Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Monato

Monato

Se vi serĉas informojn pri la Esperanto-gazeto nomata "Monato", vi povas trovi ĝin ĉe Monato (gazeto). ---- Monato estas tempintervalo, laŭ kio oni dividas la jaron. La kvanto de monatoj egalas al 12 en ĉiuj kalendarsistemoj, kiu ŝajne devenas de antikvaj sumeroj kaj babilonianoj. La monatnomoj laŭ Gregoria Kalendaro same sonas en diversaj lingvoj, tamen ĉi tiuj nomoj estis donitaj de antikvaj Romianoj.
- Januaro - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Januarius. La vorto Januaro devenas de la nomo de dio de Romianoj - Januso. Li estis dio de la komenco kaj fino, de enirejo kaj elirejo, pordoj (Ianua latine signifas "pordo"). Li rigardis samtempe antaŭen kaj malantaŭen kaj povis vidi pasinton kaj futuron. Oni imagas lin duvizaĝa kun ŝlosilo kaj 365 fingroj. (January, janvier, enero, gennaio, Januar.)
- Februaro - kutime 28 tagoj, en superjaroj 29, en Romia Respublika Kalendaro Februarius. La vorto Februaro signifas "purigadon de pekoj per oferdono". Tiu estis monato de purigado (de vintro) kaj prepariĝo (por printempo). Laŭ alia versio ĝi estas ligita kun la nomo Februs - dio de subtera lando. (February, février, febrero, febbraio, Februar.)
- Marto - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Martius. Marso estis dio de milito (antaŭ ol la helena influo, de terkulturo) en antikva Romo. Romianoj ĉi tiun monaton impresiĝis per ofta fulmotondro, kiu aspektis kiel ĉiela milito. En Italio marto estas monato de permanenta pluvo kaj vento kaj se aldoni fenomenojn, kaŭzitajn de kunpuŝiĝo de nebuloj, oni tre facile povas imagi detruon kaj militon. (March, mars, marzo, marzo, März.)
- Aprilo - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Aprilis. Oni supozas, ke la nomo Aprilo devenas de latina vorto aperire. Ĝi signifas "malfermon", kiu verŝajne estas ligita al apero de florburĝonoj printempe. (April, avril, abril, aprile, April.)
- Majo - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Maius. La nomo Majo devenas de Romia diino Maja (patrino de Merkuro), kiu estis diino de riĉeco kaj fekundeco. (May, mai, mayo, maggio, Mai.)
- Junio - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Junius. La nomo Junio estis donita al ĉi monato honore de Romia diino Junona, kiu estis edzino de Jupitero. (June, juin, junio, giugno, Juni.)
- Julio kaj Aŭgusto po 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Julius kaj Augustus. La nomoj Julio kaj Aŭgusto estis donitaj honore de Romanaj imperiestroj - Julio Cezaro (estis naskita en ĉi monato) kaj Oktavio Aŭgusto (regis dum 63 a.K. - 14 p.K.), kiuj faris kalendarajn reformojn. Antaŭ la cezaroj, Julio estis Quintilis (antaŭ 44 a.K.) kaj Aŭgusto estis Sextilis (antaŭ 8 a.K.).(July, August, juillet, août, julio, agosto, luglio, agosto, Juli, August.)
- Septembro - 30 tagoj. La nomo Septembro devenas el la latina numeralo septem, t.e. "sep". Tian ordnumeron havis ĉi monato laŭ malnova Romia kalendaro. (September, septembre, setiembre, settembre, September.)
- Oktobro - 31 tagoj, Novembro 30 kaj Decembro 31. Oktobro devenas el la latina numeralo octem (oka), Novembro - novem (naŭa) kaj Decembro - decem (deka). Ordnumeroj venas de la antaŭjulia Romia kalendaro. (October, November, December, octobre, novembre, décembre, octubre, noviembre, diciembre, ottobre, novembre, dicembre, Oktober, November, Dezember.) Originale, la romia kalendaro komencis je la 1-a de marto ĝis la fino de decembro. Post decembro estis tagoj senmonataj. Poste tiuj tagoj estis donitaj al du novaj monatoj, februaro kaj januaro. Por aliaj monatsistemoj vidu: Juda kalendaro, Islama kalendaro, Franca respublika kalendaro, kaj ankaŭ astrologio.

Ortografio

Laŭ la Fundamento de Esperanto la komencon de la monatnomoj oni skribu majuskle: Januaro, Februaro, Marto ktp. ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo > Monato


  januaro februaro marto aprilo majo junio julio aŭgusto septembro oktobro novembro decembro
afrikansa Januarie Februarie Maart April Mei Junie Julie Augustus September Oktober November Desember
albana janar shkurt mars prill maj qershor korrik gusht shtator tetor nëntor dhjetor
angla January February March April May June July August September October November December
araba يناير فبراير مارس أبريل مايو يونيو يوليو أغسطس سبتمبر أكتوبر نوفمبر ديسمبر
armena Յունուար
(hunvar)
Փետրուար
(pedrvar)
Մարտ
(mard)
Ապրիլ
(abril)
Մայիս
(majis)
Յունիս
(hunis)
&Յուլիս
(hulis)
Օգոստոս
(okosdos)
Սեպտեմբեր
(sebdemper)
Հոկտեմբեր
(hokdemper)
Նոյեմբեր
(nojemper)
Դեկտեմբեր
(tegdemper)
belorusa Студзень
(Studzjen')
Люты
(Ljuti)
Сакавік
(Sakavik)
Красавік
(Krasavik)
Травень
(Travjen')
Чэрвень
(Ĉervjen')
Ліпень
(Lipjen')
Жнівень
(Ĵnivjen')
Верасень
(Vjerasjen')
Кастрычнік
(Kastriĉnik)
Лістапад
(Listapad)
Сьнежань
(S'nieĵan')
bosna Januar Februar Mart April Maj Juni Juli August Septembar Oktobar Novembar Decembar
bretona Genver C'hwevrer Meurzh Ebrel Mae Mezheven Gouere Eost Gwengolo Here Miz Du Kerzu
bulgara януарски
(januari)
февруари
(fevruari)
март
(mart)
април
(april)
май
(maj)
юни
(juni)
юли
(juli)
август
(avgust)
септември
(septemvri)
октомври
(oktomvri)
ноември
(noemvri)
декември
(dekemvri)
ĉeĥa leden únor březen duben květen červen červenec srpen záři říjen listopad prosinec
ĉina 一月 二月 三月 四月 五月 六月 七月 八月 九月 十月 十一月 十二月
dana Januar Februar Marts April Maj Juni Juli August September Oktober November December
estona jaanuar veebruar märts aprill mai juuni juuli august september oktoober november detsember
eŭska urtarrila otsaila martxoa apirila maiatza ekaina uztaila abuztua iraila urria azaroa abendua
finna tammikuu helmikuu maaliskuu huhtikuu toukokuu kesäkuu heinäkuu elokuu syyskuu lokakuu marraskuu joulukuu
franca janvier février mars avril mai juin juillet août septembre octobre novembre décembre
frisa Jannewaris Febrewaris Maart April Maaie Juny July Augustus Septimber Oktober Novimber Desimber
germana Januar Februar März April Mai Juni Juli August September Oktober November Dezember
greka Ιανουάριος Φεβρουάριος Μάρτιος Απρίλιος Μάιος Ιούνιος Ιούλιος Αύγουστος Σεπτέμβριος Οκτώβριος Νοέμβριος Δεκέμβριος
guĝarata જાન્યુઆરી ફેબ્રુઆરી માર્ચ એપ્રિલ મે જૂન જુલાઈ ઑગસ્ટ સપ્ટેમ્બર ઑક્ટ્બર નવેમ્બર ડિસેમ્બર
havaja Ianuali Pepeluali Malaki 'Apelila Mei Iune Iulai 'Aukake Kepakemapa 'Okakopa Nowemapa Kēkēmapa
hebrea ינואר פברואר מרץ אפריל מאי יוני יולי אוגוסט ספטמבר אוקטובר נובמבר דצמבר
hinda जनवरी फरवरी मार्च अप्रैल मई जून जुलाई अगस्त सितम्बर अक्तूबर नवम्बर दिसम्बर
hispana enero febrero marzo abril mayo junio julio agosto septiembre octubre noviembre diciembre
hungara január február március április május június július augusztus szeptember október november december
indonezia Januari Februari Maret April Mei Juni Juli Agustus September Oktober November Desember
irlandgaela Enáir Feabhra An Márta An t-Aibreán An Bhealtaine An Meitheamh Iúil Lúnasa Meán Fómhair Deireadh Fómhair Samhain Nollaig
islanda janúar febrúar mars apríl maí júní júlí ágúst september október nóvember desember
itala gennaio febbraio marzo aprile maggio giugno luglio agosto settembre ottobre novembre dicembre
japana antikve むつき
mucuki
きさらぎ
kisaragi
やよい
jajoi
うづき
uzuki
さつき
sacuki
みなづき
minazuki
ふみづき
fumizuki
はづき
hazuki
ながつき
nagatsuki
かんなづき
kannazuki
しもつき
ŝimocuki
しわす
ŝiŭasu
japana moderne 一月
iĉi-gacu
二月
ni-gacu
三月
san-gacu
四月
ŝi-gacu
五月
go-gacu
六月
roku-gacu
七月
ŝiĉi-gacu
八月
haĉi-gacu
九月
ku-gacu
十月
jū-gacu
十一月
jūiĉi-gacu
十二月
jūni-gacu
jida יאַנואַר
(januar)
פֿעברואַר
(februar)
מאַרץ
(marc)
אַפּריל
(april)
מײַ
(maj)
יוני
(yuni)
יולי
(yuli)
אױגוסט
(ojgust)
סעפּטעמבער
(september)
אָקטאָבער
(oktober)
נאָװעמבער
(november)
דעצעמבער
(december)
kataluna Gener Febrer Març Abril Maig Juny Juliol Agost Setembre Octubre Novembre Desembre
kimra Ionawr Chwefror Mawrth Ebrill Mai Mehefin Gorffennaf Awst Medi Hydref Tachwedd Rhagfyr
kornvala Genver Hwevrer Meurth Ebryl Me Metheven Gortheren Est Gwynngala Hedra Du Kevardhu
kroata Siječanj Veljača Ožujak Travanj Svibnja Lipanj Srpanj Kolovoz Rujan Listopao Studeni Prosinac
korea 1월 2월 3월 4월 5월 6월 7월 8월 9월 10월 11월 12월
latina Ianuarius Februarius Martius Aprilis Maius Iunius Iulius Augustus Septembri Octobris Novembris Decembris
latva janvāris februāris marts aprīlis maijs jūnijs jūlijs augusts septembris oktobris novembris decembris
litova Sausio Vasario Kovo Balandžio Gegužės Birželio Liepos Rugpjūčio Rugsėjo Spalio Lapkričio Gruodžio
manksa Jerrey Gheuree Toshiaght Arree Mayrnt Averil Boaldyn Mean Souree Jerrey Souree Luanistyn Mean Fouyir Jerrey Fouyir Mee Houney Mee Ny Nollick
nederlanda januari februari maart april mei juni juli augustus september oktober november december
norvega Januar Februar Mars April Mai Juni Juli August September Oktober November Desember
pola styczeń luty marzec kwiecień maj czerwiec lipiec sierpień wrzesień październik listopad grudzień
portugala janeiro fevereiro março abril maio junho julho agosto setembro outubro novembro dezembro
rumana ianuarie februarie martie aprilie mai iunie iulie august septembrie octombrie noiembrie decembrie
romanĉa schaner favrer mars avrel matg zercladur fenadur uost settember october november december
rusa январь
(janvar')
февраль
(fevral')
март
(mart)
апрель
(aprel')
май
(mai)
июнь
(ijun')
июль
(ijul')
август
(avgust)
сентябрь
(sentjabr')
октябрь
(oktjabr')
ноябрь
(nojabr')
декабрь
(dekabr')
serba Јануар Фебруар Март Април Мај Јуни Јули Август Септембар Октобар Новембар Децембар
skotgaela an Faoilteach an Gearran an Márt an Giblean an Ceitean an t-Òg-mhios an t-luchar an Lúnasdal an t-Sultain an Dàmhair an t-Samhain an Dúbhlachd
slovaka január február marec apríl máj jún júl august september október november december
slovena januar februar marec april maj junij julij avgust september oktober november december
sveda januari februari mars april maj juni juli augusti september oktober november december
tamila ஜனவரி பெப்ரவரி மார்ச் ஏப்ரல் மே ஜூன் ஜூலை ஆகஸ்ட் செப்டம்பர் அக்டோபர் நவம்பர் டிசம்பர்
taja มกราคม
Moggarakom
กุมภาพันธ์
Gumpaphan
มีนาคม
Minakom
เมษายน
Maj-sa-jon
พฤษภาคม
Prues-saphakom
มิถุนายน
Mithunajon
กรกฎาคม
Garagadakom
สิงหาคม
Singhakom
กันยายน
Gan-ja-jon
ตุลาคม
Tulakom
พฤศจิกายน
Prues-saĝigajon
ธันวาคม
Tanŭakom
turka Ocak Şubat Mart Nisan Mayıs Haziran Temmuz Ağustos Eylül Ekim Kasım Aralık
ukraina січень
(siĉen')
лютий
(ljutij)
березень
(berezen')
квітень
(kviten)
травень
(traven')
червень
(ĉerven')
липень
(lipen')
серпень
(serpen')
вересень
(veresen')
жовтень
(ĵovten')
листопад
(listopad)
грудень
(hruden')
vjetnama tháng một tháng hai tháng ba tháng tư tháng năm tháng sáu tháng bảy tháng tám tháng chín tháng mười tháng mười một tháng mười hai
Kategorio:Tempo ja:月 (暦) simple:Month

Esperanto-gazeto

Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-gazeto ---- Esperanto-Gazeto estas gazeto aŭ en Esperanto aŭ pri Esperanto. (Kiam vi skribas novan artikolon pri gazeto, bv. forigu la ekstervikipedian ligilon en ĉi tiu paĝo.)

Fakaj


- Aŭroro (blinduloj)
- Scienca Revuo (scienca)

Beletraj


- Fonto - monata gazeto pri beletro
- La Gazeto (papera revuo, sed ankaŭ rete : [http://osiek.org/lagazeto/eo.html]) - La Gazeto, mondkultura revuo en Esperanto: eseoj, rakontoj, tradukoj, recenzoj, ktp.
- Literatura Foiro - dumonata kultura revuo en Esperanto
- Penseo, CN, beletra

Tutmondaj


- Esperanto, revuo de la UEA
- Eventoj - Eventoj, perantoj, servoj. Krome: Plena Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, E-novaĵservo: ret-info, dokumentoj de UEA, ktp.
- Familia Esperanto - neregula cirkulaĵo de Rondo Familia
- Heroldo de Esperanto - trisemajna informa gazeto pri la Esperanto-mondo
- Kajeroj el la Sudo Bulteno de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj [http://www.gazetoteko.com/kajeroj]
- Koncize
- Kontakto - Revuo de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. UEA/TEJO, junulara
- La Juna Penso, organo de la Junulfako de SAT
- Laŭte!
- Le Monde diplomatique [http://eo.mondediplo.com/] [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/lemondediplomatique.htm] - Artikoloj el la franca monata gazeto tradukitaj de Vilhelmo LUTERMANO kaj aliaj.
- La Kancerkliniko
- Monato - Internacia magazino pri kulturo, scienco, politiko kaj moderna vivo.
- Naturista Vivo
- Rok-Gazet' - pri muziko
- Sennacieca Revuo, jara kultura revuo de SAT
- Sennaciulo, [http://satesperanto.free.fr/index.html], monata organo de SAT
- TEJO Tutmonde, UEA/TEJO, junulara
- Zajn' - revueto pri anarkiismo kaj alternativaj vivstiloj

Afriko


- Inter ni [http://inter.ni.free.fr/] Malagasa reta kaj papera gazeto.

Ameriko


- Andaj Ondoj [http://www.geocities.com/andajondoj/] - Oficiala ret-revuo de Kolombia Esperanto-Ligo. CO
- Brazila Esperantisto
- Ĉi Tie Nun [http://www.geocities.com/Athens/Forum/1197/chitienun.htm] - Ĵurnalo en Esperanto. La paĝo kaj la ĵurnalo mem konsistas el kvar partoj: Ĉi Tie, kiu temas pri Ĉikago; Tie, kiu temas pri lokoj krom Ĉikago; Opinie, kiu prezentas opiniojn de la redakcio de ĈTN, kaj Distre, kiu prezentas legindajn ne-aktualajn aferojn.
- Ĉizilo, retrevuo ĉe la Universitato de Kostariko
- Esperanto USA
- La NASKa Fasko Bulteno dumkursara de NASK
- Ni ĉiuj Bulteno de Meksika Esperanto-Federacio
- Novjorka prismo [http://members.aol.com/novjorka/prismo/], NY

Azio , Oceanio


- El Popola Ĉinio jam nur rete[http://www.chinareport.com.cn/index.htm]- Magazino kun diversaj rubrikoj : novaĵoj pri Ĉinio kaj esperanta movado, ĝeneralaj informoj pri Ĉinio (kulturo, turismo, ktp.), CN
- Esperanto en Azio [http://www.asahi-net.or.jp/~wh4k-bnb/], UEA/TEJO
- Esperanto sub la Suda Kruco [http://www.sudakruco.org], AUS, NZ
- La Espero el Koreio
- Irana Esperantisto

Eŭropo


- Alumeto [http://esperanto.ca/kea/alumeto.html], CA
- Bazaro (Rumanio)
- Berlina informilo [http://www.esperanto.de/org/lv.berlin/informilo/], Berlino
- La Brita Esperantisto
- Boletín
- L'Esperanto [http://www.esperanto.it/rivista.html], IT
- Esperanto aktuell [http://www.esperanto.de/ea/] - Deutsch/Esperanto - Gazeto de la Germana Esperanto-Asocio - Zeitschrift der Deutsche Esperanto-Bund.
- [http://esperanto.net/EsperantOC/ EsperantÒC], FR, okcitana, dulingva
- Eŭska Kverko
- Esperantolehti [http://www.sci.fi/~matlah/eaf/e-lehti/e-lhttut.htm], FI [ nefunkcianta? ]
- La espero [http://www.esperanto.se/espero/], SE
- Gazeto andaluzia
- JEFO informas, FR, junulara
- JEN [http://www.esperanto-jongeren.nl/jen.php], BE kaj NL, junulara
- Juna alumeto [http://esperanto.ca/jek/ja.html], CA, junulara
- Kajeroj el la Sudo [http://www.gazetoteko.com/kajeroj/] - Bulteno de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE), ES
- Kroata esperantisto [http://esperanto.nu/kroata/], HR
- Kedzierzyn-Kozle Kuriero de Esperanto, PL [ nefunkcianta? ]
- Kune [http://www.esperanto.de/kune/], DE, junulara
- Litova Stelo [http://www.is.lt/LEA/ltstelo-h.htm] - Oficiala organo de la Litova Esperanto-Asocio, LT
- Le Monde de l'Espéranto
- Nia voĉo,ES, flugfolio de Madrida Esperanto-Liceo
- Norda Gazeto (norda Francio)
- La norda lumo, NO
- Norvega Esperantisto, NO, oficiala organo de Norvega Esperantista Ligo
- Nova Irlanda Esperantisto, oficiala organo de la Esperanto-Asocio de Irlando
- Nova sento, IT, junulara
- Pola Esperantisto
- La SAGO (La SAT-Amikara Gazeto)
- Saluton (S@luton), UK, junulara [ nefunkcianta? ]
- Starto, CZ

Songazeto


- Esperanta Songazeto
- Najtingalo

Retgazeto


- Monda Gazeto[http://mondagazeto.tk] blogo kun mondaj novaĵoj
- Amuze [http://members.xoom.com/interpres_bg/amuze.htm], distraj legaĵoj [ nefunkcianta? ]
- Aveno [http://www.uni-freiburg.de/esperanto/divers/aveno.txt], Asocio de Verduloj Esperantistaj [ nefunkcianta? ]
- Ĉau! [http://www.algonet.se/~inko/retmag], retmagazino pri la ĉiutago
- Dio benu [http://www.mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/], gazeto de la Ĉeĥa IKUE-sekcio
- Elektronika Bulteno de EASL [http://www.bigfoot.com/~bulteno/]
- Esperantologio / Esperanto Studies [http://www.math.uu.se/esperanto/]
- Esperanto-Ligo Ciberspaca [http://www.esperanto.org/internacia/ELC/] La kunigilo en eo
- Espero katolika [http://www.ikue.org/]
- La Fasko [http://www.medialabinc.net/temp/fasko/] - Faru, Amu, Subtenu, Kuraĝigu, Ofertu. La inicialoj donas la nomon de tiu reta revuo.
- Flandra Gazetara Elekto [http://www.vvb.org/fps/es/] - Novaĵoj tradukitaj.
- Forumo [http://www.esperanto.net/lsg/forumo/], LSG, samseksama
- Ĝangalo E-Portalo - Novaĵoj, magazino, forumo, pri Esperantujo kaj la tuta mondo.
- Ĝisdatigo, anarkisma
- Hilelisto [http://www.geocities.com/hilelistarondo]
- Interhelpo [http://esperantaalternativo.republika.pl/interhelpo/index.html], Anarkiista esperanta bulteno
- Inter ni [http://inter.ni.free.fr/] Malagasa reta kaj papera gazeto
- Juna Amiko [http://www.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto/] - Internacia Esperanto-revuo de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj
- Kiosko [http://www.esperanto.se/kiosk/eoplena.html] - Virtuala gazetara kiosko kiu ebligas konsulti multege da diversaj magazinoj kaj gazetoj en diversaj lingvoj.
- Komentoj [http://www.esperanto.ch/komentoj/welcome.html] La unua ĉiutaga Esperanto-ĵurnalo - Legantpaĝo, Kio okazas en la mondo? Tagaj eventoj en Svislando. Anoncoj, Movado, Sporto, Ŝercoj, Esperanto-Societo Zuriko.
- Komputora mondo [http://esperanto.nu/komputoramondo/], komputoroj, interreto
- La Krokodil' [http://esperanto.toulouse.free.fr/eo/Krokodil.htm], informbulteno de EKC Tuluzo, dulingva (franca, esperanto).
- Kva!Kvak! [http://www.bahnhof.se/~fritzon/kvako/] S
- Libera Folio - sendependa movada bulteno
- Lingva retgazeto, Boris Kolker
- Male [http://esperanto.nu/male/] "malaktuale kaj malinterese pri movadaj mal- kaj okazoj"
- Monda solidareco [http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/solidareco/monda_solidareco.htm]
- Nun [http://www.esperanto.se/nun/], aktualaj informoj pri esperanto, internacia
- La Ondo de Esperanto - Gazeto el Rusio. RU
- Penseo, CN, beletra
- Rok-gazet', muziko
- La skolta mondo [http://ttt.esperanto.org/skolta/sm.html] - Oficiala bulteno de Skolta Esperanto-Ligo kun retlegebla versio.
- Tefloro [http://freec.63dns.com:8006/free/tefloro/] -
- TEJO-aktuale - koncizaj novaĵoj pri TEJO
- Uzino [http://www.algonet.se/~inko/uzino], originala kaj tradukita beletro

- Vola Püg' - Reta gazeto tute senpaga (sed ne ĉiam senpuga ;-) nur pri humuro kaj bildstrioj en Esperanto.

Novaĵagentejoj

Paperaj


- Heroldo komunikas - Heroldo Komunikas estas retagentejo je la servo de la establoj en aŭ apud la Pakto por la Esperanta Civito.
- LabourStart [http://www.labourstart.org/eo/] - Tutmonda sindikata novaĵservo en pluraj lingvoj.
- Ret-Info

en la TTT


- Ĉilia Aero
- Ĝangalo portalo
- en Indymedia-reto ekzistas du Esperantligvaj (vidu en la artikolon)
- Novaĵoj el Rusio
- Raporto http://raporto.info/ tutnova liberverkita novaĵagentejo far esperantistoj el kaj pri la tutmondo

Nacilingvaj/informaj


- El correo del esperanto, ES
- Esperanto-nyt [http://www.esperanto.dk], DK
- Esperanto-nytt [http://www.esperanto.no/esperantonytt/], NO
- Esperantonytt [http://www.esperanto.se/enytt/], SE
- Horizontaal [http://www.esperanto.be/fel/nl/hor.html], NL
- Monate ĉe vi, ES
- Notícias interessantes do esperanto, BR
- Ökumenisches Esperanto-Forum [http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/oekesfo.htm], DE
- Tornado, PL - organo de Varsovia Vento

Malaperintaj gazetoj


- La Paĝio, HU, iama junulara peridaĵo de HEJ
- Debrecena Bulteno, HU (2003)
- La Nica Literatura Revuo
- Literatura Mondo
- Norda Prismo
- Ktp!, de USEJ, la usona junularo - eksa
- Kooperativa Stelo
- Hungara Vivo

Historiaj Esperanto-gazetoj

Naciaj aŭ aliregionaj:
- Belga Esperantisto
- Bohema esperantisto
- Bohema Revuo Esperantista
- Germana Esperantisto
- Irlanda Esperantisto
- Meksikaj revuoj Internaciaj, fakaj, politikaj:
- Geologio Internacia
- Geografia Revuo
- Homo kaj kosmo
- Infanoj sur Tutmondo
- Internacia Literaturo
- La Nova Epoko
- La Nova Etapo
- Literatura mondo
- Proleta Literaturo

Frua Esperanta Gazetaro

Eksteraj ligoj


- http://dmoz.org/World/Esperanto/Novajxoj/Gazetoj/ - Esperanto-gazetoj en DMoz
- http://www.esperanto.se/virtuala/gazetoj.html - Esperanto-gazetoj en Virtuala Esperantujo
- http://www.familienforschung-pabst.de/espgaz/listo.htm - germane pri iamaj esperanto-gazetoj !

Monato (gazeto)

Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-gazeto > Monato ---- Monato estas internacia Esperant-lingva magazino sendependa kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ĝi estas presita en Belgio, kaj havas legantojn en 65 landoj. Monato estis fondinta en 1979 de Stefan MAUL, kaj ekde tiam aperas ĉiam la 1-an de ĉiu monato. Ankaŭ ekzistas kaseda versio de Monato por blinduloj.

Kunlaborantoj :

Monato havas 100 konstantajn kunlaborantojn kaj korespondantojn en 45 landoj; aperas nur originale en Esperanto verkitaj artikoloj (ne tradukoj).

Eldonejo :

Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, kompostita, presita kaj vinktita en la eldonejo.

Ĉefredaktoro :

Stefan MAUL, Pferseer Str. 15, D-86150 Augsburg.

Redaktoroj :

Grigorij L. AROSJEV (sporto), Gerrit BERVELING (spirita vivo), Evgeni GEORGIEV (hobio, turismo), Edmund GRIMLEY EVANS (komputado), Paul GUBBINS (politiko, moderna vivo), Maritza GUTIERREZ GONZALEZ (medio), Boris KOLKER (libroj), Geraldo MATTOS (poezio kaj noveloj), Stefan MAUL (el mia vidpunkto, ŝerco & satiro), Claude NOURMONT (arto), Manuel PANCORBO CASTRO (scienco), Aimo RANTANEN (leteroj), Roland ROTSAERT (ekonomio), Jean-Pierre VANDENDAELE (enigmoj), YAMASAKI Seikô (lingvo).

Reviziantoj :

Hector ALÒS I FONT, Edmund GRIMLEY EVANS, Katalin KOVÁTS, Jens S. LARSEN, Brian MOON, Anna kaj Mati PENTUS, Alexander SHLAFER.

Redakcia sekretario :

Paul PEERAERTS.

Grafiko :

Ferriol Macip i Bonet.

Hejmpaĝo :

http://www.monato.net

Vikipedio :


- Pluraj artikoloj en la Vikipedio estas grandparte bazitaj sur Monato-artikoloj. Speciale por doni font-indikon ekzistas la ŝablono kaj se ĝi estas uzata en la artikolo, tiam aperas jena teksto:
- Krome, la koncernita artikolo eniros kategorion kiu kolektas la artikolojn. Kategorio:Esperanto-gazeto

Tempintervalo

Por mezuri la tempodaŭron oni uzas ĝiajn partojn, intervalojn de diversaj grandoj. Oni nomas ilin ankaŭ tempunuoj. La deveno de tri konataj unuoj de tempo - la jaro, la monato, kaj la tago estas enradikigita el la naturaj cikloj, kiun observis antikvaj popoloj. La septaga semajno ŝajne devenas de sud-okcidenta Azio (t.n. Mezoriento). Versajne de la antikvaj loĝantoj de Sumero kaj Babilonio devenas metodo kalkuli tempopartojn per 12-oblaj nombroj: dividi tagon je 24 horoj, horon - je 60 minutoj, minuton - je 60 sekundoj. Hodiaŭ la sekundo estas ĉefunuo por mezuro energiŝanĝojn en atomo kaj ĝi estis adoptita kiel fundamenta tempunuo. Jen la tabulo de la ĉefaj kaj derivitaj, de la sciencaj kaj ĉiutagaj tempunuoj:
- Erao
- Jarmilo
- Jarcento
- Jardeko
- Jaro
  - Gregoria Jaro - 365,2425 suntagoj
  - Julia Jaro - 365,25 suntagoj
  - Tropika Jaro - 365, 2421 suntagoj
  - Luna Jaro - 354,36 suntagoj
  - Semestro - duono de la jaro
  - Trimestro - kvarono de la jaro
- Monato
  - Kalendara Monato - 30 suntagoj 10 h 29 m 4 s
  - Sinoda Monato - 29,5305 suntagoj
- Semajno - 7 tagoj
- Tago
  - Suntago - 24 h 03 m 56,5554 s
  - Astra Tago - 23 h 56 m 04,0905 s
  - Diurno (= Tagnokto)
  - Dekado - 10 suntagoj
- Horo - mallonge h, 60 minutoj aŭ 3600 sekundoj
- Minuto - mallonge m, 60 sekundoj
- Sekundo - mallonge s, fundamenta tempunuo ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo

Jaro

Jaro estas la termino por tempo-periodo, kies longeco baziĝas sur la daŭro de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Kvankam astroscienco uzas plurajn tipojn de jaroj, la kalendara jaro uzata por la Gregoria kalendaro baziĝas sur la tropika jaro kaj longas je 365,2425 tagoj. La frakcio de tago traktiĝas per superjaroj. Tamen, la gregoria jaro malakordos kun la tropika jaro je la longeco de unu tago post ĉirkau 8.000 jaroj. Estas dek du monatoj en la gregoria jaro. La periodoj de la orbito de aliaj planedoj ankaŭ nomiĝas jaroj.

Ĉiuj tagoj de la jaro 2005-a

Kategorio:Tempo ja:年 ms:Tahun simple:Year zh-min-nan:Nî

Sumero

Historio > Civilizoj > Sumero ---- Sumero estis antikva lando en la suda parto de Mezopotamio. La nordon de la regiono okupadis Akado. La nomo de la lando devenas de la akada lingvo - "ŝumerum" (Biblio mencias ĝin kiel Ŝinar), mem sumeranoj nomis sian landon "ki-engir". La historio de Sumero daŭrigas almenaŭ de 3500 a.K. ĝis 2000 a.K. Ĝia kulturo estis alprenita de postaj regnoj de la Mezopotamio: Babilonio kaj Asirio.

Sumeraj Civitoj

En la komenco de 3-a jarmilo ĉi tie ekzistis 12 civitoj, t.e. memregantaj urboj: Adab, Akŝak, Bad-tibira, Uruk (Erech - en Biblio), Kiŝ, Lagaŝ, Larak, Larsa, Nippur, Sippar, Umma kaj Ur. Ili sin prezentis kunfandiĝintaj kamparaj komunumoj, dividitaj je kvartaloj. En la centro de ĉiu kvartalo staris templo de loka dio. Ĉirkaŭkuŝantaj vilaĝetoj subordiĝis al tia "centro", kies reganto ("ensi") estis kaj militestro kaj ĉefpastro. Kiam unu civito fortigadis, kaj vastigadis sian potencon sur la najbaraj civitoj, ĝia reganto akceptadis la titulon de reĝo - Lugal (laŭvorte "granda"). La unuiĝo de lando okazis post longa tempo. La plej gravaj urboj estis Ur kaj Uruk en la malsupera Mezopotamio, situanta iom pli norden urbo Lagaŝ, kaj pli norden - semidaj urboj Kiŝ kaj Mari. Dekomence prosperiĝis Kiŝ, sed en 27-a jc a.K. ribelis Uruka regnestro Gilgameŝ, kiu poste fariĝis mita heroo. Li venkis armeon de Kiŝanoj kaj establis sian potencon super la regiono. Sumeranoj postlasis multajn fontojn, kiuj estis skribitaj ĝis 2,000 a.K. Ili rakontas pri la sumeraj dioj kaj herooj. La plej konata inter ili estis Gilgameŝ, al kiu estas dediĉita multaj legendoj (Vd. Eposo pri Gilgameŝ). De la 25-a jc a.K. plifortiĝas urbo Lagaŝ, kies regnestro Eanatum subordigas la tutan sudmezopotamion. Danke al penado de multaj generacioj, valoj de Tigriso kaj Eŭfrato fariĝis fruktodona lando, kiu donis al ili grandajn rikoltojn. Sumeranoj ŝanĝadis sian rikolton de cerealoj kontraŭ materialoj, kiujn ili ne havis: ligno, metalo aŭ ŝtono por konstruado. Iliaj ĉaroj kun radoj kaj tabletoj por skribi aŭ kalkuli faciligadis komercon kun aliaj popoloj.

Dua prospero de Lagaŝ

Sargonida regno falis kun la subteno de sumera urbo Lagaŝ, kiu reviviĝis kaj fariĝis dominanta en la suda Mezopotamio. En la dua duono de 22-a jc en Lagaŝ regis reprezentanto de gutia tribo - ensi Gudea, kiu efektivigadis aktivan konstruadan politikon. Por konstruado de grandega templo li uzadis materialojn el najbaraj teroj. Pri la forteco de Gudea atestas la informo, ke al li subordigis loĝantaro kun pli 200 mil samrajtaj civitanoj. Dum la Lagaŝanoj restis fidelaj al gutia regado, aliaj urboj kontraŭstaris al konkerantoj. Post la granda ribelo, kiun gvidis urboj Ur kaj Uruk, en la fino de 22-a jc, gutioj estis forpelitaj.

La 3-a dinastio de Ur

En 2109 a.K. Mezopotamio ankoraŭfoje estis unuiĝita, ĉi-foje sub la potenco de la 3-a dinastio de Ur, kiuj regis ĝis la fino de 3-a jarmilo. Reprezentantoj de ĉi tiu dinastio sin nomis reĝoj de Sumero kaj Akado, pli poste - "reĝoj de kvar mondopartoj", kio atestas al ilia pretendo pri la mondpotenco. Foje ili sin nomis dioj, kio karakterizas al despotismo. De la tempoj de la Ur-dinastio restis cent miloj da dokumentoj, kompilitaj de laborantoj en reĝaj kaj templaj oficejoj. Ili koncernis al la listoj de laborantoj, kalkuloj de labortagoj, faritaj taskoj ktp. La regno de Ur-dinastio estis same vasta, kiel la Sargona, kaj ĝisvivis pli ol unu jarcento. En ala komenco de 20-a jc ĝi disfalis pro la samtempaj invadoj de amoreanoj (de okcidento) kaj elamanoj (de oriento).

Historio de Sumero

4-a jarmilo Irigacia agrokulturo disvolviĝas en suda Mezopotamio. Kelkaj vilaĝoj transformiĝas al urboj, inter ili la unuaj estis Eridu kaj Uruk.
ĉ. 3500 Civitoj de suda Mezopotamio evoluiĝas kaj formas kulturon, kiu nomiĝas Sumero.
ĉ. 3100 Oni komencas uzi kojnoskribon.
ĉ. 2800 Etana, la reĝo de Kiŝ, konkeras aliajn urbojn kaj unuiĝas la landon.
28-a jc La reĝo de Erech - Meskiaggaŝer, kontrolas Sumeron kaj etendas sian regnon de Mediteraneo ĝis Zagros-montaro.
ĉ. 2700 La reĝo Enmebaragesi fariĝas reganto de Sumero, venkas Elamon. Nippur fariĝas kultura centro de Sumero.
27-a jc La reĝo de Ur, Mesanepeda venkis reganton de Sumero kaj fondas la 1-an dinastion de Ur.
ĉ. 2500 La reĝo de Adab, Lugalanemundu, vastigas Sumeron de Persa Golfo ĝis Mediteraneo kaj de Taŭrus-montoj ĝis Zagros-montaro. Konfliktoj inter Sumeraj urboj malfortigas la landon.
ĉ. 2330 Sargono 1-a Granda konkeras la tutan Sumeron kaj faras nord-mezopotamian urbon Agade (Akado) nova ĉefurbo. De tio komenciĝis Akada dinastio.
ĉ. 2220 Gutiaj triboj de Zagros-montaro konkeras kaj prenas kontrolon super Akado kaj Sumero.
ĉ. 2150 La regantoj de Lagaŝ ĉefrolas en Sumero, sed ili estas sub la gvido de gutianoj.
ĉ. 2115 Sumero denove estas sub lokaj regantoj, kiam Utuhegal el Erech venkas gutiojn.
ĉ. 2100 Generalo Ur-Nammu fondas la 3-an dinastion de Ur.
21-a jc Sumero floras sub la stabila regnado.
ĉ. 2000 Elamanoj ruinigas Ur-on kaj kaptas la reĝon.
20-a jc Multaj militoj inter urboj en Sumero, unue inter Isin kaj Larsa, poste inter Larsa kaj Babilono.
ĉ. 1900 Semita tribo Amoritoj konkeras Mezopotamion kaj establas sian rezidejon en Babilono.
1790 Hammurabi fariĝas reĝo de Babilonio kaj en sekvaj 3 jardekoj ĝi estiĝas plej forta potenco de Mezopotamio. De tio finiĝas Sumera historio kaj komenciĝas Babilona, tamen Sumera kulturo fariĝas centra parto de Babilona societo
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Sumeranoj
- Sumera Lingvo
- Sumera Mitologio
- Sumero-Babilona Kulturo
- Akado ja:シュメール ko:수메르

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語 simple:Spanish

Germana lingvo

Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro. Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin. La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo. Sintakse, la germana havas V2 vortordon.

Famaj aŭtoroj de la germana

Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp

Kuriozaĵoj


- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla) Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Deutsche Sprache ja:ドイツ語 ko:독일어 ms:Bahasa Jerman simple:German language th:ภาษาเยอรมัน

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ