:: wikimiki.org ::
| Normala Jaro Komenciĝanta Merkrede |
Normala jaro komenciĝanta merkredeNormala jaro komenciĝanta merkrede.
Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro):
1586 1597 1603 1614 1625 1631 1642 1653 1659 1670 1681 1687 1698 1710 1721 1727 1738 1749 1755 1766 1777 1783 1794 1800 1806 1817 1823 1834 1845 1851 1862 1873 1879 1890 1902 1913 1919 1930 1941 1947 1958 1969 1975 1986 1997 2003 2014 2025 2031 2042 2053 2059 2070 2081 2087 2098 2110 2121 2127 2138 2149 2155 2166 2177 2183 2194
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo
kategorio:Kalendaro
Normala jaroSuperjaro estas jaro kiu havas 29 tagojn en februaro (en la Julia kaj gregoria kalendaroj).
Normala jaro estas ĉiu jaro kiu ne estas superjaro, la normala jaro havas 28 tagojn en februaro.
Superjaro estas ilo por gardi la sinkronizon inter la kalendara jaro kaj la sezonoj. La sezonoj revenas unu fojon dum ĉiu tropika jaro, la tempo de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Tio estas proksimume 365.2422 tagoj, do senŝanĝa 365-taga jaro kaŭzus ke la kalendaro malrapide malakordiĝus kun la sezonoj. Oni povas ĝustigi tion per la enmeto de supertago en la jaron (kiu jaro iĝas superjaron), por ke ĝi estu 366 tagojn longa anstataŭ 365.
La regulo por superjaroj en la Gregoria kalendaro estas:
::Jaro estas superjaro se ĝi precize divideblas per kvar; sed jaro dividebla per cent nur estas superjaro se ĝi divideblas per 400.
Do 1984 kaj 2000 estis superjaroj, sed 1900 ne estis.
La logiko estas: la aldono de po unu tago ĉiujn kvar jarojn alĝustiĝas la mezan jarlongon al 365,25 tagoj. Tio tro longas, do oni forigas po unu supertagon ĉiun jarcenton. Tio forigas 0,01 tagojn kaj la mezo fariĝas 364,24 tagoj. Sed tio ankoraŭ ne estas sufiĉe akurata, do oni remetas po unu supertagon ĉiujn kvar jarcentojn. Tio realdonas 0,0025 tagojn kaj la mezo fariĝas 365,2425 tagoj.
Tio ankoraŭ estas 0,0001 tagojn pli longa ol la meza intervalo inter martaj ekvinoksoj, rezulte ke la Gregoria kalendaro estos proksimume duontagon malantaŭ la tropika jaro post 4000 jaroj.
Notu ke ĉi tio neniel rilatas al supersekundoj, kiuj aldoniĝas de tempo al tempo por sinkronizigi atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero.
Kategorio:Tempo
als:Schaltjahr
ja:閏年
ko:윤년
simple:Leap year
th:ปีอธิกสุรทิน
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1586Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1586
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1586 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Samara fondita.
Naskiĝoj
- Pedro NUNES
Mortoj
----
1581 | 1582 | 1583 | 1584 | 1585 | 1586 | 1587 | 1588 | 1589 | 1590 | 1591
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1586년
1597Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1597
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1597 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 23-a de decembro: Martin OPITZ, germana poeto.
Mortoj
- 20-a de junio: Willem BARENTS, niderlanda maristo kaj esploristo
----
1592 | 1593 | 1594 | 1595 | 1596 | 1597 | 1598 | 1599 | 1600 | 1601 | 1602
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1597년
1603Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1603
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1603 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Ekde nun multaj angloj migradas Irlanden.
- Japanio: La ŝogunoj ekregas disde Edo.
Naskiĝoj
- Abel TASMAN
Mortoj
- William GILBERT : brita kuracisto kaj fizikisto
- 24-a de marto : Elizabeto la 1-a (Anglio)
----
1598 | 1599 | 1600 | 1601 | 1602 | 1603 | 1604 | 1605 | 1606 | 1607 | 1608
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1603년
simple:1603
1625Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1625
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1625 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Madagaskaro : fondo de Antananarivo.
- Kartvelio: naciisma ribelo kontraŭ Turkoj kaj Iranoj.
- Brazilo: nederlandanoj forpelitaj de Bahio.
- Batalo de Breda.
Naskiĝoj
- Giovanni CASSINI, astronomo.
- Christiaan HUYGENS, fizikisto
Mortoj
- Britio : Jakobo I
- 7-a de marto : Johann BAYER
----
1620 | 1621 | 1622 | 1623 | 1624 | 1625 | 1626 | 1627 | 1628 | 1629 | 1630
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1625년
1631Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1631
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1631 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Konstruita la Taĵ Mahal
Naskiĝoj
Mortoj
----
1626 | 1627 | 1628 | 1629 | 1630 | 1631 | 1632 | 1633 | 1634 | 1635 | 1636
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1631년
1642Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1642
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1642 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Tasmanion malkovras por la eŭropanoj nederlanda esploristo Abel TASMAN, kies nomon hodiaŭ portas tiu insulo.
Naskiĝoj
- Laŭ antaŭreforma kalendaro Brita: Britio: Nasko de Neŭtono. (Ĝust-gregori-kalendare, lia nasko estus en 1643.)
Mortoj
- Italio: Galileo
----
1637 | 1638 | 1639 | 1640 | 1641 | 1642 | 1643 | 1644 | 1645 | 1646 | 1647
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1642년
simple:1642
1653Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1653
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1653 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Irano: Tehrano: Tahmasp Ŝao konstruas urbomuron kaj bazaron.
- Publikita Logopandekteisiono.
Naskiĝoj
- 17-a de februaro : Arcangelo CORELLI
Mortoj
----
1648 | 1649 | 1650 | 1651 | 1652 | 1653 | 1654 | 1655 | 1656 | 1657 | 1658
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1653년
1659Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1659
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1659 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Loka leĝo malpermesis kristnaskan feston en Bostono
Naskiĝoj
Mortoj
- 15-a de aprilo: Simon DACH
- 10-a de oktobro: Abel TASMAN
----
1654 | 1655 | 1656 | 1657 | 1658 | 1659 | 1660 | 1661 | 1662 | 1663 | 1664
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1659년
simple:1659
1670Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1670
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1670 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
- 11-a de oktobro: Louis LE VAU
- 15-a de novembro: Johano Amoso KOMENIO
----
1665 | 1666 | 1667 | 1668 | 1669 | 1670 | 1671 | 1672 | 1673 | 1674 | 1675
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1670년
1687Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1687
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1687 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Britio : Apero de la majstroverko Principia far Neŭtono.
Naskiĝoj
Mortoj
- 28-a de januaro : Johannes HEVELIUS
----
1682 | 1683 | 1684 | 1685 | 1686 | 1687 | 1688 | 1689 | 1690 | 1691 | 1692
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1687년
simple:1687
1710Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1710
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1710 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
-
Mortoj
-
----
1705 | 1706 | 1707 | 1708 | 1709 | 1710 | 1711 | 1712 | 1713 | 1714 | 1715
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1710년
1721Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1721
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1721 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Gronlando: Nukon fondas norvega misiisto Hans EGEDE sub la nomo Godthåb ("Bona Espero").
- Rusio: Petro la Granda fondas Rusan Imperion.
Naskiĝoj
-
Mortoj
-
----
1716 | 1717 | 1718 | 1719 | 1720 | 1721 | 1722 | 1723 | 1724 | 1725 | 1726
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1721년
1727Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1727
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1727 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de junio Georgo la 2-a iĝis reĝo de Britio.
Naskiĝoj
-
Mortoj
- Britio : Neŭtono
----
1722 | 1723 | 1724 | 1725 | 1726 | 1727 | 1728 | 1729 | 1730 | 1731 | 1732
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1727년
1738Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1738
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1738 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- Anglio : Nasko de William HERSCHEL
Mortoj
-
----
1733 | 1734 | 1735 | 1736 | 1737 | 1738 | 1739 | 1740 | 1741 | 1742 | 1743
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1738년
1755Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1755
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1755 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Grandega tertremo en Lisbono, pli ol 60 mil homoj mortis
Naskiĝoj
-
Mortoj
-
----
1750 | 1751 | 1752 | 1753 | 1754 | 1755 | 1756 | 1757 | 1758 | 1759 | 1760
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1755년
1777Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1777
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1777 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Nordameriko : Ĉeso de milito inter britoj kaj usonanoj.
- Rusio : Fondo de kelkaj urboj-fortikaĵoj en suda Rusio, inter ili Georgijevsk, Novopavlovsk kaj Stavropol.
- Maria la 1-a de Portugalio surtroniĝis.
Naskiĝoj
- 30-a de aprilo : Carl Friedrich GAUSS, germana matematikisto
- 14-a de aŭgusto : Hans Christian ØRSTED
- 18-a de oktobro : Heinrich von KLEIST
Mortoj
-
----
1772 | 1773 | 1774 | 1775 | 1776 | 1777 | 1778 | 1779 | 1780 | 1781 | 1782
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1777년
1783Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1783
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1783 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Etienne MONTGOLFIER kaj Joseph MONTGOLFIER faris la unuan nemodelan balonon.
- La meso KV 427 komponita de Mozart.
- Unua bronzaj statuoj fonditaj en Brazilo, verkoj de Valentim: "Nimfo Eĥo", "La Kasisto Narciso" kaj "Aligatoroj".
Naskiĝoj
- 3-a de aprilo: Usono: Washington IRVING
Mortoj
- 18-a de septembro: Leonhard EULER
----
1778 | 1779 | 1780 | 1781 | 1782 | 1783 | 1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1783년
simple:1783
1800Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1800
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1800 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Napoleono konkeris Italion, sin instalis kiel Unua Konsulo en Francio
- Vaŝingtono iĝis usona ĉefurbo
- William HERSCHEL malkovris infraruĝajn radiojn
- Alessandro VOLTA produktis elektron
Naskiĝoj
- 7-a de januaro: Millard FILLMORE
- 1-a de decembro: Hungario: VÖRÖSMARTY Mihály
Mortoj
-
----
1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803 | 1804 | 1805
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1800년
1817Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1817
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1817 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Publikita Solresolo.
- 10-a de decembro : Misisipio fariĝis la 20-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- 5-a de septembro : Aleksej Konstantinoviĉ TOLSTOJ
- 14-a de septembro : Theodor STORM
- 30-a de novembro : Theodor MOMMSEN
- Usono : Pensilvanio : Franklin (konteo): Henry HARBAUGH
Mortoj
- 30-a de junio : Abraham Gottlob WERNER
- 18-a de julio : Anglio: Jane AUSTEN
----
1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1817년
simple:1817
1834Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1834
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1834 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Fondita "La Antikva kaj Reĝa Klubo de Golfludo" en Skotlando.
- Refondita Urbo Sparto.
- Unuaj ŝorbetoj venis en Brazilo el Bostono per ŝipo "Madagascar".
- Charles BABBAGE projektis la unuan prakomputilon.
- La guberniestro de Okcident-Aŭstralio, Stirling, gvidis 25 policistoj kontraŭ aborigenoj kiuj atakus blankulojn. Eble tutan tribon estis mortigita.
- Angloj sendis al Ĉinio George James GORDON por akiri semojn de teo.
- Unuaj reguloj de moderna atletiko stablitaj en Anglio.
- Hungara lingvo antastaŭigis la Latinan en tribunaloj de Hungario.
Naskiĝoj
- 7-a de januaro : Philipp REIS
- 8-a de februaro : Rusio : Dmitri Mendeleev
- 2-a de aŭgusto : Francio : Frédéric Auguste BARTHOLDI
- 3-a de oktobro : Vilém BLODEK
- 10-a de oktobro : Finnlando : Aleksis KIVI
- Usono : Pensilvanio : Bucks : Abraham Reeser HORNE
Mortoj
- Joseph JACQUARD
- 24-a de septembro: Petro la 1-a (imperiestro de Brazilo)
----
1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838 | 1839
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1834년
nb:1834
simple:1834
th:พ.ศ. 2377
1851Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1851
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1851 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 13-a de aprilo: Daniel Ozro Smith LOWELL
- 26-a de aŭgusto: Emile BOIRAC
Mortoj
- 1-a de februaro : Mary SHELLEY, angla verkistino
- 14-a de septembro : Usono : James Fenimore COOPER
----
1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855 | 1856
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1851년
nb:1851
simple:1851
th:พ.ศ. 2394
1862Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1862
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1862 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Belizo iĝas kolonio de Britio.
- Usono : 18-a de februaro : Konstanta parlamento de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko establiĝis.
Naskiĝoj
- Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN
- Usono : Viskonsino : Louise Adeline WEITZEL
- 24-a de januaro : Usono : Edith WHARTON
- Aŭstrio : 15-a de majo : Arthur SCHNITZLER
- Japanio : 1-a de septembro : NITOBE Inazo
- 11-a de septembro : O. HENRY
- 15-a de novembro : Germanio : Gerhart HAUPTMANN
- 8-a de decembro : Paŭlo MEDEM
Mortoj
- 18-a de januaro : John TYLER.
- 24-a de julio : Martin VAN BUREN
- 13-a de novembro : Ludwig UHLAND
----
1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1862년
1873Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1873
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1873 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Marko ZAMENHOF transloĝiĝis Varsovion kun sia familio.
Naskiĝoj
- 27-a de februaro : Enrico CARUSO : Italio
- 10-a de marto : Jakob WASSERMANN
- 6-a de aprilo : Christian Petersen HEILSKOV
- 14-a de majo : Georg MAHN
- 14-a de novembro : Georges JUNIER
- 14-a de novembro : Jules BOREL
- John BIRMELIN : Usono: Graflando Berks
- Germanio : Hermann HAEFKER
- Wilhelm RÓBIN
Mortoj
- 25-a de majo : Edward George BULWER-LYTTON
----
1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1873년
simple:1873
1890Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1890
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1890 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- L.L. ZAMENHOF revenis Varsovion post fiasko en Ĥerson.
- Fondo de Ligo Esperantista.
- Danio: Christian NIELSEN publikigis la unuan Esperantan libron por danoj.
- Francisko Valdomiro LORENZ kaj Emile LOMBARD eklernis Esperanton.
- Ĉeĥio: Unua lernolibro de Esperanto al ĉeĥoj verkita kaj publikita de Francisko Valdomiro LORENZ.
- Francisko Valdomiro LORENZ eliris Ĉeĥion kaj iris al Brazilo.
- Litovio: Unua lernolibro de Esperanto al litovoj verkita de Aleksandro DAMBRAUSKAS.
- SIMOSE Kentarô eklernas Volapukon.
- Britio : Fondo de la Laborista Partio.
- Luksemburgio elrompas el la unio kun Nederlando, deklarante sian sendependecon.
- 3-a de julio : Idaho fariĝis la 43-a ŝtato de Usono.
- 10-a de julio : Vajomingo fariĝis la 44-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- Adolf SPROECK
- Aldo Ferdinando SCHMUCKER
- Ĉeĥio : Jiří František CHALOUPECKÝ
- Ĉeĥio : Jaroslav HEYROVSKÝ
- Ĉeĥio : Rudolf HROMADA
- 4-a de januaro : Miklós BÁNÓ
- 7-a de januaro : Henny PORTEN
- 9-a de januaro : Germanio : Kurt TUCHOLSKY
- 9-a de januaro : Karel CAPEK
- 13-a de januaro : Josef FRIEDRICH
- 10-a de februaro : Rusio : Boris PASTERNAK
- 22-a de marto : Carl Johan JOHANSSON
- 14-a de aprilo : Stanislaw KAROLCZYK
- 19-a de majo : Vjetnamio : HO Chi Minh
- 20-a de aŭgusto : Howard P. LOVECRAFT
- 20-a de aŭgusto : Karl KULTMAN
- 15-a de septembro : Britio : Agatha CHRISTIE
- 15-a de septembro : František ZELENKA
- 25-a de septembro : Wlodzimierz PFEIFFER
- 14-a de oktobro : Dwight D. EISENHOWER
- 2-a de novembro : Moa MARTINSON
- 4-a de novembro : Klabund
- 5-a de decembro : Aŭstrio: Fritz LANG
- 16-a de novembro : Filipinoj : Elpidio R. Quirino
- 14-a de decembro : Norvegio : Sigurd Hoel
Mortoj
- Je la 7-a de majo, James NASMYTH, angla inĝenieristo kaj kreinto de la vapormartelo
- 15-a de julio : Svislando : Gottfried KELLER
- 27-a de julio : Vincent VAN GOGH
- 26-a de oktobro : Italio: Carlo COLLODI
Esperanto-libroj eldonitaj en 1890
- Grabowski, Antoni: Kondukanto internacia de l' interparolado kun modeloj de leteroj , Nürnberg: Heerdegen-Barbeck ; [Tümmel], 1890. 45 p.
- Lorenz, Francisco Valdomiro: Uplná u?ebnice mezinárodní ?e?i dra. Esperanta, V Pardubich: Hoblik, 1890. - 27 p.
----
1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1890년
simple:1890
1902Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1902
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1902 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Kolombio: Stabiliĝo.
- Bernhard KÖTZ, Augustin PITLÍK, Otto SIMON, Boris KOTZIN kaj Jacint COMELLA MORA eklernis Esperanton.
- novembro: unuaj Esperantaj revuoj en Ĉeĥio.
- 9-a de decembro: Fondita unua E-Klubo en Prago kaj Besangon Saint-Loup.
- Publikita Tutoniŝo.
Naskiĝoj
- EMBA
- L. N. NEWELL
- Lajos TÁRKONY
- Renée VOLPELIERE
- 31-a de januaro: KAWASAKI Naokazu
- 4-a de februaro : Charles LINDBERGH
- 27-a de februaro : Usono : John STEINBECK
- 7-a de marto : Germanio : Heinz RÜHMANN
- 2-a de aprilo : OKA Hidemiti
- 23-a de aprilo : Islando : Halldor Kiljan LAXNESS
- 16-a de julio : Stanislav NEUMANN
- 22-a de aŭgusto : Germanio: Leni RIEFENSTAHL
- 3-a de oktobro : COSTA e SILVA
- 12-a de novembro : Rusio: Vladimir VARANKIN
Mortoj
- 3-a de decembro: Brazilo : Piracicaba : Prudente de MORAIS
----
1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1902年
ko:1902년
simple:1902
th:พ.ศ. 2445
1913Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1913
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1913 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 9-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- 5-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- 2-a Tutruslanda Esperanto-Kongreso.
- 29-a de oktobro leĝo permesas nedevigan istruon de Esperanto en oficialaj lernejoj de urbo Rio-de-Ĵanejro.
- Lazar SHANTJA unua Esperantisto en Albanio.
- "Tra la Loko Ensorĉita" publigita de Ivan ŜIRJAEV.
- Zamenhof publikigis Deklaracion pri homaranismo.
- Lidja ZAMENHOF, Pedro CASAS, Saldanha Jorge de CARREIRA kaj Josef BURGER eklernis Esperanton.
- Jiří František CHALOUPECKÝ pasis al Ido.
- Planlingvoj Lingvo Cosmopolita, Viva kaj Domnio publikitaj.
Naskiĝoj
- Ulf RIBERS
- José DUTRA MENDES
- Štěpán URBAN
- Georges JUNIER
- Jaroslav MAŘÍK
- Egiptio: Albert COSSERY
- Hispanio : Angel Figuerola AUQUE
- 25-a de februaro: Germanio: Gert FRÖBE
- 26-a de februaro: Germanio: Hermann LENZ
- 27-a de februaro: Usono: Irwin SHAW
- 10-a de aprilo: Germanio: Stefan HEYM
- 3-a de majo : Usono : William Motter INGE
- 10-a de oktobro : Claude SIMON
- 2-a de novembro: Usono: Burt LANCASTER
- 5-a de novembro: Hindio: Vivien LEIGH
- 17-a de novembro : Albert CAMUS
- 22-a de novembro : Anglio: Benjamin BRITTEN
- 11-a de decembro : Jean MARAIS
Mortoj
- Brazilo : Santos : CAMPOS SALLES
- 22-a de februaro:Ferdinand de SAUSSURE
- 25-a de majo : Gábor BÁLINT
- 10-a de julio: Mikolas ALES
- 10-a de aŭgusto: Johannes LINNANKOSKI
- 29-a de septembro: Rudolf DIESEL
----
1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Mortoj
- 10-a de julio: Mikolas ALES
- 10-a de aŭgusto: Johannes LINNANKOSKI
- 29-a de septembro: Rudolf DIESEL
----
1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1913年
ko:1913년
simple:1913
1919Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1919
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1919 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Eklernis Esperanton: Lajos KÖKÉNY, KAWASAKI Naokazu, Božena SKLENČKOVÁ, Rudolf Michael FREY kaj József MAJOR .
- Fondinta Nippon Esperanto-Sya de KUZNECOV
- Refondita la Esperanto-Asocio de Ŝanhajo de LU Ŝi-Ŝin.
- Eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn ekeldonis Esperantajn librojn.
- Aleksandr POSTNIKOV arestita.
- Publikitaj Berna Esperantido, Lipskito, Latinulo, Ao kaj Amiana.
- Afganio sendependiĝas de Britio.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Serbio kaj Rumanio.
- Ernest RUTHERFORD disigis unue foje la atomon.
- Germanio : Unua komerca aviadilinio Berlino – Leipzigo – Veimaro.
- Aperis Kato Felikso de Pat SULLIVAN kaj Otto MESMER.
- En Hollywood, Charles CHAPLIN, David Wark GRIFFITH, Douglas FAIRBANKS e Mary PICKFORD fondis la cineman studion "United Artists Corporation".
- Epitacio PESSOA iĝis prezidento de Brazilo.
- Fondita la ina sekcio de skotistoj en Brazilo.
- 28-a de decembro: Morihei UESHIBA, kreinto de Aikido, kontaktigis kun Onisaburo DEGUĈI, fundinto de Oomoto, kaj fariĝis Oomotano.
Naskiĝoj
- Oswaldo LEITE de MORAES
- Vladimír MOHAPL
- Arnošt BALÁŠ
- 1-a de januaro : J. D. SALINGER
- 14-a de marto : Jaroslav DAVID
- 13-a de aprilo : Howard KEEL
- 8-a de majo : Lex BARKER
- 22-a de oktobro: Doris LESSING
- 2-a de novembro : Fernando de DIEGO
Mortoj
- 15-a de januaro: Rosa LUKSEMBURG kaj Karl LIEBNEKCHT
- 21-a de februaro : Giles Leigh BROWNE
- 6-a de majo: Usono: L. Frank BAUM
- 18-a de aŭgusto: Stanislav SCHULHOF
- 23-a de oktobro: KOBAJAŜI Mokiĉi
- Usono: Pensilvanio: Eli KELLER
----
1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1919年
ko:1919년
simple:1919
th:พ.ศ. 2462
Template:Campaignbox Northern Virginia Campaign
heavy metal metal systemy zarzdzania WAKACJE Online Casino
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Ancient Troiamon
From the Digimon Frontier series, AncientTrojamon is an Ancient Plant Digimon with the power over wood. He was one of the Ten Ancient Warriors that saved the ancient Digital World from Lucemon's treachery. The power AncientTrojamon possessed lives on in the Digimon that became Arbormon via the Spirits of Wood created by AncientTrojamon.
Evolution
- Baby - Read More... |
Zend Studio
Zend Studio 4 is the only Integrated Development Environment (IDE) available for professional developers that encompasses all the development components necessary for the full PHP application lifecycle. Through a comprehensive set of editing, debugging, analysis, optimization and database tools, Zend Studio 4 speeds development cycles and simplifies complex projects. Zend Studio is written and developed by Zend Technologies.
To reflect varying developers' needs, Zend Studio 4 comes in three editions: Enterprise, Professional and Standard.
|
|
Józef Andrzej Grzesiak
Józef Andrzej Grzesiak codename: Czarny (b. November 11, 1900 in Kraków - September 18, 1975 in Gdańsk, Poland) was a Polish scoutmaster (harcmistrz). As were the majority of Poli
|
Wikipedia:Articles for deletion/Fabiana Udenio Gallery
| |