La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj estas (nenicea) kristanaeklezio fondita en Usono en 1830. Ekzistas ĉ. 12 milionoj da membroj tutmonde; ekde 1996 la plejmulto troviĝas ekster Usono. Tamen, la membraro estas plej densa en la usona ŝtato Utaho, kie du trionoj de la loĝantaro estas lasttagaj sanktuloj. Ili kredas je la triunua Dio (kvankam ili ne interpretas la "Triunuon" kiel niceaj kristanoj). Karitato kaj familio tre gravas por ili. Oni kutime nomas ilin "mormonoj" laŭ ilia kredo je la Libro de Mormon (vidu sube).
La fondinto
Joseph SMITH (1805-1844) estas la fondinto de la eklezio. Laŭ mormona kredo, dum profunda preĝado anĝelo montriĝis antaŭ li, kaj rakontis al li pri du malnovaj, enfositaj oraj tabuloj sur kiuj estis skribita la Libro de Mormon. Smith tradukis la tekston sur la tabuloj anglen laŭ ordono de la anĝelo.
Sanktaj Skriboj
Krom la kristana Biblio, la mormonoj ankaŭ havas la jenajn sanktajn skribojn:
- la Libro de Mormon - la Doktrino kaj Interligoj - la Multevalora Perlo
Laŭ la mormonismo profetoj ankaŭ troviĝas nuntempe kaj tial iliaj skriboj ne estas fermitaj, sed ŝanĝiĝas de tempo al tempo. Ekz. la Doktrino kaj Interligoj enhavas la revelaciojn de nuntempaj profetoj.
Misiistoj
Misiista servo estas devo de ĉiu juna mormona viro. Kvankam manko de misiista servo ne tuŝas onian staton en la eklezio, estas multe da kultura premado. Tia servo similas al la militservo en aliaj landoj, oni servas eksterlande aŭ en alia regiono de sia propra lando. Tial oni vidas en multaj landoj duopojn (ili iras ĉiam almenaŭ duope) da junuloj kun blanka ĉemizo, kravato, nigra kostumo, kaj sakon da mormonismaj libroj. (En tropikaj landoj, kiel Brazilo estas ofte vidi mormonaj misiistoj el pli malvarmaj landoj sveni pro la uzo de vestaĵoj netaŭga al la varma klimato.) Junaj viroj servas du jarojn, ĝenerale je la aĝo de 19. Junaj virinoj ankaŭ povas servi, kvankam por ili ne estas devo kaj ili ne spertas la saman kulturan premadon. Juna virinoj servas 18 monatojn, ĝenerale je la aĝo de 21. Pensiulaj edzoparoj ankaŭ ofte estas misiistoj, sed ne prozelitante kiel la fraŭlaj misiistoj.
Pastreco
Ekde 1978, ankaŭ membroj de afrika origino rajtas fariĝi pastro.(antaŭ tiu tempo ili estis ekskluditaj de tiu posteno)
Poligamio
La mormonoj estas vaste konataj por poligamio, sed nuntempe ili oficiale kondamnas personojn kiuj havas pli ol unu edzinon, kaj elĵetas tiujn el la eklezio.
Postmorta bapto kaj Genealogio-datumbazo
Ĉar mormonoj kredas, ke oni ne povas saviĝi sen bapto, ili baptiĝas anstataŭ la mortintoj kiuj ne baptiĝis dum la vivo. Oni baptiĝas ĉefe por siaj prauloj. Cele tion fari ili tenas en ilia "ĉefurbo" Salt Lake City egan datumbazon de mondaj nask-, edziĝ- kaj mort-registroj, mikrofilmigitaj en la tuta mondo, kaj entenanta milionojn da nomoj. Krom ties religia uzo tiu datumbazo tre utilas al tiuj, kiuj provas elfari sian genealogian arbon!
Warren JEFFSKategorio:Kristanismoja:末日聖徒イエス・キリスト教会zh-min-nan:Iâ-so• Ki-tok Āu-kî Sèng-tô· Kàu-hōe
Kristanismo
Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono - Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratiafederaciarespubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio1776 de Britio - organizoj: UNO (1945), NATO - konstitucio: la 4-an marto 1789 - korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono - Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratiafederaciarespubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio1776 de Britio - organizoj: UNO (1945), NATO - konstitucio: la 4-an marto 1789 - korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
La Sankta Triunuo estas doktrino de kristanismo pri la naturo de Dio kiu diras, ke Dio estas unu en substanco sed tri en persono:
# Patro - Dio la ĉiopova kreanto de tero kaj ĉielo
# Filo - Dio la homo Jesuo Kristo
# Sankta Spirito - Dio la Spirito kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo. Mistero ĉar ĝi estas super la kompreno de homo. Aŭgusteno verkis la plej bona klarigo pri ĝi.
La doktrino fariĝis punkto de granda lukto en la 3-a jarcento kiam du specoj de kristanismo interbatalis, katolikismo kontraŭ arianismo. La katolika doktrino de la Triunuo estis difinita en la Kredo Nicea, produkto de la Koncilio de Niceo. Laŭ arianismo, Jesuo ne estis Dio, do la Triunuo ne estas.
Nunaj specoj de kristanismo kiuj dubas pri la Triunuo estas unitarismo, jehovismo kaj mormonismo.
Al islamo kaj judismo, la Triunuo ŝajne estas tri dioj kaj estas profunda eraro de kristanismo. Al spiritismo, Sankta Triuno originis el miskompreno de rolo de Jesuo kaj identeco de Sankta Spirito pro historiaj kialoj.
Vidu ankaŭ: ParakletoKategorio:Kristanismoja:三位一体ko:삼위일체ms:Tritunggal
Familio
sociologio>familio
La vorto familio devenas de la latina familia (= familio, parencaro, tutaĵo de enloĝantaj homoj, inkluzive servistoj, en la sama domo), siavice el famulus (= servisto), enkadre de specife latina radiko. Semantike do familio evoluis el pli vasta signifo, formata per gepatroj kaj gefiloj, kune kun la servistoj vivantaj en la sama loĝejo, aŭ almenaŭ subordigataj al la familia ĉefo. Tiu vasta senco supozas iom da homogeneco kaj kelkajn rilatojn de origino. Striktasignife la familio estas la vivokomunumo de geedza paro kaj ties infanoj (kernfamilio).
En pli vasta senco ĝi ampleksas ankaŭ komunumon el pluraj kernfamilioj kiuj vivas kun komuna mastrumo.
La familio estas biologia, ekonomia, spirita kaj animakomunumo kies ĉefa celo estas la edukado de ka infanoj. Ĝia restanta trunko estas la geedzeco.
El la vidpunkto de la socio familio lestas ĝia baza institucio aŭ "ĉelo".
'Figurasence', familio estas logika klaso, kiel aro da individuoj, homoj aŭ aliaj estaĵoj, simile vivantaj kiel familia grupo, kaj ofte pro sama deveno kaj ia simileco. Ekzemple, religia familio, familio de plantoj, familio de animaloj, familio de lingvoj, vortfamilio, logikaj familioj.
Oni povas koncepti familion laŭ diversaj vidpunktoj:
- familio kiel aro da personaj travivitaj homaj rilatadoj kaj ligoj;
- familio kiel ekonomia unuo;
- familio kiel intima nesto (kaj kun "homaj rajtoj" al protekto de libereco);
- familio kiel institucio;
- familio figure kiel logika klaso;
- familio kiel unua lernejo;
- familio postulanta naskoplanadon;
- familio kun antaŭa preparo;
- familio protektenda de la ŝtato.
Pluraj alia temoj rilatas al la sama afero: laŭforme - bigamio, monogamio; samseksa kunedziĝo, lauleĝe - divorco; individue - edzo kaj edzino, filo, klono, koncipo, kontraŭkoncipo, infano ktp.
Seksumadon kun familiano oni nomas incesto.
[http://www.esperanto.mv.ru/PMEG/aldonoj/parencoj_familianoj.html Parencoj kaj familianoj]
als:Familie (Begriffsklärung)ja:ファミリー
Anĝelo
vidu ankaŭ Anĝeloj
----
Anĝelo estas spirita estanto, kiu asistas kaj servas al Dio, aŭ la gedioj en multaj religiaj tradicioj. La vorto devenis el la latina lingvo "angelus", kiu estas el la greka lingvo "αγγελος" (ággelos) kiu sencas "mesaĝisto". La hebrea vorto por anĝelo estas מלאך (mal'aĥ).
hebreaLa anĝeloj ludas gravan rolon en la Bibliaj rakontoj pri la naskiĝo de Jesuo. La anĝelo Gabriel rakontis por Maria ke ŝi estos graveda kun la filo de Dio. Anĝelo admonis Jozefon edziĝi kun Maria, kvankam la infano ne estas lia. Anĝeloj rakontis pri la naskiĝo por la paŝtistoj, kaj anĝelo montriĝis en sonĝo de Jozefo kaj admonis lin fuĝi al Egiptio kun sia familio. Sed anĝeloj ekzistas ne nur en la rakontoj pri la naskiĝo de Kristo. Ekzistas el diversaj landoj kaj tempoj multaj ekzemploj pri tio ke homoj asertas ke ili vidis anĝelojn, ofte konekse kun forta lumo. En multaj kulturoj la limo inter la homa kaj Dia sferoj, ne estas tiel klara kiel en la okcidenta mondo. Oni kredas ke ekzistas inter Dio (aŭ la Dioj en kelkaj religioj) kaj la homoj diversaj niveloj da mezaj estaĵoj, kiuj havas iujn Diajn kaj iujn homojn ecojn, ekz. anĝeloj. Tiel ankaŭ estas en la Biblio. En la 18:a ĉapitro de Genezo ni povas legi pri kiel la Eternulo aperas antaŭ Abraham kaj Sara kiel tri viroj, kiuj venas kaj estas regalitaj per festena manĝo, post kiu unu el ili rakontas ke la maljuna paro naskos infanon post unu jaro. En la malnova testamento la anĝeloj do priskribiĝas kiel ordinaraj homoj, kiujn oni povas inviti por manĝi, sen suspekti ke la gastoj estas anĝeloj Inter la apokrifaj libroj troviĝas Tobio, en kiu ni povas legi kiel Dio sendas la anĝelon Rafael kun tri konkretaj taskoj. Li sanigu Tobion de okula malsano. Li liberigu Saran de demono, kiu turmentas ŝin. Li ankaŭ organizu ke Sara kaj la filo de Tobio ekamu unu la alian kaj geedziĝu. La anĝeloj de la malnova testamento do havas la taskon pludoni la mesaĝojn de Dio al la homoj aŭ helpi al ili. Ili aspektis kiel ordinaraj homoj, kaj ne oni ne kredis ke ili havas flugilojn. Nur en la lasta libro de la nova testamento, Apokalipso, estas skribite ke anĝelo flugas.
Aliaj estaĵoj kun flugiloj
JesuoApud la anĝeloj jam en la malnova testamento estas menciitaj du aliaj estaĵoj kun flugiloj, keruboj kaj serafoj. La serafoj aperis antaŭ Jesaja en la templo kaj havis ses flugilojn. Ilia tasko estis laŭdi kaj glori Dion. La keruboj, kiujn vidis Jeĥezkel en vizio, havis kvar flugilojn. Keruboj i.a. havis la taskon gardi la vojon al la arbo de la vivo post la unua peko. En la pia spekulado oni komencis distingi inter ĝis ses diversaj tipoj da anĝeloj. Apud la supre menciitaj keruboj, serafoj kaj ordinaraj anĝeloj, estis ses tipoj, nomitaj tronoj, potencoj, regadoj, povoj, estroj kaj ĉefanĝeloj. En la kristana arto la situacio estis la inversa. La artistoj ne havis intereson distinti inter naŭ diversaj tipoj da anĝeloj. Ili eĉ ne sukcesis distigi inter anĝeloj, keruboj kaj serafoj. Ekde la kvara jarcento la anĝeloj ĉiam pli ofte estis bildigitaj kun flugiloj, ekde la 15-a jarcento kaj ĝis nia tempo ofte kiel virnoj aŭ infanoj. La artisto Giotto en la 14-a jarcento komencis pentri nudajn anĝelajn infanetojn. Baldaŭ ludantaj anĝeloj fariĝis komuna motivo. Dum la 20:a jarcento legosignoj kun infankapoj kun flugiloj fariĝis komunaj - almenaŭ en Svedio, kaj la infanoj kiuj ricevis tiujn ĉi legosignojn kun anĝelkapojn certe asociis ilin kun la instruado pri anĝeloj.
Riskoj kun anĝelaj mesaĝoj
Martin Luther opiniis ke estas tute sufiĉe ke Dio revelaciis sin en Jesuo Kristo, en la Biblio kaj en la sakramentoj de la eklezio. Tial ni ne bezonas revelaciojn de anĝeloj, li opiniis. Luther ne neis ke anĝeloj povas aperi antaŭ homoj en lia samtempo. La risko kredi al la mesaĝoj de anĝeloj - opiniis Luther - estas ke la anĝelo povas esti diablo, kiu povas misgvidi la homojn. Tial estas plej sekure esti kontenta pri la kristana kredo, pri kiu atestas la Biblio. Same kiel Martin Luther la luteranaj eklezioj neniam neis la ekziston de anĝeloj, sed tamen ne havis grandan intereson pri ili. En ofte uzata sveda katekismo, la anĝeloj estas priskribitaj kiel anĝeloj, kiujn Dio kreis en la komenco, kaj al kiuj li donis saĝon kaj sanktecon, povon kaj feliĉon, por ke ili en eterneco laŭdu Dion kaj obeu liajn ordonojn. La diablo kaj liaj anĝeloj apostatiĝis kaj fariĝis malamikoj de Dio, kiuj disvastigas malicon en la mondon. La anĝeloj en la jud-kristana konceptaro do ne atingas la nivelon de la anĝeloj de la karikaturoj, tute bonaj estaĵoj kun blankaj flugiloj. La jud-kristanaj anĝeloj fakte estas estaĵoj kun propra volo, volo kiu iam povas esti kontraŭa al la volo de Dio.
Miĥael, Gabriel, Rafael, Uriel kaj aliaj
Nur kelkaj anĝeloj estas menciitaj per nomo en la kristana tradicio, t. e. la ĉefanĝeloj Miĥael, Gabriel, Rafael kaj Uriel. Miĥael antaŭ ĉio havis la rolon de batalanto kaj militisto, kiu batalas kontraŭ la Diablo. Gabriel fariĝis plej konata kiel la sendito, kiu al Maria donis la mesaĝon ke ŝi naskos la filon de Dio sur la tero. Rafael en kristana tradicio estis konsiderata kiel la anĝelo, kiu transdonis la sciigon pri la naskiĝo de Jesuo al la paŝtistoj en Betlehem. Multaj kredantoj kredas ke ĉiu homo havas unu aŭ plurajn individuajn gardoanĝelojn. Eldiro de Jesuo en la 18:a ĉapitro de Sankta Mateo pri la anĝeloj de la homoj en la ĉielo povas esti la kaŭzo de tio. En Svedio bildoj kun anĝeloj estis tre popularaj dum la pasintaj cent jaroj. Sur ili aperas gardoanĝeloj plej ofte kiel virinoj kiel flugiloj kaj longaj blankaj vestaĵoj, kiuj protektas infanojn, kiuj ludas apud riveretoj aŭ ravinoj. Tiuj ĉi bildoj aperis en sennombraj preĝdomoj kaj hemoj en nia lando, kaj ankoraŭ vendiĝas en la librovendejoj de la preĝejoj. En la popola arto la variado estas pli granda. Tie la anĝeloj iam havas striktajn vestaĵojn kaj ĝis ses flugilojn. La anĝelobildoj ludis gravan rolon por la popola kredo je anĝeloj.
Vizioj de anĝeloj
Kiom ofte kredantaj homoj en la hodiaŭa Svedio asertas ke ili vidis anĝelojn? Mi faris simplan enketon inter kelkdek kredantoj kaj demandis pri kiuj supernaturaj okazaĵoj ili spertis. Multaj el ili diris ke ili spertis preĝorespondojn aŭ ke ili resaniĝis pro Dia helpo. Same multaj rakontis ke ili kredas je anĝeloj aŭ je gardoanĝeloj. Male nur du asertis ke ili vidis anĝelojn per siaj propraj okuloj. Mia enketo estas tro malgranda por esti senchave fari iajn ĝeneralajn konkludojn, sed la enketo montras ke multaj kristanoj en Svedio kredas je anĝeloj, sed nur malmultaj diras ke ili vidis iun. Rakontoj pri homoj kiuj renkontis anĝelojn tamen estas ŝatataj kaj aperas en kristanaj libroj kaj revuoj kan nuntempe ankaŭ en interneto. Jen kelkaj ekzemploj. Viro rakontis ke li dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj travivis malfacilan tempon en sia vivo. Iun matenon li iris al sia laborejo frue matene por havi tempon plenumi kelkajn taskojn, antaŭ ol venos al la laborejo aliaj dungitoj. Subite li vidis fortan lumon, kiu travidebligis la murojn kaj plafonon de la ĉambro. Meze en la forta lumo videblis lumfiguro, pli ol du metrojn longa kaj kun flugiloj. La figuron ĉirkaŭis lumego, kiu elradiis diversajn kolorojn. La anĝelo - kiel la rakontinto nomis la figuron - nenion diris, sed elradiis fortan amon kaj ĝojon. La travivaĵo daŭris nur dum tempeto. La rakontinto plue diris ke lia vivo post tiu ĉi okazaĵo esti pli ĝoja. Maljuna kristanino vekiĝis iun nokton pro doloro en la brusto. Ŝia edzo decidis ke li veturigos ŝin al malsanulejo. Enironta en la aŭtomobilon ŝi vidis tri tre grandajn anĝelojn starantajn ĉe sia sino. Unue ŝi ektimis, sed poste la timo foriĝis. Ŝi iel sentis ke ŝi eble estis tiel malsana ke la anĝeloj venis por kunpreni ŝin. Kelkaj el la rakontoj pri renkontiĝoj kun anĝeloj devenas de homoj en forta izoliteco, ekzemple en malliberejo. Unu ekzemplo estas rakonto pri maljuna kristano en Rusio, kiu dum pluraj jaroj estis en malliberula barakaro pro sia kristana kredo. Iun nokton lin vekigis anĝelo, kiu kune kun li flugis al alia planedo kun verdaj herbejoj, kie li renkontis Bibliajn personojn, kiel Mozeon, Davidon, Danielon kaj Johanon; li rajtis ankaŭ vidi la lumon de la ĉiela urbo. Poste li kun la anĝelo reflugis al tero. La postan tagon la aliaj malliberuloj demandis kie li estis dum la nokto, ĉar li ne estis en sia lito.
Helpo en malfacilaj tempoj
Ekzistas multaj similecoj inter diversaj rakontoj pri anĝelovizioj. La rakontantoj ĉiam estas viroj aŭ virinoj kiuj havas intereson pri religio, piaj kristanoj, anoj de alia religo aŭ homoj kun ĝenerala intereso pri religio. Mi ne konas okazaĵon, ke iu ateisto aŭ homo kiu ne interesiĝas pri religio diras ke ili vidis anĝelojn. Anĝelovizioj ĝenerale okazas en iu malfacila tempo en la vivo, en deprimiĝo, en malsano aŭ en malliberejo. Iam la vizio estas respondo al preĝo. La plej multaj anĝeloj aspektas ĝuste tiel, kiel oni opinias ke anĝeloj aspektas en la tempo, kiam okazas la vizio. Homoj, kiuj diras ke ili vidis anĝelojn, atestas pri tio ke la vizio donis al ili sekurecon kaj pli fortan konvinkiĝon. Tio ĉi bone akordas kun la oficiala instruo de la eklezio pri anĝeloj. La anĝeloj estas senditoj de Dio, senditaj por helpi al ni homoj. La eklezio tamen ĉiam estis tre skeptika pri homoj, kiuj asertas ke ili ricevis tute novajn mesaĝojn de anĝeloj. La fundamenta koncepto de la eklezio ĉiam estis ke post la alveno de la filo de Dio, Jesu Kristo, al la tero, novaj revelacioj ne necesas. Kiam Mahometo raportis ke li ricevis revelaciojn de la anĝelo Gabriel, la kristanoj rifuzis kredi tion. La revelacioj de Mahometo anstataŭ fariĝis la fundamento de tute nova religio, islamo. La sama afero okazis kiam Joseph Smith deklaris ke li ricevis novan sanktan skribaĵon sur ora ladplato de la anĝelo Moroni. La malnovaj eklezioj malakceptis tion kaj tute nova eklezio, la t. n. mormona eklezio estiĝis. Ni povas esti certaj pri tio ke ankaŭ en la estonteco tiu, kiu asertas ke li ricevis mesaĝon de anĝelo, ne estos kredata de la oficiala eklezio.
Popularaj anĝeloj
En nia tempo la anĝeloj ĝuas novan ondon da populareco, ankaŭ ekster la rondo da kredantoj. En beletro, arto reklamo, popmuziko, kaj rokmuziko anĝeloj ĉiam pli ofte aperas. En filmoj anĝeloj ankaŭ ne estas maloftaj. Estas facile kompreni la kialon. Multaj homoj opinias ke Dio estas tro granda por ke ni povu kompreni lin. Anĝelo estas estaĵo inter Dio kaj homo, Ĝi enhavas iom da Dio, sed tamen estas pli komprenebla por homoj. La anĝeloj ĉiam estos fonto de ĝojo kaj sekureco.
La Libro de Mormon estis unue eldonita en 1830. Laŭ mormona kredo Joseph SMITH, la unua profeto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (t.e. la mormonoj), tradukis ĝin anglen de malnovaj oraj platoj. Depost la unua eldono estas faritaj pli ol 3900 ŝanĝetoj en la libro, plejparte gramatikbonigaj kaj korektoj de preseraroj. Ĝi ankoraŭ ne tradukiĝis Esperanten.
Enhavo
La Libro de Mormon enhavas dek kvin ĉefaj eroj, nomitaj (kun unu escepto) libroj:
- la unua libro de Nefi, liaj regado kaj agado
- la dua libro de Nefi
- la libro de Jakob, la frato de Nefi
- la libro de Enos
- la libro de Jarom
- la libro de Omni
- la paroloj de Mormon - la libro de Mosia
- la libro de Alma, la filo de Alma
- la libro de Helaman
- tria Nefi, la libro de Nefi, la filo de Nefi, kiu estis la filo de Helaman
- kvara Nefi, la libro de Nefi kiu estas la filo de Nefi - unu el la disĉiploj de Jesuo Kristo - la libro de Mormon
- la libro de Eter
- la libro de Moroni
La platoj
En la Libro de Mormon rolas diversaj plataroj:
- la oraj platoj, parton de kiuj Smith tradukis anglen.
- la latunaj platoj, kiuj enhavis "la historion de la judoj kaj ankaŭ...genealogion".
- la grandaj platoj de Nefi, kiuj enhavis la historion de la Nefiidoj.
- la malgrandaj platoj de Nefi, kiuj enhavis spiritajn aferojn; prelegoj, citaĵoj el la latunaj platoj, ktp.
- la platoj de Eter, kiuj enhavis la historion de la popolo de Jared.
La unua parto de la libro, el Unua Nefo al Omni, estas traduko de la malgrandaj platoj de Nefi. La plej granda parto, el Mosia al la sepa ĉapitro de Mormon, estas la mallongigo de Mormon de la grandaj platoj de Nefi. Inter tiuj du partoj estas La Paroloj de Mormon, kiu klarigis la rilaton de la malgrandaj platoj al la oraj platoj. La resto de la libro, el la oka ĉapitro de Mormon ĝis la fino, estas skribita de Moroni, la filo de Mormon, kaj inkluzivas lian mallongigon de la platoj de Eter.
Resumo
La Libro de Mormon rakontas la historion de la idoj de Lehi. Lehi, profeto kiu vivis dum la regado de Cidkija (ĉ. 600 a.K.), vidis vizion en kiu la Sinjoro ordonis lin fuĝi el Jerusalem; Li fuĝis, kune kun sia familio kaj kelkaj aliaj. Ili loĝis ok jarojn en la dezerto, kaj fine konstruis ŝipon kaj iris al ilia Promesita Lando (la Nova Mondo). Tie liaj idoj dividiĝis en du popoloj, ĉiu gvidita de filo de Lehi. La Nefiidoj estis ĝenerale obeema al la Sinjoro, kaj la Lamanidoj ĝenerale ne (kvankam iafoje la situacio estis inversa). Post la releviĝo de Jesuo Kristo, li vizitis la Lehiidojn kaj instruis ilin. Post lia vizito, la du popoloj unuiĝis dum kelke da tempo, sed poste redividiĝis. Fine, la Nefiidoj pereis en granda milito kontraŭ la Lamanidoj. La nura travivinto estis Moroni, kiu vagis kelkajn jarojn antaŭ ol enfosi la orajn platojn.
Titolpaĝo
RAKONTO SKRIBITA DE
LA MANO DE MORMON
SUR PLATOJN
TIRITA EL LA PLATOJ DE NEFI
Tial ĝi estas mallongigo de la kroniko de la popolo de Nefi, kaj ankaŭ de la Lamanidoj—Skribita al la Lamanidoj, kiuj estas restaĵo de la domo de Izrael; kaj ankaŭ al judoj kaj aligentanoj—Skribita per ordono, kaj ankaŭ per la spirito de profetado kaj de revelacio—Skribita kaj sigelita, kaj kaŝita en la zorgon de la Sinjoro, por ke ĝi ne detruiĝu—Por elveni per la donaco kaj povo de Dio al ĝia interpreto—Sigelita de la mano de Morono, kaj kaŝita en la zorgon de la Sinjoro, por elveni en taŭga tempo pere de la aligentanoj—Ĝia interpreto per la donaco de Dio.
Mallongigo tirita el la Libro de Eter ankaŭ, kio estas kroniko de la popolo de Jared, kiuj estis disigitaj tiam kiam la Sinjoro konfuzis la lingvo de la homoj, kiam ili kontruis turon por atingi ĉielon—Kiu estas por montri al la restaĵo de la domo de Izrael la grandaĵojn, kiujn la Sinjoro faris por ĝiaj patroj; kaj por ke ĝi sciu la interligojn de la Sinjoro, ke ĝi ne estas forpuŝita por ĉiam—Kaj por konvinki la judojn kaj la aligentanojn ke JESUO estas la KRISTO, la ETERNA DIO, elmontrante sin al ĉiuj gentoj—Kaj nun, se estas eraroj, ili estas la eraroj de homoj; tial, ne kondamnu la aferojn de Dio, por ke vi troviĝu sendifekta ĉe la tribunala seĝo de Kristo.
----
Laŭ mormona kredo, tiu kolofono troviĝis sur la lasta plato kiun Smith tradukis. Tamen, ĝi rolas kiel titolpaĝo ekde la unua eldono.
ja:モルモン書ko:몰몬경
Doktrino kaj Interligoj
La Doktrino kaj Interligoj estas unu el la normaj verkoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĝia plena titolo estas La Doktrino kaj Interligoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Lasttagaj Sanktuloj, kaj ĝi enhavas "la revelaciojn donitajn al Joseph Smith, la profeto, kune kun iuj aldonoj de liaj sekvintoj en la prezidantaro de la eklezio". Malsimile al la aliaj mormonaj sanktaj skriboj, la Doktrino kaj Interligoj konsistas ne el la diroj kaj skriboj de antikvaj profetoj, sed el tiuj de nuntempaj.
Vidu ankaŭ:
- la Biblio - la Libro de Mormon - la Multevalora Perlo
Brazilo
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugaloPedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo:Braziljo La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Poligamio estas geedza praktiko aŭ rilato, kie unu persono havas pli ol unu edzon aŭ edzinon samtempe (male al monogamio, kie persono havas maksimume unu edzinon samtempe). Bigamio estas ankaŭ poligamio, sed tiam persono havas ekzakte du geedzojn.
Poligamio nek postulas nek malpostulas grupan seksumadon.
Oni plie distingas inter poliandrio (pluraj viraj partneroj)
kaj poliginio (pluraj virinaj partneroj).
Ekzistas socioj, kiuj permesas unu, sed ne la alian.
Warren Jeffs estas memnomumita "profeto" de grupo (sekto) Fundamentista Eklezio de Jesuo Kristo de Sanktuloj de Lastaj Tagaj. Ĉar li pretendas por teni la tradician formon de "mormonismo", la pli granda grupo de mormonoj, la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (kun sidejo en Salt Lake City) ne konsideras la grupon parto de la eklezio.
Warren Jeffs regias ekde 2002 la komunumon ĉe la limo inter Utah kaj Arizona. Li estas onidire la naŭea profeto de la fundamentaj mormonoj. Li sekvis sian patron Rulon-on, kiu havis 70 edzinojn. Jeffs kredas, ke la mondo kolapsos kaj li vidis signon en tio ĉe la atako de 11-a de septembro de 2001.
Warren Jeffs estas akuzita seksaj krimagoj pro aranĝo de geedziĝo inter 16-jara junulino kaj 28 jarulo, kiu estis jam geedziĝinta. Li kaj la komunumo forpelis en 2002-2005 el Hildale kaj Colorado City 400 junulojn por rezervi la poligamion.
Vuurwerkwet
Naar aanleiding van de vuurwerkramp Enschede op 13 mei2000 werd in januari 2002 het vuurwerkbesluit van kracht. Het besluit verscherpt de bestaande regel- en wetgeving voor consumenten- en professioneel vuurwerk. In 2004 is het vuurwerkbesluit nog gewijzigd ter verbetering van de uitvoerbaarheid van het vuurwerkbesluit en ter uitbreiding van de handhaving.
Categorie:Nederlandse wetCategorie:Vuurwerk
Black Jack, Missouri
Black Jack is a city located in St. Louis County, Missouri. As of the 2000 census, the city had a total population of 6,792.
Geography
2000
Black Jack is located at 38°47'27" North, 90°15'43" West (38.790799, -90.261885).
According to the United States Census Bureau, the city has a total area of 6.9
Breckenridge Hills, Missouri
Breckenridge Hills is a city located in St. Louis County, Missouri. As of the 2000 census, the city had a total population of 4,817.
Geography
2000
Breckenridge Hills is located at 38°42'56" North, 90°22'9" West (38.715687, -90.369078).
According to the United States Census Bureau, the city has a total area of 2.1
Brentwood, Missouri
Brentwood is a city located in St. Louis County, Missouri. As of the 2000 census, the city had a total population of 7,693.
Geography
2000
Brentwood is located at 38°37'9" North, 90°20'55" West (38.619102, -90.348715).
According to the United States Census Bureau, the city has a total area of 5.1
Calverton Park, Missouri
Calverton Park is a village located in St. Louis County, Missouri. As of the 2000 census, the village had a total population of 1,322.
Geography
2000
Calverton Park is located at 38°45'57" North, 90°18'55" West (38.765827, -90.315416).
According to the United States Census Bureau, the village has a total area of 1.1 St. Louis County, Missouri, USA. As of the 2000 census, the city had a total population of 1,431.
Geography
2000
Charlack is located at 38°42'13" North, 90°20'33" West (38.703651, -90.342619).
According to the United States Census Bureau, the city has a
Cool Valley, Missouri
Cool Valley is a city located in St. Louis County, Missouri. As of the 2000 census, the city had a total population of 1,081.
Geography
2000
Cool Valley is located at 38°43'38" North, 90°18'22" West (38.727150, -90.306109).
According to the United States Census Bureau, the city has a total area of 1.2 St. Louis County, Missouri. As of the 2000 census, the city had a total population of 1,381.
Geography
2000
Country Club Hills is located at 38°43'17" North, 90°16'24" West (38.721350, -90.273235).
According to the United States Census Bureau, the city has a total area of 0.5
Country Life Acres, Missouri
Country Life Acres is a village located in St. Louis County, Missouri. As of the 2000 census, the village had a total population of 81.
Geography
2000
Country Life Acres is located at 38°37'29" North, 90°27'22" West (38.624802, -90.456051).
According to the United States Census Bureau, the village has a total area of 0.3 <
Crestwood, Missouri
Crestwood is a city located in St. Louis County, Missouri. As of the 2000 census, the city had a total population of 11,863.
Geography
2000
Crestwood is located at 38°33'27" North, 90°22'34" West (38.557552, -90.376152).
According to the United States Census Bureau, the city has a total area of 9.3