Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Meza Angla Lingvo

Meza angla lingvo

La meza angla lingvo estas la angla lingvo parolata de 1000 ĝis 1500, post la invado de Anglio fare Vilhelmo la Konkerinto en 1066 kaj antaŭ la invento de la presilo. Ĝi estis la lingvo de la kamparano kaj buĉisto, ne la lingvo de la reĝo kaj la kortegano, kiu parolis la francan. Ĝi estas la lingvo de Geoffrey CHAUCER. Ĝia kodo de ISO 639 estas enm. La angla antaŭ 1000 estis la anglosaksa lingvo. Post 1500 estas la epoko de la moderna angla lingvo.

Historio

1000

Syððan wæs geworden þæt he ferde þurh þa ceastre and þæt castel: godes rice prediciende and bodiende. and hi twelfe mid. And sume wif þe wæron gehælede of awyrgdum gastum: and untrumnessum: seo magdalenisce maria ofþære seofan deoflu uteodon: and iohanna chuzan wif herodes gerefan: and susanna and manega oðre þe him of hyra spedum þenedon; - Luko 8.1-3
Kiam la vikingoj venkis Anglion, ili ankaŭ venkis nordan Francion kaj franciĝis (kiel en Anglio ili angliĝis). En 1066, estrita de Vilhelmo la Konkeranto, ĉi tiuj francigitaj vikingoj, la normanoj, atakis, venkis kaj regis Brition (kaj ankoraŭ regis nordan Francion). La lando fariĝis trilingva. La franca fariĝis la lingvo de reĝo kaj sinjoro, la latina la lingvo de pastro kaj profesoro, kaj la angla la lingvo de la popolo. Tio profunde ŝanĝis la anglan. Eĉ nun, post unu mil jaroj, la normana klasosistemo ankoraŭ estas videbla en la angla: la vortoj por vulgaraĵoj devenas de malnova angla: ekzemple, pig (porko), cow (bovino), dog (hundo) kaj house (domo). La vortoj de aĵoj de la riĉulo kaj reganto, devenas el la mezepoka franca: ekzemple, pork (porkviando), beef (bovviando), court (kortego), judge (juĝisto), jury (ĵurio), parliament (parlamento), honor (honoro), courage (kuraĝo), rich (riĉa) kaj study (studo). Eĉ la vorto por la malriĉuloj devenis de la francoj: poor. El la normana epoko devenis la triobla vortaro de la angla. Ekzemple, la angla havas tri vortojn signifantajn "reĝa": kingly de la malnova angla, royal de la franca kaj regal de la latina. Ĉiu portas diversan nuancon. La malnova angla kingly enmensigas fabelan reĝon; la franca royal, la ampleksan paradon de mezepoko kortego; kaj la latina regal, la noblan mienon kaj manieron de reĝo, la reĝo abstrakta. Ŝanĝo pli profunda okazis en la gramatiko. Iom post iom, la riĉularo kaj registaro reangliĝis. Sed la nova angla ne aspektas same kiel la malnova. La malnova angla, same kiel iu ajn bona hindeŭropana lingvo de sia tago, enhavas multe de gramatikaj finaĵoj. Sed en la buŝo de la francalingvano, la finaĵoj estis perditaj kaj forgesitaj, la angla rompita kaj kruda, uzante vortordon anstataŭ la ĝustajn finaĵojn. Lingvo malĝusta, sed ankoraŭ lingvo komprenebla, kaj antaŭ ĉio, lingvo simpligita. Kaj, ĉar la reangliĝanto havis riĉecon, potencon kaj altan rangon, lia angla lingvo ne estis mokita sed anstataŭ fariĝis la angla lingvo. La lingvo ankaŭ simpliĝis ĉar dum la francaj jarcentoj, klerigita klaso mankis al anglalingvanoj, klaso kiu povis bremsi la rapidan, krudan ŝanĝon.

1300

Post la normanigado de la lingvo, la angla preskaŭ fariĝis moderna:
And it is don, aftirward Jesus made iourne bi cites & castelis prechende & euangelisende þe rewme of god, & twelue wiþ hym & summe wymmen þat weren helid of wicke spiritis & sicnesses, marie þat is clepid maudeleyn, of whom seuene deuelis wenten out & Jone þe wif off chusi procuratour of eroude, & susanne & manye oþere þat mynystreden to hym of her facultes - Luko 8.1-3
En la jarcento XIV, la angla finfine fariĝis la lingvo de registaro. Ĉi tiu estas la jarcento de la granda poeto Chaucer.

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

1000

Historio > Jarcentoj > 10-a jarcento > 1000 ---- En la jaro 1000 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Leifr Eiríksson trovis la kontinentan parton de Nord-Ameriko kaj nomis ĝin Vinlando.
- La dieto de Islando decidis, per voĉdono, ŝanĝi la publikan kulton (ne la kredon) de la lando al la kristana.

Naskiĝoj

Mortoj

----
995 | 996 | 997 | 998 | 999 | 1000 | 1001 | 1002 | 1003 | 1004 | 1005
9-a jarcento - 10-a jarcento - 11-a jarcento
ko:1000년

1500

Historio > Jarcentoj > 15-a jarcento > 1500 ---- En la jaro 1500 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Brazilon malkovras la unuaj eŭropanoj: portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL kaj lia ŝipteamo.
- Meksiko: La Azteka imperio enhavas pli ol 10 milionoj da enloĝantoj.

Naskiĝoj


- Martim AFONSO de SOUZA

Mortoj

----
1495 | 1496 | 1497 | 1498 | 1499 | 1500 | 1501 | 1502 | 1503 | 1504 | 1505
14-a jarcento - 15-a jarcento - 16-a jarcento
ko:1500년

Anglio

Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono.

Topografio

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo. Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.

Historio

La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj, ĝermanoj, kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio.
- La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
- La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
- Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia Imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
- Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando kaj Englando (nuntempe Danio) kaj de Saksio (nuntempe Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
- Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
- Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
- Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
- Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.

Politiko

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio. La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Vidu ankaŭ


- Britio
- Listo de britaj reĝoj
- Angla regiono
- angla provinco
- Nordorienta Anglio
- Eklezio de Anglio
- Centjara Milito
- And did those feet in ancient time
-
ja:イングランド ko:잉글랜드 ms:England simple:England th:แคว้นอังกฤษ zh-min-nan:England

Vilhelmo la 1-a (Anglio)

Vilhelmo la 1-a (
- 1027; † 9-a de septembro 1087), konata laŭvice kiel Vilhelmo la Bastardo, Vilhelmo la 2-a de Normandio, Vilhelmo la konkerinto, kaj fine Vilhelmo la 1-a, reĝo de Anglio, estis duko de Normandio kaj reĝo de Anglujo. Li estis neleĝa filo de duko Roberto la 1-a de Normandio kaj Herleva (aŭ Arlette), filino de tanisto kiu nomiĝis Fulbert. Li naskiĝis en Falaise, Normandio, nuntempe parto de Francio. Lia duka kastelo estis konstruita en Caen, kie lia korpo ripozas. Caen] Caen] Kategorio:Anglaj reĝoj ja:ウィリアム1世 (イングランド王) simple:William I of England

Geoffrey CHAUCER

Literaturo > Anglalingva literaturo > Chaucer ---- Geoffrey CHAUCER [ĉose(r)] (~1340-1400) de Londono estas la ĉefa poeto de la meza angla lingvo (1100-1450). Lia majstra verko estis The Canterbury Tales ("La Rakontoj de Canterbury"). Li estis influita de Boccaccio kaj laŭvice influis Ŝekspiron. Jen la prologo al Canterbury Tales, linioj 1-18: :Whan that Aprille, with hise shoures soote,
The droghte of March hath perced to the roote
And bathed every veyne in swich licour,
Of which vertu engendred is the flour;
Whan Zephirus eek with his swete breeth
Inspired hath in every holt and heeth
The tendre croppes, and the yonge sonne
Hath in the Ram his halfe cours yronne,
And smale foweles maken melodye,
That slepen al the nyght with open yë-
So priketh hem Nature in hir corages-
Thanne longen folk to goon on pilgrimages
And palmeres for to seken straunge strondes
To ferne halwes, kowthe in sondry londes;
And specially, from every shires ende
Of Engelond, to Caunturbury they wende,
The hooly blisful martir for the seke
That hem hath holpen, whan that they were seeke.
---------------------------- En Esperanto aperis
- Chaucer plendas al sia malplena monujo
- el La antaŭparolo de la virino el Bado :(ambaŭ en Angla antologio, Rotterdam 1957, tr. William AULD) --------------------------- En nova usona filmo Rakonto pri kavaliro (2001) estas Chaucer unu el ĉefaj figuroj. CHAUCER, Geoffrey

Anglosaksa lingvo

La angla lingvo inter 500-1000, inter la ĝermanaj invadoj en Brition dum la disfalo de la roma imperio kaj la alveno de Vilhelmo la Konkerinto en 1066, estas la epoko de la malnova angla aŭ la anglosaksa lingvo. Ĝi estis antikva ĝermana lingvo, sen la influo de la franca kaj la latina; ĝi estis lingvo kun multaj kazoj. Ĝi estas la lingvo de Beowulf. Ĝia kodo de ISO 639 estas ang. Post la anglosaksa, post 1000, venis la meza angla lingvo.

Specimeno

Patro Nia: :Fæder ure þu þe eart on heofonum, Si þin nama gehalgod. :to becume þin rice, gewurþe ðin willa, on eorðan swa swa on heofonum. :urne gedæghwamlican hlaf syle us todæg, and forgyf us ure gyltas, swa swa we forgyfað urum gyltendum. :and ne gelæd þu us on costnunge, ac alys us of yfele. :soþlice.

Historio

Dum la 5-a jarcento, kiam la Romia Imperio disiĝadis kaj malfortiĝis en Okcidenta Eŭropo, iuj ĝermanoj (praangloj kaj saksoj) forlasis la nunan Nederlandon kaj transiris la maron al la insulo Britio. Plejparte izolita de la ĝermana de la kontinento, la ĝermana de la insulo fariĝis, iom post iom, nova lingvo: la angla. Iuj vortoj el la latina de la mortanta imperio tiam eniris la anglan tiam, ekzemple cheese (fromaĝo, el la latina caseus), wine (vino), street (strato) kaj bishop (episkopo). El tio vi povas scii tion, kion la Romianoj donis al Britio. La vulgaruloj de Romia Britio estis keltoj, sed la angloj pruntis tre malmulte de vortoj de la keltoj. Tamen, ja ekzistas vortoj en la angla, kiuj ekzistis en Britio eĉ antaŭ la alveno de keltoj. Unu el tiaj antaŭkeltismoj estas eenie-meenie-minie-mo (nuna prononcita kiel "ini-mini-majni-mo"). Neniu scias de kie ĉi tiu devenas, sed ĝi estas multe pli malnova ol la angla. Eble ĝi unufoje signifis, antaŭ kelkmil jaroj en britia lingvo delonge perdita, "unu-du-tri-kvar". La angloj lernis skribi kaj legi de kristanaj misiistoj el Irlando. Tial ili skribis sian lingvon laŭ la latina alfabeto. Tiel komencis la kapdoloro pri literumado: la sonoj de latina alfabeto kaj la sono de la angla buŝo nur hazarde akordis. Ili aldonis al sia alfabeto la vokal-literon æ (ash) kaj la runajn konsonant-literojn þ (thorn), kaj ð (edh). La lastaj du signifis, siavice, la malvoĉajn kaj voĉajn dentajn frikativojn, kaj malaperus el la alfabeto dum la venonta meza angla periodo. La malnova angla enhavas sonojn kiuj poste malaperis. Ekzemple, ĝi havas sonon literumita kiel "gh". Ĝi estis al la Esperanta "g" kiel "ĥ" estas al "k". Eĉ hodiaŭ, "gh" ankoraŭ strange aperas en anglaj vortoj (ekz, light, rough, through), sed la sono delonge malaperis. La sono literumita kiel "th", sono nekutima inter lingvoj eŭropanaj, ankoraŭ restas en la angla (almenaŭ ekster Brooklyn). En la 9-a jarcento, angla literaturo aperis. La plej fama estis la epopeo Beowulf. En la 10-a jarcento la vikingoj atakis orientan Anglion kaj eĉ transloĝiĝis tien. Ilia influo super la angla vortaro estis granda: vortoj tiel vulgaraj kiel egg (ovo), eye (okulo), take (preni), sky (ĉielo), root (radiko) kaj window (fenestro), devenas de la vikingoj (aŭ la danoj, kiel la angloj nomis ilin). Window devenas de wind-eye ("vent-okulo"). La anglosaksa lingvo inspiris lingviston-verkiston J.R.R. TOLKIEN. ja:古英語 simple:Old English language

Moderna angla lingvo

La moderna angla estas la angla lingvo depost 1500, depost la invento de la presilo. Ĝi estas la lingvo de Ŝekspiro, Joyce kaj Hollywood. Ĝi kreskis de lingvo de 5 milionoj en unu nebulema insulo al lingvo tutmonda. La angla antaŭ 1500 estis la meza angla lingvo.

Historio

1500

En la du jarcentoj post 1450, du ŝanĝoj grave influis la disvolviĝon de la angla: la invento de presarto kaj la scio pri oceana vojaĝo. La unua normigis la anglan de Londono, kaj la dua disvastigis la anglojn kaj ilian potencon -- kaj tial ilian lingvon -- tra la mondo. Tial dum la jarcentoj ekde 1600, la nombro de parolantoj centobliĝis. En la 19-a jarcento, la angloj komencis vojaĝi tra la mondon per ŝipo. Unue la anglaj piratoj, kaj tiam la angla mararmeo, potenciĝis sur la maro. En 1588, la angla mararmeo venkis la hispanan mararmeon. Tio malfermis al la angloj la teron de Ameriko, precipe Nordameriko. La angla de ĉi tiu jarcento estis sovaĝa, ne submetinte sin al la libro gramatika, sed ĝi ankaŭ estis tre fekunda. Ĉi tiu estis la jarcento de Ŝekspiro, eble la plej bona verkisto en iu ajn lingvo, sed certe en la angla.

1600

And it came to pass afterward, that he went throughout every city and village, preaching and showing the glad tidings of the kingdom of God: and the twelve [were] with him. And certain women, which had been healed of evil spirits and infirmities, Mary called Magdalene, out of whom went seven devils, And Joanna the wife of Chuza Herod's steward, and Susanna, and many others, which ministered unto him of their substance. - Luko 8.1-3
En la 17-a jarcento, la angloj disvastiĝis al la orienta marbordo de Nordameriko. Post tempo, ĉi tiuj angloj fondos naciojn Usono kaj Kanado.

La mortinta mano de la latina kaj burĝa vanteco

En ĉi tiu epoko (ĝis la sekvanta jarcento), oni opiniis ke la latina estis pli bona lingvo ol la angla. Sekve, multe da vortoj estis pruntitaj el la latina, precipe vortoj kleraj kaj precipe post 1650. Ankaŭ la latina gramatiko fariĝis la modelo por la angla gramatiko. La leviĝanta burĝaro studis kaj aplikis tian gramatikon -- kaj la novajn vortarojn -- por ŝajni alteklasa. Tia vanteco helpis formi kaj fiksi la modernan norman anglan, kiu eĉ hodiaŭ malsamas nur ete.

1700

En la 18-a jarcento, Usono sendependiĝis for de Britio, sed britia potenco pligrandiĝis en Hindio kaj Britio eltrovis Aŭstralion. Pli grave, Britio komencis moderniĝi, konstruinte la unuajn fabrikojn. En la sekvanta jarcento, tio fariĝos la bazo de ĝia monda potenco.

1800

En la 19-a jarcento, la Britia Imperio fariĝis la plej forta potenco en la mondo, venkinte eĉ Napoleonon, reginte la maron kaj, per tio, unu kvaronon de la mondo. Tio disvastigis la anglan tra la mondo. La angloj disvastiĝis al Aŭstralio, Novzelando, Hindio kaj Afriko. Dume, Usono multobliĝis laŭ areo kaj loĝantaro kaj, ĉirkaŭ 1860, fariĝis la plej granda anglalingva nacio.

1900

After this, Jesus traveled about from one town and village to another, proclaiming the good news of the kingdom of God. The Twelve were with him and also some women who had been cured of evil spirits and diseases: Mary (called Magdalene) from whom seven demons had come out; Joanna the wife of Cuza, the manager of Herod's household; Susanna; and many others. These women were helping to support them out of their own means. - Luko 8.1-3
En la 20-a jarcento, post du mondmilitoj kontraŭ Germanio, la monda potenco de Britio velkis kaj ĝia imperio disfalis dum la jardekoj post 1945. Sed dum Britio falis, Usono leviĝis kaj fariĝis mondpotenco. Ne nur la malnova, tradicia milita kaj ekonomia potenco de Usono, sed ankaŭ la nova potenco de la satelito, kino, televido, aviadilo, universitata esploro kaj eĉ la Interreto, helpis disvastigi la anglan kaj pliigi la valoron de scio de la lingvo. Tia granda potenco mankas al la franca, tial la angla restas la sola granda monda lingvo sur tero. Neatendite, la angla nun estas instruita ne nur en la lernejoj de nacioj de la mortinta imperio, sed ankaŭ en aliaj, ekzemple, Indonezio kaj Etiopio -- parte ĉar la lernolibroj de tieaj universitatoj estas en la angla netradukita! La latina estis instruita en la mezepoka Okcidento pro motivo simila. Eble post tempo, la angla atingos la celon, deziratan de Esperanto, fariĝonte la universala dua lingvo -- kvankam sen la neŭtraleco kaj egaleco kiun Esperanto havus -- sed probable la leviĝanta potenco de Ĉinio haltigos tion en la 21-a jarcento . ----

Luko 8.1-3

Jen la teksto de Luko 8.1-3:
Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilaĝoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du, kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj: Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj, kaj Joana, edzino de Ĥuzas, la ĉambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo
Vidu ĝian tradukon en la meza angla lingvo kaj en moderna angla.

Profesoro

Pedagogio Profesoro estas universitata instruisto de la plej alta grado. Profesoreco estas scienca titolo, kiun atribuas ŝtatestro je propono de la universitato aŭ en landoj kie la universitatoj havas plenan aŭtonomion, de la universitato mem. Tamen en kelkaj kazoj universitatoj liberigas unuopajn profesorojn de instrutaskoj, por ke ili povu dediĉi sin ekskluzive al scienca esplorado. En kelkaj landoj, precipe latinidlingvaj, oni donas ankaŭ la titolon profesoro al la mezlernejaj instruistoj kaj en Francio, ekde kelkaj jaroj, eĉ al tiuj, kiuj laboras en elementaj lernejoj; sed estas atentinde, ke tiu maniero tute ne estas internacia kaj povas esti kaŭzo de gravaj miskomprenoj. Oni imagu mezlernejan instruiston akceptita en monduma kunveno en Anglio aŭ Germanio, prezentita kiel profesoro kaj demandita, en kiu Universitato li instruas. Tial, por eviti ĉian konfuzon, instruisto ĉiam precizigu: «Mi estas instruisto».

Listo de geprofesoroj


- Pierre DEJEAN
-
- Henrik SEPPIK
-
- Fanny BONNET
-
- Leonhart FUCHS
- Vlado JUKL
-
- Maria Stella THOMAZI
-
- Emmanuel ROBERT
-
- Otto SIMON
-
- Giuseppe PEANO (
- )esperantlingvaj Kategorio:Profesioj

Gramatiko

Lingvo > Lingvistiko Gramatiko (de la greka gramma = litero, grammatiké = kapablo skribi kaj legi) estas sistemo de lingvaj esprimiloj kaj formoj hierarkie aranĝitaj kaj komprenataj kiel regularo de konkreta lingvo. "Gramatiko" ankaŭ povas signifi la fakon de lingvistiko studanta tiujn regulojn de lingvo. Ĝi konsistas el :Morfologio (inkluzive vortfarado) - la interna formo de vortoj, kaj ties ŝanĝiĝoj :Sintakso - la aranĝo de vortoj en frazoj kaj subfrazoj Oni ankaŭ povas distingi inter priskriba kaj instrua (aŭ ordona) gramatiko. La unua studas kiel la ordinaraj parolantoj de iu lingvo uzas sian lingvon, kaj el tiuj observoj tezas gramatikajn regulojn. La alia studas la lingvouzo en bonaj aŭ modelaj fontoj (gravaj aŭtoroj, ktp), aŭ tradiciaj priskriboj de gramatiko en la difina lingvo, kaj faras konsilojn aŭ regulojn pri kiel la parolantoj de la lingvo parolu. En Esperanto, pro la aparta statuso de nia Fundamento, la du formoj de gramatiko pli ol alilingve kunfandiĝas. Rilataj fakoj estas: :Fonetiko kaj Fonologio - la studo de sonoj kaj sonkunmetoj :Semantiko - la studo de lingva signifo :Etimologio - la historio kaj origino de vortoj :Onomastiko - historio de propraj nomoj :Ortografio - literumado kaj skribmaniero :Leksikologio - la arto aŭ scienco fari vortarojn

Vidu ankaŭ


- Gramatikaj elementoj.
- [http://www.wikipedia.org/wiki/Esperanto_grammar Esperanto grammar] (angla vikipedio).

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/pmeg/ Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko] de Bertilo Wennergren [http://webuser.katedrala.cz/pocitace_a_internet/pavelsrb/gram/gram.htm Gramatiko de Esperanto] de Miroslav Malovec [http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/Esperanto/Baza/frame-Esp.html Gramatiko de Esperanto] de Evaldo Pauli [http://cafe.rapidus.net/ghiginio/vortaro/Eo_0.html Vortaro de malfacilaĵoj] als:Grammatik ja:文法 simple:Grammar th:ไวยากรณ์

Luko 8.1-3

Jen la teksto de Luko 8.1-3:
Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilaĝoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du, kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj: Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj, kaj Joana, edzino de Ĥuzas, la ĉambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo
Vidu ĝian tradukon en la meza angla lingvo kaj en moderna angla.

Museo Arqueológico Nacional Brüning

Ubicado en la ciudad de Lambayeque, Perú, este museo fue inaugurado en 1966 y está ubicado a dos cuadras del parque principal de esta ciudad. Este museo nace como fruto de la labor investigadora de 48 años del peruanista Enrique Brünning. En los jardines de este museo destaca la figura de Naylamp, fundador de la dinastía de Reyes lambayecanos. La fachada muestra un colorido mural con motivos lugareños. El interior del edificio principal es una secuencia de cuatro niveles, entre sus corredores y salones se exponen mas de 1.400 piezas arqueológicas, manifestaciones que fueron legados de las culturas Lambayeque, Moche, Chavín, Vicús, inca y otras. Las piezas más importantes datan de hace más de 10.000 años. Su sala de oro conserva una de las más importantes colecciones de orfebrería de América incluyendo algunas de las piezas encontradas en la tumba del Señor de Sipán. Esta sala de Oro muestra hasta 500 piezas que son verdaderas obras de arte.

Véase también


- Lambayeque
- Museo Tumbas Reales de Sipán
- Señor de Sipán Brünning, Arqueológico Categoría:Turismo en el Perú

nauka online casinos zycie jastrzbia gra pensjonat Randki











































:: RELATED NEWS ::
Narathiwat
Het begrip Narathiwat kan meerdere betekenissen hebben:
- Changwat Narathiwat - Een provincie in het zuiden van Thailand.
- Amphoe Mueang Narathiwat - Is het hoofddistrict van de gelijknamige provincie in het zuiden van Thailand.
- Narathiwat (stad) - Is zowel de hoofdstad van het district als van de gelijknamige provincie in Thailand Narathiwat
Oppervlakte: 4.475,4 km²
50e provincie qua omvang
Inwoners: 699.951 "(December 2002)
36e provincie qua inwoneraantal
Pattani
Het begrip Pattani kan meerdere betekenissen hebben:
- Changwat Pattani - Een provincie in het noorden van Thailand.
- Amphoe Mueang Pattani - Is het hoofddistrict van de gelijknamige provincie in het noorden van Thailand.
- Pattani (stad) - Is zowel de hoofdstad van het district als van de gelijknamige provincie in Thailand
- De Pattani (rivier) - E
Changwat Pattani
Cijfers
Hoofdstad: Pattani
Oppervlakte: 1055 km²
67e provincie qua omvang
Inwoners: 627.955 (December 2002)
39e provincie qua inwoneraantal
Bevolk

Zuid-Thailand 2004
Op zondag 4 januari 2004 overvallen 60 mannen (volgens de regeringen bandieten, volgens experts terroristen) een legerkamp in het district Amphoe in de provincie Pattani en steken 21 scholen in brand. Bij de overval op het legerkamp worden meer dan 100 wapens buitgemaakt en komen er vier soldaten om het leven. Dit komt als een schok voor de regering in islamitisch koninkrijk, ook wel sultanaat, dat in het zuiden van Thailand lag. De geschiedenis van Pattani begint ongeveer in de 13e eeuw van onze jaartelling. Het koninkrijk omvatte op zijn hoogtepunt de Thaise provincies Yala, Narathiwat en
Sultans van Pattani
Dit is een lijst de sultans van het koninkrijk Pattani, voor zover bekend:
- 1690 - 1707 Raja Mas Kelatan
- 1707 - 1710 Raja Mas Jayam (1e keer)
- 1710 - 1719 Raja Dewi (vrouw)
- 1719 -
Pattani (stad)
De stad Pattani is de hoofdstad van de gelijknamige provincie Pattani en het district Pattani in het zuiden van Thailand. De stad telt ongeveer 45.000 inwoners. De bevolking is voornamelijk moslim en spreekt overwegend de lokale taal het Yawi. De stad lijkt op het eerste gezicht meer op een stad in Maleisië
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org