Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Novembro

Novembro

Novembro (latine, November) estas la dekunua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la naŭa monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro. Novembro estas monato de la aŭtuno en la Norda Hemisfero kaj de la printempo en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en novembro estas Skorpio kaj Sagitario (arkpafisto). Novembro venas post oktobro kaj antaŭ decembro. Novembro komenciĝas en la sama semajntago kiel marto en ĉiu jaro, kaj kiel februaro en superjaro.

Vidu ankaŭ :


- Saveno kaj Hallowe'en November, novembre, noviembre, novembre, novembre, November, november, november, Novembro, ноябрь, listopad, Νοεμβριος, Samhain, azaro. als:November ja:11月 ko:11월 ms:November simple:November th:พฤศจิกายน

Latina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉiam estas /ti/. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.

Elparolo de C

La elparolo de
c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Akcento

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar
u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz. als:Latein ja:ラテン語 ko:라틴어 simple:Latin language th:ภาษาละติน zh-min-nan:Latin-gí


Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Tago

Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno, aŭ kompletan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo . Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu tago egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la malrapidado nia planedo). La hodiaŭa tago estas la -a de . Indikon de konkreta tago oni nomas dato. Estas sep tagoj en semajno, iliaj nomoj devenas plejparte de la latina lingvo (trans la franca) krom "sabato", kiu devenas de la hebrea lingvo.
- Lundo (fr: lunedi, la: dies lunis), tago de la Luno
- Mardo (fr: mardi, la: dies Martis), tago de dio Marso
- Merkredo (fr: mercredi, la: dies Mercurii), tago de Merkuro
- Ĵaŭdo (fr: jeudi, la: dies Iovis), tago de Jupitero
- Vendredo (fr: vendredi), tago de diino Venera
- Sabato (it: sabato, he: ŝa'bat), tago por ripozo kaj adoro de dio (ŝabato)
- Dimanĉo (fr: Dimanche, la: dies dominicalis)), tago de la sinjoro (dominus) ---- :(Por listo de ĉiuj kalendaraj tagoj en jaro, vidu ankaŭ Tagoj.) ---- [http://www.fourmilab.ch/cgi-bin/uncgi/Earth/action?opt=-p&img=learth.evif Retpaĝo vidi kie taglumo estas momente.] Kategorio:Tempo ja:日 simple:Day

Romio

Geografio > Mediteraneo > Romio < Antikva Epoko < Historio Romio estis la antikva regno, kies ĉefurbo estas Romo. Ĝia historio konsistas el tri grandaj epokoj:
- Romia Regno
- Romia Respubliko
- Romia Imperio
  - Romia Imperio de Okcidento
  - Romia Imperio de Oriento La ĉefa, oficiala lingvo de la ŝtato estis la latina. Laŭ Romia tradicio, la urbon Romo fondis en Latio du ĝemelfratoj Romulo kaj Remo sur la Monteto Palatino je 21-a de aprilo, -753. Ĉefaj kaj famaj romianoj estis i.a. Julio Cezaro, Aŭgusto Cezaro, Aleksandro Severo, Karakalo, Filipo la araba, Trajano Dum la unuaj kvar jarcentoj post Kristo, Romio regis grandan imperion ĉirkaŭ la Mediteraneo, de Mezopotamio ĝis Hispanio, de Egipto ĝis Britio. Kvankam la imperio fine disfalis, Romio metis la fundamenton de la Okcidento, kies bazo estis tute romia: ties skribo, ciferoj, interlingvo, valuto, leĝo, religio, kalendaro, mezuro, vort-provizo, literaturo, arkitekturo, ktp. estis esence romiaj. Eĉ en la 13-a jarcento, okcidentaj eŭropanoj nomis sin "latinoj" kaj la grekoj "romianoj". La prestiĝo de Romio kauzis, ke Rusa imperio regita de "caro" (= cezaro) nomis sin "Tria Romo" kaj Germana imperio regita de "kajsero" (= cezaro) pledis heredon de mezepoka germana Sankta Romia Imperio. Ankaŭ revolucianoj Usonaj kaj Francaj ligis sin al Romia Respubliko

Vidu ankaŭ:


- Senato
- Konsulo
- tribuno
- plebo
- patricio
- Kavaliroj (Romia socio)
- Liberigituloj (Romia socio)
- sklavoj
- Jaro de la Kvar Imperiestroj ja:ローマ帝国 simple:Roman Empire

Januaro

Januaro (latine, Ianuarius) estas la unua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Ianus, la romia dio de pordoj kaj enirejoj. Ĉi tiu kaj februaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Ĉar la konsuloj tradicie estis elektitaj en januaro, la monato fariĝis la unua de la jaro, anstataŭigante marton. Januaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en januaro estas Kaprikorno kaj Verŝisto. Januaro venas inter decembro kaj februaro. Januaro komenciĝas je la sama tago kiel oktobro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aprilo kaj julio.

Vidu ankaŭ :

January, janvier, enero, gennaio, genièr, Januar, januari, januar, januar, januari, Janeiro, январь, styczeń, Ιανουα´ριος, Eanair, urtarril. ja:1月 ko:1월 ms:Januari simple:January th:มกราคม

Februaro

Februaro (latine, Februarius) estas la dua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 28 tagojn, krom en superjaro kiam ĝi havas 29. Ĝi nomiĝas por Februus, la romia dio de purigo. Ĉi tiu kaj januaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Februaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en februaro estas Verŝisto kaj Fiŝoj. Februaro venas post januaro kaj antaŭ marto. Februaro komenciĝas je la sama tago kiel marto kaj novembro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aŭgusto.

Vidu ankaŭ :

February, février, febrero, febbraio, febrièr, Februar, februari, februar, februar, februari, Fevereiro, февраль, luty, Φεβρουα´ριος, Feabhra, febrer, otsail. ja:2月 ko:2월 ms:Februari simple:February th:กุมภาพันธ์

Norda hemisfero

Geografio > Norda Hemisfero ---- Geografio La norda hemisfero estas la duono de la surfaco de planedo (aŭ ĉiela sfero) kiu estas norda de la ekvatoro. En la Tero, la Norda Hemisfero enhavas la plimulton el la landoj kaj loĝantaro. En la meza regionoj de la hemisfero, vintro daŭras de decembro al februaro, kaj somero de junio al aŭgusto. La perihelio de la tero (kiam la orbita movo de la tero estas plej rapida) okazas en januaro, tiel la nordhemisferaj vintroj emas esti pli mallongaj kaj mildaj ol vintroj en la suda hemisfero ĉe egalavaloraj latitudoj. Regionoj norde de la Arkta cirklo vidas iujn tagojn dum la somero kiam la suno neniam malleviĝas, kaj tagojn dum la vintro kiam la suno neniam leviĝas.

Vidu ankaŭ


- Suda hemisfero
- Sezonoj
- Ekvinokso Kategorio:Geografio ja:北半球 ko:북반구 simple:Northern Hemisphere

Suda hemisfero

Geografio > Suda Hemisfero ---- Geografio La suda hemisfero estas la duono de la surfaco de planedo (aŭ ĉiela sfero) kiu estas suda de la ekvatoro. En la Tero, la Suda Hemisfero enhavas malpli landojn kaj loĝantaron ol la nordo. En la mezaj regionoj de la hemisfero, vintro daŭras de junio al aŭgusto, kaj somero de decembro al februaro. La perihelio de la tero (kiam la orbita movo de la tero estas plej rapida) okazas en januaro, tiel la sudhemisferaj vintroj emas esti plilongaj kaj malmildaj ol vintroj en la norda hemisfero ĉe egalavaloraj latitudoj. Regionoj suda de la Antarkta cirklo vidas iujn tagojn dum la somero kiam la suno neniam malleviĝas, kaj tagojn dum la vintro kiam la suno neniam leviĝas.

Vidu ankaŭ


- Norda hemisfero
- Sezonoj
- Ekvinokso Kategorio:Geografio ja:南半球 ko:남반구 simple:Southern Hemisphere

Skorpio (Zodiako)

Skorpio latine Scorpius estas stelfiguro de la Zodiako Dosiero:300px-Scorpius constellation map.png

Astrologio

Laŭ la astrologiistoj naskituloj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « sagitatariaj »
- virinoj :
- viroj: ::al aliaj Zodiako stelfiguroj: Ŝafo Taŭro Ĝemeloj Kankro Leono Virgo Pesilo Skorpio Sagitario Kaprikorno Akvisto/Amforo Fiŝoj

Sagitario

Sagitario latine Sagittarius estas stelfiguro de la Zodiako Dosiero:300px-Sagittarius constellation map.png

Astrologio

Laŭ la astrologiistoj naskituloj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « sagitatariaj »
- virinoj :
- viroj: ::(famaj sagitaruloj: L. L. ZAMENHOF ::al aliaj Zodiako stelfiguroj: Ŝafo Taŭro Ĝemeloj Kankro Leono Virgo Pesilo Skorpio Sagitario Kaprikorno Akvisto/Amforo Fiŝoj ja:いて座 ko:궁수자리 th:กลุ่มดาวคนยิงธนู

Decembro

Decembro (latine, December) estas la dekdua kaj lasta monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la deka monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro. Decembro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. Unu el la du solsticoj estas en decembro. La signoj de la Zodiako en novembro estas Pafisto kaj Kaprikorno. Decembro venas post novembro kaj antaŭ januaro. Decembro komenciĝas en la sama semajntago kiel septembro en ĉiu jaro.

Vidu ankaŭ :

December, décembre, diciembre, decembre, decembre, Dezember, december, december, desember, desembre, december, Dezembro, декабрь, grudzień, Δεκεμβριος, Nollaig, abendu. als:Dezember ja:12月 ko:12월 ms:Disember simple:December th:ธันวาคม

Marto

Marto (latine, Martius) estas la tria monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Marso, la romia dio de milito, samkiel la tago mardo. Antaŭ la aldono de januaro kaj februaro, marto estis la unua monato de la kalendaro. Marto estas monato de la printempo en la Norda Hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda Hemisfero. Unu el la du ekvinoksoj okazas en marto. La signoj de la Zodiako en marso estas Fiŝoj kaj Ŝafo. Marto venas post februaro kaj antaŭ aprilo. Marto komenciĝas je la sama semajntago kiel novembro en ĉiuj jaroj, kaj kiel februaro krom en superjaro.

Vidu ankaŭ :

March, mars, marzo, marzo, mars, März, maart, marts, mars, mars, Março, март, marzec, Μαρτιος, Márta, martxo. ja:3月 ko:3월 ms:Mac simple:March th:มีนาคม

Februaro

Februaro (latine, Februarius) estas la dua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 28 tagojn, krom en superjaro kiam ĝi havas 29. Ĝi nomiĝas por Februus, la romia dio de purigo. Ĉi tiu kaj januaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Februaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en februaro estas Verŝisto kaj Fiŝoj. Februaro venas post januaro kaj antaŭ marto. Februaro komenciĝas je la sama tago kiel marto kaj novembro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aŭgusto.

Vidu ankaŭ :

February, février, febrero, febbraio, febrièr, Februar, februari, februar, februar, februari, Fevereiro, февраль, luty, Φεβρουα´ριος, Feabhra, febrer, otsail. ja:2月 ko:2월 ms:Februari simple:February th:กุมภาพันธ์

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語 simple:Spanish

Okcitana lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Okcitana Lingvo ---- Estas suspektata ke ĉi tiu paĝo ne havas neŭtralan vidpunkton. ---- Nomo: Occitan [ucita']
Parolantoj: 12 milionoj
(ne eblas precize scii la nombron da parolantoj, ĉar en Francio ne ekzistas statistikoj pri la lingvo-uzado. Oni ofte asertas ke 50% de la loĝantaro de Okcitanio parolas aŭ komprenas la okcitanan)
Landoj: suda Francio en la regiono Okcitanio
Origino: 500-1000 el la Vulgara latina de suda Francio
Skribo latina alfabeto
Specimeno : la Patro Nia.
Paire nòstre que siás dins lo cèl,
que ton nom se santifique,
que ton rènhe nos avenga,
que ta volontat se faga
sus la tèrra coma dins lo cèl.
Dona-nos nòstre pan de cada jorn,
perdona-nos nòstres deutes
coma nosautres perdonam
als nòstres debitors.
e fai que tombèm pas dins la tentacion
mas deliura-nos del mal.
Atal siá!
Teritorio kie la okcitana lingvo estas parolata en Francio http://mescladis.free.fr/france-occit-mapS.gif

Nomo

La vorto occitan estas moderna kreaĵo el etimo oc [ok] ("jes"). Oni dividas la mezepokajn latinidajn dialektojn de Francio laŭ la vorto por "jes". La nordaj dialektoj uzis oïl kaj evoluis al la nuna franca lingvo, kiu uzas oui. Oni ankaŭ uzis provençal ("provenca"), sed estas pli science rezervi la nomon por la dialekto de Provenco.

Dialektoj


- Auvernes
- La gaskona lingvo estas taksata de kelkaj aŭtoroj kiel lingvo mem pro siaj apartaj trajtoj. Ties dialekto estas kunoficiala kun kataluna kaj hispana lingvoj en valo Arano (val d'Aran) en Katalunio (Hispanio)
- Langvedoka lingvo
- Limousin
- Provenca lingvo
- Shuaditjudprovenca lingvo. Ne uzata de 1977.

Stato

Malgraŭ la neoficialeco (ekster valo Arano), okcitanistoj kreis infanajn lernejojn calandretas, kie oni instruas per la lingvo.

Historio

Eko kaj ora epoko

Dum la 8-a jarcento aperas la unuaj tekstoj en la okcitana, kies radiko estis unu el la dialektoj de la vulgara latina. En la 11-a jarcento tiu lingvo estis parolata en la suda duono de la hodiaŭa Francio, la norda duono de la hodiaŭa katalunaj landoj, la okcidenta duono de la nuna norda Italio kaj, krom en la nordeto, ĉie en la niatempa franclingva Svislando. Poste pro manko de centra ŝtato aŭ konscio pri la kuneco, la regiono disfalis en plurajn dialektojn. La oriento iom italiĝis, dum nur en la sudo okazis ekspansio pro katalunaj konkeroj. Sed unue okazis la ora epoko de la okcitana kulturo dum la tempo de la trobadoroj. La unua estis Guilhèm d'Aquitània. Ankaŭ lia fama nepino Alienor d'Aquitània, kaj ties filo Ricard Còr de Leon (Rikardo la 1-a aŭ Rikardo Leonkora), reĝo de Anglio poeziis, same kiel ekzemple MARCABRUN, Bernat de VENTADORN au Pèire VIDAL. De la 11-a ĝis la 13-a jarcento ili produktis en Eŭropo tute novstilan poezion - la amkanton. Tiun arton ili portis ĝis alta nivelo, tiel ke ĝi disradiis tra Eŭropo. Tia literaturo estis multfaceta, havis diversajn poeziajn formojn, filozofion kaj pensadon pri la lingvo mem. Tiuj trobadoroj laboris por aŭ parte mem estis princoj.

Malgraviĝado

Pro interveno de la nordfrancaj reĝoj kontraŭ la katara religio en regiono, la literaturo malpliiĝis ĝis sia ĉeso en la 16-a jarcento. Post tio, mirinde la homoj tute forgesis pri la trobadoroj, ĝis kiam jarcentfine kelke da homoj, kiel Loís Belaud de la Belaudièra el Ais de Provença o Pèire Godolin el Tolosa (Tuluzo), rekomencis verki okcitane. Oficiale la lingvoneniiga politiko komencis en 1539 kun la edikto de Villers-Cotterêts kiu postulis ke ĉiu skribita dokumento estu en la franca lingvo (ĝis tiam en norda Francio oni ankoraŭ uzis la latinan). Tamen en la malfacile alireblaj Pireneoj oni primokis tion, plu skribante okcitane ĝis 1660. En 19-a jarcento, renaskiĝis la literaturo interalie kun Frédéric MISTRAL kiu kun aliaj aŭtoroj fondis en 1854 tutokcitanan movadon "Felibritge", kiu ankoraŭ viglas. Li provis unuigi la lingvon per tutlanda vortarego, "Lou Tresor dou Felibrige". En 1904 li ricevis Nobel-Premion por sia verkaro inkluzivanta poezion "Mirelha".

20-a jarcento

Samjare la "ruĝa" (maldekstrema) regiono Lengadòc ekbolis kontraŭ la subpremo de la franca ŝtato regata el la ĉefurbo Parizo, kion multaj sentis kiel koloniismo. La ĉefurbo mobilizis soldatojn kontraŭ la laboristoj kaj vinfaristoj, sed multaj rifuzis pafi. La lokanoj en tiu situacio forte eksentis sian alilingvan identecon. Sed jardekon poste, por paroli kun la kamaradoj en la mondmilitaj tranĉeoj, la homoj unuafoje en siaj vivoj bezonis la kompare raŭkan nordan lingvon, kiun de kelkdekoj da jaroj oni devige enkapigis al ili lerneje. Tuj post la milito la Langvedokanoj Perbòsc kaj Estieu renovigis la skriban lingvon - ok jarcentojn poste. Ili revenis al la trobadorepoka skribmaniero aldonante supersignojn por distingi ekzemple o [u] disde ò [o] kaj aliflanke unuigis laŭeble skribmanierojn prononcante inan finan -a laŭregione [a], [o] aŭ [ø]. Alibèrt al kiu oni ofte malprave atribuas tiun sistemon nun 80% uzatan, perfektigis ĝin en 1935. En 1945 fondiĝis Institut d'Estudis Occitans en Tuluzo kiel noviga kontraŭpoluso al la konservema Felibritge. Ĝi estas hodiaŭ reprezentata en ĉiu okcitana departemento, kaj en Parizo. Vigle ĝi subtenas diversajn agadojn kaj eldonas multajn librojn. Tiujn oni tamen malfacile trovas, ĉar multaj homoj supozas sin nekapablaj legi la lingvon, kiun ili neniam lerneje studrajtis. Certan plibonigon, kontraste al la lastjarcenta alvoko instruisten, elradikigi ĉiun lingvon krom unu, oni konstatas. La lingvon jarcentkomence ekskluzive uzitan, oni hodiaŭ apenaŭ plu aŭdas, kvankam duono de la loĝantaro komprenas kaj triono kapablas paroli ĝin. Ofte ĝi jam estis mortdirita vane, tamen la situacio ankoraŭ malfaciliĝas. Ankaŭ kadre de tutmonda vekiĝo pri tiaj problemoj, homoj ekkonsentas pri sia riĉa heredaĵo.

Esperantaj vortoj el okcitana origino

mistralo el mistrao ("reganta vento"), trobadoro el trobador ("trovanto"),

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperanto.net/info/index_oc.html Okcitana lingvo en esperanto.net]
- [http://mescladis.free.fr/lingvo-okcitana.htm La lingvo okcitana]
- [http://esperanto.net/EsperantOC/ EsperantÒC: Esperanta kaj okcitana informilo]
- [http://dmoz.org/World/Occitan/ Okcitanlingva fako] de DMoz
- [http://www.esperanto-ct.org/e/retalls/lingvoj/okcitana.htm La kaŭzoj de lingvo malapero: La ekzemplo de la okcitana] als:Okzitanische Sprache ja:オック語 ko:오크어

Nederlanda lingvo

La nederlanda estas hindeŭropa kaj ĝermana lingvo. Ĝi estas la oficiala lingvo de Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, kaj krome estas parolata en Franca Flandrio. Entute ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj. La oficiala lingvo oni nomas Standarda Nederlanda, aŭ Ĝenerala Nederlanda. La nederlanda oni ankaŭ indikas (ne ĉiam korekte) per la flandra (en Belgio), la holanda (speciale en ne-okcidentaj partoj de Nederlando) kaj la malaltgermana (de historiaj lingvistoj).

Historio

Oni supozas ke la nederlanda devenas el 700 de kelkaj ĝermanaj dialektoj parolataj en la regiono de la nuna Nederlando, ĉefe de Maltaltfranka origino. Standardiga procezo komenciĝis en Mezepoko, speciale sub influo de la burgonja duka kortego en Dijon, poste bazita en Bruselo. Malfrua nederlanda frazo estas: "Hebban olla vogala nestas hagunnan, hinase hic enda tu, wat unbidan we nu" ("Ĉu ĉiuj birdoj komencis nestojn, kion ni atendas nun" el ĉirkaŭ la jaro 1100, verkita de flandra monaĥo en monaĥejo en Rochester (Britio). Dum longa tempo oni konsideris ĉi-tiun frazon la plej malnova en la nederlanda, sed ekde ĝia malkovro oni trovis eĉ pli aĝajn fragmentojn, kiel "Visc flot aftar themo uuatare" ("Fiŝo naĝis en akvo") kaj "Gelobistu in got alamehtigan fadaer" ("Ĉu vi kredas je Dio la ĉiopova patro"). La lasta fragmento estis verkita ĉirkaŭ la jaro 900. Profesoro Luc De Grauwe de la Universitato de Gent pridubas la lingvon de ĉi-tiu teksteroj, kredante ilin Malnova Angla, do estas ankoraŭ iom da diskuto pri ili.

Specimeno

La nederlanda lingvo estas la ĉefa lingvo de Nederlando, kaj unu el la tri oficialaj lingvoj de Belgio. Ĝi estas parolata en la norda parto de tiu lando, kie ĝi estas ankaŭ konata kiel la flandra, kiu ne estas dialekto de la nederlanda, sed alia nomo. En Surinamo, la nederlanda estas la lingvo de registaro kaj lernejo. Kiel la platdiĉa lingvo, la nederlanda estis dialekto de malalta germana kaj ne fariĝis lingvo memstara ĝis 1600, kiam la Biblio estis tradukita en la nederlandan. La nederlanda estas proksima kuzo de la platdiĉa, frisa kaj la angla lingvoj. Multaj vortoj estas la samaj en la nederlanda kaj la angla. Ekzemple: hand (= mano), wind (= vento), water (= akvo) kaj warm (= varma) La nederlanda estas la patrino de la afrikansa lingvo de Sud-Afriko. en kelkaj lokoj estas ankoraŭ dialektoj de nederlandaj koloniistoj, ekzemple en Brazilo kie estas du dialektoj, la Munkeno plej malnova parolata en Espirito Santo de idoj de Kalvinistaj enmigrintoj kaj la moderna nederlanda parolata en urboj Holambra 1-a kaj Holambra 2-a en San-Paŭlo Ŝtato de tiamaj enmigrintoj. Sintakse, la nederlanda havas V2 vortordon.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/dutch/ Dutch 101] Dutch for beginners and travelers (in English)
- http://en.wikibooks.org/wiki/Dutch Nederlanda for English speakers (de Wikibooks)
- [http://www.majstro.com/Web/Majstro/taleninfo/dut_eo.php Nederlanda-Esperanta-Nederlanda Vortaro]
- Vortaroj en la
- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Nederlanda/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro ja:オランダ語

Skandinavaj lingvoj

Skandinavio > Skandinavaj lingvoj ---- La termino skandinavaj lingvoj ne inkluzivas ĉiujn lingvojn parolatajn en Skandinavio, sed nur tiujn tri ĉefajn, kiujn parolas la tri ĉefaj gentoj skandinavaj:
- La dana
- La norvega (ortografioj bokmål kaj nynorsk)
- La sveda Antaŭ nelonge tiuj tri estis tiom interkompreneblaj ke ŝajnis esti nur tri variaĵoj de unu sola skandinava lingvo. Ĵuse la malsimilaĵoj kreskis, precipe inter la dana kaj la aliaj du. Tamen, norvegoj, svedoj kaj danoj ankoraŭ bone komprenas unu la aliajn. Tial eblas aserti, ke temas pri unu, iom-post-iome aliiĝanta dialektaro, kion oni pro potencecaj celoj oficialigis diversmaniere en la tri regnoj. Simila situacio ekestis en la 1990-oj en Balkana duoninsulo, kie oni alstrebis disigi la serbokroatan lingvon al unu lingvo serba kaj unu kroata. Vere, kvankam sufiĉe malsame sonas dialektoj dana kaj norvega, gramatike kaj vortoprovize malpli grandas la klafto ol tiu inter norda kaj suda dialektoj en Germanio. ko:북게르만어군

Rusa lingvo

Lingvistiko > Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro > Orienta slava lingvaro > Rusa lingvo ---- Orienta slava lingvaro Rusa lingvo (ruse: русский язык) estas la nacia lingvo de Rusio. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo kaj la kvara plej granda lingvo en la mondo (ĉ. 285 mln. parolantoj tutmonde) post la ĉina, la angla kaj la hispana. La rusa estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj plu rolas gravan rolon kiel helplingvo en internaciaj rilatoj. En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, la rusa servas kiel interlingva komunikilo. Ĝi estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj. La rusa estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto. Malgraŭ la vera lingva demokratio de la 1920-aj jaroj, en la sovetia periodo post la Dua Mondmilito la rusa lingvo estis forte trudata malfavorigante la lokajn naciajn lingvojn. Tia politiko kaŭzis en multaj regionoj "lingvan ŝanĝon" — la loka lingvo iĝis la dua, sed la fakta denaska por novaj generacioj estas rusa. Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj. La rusan oni skribas per la cirila alfabeto.

Vortaroj

Vidu Esperanto-rusa vortaro.

Influoj al Esperanto

Ĉar Zamenhof mem kaj pluraj pioniroj de la movado estis ruslingvanoj, la rusa influis la Internacian Lingvon Esperanto, kaj leksike kaj sintakse. Jen kelkaj ekzemploj por la leksika influo:
барахтаться [baraĥtat'sja] > barakti, бант [bant] > banto, кроме [krom'i] > krom

Ligoj

[http://e-novosti.info/forumo/ Tre aktiva dulingva rusa-Esperanta forumo ĉe e-novosti.info] (multaj temoj pri la rusa kaj aliaj slavaj lingvoj) [http://gramota.ru Gramota.ru: granda ruslingva servilo pri la rusa lingvo] Kategorio:Slava lingvaro ja:ロシア語 ko:러시아어 ms:Bahasa Russia simple:Russian language th:ภาษารัสเซีย

Greka lingvo

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo ---- parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia: Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς, αγιασθήτω το όνομά σου. Ελθέτω η βασιλεία σου, Γενηθήτω το θέλημά σου, ως εν ουρανώ κι επί της γης. Τον άρτον ημών τον επιούσιον δος ημίν σήμερον. Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών, Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών. Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν, Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού. Αμήν

Historio

La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo. La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina. Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo. La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo. Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.

Skribo

Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto. Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekte (boustrophedon). Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B.

Formoj de la lingvo

Klasikaj ("helenaj") formoj


- La iona - Homero, Herodoto
- La atika - Platono, Aristotelo, Aristofano, Sofoklo
- La kojnea - la greka Septuaginto, Nova Testamento, Josephus, Sankta Paŭlo Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.

Modernaj formoj


- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika. La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.

Influo en Esperanto

La greka kaj la helena estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo. Ekzemple: mito, historio, poezio, logiko, ritmo, mistero, muziko, manio, energio, Biblio, politiko, ideo, teorio, sfero, strategio, oceano, martiro, gramatiko, geometrio, matematiko, simpatio, efemera, fenomeno, -ologio kaj multmultaj aliaj vortoj. Klaraj helenaĵoj estas "kaj" kaj la pluralo per "j".

Vidu ankaŭ


- Esperanto-greka vortaro
- Suido

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperanto.gr/grek/lernado/vortaro/vortaro.pdf Vortaro Esperanto-Greka] (PDF-dosiero) Kategorio:Lingvo als:Griechische Sprache ja:ギリシア語 ko:그리스어 ms:Bahasa Greek simple:Greek language th:ภาษากรีก

Eŭska lingvo

Lingvo > Eŭska lingvo ---- nomo: Euskara (Vaska)
parolantoj: 0,7 miliono
landoj: "Eŭskio": Hispanio (Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Navaro), Francio (Norda Eŭskio en Pyrénées-Atlantiques) kaj diaspore ĉefe en Meksiko, Argentino kaj Usono
origino: nekonata
skribo: latina alfabeto
specimeno: la Patro Nia: :Gure Aita, zeruetan zarana:
:santu izan bedi zure Izena,
:etor bedi zure erreinua,
:egin bedi zure nahia,
:zeruan bezala lurrean ere.
:Emaiguzu gaur
:egun hontako ogia;
:barkatu gure zorrak,
:guk ere gure zordunei
:barkatzen diegun ezkero;
:eta ez gu tentaldira