:: wikimiki.org ::
| Lunoj |
LunojLuno (aŭ natura satelito) estas astra objekto, kiu ĉirkaŭiras planedon.
Ĝi ĝenerale havas pli malgrandan mason ol sia planedo (nura kontraŭekzemplo estas Ĥarono de Plutono).
En nia sunsistemo ekzistas 102 konataj lunoj. Nur 66 lunoj havas nomojn en 2001.
La luno de nia planedo Tero mem nomiĝas Luno.
Luno, aŭ natura satelito, estas objekto kiu orbitas planedon, same kiel la planedo orbitas la Sunon aŭ alian stelon. Se oni diras nur "Luno", sen aldoni nomon, tio signifas Lunon de la Tero.
Ĝis nun, ni trovis lunojn ĉirkaŭ ĉiuj planedoj en nia sunsistemo, krom Merkuro kaj Venuso; lunojn en aliaj sunsistemoj ni ne ankoraŭ povis observi.
Lunoj de Marso:
Fobo, Dejmo
Lunoj de Jupitero:
Adrasteo, Aitno, Amalteo, Ananko, Elaro, Erinomo, Eŭanto, Eŭporio, Eŭropo, Eŭridomo, Ganimedo, Harpaliko, Hermipo, Himalio, Ĥaldeno, Ioo, Iokasto, Isonoo, Kalo, Kaliko, Kaliroo, Kalistoo, Karmo, Ledo, Liziteo, Megaklito, Metiso, Pazifao, Paziteo, Praksidiko, Sinopo, Spondo, Taigeto, Tebo, Temisto, Tiono.
Vidu ankaŭ: Galilejaj satelitoj
Lunoj de Saturno:
Albiorikso, Atlaso, Diono, Encelado, Epimeteo, Eriapo, Febo, Heleno, Hiperiono, Ijirako, Imiro, Jano, Japeto, Kalipso, Kiviuko, Metono, Mimaso, Mundilfaro, Paaliako, Pajno, Paleno, Pandoro, Prometeo, Reo, Siarnako, Skato, Sutungro, Tarvo, Telesto, Tetiso, Titano, Trimro, S/2003 S 1, S/2004 S 3, S/2004 S 4
Lunoj de Urano:
Arielo, Belindo, Bianko, Desdemono, Julieto, Kalibano, Kordelio, Kresido, Mirando, Oberono, Ofelio, Porcio, Prospero, Puko, Rozalindo, Setebo, Sikorakso, Stefano, Titanio, Trinkulo, Umbrielo
Lunoj de Neptuno:
Despino, Galateo, Lariso, Najado, Nereido, Proteo, Talaso, Tritono
Luno de Plutono:
Ĥarono
Kategorio:Astronomio
Kategorio:Sunsistemo
th:ดาวบริวาร
PlanedoAstronomio > Planedo
----
Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rivoluas ĉirkaŭ steleca objekto. Nia suno havas naŭ planedojn laŭ nia scio.
Sedno estas ebla 10a planedo.
----
Historio
La vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro." Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili ŝajnis havi propran moviĝon.
Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.
Antikvaj Planedoj
En la antikvula menso estis sep planedoj: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno. La planedoj ne estis mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iras ĉirkaŭ la Tero, irante tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj. La planedoj influis homojn per la aero.
La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj
antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.
Modernaj Planedoj
Giordano BRUNO estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, Giordano BRUNO vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo.
La identigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galileo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo.
La tri planedoj de la sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj.
----
Kelkaj de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin.
En la sunsistemo estas ankaŭ kelkaj supozataj planedoj, kies ekzisto estas dubinda. La plej konata el tiuj estas Planedo X, astro kiu perturbos la neptunan kaj plutonan orbiton. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de iliaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭe estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno.
Ne ekzistas klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estas konsiderataj kiel planedoj, kiel Cerezo, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povas havi sian planedecon disputata, kiel en la kazo de Plutono.
Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibrita ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivfavoraj planedoj en la suna najbaraĵo.
Vidu ankaŭ:
Gustav HOLST
Kategorio:Sunsistemo
als:Planet
ja:惑星
ko:행성
ms:Planet
simple:Planet
th:ดาวเคราะห์
zh-min-nan:He̍k-chheⁿ
Plutono
- Nomo: Plutono (Sol IX)
- Alteco: 2,34 Mm
- Maso: 1,32 . 1022kg (0,0022 de la Tero)
- Loko: la 9-a planedo, 5,91352 . 1012m for de la Suno (39,44 A).
- Tago: 552,1 ks (6t 9h 22min)
- Jaro: 7,8163 Gs (247,69 terjaroj)
- Gravito: 0,49 m/s2 (0,05 de la tergravito)
- Temperaturo: 37 K
- Atmosfero: metano kaj nitrogeno
- Koloro: nekonata
- Satelitoj: 3 (2 sennomaj): Ĥarono, S/2005 P 2, S/2005 P 1
- Eltrovinto: Clyde TOMBAUGH, en la jaro 1930
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 . 109 jaroj.
Plutono estas nuntempe la plej malproksima planedo konata, sed probable ekzistas almenaŭ unu alia: la movo de Neptuno ne estas tute klarigebla per la movo de la planedoj konataj. Ĉar Plutono iafoje estas pli proksime de la Suno, ol Neptuno, ĝi eble iam estis luno de Neptuno. (Plutono estis pli proksima de la Suno, ol Neptuno, ekde la 7-a de februaro 1979 ĝis la 11-a de februaro 1999. Ĝi nun restos la naŭa planedo ĝis la jarcento 23-a).
Plutono havas atmosferon de maldensa metano kaj nitrogeno, kaj, sur la grundo, metana glacio. Kiel Tero kaj Marso, Plutono havas sezonojn (vintro kaj vintrego!) kaj polusajn glaciojn.
Ĉu estas Plutono vera planedo? Ĝi estas tre malgranda: Merkuro estas dudekoble pli granda, laŭ maso, kaj eĉ Luno estas kvinoble pli granda. Sep lunoj (Luno, Ioo, Eŭropo (luno), Ganimedo, Kalistoo, Titano (luno) kaj Tritono) estas pli grandaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al la lunoj de Neptuno, kaj eble iam estis ties vera luno. Aliflanke, Plutono povas esti nur la plej granda asteroido de malproksima asteroidaro, la Asteroida Kujper-zono (inter 30 A kaj 100 A), estante frato de la asteroido Ĥirono kaj Hidalgo. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la ekliptiko, for de la strio de Zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno.
Du novaj satelitoj eble estis malkovri en 2005.
Tritono
----
Vidu ankaŭ:
- Plutono (dio)
Kategorio:SunsistemoKategorio:Astronomio
ja:冥王星
ko:명왕성
ms:Pluto
simple:Pluto (planet)
th:ดาวพลูโต
SunsistemoNia sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, ok aliajn planedojn, iliajn satelitojn (lunojn) kaj milojn, se ne milionojn, da asteroidoj, meteoroidoj kaj kometoj, kaj ankaŭ polvon kaj plasmon interplanedan.
- Merkuro
- Venuso
- Tero
- Luno
- Marso
- Fobo kaj Dejmo
- Jupitero
- Adrasteo, Aitno, Amalteo, Ananko, Elaro, Erinomo, Eŭanto, Eŭporio, Eŭropo, Eŭridomo, Ganimedo, Harpaliko, Hermipo, Himalio, Ĥaldeno, Ioo, Iokasto, Isonoo, Kalo, Kaliko, Kaliroo, Kalistoo, Karmo, Ledo, Liziteo, Megaklito, Metiso, Pazifao, Paziteo, Praksidiko, Sinopo, Spondo, Taigeto, Tebo, Temisto kaj Tiono
- Saturno
- Albiorikso, Atlaso, Diono, Encelado, Epimeteo, Eriapo, Febo, Heleno, Hiperiono, Ijirako, Imiro, Jano, Japeto, Kalipso, Kiviuko, Metono, Mimaso, Mundilfaro, Paaliako, Pajno, Paleno, Pandoro, Prometeo, Reo, Siarnako, Skato, Sutungro, Tarvo, Telesto, Tetiso, Titano, Trimro, S/2003 S 1, S/2004 S 3 kaj S/2004 S 4
- Urano
- Arielo, Belindo, Bianko, Desdemono, Julieto, Kalibano, Kordelio, Kresido, Mirando, Oberono, Ofelio, Porcio, Prospero, Puko, Rozalindo, Setebo, Sikorakso, Stefano, Titanio, Trinkulo kaj Umbrielo
- Neptuno
- Despino, Galateo, Lariso, Najado, Nereido, Proteo, Talaso kaj Tritono
- Plutono
- Ĥarono
- 2003 UB 313
Aliaj planetoidaj objektoj
- Quaoar
- Sedno
La sunsistemo estas relative tre malgranda parto de nia galaksio - Lakta Vojo. Tamen, la lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sciencistoj taksas, ke la sunsistemo havas aĝon de proksimume 4 500 - 5 000 milionoj da jaroj. Multaj sciencistoj kredas, ke ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.
La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km).
La Suno estas ĉefobjekto de la sistemo kaj fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentojn de la maso de la tuta sunsistemo. Ĉiu el la planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora; Neptuno estas blua; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trifoje pli altan ol Everesto.
Nia sunsistemo estas parto de spirala galaksio nomita la Lakta Vojo (aŭ Laktvojo) kaj troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro. Kvankam ni ne havas pruvojn, verŝajne aliaj sunsistemoj ekzistas ĉirkaŭ miliardoj da steloj en la Laktvojo kaj aliaj galaksioj.
Eksteraj ligoj
- [http://www.solarviews.com Solarviews]
- [http://www.michaelschultz.de/index_en.html Solar System] Interaga planedo-simulado (145 zom-paŝoj and temp-efektoj)
----
ja:太陽系
ko:태양계
ms:Sistem suria
simple:Solar system
zh-cn:太阳系
zh-tw:太陽系
Lunovidu natura satelito pri aliaj lunoj
La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de
antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomia hazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno.
Suno
maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
- Nomo: Luno (Terra I)
- Diametro: 3476 km
- Maso: 0,07349 . 1024 kg (0,0123 da tero)
- Meza distanco de la Tero: 384.400 km; ĝia sola luno
- Sidera tago (= turniĝo ĉirkaŭ la interna akso): 2360,6 ks (27,32166 tertagoj)
- Sidera monato (= rivoluo ĉirkaŭ la planedo, nome la Tero): 2,3606 Ms (27,32166 tertagoj), egala al la tago
- Sinoda tago aŭ monato (= periodo inter du samaj lunofazoj): 29,531 tertagoj
- Gravito: 1,6 m/s2 (0,163 da tergravito)
- Temperaturo: 380 K (tage), 120 K (nokte)
- Atmosfero: vakuo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
|
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia
planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar
lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj
Titano), kaj unu planedo, Plutono,
estas eĉ pli malgranda!
Origino
Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo
kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas
roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj
kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la
Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna,
estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la
Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno
tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la
fiziko de tia kapto ne estas klara.
Historio
Pri la maroj...
Pri la krateroj...
Pri esploro de homoj...
20-a de julio 1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
Kuriozaĵoj
De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
tajdojn
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
Vivo?
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
La kaŝita flanko
Kartografio de la Luno
Unuaj mapoj:
- 1647: Selenographia fare de Johannes HEVELIUS
- Giovan Battista RICCIOLI
"Geografia" terminologio de la Luno
Vidu ankaŭ
- eklipso
Kategorio:Sunsistemo
ja:月
ko:달
ms:Bulan (satelit)
simple:Moon
th:ดวงจันทร์
zh-min-nan:Go̍eh-niû
SatelitoSatelito estas objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton. Satelito povas esti natura aŭ artefarita objekto.
Ĉar ĉiu objekto havas graviton, la movo de la ĉefa objekto ankaŭ estas influata de la satelito.
Ĉiuj korpoj tiuj estas parto de nia sunsistemo, inkuzivante la Teron, estas satelitoj de la suno, aŭ satelitoj de tiaj objektoj, kiel la Luno.
Vidu ankaŭ:
- Natura satelito - natura objekto
- Artefarita satelito - konstruita objekto, maŝino, aparato, ktp. Ekz: Sputniko
Kategorio:Sunsistemo
ja:衛星
PlanedoAstronomio > Planedo
----
Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rivoluas ĉirkaŭ steleca objekto. Nia suno havas naŭ planedojn laŭ nia scio.
Sedno estas ebla 10a planedo.
----
Historio
La vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro." Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili ŝajnis havi propran moviĝon.
Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.
Antikvaj Planedoj
En la antikvula menso estis sep planedoj: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno. La planedoj ne estis mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iras ĉirkaŭ la Tero, irante tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj. La planedoj influis homojn per la aero.
La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj
antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.
Modernaj Planedoj
Giordano BRUNO estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, Giordano BRUNO vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo.
La identigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galileo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo.
La tri planedoj de la sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj.
----
Kelkaj de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin.
En la sunsistemo estas ankaŭ kelkaj supozataj planedoj, kies ekzisto estas dubinda. La plej konata el tiuj estas Planedo X, astro kiu perturbos la neptunan kaj plutonan orbiton. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de iliaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭe estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno.
Ne ekzistas klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estas konsiderataj kiel planedoj, kiel Cerezo, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povas havi sian planedecon disputata, kiel en la kazo de Plutono.
Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibrita ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivfavoraj planedoj en la suna najbaraĵo.
Vidu ankaŭ:
Gustav HOLST
Kategorio:Sunsistemo
als:Planet
ja:惑星
ko:행성
ms:Planet
simple:Planet
th:ดาวเคราะห์
zh-min-nan:He̍k-chheⁿ
Suno
La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.
Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.
La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj
La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu.
Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.)
Kiel brilas la Suno ?
La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp.
La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro.
----
Kategorio:Sunsistemo
als:Sonne
ja:太陽
ko:태양
ms:Matahari
simple:Sun
th:ดวงอาทิตย์
zh-min-nan:Ji̍t-thâu
SteloAstroscienco > Stelo
----
Ankaŭ ekzistas Stelo (monunuo) kaj Stelo (figuro)
----
Steloj ne estas punktoj, kiel ili aspektas, sed globoj da varmega gaso, kiel nia Suno. Tiaj steloj elradias multegan energion en formo de lumo. Kiel oni povas facile konstati per vitra prismo, en la ŝajne blanka lumo ĉeestas ĉiuj koloroj, sed la plej forta emisio okazas en la ondolongo, aŭ koloro, kiu dependas de la temperaturo de la stela surfaco: relative malvarmaj steloj kies surfaco havas "nur" 3000 gradojn aspektas ruĝecaj, dum varmegaj steloj kiuj atingas 10-20 dek mil gradojn estas blankaj kaj bluecaj. Nia Suno aspektas flava, ĉar ĝia surfaca varmo estas 6000 gradoj. La astronomoj klasifikas la stelojn laŭ iliaj koloroj (aŭ pli precize, spektra tipo), en sep grupoj nomataj per literoj, de la plej varmaj blankaj steloj, ĝis la ruĝaj malpli varmaj: O,B,A,F,G,K,M. Astronomoj inventis memorigan frazon por tiu sekvo, kiu povas esti tradukata en Esperanton per la frazo "Or-hara Bela Amata Fraŭl(in)o - Gaje Kisu Min!"
La energifonto de steloj estas fuzio de atomaj kernoj. La protonoj kaj neŭtronoj de du atomoj kuniĝas por formi unu atomon el alia elemento. Troa maso iĝas energio laŭ la formulo de Albert EINSTEIN: E=mc2
La H-R diagramo
Se oni ordigas la stelojn en diagramo montranta ilian lumecon kontraŭ la temperaturo aŭ koloro, evidentiĝas ke la plimulto de la steloj troviĝas apud la diagonalo kiu etendiĝas de la mallumaj, malvarmaj steloj ĝis la tre lumaj kaj varmegaj. Tiu diagonalo nomiĝas "La ĉefa sekvenco". Evidentiĝas ke tio estas la loko kie ĉiuj steloj pasigas la plimulton de sia vivo, kiam la hidrogeno malrapide "brulas" en ilia centro. Ankaŭ nia Suno troviĝas sur la ĉefa sekvenco. Ekzistas aliaj pli "ekzotikaj" specoj de steloj, kiel blankaj nanoj kaj ruĝaj gigantoj, kiuj troviĝas en aliaj partoj de la diagramo. La diagramo nomiĝas je la nomo de ĝiaj inventintoj, Hertzsprung kaj Russel, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj aparatoj de stela astrofiziko.
La interna strukturo
La kondiĉoj en la interno de steloj estas tre diferencaj ol ĉe ilia surfaco. La temperaturo bezonata por la nuklea fuzio estas dekoj kaj eĉ centoj da milionoj da gradoj, kaj la denseco kaj premo estas enormaj. Ekzemple, la gaso en la centro de nia Suno estas 150 oble pli densa ol akvo, kaj ĝia temperaturo estas 15 milionoj da gradoj. Kial do la ekstera temperaturo de la steloj estas nur kelkmiloj da gradoj? La nuklea fuzio okazas nur en la centra parto de la stelo. Poste troviĝas malpli varma gaso, tra kiu la varmego el la centra parto disvastiĝas kaj samtempe malvarmiĝas. La nuklea energio kiu estas produktata en la centroj de la steloj, malrapide fluas eksteren tra la dikaj tavoloj de la stela materio, kaj alvenante ĝis la stela surfaco ĝi estas disradiata kiel lumo.
La vivo de steloj
Steloj havas diversajn fazojn dum ilia ekzisto: ili naskiĝas, evoluas, kaj mortas. Kiaj estas la ĉefaj etapoj en la stela vivo? Ĉar dum ilia evoluo ŝanĝiĝas kaj la surfaca temperaturo kaj la lumeco de stelo, oni povas reprezenti la evoluon per la trako kiun la stelo pasas en la H-R diagramo.
Steloj estas kreataj el la interstela gaso. Gasa nubo ŝrumpas kaj varmiĝas, ŝanĝiĝanta de tre luma sed malvarma nubo al malpli luma sed pli varma objekto kiun oni nomas proto-stelo. Tiu fazo daŭras kelkajn milionojn da jaroj, ĝis kiam la centro de la proto-stelo varmiĝas sufiĉe por starti nuklean fuzion de hidrogeno. Tiu varmoproduktas premon kiu haltigas la ŝrumpadon kaj la stelo stabiliĝas sur la ĉefa sekvenco.
En tiu ĉi fazo, la stelo foruzas la hidrogenon en sia centro, kaj tiu premo subtenas la stelon kontraŭ la propra gravito. Tiu fazo daŭras tre longe: por la Suno ĝi daŭros dek miliardoj da jaroj, el kiuj jam pasis proksimume la duono. Por diferencaj steloj la vivodaŭro sur la ĉefa sekvenco varias - depende de la stela maso: paradokse, ju pli grandas la stela maso, des pli mallongas ĝia vivo, ĉar la brulado de steloj kun granda maso estas multe pli rapida ol ĉe steloj malpli pezaj, ĉar, pro la pli grandaj premo kaj varmo en ilia centro, la nuklea brulado estas multe pli rapida ol en la malpli pezaj steloj. Ekzemple, la vivodaŭro de stelo kun maso kvaroble pli granda ol tiu de la Suno, daŭras nur 3% de la tempo kiun vivas la Suno, nome 300 milionoj da jaroj, anstataŭ 10 miliardoj.
Kiam la hidrogeno en la centro de stelo estas elĉerpita, restas tie nur heliumo -la "cindro" de la hidrogena "brulado". En tiu fazo la fuzio okazas ne en la centro, sed en ŝelo de hidrogeno ĉirkaŭ la heliuma centro, kaj tiu ŝela fuzio, kiu estas pli rapida kaj energia ol la centra, produktas abundan varmegon kiu kaŭzas ŝveligon de la stelo. En tiu fazo la stelo estas tre granda - kelkcentoble la grandeco de nia Suno, sed la ŝvelita surfaco, kiu estas tre malproksima de la energio-fonto, malvarmiĝas. La rezulto estas ruĝa giganto: ŝvelita stelo, tre maldensa kun grandega diametro, sed relative malalta surfaca temperaturo je ĉirkaŭ 3000 kelvinoj. Post tiu fazo, kiu estas mallonga relative al la ĉefa-sekvenco, la stela centro plu ŝrumpas kaj varmiĝas, ĝis kiam ĝi atingas temperaturon de cent milionoj da gradoj, kiam la heliumo ekfuzias transformiĝante en karbonon, oksigenon kaj pli pezajn elementojn. Dum tiu fazo la stelo fariĝas ne-stabila kaj ĝia lumeco kaj grandeco cikle ripete ŝanĝiĝas.
La morto de steloj: blankaj nanoj kaj supernovaoj
Dum tiuj lastaj fazoj de la interna "brulado" kiu fariĝas pli kaj pli rapida, la premo sufiĉas por forĵeti la eksterajn tavolojn de la stelo, kiu fariĝas ekspansianta nebulaĵo ĉirkaŭ arda steleca nukleo. Tiu fazo nomiĝas planedeca nebulozo. La postrestanta nukleo estas tre varma, blanke arda sed ne tre luma, kaj iom post iome ĝi malvarmiĝas kaj ŝrumpas pli, ĝis nova speco de premo, de la elektronoj, haltigas la ŝrumpadon. Tio estas la lasta fazo de la stela vivo - ĝi nun estas blanka nano. Ĝia grandeco estas simila al tiu de la Tero, sed ĝi estas treege densa - unu kuba centimetro de la materio de blanka nano povas pezi pli ol tuno.
Steloj kun pli granda maso ol tiu de la Suno - pli ol okoble tiu de la Suno -evoluas en alia maniero. Unue, ilia vivo estas multe pli mallonga, sed pli elstara diferenco estas la fina etapo de tia stelo. Post la elĉerpiĝo de la nuklea brulaĵo en la centro, la stela kerno kolapsas pro sia propra gravito, kaj pro la granda maso, eĉ degenera elektrona premo ne povas haltigi la kolapson. En daŭro de sekundoj la tuta kerno de la stelo, kiu konsistas en tiu fazo ĉefe el fero, kolapsas kaj atingas la enorman densecon de la materio en la atomaj nukleoj. Je tiu denseco, la internuklea forto haltigas la kolapson kaj renversigas ĝin, kiel giganta risorto. La rezulto estas katastrofa eksplodo, kiu liberigas en malmultaj sekundoj energion pli grandan ol produktos la Suno dum ĝia tuta vivdaŭro. Tiu energio disrompas la stelon kaj disĵetas ĝian plimulton en la kosmon je rapideco de 10,000 km/sek. Ĝi ankaŭ produktas fortegan radiadon, kiu lumas dum monatoj je lumeco miliard-oble pli granda ol la lumeco de la Suno. Trans la grandegaj interstelaj distancoj, tiu eklumiĝo aspektas kvazaŭ subite naskiĝis nova stelo, kaj tial oni nomis tiun fenomenon supernovao - por distingi ĝin de novao - alia fenomeno kiu iom simile kaŭzas ekbrilon de la stelo, sed multe malpli grandan. Supenovao estas tre malofta fenomeno, kaj en nia Galaksio oni vidas ĝin nur unufoje en kelkcentoj da jaroj. En la jaro 1987 okazis supernovao-eksplodo en apuda satelita galaksio de nia Galaksio, la Magelanaj Nuboj, kiu provizis gravajn sciaĵojn kaj konfirmis la teoriajn modelojn.
Nebulozoj kaj pulsaroj
pulsaro
La stela materialo disĵetita en la interstelan spacon per supernovao-eksplodo kreas grandan brilan nebulozon - ekzemple la fama nebulozo en la konstelacio Krabo estis kreita el la supernovao spektita de ĉinaj astrologoj en la jaro 1054. Tamen, ne la tuta stelo disrompiĝas en la eksplodo - la densega nukleo restas, kiu konsistas plejparte el neŭtronoj. Ĝia grandeco estas proksimume 10 km, sed ĝia maso similas al la maso de nia Suno, sekve ĝi estas treege densa: unu kuba centimetro de tiu materialo pezas miliardon da tunoj. En la jaro 1967 oni malkovris tre rapidajn kaj tre regulajn radio-pulsojn venantajn el la kosmo, ekster la Tero. Unue iuj kredis ke ili alvenis de ekster-teraj estuloj (kaj tial nomis tiun objekton kaj similajn poste trovitajn per la literoj LGM, angle mallongigo por Little Green Men ("etaj verdaj homoj"), sed poste evidentiĝis ke temas pri natura fenomeno. La regula signalo venadis de objekto kiu ricevis la nomon pulsaro -stelo tre rapide turniĝanta, elsendante fokusitan ŝprucon de radio-ondoj, kaj ni vidas la pulson kiam la ŝpruco estas direktita al ni, kiel lumturo. Nuntempe oni konas kelkcentojn pulsarojn en nia Galaksio, multaj el ili troviĝas en la centro de supernovaa nebulozo, kiel ankaŭ la Krabo. Oni konstatis ke la pulsaroj estas ĝuste neŭtronaj steloj postlasitaj de supernovao eksplodoj.
Kelkaj gravaj steloj
:Alciono - Aldebarano - Algolo - Antareso - Arkturo - Betelĝuzo - Denebolo - Fomalhaŭto - Hijadoj - Kapelo - Kastoro - Miro - Plejadoj - Polusa stelo - Polukso - Prociono - Regulo - Rigelo - Siriuso - Spiko - Suno - Upsilon Andromedae - Vego
Vidu ankaŭ
- Blanka nano
- Neŭtrona stelo
- Nigra truo
- Ruĝa giganto
- Ruĝa nano
ja:恒星
ko:항성
ms:Bintang
simple:Star
th:ดาวฤกษ์
Lunovidu natura satelito pri aliaj lunoj
La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de
antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomia hazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno.
Suno
maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
- Nomo: Luno (Terra I)
- Diametro: 3476 km
- Maso: 0,07349 . 1024 kg (0,0123 da tero)
- Meza distanco de la Tero: 384.400 km; ĝia sola luno
- Sidera tago (= turniĝo ĉirkaŭ la interna akso): 2360,6 ks (27,32166 tertagoj)
- Sidera monato (= rivoluo ĉirkaŭ la planedo, nome la Tero): 2,3606 Ms (27,32166 tertagoj), egala al la tago
- Sinoda tago aŭ monato (= periodo inter du samaj lunofazoj): 29,531 tertagoj
- Gravito: 1,6 m/s2 (0,163 da tergravito)
- Temperaturo: 380 K (tage), 120 K (nokte)
- Atmosfero: vakuo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
|
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia
planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar
lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj
Titano), kaj unu planedo, Plutono,
estas eĉ pli malgranda!
Origino
Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo
kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas
roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj
kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la
Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna,
estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la
Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno
tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la
fiziko de tia kapto ne estas klara.
Historio
Pri la maroj...
Pri la krateroj...
Pri esploro de homoj...
20-a de julio 1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
Kuriozaĵoj
De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
tajdojn
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
Vivo?
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
La kaŝita flanko
Kartografio de la Luno
Unuaj mapoj:
- 1647: Selenographia fare de Johannes HEVELIUS
- Giovan Battista RICCIOLI
"Geografia" terminologio de la Luno
Vidu ankaŭ
- eklipso
Kategorio:Sunsistemo
ja:月
ko:달
ms:Bulan (satelit)
simple:Moon
th:ดวงจันทร์
zh-min-nan:Go̍eh-niû
SunsistemoNia sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, ok aliajn planedojn, iliajn satelitojn (lunojn) kaj milojn, se ne milionojn, da asteroidoj, meteoroidoj kaj kometoj, kaj ankaŭ polvon kaj plasmon interplanedan.
- Merkuro
- Venuso
- Tero
- Luno
- Marso
- Fobo kaj Dejmo
- Jupitero
- Adrasteo, Aitno, Amalteo, Ananko, Elaro, Erinomo, Eŭanto, Eŭporio, Eŭropo, Eŭridomo, Ganimedo, Harpaliko, Hermipo, Himalio, Ĥaldeno, Ioo, Iokasto, Isonoo, Kalo, Kaliko, Kaliroo, Kalistoo, Karmo, Ledo, Liziteo, Megaklito, Metiso, Pazifao, Paziteo, Praksidiko, Sinopo, Spondo, Taigeto, Tebo, Temisto kaj Tiono
- Saturno
- Albiorikso, Atlaso, Diono, Encelado, Epimeteo, Eriapo, Febo, Heleno, Hiperiono, Ijirako, Imiro, Jano, Japeto, Kalipso, Kiviuko, Metono, Mimaso, Mundilfaro, Paaliako, Pajno, Paleno, Pandoro, Prometeo, Reo, Siarnako, Skato, Sutungro, Tarvo, Telesto, Tetiso, Titano, Trimro, S/2003 S 1, S/2004 S 3 kaj S/2004 S 4
- Urano
- Arielo, Belindo, Bianko, Desdemono, Julieto, Kalibano, Kordelio, Kresido, Mirando, Oberono, Ofelio, Porcio, Prospero, Puko, Rozalindo, Setebo, Sikorakso, Stefano, Titanio, Trinkulo kaj Umbrielo
- Neptuno
- Despino, Galateo, Lariso, Najado, Nereido, Proteo, Talaso kaj Tritono
- Plutono
- Ĥarono
- 2003 UB 313
Aliaj planetoidaj objektoj
- Quaoar
- Sedno
La sunsistemo estas relative tre malgranda parto de nia galaksio - Lakta Vojo. Tamen, la lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sciencistoj taksas, ke la sunsistemo havas aĝon de proksimume 4 500 - 5 000 milionoj da jaroj. Multaj sciencistoj kredas, ke ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.
La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km).
La Suno estas ĉefobjekto de la sistemo kaj fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentojn de la maso de la tuta sunsistemo. Ĉiu el la planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora; Neptuno estas blua; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trifoje pli altan ol Everesto.
Nia sunsistemo estas parto de spirala galaksio nomita la Lakta Vojo (aŭ Laktvojo) kaj troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro. Kvankam ni ne havas pruvojn, verŝajne aliaj sunsistemoj ekzistas ĉirkaŭ miliardoj da steloj en la Laktvojo kaj aliaj galaksioj.
Eksteraj ligoj
- [http://www.solarviews.com Solarviews]
- [http://www.michaelschultz.de/index_en.html Solar System] Interaga planedo-simulado (145 zom-paŝoj and temp-efektoj)
----
ja:太陽系
ko:태양계
ms:Sistem suria
simple:Solar system
zh-cn:太阳系
zh-tw:太陽系
Venuso
- Nomo: Venuso (Sol II)
- Diametro: 12.103,6 km
- Maso: 4,869·1024 kg (0,82 da tero)
- Loko: la 2-a planedo, 108,20 milionoj km for de la Suno (0,72 AU).
- Tago: 20 996,1 ks (243,01 tertagoj)
- Jaro: 19 414 ks (224,70 tertagoj)
- Gravito: 8,9 m/s2 (0,91 da tergravito)
- Koloro: blanka
- Temperaturo: 726 K (!!!)
- Atmosfero: 96% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 0,1% akvo
- premo: 90 000 mb (!!)
- Lunoj: 0
- Eltrovinto: antikvulo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
|
Venuso, frato de Tero kaj
Marso, estas iomete pli malgranda ol Tero, sed
multe pli varmega: la temperaturo sur la supraĵo de Venuso estas
sufiĉe varma por fandi plumbon! Kvankam
Merkuro estas pli proksime al Suno, Venuso
estas pli varmega ĉar ĝiaj nuboj, kiuj ĉiam kovras la planedon,
tenas tro multe de la hejto ricevita -- kiel aŭto staranta en la somera
suno. La tiel-nomata forceja efiko. Tial, dum Marso ŝajne estas
tro malvarma por subteni vivon, Venuso ŝajne estas tro varma.
forceja efiko
La belaj nuboj de Venuso ne estas de akvo, sed de sulfata
acido. La aero estas plejparte de karbona dioksido kaj estas
tre densa kaj peza. Fakte, ĝi estas tiel densa ke se vi starus sur
Venuso, vi ŝajne starus je fundo de granda pelvo.karbona dioksido
La venusa tago: la suno superiras en la okcidento kaj, post 4
termonatoj, subiras en la oriento (kvankam sub la dikaj nuboj de Venuso, la
Suno estas nevidebla). Tiam sekvas 4 termonatoj da nokto.
Simile al Tero kaj malsimile al Merkuro kaj Marso, la supraĵo de Venuso
enhavas movantajn kontinentojn. La supraĵo estas kovrata de
krateroj, vulkanoj, laffluoj kaj montoj.
Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelo aŭ vesperstelo, ĉar
ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko. Sed, malsimile al aliaj
steloj, ĝi ne trembrilas. Venuso estis grava al la religio kaj kalendaroj
de antikva Meksiko. Ĝi estis la stelo de la plumita serpenta dio,
Kecalkoatlo. Pro ĝia beleco, la romianoj nomis ĝin laŭ la bela amdiino Venera.
El la multaj robotoj senditaj al Venuso el Tero, la kvar plej sukcesaj
estas
Pioneer (usona) en 1978, Venera 15 &
16 (rusaj) dum 1983-84 kaj Magellan
(usona) dum 1990-94.
Magellan iris ĉirkaŭ Venuso por mapi ĝian supraĵon per
radaro, verkante la plej detalan mapon, kiun ni nun havas.
Magellan uzis la atmosferon por bremsi kaj stiri, tekniko
konata kiel aerobremsado. Je oktobro 1994, Magellan
falis en la atmosferon, kie ĝi estis detruita de la atmosfera premo.
----
Kategorio:Sunsistemo
ja:金星
ko:금성
ms:Zuhrah
simple:Venus (planet)
th:ดาวศุกร์
MarsoVidu ankaŭ dio Marso. Ne konfuzu ĝin kun mardo aŭ marto.
----
- Nomo: Marso (Sol IV)
- Diametro: 6794 km
- Maso: 0,64219 . 1024 kg (0,107 da tero)
- Loko: la 4-a planedo, 227,94 milionoj km for de la Suno (1,52 AU).
- Tago: 88 642,6 s (24h 37m 22,6s)
- Jaro: 59,355 Ms (686,98 tertagoj)
- Gravito: 3,7 m/s2 (0,38 da tergravito)
- Temperaturo: 190 K – 240 K
- Atmosfero: 95% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 1,6% argono
(premo: 7 mb)
- Koloro: ruĝa (hejmo de giganta, ruĝa porko, laŭ melanezianoj)
- Lunoj: 2:
Fobo,
Dejmo
- Eltrovinto: antikvulo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
- Nuna loko en la Zodiako: Virgo (decembro 2002)
|
Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma,
dezerta mondo. Simile al Tero, ĝia tago daŭras 24,6 horoj, ĝi havas
sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis
riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli
malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron, sub sia
roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo : la nuna
aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj
eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur
Tero). Se vi starus sur Marso sen premovesto, al vi estus tre malvarma sed via
sango bolus!
Geografio
Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka
estas la sama.
La nordo atestas pri antikva akvofluado – pri riveroj kaj eĉ
granda maro – sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aŭ
Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo.
Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva ĉe la
norda poluso kaj glacio karbon-dioksida ĉe la sudo.
Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons ("monto Olimpo"),
kiu estas 24 km alta de bazo al pinto! Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la
klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon,
Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2–7 km en
profundeco. En la sudo estas kratero mezuranta 2000 km en diametro kaj 6 km
en profundo: Hellas Planitia ("Helenio ebenaĵo"). Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,850 km super la maro.
(Laŭ internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).
Vivo?
Klare, la granda demando estas: Ĉu Marso ebligas – nun aŭ iam –
vivon?
Tra 20-a jarcento, la penso kaj kredo pri la ekzisto de marsa
vivo alternadis:
Dum la 1930-aj jaroj, inteligenta vivo sur Marso ŝajnis tiel
probabla, ke usona radioprezento reĝisorita de Orson WELLES pri La Milito de Mondoj laŭ romano
de H. G. WELLS pri invado de marsanoj sur Tero, estis kredita kiel prava
novaĵo! H. G. WELLS
Tia kredo en anglalingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de
la kolorblinda, itala astronomo, Schiaparelli. En 1877 li
diris, ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas
du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj
channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura,
sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal – kanalo
artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo
Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la
dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis
(probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiajn kanalojn
artefaritajn, produkton de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de
la sciencfikciaj aŭtoroj H. G. WELLS en 1898 en Milito
de la Mondoj kaj Edgar Rice BURROUGHS en la 1930-aj jaroj en
sia serio pri Barsoom (la indiĝena nomo por Marso, laŭ
Burroughs. Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano, homo de la
ĝangalo). Ankaŭ en Rusio romano kaj filmo "Aelita" traktis la "marsan imperion".
Sed dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, robotoj senditaj al Marso
eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 &
2 vojaĝis al Marso por eltrovi proprainstrumente, ĉu vivo ja
ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el ĝiaj eksperimentoj sukcesis, aliaj
malsukcesis. Ne havante sufiĉan pruvon, sciencistoj konkludis, ke vivo ne
ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis.
Sed dum la 1990-aj jaroj, la bildo ŝanĝiĝis ankoraŭ denove. En
1996 roko de Marso, kiu falis al Tero, estis eltrovita, kiu ŝajne
atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiaĵoj estas trovitaj,
kiuj ordinare estas formitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.
La Nova Flugaro
La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter
1996-2005, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj
alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj
esplori la supraĵon. La misio de
Pathfinder ankaŭ
alvenis en la sama somero, en Ares Vallis ("valo de Ares, helena samvalorulo de romia Marso"), kie antaŭ 1-3 miliardoj jaroj
estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon,
Sojourner, por esplori la terenon.
En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori
la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono
malambiciigis sian programon por Marso, kaj ĝia espero venigi marsajn
rokojn al la Tero estis detruita.
La sekvonta roboto sendita al Marso estis Beagle 2 el
Eŭropo (Beagle 1 estis la ŝipo de
Darvino). Ĝi estis lanĉita de orbitulo Mars Express (lanĉita de Tero la ) kaj surmarsiĝis la . Ĉar poste neniam establiĝis radia kontakto, ĝi supozeble estis detruita. Mars Express funkcias kaj faris multajn fotojn de la marsa surfaco.
Komence de 2004 sukcese almarsiĝis la usonaj sondiloj Spirit (MER-A) kaj Opportunity (MER-B). En aŭgusto 2005 estis lanĉita la usona mars-sondilo Mars Reconnaissance Orbiter.
En 2003, Marso estis 56 milionojn da km proksime de Tero -- la plej proksima distanco
ĝis 2287.
La planedo Marso nomiĝas laŭ la romia Dio Marso, verŝajne pro sia sangruĝa koloro.
- John Hickman The Political Economy of Very Large Space Projects Journal of Evolution and Technology. Vol. 4, November 1999. [http://www.transhumanist.com/volume4/space.htm Terraforming]
----
Kategorio:Sunsistemo
als:Mars (Planet)
ja:火星
ko:화성
ms:Marikh
simple:Mars (planet)
th:ดาวอังคาร
Dejmo
- Nomo: Dejmo (Marso II)
- Pezo: 1,8 . 1015 kg.
- Loko: la 2a luno de Marso, 23.460 km for de la centro de Marso.
- Jaro: 1,26 tagoj.
|
Marso
Asaph HALL eltrovis Dejmon je 12-a de aŭgusto 1877.
Dejmo estas la plej malgranda luno en la Sunsistemo. Ĝi estas la pli malproksima el la du lunoj de Marso.
Dejmo kredeble konsistas el ŝtonoj kaj glacioj. Ĝi havas malpli da krateroj ol la alia luno de Marso, Fobo.
Oni kredas, ke Dejmo estas kaptita asteroido.
La luno Dejmo estas nomata laŭ la filo de la dioj Marso kaj Venuso.
Kategorio:Sunsistemo
ja:ダイモス (衛星)
th:ดีมอส
JupiteroTiu ĉi artikolo estas pri la planedo Jupitero.
Ekzistas artikolo pri la dio Jupitero.
----
dio Jupitero
- Nomo: Jupitero (Sol V)
- Diametro:142 984 km
- Maso: 1 900,0·1024 kg (318,0 da Tero)
- Loko: la 5-a planedo,
778,33 milionoj km for de la Suno (5,20 AU).
- Tago: 35,430 ks (9h 50m 30s)
- Jaro: 374,3 Ms (11,86 terjaroj)
- Gravito: 24,9 m/s2 (2,54 da tergravito)
- Temperaturo: 120 K (je supro de nuboj)
- Atmosfero: 90% hidrogeno, 10% heliumo, 0,07% metano
- Koloro: flava, ruĝa kaj blanka
- Lunoj sferoidaj: 4: la galilejaj satelitoj Ioo, Eŭropo, Ganimedo, Kalisto
- Lunetoj (tro malgrandaj sferiĝinti):
- proksimaj: 4: Metiso, Adrasteo, Amalteo, Tebo
- malproksimaj: almenaŭ 55 (15 sennomaj — nomtemo: la amatinoj de la dio Jupitero): Temisto, Ledo, Himalio, Liziteo, Elaro, Karpo, Eŭporio, Telksinoo, Evanto, Heliko, Ortozio, Jokasto, Ananko, Praksidiko, Harpaliko, Hermipo, Tiono, Mnemo, Etno, Kalo, Taiĝeto, Ĥaldeno, Erinomo, Aedo, Kaliĥoro, Kaliko, Eŭridomo, Paziteo, Cileno, Eŭcelado, Heĝemono, Arĥo, Karmo, Izonoo, Pazifao, Sinopo, Spondo, Aŭtonoo, Kaliroo, Megaklito
- Eltrovinto: antikvulo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
- Nuna loko en la Zodiako: inter Kankro kaj Leono (decembro 2002)
Jupitero estas la kvina kaj la plej granda planedo, estante granda
bulo de hidrogeno. Iasence, ĝi estas malluma, malsukcesa
steleto, ne havante la krizan mason por bruliĝi (Jupitero nur havas
unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero donas pli da hejto ol ĝi ricevas
de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la hejto devenas de gravita premo, ne de atoma kunpremado, kiel en la Suno.
De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la
firman supraĵon. Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj maro. Anstataŭ, kiel oni subiras al la centro de la planedo, nubo fariĝas densa nebulo, fariĝas maro (de metala hidrogeno), fariĝas koto, fariĝas roko. La roka parto de Jupitero estas 10-15-oble pli granda ol la Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.metanan
La zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj
de ventoj. La ruĝaj nuboj estas la pli altaj, la bluaj nuboj la pli malaltaj (de la nuboj videblaj).
La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas la Granda Ruĝa Makulo, malkovrita de Cassini antaŭ tri jarcentoj. Ĝi estas 12 000 km · 25 000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.
Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed ili estas tiel maldikaj kaj mallumaj, ke ili ne estis malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dikaj kaj estas faritaj el glacio, kiu brilas en la sunlumo.
Jupitero havas almenaŭ 58 lunojn, plejparte nomitaj la amat(in)oj de Jupitero. La kvar plej grandaj lunoj -- la galilejaj satelitoj Ioo, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalistoo -- estis malkovritaj de Galilejo kiam li celis sian teleskopon al la nokta ĉielo. La malkovro ruinigis la kosmosistemon de Ptolemeo -- kaj ankaŭ la karieron de Galilejo mem.
Je la 16-a de julio 1994 ĝis la 22-a, la kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis en Jupiteron. La efikoj de la kolizio estis videbla du jaroj poste. Krateroj de similaj kolizioj estas videblaj sur la supraĵoj de Ganimedo kaj Kalistoo.
Ĉi tiu plej granda planedo de la sunsistemo taŭge prenis sian nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero.
----
Kategorio:Sunsistemo
als:Jupiter (Planet)
ja:木星
ko:목성
ms:Musytari
simple:Jupiter (planet)
th:ดาวพฤหัสบดี
Eŭropo (jupitera luno)Eŭropo estas luno de Jupitero.
Ne konfuzu ĝin kun Eŭropo, kontinento sur Tero.
----
- Malkovro: 7-a de januaro, 1610 far Galilejo
- Diametro: 3 138 km
- Distanco al Jupitero: 670 900 km
- Surfaco: 31 000 000 km²
- Maso: 4,8×1022 kg (0,83% de la Termaso)
- Graviteco sur la surfaco: 0,135 (Tero=1)
- Rondira periodo: 3,551181 tagoj
- Rotacia periodo: 3,551181 tagoj
- Denso: 3,01 g/cm³
Eŭropo estas satelito de la planedo Jupitero, la plej malgranda de la kvar Galilejaj satelitoj. Ĝia surfaco estas ege glata kaj farita de glacio. Oni kredas ke ekzistas oceano de akvo sub la glacio.
Kategorio:Sunsistemo
als:Europa (Mond)
ja:エウロパ (衛星)
ko:에우로파 (위성)
Ganimedo (jupitera luno)
Ganimedo estas la sepa natura satelito de Jupitero kaj la plej granda luno de la tuta sunsistemo. Ĝi estas pli granda ol la planedo Merkuro, sed nur duono da ĝia maso. Ganimedo estas la nur planeda satelito kiun oni povas vidi kun la nuda okulo, tamen nur tre bona vido kaj bona vido-kondiĉo. Ĝi estis nomata de Simon MARIUS pro la greka dio Ganimedo.
Kategorio:Sunsistemo
ja:ガニメデ
Ioo (jupitera luno)
- Eltrovo: la 7-a de januaro 1610, far Galileo
- Diametro: 3630 km
- Maso: 8,94x1022 kg
- Maso: 0,014960 (Tero = 1)
- Surfacogravito: 0,183 (Tero = 1)
- Averaĝa distanco el Jupitero: 421.600 km
- Averaĝa distanco el Jupitero: 5,905 Rj
- Averaĝa distanco el la Suno: 5,20 AU
- Orbita periodo: 1,769138 tagoj
- Rotacia periodo: 1,769138 tagoj
- Denso: 3,57 gm/cm3
- Orbita discentreco: 0,0041
- Orbita kliniĝo: 0,040 gradoj
- Orbita rapido: 17,34 km/s
- Liberiga rapido: 2,56 km/s
- Vidluma albedo: 0,61
- Surfaca ĥemikonsisto: sulfuro
Satelito de Jupitero, unu el la plej kolorhavaj kaj belaspektaj astroj de la Sunsistemo. Ĝia nomo devenas el Ioa, kiu estis amoratino de Jupitero.
Ioo estas la plej proksima galileja satelito elde de Jupitero. Ĝia proksimeco de la giganta planedo kaŭzas la fandiĝon de ĝia kerno, pro la efikoj de tajda frapvarmigo. Tiu frapvarmigo respondecas pri la tre aktiva vulkanismo de tiu astro. La vulkanismo estas tiel intensa, ke la Ioa surfaco estas la plej juna de la tuta Sunsistemo - ĝi ĉiam estas renovigita de novaj elvulkanaj materialoj.
Kategorio:Sunsistemo
als:Io (Mond)
ja:イオ (衛星)
Pokémon Silver
Pokémon Gold and Pokémon Silver are two Game Boy Color video games. Released in 2000, these two games started the second-generation of the vastly popular Pokémon video game series. These games feature a new region called Johto, 100 more Pokémon, and numerous other additions. It is also compatible with the first-generation (Pokemon Red and Blue) of games.
The New Region of Johto
Pokemon Red and Blue
These games were the first to introduce a separate region from the one in the original Pokémon titles (Kanto). This new region, named Johto, offers a hundred new Pokémon for players to capture and discover with a new version of the Pokédex; plus, there's also the addition of the Pokégear, Berries, special pokéballs, and breeding Pokémon to produce Pokémon Eggs from which baby Pokémon hatch.
The rival is much diffe | | |