Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Meduzo

Meduzo

Aperintaj antaŭ 700 milionoj da jaroj, la meduzoj enviciĝas inter la unuaj vivestajoj, kiuj aperis sur nia planedo. Oni nombras inter 3500 kaj 4000 specioj de meduzoj longaj de 2 centimetroj ĝis 3 metroj. La meduzoj loĝas en ĉiuj maroj, ĝis 300 metrojn sub la surfaco, sed eblas renkontiĝi kun ili ankaŭ en lagoj kaj riveroj. Ilia vivodaŭro varias inter kelkaj monatoj kaj unu jaro. La korpo de meduzo estas nur sako el travidebla gelatenaĵo enhavanta 95% da akvo. La besto spiras osmoze, solvante la oksigenon el la akvo, kiu penetras ĝian korpon tra ĝia "haŭto", pli ĝuste membrano. Ĝia digesta aparato similas al simpla poŝo, kies nura aperturo utilas kaj kiel buŝo kaj kiel anuso. Tiu "stomako" estas tegita per gastraj filamentoj sekreciantaj potencajn enzimojn, kiuj "likvigas" la predojn. La fekaĵoj eliras sub formo de etetaj buloj. La meduzoj havas nek ostojn, nek koron, nek pulmojn, nek nervojn, nek cerbon. Ĉe la bazo de la tentakloj troviĝas sentorganoj, kiuj rolas kiel miniaturaj okuloj celante kontroli la flosadon de la meduzo en la maro. Seksaj glandoj ĉirkaŭas ĝian stomakon. La inaj giandoj fabrikas ovolojn kaj la viraj spermatozoojn. Ambaŭ reproduktaj ĉeloj estas ellasataj en la akvo, kie ili elturniĝas por interfekundiĝi. La meduzoj moviĝas kunstreĉante sian ombrelon. Tiel, la akvo malantaŭe elĵetita antaŭenpuŝas la beston, kiel fuzaĵo propulsas raketon. La meduzoj estas danĝeraj predantoj. Ili voras la krustulojn kaj mikroorganismojn, kiuj formas la zooplanktonon; ili ankaŭ frandegas alvusojn kaj fiŝojn. Dotita de nesatigebla apetito, unu meduzo senpene englutas 10 etajn haringojn pohore. Fine, la meduzoj posedas originalan kaj efikan armilon, kiu konsistas el miloj da kapsuloj entenantaj venenon. Tiun bruluman likvajon ili injektas per mikroharpunoj. Je la pli malgranda ektuŝo la viktimo estas paralizita en kelkaj eroj de sekundo. Plej ofte tiu danĝera marbesto kaŭzas ĉe la homo brulvundojn aŭ dolorajn kramfojn muskolajn. Tamen kelkaj meduzoj, kiel la terura "marvespo", kapablas mortigi homon, kiam ĝia veneno blokas la spiradon kaj sangocirkuladon. Estas do malkonsilinde tuŝi la tentaklojn de meduzoj engrundiĝintaj sur la sablo de la strandoj, kiuj eĉ mortaj gardas sian urtikecan povon. Kontakto 1996/4 Kategorio:Senvertebruloj

Planedo

Astronomio > Planedo ---- Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rivoluas ĉirkaŭ steleca objekto. Nia suno havas naŭ planedojn laŭ nia scio. Sedno estas ebla 10a planedo. ----

Historio

La vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro." Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili ŝajnis havi propran moviĝon. Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.

Antikvaj Planedoj

En la antikvula menso estis sep planedoj: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno. La planedoj ne estis mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iras ĉirkaŭ la Tero, irante tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj. La planedoj influis homojn per la aero. La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.

Modernaj Planedoj

Giordano BRUNO estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, Giordano BRUNO vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo. La identigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galileo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo. La tri planedoj de la sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj. ---- Kelkaj de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin. En la sunsistemo estas ankaŭ kelkaj supozataj planedoj, kies ekzisto estas dubinda. La plej konata el tiuj estas Planedo X, astro kiu perturbos la neptunan kaj plutonan orbiton. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de iliaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭe estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno. Ne ekzistas klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estas konsiderataj kiel planedoj, kiel Cerezo, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povas havi sian planedecon disputata, kiel en la kazo de Plutono. Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibrita ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivfavoraj planedoj en la suna najbaraĵo.

Vidu ankaŭ:

Gustav HOLST Kategorio:Sunsistemo als:Planet ja:惑星 ko:행성 ms:Planet simple:Planet th:ดาวเคราะห์ zh-min-nan:He̍k-chheⁿ

Centimetro

Centimetro estas cgs-unuo de longo, kio estas mallongigita per cm. Unu centimetro egalas al centono de metro, kiu estas SI-unuo de longo. :1 cm = 0,01 m :1 m = 100 cm Kategorio:Mezurunuoj ja:センチメートル

Maro

Geografio > Maro ---- Maro estas parto de monda oceano, apartigita de ĝi per tero aŭ subakva montara reliefo. Maro diferencas de oceano per hidrologia kaj meteorologia reĝimoj. Ju pli la maro estas izolita per terpecoj, des pli ĝi diferencas de oceano. Laŭ grado de izoliteco de oceanoj, maroj povas esti internaj, periferiaj kaj interinsulaj. Kondiĉe, oni nomas “maro” kelkajn malfermitajn partojn de oceano, ekz. Sargasa Maro, kaj grandajn lagojn - Kaspia Maro, Arala Maro, Morta Maro. Plej grandaj maroj (laŭ surfaco, mln kv.km.)
Sargasa Maro6,0 Weddella Maro 2,9
Filipina Maro 5,7 Kariba Maro 2,8
Araba Maro 4,6 Mediteranea Maro 2,5
Korala Maro 4,1 Beringa Maro 2,3
Sud-Ĉina Maro 3,5 Oĥotska Maro 1,6
Tasmana Maro 3,3 Barenca Maro 1,4
Fiĝia Maro 3,2 Norvega Maro 1,3
Aliaj konataj maroj:
- en Atlantiko: Balta Maro (kun Kattegat)– Kantabra Maro - Kariba MaroLabradoroNigra MaroEgea MaroTirena MaroIonia MaroNorda Maro (kun Skagerrak)
- en Hinda Oceano: Ruĝa MaroTimora Maro
- en Arkta Oceano: Bafina MaroBlanka MaroGrenlanda Maro
- en Pacifiko: Japana MaroFlava MaroNov-Gvinea MaroJava Maro vidu ankaŭ:
- Marfluoj
- Arala Maro, kiu estas fakte lago ja:海 ko:바다 ms:Laut simple:Sea zh-min-nan:Hái

Rivero

Geografio > Rivero ---- Rivero prezentas akvomason, kiu fluas en natura fluejo kaj sin nutras per surfacaj kaj subteraj akvoj de sia baseno. Pri la esplorado de riveroj okupiĝas unu el branĉoj de tera hidrologio - rivera hidrologio. Rivero kun siaj alfluantoj formas riveran sistemon, kies karaktero kaj evoluo dependas de la klimato, reliefo, geologia strukturo kaj amplekso de la baseno (akvokolekta areo). Riveroj dispartigas je montaraj kaj ebenaĵaj. Montarajn rojojn subeniĝante krutajn deklivojn oni nomas torentoj. Laŭtempaj riveroj nomiĝas Uedoj. Ili troviĝas en Saharo kaj aliaj samklimataj regionoj, estas sekaj, sed plenigas de akvoj post pluvegoj. Kiam rivero defluas ĉefan branĉon aŭ lagon, oni parolas pri defluanto. Rivero estas grava elemento de naturmedio: fonto de trinkebla kaj industria akvoj, natura akvovojo, fonto de hidroenergio, hejmo de fiŝoj kaj aliaj organismoj. Akvoj de multaj riveroj, precipe en evoluitaj landoj, estas malpuraj. Oni uzas ĉiajn rimedojn, leĝdonajn, teknikajn, sanitarajn, por limigi kaj eviti trafon de malpuraĵoj en riveroj. Riveroj, kiuj pasas sur la teritorioj de kelkaj landoj, estas malfermitaj por komercŝipoj (Danubo, Rejno, Kongo). Regulojn de rivernavigado determinas internaciaj traktoj. Plej longaj riveroj:
NomoLongo, kmNomoLongo, km
Amazono (+Ukajalo)7,025Mekongo4,500
Nilo (+Kagera)6,671Amuro (+Ŝilka-Onon) 4,440
Misisipo (+Misuro) 6,212Leno 4,400
Jangzio (Blua rivero) 5,800Kongo (+Lualabo) 4,320
Obo (+Irtiŝo)5,410Makenzio (+Atabasko) 4,240
Flava Rivero4,845Nigero4,160
Parano (+Grande) 4,700Jeniseo4,092
Aliaj konataj riveroj:
- en Eŭropo: DanuboDneproDono - Doŭro - Ebro - ElboGaronoGvadalkiviro - Gvadiano - Humber - Izero - LuaroMozelo - Mozo - Neretva - Rejno - RodanoSava - SejnoSkeldoTaĵo - TamizoTibroVistulo
- en Azio: Amu-DarioAraksoEŭfratoTigrisoIndusoGangoSir-DarioKuraĜejhanoBrahmaputroIravadio
- en Afriko: SenegaloVoltaoNigeroZambezo
- en Ameriko: Plata-rivero - ParanoUrugvajo - JukonoSankt-LaŭrencoKoloradoRio-GrandoKolumbioOrinoko - Misuro
- en Aŭstralio: MurejoDarlingo Vd. ankaŭ Nomoj de Riveroj; hispanaj riveroj Kategorio:riveroj Kategorio:geografio ja:川 ko:강 ms:Sungai simple:River th:แม่น้ำ zh-min-nan:Hô

Besto

Biologio > Animalo > Besto ---- Besto estas esence ĉiu animalo, kiu ne estas homo: hundo, hamstro, abelo, baleno, salmo, mevo ktp. Tamen oni ofte distingas inter bestoj (= mamuloj kaj rampuloj) kaj birdoj, fiŝoj kaj insektoj. Vd. je Zoologio tirbesto ja:動物 ko:동물 ms:Haiwan simple:Animal th:สัตว์ zh-min-nan:Tōng-bu̍t

Membrano

Organika teksaĵo formanta maldikan flekseblan folion: ekz. la muka membrano de la stomako. biologia membrano ---- Maldika fleksebla folio: celuloida membrano por fotografado de filmo; intertavolo. simple:Membranes

Buŝo

Buŝo estas kava parto en la kapo de homo aŭ besto, per kiu ili sin nutras. Ĝi servas ankaŭ - kun aliaj organoj ekz. lango - por parolo ĉe homo; formigo, eligo de voĉoj, sonoj, krioj (tiuj lastaj ankaŭ ĉe bestoj)io. La buŝon ekstere ornamas la lipo kaj donas ĝian formon la makzeloj. La bestan grandan buŝon ĉe longkapaj bestoj (hundo, ĉevalo) oni diras muzelo, buŝego. (vidu faŭko). Ĉe hundoj oni devas uzi buŝumon dum promenigo por eviti la mordojn de aliuloj (sed oni uzas tiun esprimon por la nelibera gazeta skribo). ---- Aliaj esprimoj Oni diras ankaŭ buŝo por enira aŭ elira aperturo de io (forno; rivero en la maro faŭko). Enbuŝaĵo estas transversa stangeto, kiun oni ŝovas en la buŝon de ĉevalo por direkti ĝin per alfiksitaj bridoj. Postbuŝo estas parto de la buŝo proksima al la faringo. Plenbuŝo estas kvanto, kiun povas enteni la buŝo. Rondbuŝuloj estas klaso de vertebruloj (Cyclostomata), serpento- aŭ vermo-formaj senmakzelaj fiŝoj. ja:口 ko:입 simple:Mouth zh-min-nan:Chhùi-khiuⁿ

Stomako

Muskoleca organika ronda sako provizita per specialaj glandoj, kiu komunikas kun la ezofago kaj la intesto, kaj en kiu komenciĝas la digestado. vidu
- kropo, postkropo de birdoj (maĉostomako)
- remaĉula stomako Stomako estas digesta organo de ĉiuj bestaj organismoj. La plej primitiva formo troviiĝas en polpoj, kie srtomako estas ankaŭ sekrecia organo. Stomako estas kava organo el muskola histo, kiu estas kovrita interne per mukozo. En tiu kavo estas digestita la nutraĵo-kaĉo per stomaksuko, kiu konsistas el protein-malkombina enzimo pepsino kaj klorida acido. Eĉ dum ripozo de digestado sekrecias la glandoj ĉ. 10 ml stomaksukon je horo. Dum nutrado povas la sekreciado de stomaksuko altiĝi ĝis 1000 ml je horo. La sekreciado estas direktita jam antaŭ la nutrado per nervo-impulsoj kaj per hormonoj. La nutrokaĉo transportiĝas per muskolkuntiirĝo (peristaltiko) al piloro. Tiu formas pordon inter stomako kaj intesto. Ĝi malfermiĝas regule, por ke la nutrokaĉo pluiru al duodeno. Rondbuŝuloj, pulmofiŝoj, kelkaj ostaj fiŝoj ne havas stomakon. La stomako estas ĝenerale unuparta kaj simpla (la mukozo estas unueca). La birdoj havas dupartan stomakon (glandan kaj muskolan). La plantovoraj mamuloj havas grandan kaj kompleksan stomakon ofte plurpartan. (remaĉula stomako: rumeno, omaso, abomaso, retikulo (reta stomako))

Biologia signifo

Antaŭdigesto

Stomako servas por antaŭdigestado de la manĝaĵoj. La vera digestasdo okazas ĉe la bestoj kaj ĉe la homoj en inteso aŭ en special maldika intesto. En la stomako eriĝas antaŭ ĉio la proteinoj al konstrupartoj. La grasoj tarpasas stomakon grandparte sen malkombiniĝo, ĉar la stomsuko enhavas nur en malgranda kvanton da lipazoj. En la stomako la solidaj materialoj iĝas fluidecaj kaj tiel antaŭpreparitaj por la plia digestado.

Mortigo de bakterioj

La acida stomaksuko obstaklas efektive travivon de la plimulto de bakterioj. Unu escepto estas la bakterio Helicobacter pylori, kiu kovras ŝin per speciala ŝirma mukoz-tavolo.

Regula plia digestado

Stomako ebligas bonfarton per malmulta manĝo je tago. Piloro zorgas pri reteno de materialoj en stomako, por ebligi daŭran digestadon de tiuj. Tiuj materialoj estas plukondukitaj al intesto nur malrapide.

Konstruo de stomako ĉe homo

Makroskope

Deekstere, oni dividas grandan kaj malgrandan kurbiĝon (Curvatura major kaj minor), kiuj reprezentas la dekstarn kaj maldekstran parton kaj la t.n. ’'grandan kaj malgrandan reton' (Omentum majus und minus). Makroskope oni dividas la sekvajn terenojn:
- kardjo aŭ stomaka buŝo (Cardia) staras inter ezofago (Oesophagus) kaj stomako.
- Stomaka fundo (Fundus) estas parto de stomaka blazo, kieu super la stomaka buŝo situas normale aerplenita.
- Korpo (Corpus), el tiu konsistas granparto de stomako.
- Sub la Corpus troviĝas antro antrum.
- ĉe trairo al duodeno troviĝas Pylorus (piloro), kiu funkcias kiel ferma muskolo.

Histologio

Spektata per mikroskopo konsistas stomako el multaj stomaglandoj, kiuj plenumas diversajn taskojn kaj staras el diversaj ĉeloj:
- ĉefĉeloj, kiuj sekrecias pepsinogenon.
- kromĉeloj, kiuj sekrecias mukozon, kiu protektas la stomakon de stomakacido.
- kovrantaj ĉeloj, produktantaj stomakan acidon kaj ? Intrinsic Factor? (v. Vitamino B12).
- entero-ĥromafinformaj ĉeloj, kiuj enhavas histaminon (kiu liveras stomaksekrteciaĵon).

Vidu


- stomaka ulcero
- gastrito
- stomakkarcinomo
- gastroskopio Kategorio:Digesta sistemo ja:胃 simple:Stomach

Osto

Osto (el greka ostéon) estas tiu malmola, fortika, kalkeca substanco, speco de konektiva histo, el kiu konsistas la skeleto de la vertebruloj. Ĝi evoluas el la fibra konektiva histo aŭ el la kartilaga histo. ostomedolo, periosto ja:骨

Pulmo

La pulmo estas organo de la respira sistemo kaj interkonektas kun la sangocirkula sistemo de la aer-spirantaj vertebruloj. Tiies funkcio estas la ŝanĝo de oksigeno de la aero kun la karbon-dioksido de la sango... .... vidu branko ja:肺 ms:Paru-paru

Cerbo

Cerbo estas la antaŭa, centra parto de la centra nervosistemo de la vertebruloj, entenata en la kranio (encefalo), konsistanta el neŭronoj (nervoĉeloj) kaj gliaj ĉeloj. Ĝia tasko estas la kunordigo, reguligo de la organa funkciado per helpo de la perceptaj organoj, subnervaj centroj kaj la malcentra nervosistemo. ja:脳 ko:뇌 simple:Brain th:สมอง

Okulo

:Por la termino pri pec-formacio en la tabulludo Goo, vidu Okulo (Goo). Okulo estas percepta organo kiu utiligas lumon por imagi bildon de la ĉirkaŭaĵo. La diversaj besto-specioj havas diversspecajn okulojn. Ekzistas apartaj lumsentemaj ĉeloj (ne veraj okuloj ĉar ili ne formas bildon) kaj iom pli disvolvitaj facetokuloj de insektoj kaj pli komplikaj okuloj kun optika lenso.

Homa okulo

La homa okulo estas organo kiu konsistas el la okulglobo, la ĉirkaŭaj muskoloj, la palpebro, la okulmembrano, la larmoglandoj kaj larmotubetoj. Estas ses okulmuskoloj. Dosiero:Okulo.jpg
- senso Vidu ankaŭ optiko, optika iluzio

La okulaj malsanoj

Ĝi povus atingi ĉiujn partojn. 1 La retino 11 la makulo La Degenereco Makula Ligita al la Aĝo. Tiu malsano estas la unua kialo de malbonvido en la riĉaj landoj. Artifike, ghi komencas post la 55-a jaro. La vidakro malaltiĝas sed la paciento neniam ighas blinda, ĉar, ĉiam, ili povas vidi per la nemakula retino. 2 genroj estas : la "humida" (50%) kaj la "seka" (50%). La "humida" devenas de la apareco de novaj vasculoj sub la makula retina. Kelkfoje, estas eble provi terapi per lazero (argono) kiu bruligas la vasculojn. La "seka" devenas de atrofio de la makula retino. Nun, la sola terapio estas vitaminoj, donitaj buĉe. ja:目 ms:Mata

Sekso

Difino de sekso


- Ne konfuzu kun genro. La individuoj de multaj specioj de vivuloj dividiĝas en du (aŭ pli da) kategorioj nomataj seksoj. Ĉi tiuj kategorioj rilatas al komplementaj grupoj kombinantaj genan materialon por la reproduktado. Ĉi tiun procezon oni nomas seksa reproduktado. Kutime, specio havas du seksojn: viran (nomeblan ankaŭ malina) kaj inan. La ina sekso difiniĝas kiel tiu produktanta la plej larĝajn gametojn (t.e. reprodukt[iv]aj ĉeloj). La seksaj kategorioj priskribas, do, la reproduktajn funkciojn kiujn individuo povas plenumi iam en sia vivo. La vorton sekso oni uzas ankaŭ kiel mallongigon anstataŭ (homa) seksumado t.e. seksa interagado aŭ rilato (la fizikaj agoj rilataj al seksa reproduktado).

Sekso en plantoj kaj fungoj

Fungoj kaj aliaj organismoj ekzistas en pli ol du seksoj, tamen ili reproduktiĝas pare (ajnaj du seksoj povas kune reproduktiĝi).

Sekso ĉe bestoj

Pluraj specioj, ekzemple de lumbrikoj, abeloj kaj gekoj, povas reproduktiĝi same sekse kiel sensekse. En himenopteroj, kio inkludas abelojn, la reĝino (t.e. plene funkciiva ino) povas decidi fekundigi ovon aŭ lasi ĝin nefekundigita. Fekundigitaj ovoj iĝos inoj -- laboristoj se averaĝe nutritaj dum sia larva stadio; reĝinoj se regalitaj kaj dorlotitaj per ĵeleo. Nefekundigitaj ovoj, kun nur duone la nombro de kromosomoj de fekundigitaj ovoj, iĝos vir-abeloj. En aliaj specioj, ekz. lumbrikoj, ĉiuj individuoj hermafroditas, t.e., la individuoj havas samtempe virajn kaj inajn seksajn organojn. En mamuloj, birdoj kaj multaj aliaj specioj, sekson determinas la seksaj kromosomoj, nomataj X kaj Y en mamuloj, Z kaj W en birdoj. Virmamuloj normale havas po unu (XY), dum mamulinoj normale havas du X-kromosomojn (XX). Ĉiuj individuoj havas almenaŭ unu X-kromosomon; la Y-kromosomo ĝenerale malpli longas ol la X-kromosomo kun kiu ĝi paras, kaj en pluraj specioj ĝi malestas. Inverse ol pri mamuloj okazas rilate al virbirdoj (ZZ) kaj birdinoj (ZW). En aliaj specioj, i.a. krokodiloj kaj plej multaj insektoj, sekson povas determini pluraj aliaj sistemoj, inkl. tiuj regataj de mediaj faktoroj kiel la temperaturo. Aliaj specioj povas ŝanĝi sekson dum sia vivo.

Sekso ĉe homoj

Por plej multaj kaj diversaj sociaj celoj oni uzas homan sekson kiel koncepton unuecigan kaj determinan: ni (vir)inasviras. Tamen, se oni studas de pli proksime la kriteriojn por difini inojn kaj virojn, evidentiĝas du gravaj faktoj. Unue, sekson oni povas difini je multaj niveloj, kelkaj biologiaj, kelkaj sociaj, kelkaj psikologiaj. Due, signifa parto de la homaro ne plene akordas kun ĉiu aspekto de ĉiu nivelo de la difino; tio signifas, ke ili povas kunhavi karakterizojn tradicie rigardatajn kiel virajn kune kun aliaj rigardataj kiel inajn. Kelkaj kriterioj rilatas al la kromosomoj aŭ al la ekstera kaj la interna anatomioj; multaj estas statistikaj. Kelkaj pli facile mezureblas ol aliaj. Kelkajn difinas aŭ trudas la ĉirkaŭanta socio. Ekzemple, estas sociaĵo ke virhomoj vestiĝu pantalone. Kelkaj el la niveloj ŝajne estiĝas ene de ĉiu persono kiel subjektiva identeco aŭ motivilo. Por plej multaj personoj, ekzemple, la ĉeesto de Y-kromosomo igas gonadojn iĝi testikoj, kiuj produktos hormonojn kiuj igos viraj la internajn kaj eksterajn generilojn, kio siavice igos la gepatrojn rigardi kaj eduki la infanon kiel knabon. Tamen oni daŭre diskutas pri la kontrasta efiko de biologiaj faktoroj kaj mediaj faktoroj (naturo kontraŭ eduko). Rilate la tre diversajn neakordiĝojn kun tiu paradigmo, malsamaj socioj atribuas al ili malsamajn valorojn. Ŝajnas ke, en la lastaj jardekoj, la publika opinio de multaj t.n. okcidentaj socioj trovas tiajn situaciojn malpli maldezirindaj kaj pli tolereblaj ol en antaŭaj tempoj kaj ol en granda parto de la cetera mondo. La komplikeco de tiaj situacioj igis plurajn sciencistojn argumenti ke la du seksoj estas kultura kreaĵo. Kelkaj preferas difini sian seksan identecon ne uzante tiajn polusajn terminojn.

Terminologio

Vidu socia genro.

Vidu ankaŭ


- feminismo, masklismo, samseksamo, polucio ! ja:%E6%80%A7%E5%88%A5 simple:Sex

Fiŝo

Fiŝoj estas klaso de vertebruloj, kiuj vivas en akvo, spiras per brankoj kaj naskas idojn per ovoj (diference de cetacoj, kiuj ankaŭ vivas en akvo, ankaŭ havas torpedosimilan korpon, sed spiras per pulmoj kaj naskas vivantajn idojn). Ilia korpo estas tegata per skvamoj, ili moviĝas per naĝiloj. Fiŝoj estas ĉasataj (kaptitaj) pro viando, kaptataj por hejmaj akvarioj kiel ornamo de ĉambroj kaj industrie estas uzata ankaŭ fiŝhaŭto, konsistanta el plurtavola epidermo kun glandaj mukozaj ĉeloj kaj el dermo konsistanta el tavoloj de kolagenaj kaj elastaj fibroj Fiŝoj (Pisces) estas grupo (klaso laŭ kelkaj klasifikoj) de vertebruloj, evolue starantaj inter Senmakzeluloj kaj Amfibioj. Klasoj estas
- ostaj fiŝoj
- kartilagaj fiŝoj. La Elasmobrankoj havas ordojn Plagiostomoj kaj Holocefaloj. La Aktinopterigoj havas superordojn Ĥondrosteoj, Holosteoj, Teleosteoj kaj ordojn Acipenseroidoj, Ciprinoformaj, Klupeoformaj, Ezokoformaj, Angiloformaj, Simbrankoformaj, Gasterosteoformaj, Notakantoformaj, Mugiloformaj, Akantopterigoj, Gadoformaj. vidu ankaŭ: klaŭnfiŝo, fasciato, ruĝbruna rajo, Tinuso

Eksteraj ligoj


- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3920183.stm 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo] Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..." Kategorio:Fiŝoj ja:魚類 ko:물고기 ms:Ikan simple:Fish th:ปลา zh-min-nan:Hî

Veneno

Veneno estas minerala, vegetaĵa aŭ animala substanco, aŭ miksaĵo de substancoj, kapabla modifi, difekti kaj eĉ mortigi vivantajn ĉelojn, histojn, organojn, aŭ entute vivulojn. En biologio, ĝi estas likvo sekreciata de iuj bestoj per speciala glanda aparato, inokulata per piko aŭ mordo kaj havanta tiujn samajn efikojn. La sama aŭ simila substanco, depende de la uzo kaj kvanto (aŭ dozo) povas esti drogo, kuracilo (medikamento, farmako; aŭ narkotilo, t.e. dormigilo) aŭ veneno.

Venenoj

:arseniko :cianido :kuraro

Vidu ankaŭ

mitridatizo - mitridatismo ja:毒 simple:Poison

Sablo

Sablo estas nature okazanta, fajne dividita roko, konstituita de partikloj etendantaj laŭ grandeco de 0,063mm ĝis 2 mm. Individua partiklo en tiu ĉi grandeca etendo nomiĝas sabla grajno aŭ sablero. La sekva pli malgranda klaso en geologio estas ŝlimo, kiu havas partiklojn de sub 0,063 ĝis 0,004 mm grandece, kaj la sekva pli granda grandeco estas gruzo, kiu etendiĝas supren ĝis 64 mm (vidu grajna grandeco por la uzataj normoj.

Troviĝo de Sablo

La plej kutima konstituaĵo de sablo ĉe interne kontinentaj situoj kaj ne-tropikaj marbordaj situoj estas siliko (silicia duoksido) ofte en la formo de kvarco. Tamen, la konsisto de sablo varias laŭ lokaj fontoj de roko kaj kondiĉoj. Multo da la subtilaj blanka sablo trovita en situo de korala rifo, ekzemple, estas pulvorita koralo (kalkstono) kiu pasis tra la digesto de fiŝo. Iuj situoj havas sablojn kiuj entenas ferofeldspato. sablo estas transportita de ventoakvo kaj deponiĝas en la formo de plaĝoj, dunoj, sablpintoj, sablbenkoj, kaj similaj. En dezerto, sablo estas la domina speco de grundo.

Uzoj de Sablo

Sablo estas ofte la precipa komponanto de la agregaĵo uzita por la preparado de betono. Sablo fabrikita ĉe rokrompejoj por uzo kiel agregaĵo nomiĝas hom-sablo. Sablo estas uzata por la farado de vitro kaj por farado de silicio. Homoj, speciale infanoj ŝatas ludi kun sablo sur plaĝoj aŭ en sabloskatoloj. Vidu sablokastelo por detaloj.

Ankaŭ Vidu


- Kantanta sablo
- Listo de mineraloj
- Sabloŝtono
- Sabloŝtormo ----

Heraldiko

Sablo estas la heraldika nigro, unu koloro el la grupo de la farboj. :Ĝi estas profunda koloro, same kiel la aliaj farboj (gorĝo, lazuro, sinoplo...), por bone kontrasti kun la helaj koloroj de la metaloj (oro kaj arĝento). :Oni ĝin bildigas per horizontalaj kaj vertikalaj haĉoj kiam koloroj ne disponeblas. :Sablo referencas al la tradicia anglo-normanda terminaro (fr kaj en sable) kiu fontas verŝajne el "zibelo" kaj ties nigra felto. Cetere, prae, "sablo" funkciis kiel pelto. :Sablo oftas sur la blazonoj, sed ĉefe sur la germanaj. ja:砂 ko:모래

Kategorio:Senvertebruloj

Kategorio:Animaloj

Var

Var is en Bezirk in de franzöösche Region Provence-Alpes-Côte d'Azur. Kategorie:Frankriek

biako thrifty car rental praca w anglii aminokwasy yciorys










































:: RELATED NEWS ::
Fenrisulven bindes
Fenrisulven bindes er en historie fra den nordiske mytologi. Fenrisulven voksede op i Asgård. I starten var den lille og ufarlig, men den voksede hurtigt til overnaturlig størrelse og skræmte aserne. Til sidst blev de enige om at Fenrisulven skulle bindes, så de kunne styre den. Desværre kunne det ikke ske med ulvens gode vilje og ingen aser turde efterhånden tvinge den. Det blev også svært ov
Mogens Wieth
Mogens Wieth (16. september 1919 - 10. september 1962) var en dansk skuespiller. Han blev født i København, og var søn af skuespiller Carlo Wieth og Agnes Thorberg.
Jægerkorpset
Jægerkorpset er en eliteenhed i den danske hær - hærens specialstyrke. De danske jægersoldater regnes for at være blandt verdens bedste og indgår i det danske antiterrorberedskab. Jægersoldaterne har været i aktion mange forskellige steder i verden, bl.a. for nylig i Afghanistan og Irak. Jægerkorpset, som har garnison på Flyvesta
Frømandskorpset
Frømandskorpset blev oprettet i 1957 med det engelske SBS som forbillede. Korpset lå under Søværnets DykkerskoleFlådestation KøbenhavnHolmen. Korpset blev selvstændigt i 1970 og administrativt underlagt

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org