:: wikimiki.org ::
| Normala Jaro Komenciĝanta Je Dimanĉo |
Normala jaro komenciĝanta je dimanĉoNormala jaro komenciĝanta dimanĉe.
Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro):
1589 1595 1606 1617 1623 1634 1645 1651 1662 1673 1679 1690 1702 1713 1719 1730 1741 1747 1758 1769 1775 1786 1797 1809 1815 1826 1837 1843 1854 1865 1871 1882 1893 1899 1905 1911 1922 1933 1939 1950 1961 1967 1978 1989 1995 2006 2017 2023 2034 2045 2051 2062 2073 2079 2090 2102 2113 2119 2130 2141 2147 2158 2169 2175 2186 2197
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo
kategorio:Kalendaro
Normala jaroSuperjaro estas jaro kiu havas 29 tagojn en februaro (en la Julia kaj gregoria kalendaroj).
Normala jaro estas ĉiu jaro kiu ne estas superjaro, la normala jaro havas 28 tagojn en februaro.
Superjaro estas ilo por gardi la sinkronizon inter la kalendara jaro kaj la sezonoj. La sezonoj revenas unu fojon dum ĉiu tropika jaro, la tempo de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Tio estas proksimume 365.2422 tagoj, do senŝanĝa 365-taga jaro kaŭzus ke la kalendaro malrapide malakordiĝus kun la sezonoj. Oni povas ĝustigi tion per la enmeto de supertago en la jaron (kiu jaro iĝas superjaron), por ke ĝi estu 366 tagojn longa anstataŭ 365.
La regulo por superjaroj en la Gregoria kalendaro estas:
::Jaro estas superjaro se ĝi precize divideblas per kvar; sed jaro dividebla per cent nur estas superjaro se ĝi divideblas per 400.
Do 1984 kaj 2000 estis superjaroj, sed 1900 ne estis.
La logiko estas: la aldono de po unu tago ĉiujn kvar jarojn alĝustiĝas la mezan jarlongon al 365,25 tagoj. Tio tro longas, do oni forigas po unu supertagon ĉiun jarcenton. Tio forigas 0,01 tagojn kaj la mezo fariĝas 364,24 tagoj. Sed tio ankoraŭ ne estas sufiĉe akurata, do oni remetas po unu supertagon ĉiujn kvar jarcentojn. Tio realdonas 0,0025 tagojn kaj la mezo fariĝas 365,2425 tagoj.
Tio ankoraŭ estas 0,0001 tagojn pli longa ol la meza intervalo inter martaj ekvinoksoj, rezulte ke la Gregoria kalendaro estos proksimume duontagon malantaŭ la tropika jaro post 4000 jaroj.
Notu ke ĉi tio neniel rilatas al supersekundoj, kiuj aldoniĝas de tempo al tempo por sinkronizigi atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero.
Kategorio:Tempo
als:Schaltjahr
ja:閏年
ko:윤년
simple:Leap year
th:ปีอธิกสุรทิน
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1589Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1589
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1589 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Italio: Pizo: Matematik-profesoriĝas Galileo.
- Norvegio: La trupoj de dana reĝo Christian la 4-a bruldetruas Oslon, rebabtante ĝin "Christiania" laŭ la reĝo.
- Rusio: Estis fondita la urbo Civilsk.
Naskiĝoj
Mortoj
----
1584 | 1585 | 1586 | 1587 | 1588 | 1589 | 1590 | 1591 | 1592 | 1593 | 1594
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1589년
simple:1589
1595Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1595
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1595 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
- 25-a de aprilo : Torquato TASSO
----
1590 | 1591 | 1592 | 1593 | 1594 | 1595 | 1596 | 1597 | 1598 | 1599 | 1600
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1595년
1606Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1606
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1606 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Aŭstralion horizonte vidas nederlanda esploristo Willem JANZ.
Naskiĝoj
- 6-a de junio : Pierre CORNEILLE
- 15-a de julio : Rembranto
Mortoj
-
----
1601 | 1602 | 1603 | 1604 | 1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1606년
1623Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1623
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1623 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
----
1618 | 1619 | 1620 | 1621 | 1622 | 1623 | 1624 | 1625 | 1626 | 1627 | 1628
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1623년
1634Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1634
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1634 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Nederlandanoj konkeris Paraibon
Naskiĝoj
Mortoj
----
1629 | 1630 | 1631 | 1632 | 1633 | 1634 | 1635 | 1636 | 1637 | 1638 | 1639
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1634년
1651Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1651
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1651 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- En Anglio: unua eldono de la "English dancing Master" far John PLAYFORD, kiu estas kiel la "Biblio" de la anglaj "contry dances" (france: contredanses anglaises)
Naskiĝoj
Mortoj
----
1646 | 1647 | 1648 | 1649 | 1650 | 1651 | 1652 | 1653 | 1654 | 1655 | 1656
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1651년
simple:1651
1662Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1662
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1662 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
----
1657 | 1658 | 1659 | 1660 | 1661 | 1662 | 1663 | 1664 | 1665 | 1666 | 1667
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1662년
1673Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1673
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1673 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Ameriko
- Nederlanda Imperio rekonkeras Novjorkon.
- Unua poŝtoservo inter Novjorko kaj Bostono.
- 18-a de marto - John BERKELEY (1-a barono Berkeley of Stratton) vendas sian parton da Nov-Jerzejo al la kvakeroj.
- 17-a de majo - Komercisto Louis JOLIET kaj jezuito misiisto-esploristo Jacques MARQUETTE komencas esploradon pri rivero Misisipo kaj la Grandaj Lagoj. Ili poste trovos la fonton de Misisipo kaj malsupreniros ĝis Arkansaso.
Azio
- Franca Imperio komencas ekspedicion kontraŭ Cejlono.
- Sher Khân Lodi permesas al francoj malfermi ejon en Pondichéry (suda Hindio).
- Kabuki-a aktoro Sannjuro Ichikawa, 13-jara, inventas stilon Aragato, kie aperas superhoma milit-dio.
- Familio Mitsui fondas komercan kaj bankan firmaon en Japanio.
Eŭropo
- Anglio: Leĝo Test Act aprobita, malpermesante al katolikoj ĉefaj publikaj postenoj.
- Arĥitekto Christopher WREN ĉevalirigita.
- Jean LULLY verkas sian unuan operon Cadmus et Hermione.
- Vilhelmo de Orange savas Amsterdamon kaj Holandon kontraŭ Francio inundante la landon per malfermo de kluzoj
- Financisto Richard HOARE fondas bankon Hoare's Bank en Londono.
- Universitato de Innsbruck fondita.
- Stalaktita kaverno Antiparos (Egea Maro) trovita.
- Ĉefpastro Petrovich Avvakum verkas sian Ĵitie ("Vivo"), la unua rusa aŭtobiografio.
- Polonio venkas Otomanan Imperion en batalo de Khorzim.
- Gottfried Wilhelm LEIBNIZ ekpensas sian teorion pri diferencaloj kaj integrala kalkulo.
Naskiĝoj
Mortoj
- 17-a de februaro: Francio: franca teatristo Molière
- 15-a de marto: Salvator ROSA, pentristo
----
1668 | 1669 | 1670 | 1671 | 1672 | 1673 | 1674 | 1675 | 1676 | 1677 | 1678
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1673년
1690Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1690
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1690 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 28-a de februaro: reĝa dekreto malpermesas la eksploron de salo en Brazilo.
- 16-a de marto: Ludoviko la 14-a de Francio sendas armeon al Irlando kontraŭ Jakobo la 2-a.
- 8-a de aprilo eko de dua vojaĝo de Sankta Johano de Brito al Barato.
- 1-a de majo Batalo de Kromdalo.
- 12-a de julio: Britio: La Protestanta armeo de Viliamo de Orange venkas la Katolikan armeon de Jakobo la 2-a.
- 16-a de oktobro : Sankta Paskvalo Baylon estas kanonigita.
- 9-a de novembro: Reĝa dekreto permesis la Flagspediciojn al Brazila internlando
Naskiĝoj
- 22-a de januaro: Nicolas LANCRET franca pentristo.
- 1-a de februaro: Francesco VERACINI itala komponisto.
Mortoj
- 12-a de februaro: Charles Le BRUN franca pentristo.
- 15-a de aprilo: Miĥaelo ABAFI la 1-a princo de Transilvanio.
- 27-a de majo: Giovanni LEGRANZI itala komponisto.
- 10-a de julio: Domenico GABRIELLI itala komponisto.
- 17-a de oktobro: Sankta Margerito ALACOQUE
- 19-a de decembro: Gustaf DÜBEN sveda komponisto.
- 26-a de decembro: Giuseppe CORSI itala komponisto.
----
1685 | 1686 | 1687 | 1688 | 1689 | 1690 | 1691 | 1692 | 1693 | 1694 | 1695
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1690년
1713Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1713
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1713 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- Nicolas Louis de LA CAILLE
- 5-a de oktobro: Denis DIDEROT
- 24-a de novembro : Irlando: Laurence STERNE
Mortoj
- 8-a de januaro : Arcangelo CORELLI
----
1708 | 1709 | 1710 | 1711 | 1712 | 1713 | 1714 | 1715 | 1716 | 1717 | 1718
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1713년
1730Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1730
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1730 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 1-a de januaro: Kreado de unua 'Cabildo de Montevideo' (administrado de Montevideo)
- 15-a de majo : Robert WALPOLE fariĝis la unua ĉefministro de Britio
Naskiĝoj
- Ignácio PARREIRAS NEVES, Brazila muzikisto.
- 3-a de januaro : Charles Palissot de MONTENOY.
- 31-a de marto : Etienne BÉZOUT.
- 15-a de aprilo: Felice FONTANA.
- 29-a de aŭgusto: Aleijadinho, Brazila skulptisto.
Mortoj
- 21-a de februaro: Papo Benedikto la 13-a
----
1725 | 1726 | 1727 | 1728 | 1729 | 1730 | 1731 | 1732 | 1733 | 1734 | 1735
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1730년
1741Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1741
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1741 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Händel komponas oratorion "La Mezio".
Naskiĝoj
Mortoj
----
1736 | 1737 | 1738 | 1739 | 1740 | 1741 | 1742 | 1743 | 1744 | 1745 | 1746
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1741년
1747Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1747
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1747 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Afganio sendependiĝas.
Naskiĝoj
-
Mortoj
- 17-a de novembro : Francio : Alain René LESAGE
----
1742 | 1743 | 1744 | 1745 | 1746 | 1747 | 1748 | 1749 | 1750 | 1751 | 1752
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1747년
1769Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1769
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1769 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 15-a de aŭgusto : Napoléon BONAPARTE, franca generalo kaj imperiestro.
- 14-a de septembro : Alexander VON HUMBOLDT
- 26-a de decembro : Ernst Moritz ARNDT, germana sciencisto kaj verkisto
Mortoj
- 13-a de decembro : Christian Fürchtegott GELLERT
----
1764 | 1765 | 1766 | 1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1769년
simple:1769
1786Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1786
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1786 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Irano: Tehrano ĉefurbiĝas.
- Islando: Rejkjaviko oficiale ekhavas la rangon de urbo.
Naskiĝoj
- 24-a de februaro: Wilhelm GRIMM
- 18-a de septembro : Justinus KERNER
- 18-a de novembro: Carl Maria von WEBER, germana komponisto
Mortoj
- 21-a de majo : Carl Wilhelm SCHEELE
----
1781 | 1782 | 1783 | 1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1786년
1797Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1797
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1797 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Madagaskaro: Antananarivo iĝas ĉefurbo de Merina tribo.
Naskiĝoj
- 10-a de januaro: Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF
- 31-a de januaro: Franz SCHUBERT
- 30-a de aŭgusto: Mary SHELLEY
- 14-a de oktobro : Ida PFEIFFER
- 13-a de decembro: Heinrich HEINE
Mortoj
- 22-a de februaro: Münchhausen
- 26-a de marto: James HUTTON
----
1792 | 1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1797년
simple:1797
1815Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1815
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1815 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Svislando proklamis eternan neŭtralecon.
- 8-a de januaro: Batalo de Novorleanso inter angloj kaj usonanoj.
- 23-a de januaro: Simón BOLÍVAR iĝis Capitán General de la Confederación de la Nueva Granada (Kapitano-Ĝeneralo de l' Konfederacio de Nova Granado).
- 26-a de februaro: Fernando ORTOGUÉS iĝis 'Gobernador intendente de Montevideo' (Guberniestro de Montevideo).
- 26-a de februaro : Napoleon BONAPARTE eskapis el Elba.
- 6-a de marto: malkovro de kometo Olbers'.
- 9-a de marto: Jean-Chrisostôme IMBERT reiĝis prezidento de Haitio.
- 20-a de marto: Napoleon BONAPARTE revenis al Parizo.
- 26-a de marto: Ribelo en Urugvajo pro sendependenco.
- 29-a de majo: La Jesua Societo restarigita en Hispanio.
- 31-a de majo: Traktado pri Unuiĝo inter Nerderlando kaj Belgio.
- 18-a de junio: Napoleono venkita en Batalo de Waterloo.
- 22-a de junio: Napoleono re-rezignis.
- 24-a de junio: Fondiĝis la framasona loĝo "Comércio e Artes" en Rio-de-Ĵanejro.
- 09-a de julio: Charles Maurice de TALLEYRAND-PÉRIGORD iĝis ĉefministro de Francio.
- 10-a de septembro: José Gervasio ARTIGAS aprobis la 'reglamento provisorio', (provizoran konstitucion) de Urugvajo.
- 26-a de septembro: Armand Emmanuel du PLESSIS iĝis ĉefministro de Francio.
- 16-a de decembro: Kreita la Unuigita Regno de Brazilo, Portugalo kaj Algarveso.
Naskiĝoj
- 1-a de januaro: Charles-Bernard RENOUVIER
- 11-a de januaro: John Alexander MacDONALD
- 13-a de januaro : Ernst Elias NIEBERGALL
- 19-a de marto: José MONTALEGRE FERNÁNDEZ
- 1-a de aprilo: Otto Von BISMARCK
- 30-a de aprilo: Joaquim Pedro de OLIVEIRA MARTINS portugala verkisto
- 15-a de aŭgusto: Sankta Johano BOSCO
- 23-a de oktobro: Barono de Cotegipe brazila politikito
- 5-a de novembro: Zacarias de GÓES e VASCONCELOS brazila politikisto
Mortoj
- 21-a de januaro : Matthias CLAUDIUS, verkisto
- 24-a de februaro: Robert FULTON
- 13-a de oktobro: Joachin MURAT Napoleona reĝo de Napolo.
----
1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1815년
simple:1815
th:พ.ศ. 2358
1837Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1837
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1837 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 26-a de januaro : Miŝigano fariĝas la 26-a ŝtato de Usono.
- Anglio : Charles DARWIN eldonas libron pri sia vojaĝo per HMS Beagle.
Naskiĝoj
- 27-a de januaro: Marko ZAMENHOF
- 18-a de marto : Grover CLEVELAND
Mortoj
- 10-a de februaro : Aleksandr PUŜKIN
- 19-a de februaro : Georg BÜCHNER
----
1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838 | 1839 | 1840 | 1841 | 1842
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1837년
simple:1837
1843Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1843
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1843 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Kulturaj Eventoj
- Britio : Londono: Fondatas The Economist.
- Fredrik PACIUS verkas la melodion de la Finna kaj Estona nacihimnoj.
Naskiĝoj
- 29-a de januaro : William McKINLEY
- 9-a de junio : Bertha VON SUTTNER
- 15-a de februaro: Holger HANSEN
- 31-a de julio : Peter ROSEGGER
- 11-a de decembro : Robert KOCH
- Edvard GRIEG
Mortoj
- 19-a de aprilo : Ernst Elias NIEBERGALL
- 7-a de junio : Friedrich HÖLDERLIN
- Nordameriko: Sequoyah
----
1838 | 1839 | 1840 | 1841 | 1842 | 1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847 | 1848
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1843년
1865Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1865
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1865 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- En aprilo : Kapitulacio de sudaj armeoj en Usono kaj fino de Usona enlanda milito.
- 18-a de decembro : abolicio de sklaveco en Usono.
- Johann Gregor MENDEL publikigis leĝojn de heredado.
- Aperis en Anglio la Salva Armeo.
- Aperis la unua Spirita Centro en Brazilo.
Naskiĝoj
- Hendrik BULTHUIS
- Max HEINDEL
- Gustaf HENRICLUNDQUIST
- 13-a de junio : Irlando: William Butler YEATS
- 8-a de decembro: Finlando: Jean SIBELIUS
- 18-a de decembro: József MILETZ
- 30-a de decembro : Hindio: Rudyard KIPLING
Mortoj
- 14-a de aprilo : Abraham LINCOLN
- 13-a de aŭgusto : Ignaz SEMMELWEIS
- 10-a de decembro : Leopoldo la 1-a, unua reĝo de la belgoj
----
1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867 | 1868 | 1869 | 1870
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1865년
simple:1865
1882Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1882
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1882 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 7-a de januaro : Bernhard KÖTZ
- 18-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 18-a de januaro: MONTEIRO LOBATO
- 25-a de januaro : Britio : Virginia WOOLF
- 30-a de januaro : Franklin D. ROOSEVELT
- 2-a de februaro : James JOYCE
- 18-a de februaro : Rudolf NOVÁK
- 4-a de majo : Wilhelm LEHMANN
- 20-a de majo : Danio : Sigrid UNDSET
- 1-a de junio : John DRINKWATER
- 18-a de junio : Igor STRAVINSKI
- 23-a de oktobro: KATO Misao
- 21-a de novembro: Gioacchino LAURENTI
- 12-a de decembro : Jiri MAHEN
Mortoj
- 19-a de aprilo : Anglio : Charles DARWIN
- 27-a de aprilo : Ferdinand REICH
----
1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1882년
simple:1882
1899Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1899
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1899 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Helena HEMPEL fariĝis la 4724-a esperantisto.
- Ors. Vicente INGLADA, John William PICKARD kaj Georgi OREŜKOV ekesperantiĝis.
- Novan metro-etalonon, kun kversekco X-forma, el plateno-iridio elektita kiel novan prototipan metron.
Naskiĝoj
- Brazilo : Nero ABRANCHES
- Svedio: Stellan ENGHOLM
- Danio : Aksel SANDEMOSE
- Japanio : KOBAJAŜI Mokiĉi
- 7-a de januaro : Francis POULENC
- 23-a de januaro : Humphrey BOGART
- 23-a de februaro : Germanio : Erich KÄSTNER
- 24-a de marto : R. A. DVORSKÝ
- 23-a de aprilo : Vladimir NABOKOV
- 10-a de majo : Usono : Fred ASTAIRE
- 21-a de julio : Usono : Ernest HEMINGWAY
- 13-a de aŭgusto : Britio : Alfred HITCHCOCK
- 24-a de aŭgusto : Argentino : Jorge Luis BORGES
- 15-a de oktobro : Lauri Ilmari LAPPI
- 19-a de oktobro : Gvatemalo : Miguel Angel ASTURIAS
- 22-a de decembro : Gustaf GRÜNDGENS
- 30-a de decembro : Norvegio : Helge INGSTAD, esploristo
Mortoj
----
1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899| 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ja:1899年
ko:1899년
simple:1899
th:พ.ศ. 2442
1911Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1911
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1911 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 7-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- 4-a Brazila Kongreso de Esperanto en Juiz de Fora.
- Fondita en Prago la Laborista Unuiĝon Esperantista, fako de socialdemokratia Laborista Akademio.
- Eldonitaj filatelia tabelo en Esperanto kaj esperantaj revuoj Vekiĝo kaj La Kulturo.
- Esperantiĝis:
John Edward HOOKHAM, Leopold DREHER, Hugo STEINER Dubús NÚNEZ, Jozefo ARTIGAS LASALA, Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV, Alexander William THOMSON, Antono LLINÁS BELLVEHI, Miklós BÁNÓ, Norbert BARTHELMESS kaj Michele ARABENO
- L.L. ZAMENHOF prezentis al la Internacia Kongreso de Rasoj, en Londono, memuaron pri Homaranismo.
- L. SCHLAF estis eksigata el la movado pro profitcela agado.
- Arestita kaj kondamnita Aleksandr POSTNIKOV. Post la aresto de li, en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj.
- La Respubliko de Ĉinio estas fondita de SUN Yixian. Lanĉo de Gregoria kalendaro.
- Mongolio liberiĝas de Manĉurio, Gvidanto de Mongola Budhismo Bogd Ghavzandamba proklamita reĝo de libera ŝato Mongolio.
- Libio fariĝas kolonio de Italio.
- The cruise of the Snark de Jack LONDON.
- Kreitaj planlingvoj Mezhdunarodny Nauchny Yazyk kaj Cosmo-English.
Naskiĝoj
- Rita AAGAARD
- Fanny Luiza DUPRÉ
- Herbert WOHLFAHRT
- Vlastimil BLAŽEK
- P. H. VAN TERWISGA
- Jan FILIP
- Josef VÍTEK
- Svislando: Max FRISCH
- 6-a de februaro: Ronald REAGAN, usona prezidento naskiĝis en Tampico, Ilinojo
- 23-a de februaro: Yokaanam
- 26-a de marto: Usono: Tennessee WILLIAMS
- 23-a de junio: Ernesto SABATO
- 24-a de junio: Juan Manuel FANGIO
- 16-a de julio: Usono: Ginger ROGERS
- 19-a de septembro: William GOLDING
- 3-a de decembro : Nino ROTA
Mortoj
- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- 1-a de aŭgusto:Konrad DUDEN
- 5-a de novembro : Charles STEWART
- 8-a de novembro : Siegfried LEDERER
----
1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1911年
ko:1911년
simple:1911
th:พ.ศ. 2454
1922Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1922
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1922 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 14-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinki;
- Firmata la Kontrakto de Helsinki pri la organizo de la Esperanto-movado.
- La Tria Asembleo de Ligo de Nacioj akceptas raporton pri Esperanto kiel internacia helplingvo. La raporto de Ligo de Nacioj misinformis ke Albana registraro enkodukis Esperanton en duagradaj lernejo. Sed en tiu jaro Albanio havas malpli ol 6 Esperantistojn.
- Ekapero de Literatura Mondo en Budapeŝto.
- Internacia Konferenco pri Esperanto en Lernejoj en Ĝenevo.
- Brazila Parlamento donis monan subvencion al Brazila esperanto-movado.
- Fondita Esperanto-grupo de Brescia
- Eŭgeno LANTI publikigis broŝuron For la Neŭtralismon.
- Japanujo kaj mondlingvo publikita de Fuĵisaŭa Ĉikao.
- Unuaj dissendoj de Esperanto per radio.
- Fondita Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj Esperantistoj, Bulteno de CK SEU kaj Tramvojista Esperanto-Unuiĝo de Vieno.
- Esperantiĝis:
::Mladen VRTUNSKI, Anton GOLDMANN, Hector VERMUYTEN kaj Léon BERGIERS.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Planlingvoj Okcidentalo kaj Esperantido de Antido publikitaj.
- februaro okazis la Artmoderna Semajno en San-Paŭlo, kiu ekestis la Modernisma Skolo de Brazila literaturo.
- 28-a de februaro: Egipto sendependiĝas de Britio
- 11-a de septembro: Palestino estas transdonita for de la otomana imperio al la brita imperio
- Jaroslav HEYROVSKÝ diskrovis la polarografion
- Kreita Kasuelo
Naskiĝoj
- 31-a de januaro: Otaviano CURVELO de SOUZA
- 10-a de junio: Usono, Judy GARLAND
- 19-a de septembro : Emil ZATOPEK
- 8-a de novembro : Christiaan BARNARD
- 4-a de decembro : Gérard PHILIPE
- 24-a de decembro : Ava GARDNER
- Carlo MUSAZZI
- Árni BÖDVARSSON
- Rüdiger EICHHOLZ
- Aderaldo ROCHA
Mortoj
- Jiří František CHALOUPECKÝ
- Leon FAUVART-BASTOUL
- 7-a de februaro : Francio, Fernand DORÉ
- 14-a de marto : Karolo la 1-a (Aŭstrio)
- 27-a de marto: John ANDERSON
- 2-a de aŭgusto: Kanado, Alexander Graham BELL
- 11-a de novembro: Brazilo: Nuno BAENA
- 18-a de novembro: Francio, Marcel PROUST
----
1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1922年
ko:1922년
simple:1922
th:พ.ศ. 2465
Kategori:Kunstløp under vinter-OLKategori:Øvelser i vinter-OL
Kategori:Kunstløp
rozstpy tuszcze Tanie podogi backup software download gry sportowe
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Diffusion (cryptography)
In cryptography, confusion and diffusion are two properties of the operation of a secure cipher which were identified by Shannon in his paper, "Communication Theory of Secrecy Systems" published in 1949.
In Shannon's original definitions, confusion refers to making the relationship between the
Luke Vibert (born Luke Francis Vibert, 1973) is a Cornish recording artist and producer known for his work in many subgenres of electronica. He began his musical career as a member of the Hate Brothers, only later branching out into his own compositions. Vibert has recorded under several different aliases, most notably Plug and Wagon Christ.
|
Confusion (cryptography)
In cryptography, confusion and diffusion are two properties of the operation of a secure cipher which were identified by Shannon in his paper, "Communication Theory of Secrecy Systems" published in 1949.
In Shannon's original definitions, confusion refers to making the relationship between the cryptography, confusion and diffusion are two properties of the operation of a secure cipher which were identified by Shannon in his paper, "Communication Theory of Secrecy Systems" published in 1949.
In Shannon's original definitions, confusion refers to making the relationship between the Polish engineer Rudolf Gundlach, was first patented in 1936 as Gundlach Peryskop obrotowy. It was the first device to allow the tank commander to have a 360-degree view from his turret. The main advantage of this was that the tank commander no longer had to turn his head in order to look backwards.
The desi
|
Vickers Tank Periscope MK.IV
The Vickers Tank Periscope MK.IV, invented by Polish engineer Rudolf Gundlach, was first patented in 1936 as Gundlach Peryskop obrotowy. It was the first device to allow the tank commander to have a 360-degree view from his turret. The main advantage of this was that the tank commander no longer had to turn his head in order to look backwards.
The desi
|
7-TP
The 7TP was the Polish light tank of the Second World War. A distant relative of British Vickers 6-ton, it was significantly better than the contemporary German designs, notably the Panzer I and Panzer II. A standard tank of the
|
Gundlach tank periscope
The Vickers Tank Periscope MK.IV, invented by Polish engineer Rudolf Gundlach, was first patented in 1936 as Gundlach Peryskop obrotowy. It was the first device to allow the tank commander to have a 360-degree view from his turret. The main advantage of this was that the tank commander no longer had to turn his head in order to look backwards.
The desi
|
|
|