:: wikimiki.org ::
| Normala Jaro Komenciĝanta Marde |
Normala jaro komenciĝanta mardeNormala jaro komenciĝanta marde.
Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro):
1585 1591 1602 1613 1619 1630 1641 1647 1658 1669 1675 1686 1697 1709 1715 1726 1737 1743 1754 1765 1771 1782 1793 1799 1805 1811 1822 1833 1839 1850 1861 1867 1878 1889 1895 1901 1907 1918 1929 1935 1946 1957 1963 1974 1985 1991 2002 2013 2019 2030 2041 2047 2058 2069 2075 2086 2097 2109 2115 2126 2137 2143 2154 2165 2171 2182 2193 2199
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo
kategorio:Kalendaro
Normala jaroSuperjaro estas jaro kiu havas 29 tagojn en februaro (en la Julia kaj gregoria kalendaroj).
Normala jaro estas ĉiu jaro kiu ne estas superjaro, la normala jaro havas 28 tagojn en februaro.
Superjaro estas ilo por gardi la sinkronizon inter la kalendara jaro kaj la sezonoj. La sezonoj revenas unu fojon dum ĉiu tropika jaro, la tempo de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Tio estas proksimume 365.2422 tagoj, do senŝanĝa 365-taga jaro kaŭzus ke la kalendaro malrapide malakordiĝus kun la sezonoj. Oni povas ĝustigi tion per la enmeto de supertago en la jaron (kiu jaro iĝas superjaron), por ke ĝi estu 366 tagojn longa anstataŭ 365.
La regulo por superjaroj en la Gregoria kalendaro estas:
::Jaro estas superjaro se ĝi precize divideblas per kvar; sed jaro dividebla per cent nur estas superjaro se ĝi divideblas per 400.
Do 1984 kaj 2000 estis superjaroj, sed 1900 ne estis.
La logiko estas: la aldono de po unu tago ĉiujn kvar jarojn alĝustiĝas la mezan jarlongon al 365,25 tagoj. Tio tro longas, do oni forigas po unu supertagon ĉiun jarcenton. Tio forigas 0,01 tagojn kaj la mezo fariĝas 364,24 tagoj. Sed tio ankoraŭ ne estas sufiĉe akurata, do oni remetas po unu supertagon ĉiujn kvar jarcentojn. Tio realdonas 0,0025 tagojn kaj la mezo fariĝas 365,2425 tagoj.
Tio ankoraŭ estas 0,0001 tagojn pli longa ol la meza intervalo inter martaj ekvinoksoj, rezulte ke la Gregoria kalendaro estos proksimume duontagon malantaŭ la tropika jaro post 4000 jaroj.
Notu ke ĉi tio neniel rilatas al supersekundoj, kiuj aldoniĝas de tempo al tempo por sinkronizigi atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero.
Kategorio:Tempo
als:Schaltjahr
ja:閏年
ko:윤년
simple:Leap year
th:ปีอธิกสุรทิน
MardoMardo, la tria tago de la semajno. En Esperanto, la nomo venas el la franca mardi, kiu siavice venas de la latina dies Martis, tago de la dio Marso. El tiu venas la vortojn martes kaj martedì ankaŭ.
Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la norsan militdion Tiw anstataŭ Marso, en Tuesday kaj Dienstag.
Simile en Hinda lingvo tio nomiĝas mangalvâr मंगलवार t.e. tago de Marso.
En Nordameriko kaj aliaj mondpartoj, mardo estas la dua tago de la laborsemajno.
Mardo sekvas lundon kaj antaŭvenas merkredon. Vidu: Gregoria kalendaro.
En hispanlingvaj kulturoj, mardo estas malbonaŭgura tago. Proverbo diras, En martes, no te cases ni te embarques (marde, nek edziĝu nek enŝipiĝu). La mardo, la 13-a ... estas por hispanlingvanoj malbonaŭgura, kiel vendredo, la 13-a... por anglalingvanoj aŭ franclingvanoj.
als:Dienstag
ja:火曜日
ko:화요일
ms:Selasa
simple:Tuesday
th:วันอังคาร
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1585Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1585
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1585 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 8-a de oktobro : Heinrich SCHÜTZ
Mortoj
----
1580 | 1581 | 1582 | 1583 | 1584 | 1585 | 1586 | 1587 | 1588 | 1589 | 1590
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1585년
1602Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1602
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1602 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 20-a de novembro: Otto VON GUERICKE
Mortoj
-
----
1597 | 1598 | 1599 | 1600 | 1601 | 1602 | 1603 | 1604 | 1605 | 1606 | 1607
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1602년
1619Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1619
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1619 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Germanio : libron Harmonici Mundi eldonas Kepler.
Naskiĝoj
- Francis LODWICK
Mortoj
- 20-an de marto : Matiaso la 2-a
----
1614 | 1615 | 1616 | 1617 | 1618 | 1619 | 1620 | 1621 | 1622 | 1623 | 1624
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1619년
simple:1619
1630Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1630
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1630 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Fondo de Cambridge en Masaĉuseco (en nuna Usono).
- Nederlando invadis Pernambukon.
Naskiĝoj
Mortoj
- 15-a de novembro: Johano KEPLERO, Germanio
- probable : Salomone ROSSI , komponisto
----
1625 | 1626 | 1627 | 1628 | 1629 | 1630 | 1631 | 1632 | 1633 | 1634 | 1635
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1630년
1641Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1641
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1641 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
----
1636 | 1637 | 1638 | 1639 | 1640 | 1641 | 1642 | 1643 | 1644 | 1645 | 1646
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1641년
1658Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1658
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1658 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
17-a de septembro: Salvador CORREIA de SÁ iĝis guberniestro de gubernioj de sudo de Brazilo
Naskiĝoj
Mortoj
- 3-a de septembro : Oliver CROMWELL
----
1653 | 1654 | 1655 | 1656 | 1657 | 1658 | 1659 | 1660 | 1661 | 1662 | 1663
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1658년
1669Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1669
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1669 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Eŭropo: Fino de la Hansa Ligo.
- 6-a de aprilo: Sankta Klaudio de la Colombiere pastriĝis.
- 28-a de aprilo: kanonigita Sankta Maria Magdalena de Pazzi (02/aprilo/1566 - 25/majo/1607).
- 29-a de oktobro: Britio: Kembriĝo: Neŭtono profesoriĝas.
Naskiĝoj
Mortoj
- 4-a de oktobro: Rembranto
----
1664 | 1665 | 1666 | 1667 | 1668 | 1669 | 1670 | 1671 | 1672 | 1673 | 1674
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1669년
1686Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1686
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1686 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Newton publikigis sian faman verkon Principia Matematica Filosofia Naturalis (Matematikaj Principoj de Natura Filozofio) en kio li montras la principojn de newtona Fiziko.
- Pere decido de Dioniso, Patriarko de Konstantinoplo, la Ortodoksa eklezio de Ukrainio estis laŭleĝe subordinata al Ortodoksa Eklezio de Moskvo.
- Unua hispana misión de San Antonio de Padua en Pakimeo, Meksiko.
Naskiĝoj
- 24-a de majo : Gabriel Daniel FAHRENHEIT, germana fizikisto
Mortoj
- 11-a de majo : Otto VON GUERICKE, fizikisto kaj inĝeniero
----
1681 | 1682 | 1683 | 1684 | 1685 | 1686 | 1687 | 1688 | 1689 | 1690 | 1691
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1686년
nb:1686
1697Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1697
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1697 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
- António VIEIRA
----
1692 | 1693 | 1694 | 1695 | 1696 | 1697 | 1698 | 1699 | 1700 | 1701 | 1702
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1697년
1709Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1709
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1709 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 3-a de marto : Andreas Sigismund MARGGRAF
- 17-a de septembro : Samuel JOHNSON
Mortoj
-
----
1704 | 1705 | 1706 | 1707 | 1708 | 1709 | 1710 | 1711 | 1712 | 1713 | 1714
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1709년
1726Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1726
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1726 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- aŭgusto: Rusio kaj Sankta Romia Imperio ligiĝis kontraŭ Turkio.
- 28-a de oktobro publikita Vojaĝoj de Gulivero de Jonathan SWIFT;
Naskiĝoj
- 10-a de januaro: Santiago PALMERO;
- 14-a de marto: Josef Antonin STEPÁN;
- 3-a de junio: James HUTTON;
- 7-a de septembro: François-André Danican PHILIDOR;
- 4-a de oktobro: Francisco TORRES;
- 16-a de oktobro: Daniel CHODOWIECKI;
Mortoj
- 2-a de januaro: Domenico ZIPOLI;
- 3-a de februaro: Alexis LITTRE;
- 5-a de aprilo: Ludwig BABENSTUBER;
- 13-a de marto: Francesco Antonio PISTOCCHI;
- 18-a de julio: Michel Richard LALANDE;
- 6-a de aŭgusto: Antonio MARGIL de Jesús;
- 5-a de novembro: Antonio PACCHIONI;
----
1721 | 1722 | 1723 | 1724 | 1725 | 1726 | 1727 | 1728 | 1729 | 1730 | 1731
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1726년
1737Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1737
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1737 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 29-a de januaro : Thomas PAINE
Mortoj
-
----
1732 | 1733 | 1734 | 1735 | 1736 | 1737 | 1738 | 1739 | 1740 | 1741 | 1742
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1737년
1754Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1754
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1754 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Nordameriko: Eko de milito inter Francio kaj Britio.
- Kreita la Societo de Golfludistoj de St Andrews en Britio.
Naskiĝoj
- 27-a de novembro : Georg FORSTER
Mortoj
- 8-a de oktobro : Henry FIELDING
----
1749 | 1750 | 1751 | 1752 | 1753 | 1754 | 1755 | 1756 | 1757 | 1758 | 1759
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1754년
1771Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1771
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1771 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 14-a de majo : Robert OWEN
- 15-a de aŭgusto : Skotlando : Walter SCOTT
Mortoj
-
----
1766 | 1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775 | 1776
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1771년
1793Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1793
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1793 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 21-a de januaro: Francio: Dum la Franca Revolucio, la reĝo Louis XVI, kondamnita je morto, estas gilotinata en Parizo.
Naskiĝoj
-
- 27-a de oktobro: Baldomero Espartero
Mortoj
- 6-a de februaro: Francio: Carlo GOLDONI
----
1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1793년
1799Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1799
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1799 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 19-a de februaro: Ferdinand REICH, sciencisto
- 20-a de marto: Honoré de BALZAC, verkisto
- 6-a de junio: Aleksandr PUŜKIN, verkisto
Mortoj
- 24-a de februaro: Georg Christoph LICHTENBERG, verkisto kaj sciencisto
- 14-a de decembro: George WASHINGTON, 1-a prezidento de Usono
- 31-a de decembro: Jean-François MARMONTEL, verkisto
----
1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803 | 1804
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1799년
1811Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1811
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1811 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Guria iĝas parto de Rusio.
Naskiĝoj
- 7-a de novembro : Ĉeĥio : Karel Jaromir ERBEN.
Mortoj
- 8-a de januaro : Friedrich NICOLAI
- 21-a de novembro : Heinrich von KLEIST
----
1806 | 1807 | 1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1811년
1833Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1833
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1833 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Brita Imperio: Sklaveco leĝe malpermesata en ĉiuj teritorioj.
Naskiĝoj
- 20-a de aŭgusto : Benjamin HARRISON
- 21-a de oktobro : Svedio : Alfred NOBEL
Mortoj
- 29-a de julio : Britio : William WILBERFORCE
- 17-a de decembro : Germanio : Kaspar HAUSER
----
1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1833년
simple:1833
1839Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1839
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1839 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Darvino malkovras la principon de evoluismon.
- Kreita Communicationssprache.
- Gvatemalo sendependiĝas de Hispanio.
- Francio : Parizo : Fondo de societo Etnologio.
Naskiĝoj
- MACHADO de ASSIS
- 3-a de februaro: Martin PACKNESS
- 16-a de marto : Sully PRUDHOMME
- 30-a de aprilo: Brazilo : Ipioca : Floriano PEIXOTO
Mortoj
- 29-a de septembro : Friedrich MOHS
----
1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838 | 1839 | 1840 | 1841 | 1842 | 1843 | 1844
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1839년
1850Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1850
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1850 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 4-a de februaro: Doroteo Vasconcelos VALLE iĝis (je 2-a fojo) prezidento de Salvadoro.
- 10-a de junio: Diego NOBOA Y ARTETA iĝis prezidento de Ekvatoro.
- 10-a de aŭgusto: Princino Isabel deklarita heredantino de brazila trono.
- 28-a de aŭgusto: Fondita la masonisma Loĝio Piratininga, Brazilo.
- 9-a de septembro : Kalifornio fariĝas la 31-a ŝtato de Usono.
- 9-a de septembro: Miguel CALMON du PIN e ALMEIDA iĝis Grad-Majstro de Granda Oriento de Brazilo.
- Norvegio : Ivar AASEN lanĉas sian nov-norvegan planlingvon landsmål.
Naskiĝoj
- Václav ROSICKÝ
- Rosa JUNCK
- Tomáš Garrigue MASARYK
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF
- 14-a de januaro : Pierre LOTI
- 15-a de januaro : Mihai EMINESCU
- 15-a de januaro : Sofja KOVALEVSKAJA
- 5-a de aŭgusto : Guy de MAUPASSANT
- 13-a de novembro : Skotlando : Robert Louis STEVENSON
Mortoj
- 20-a de januaro : Adam OEHLENSCHLÄGER
- 22-a de januaro: Sankta Vicente PALLOTI
- 9-a de julio : Zachary TAYLOR
- 18-a de aŭgusto : Honoré de BALZAC
- 22-a de aŭgusto : Nikolaus LENAU
- 23-a de septembro: José Gervasio ARTIGAS
- Marie TUSSAUD
----
1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1850년
simple:1850
1861Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1861
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1861 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de januaro : Alabamo secesiis el Usono.
- 29-a de januaro : Kansaso fariĝis la 34-a ŝtato de Usono.
- 11-a de marto : Konstitucio de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko ratifiĝis.
- 17-a de marto : Eko de la "Italia Regno".
- 10-a de aprilo : Usono : Korporaciiĝis la Masaĉuseca Instituto de Teknologio.
- Barejno iĝas Brita protektorato.
- Usono: Eko de la Usona enlanda milito.
Naskiĝoj
- 19-a de januaro: Anders ROSENBERG
- 29-a de marto: Francesco BARBERI
- 6-a de majo : Rabindranath TAGORE
- 19-a de decembro : Italo SVEVO
- 4-a de novembro : Enrico CAMPANILE
- Josef KOŽÍŠEK
- Stefan MIĤOLALSKI
- Rudolf STEINER
Mortoj
----
1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1861년
1878Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1878
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1878 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 17-a de decembro: L. L. Zamenhof unue montris Pra-Esperanton.
Naskiĝoj
- Rudolf FRIDRICH
- Theodor ČEJKA
- Hungario : Jenö FUCHS
- 2-a de januaro: Lehman WENDELL
- 24-a de januaro: João PESSOA
- 29-a de januaro : JOŜINO Sakuzo
- 26-a de februaro: Hugo STEINER
- 1-a de aprilo : Germanio : Carl STERNHEIM
- 6-a de aprilo : Erich MÜHSAM
- 15-a de aprilo : Svislando : Robert WALSER
- 1-a de junio : John MASEFIELD
- 15-a de julio : Arnold MIMBECK
- 15-a de julio : Wilfrid Walwyn PADFIELD
- 10-a de aŭgusto : Alfred DÖBLIN
- 12-a de septembro : Josep M. TERRICABRAS
- 20-a de septembro : Upton SINCLAIR
- 20-a de oktobro: Andrés PIÑÓ ALEGRET
- 7-a de novembro : Aŭstrio : Lise MEITNER
- 26-a de decembro: István ZÖLDY
Mortoj
- 12-a de junio : William Cullen BRYANT
----
1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1878년
1895Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1895
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1895 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- La rusa cenzuro malpermesas la eniron de revuo La Esperantisto en Rusa Imperio
- Sr. Pourcine proponis enkonduko de unu komuna signo Esperantista, nome la verdan stelon.
- Helene GIROUD, Jeanne ZABILON D’HER RANFAING, Iz. KRENICKI kaj Ivan ŜIRJAEV eklernis Esperanton.
- Ekaperis revuo Lingvo Internacia
- Ĉinio devis cedi Tajvanon kaj Koreion al Japanio.
- Senegalo kaj Madagaskaro fariĝis Francaj kolonioj.
- 22-a de marto : La fratoj Lumiere prezentis sian unuan filmon, "La eliro de la fabrikejoj Lumière".
- 28-a de decembro : La fratoj Lumiere prezentis sian filmeton, "Alveno de trajno je la stacidomo de La Ciotat", al spektantaro ĉe la kafejo en Parizo, kiu onidire estis la unua paginta filmvidantaro.
- Fondita Esperanto-Rondo en Vilno.
- Norvegio: Arne GARBORG eldonis la poemaron Haugtussa.
Naskiĝoj
- 7-a de januaro: Luiz da COSTA PORTO CARREIRO Neto
- 24-a de januaro : Eugen ROTH
- 29-a de marto : Germanio : Ernst JÜNGER
- 6-a de majo : Italio : Rudolph VALENTINO
- 5-a de julio : Josef PONTZ
- 16-a de aŭgusto: Usono: Wayne JACKSON
- 3-a de oktobro: Gerrit Paulus de BRUIN
- 4-a de oktobro : Usono : Buster KEATON
- 8-a de oktobro : Juan Domingo PERÓN
- 8-a de oktobro : Bruno RIEFLING
- 13-a de oktobro : Walter LIPPMANN
- Francisko SZILÁGYI
- Malba TAHAN
- Ludvík SVOBODA
- Ludo IZÁK
Mortoj
- 29-a de junio : Brazilo : Divisa : Floriano PEIXOTO
- 27-a de novembro : Francio : Alexandre DUMAS (Filo)
----
1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1895년
simple:1895
1901Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1901
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1901 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- La pariza eldonejo Hachette komencas publikigi verkoj pri kaj en Esperanto.
- Fondita unua E-asocio en Slovakio, la Unua societo de Aŭstriaj esperantistoj en Brno.
- Fondita unua E-asocio en Hungario, en Budapesto
- Zamenhof kreis la Hilelismon.
- Eklernis Espernaton:
Frederiko VILLAREAL, Barono de Menil, Théophile CART, Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Cornelis Jacob BAART de la Faille.
- Kreita Latineca angla
Naskiĝoj
- 31-a de januaro : Marie Luise KASCHNITZ
- 1-a de februaro : Usono : Clark GABLE
- 14-a de februaro : Rolf WANKA
- 18-a de februaro : Hugo HAAS
- 15-a de marto : Juntaro IŬAŜITA
- 7-a de majo : Usono : Gary COOPER
- 11-a de majo : Rose AUSLÄNDER
- 20-a de aŭgusto : Italio : Salvatore QUASIMODO
- 15-a de septembro : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 3-a de novembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- 23-a de novembro : Marieluise FLEISSER
- 5-a de decembro : Walt DISNEY
- 27-a de decembro : Germanio : Marlene DIETRICH
- Ĉeĥio : Antonín SATTEK
- Wim QUISPEL
- Aleksandro ERJUĤIN
Mortoj
- 22-a de januaro : Britio : Reĝino Viktorino
- Ĉeĥio : Julius ZEYER
- 27-a de januaro : Giuseppe VERDI
- 13-a de marto : Benjamin HARRISON
- 7-a de julio : Svislando : Johanna SPYRI
- 14-a de septembro : William McKINLEY
----
1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1901年
ko:1901년
1907Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1907
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1907 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo.
- 1-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Fonditaj Brazila Esperanto-Ligo, Societo Sankta Katarino kaj La Verda Stelo Antverpeno.
- Aperis Internacia Krestomatio kaj Unua Legolibro, ambaŭ de Kabe.
- Henri VALLIENNE publikigis la unuan E-an originalan romanon " La Kastelon de Prelongo".
- Ivan ŜIRJAEV publikigis la E-an originalan rakonteton "La Ciganino" en brajla preso.
- Paul BOULET publikigis Francan Gramatikon por Esperantistoj kaj Tri Monologojn.
- Eklernis Esperanton:
Aldo Ferdinando SCHMUCKER, Albin SANDSTRÖM, Péter TÖRÖK, Lehman WENDELL, Carl Johan JOHANSSON, Josep M. TERRICABRAS, Anders ROSENBERG, Rolf BUGGE PAULSEN, John Edgar McFADYEN, Albin Henning HALLDOR, Josep ALBAGÉS VENTURA, Julius GLÜCK, Julia FERNANDES kaj Peteris KIKAUKA.
- René de SAUSSURE proponas spesmilon.
- Fonditaj la Esperanto-Grupoj de Kenigsbergo kaj Santiago.
- Ido, Novslava lingvo, Novilatiino, Magistra lingvo kaj Apolema kreitaj.
- Fundamento tradukita al Slovaka lingvo.
- Ekaperis Brazila Revuo Esperantista.
- Fondita Brazila Ligo Esperantista.
- SIFO bombatencis Manchu-admiralon en Kantono.
- 23-a de januaro: Usono: Charles CURTIS fariĝis la unua usona indiana senatano.
- Usona subŝtato Indianao kiel unua proklamas leĝon pri truda steriligado de kelkaj malsanuloj kaj de la "vaguloj" kaj "nenitaŭguloj". Pliposte ĝis 30 subŝtatoj kaj aliaj landoj starigos similan leĝon.
- 16-a de novembro : Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono.
- Butano: monarkio establiĝis.
- The iron heel ("La fera kalkanumo") de Jack LONDON
- En islama universitato de Aligarh (Hindio) kreitis lernejo por la virinoj.
Naskiĝoj
- Donald R. DUNCAN
- Roberto das NEVES
- Milivoje PAVLOVIĆ
- Hasan KOCAMAN
- Adolf BARTOŠÍK
- 1-a de februaro : Günter EICH
- 19-a de februaro : Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD
- 11-a de marto : Georg MAURER
- 14-a de aprilo : Ladislav BOHÁČ
- 12-a de majo : Katharine HEPBURN
- 13-a de majo : Daphne DU MAURIER
- 22-a de majo : Britio : Laurence OLIVIER
- 26-a de majo : John WAYNE
- 31-a de majo : Britio : Peter FLEMING
- 10-a de junio : Petro FIRU
- 6-a de julio : Frida KAHLO
- 16-a de julio : Barbara STANWYCK
- 31-a de aŭgusto: Johannes WESTEN
- 15-a de septembro : Fay WRAY
- 14-a de novembro : Svedio : Astrid LINDGREN
- 28-a de novembro : Italio : Alberto MORAVIA
Mortoj
- 2-a de februaro : Rusio : Dmitri Mendeleev
- 16-a de februaro : Giosuè CARDUCCI
- 7-a de septembro : Sully PRUDHOMME
- 29-a de novembro: Marko ZAMENHOF
- 17-a de decembro: William THOMSON, pli bona konata Lordo KELVINO, inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo.
- Norvegio : Edvard GRIEG
- E. Martyn WESTCOTT
----
1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1907年
ko:1907년
simple:1907
th:พ.ศ. 2450
Valdeprados
Valdeprados é um município da Espanha na província de Segóvia, comunidade autónoma de Castela e Leão, de área 19,52 km² com população de 63 habitantes (2004) e densidade populacional de 3,23 hab/km².
Demografia
Valdeprados
Valdeprados
Valdeprados
Sennik online depresja gastronomia spielautomaten przetargi
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
|
|
|
|
Ts'ole'
Ts'ole', ook Ci'uli', is een dialect van het Atayal. Dit dialect wor
|
|