Museum of Art di New York.
Questa è la prima versione di un ritratto che Vincent dipinse in numerose varianti.
Vi è raffigurata Madame Ginoux, proprietaria del caffè di Arles ove l'artista era solito passare le proprie serate e che fu a sua volta soggetto di numerosi quadri.
L'occhio dell'osservatore si concentra solo su alcuni dettagli, il nastro blu del copricapo sullo schienale della sedia, la massa luminosa della pettorina bianca, il gesto del gomito appoggiato sul tavolo e della mano che sostiene il viso della donna, dandole un'aria al contempo distratta e risoluta.
Collegamenti esterni
[http://www.metmuseum.org Metropolitan Museum of Art] – sito ufficiale del MOMA
Arlesiana
Psychodynamik
Als Psychodynamik bezeichnet man allgemein das Zusammen- und Gegeneinanderwirken unterschiedlicher psychischer Tendenzen.
In der Tiefenpsychologie und der Psychoanalyse versteht man unter Psychodynamik die Antriebskräfte des Unbewußten die sich im Erleben und Verhalten, auch mittels Bildern und Symbolen manifestieren.
Kategorie:Psychologiekategorie:tiefenpsychol
No Woman, No Cry No Woman No Cry (Jamaika-Kreolisch für "Nein, Frau, weine nicht") ist der wohl bekannteste Titel der jamaikanischen Reggaelegende Bob Marley. Er wurde berühmt durch den auf dem 1975 veröffentlichten "Live!"-Album aufgenommenen Konzertmitschnitt von sieben Minuten. Zuvor wurde No Woman No Cry erstmals auf "Natty Dread" (