Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Moderna Scienco

Moderna scienco

Scienco > Moderna Scienco ----- Moderna scienco (1600- ) estas la scienco de la moderna Okcidento. Ĝi estis fondita en la 17-a jarcento de Galileo (Galileo Galilei), Bakono (Francis Bacon) kaj Kartezio (René Descartes). Ili enkondukis al la dedukto kaj observado de Aristotelo kaj greka scienco la novajn ilojn de indukto (Bakono), la eksperimento (Galileo) kaj la granda uzo de matematiko (Galileo, Kartezio). Kaj la emfazo de scienco subtile moviĝis el la logika klarigo de naturo al la matematika antaŭdiro de naturo. Alivorte, scienco fariĝis malpli filozofia kaj spekulativa kaj pli fakta kaj matematika, preskaŭ numerologia. La grekoj respektis logikon pli ol fakto, sed en moderna scienco, la inverso estas la kazo. Dum 1600-1850, moderna scienco estis plejparte la afero de amatoroj kiuj laboras ekster aŭ spite de la universitatoj. La pasio de riĉaj filoj (Darvino) kaj la hobio de burĝoj (Franklin). Tiam scienco nur estis branĉo de filozofio, t.e., "natura filozofio", la filozofio pri naturo. En la 19-a jarcento, unuafoje en Germanio, scienco estis profesiigita kaj fariĝis la afero de profesoroj kaj fakoj de universitatoj. Kaj scienco ne jam estis branĉo de filozofio: kontraŭe, filozofio fariĝis la malriĉa parenco de scienco. Vidu ankaŭ:
- sciencistoj,
- Scienco-filozofio, Thomas KUHN, Karl POPPER, Stanley JAKI, materialismo

Scienco

Scienco prezentas agadsferon de homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objekta scio pri la realo; unu el formoj de socia konscio, inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, sumon de scioj, estante bazo por scienca mondbildo. Estis diversaspecaj sciencoj:
- babilonia scienco
- greka scienco
- ĉina scienco
- moderna scienco Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en 16-17-a jc-oj. Dum historia evoluo scienco fariĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.

Klasifiko de la sciencoj

Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo. Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj Intersciencaj Kampoj
Scienco (Branĉo) Ĉefa studobjekto
Agronomio terkultivado kaj hortikulturo
Akustiko sonoj
Algebro operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo
Anatomio strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj
Anesteziologio senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj
Antropologio evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj
Antroponimio propraj nomoj de homoj
Arkeologio monumentoj kaj artoj de antikva epoko
Aritmetiko nombroj kaj kalkulado per ili
Astronomio astroj kaj kosmaj fenomenoj
Asiriologio antikvaj civilizoj de Mezopotamio
Atomistiko kerna fiziko
Bakteriologio bakterioj
Biologio kemia strukturo de la vivuloj
Botaniko plantoj
Cibernetiko aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj
Citologio strukturo kaj funkcioj de la ĉelo
Daktiloskopio identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto
Dendrologio arboj kaj arbedoj
Dendrokronologio datadmetodo pere de arbringoj
Dermatologio haŭtmalsanoj
Diplomatiko malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto
Ekologio influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio
Ekonomiko mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj
Endokrinologio endokrinaj glandoj
Entomologio insektoj
Epigrafiko antikvaj epigrafoj
Ergonomio mezuro de laboro per ergoj
Estetiko belo en la naturo kaj en la artoj
Etnografio historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj
Etologio kondutoj de la bestoj
Etimologio origino de la vortoj
Faleristiko insignoj
Farmacio preparado de medikamentoj
Farmakologio kuraciloj kaj iliaj efikoj
Filologio esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio
Filozofio esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado
Folkloristiko tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj
Fonetiko fonemoj, iliaj variantoj kaj transformiĝo
Fonologio sonoj de la lingvo
Frazeologio frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto
Ftizeologio tuberkulozo kaj ĝia kuracado
Futurologio estonto de la Tero kaj la homaro
Fitologio plantoj
Fitonimio nomoj de plantoj
Fitogeografio geografio de plantoj
Fitopatologio patologio de plantoj
Fiziko propreco de korpoj kaj fenomenoj
Fiziologio funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj
Genealogio deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj
Genetiko fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco
Geodezio formo aŭ kurbeco de la Tero
Geografio regionoj de la Tero
Geologio solida ŝelo de la tero
Geometrio linioj, surfacoj kaj solidoj
Germanistiko germana lingvo
Gerontologio maljunaj homoj
Grafologio karaktero de homo per esplorado de lia skribo
Gramatiko lingvaj reguloj
Ginekologio virina organismo kaj ŝia naskaparato
Hematologio sango
Heraldiko blazonoj
Heŭristiko metodoj de esplorado en la scienco
Hidronimio nomoj de riveroj, lagoj, maroj
Histologio ĉeloj de homa organismo
Historio kronologia pasinto de la homaro kaj sociaj fakoj
Historiografio verkado historion de difinita tempo
Iktiologio fiŝoj
Informadiko informado per aŭtomataj maŝinoj
Kardiologio kormalsanoj
Kartografio verko de mapoj
Kemio analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj
Kinologio hundoj
Klimatologio priskribo kaj esplorado de klimatoj
Komputiko komputiloj kaj komputillingvoj
Kosmologio origino kaj formiĝo de la universo
Kosmografio movoj de la astroj
Kriminologio krimoj
Kristalografio esploro de kristaloj
Kronologio datoj de la historiaj eventoj
Leksikografio farado de vortaroj
Leksikologio etimologio, signifo kaj uzo de vortoj
Lingvistiko procedoj en lingvo, per kiu oni esprimas pensojn kaj sentojn
Logiko formoj kaj leĝoj de la pensado
Matematiko kvantoj, formoj kaj aranĝoj
Mekaniko ekvilibro kaj movo de la korpoj
Metalurgio industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj
Meteologio atmosferaj fenomenoj
Metodologio sciencaj metodoj
Metrologio mezuroj
Mikrobologio mikroboj kaj ilia agado
Mineralogio mineraloj
Morfologio formoj de la materio
Muzeologio muzeoj
Muzikologio muziko
Mikologio fungoj
Mitologio mitoj de unu lando aŭ religio
Nefrologio renoj
Noetiko eblecoj de la homa sciado
Numismatiko antikvaj moneroj kaj medaloj
Oceanografio maraj fenomenoj
Oceanologio oceanoj
Oftalmologio okuloj
Onomastiko propraj nomoj
Optiko lumaj fenomenoj
Orientalistiko popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento
Ornitologio birdoj
Ortografio korekta skribo de vortoj en unu lingvo
Ortopedio deformiĝo de la korpo
Osteologio ostoj
Paleontologio elfositaj restaĵoj
Paleografio deĉifrado de malnovaj skribaĵoj
Papirologio deĉifrado de antikvaj papiroj
Parazitologio animalaj kaj vegetaraj parazitoj
Patologio malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado
Pedagogiko instruado kaj edukado
Pediatrio infanmalsanoj
Petrografio rokspecoj
Pomologio fruktoj kaj fruktarboj
Psikiatrio mensaj malsanoj
Psikologio personeco de homo
Radiologio aplikado de radiokrea energio
Rentgenologio terapio per radioj
Romanistiko romanidaj lingvoj kaj kulturoj
Semantiko vortoj laŭ ilia signifo, sencoŝanĝo kaj sencevoluo
Serologio modifo de la sero sub la influo de malsanoj
Seksologio seksaj problemoj de la homo
Sinologio ĉina lingvo kaj kulturo
Sismologio kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj
Slavistiko slavaj lingvoj kaj kulturo
Sociologio fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo
Spektroskopio spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo
Speleologio kavernoj kaj subteraj akvofluoj
Statiko ekvilibro de la fortoj
Statistiko metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj
Stomatologio buŝo kaj dentoj
Stratigrafio tavoloj de la Tero (parto de geologio)
Sintakso konstruo de la frazoj (parto de gramatiko)
Teatrologio teatro
Termiko varmo
Termodinamiko rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj
Toponimio nomoj de geografiaj objektoj
Topografio grafika desegnado de la tereno
Toksikologio toksoj kaj kontraŭvenenoj
Traumatologio vundoj kaj traŭmatoj
Trigonometrio funkcioj de pluranguloj
Venerologio veneraj malsanoj
Vulkanologio vulkanoj
Zoogeografio geografia distribuo de animaloj
Zoologio animaloj
Zoonimio nomoj de animaloj
Michel FOULCAULT diras ke estas tri tipoj de sciencoj: #Matematikaj kaj Fizikaj sciencoj, karakterizataj de dedutiva metodo kaj praveblaj hipotezoj; #Sciencoj de kaŭzeco (biologio, lingvistiko, ekonomiko, kiuj serĉas pri la rilato inter kaŭzo kaj efiko inter nekontinuaj elementoj; #Sciencoj de pensado (homaj sciencoj), kiuj disvolvigas la pensado de si-memo en komuna regno.

Terminologio

La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj: -nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
- [http://www.eventoj.hu/steb/ scienca aplikado] Vidu ankaŭ:
- Scienca metodo
- Sciencisto ja:科学 ko:과학 ms:Sains simple:Science th:วิทยาศาสตร์ zh-min-nan:Kho-ha̍k

Scienco

Scienco prezentas agadsferon de homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objekta scio pri la realo; unu el formoj de socia konscio, inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, sumon de scioj, estante bazo por scienca mondbildo. Estis diversaspecaj sciencoj:
- babilonia scienco
- greka scienco
- ĉina scienco
- moderna scienco Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en 16-17-a jc-oj. Dum historia evoluo scienco fariĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.

Klasifiko de la sciencoj

Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo. Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj Intersciencaj Kampoj
Scienco (Branĉo) Ĉefa studobjekto
Agronomio terkultivado kaj hortikulturo
Akustiko sonoj
Algebro operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo
Anatomio strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj
Anesteziologio senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj
Antropologio evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj
Antroponimio propraj nomoj de homoj
Arkeologio monumentoj kaj artoj de antikva epoko
Aritmetiko nombroj kaj kalkulado per ili
Astronomio astroj kaj kosmaj fenomenoj
Asiriologio antikvaj civilizoj de Mezopotamio
Atomistiko kerna fiziko
Bakteriologio bakterioj
Biologio kemia strukturo de la vivuloj
Botaniko plantoj
Cibernetiko aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj
Citologio strukturo kaj funkcioj de la ĉelo
Daktiloskopio identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto
Dendrologio arboj kaj arbedoj
Dendrokronologio datadmetodo pere de arbringoj
Dermatologio haŭtmalsanoj
Diplomatiko malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto
Ekologio influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio
Ekonomiko mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj
Endokrinologio endokrinaj glandoj
Entomologio insektoj
Epigrafiko antikvaj epigrafoj
Ergonomio mezuro de laboro per ergoj
Estetiko belo en la naturo kaj en la artoj
Etnografio historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj
Etologio kondutoj de la bestoj
Etimologio origino de la vortoj
Faleristiko insignoj
Farmacio preparado de medikamentoj
Farmakologio kuraciloj kaj iliaj efikoj
Filologio esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio
Filozofio esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado
Folkloristiko tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj
Fonetiko fonemoj, iliaj variantoj kaj transformiĝo
Fonologio sonoj de la lingvo
Frazeologio frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto
Ftizeologio tuberkulozo kaj ĝia kuracado
Futurologio estonto de la Tero kaj la homaro
Fitologio plantoj
Fitonimio nomoj de plantoj
Fitogeografio geografio de plantoj
Fitopatologio patologio de plantoj
Fiziko propreco de korpoj kaj fenomenoj
Fiziologio funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj
Genealogio deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj
Genetiko fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco
Geodezio formo aŭ kurbeco de la Tero
Geografio regionoj de la Tero
Geologio solida ŝelo de la tero
Geometrio linioj, surfacoj kaj solidoj
Germanistiko germana lingvo
Gerontologio maljunaj homoj
Grafologio karaktero de homo per esplorado de lia skribo
Gramatiko lingvaj reguloj
Ginekologio virina organismo kaj ŝia naskaparato
Hematologio sango
Heraldiko blazonoj
Heŭristiko metodoj de esplorado en la scienco
Hidronimio nomoj de riveroj, lagoj, maroj
Histologio ĉeloj de homa organismo
Historio kronologia pasinto de la homaro kaj sociaj fakoj
Historiografio verkado historion de difinita tempo
Iktiologio fiŝoj
Informadiko informado per aŭtomataj maŝinoj
Kardiologio kormalsanoj
Kartografio verko de mapoj
Kemio analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj
Kinologio hundoj
Klimatologio priskribo kaj esplorado de klimatoj
Komputiko komputiloj kaj komputillingvoj
Kosmologio origino kaj formiĝo de la universo
Kosmografio movoj de la astroj
Kriminologio krimoj
Kristalografio esploro de kristaloj
Kronologio datoj de la historiaj eventoj
Leksikografio farado de vortaroj
Leksikologio etimologio, signifo kaj uzo de vortoj
Lingvistiko procedoj en lingvo, per kiu oni esprimas pensojn kaj sentojn
Logiko formoj kaj leĝoj de la pensado
Matematiko kvantoj, formoj kaj aranĝoj
Mekaniko ekvilibro kaj movo de la korpoj
Metalurgio industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj
Meteologio atmosferaj fenomenoj
Metodologio sciencaj metodoj
Metrologio mezuroj
Mikrobologio mikroboj kaj ilia agado
Mineralogio mineraloj
Morfologio formoj de la materio
Muzeologio muzeoj
Muzikologio muziko
Mikologio fungoj
Mitologio mitoj de unu lando aŭ religio
Nefrologio renoj
Noetiko eblecoj de la homa sciado
Numismatiko antikvaj moneroj kaj medaloj
Oceanografio maraj fenomenoj
Oceanologio oceanoj
Oftalmologio okuloj
Onomastiko propraj nomoj
Optiko lumaj fenomenoj
Orientalistiko popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento
Ornitologio birdoj
Ortografio korekta skribo de vortoj en unu lingvo
Ortopedio deformiĝo de la korpo
Osteologio ostoj
Paleontologio elfositaj restaĵoj
Paleografio deĉifrado de malnovaj skribaĵoj
Papirologio deĉifrado de antikvaj papiroj
Parazitologio animalaj kaj vegetaraj parazitoj
Patologio malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado
Pedagogiko instruado kaj edukado
Pediatrio infanmalsanoj
Petrografio rokspecoj
Pomologio fruktoj kaj fruktarboj
Psikiatrio mensaj malsanoj
Psikologio personeco de homo
Radiologio aplikado de radiokrea energio
Rentgenologio terapio per radioj
Romanistiko romanidaj lingvoj kaj kulturoj
Semantiko vortoj laŭ ilia signifo, sencoŝanĝo kaj sencevoluo
Serologio modifo de la sero sub la influo de malsanoj
Seksologio seksaj problemoj de la homo
Sinologio ĉina lingvo kaj kulturo
Sismologio kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj
Slavistiko slavaj lingvoj kaj kulturo
Sociologio fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo
Spektroskopio spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo
Speleologio kavernoj kaj subteraj akvofluoj
Statiko ekvilibro de la fortoj
Statistiko metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj
Stomatologio buŝo kaj dentoj
Stratigrafio tavoloj de la Tero (parto de geologio)
Sintakso konstruo de la frazoj (parto de gramatiko)
Teatrologio teatro
Termiko varmo
Termodinamiko rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj
Toponimio nomoj de geografiaj objektoj
Topografio grafika desegnado de la tereno
Toksikologio toksoj kaj kontraŭvenenoj
Traumatologio vundoj kaj traŭmatoj
Trigonometrio funkcioj de pluranguloj
Venerologio veneraj malsanoj
Vulkanologio vulkanoj
Zoogeografio geografia distribuo de animaloj
Zoologio animaloj
Zoonimio nomoj de animaloj
Michel FOULCAULT diras ke estas tri tipoj de sciencoj: #Matematikaj kaj Fizikaj sciencoj, karakterizataj de dedutiva metodo kaj praveblaj hipotezoj; #Sciencoj de kaŭzeco (biologio, lingvistiko, ekonomiko, kiuj serĉas pri la rilato inter kaŭzo kaj efiko inter nekontinuaj elementoj; #Sciencoj de pensado (homaj sciencoj), kiuj disvolvigas la pensado de si-memo en komuna regno.

Terminologio

La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj: -nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
- [http://www.eventoj.hu/steb/ scienca aplikado] Vidu ankaŭ:
- Scienca metodo
- Sciencisto ja:科学 ko:과학 ms:Sains simple:Science th:วิทยาศาสตร์ zh-min-nan:Kho-ha̍k

Okcidento

Okcidento aŭ Uesto estas la mala direkto de oriento, la direkto en kiu iras la terglobo dum sia turniĝo. Kvankam okcidenteco estas relativa afero, oni ofte subkomprenas okcidenta kiel okcident-eŭrazia, precipe kiam temas pri kulturo.

Vidu ankaŭ

Okcidenta Civilizo - nordo - sudo - kompasdirektoj. ja:西 Kategorio:Terscienco

17-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento Jaroj:
16011602160316041605 16061607160816091610
16111612161316141615 16161617161816191620
16211622162316241625 16261627162816291630
16311632163316341635 16361637163816391640
16411642164316441645 16461647164816491650
16511652165316541655 16561657165816591660
16611662166316641665 16661667166816691670
16711672167316741675 16761677167816791680
16811682168316841685 16861687168816891690
16911692169316941695 16961697169816991700
ja:17世紀 ko:17세기

Galileo

Galileo estas nomo de #regiono en la nordo de Palestino, #la itala sciencisto Galileo GALILEI, en Esperanto kutime nomata Galilejo. #Kosma sondilo sendita al Jupitero.

Kartezio

Renato KARTEZIO (31-a de marto, 159611-a de februaro, 1650) (france: René Descartes) estis la unua moderna filozofo de la Okcidento, la unua moderna matematikisto kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (kun Galileo kaj Bakono). En la Okcidento en la 17-a jarcento filozofio estis tute refondita: anstataŭ uzi Aristotelon kaj la Eklezion kiel bazon de vero, filozofoj – Kartezio, Bakono, Hobbes, ktp – rekonstruis filozofion per siaj propraj manoj. Kartezio estis tiu, kiu diris, Cogito ergo sum ("Mi pensas tial mi estas"), fondinte sian filozofion sur radikala dubo. Kiel Bakono, Kartezio pensis profunde pri la demando, "Kiel pensi kaj scii pri la mondo?" Li donis ekzemplon pri sonĝado: en sonĝo, oni perceptas aferojn, kiuj ŝajnas realaj, sed ne efektive ekzistas. Tial oni ne povas fidi la sensojn por trovi la verecon. Kaj pli perturbe, eble "malbona geniulo" ekzistas: potencega kaj ruzega estulo kiu provas trompi Kartezion kaj malhelpi lin scii la veran naturon de realeco. Ĉar ĉi tiuj eblecoj ekzistas, kion oni povas certe? La sistemo de scio kiun Kartezio konstruis tute baziĝas sur racio, rezonanta el iuj antaŭsupozitaj veroj. Simile al la matematiko de Eŭklido, sed aplikita al filozofo. Malsimile al la sistemo de Bakono, ĝi ne estas bazita sur sperto de mondo aŭ indukto. Per sia sistemo, Kartezio fondis la skolon de racionalismo, formo de idealismo. Racionalismo diras ke homa scio baziĝas sur racio kaj ideoj denaskaj. Locke kaj Hume kaj aliaj britaj filozofoj poste disputis kontraŭ ĉi tiu skolo, fondinte sian propran skolon, empiriismon, kiu diris ke sentumo, ne denaskaj ideoj, estas la bazo de scio. Kvankam Kartezio vidis naturon kiel grandan maŝinon, li diris ke menso ne estas meĥanika. Tia nematerialismo denove starigis Kartezion kontraŭ la britaj filozofioj, ekzemple sia samepokano, Hobbes. Hobbes ankaŭ vidis naturon kiel granda maŝino, sed en lia maŝino menso ne staris aparte, sed estis tute mekanika. Male la tutan animon de bestoj li vidis kiel tute meĥanika. kaj neis ke ili kapablas pensi, nek esti konscia. Tiu antaŭjuĝo, ofte signita de sia nomo, superinfluis la sciencan penson de Okcidento dum du jarcentoj. Kartezio, kiel Tomaso de Akvino kaj Aristotelo, verkis pruvon pri la ekzisteco de Dio. Kartezio ankaŭ estis grava matematikisto, inventinte analitikan geometrion, la apliko de algebro] al [[geometrio]], kiun li priskribis en La Géométrie en [[1637, kaj sen kiu la ne estus ebla la povego de matematiko en fiziko kaj inĝenierarto. Pri fiziko, li elpensis teoriojn, kiuj estis post Newton priironiitaj de ekzemple Voltaire; sed post la nova vido de fizika mondo far Ĝenerala Relativeco, kaj kun la "lokeco" de fizikaj interagoj, ties ideoj pri mekanikaj interagoj, étendue (konkreta spaco) kaj tourbillons (vorticoj), nun povas rigardati kiel ties antaŭvidoj kaj pli modernaj ol la sentempaj deforaj interagoj de Newton. Kartezio, kiu skribis latine kaj france, rimarkis, ke la latina estis perdinta sian rolon kiel la interlingvo de la Okcidento. Li proponas novan lingvon artefaritan kiel anstataŭo por la latina. Laŭ li la nova lingvo estu regula, neŭtrala kaj egale facile lernebla por ĉiuj. Li naskiĝis en Francio kaj estis klerigita de jezuitoj, sed tamen kiel plenaĝulo li laboris kaj loĝis ĉefe en Nederlando, kie estis libereco de penso (komparu tion al Ejnstejno), sed kie li ankoraŭ timis la potencon de la Katolika Eklezio (komparu tion al lia samtempulo, Galileo). Ironie, Kartezio estis pia katoliko kiu komence esperis ke la Eklezio adoptos lian filozofon.

Verkoj


- 1629: Regulae ad Directionem Ingenii
- 1637: Discours de la méthode
- 1637: La géométrie
- 1641: Meditationes de prima philosophia
- 1644: Principia philosophiae
- 1649: Traité des passions de l’âme
- [http://wikisource.org/wiki/Auteur:Ren%C3%A9_Descartes Wikisource] Kategorio:Francoj Kategorio:Filozofoj Kategorio:Matematikistoj ja:ルネ・デカルト ko:르네 데카르트 simple:René Descartes th:เรอเน เดส์การตส์

Aristotelo

thumb Aristotelo (-384 al -322) (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estas tre grava greka filozofo, Li kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII, Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formigis modernan sciencon. Scienco kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo.

Vivo

Li estis naskita en -384 en Stagiro en norda Grekio, filo de kuracisto. Havante 17 jarojn, en -367 li iris al Ateno por studi ĉe la Akademio, la instruejo de Platono, kaj restas tie dum la sekvantaj du jardekoj. En -344 li forlasis, irinte al la insulo Lesbo por studi maran biologion dum du jaroj kaj tiam instruis Aleksandron dum tri. En -335 Aristotelo starigis en Ateno lian lernejon, la Liceo. En -323, je la morto de Aleksandro, li forlasis Atenon kaj, post unu jaro, mortis. Aristotelo lispis. Aristotelo estis balbutanto.

Verko

Kvankam lia instruisto estis Platono, Aristotelo kaj Platono estas historie la du polusoj de Okcidenta filozofio. Platono kredis al idealismo, ke la mondo de vido, aŭdo, tuŝo, ktp, nur estas pala respegulito de la vera realo de ideoj. Aristotelo atakis la idealismon de Platono en lia tre grava verko, Metafiziko, inter aliaj.

Etiko

La verko Etiko temas pri kiel esti feliĉa, la celo de vivo laŭ Aristotelo. Li diras ke la feliĉa homo estas la virta homo; ke riĉo, famo, honoro, ktp, estas ŝajne, ne vere, bonaj. Do la libro estas ĉefe pri virto. Virto, li diras, ne estas trovita en la ekstremo sed en la mezo: la ora mezo. Ekzemple, en milito, la ekstremoj, timo kaj aŭdaco, detruas la soldaton; sed la mezo, kuraĝo, savas lin. Virto estas atingita kiam la racia parto de animo regas la malracian. Per ada praktiko, tia regado fariĝas kutimo de animo: "Ni fariĝas justa per justa agado, memregada per memregada agado, kuraĝa per kuraĝa agado." Tia kutimo disvolvigita de praktikado estas nomita virto (en la greka, la vorto estas arete, kies larĝa signifo estas "boneco"). La kvar ĉefaj virtoj estas: prudento, memregado, kuraĝo kaj justeco. Etiko ankaŭ pritraktas amikecon kaj la bonecon de la intelekta vivo, kiu portas la plej altan feliĉon laŭ la Filozofo. La ideo ke la celo de vivo estas feliĉo estis poste disvolvigita de Locke kaj Mill kiel radiko de siaj politikoj.

Politiko

En Politiko li pritaktas la idealan civiton (komparu la Respubliko-n de Platono kaj la Civito de Dio-n de Aŭgusteno). Aristotelo komparas la multajn formojn de civito en Grekio. Li vidas politikon kiel lukto inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj: kiam la riĉuloj aŭ malriĉuloj havas tro multe da potenco, la civito ne bone servas ĉiujn kaj poste ruiniĝas en milito aŭ renverso. La plej bona civito servas ambaŭ: la malriĉuloj ĉar ili estas la plimulto de piedoj; la riĉuloj ĉar ili estas la plimulto de mono kaj rimedo. Iafoje Aristotelo sonas kiel MarksoOrwell.

Organo

Liaj verkoj pri logiko -- Kategorioj, De Interpretado, Antaŭa Analitiko, Posta Analitiko, Temoj kaj Sofismaj Refutoj -- estas are konata kiel la Organo (greke οργανον = ilo, instrumento). En la 17-a jarcento, Bakono plue disvolvis la ideojn de Aristotelo pri logiko en sia verko, la Nova Organo, helpinte fondi modernan sciencon. En la Organo Aristotelo diris, inter aliaj, ke ĉiu aĵo havas esencon kaj akcesoraĵojn. La esenco estas tiu, kiu apartenas al ĝi laŭ difino. Ekzemple, homo estas, laŭ difino, racia animalo, tial lia animaleco kaj racieco apartenas al li kiel parto de lia esenco. Akcesoraĵoj, aliflanke, estas eco de aĵo kiu ne apartenas al ĝia difino aŭ esenco. Ekzemple, la alteco aŭ koloro de homo estas akcesoraĵoj. Mi estas homo, se mi estas blanka aŭ nigra, alta aŭ malalta, ktp. Aristotelo ankaŭ diris ke ĉiu aĵo estas klasigebla hierarkie. Ĉiu fizika aĵo aŭ substanco apartenas al klaso, kiun Aristotelo nomis ĝian specon kaj al superklaso aŭ ĝia genro. Ekzemple, homo kaj ĉevalo ambaŭ apartenas al la genro "animalo", kaj al siaj specoj, "homo" kaj "ĉevalo". La speco devenas de la genro per diferenco. La diferenco de la speco "homo" de la genro "animalo" estas la eco de racieco.

Posta Analitiko

Aristotelo fidis sian sensojn. En Posta Analitiko, la plej facila verko el la Organo, li argumentis ke scienco estas konstruita el aksiomoj (= memevidentaj, antaŭsupozitaj asertoj) per racio kaj senso: per senso ni akiras faktojn, kaj per racio ni pensas logike pri ĉi tiuj faktoj. Sed tio logike maleblas komenci sen aksiomoj, kiuj servas kiel radiko aŭ fundamento. La produkto de tia procedo estas kampo de scio aŭ scienco. Tio tre similas al nia moderna scienco, sed moderna scienco ne naskiĝis ĝis Galileo aldonis eksperimentadon kaj matematikon al la aristotela ideo de scienco.

Fiziko

En Fiziko li klarigas lian fizikon, precipe pri movo kaj ŝanĝo kaj kiel li okazas. Ĝi enhavas tre interesan diskuton pri senlimeco kaj hazardo. Laŭ Aristotelo, ĉio kreitaĵo havas kvar kaŭzojn: materia, fina, efika, kaj idea. Ekzemple, tablo havas:
  • materia kaŭzo: ligno, najlo, gluo, ktp
  • idea kaŭzo: la ideo pri tablo en la menso de la ĉarpentisto
  • efika kaŭzo: la mano de la ĉarpentisto
  • fina kaŭzo: por havi meblon por manĝado, kartludi, ktp.
Platono diris ke la sola kaŭzo estas la idea; modernanoj kutime diras ke la sola kaŭzo estas la efika; Aristotelo diris ke ĉiuj kvar estas kaŭzoj. El la kvar kaŭzoj, la tre trompema por la moderna menso estas la fina kaŭzo. El lia ideoj de kaŭzo kaj senlimeco, Aristotelo diris ke estas unu sola ĉiopova Dio kiu kreis la universon. Stranga diro el pagana buŝo. Lia pruvo, kiun Tomaso de Akvino prenis kaj profundigis, skizas jene:
  1. Efektiva senlimeco en realo estas malebla.
  2. Tial la ĉeno de efikaj kaŭzoj ne estas senlima.
  3. Tial devas esti unu sola unua efika kaŭzo.
  4. Ĉi tiu estas la Unua Moviganto aŭ Dio.

De Animo

Aristotelo en De Animo diris ke la homa animo havas tri partojn: la vegetala animo, kiu nutras kaj kreskas; la sensa animo kiu movas sian korpon kaj sensas; kaj la racia animo kiu pensas. Plantoj havas nur la vegetalan animon; animaloj havas la vegetalan kaj sensan, sed nur homo havas ĉiujn tri animojn.

Ktp...

Aristotelo vidis la teron -- kaj ĉion sub la luno -- kiel lokon tre difekteman kaj almenaŭ ĥaosan, lokon de ŝanĝo kaj morto, dum la ĉielo estas loko senŝanĝebla, eterna, paca, perfekta. Ĉi tiu mondbildo grave influos la menson de la Okcidento inter 1100 kaj 1600. Laŭ Aristotelo, la tero estas farita de kvar elementoj: tero, akvo, aero, fajro. Tero estas la plej peza kaj tial eme falas al la centro de la universo, al la Tero mem. Akvo estas pli malpeza ol tero, sed pli peza ol la aliaj elementoj, do ĝi falas inter la tero kaj aero. Simile, aero estas pli malpeza ol akvo, kaj fajro la plej malpeza. La ĉielo -- la suno, steloj, ktp -- estas farita el kvina elemento neŝanĝebla, kiun li nomis kvintesenco. Aristotelo ankaŭ verkis pri biologio, logiko, poezio, retoriko, vetero kaj astronomio.

Post morto

Aristotelo verkis multajn verkojn, kion ni scias ĉar ni havas ampleksan liston de lia verkaro. Laŭ la listo, nur ono el liaj verkoj ne estis perdita. Ekzemple, li verkis dialogojn en la stilo de Platono, sed neniu el tiuj ankoraŭ ekzistas. Plejparte la verkoj, kiujn ni efektive havas, estas notoj de prelegoj skribitaj de liaj studentoj kaj, en la jarcento -I, redaktitaj de Androniko de Rodo. Aristotelo verkis en la greka kun bona stilo, sed la verkoj kiujn ni havas estas en lingvo kruda kaj skiza. En la 7-a jarcento, la araboj kaptis Egiption kaj eltrovis la verkojn de Aristotelo. Ili ŝatis la sciencon de Aristotelo, sed lia filozofio defiis ilian fidon. La islamanaj filozofoj Aviceno kaj Averoso penis akordigi la filozofion de Aristotelo kun islamo, sed ilia skolo de falsafismo plejparte fiaskis sintezi Aristotelon kun islamo. Dume, la Okcidento forgesis Aristotelon inter 500-1100, spite de la traduko de Boetio, sed tiam retrovis lin en la 12-a jarcento en araba traduko en Hispanio. Tio estis pensobombo por kristanismo, simile al la posta de Darvino. Sed post du jarcentoj, kristana Eŭropo plejparte sorbis la penson de Aristotelo, precipe per la verkoj de Sankta Tomaso de Akvino, kiu sukcese sintezis kristanan kaj aristotelan penson kiel tomasismon. Tiu estis esprimita filozofie en lia Summa theologica kaj poezie en La Dia komedio de Danto. Per la sintezo, la ideoj de Aristotelo povis fariĝi la fundamento de moderna scienco. Lia verko en fiziko kaj logiko ne estis preterpasita ĝis Galilejo kaj Bakono en la 17-a jarcento; en biologio ne ĝis Darvino en la 19-a jarcento. Liaj verkoj pri politiko, etiko kaj poezio restas avangardaj.

Konsilo al la Leganto:

Verko de Aristotelo ne estas lernolibro; male, ĝi estas libro verkita por tiuj, kiuj jam rekonas kaj scias la ĉefajn vortojn kaj ideojn de lia filozofio. Ĉar vi ne estas studento ĉe la Liceo, tial aŭ vi devas legi pri tiaj ideoj en enkonduka libro pri Aristotelo (supre mi donas al vi etan enkondukon), aŭ vi devas enplonĝi kaj, iom post iom, lernas la vortojn kaj ideojn, same kiel vi lernis la vortojn de via patrolingvo. Vi devas legi kelkajn verkojn antaŭ ol vi sentos vin komforta en lia mondo. Ĉiu verko ne tute klarigas lian penson, sed anstataŭ estas unu aparta fenestro al lia penso. La verkoj plej facile legeblaj kaj kompreneblaj estas Poetiko, Etiko kaj Politiko. La verko plej malfacila (almenaŭ por mi) estas la Antaŭa Analitiko. Por kompreni la Okcidenton kulture kaj filozofie, precipe inter 1200-1700 -- ekzemple, por legi Danton, Ŝekspiron, Galileon, ktp. -- legado de Aristotelo estas tre utila kaj preskaŭ neevitebla. Sekvintoj: Tomaso de Akvino, Bakono, Galileo ja:アリストテレス ko:아리스토텔레스 ms:Aristotle simple:Aristotle th:อริสโตเติล

Eksperimento

Eksperimento estas metoda provo kontroli aŭ pruvi hipotezon per observo de intence produktita fenomeno. Se oni volas uzi la rezultojn en la scienco, estas necese ke la eksperimento estas ripetebla, kaj donas (en samaj cirkonstancoj) ĉiam la saman rezulton.

Matematiko

Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas logika dedukta scienco, kiu studas aksiome difinitajn abstraktajn strukturojn (kvanto, formo, aranĝo) uzante simbolan logikon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, ĝenerale de fiziko, sed matematikistoj difinis ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de ĉi tiu scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeli precizajn instrumentojn, evolui novajn teknologiojn kaj komputilojn, konstrui domojn, eĉ baki kukon bezonas aplikon de nombroj, geometrio, mezuro kaj spaco. Ekzistas du ĉefaj branĉoj de matematiko: pura kaj aplika. La pura matematiko esploras objektojn nur pro la teoria intereso, sed aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado aŭ por pli komplika teoria apliko en scienco. :Matematiko estas la alfabeto per kiu Dio skribis la mondon. (Galileo Galilei, 1564-1642) :Matematiko estas pli bone speco de arto.(Takakazu Seki, 1642-1708) :Matematikon oni povas difini kiel la sciencon, kie oni ne scias pri kio oni parolas, nek ĉu tio, kion oni diras estas vera. (Bertrand RUSSELL, 1872-1970) ---- Primaraj Nocioj :Aksiomo - Aro - Nombro - Postulato - Teoremo Ĉefkonceptoj :Algoritmo - Angulo - Bildigo - Derivaĵo - Diferencialo - Distanco - Distribuo - Ekvacio - Esprimo - Formulo - Fraktalo - Funkcio - Fourier-a analizo - Grafeo - Grupo - Integralo - Kartezia Koordinato - Kvanto - Limeso - Linio - Malderivaĵo - Matrico - Operacio - Parametro - Progresio - Punkto - Regresio - Regulo - Rilato - Serio - Skalaro - Spaco - Strukturo - Surfaco - Tabelo - Termo - Variablo - Vektoro - Vico Matematikaj Sciencoj :Algebro - Analitiko - Aritmetiko - Aroteorio - Diskreta Matematiko - Geometrio - Grafeteorio - Kalkulo - Kombinatoriko - Logistiko - Matematika Analizo - Trigonometrio - Matematika Programado - Nombroteorio - Statistiko - Stokastiko - Teorio De Kategorioj - Teorio de Komputado - Teorio de Probabloj - Teorio de Grupoj - Teorio de Ludoj - Teorio de Amasaj Servoj - Topologio Rilataj Sciencoj :Cibernetiko - Informadiko - Statistiko - Logiko - Mekaniko Aliaj Temoj :Historio de Matematiko - Matematikistoj - Filozofio de matematiko Organizoj kaj Premioj :Internacia Matematika Unio - IAdEM - Medalo Fields - Medalo Nevanlinna ----

Esperanto kaj matematiko

La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana- franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobrˇichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 8085853655. 21cm. Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingi¸us de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la Emondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko. La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp. Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de universitata scienca fako. La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto, kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate. Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M EdE-M Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo BOURLET, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.) O. SIMON.

Eksteraj Ligoj


- [http://www.math.uu.se/~kiselman/matstat.pdf Proponitaj ŝanĝoj pri matematiko kaj statistiko por la PIV]
- [http://www.geocities.com/matematikistoj/ TTT-ejo de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj] als:Mathématiques ja:数学 ko:수학 ms:Matematik simple:Mathematics th:คณิตศาสตร์

Universitato

Pedagogio - Fakultato Universitato estas institucio de edukado kaj esploro. La unuaj Eŭropaj universitatoj estis fondataj en Italio je 1088 kaj Francio en la mezepoko por la studo de juro, sanscienco, teologio. La Universitato de Bolonjo en Italio estas konsiderata la unua eŭropa universitato. Antaŭe, similaj institucioj jam ekzistis en islamaj landoj, precipe en Kairo, Egipto. La plej grava Azia universitato estis Nalanda, en Bihar, Barato, kie la 2-a jarcenta budha filozofo Nagarjuna baziĝis. En Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trivium: la artoj de gramatiko, retoriko, kaj logiko kaj la quadrivium: aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio.

Listo de universitatoj

Nordamerikaj


- Berkeley
- Kalifornia Instituto de Teknologio
- Masaĉuseca Instituto de Teknologio
- Universitato de Kalifornio
- Universitato de Suda Kalifornio
- Universitato Rice
- Universitato Stanford
- Universitato McGill
- Universitato de Toronto
- Universitato de Brita Kolumbio

Sudamerikaj


- Universitato de Sudkolombia

Eŭropaj


- Listo de universitatoj en Hungario
- Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato en Ĉeboksari
- ELTE en Budapeŝto: Esperanto-fako http://www.geocities.com/elte_alkalmazott_nyelveszet
- Karola Universitato en Prago
- La Sorbonne en Parizo
- Moskva Ŝtata Universitato
- Teknika Universitato Minakademio Freiberg
- Universitato de Barcelono en Barcelono (Hispanio)
- Universitato de Kembriĝo
- Universitato de Laponio en Rovanjemio
- Universitato de Loveno
- Universitato de Oksfordo
- Universitato Ernst Moritz ARNDT en Greifswald
- Universitato J. E. Purkyně en Ústí nad Labem
- Universitato Masaryk en Brno
- Universitato Palacký en Olomouc
- Universitato de Upsalo

Aziaj


- Universitato de Aligarh
- Universitato Nanjing
- Universitato Tokio
- Universitato Kjoto
- Hebrew-Universitato
- Shantiniketan: Universitato Viŝva Barati
- Tel-Aviva Universitato

Internaciaj


- AIS San-Marino ja:大学 ko:대학교 ms:Universiti simple:University th:มหาวิทยาลัย



Naturo

La termino Naturo kun larĝa senco staras en la vico de Universo, Mondo, Kosmo. En mallarĝa senco ĝi estas la surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo, animaloj, plantoj kaj ĉiuj vivaj estaĵoj. Pri la studo kaj esploro de la viva naturo estas okupita la scienco Biologio kaj ĝiaj branĉoj, ankaŭ kelkaj intersciencaj disciplinoj.
- Anatomio
- Biokemio
- Bioteknologio
- Botaniko
- Ĉela Biologio
- Citologio
- Ekologio
- Etologio
- Genetiko
- Imunologio
- Infektaj Malsanoj
- Mara Biologio
- Mikrobiologio
- Molekula Biologio
- Neŭroscienco
- Onkologio
- Ontogenio
- Paleontologio
- Filogenio
- Fiziologio
- Taksonomio
- Toksikologio
- Zoologio ---- Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Naturo
[M]: Vivo ~ Flaŭro ~ Faŭno ~ Naturzonoj ~ Naturprotektado ja:自然 simple:Nature

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

Profesoro

Pedagogio Profesoro estas universitata instruisto de la plej alta grado. Profesoreco estas scienca titolo, kiun atribuas ŝtatestro je propono de la universitato aŭ en landoj kie la universitatoj havas plenan aŭtonomion, de la universitato mem. Tamen en kelkaj kazoj universitatoj liberigas unuopajn profesorojn de instrutaskoj, por ke ili povu dediĉi sin ekskluzive al scienca esplorado. En kelkaj landoj, precipe latinidlingvaj, oni donas ankaŭ la titolon profesoro al la mezlernejaj instruistoj kaj en Francio, ekde kelkaj jaroj, eĉ al tiuj, kiuj laboras en elementaj lernejoj; sed estas atentinde, ke tiu maniero tute ne estas internacia kaj povas esti kaŭzo de gravaj miskomprenoj. Oni imagu mezlernejan instruiston akceptita en monduma kunveno en Anglio aŭ Germanio, prezentita kiel profesoro kaj demandita, en kiu Universitato li instruas. Tial, por eviti ĉian konfuzon, instruisto ĉiam precizigu: «Mi estas instruisto».

Listo de geprofesoroj


- Pierre DEJEAN
-
- Henrik SEPPIK
-
- Fanny BONNET
-
- Leonhart FUCHS
- Vlado JUKL
-
- Maria Stella THOMAZI
-
- Emmanuel ROBERT
-
- Otto SIMON
-
- Giuseppe PEANO (
- )esperantlingvaj Kategorio:Profesioj

Thomas KUHN

Filozofio > Scienfilozofio > Thomas KUHN < Scienco ---- Thomas KUHN (1922-1996) estis usona filozofo kaj historiisto de moderna scienco. Li estis profesoro kiu instruis ĉe Berkeley (1956-64), Universitato Princeton (1964-79) kaj MIT. Sed lia ĉefa verko, The Structure of Scientific Revolutions ("La strukturo de sciencaj revolucioj"), li verkis kiam li ankoraŭ estis studento de fiziko en Harvard kiam li studis pri Koperniko kaj Aristotelo. Strukturo unufoje estis monografo, sed poste en 1962 ĝi estis eldonita kiel libro. Laŭ Kuhn, moderna scienco progresas ne per la kvieta neado de faktoj kaj teorioj, kiel supozis Aristotelo, sed ĝi saltas per revoluciaj paradigmoj: Koperniko, Darvino, Ejnstejno, Dalton, ktp, ne enkondukis novajn faktojn sed rigardis la bone konatajn faktojn per nova klariga modelo aŭ paradigmo. Sed la nova paradigmo konkeras la malnovan plejparte per la ŝanĝo de generacio, ne per la racia konvinko de la partianoj de la malnova paradigmo. Morto kaj modo, ne dolĉa racio, estas la amiko de la nova paradigmo. (1) La paradigmo kutime estas la produkto de iu nova al la kampo, kiu ankoraŭ ne estis fiksita partiano de la reganta paradigmo. Ejnstejno kaj Dalton estas bonaj ekzemploj de tio. La malnova paradigmo ja estas bona, sed ĝi likas kaj havas truojn kaj ne jam elegante kaj trafe klarigas la novajn faktojn de la lastaj jaroj aŭ jardekoj. Ĝi aspektas kiel findinda sed malnova ŝuo, pneŭmatiko aŭ hundo. Do iu geniulo heŭreke trovas la novan paradigmon kiel solvo kaj ĝin proponas. Sed ĝi ne konvinkas la maljunajn, grizajn profesorojn, sed la junajn verdajn studentojn, kiuj utilis la novan paradigmon por gajni gloron kaj famon. Kaj katedron. Tiam la paradigmo fariĝas la nova ortodokso kaj la ciklo ripetas. Sed tiu progreso per paradigmo ne ĉiam estis. Fakte, la esenca malsamo inter matura, moderna scienco kaj antaŭscienco estas la enkonduko de la unua paradigmo. En la tempo de Aristotelo aŭ eĉ Leonardo, scienco ne estis la afero de paradigmoj. Antaŭ Lavoisier, kemio ne estis matura scienco, sed amaso de provoj kaj hazardaj reguloj sen iu ajn granda modelo. Laŭ Kuhn, multe de la sociaj sciencoj estas ankoraŭ antaŭ-paradigma, do malmatura kaj ne scienco en la moderna senco. Bona paradigmo ne nur klarigas elegante kaj trafe la konatajn faktojn, sed ankaŭ sugestas esploron pri nekonataĵoj, kiuj decidige pruvos aŭ malpruvos la paradigmon mem. Ĝi ankaŭ sugestas fruktodonajn kampojn de esploro por disvolvigi la paradigmon. La heliocentrismo de Koperniko estas klasika ekzemplo, kiu ne nur estis pruvebla, sed fruktodone direktis la esplorojn de Galileo, Keplero kaj eĉ Tycho. Signo de antaŭ-paradigma scienco estas la ekzisto de skoloj kaj ismoj en la kampo de studo -- kiel okazis en la 20-a jarcento en psikologio kaj marksismo. Kiel rekoni skolon: # Idearo alloga sed ankaŭ spekulacia kaj ne pruvebla (aŭ malpruvebla). # Ekzisto de rivalaj skoloj. # Studentoj studas ne lernolibron pri la aktuala stato de la kampo, sed la "klasikaĵoj", eĉ la verkojn de la fondinto mem! # La finaĵo de -ismo estas indiko. Alivorte, skolo similas al sekto aŭ religio, ne matura, moderna scienco. Vidu ankaŭ: Paul FEYERABEND, Imre LAKATOS (1) komparu tiun penson el Max PLANCK: :"Nova scienca vero ne triumfas konvinkante siajn kontraŭulojn kaj montrante al ili, ke - vidante ĝin - ili vidas la realon, sed kiam tiuj fine mortis, kaj estas anstataŭitaj de nova generacio da homoj, kiuj formiĝis kutimiĝante al ĝi ! " KUHN, Thomas ja:トーマス・クーン ko:토머스 새뮤얼 쿤

Karl POPPER

Sir Karl Raimund POPPER, nask. en Vieno je la 28-a de julio 1902, mort. en Londono je la 17-a de septembro 1994 estas filozofo brita aŭstridevena kaj aŭtoro de la teorio pri malverigebleco. http://it.wikipedia.org/upload/a/a8/Karlpopper.jpg Atendante veran artikolon jen plej signifa resumo de lia ĉefa tezo: "Teorio, kiu ne estas malpruvigebla de iu ajn evento elpensebla ece estas neniel scienca." ja:カール・ポパー

Materialismo

Filozofio > Materialismo ---- Materialismo estas filozofiomondkoncepto kiu asertas, ke la mondo estas tute komprenebla kiel materio, energio kaj la leĝoj de fiziko. Estas naturo sed ne supernaturo. Dio estas hipotezo nenecesa, kiel diris Voltaire. Eĉ vivo kaj menso nur estas tre kompleksaj fizikaj sistemoj. Sekve de tio, providenco kaj libervolo nur estas iluzio kaj la universo agas tute reguleme sed ankaŭ tute sencele. Notu bone: ateismo ne necese estas materialisma aŭ inverse. Budhismo estas ateisma sed ne materialisma, dum epikuranismo estas materialisma sed ne ateisma. Pensintoj: :Epikuro - Darvino - Demokrito - Dennett - Foucault - Freŭdo - Hobbes - Hume - Lenino - Lukrecio - Markso - Mao - Minksy - B.F. Skinner - E.O. Wilson Ismoj: :epikuranismo - komunismo - marksismo - moderna scienco ja:唯物論

Ng Mui

Ng Mui (五梅大師; pinyin: Wǔ Méi Dà Shī; Yale Cantonese: Ng5 Mui4 Daai6 Si1) is said to have been one of the legendary Five Elders—survivors of the destruction of the Shaolin Temple by the Qing Dynasty (16441912). She is said to have been a master variously of the Shaolin martial arts, the Wudang martial arts, and Yùejiāquán, the family style of Yue Fei.
She is also credited as the founder of the martial arts Wǔ Méi Pài (Ng Mui style), Wing Chun Kuen, Dragon style, White Crane, and Five-Pattern Hung Kuen.
She has been associated with various locations, including the Shaolin Temple in either Henan or Fujian, the Wudang Mountains in Hubei, Mount Emei in Sichuan, a supposed White Crane Temple, the Daliang Mountains on the border between Sichuan and Yunnan, and additional locations in Guangxi and Guangdong.
According to one folk story, she was the daughter of a Ming general.

Ng Mui in the traditions of Wing Chun

According to the Wing Chun master Yip Man, Ng Mui was Abbess at the Henan Shaolin Monastery and managed to survive its destruction by Qing forces during the reign of the Kangxi Emperor (16621722). She fled to the White Crane Temple, which this account locates in the distant Daliang mountains on the border between Yunnan and Sichuan, where she met a girl of fifteen named Yim Wing-Chun whom a local bandit was trying to force into marriage. Ng Mui agreed to teach Wing-Chun how to defend herself and distilled her knowledge of Shaolin martial arts into a system that Wing-Chun would be able to learn quickly, which the girl used to fend off the bandit once and for all. Sichuan's own hand.]]

Comments

It is unlikely that the Henan Shaolin Monastery was destroyed by the Kangxi Emperor, whose expressed his favor for the temple with the calligraphic inscription that, to this day, still hangs over its main gate.

Ng Mui in the traditions of Five-Pattern Hung Kuen

It is believed that the Five-Pattern System was jointly created by the Buddhist Mistress Ng Mui, and Miu Hin, an unshaved disciple of the Siu Lam Monastery. Through careful observation, and imagination, these two kung fu experts imitated the movements of the creatures — how they jump, how they paw, and how they use their wings, beaks, jaws, or claws, how they coil up, how they rush forward and retreat, and finally they created this kung fu system consisting of movements modified from those of the named creatures, and adjusted the techniques to suit human limbs. (Leung, 1980)

Comments

With regard to the details of the temple's destruction, this account by and large concurs with that of the Yip Man branch of Wing Chun.

Ng Mui in the traditions of Dragon style

Modern Dragon style historians relate that Shaolin nun Ng Mui, who is said to have originated the Dragon style, was one of the last members of the temple before its first destruction, which they date to 1570 (Chow & Spangler, 1982). The Shaolin Gung Fu Institute of the Pacific Northwest agrees with the date of 1570 for a destruction of the temple and states explicitly that Dragon style was created at the Henan Shaolin Temple c. 1565.

Comments

The conventional attribution to the Qing Dynasty (1644–1912) with the destruction of the Shaolin Temple which Ng Mui escaped is inconsistent with a date of 1570.

Ng Mui in the traditions of Wǔ Méi Pài

As the daughter of a general in the Ming imperial court, Ng Mui enjoyed not only the education that a young lady of her social standing could expect, but the finest martial art training available. The personal style she developed was geared toward combat rather than performance, as befits the daughter of a soldier. Ng Mui was traveling in the countryside when her parents were killed in the Manchu capture of the Ming capital. She took refuge in the White Crane Temple, which this legend locates in Kwangsi Province, where she became a leader in the anti-Qing rebellion. She led raids on Manchu palaces and, on one occasion, even assassinated the Manchu prince. To keep it away from the prying eyes of Manchu spies, she taught her style only within the confines of the White Crane Temple. Her method was fully developed in the Ming Imperial palace before she entered the Monastery. She is noted to have invented the Plum Flower Posts, 3 inch wooden posts driven into the ground at various heights to train balance and leg strength. While in the White Crane Shaolin Temple, Wu Mei (Ng Mui) in Cantonese dialect, learned Bodhidharma's Form of Longevity, and Bodhidharma's Sinew Change Classic, adding Chi Gung [Qi Gong] (Pin Yin), to her method. This internal training advanced her form of martial art to "Internal" status, allowing her to produce the "Five Treasures": "Tung Tiu Yiu" Flexible Reed Spine, "Bak Fu Bui" White Tiger Back, "Mo Yin Kuen" Formless Movements,"Tiet Tsien Lien Wan" Iron Wire continuous Return, "Ji Dong Lik" Automatic Force, and the "Five Breath Transformations": "Hung Hei" Atmosphere, "Hei" Breath, "Hei Gung" [Qi Gong] (Pin Yin) Breath Work, "Dien Gung" Electrical Effort, "Shen Gung" Force of Spirit. Wu Mei used no animal forms but understood the Ten Small Creatures: