:: wikimiki.org ::
| Operaciumo |
OperaciumoKomputiko > Operaciumo
----
Operaciumo, ankaŭ nomata operacia sistemo aŭ operaciada sistemo aŭ mastruma sistemo, estas programaro stiranta la funkciadon de komputilo. Ĝi estas sendependa de la aplikaj programoj, sed necesa por ilia kunlaboro. Operacia sistemo plenumas la administradon de la aparataj rimedoj de komputilo, organizas la interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj uzantoj. Operaciumo responsas pri dosiero- kaj memoradministro, stirado de eneligoj, taskoplanado, datumprotekto, kontado de rimedouzo kaj traduko de la ordonoj en internan ("maŝinan") lingvon. Iam ankaŭ aliajn sistemajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo.
:laŭ : [http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/O.html#OPERACIUMO Komputada leksikono]
- Operaciumoj
:AmigaOS - AtheOS - BeOS - BSD - DOS - eCs - GNU - JavaOS - Linukso - Mac OS - MVS - OS/2 - PalmOS - QNX - Syllable - Unikso - Vindozo
als:Betriebssystem
ja:オペレーティングシステム
ko:운영 체제
ms:Sistem pengoperasian
simple:Operating system
th:ระบบปฏิบัติการ
zh-min-nan:Chok-gia̍p hē-thóng
KomputikoKomputiko estas la studado de konstruado, aplikado kaj ecoj de komputiloj (ank komputoro).
Komputiko estas relative nova fako kun radikoj en elektra inĝenierarto, matematiko kaj lingvistiko. Nur dum la lasta triono de la 20-a jarcento ĝi ekestis konsiderata kiel aparta fako kaj disvolvigis siajn proprajn metodojn kaj terminaron.
Komputada leksikono en Esperanto legeblas en la TTT ĉe http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/KOVRILO.html.
Maŝinoj
:$100 Laptop - Amiga - Apple - Atari Portfolio - Basic PC - BeBox - Commodore SX-64 - Compaq Portable - DynaBook - Mac mini - Makintoŝo - NC - Osborne 1 - Palm - Pegasos - PC - PK - PDP-11 - Retilo - Tekokomputilo - Turingilo - VAX - WebPad
:Disko - Koncentrilo - Muso - Modemo - Printilo - procesoro - Skanilo
Programoj
Nocioj
:Buso - CISC - Datumo - Dosiero - Dosierujo - RAID - RISC
:Asembla Komputillingvo - Amiga-E - APL - ASP - BASIC - Brainfuck - C - ColdC - C++ - C# - Delphi - Ejfelo(Eiffel) - Fortran - Haskell - INTERCAL - Ĝavo(Java) - JavaScript - JSP - Lispo(Lisp) - MMIX - Objective C - Pascal - Perl - PHP - Pitono(Python) - Scheme - SQL - Ŝelaj programetoj - Ruby - Tcl - Smalltalk
:AmigaOS - AROS - AtheOS - BeOS - BSD - DOS - eCS - GNU - JavaOS - Linukso - LinxOS - Mac OS - MorphOS - OS/2 - Osborne Sistem One - PalmOS - Plan9 - QNX - Syllable - Unikso - Vindozo - z/OS
Metio
:Artefarita inteligenteco - Bio-komputiko - Datumbazo - Interreto - Komputila grafiko - Lingvokomputiko - Matematika komputiko - Parolsintezo
Temoj kaj laborprocedoj
:Komputika Sekureco - Libera Programaro
:Merise - RUP - UML
Homoj, institucioj
Organizoj
:CELF - DCMI - IEEE - IrDA - W3C
Konkursoj, premioj
Premio Turing
Entreprenistoj
:Andreas BECHTOLSHEIM - Bill GATES - Steve JOBS
Komputikistoj
: Marc ANDREESSEN - Charles BABBAGE - Tim BERNERS-LEE - Alonzo CHURCH - Edsgar DIJKSTRA - Federico FAGGIN - Kurt GÖDEL - Bill JOY - Alan KAY - Stephen KLEENE - Donald KNUTH - Lenna - John McCARTHY - Jay MINER - Marvin MINSKY - Blaise PASCAL - Larry PAGE - Emil POST - Eric RAYMOND - Claude SHANNON - Richard STALLMAN - Ken THOMPSON - Linus TORVALDS - Alan TURING - Niklaus WIRTH - John VON NEUMANN - Phil ZIMMERMAN
Pripensiga kaj instrudona citaĵo:
:"Mi opinias, ke estos mondmerkato por eble kvin komputiloj."
:Thomas WATSON, Prezidanto de firmao IBM en 1943.
Kategorio:Komputiko
ja:計算機科学
GNULa projekto GNU ( http://www.gnu.org ) estis lanĉita de Richard STALLMAN kun la celo de krei kompletan liberan
operaciumon. Li anoncis la projekton al la publiko la 27-an
de septembro, 1983, ĉe la net.unix-wizards novaĵgrupo. Poste
Stallman dissendis la GNU-Manifeston kaj aliajn eseojn, kiuj pritraktas
liajn kialojn por la projekto GNU, unu el kiuj estas reporti la kunlaboran
senton kiu ekzistis en la komputila mondo antaŭe.
GNU-Manifesto
GNU estas rekursia mallongigo por la angla esprimo GNU's Not
UNIX ("GNU Ne estas Unikso"); Stallman petas ke oni prononcu la
"G" por eviti konfuzon kun la angla vorto "new" (nova, prononcata inter "nu"
kaj "neŭ"). La norma Esperanta prononco estas sufiĉe proksima al la
prononco kiun li deziras. Unikso estas la nomo de komerca operaciumo. Ĉar
ĝi jam estis vaste uzata, kaj ĝia arkitekturo estis teknike sufiĉe forta,
la GNUa sistemo estis konstruita por esti kongrua kun ĝi. La Uniksa
arkitekturo permesis, ke la GNUa projekto povu esti skribata kiel apartaj
programaj partoj. Partoj kiuj jam estis libere haveblaj, ekzemple la kompostada sistemo TeX,
kaj la Fenestrosistemo X, povis esti adaptitaj kaj reuzataj; aliajn ili bezonis krei dekomence.
Por certiĝi, ke la GNUa programaro restos libera por ĉiuj uzantoj "lanĉi,
kopii, modifi kaj disdoni", la projekto disdonas ĝin sub permesilo, kiu estis
verkita por doni al ĉiuj tiujn rajtojn, dum ĝi malpermesas plue malpliigi
la permesojn. Ĉi tiu ideo, tiel nomata angle "copyleft" (vortlude "kopio-maldekstra", aŭ "malkopirajto"),
estis enkorpigita en la Publikan Permesilon de GNU (GPL).
En 1985, Stallman kreis la Fondaĵon de Libera Programaro [angle Free Software Foundation (FSF)],
por provizi subtenon por la GNUa projekto. La FSF ankaŭ dungis programistojn por kontribui al GNU,
sed granda parto de la laboro estis (kaj estas) farata de libervolaj programistoj. Kiam GNU iĝis pli vaste
konata kaj estimata, interesataj firmaoj komencis kontribui al la laboro aŭ
ekvendis GNUan softvaron kaj teknikan subtenon. La plej konataj kaj plej sukcesaj el
ĉi tiuj estas Cygnus Solutions, kiu nun estas parto de RedHat.
Jam en 1990, la GNUa sistemo havis etendigeblan tekstoredaktilon,
Emakso; tre sukcesan optimumigitan tradukilon, GCC; kaj la
plejmulton de la kernaj programadaj bibliotekoj kaj utilprogrametoj de norma
Uniksa distribuo. La sola afero, kiu mankis al ĝi, estis la kerno.
En la GNUa Manifesto, Stallman menciis, ke unua versio de kerno ekzistis sed
ĝi postulis pli da funkcioj por imiti Unikson. Li aludis al TRIX, kerno verkita ĉe MIT, kies verkistoj decidis disdoni ĝin senkoste. Ĝi
estis kongrua kun Unikso versio 7. En decembro de 1986 laboro komenciis por
modifi tiun kernon. La verkistoj post iom da tempo decidis, ke ĝi estas
neuzebla kiel komenca punkto, precipe ĉar ĝi funkciis nur ĉe malvaste
konata kaj multekosta 68000-komputilo kaj pro tio ili bezonus porti ĝin al
aliaj arkitekturoj antaŭ ol ĝi estus uzebla. En 1988, la MACH-a mesaĝopasa
kerno de CMU estis konsiderata. Komence ĝi estis prokrastata dum ĝiaj
verkistoj forstrekis kodon de AT&T. Komence la GNUa kerno estis nomata
Alix, sed poste Michael Bushnell preferis la nomon Hurd. Tial la nomo
Alix estis movita al subsistemo, kaj estis poste tute forstrekita. Dum la
sekvaj jaroj, la verkado de Hurd estis malrapida pro teknikaj kaj personaj
malkonsentoj.
En 1991 Linus TORVALDS verkis la Unikso-kongruan Linuksan
kernon kaj eldonis ĝin laŭ la GPL. Linukso estis plue verkata de diversaj
programistoj en la Interreto. En 1992, Linukso estis kunmetita kun la
GNUa sistemo. Ili formis kune tute funkciantan liberan operaciumon. Oni vidas la GNUan
sistemon plej ofte en ĉi tiu formo, kutime nomata la GNU/Linuksa sistemo aŭ
Linuksa distribuo. (Hurd ankoraŭ estas aktive verkata, kaj prova versio
de la GNUa sistemo kiu uzas Hurd-on anstataŭ Linukson estas nun havebla.)
Oni ofte trovas erojn de GNU instalatajn ankaŭ ĉe komercaj Uniksaj
sistemoj, anstataŭ la Uniksajn programojn. Tiel estas ĉar multaj el la
programoj verkitaj por la GNUa projekto estas pli bonaj ol la Uniksaj versioj.
Ofte tiuj eroj estas nomataj la GNUaj iloj. Multaj GNUaj programoj
estis portitaj al Vindozo kaj Makintoŝo.
Iuj el la projektoj, kiujn la GNUa projekto komencis estas:
- Bash, ŝelo.
- GNU Binutils, enhavas asemblilon kaj programligilon.
- Emakso, etendigebla, mem-priskriba tekstoredaktilo.
- GCC, optimumigita tradukilo por multaj komputillingvoj, inkluzive de C.
- GDB, erarserĉilo.
- GIMP, bildredakta programo.
- GNOME, grafika labortabla medio.
- Gzip, biblioteko kaj programo por datumokompaktado.
- Hurd, mikrokerno kaj aro de serviloj, kiuj havas la samajn kapablojn kiel Uniksa kerno.
- GNU Octave, programo por nombraj kalkuladoj simila ol MATLAB.
La GNUa projekto ankaŭ disdonas kaj helpas en la verkado de aliaj programoj
kiuj devenas de aliaj lokoj, ekz-e:
- CVS
Vidu ankaŭ:
- Libera Programaro
- Linukso
- Movado kontraŭ kopirajto
- Kopilasilo
kategorio:Libera programaro
ja:GNU
ko:GNU
ms:GNU
simple:GNU
th:กนู
Mac OSMac OS X (angla) estas la aktuala operaciumo de Apple. Ĝi estas Unix-, OpenStep-, kaj Darwin-bazita. Ĝi debutis en 2001, kaj ĝi havas kvin ĉefajn verziojn:
Verzioj kaj kodnomoj de Mac OS X
- Mac OS X v10.0: Cheetah ("Gepardo") - 24-a de marto 2001
- Mac OS X v10.1: Puma ("Pumo") - 25-a de septembro 2001
- Mac OS X v10.2: Jaguar ("Jaguaro") - 24-a de aŭgusto 2002
- Mac OS X v10.3: Panther ("Pantero") - 24-a de oktobro 2003
- Mac OS X v10.4: Tiger ("Tigro") - 29-a de aprilo 2005
- Mac OS X v10.5: Leopard ("Leopardo") - ne jam distribuita, verŝajne en 2006 aŭ 2007
Apple ankaŭ produktas Mac OS X Server, operaciumon por serviloj.
Historio
La operaciumo havas la verzinumeron "X" (romia cifero de "10"), sed ĝi ne estas nur nova verzio de la pli fruaj verzioj de la Mac operaciumo. Ĝi estas plene malsama je la pli fruaj verzioj, kaj ĝi bezonas imitilon por lanĉi aplikaĵojn, kiujn estis programataj por uzi kun Mac OS 9 aŭ pli fruaj operaciumoj.
Kongrueco
Apple vendas Max OS X nur por uzi per komputiloj de Apple. Ĉi tiuj enhavas PowerBook, iBook, iMac, eMac, kaj Power Mac. La vendita verzio de Mac OS X nur lanĉas per procesoro PowerPC, sed Mac OS X v10.5 "Leopard" lanĉos per procesoroj PowerPC kaj Intel, ĉar Apple vendos komputilojn, kiuj enhavos procesorojn Intel, ekde 2005.
Kategorio:Operaciumoj
ja:Mac OS X
ko:맥 오에스 텐
simple:Mac OS X
th:แมคโอเอสเท็น
Vindozo
Vindozo (de la angla Windows, "fenestroj") estas serio de plurtaskaj operaciumoj produktataj fare de Mikrosofto. Ili plejparte estas destinitaj por personaj komputiloj (PC) ekipitaj per procesoroj Intel-kongruaj; la kombinon de tiu ĉi aparataro kaj de la sistemoj Mikrosofto Vindozo oni iam nomas Vintelo. Vindozo estas la plej vaste uzata operaciumo en la mondo.
La unua versio de Vindozo estis enkondukita en la jaro 1985, kiam ĝi estis nura grafika uzantinterfaco por la tiam populara operaciumo MS-DOS. Ekde tiam aperis pliaj versioj. La unua vere disvastiĝinta estis la versio 3 (1990), ĉe kelkaj malnovaj komputiloj ankoraŭ estas uzata la versio 3.11 (1992). Poste apartiĝis Vindozo NT kiel jam memstara operaciumo, dume Vindozo 95 fariĝis pro la granda progreso ekde la lasta versio grava paŝo antaŭen. Per ĝia plibonigo aperis Vindozo 98, ankoraŭ nun sufiĉe vaste uzata operaciumo. Vindozo 2000 estis daŭrigo de la NT-serio. Kvankam ĝi enhavis kelkajn funkciojn prenitajn de la versioj naŭdekkelkaj, tiuj iĝis sekvitaj per eldono de Vindozo ME. La plej lasta versio, Windows XP, eldonita en 2001, estis kreita surbaze de Vindozo 2000; la serio naŭdekkelka estas ne plu disvolvigota.
Krome ekzistas ankoraŭ versio Vindozo CE por porteblaj komputiloj kaj aliaj porteblaj aparatoj.
Versioj de Vindozo
La termino Vindozo aludas al multaj generacioj da produktoj kiujn oni povas klasifiki laŭ operaciuma medio:
16-bita medio
Lau fruaj versioj de Vindozo nur estis MS-DOS programoj, kiuj provizis grafikan uzantinterfacon inter la uzanto kaj la suba MS-DOS servoj, kiel servoj aŭ traktiloj por la klavaro, muso, dosiersistemo, kaj printiloj. Vindozo estis supera al MS-DOS, provizante grafikajn servojn, kaj normigante la fasadon de programoj verkitaj por Vindozo, anstataŭante nefacilajn komandliniajn interfacojn. Malsame al MS-DOS, Vindozo havis neprioritatan vicigilon por samtempa plurtaskado de pluraj programoj. Finfine, oni realigis programan sistemon de memor-regado, kiu permesis al la GUI ruligi programojn pli grandajn ol la disponebla memoro, aŭ la 64 k-bita MS-DOS limigo. Ekzemploj inkuzivas Vindozon 1.0 (1985) kaj Vindozon 2.0 (1987).
Hibrida 16/32-bita medio
Vindozo/386 utiligis 32-bita protekta reĝimo en sia kerno kaj virtuala maŝino. Dum Vindoza seanco, ĝi permesis virtualajn konektadojn por la disk adaptilo, videokarto, klavaro, muso, ktp. Tiel, ĝi eblis plurkaskadon de MS-DOS medioj per interrompe ŝanĝi inter la variaj taskoj. Vindozo 3.0 (1990) kaj Vindozo 3.1 (1992) plibonigis la serion, pro virtuala memoro kaj ŝarĝebla peliloj (VxD-oj) kiuj permesis multajn programojn uzi la samajn rimedojn. Plej grave, Vindozo eblis Vindozaj aplikoj funkcii en speciala sekcio da memoro, kiu iomete protektis sin mem kaj aliajn programojn. Plie, Mikrosofto ankaŭ rekodis kritikajn operacierojn el C programlingvo al asembla lingvo, kiu malpligrandigis kaj rapidigis la kodon.
16/32-bita operaciumo
Pro la enkonduko de 32-bita dosieratingo en Windows for Workgroups 3.11, Vindozo eblis finfine eviti DOS por dosiero-administrado. Pro tio, Vindozo 95 enkondukis Longaj Dosiernomoj kaj permesis plenan 32-bitan operacion. MS-DOS tiam estis kunpakigita kun Vindozo, kiu permesas iom da interoperacio. Tamen, iuj programoj el aliaj firmaoj ne funkciis kun la nova platformo. Ekzemploj da ĉi tiu serio estis Vindozo 95, Vindozo 98, kaj Vindozo ME.
Plena 32-bita operaciumo
Ĉi tiu serio estis farita por firmaecaj komputiloj sen MS-DOS. La unua eldono estis Vindozo NT 3.1 (1993) elektita por samigi la norma Vindozo-versio de tiam, kaj superigi la versio-numeron de OS/2 2.1 de IBM. Ekzemploj de ĉi tiu serio estas Vindozo 2000 kaj Vindozo XP.
Plena 64-bita operaciumo
Interfaco
Populareco
Sekureco
Dum multaj jaroj sekureco estis (kaj daŭras esti) grava malforteco de Vindozo. Pro la disvastigata uzado de Vindozo, multaj kodrompistoj celis Vindozajn sistemojn, anstataŭ la pli malofte uzataj operaciumoj kiel Linukso, Unikso, Mac OS X, ktp (kvankam, tialaj sistemoj neniam estas imunaj). Plejparte, ne-Vindozaj operaciumoj estis desegnitaj por plur-uzantaj kaj retokapablaj medioj, kaj ne havas multajn sekurecajn problemojn. Kontraŭe, origine oni desegnis Vindozon por facila uzado sur unu-uzanta PC sen reta konektilo, kaj pro tio, sekurecaj funckioj ne estis enkonstruitaj ekde la komenco.
Iuj opinias, ke Vindozo estas atakita pli ofte ol la aliaj operaciumoj, ĉar ĝi estas la plej domina labortabla operaciumo. Aliaj, ke malbona programa desegno fariĝas el ĝi facilan celon. Mikrosofto publike agnoskis ĝiajn sekurecajn problemojn kun Vindozo, frue en ĉi tiu jarcento. Lau ĝia presa deklaro, Mikrosofto nun rigardas sekurecon kiel gia plej grava farendaĵo. Proksimume ĉiumonate Mikrosofto eldonas (rete) sekurecajn flikilojn, kiuj aŭtomate meminstalas, se la uzanto jam ebligis la Windows Update funkcion.
Eksteraj Ligiloj
Anglalingve
Francalingve
Kategorio:Operaciumoj
ja:Microsoft Windows
ko:마이크로소프트 윈도우즈
ms:Microsoft Windows
simple:Microsoft Windows
th:ไมโครซอฟท์วินโดวส์
zh-min-nan:Microsoft Windows
Kategorio:Operaciumoj
Kategorio:Komputiko
ja:Category:オペレーティングシステム
ko:분류:운영체제
Casino snowboard austria SYLWESTER ebay nauka
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
|
Wikipedia:Votes for deletion/Gawronska
Looks like vanity. JoaoRicardo 06:08, 10 Jan 2005 (UTC)
- Delete, not notable, geneaology, possible vanity. Megan1967 03:34, 12 Jan 2005 (UTC)
- Delete as genealogy with a bit of foreign dicdef, (could also be vanity). Wyss 06:41, 12 Jan 2005 (UTC)
- Delete not notable, geneaology. Article also fails to note that "Gawronska" is the female form of the surnam
|
El Sueño de Morfeo
El Sueño de Morfeo is a Spanish Celtic/pop/rock band. They started in 2004, their first single Nunca Volvera an instant sales hit in Spain, and their second, Ojos De Cielo, cementing their place in the lists. The group received a significant push in their career when they appeared in the Spanish series Los Serrano
|
Wikipedia:Votes for deletion/Jerrell Schivers
Looks like vanity. JoaoRicardo 07:18, 8 Jan 2005 (UTC)
- Delete Cdc 01:05, 12 Jan 2005 (UTC)
- Delete as user test. Wyss 06:40, 12 Jan 2005 (UTC)
- Delete vanity more appropriate for a user page. --Deathphoenix 06:54, 12 Jan 2005 (U
|
Wikipedia:Votes for deletion/Capitalist Money Madness
It may well describe a real phenomenon, but this is a neologism. Cdc 00:29, 12 Jan 2005 (UTC)
- Delete, neologism. Megan1967 03:32, 12 Jan 2005 (UTC)
- Delete, article provides no evidence of widespread use for this PoV political slogan. Wyss 06:37, 12 Jan 2005 (UTC)
- Delete. POV neologism. j
|
|
|