Kemio >
Organika kemio >
Hidrokarbonoj
----
Hidrokarbonoj estas kombinaĵoj el hidrogeno kaj karbono. Ilia suma formulo estas CmHn.
Ĉar hidrogenaj atomoj posedas nur unu valenton, ĉiam devas esti n ≤ 4m.
Tiu malegalaĵo estas egalaĵo nur por metano (CH4); en ĉiuj aliaj hidrokarbonoj ĉiu karbonatomo devas ligiĝi al almenaŭ unu alia karbonatomo, kaj povas esti nur du karbonatomoj kun malpli ol du ligoj; do n ≤ 2m + 2.
Oni distingas inter
- saturitaj kaj nesaturitaj kaj inter
- ĉenaj kaj ciklaj hidrokabronoj.
Alkanoj estas saturitaj hidrokarbonoj, tio signifas, ke ĉiuj ligoj inter karbonaj atomoj estas unuoblaj.
Hidrokarbonoj kun duobla ligo nomiĝas alkenoj,
Hidrokarbonoj kun triobla ligo nomiĝas alkinoj.
Kompleksaj hidrokarbonoj povas havi plurajn malsimplajn ligojn, kio komplikas ilian enklasigon.
Tergaso kaj petrolo (nafto) konsistas plejparte el hidrokarbonoj.
Kategorio:Kemioja:炭化水素ms:Hidrokarbon
Alkano
Alkano nomiĝas la saturitaj karbonhidrogenoj. Saturita signifas, ke inter la karbonatomoj ekzistas neniu pliobla ligo.
La ĝenerala formulo de la alkanoj: CnH2n+2.
HHH
| | |
H-C-C-...-C-H
| | |
HHH
La alkanoj estas karakterizitaj per la finaĵo '-an'o. La listo de la alkanoj komenciĝas :
- MetanoCH4 - EtanoC2H6 - PropanoC3H8 - ButanoC4H10
de la 5-karbonatomaj alkanoj uzatas grekaj ciferoj:
- PentanoC5H12 - HeksanoC6H14 - HeptanoC7H16 - OktanoC8H18
ktp...
de la 4-karbonatomaj alkanoj povas estiĝi izomeroj surbaze de la pliobliĝo de la interligoj
vidu alkeno , alkinoja:アルカンnb:Alkan
Kemia formulo
Kemiaj formuloj montras la molekulan konstruon de kemiaj kombinaĵoj. Ekzemple, akvo estas tre simpla kombinaĵo. Ĝia formulo estas H2O. Tio signifas, ke molekulo de akvo havas 2 atomojn da hidrogeno kaj 1 atomon da oksigeno. Oni skribas la kvanton de atomoj kiel indekso.
als:Summenformelja:化学式
Biogaso
Biogaso estas miksaĵo el la ĉefaj komponentoj kiel metano, hidrogeno, karbona dioksido kaj sulfura hidrogeno. Ĝi estixgas ĉe senoksigenafermentado el organika materialo. Kiel uzmaterialo por la biogasprodukto konvenas:
- fermentebla, biomasoentenaj restmaterialoj kiel klarkoto, biorubo aŭ manĝaĵaj retsaĵoj,
- agrikultura sterko (flusterko, bestosterko),
- energioplantoj.
Biogaso estiĝas natrure en la marĉoj (marĉogaso) aŭ ĉe remaĉuloj.
Biogaso entenas malutilan sulfurajn gasojn, kiujn oni devas eltiri antaŭ la forbruligo en centraloj.
Biogaso el energiplantoj
Por komparo je unu hektaro:
:1 ha maizo = ĉ. 2 kV elektran energion
:1 ha greno = ĉ. 1,5 kV
:1 ha herbo = ca. 1 kV
:Flusterko de 1 bovo = ĉ. 0,15 kV
Biogas-produktado
Inter anaerobaj cirkonstancoj, la mikroorganismoj produktas el la organikaj materialoj ĉefe metanon kaj karbon-dioksidon, kiun oni eltenas el la sistemo, ebligante la daŭran procezon. (pli detale fermentado)
Eroj de biogaso
Ĝenerale
Fandopunkto
Fandopunkto nomiĝas la temperaturo, ĉe kiu materialo fandiĝas, t.e. ĝi transiras de la solida al la likva agregostato. La fandopunkto dependas de la materialo kaj premo kaj egalas al frostopunkto.
Kristalajbazmaterialoj fandiĝas post ioma ripoztempo ĉe la fandopunkta temperaturo. La kialo estas la energia diferenco inter la kristala kaj la likva statoj. Ĉar la kristalstrukturo signifas pli malaltan energetikan staton ol la fandaĵo, tiel la energia diferenco "absorbiĝas" ĉe la fandiĝo. Tial la amorfaj bazmaterialoj kiel ekzemple plastoj havas transiran temperaturon kaj neniun ripoztempon dum la fandiĝo.
ja:融点
= O2 - oksigeno =
- Simbolo: O2
- Atomnumero: 8
- Atompezo: 15,9994
- Kemia Serio: nemetalo - Bolpunkto: -183,0 oC (je atmosfera premo)
- Fandpunkto: -218,4 oC
- Denseco: 1 429 g/m3 - Eltrovinto: Carl SCHEELE kaj Joseph PRIESTLEY, ĉ. 1775
La svedo Carl Wilhelm SCHEELE kaj la anglo Joseph PRIESTLEY malkovris la elementon oksigenon ĉirkaŭ la jaro 1775. La franco Lavoisier ĝin nomis oksigenon (oxys: acidon greke; kaj gignomai: faranto greke.)
Oksigeno estas senkolora, senodora, sengusta gaso. Ordinara oksigena molekulo havas du oksigenajn atomojn (O2). Ozono havas tri oksigenajn atomojn (O3)
Preskaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj bezonas oksigenon por vivi. Ni povas vivi nur plurajn minutojn sen oksigeno. Oksigeno donas al ni varmon kaj energion. Ĝi ebligas la bruligon de la fueloj kiel gaso, benzino, oleo, mazuto, karbo, kaj ligno. Ĉirkaŭ la kvinona parto de la tera atmosfero estas oksigeno. Preskaŭ la duono de la pezo de la teraj rokoj kaj mineraloj kaj 89% de la pezo de akvo (H2O) estas oksigeno. Se oni kalkulu la nombron de atomoj, oksigeno estas la plej abunda elemento sur Tero.
Plantaj ĉeloj uzas oksigenon, sed ili ankaŭ faras oksigenon en la proceso de fotosintezo.
La ŝtala industio uzas oksigenon por produkti ŝtalon. Veldistoj uzas oksigenon por havi varmegan flamon (je 3300C). Oni uzas likvan oksigenon en spacroketoj.
Vidu ankaŭ: perioda tabeloKategorio:Kemiaj elementojals:Sauerstoffja:酸素ko:산소ms:Oksigensimple:Oxygenth:ออกซิเจน
Aero
Aero estas nomo por la miksaĵo de gasoj en la atmosfero de la Tero.
Seka aero konsistas el ĉirkaŭ 79% nitrogeno, 20% oksigeno, kaj 1% argono. Aero povas enhavi 0-7% da akvovaporo (la 79%, 20% kaj 1% akorde malgrandiĝetas), kaj malpli ol 1% da karbona dioksido. La konsisto de aero ŝanĝiĝas laŭ altitudo, kaj elspirita aero enhavas pli da karbona dioksido ol enspirita aero, ĉ. je 4,5%.
Aerpremo malgrandiĝas laŭ altitudo; tial flugmaŝinoj estas deinterne premigataj. Oni restigas la premon en la maŝino pli alta ol la ekstero, por ke restu la komforto de la enaj homoj, sed por ŝpari brulaĵon la premo estas ete malpli alta ol ĉe la tersurfaco. Kiam la suma aerpremo malgrandiĝas, la parciala premo de ĉiu konsista gaso (inkluzive oksigeno) malgrandiĝas. montgrimpistoj devas kunporti oksigenon kiam ili grimpas altajn montojn por restigi la parcialan premon de oksigeno en la sango ĉe normala nivelo.
Oni ofte uzas densigatan aeron dum skuba-plonĝado kiel malprofundakva spira gaso kaj por plenblovi flosilojn. Densigatan aeron oni uzas ankaŭ kiel energifonton por pneŭmatikajaeriloj.
ko:대기ms:Udaraja:空気simple:Air
Kloro
= Cl - kloro =
- Simbolo: Cl
- Atomnumero: 17
- Atompezo: 35,453 (2)
- Kemia Serio: halogeno, ne-metala
- Standarda Stato: gaso ĉe 298K
- Koloro: flavet-verda
Kloro estas flavet-verda gaso kiu kombiniĝas kun preskaŭ ĉiuj elementoj. Ĝi estas irita por la respir-vojoj. La gaso iritas mukozajn membranojn kaj la likvido bruligas la haŭton. Nur 3,5 ppm (ppm= partoj en miliono da partoj) detekteblas kiel odoro, kaj 1000 ppm povas esti fatalaj post kelkaj enspiroj. Oni ĝin uzis kiel milit-gaso en 1915. Ĝi ne estas trovebla en libera stato en la naturo, sed estas ordinare trovebla kiel natria klorido (NaCl - ordinara salo).
Kategorio:Kemiaj elementojja:塩素ko:염소 (원소)th:คลอรีน
Karbon-dioksido
Karbona dioksido (CO2) estas senkolora, senodora gaso, pli peza ol la aero. Likvigite, ĝi forte vaporiĝas kaj dumtempe detiras varmon el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke ekestas blanka karbondioksida neĝo (alia nomo: seka glacio). Tiu seka glacio vaporiĝas sen fando (sublimiĝas), tial ĝi estas bonega malvarmiga kaj konzerviga materialo.
Ĝi solviĝas en akvo al karbona acido (H2CO3). Ĝi estas uzata por karbondioksidaj trinkaĵoj, al kiuj la karbona acido donas piketan, acidetan guston.
Ĉar karbona duoksido estas pli peza ol oksigeno, ĝi emas forpeli oksigenon el profundejoj kaj formi gasajn lagojn. Tial eblas sufokiĝi en tiaj lokoj, ekzemple putoj aŭ siloj. Vidu: mosto
La karbona dioksido estas ĉefa komponento de la aero, kun ĉ. 0,038% laŭ volumo. Ĝi estas grava ĉar ĝi estas uzata de la plantoj por la fotosintezo. Krome, ĝi estas baza aganto en la forceja efiko.
Kategorio:Kemiaĵoja:二酸化炭素ko:이산화 탄소ms:Karbon dioksidasimple:Carbon dioxideth:คาร์บอนไดออกไซด์
Nitrogeno
= N - nitrogeno =
- Simbolo: N
- Atomnumero: 7
- Atompezo: 14,0067
- Kemia Serio: nemetalo - Bolpunkto: 77,36 K - Fandpunkto: 63,15 K
- Denseco: 1,251 kg/m3 - Eltrovinto: Daniel RUTHERFORD en 1772
Nitrogeno, N, signifas "farante sodon" en la grekan. Ĝi estas senkolora, senodora, kaj sengusta gaso. Daniel RUTHERFORD ĝin malkovris en 1772.
Sepdek kvin procentoj el la aero laŭ pezo, kaj 79% el la aero laŭ volumeno, estas la elemento nitrogeno. Krom nitogeno, la pura aero havas preskaŭ nur la gasojn oksigenon, argonon, akvan vaporon, kaj karbonan dioksidon.
Nitrogeno troviĝas en protoplasmo, kaj en la histo de la plantoj kaj la animaloj. Ĝi estas komponanto de proteinoj. La plantoj akiras nitrogenon de nitrogenaj kombinaĵojn el la grundo. La animaloj akiras la nitrogenon kiam ili manĝas la plantojn. Kaj ni akiras nian nitrogenon kiam ni manĝas nia nutraĵon. La elemento nitrogeno pasas tra ciklo nomiĝita nitrogena ciklo.
La fulmo kombinas nitrogenon kaj oksigenon por formi oksidojn. La oksidoj falas al la grundo, kaj tiam la plantoj povas utiligi la nitrogenon.
Nitrogeno estas grava komponanto de grasumo.
Vidu ankaŭ:
- perioda tabelo - nitrogena fiksado - nitroglicerino - amino - amidoKategorio:Kemiaj elementojja:窒素ko:질소simple:Nitrogenth:ไนโตรเจน
Propano (strukturformulo CH3-CH2-CH3)
- senkolora kaj senodora gaso - fandopunkto: –187,7°C
- bolpunkto: –42,1°C
- kritika temperaturo: 94°C (sub premo)
- solviĝas ĉe 20°C je 80 mg/l en akvo - tre flamema, pli peza ol aero
- ĝi havas de narkotika ĝis sufokiga efiko en granda denseco
Strukturformulo de la propano:
H H H
| | |
H - C - C - C - H
| | |
H H H
Pro la mallonga ĉeno ne ekzistas izomeroj.
Heksano estas ĉenforma (alifata) karbonhidrogeno el inter la alkanoj.
Ĝi konsistas el 6 karbon-atomoj (C) kaj 14 hidrogen-atomoj (H). Sumoformulo : C6H14 Izomerio : el tiu formulo oni povas derivi 5 eblajn izomerojn. Konsista formulo : CH3-(CH2)4-CH3 Strukturformulo n-heksano :
H H H H H H
| | | | | |
H - C - C - C - C - C - C - H
| | | | | |
H H H H H H
Strukturformulo de la izomeroj:
H H
| |
H-C-H H-C-H
| H H H H H | H H
| | | | | | | | |
H - C - C - C - C - H H - C - C - C - C - C - H
| | | | | | | | |
| H H H H H H H H
H-C-H
|
H
H H H
| | |
H-C-H H-C-H H-C-H
H | | H H | H H
| | | | | | | |
H - C - C - C - C - H H - C - C - C - C - H
| | | | | | | |
H H H H H | H H
H-C-H
|
H
Ecoj: heksano uzatas en la organika kemio kiel solvenzo. Sed oni devas atente trakti ĝin, ĉar la kombinaĵo estas tre venena kaj kune kun oksigeno eksplodema.
Vidu ankaŭ: cikloheksano.
----
La unuaj alkanojmetano, etano, propano, butano, pentano, heksano, heptano, oktano, nonano, dekanoKategorio:Kemiaĵoja:ヘキサン
Sporer er formeringsenheter hos visse organismer. Sporer kan gi opphav til en ny organisme uten nødvendigvis at to celler har smeltet sammen.
Sporer finner man hos bakterier, sopp og enkelte grønne planter. Planter som formerer seg ved bruk av sporer skiller seg vanligvis tydelig fra de plantene som bruker vanlig pollinering.
Kategori:Formering
This page is an archive of the discussion about the proposed deletion of the article below. This page is no longer live. Further comments should be made on the article's talk page rather than here so that this page is preserved as an historic record. The result of the debate was delete. However, pending the final outcome of U.K.-based band from Leeds, formed at the end of 1990. The band consists of Chris, Richard Adams, and friends. Their music has been compared to Radiohead, The Notwist, Pavement, arrondissements (boroughs) in Quebec City, Quebec, Canada.
Current
The 8 boroughs are further divided into 36 quartiers ("neighbourhoods"), which are as of 2005 numbered instead of named.
- La Cité - Les Riviè
This page is an archive of the discussion about the proposed deletion of the article below. This page is no longer live. Further comments should be made on the article's talk page rather than here so that this page is preserved as an historic record. The result of the debate was Merge and redirect to Read More...
Holocaust deniers )]]
Holocaust denial refers to the claims of a small number of individuals and groups, who argue that the Holocaust did not occur as it is defined by mainstream historiography. Key elements of Holocaust denial are the explicit or implicit denial that, in the Holocaust:
- The Nazi government had a policy of deliberately targeting the J
This page is an archive of the discussion about the proposed deletion of the article below. This page is no longer live. Further comments should be made on the article's talk page rather than here so that this page is preserved as an historic record. The result of the debate was delete. Joyous 02:35, Mar 2, 2005 (UTC)
Namesdays
Namesdays or name days are a tradition, found in various Catholic and Eastern Orthodox countries, of attaching personal names to each day of the year, and celebrating the association of particular days with those for whom that day is named. The tradition is also very widely practiced in the Nordic countries, especially in Sweden and Finland. For example, in Sweden January 28 has the name Karl (sometimes spelt Carl), and S