La centripeta forto estas fizikaforto efektanta objektoj movantaj en cikla orbito. Ĝi tenas objekton en la orbito kaj estas direkta al la centro al la akso de la turno.
Pli konata ol la centripeta forto estas la centrifuga forto. Ambaŭ havas la saman grandecon, sed la centrifuga forto efektas direkta eksteren. Centrifuga forto rezultis de inercio kaj estas ŝajnforto.
Kalkulo
Je objekto de la maso movanta en distanco de la centro kun la rapido estas centripeta forto
:
Ĝi estas direkta internen kaj efektas orta je la rotacia akso.
Rapido povas formuliĝi per la cikla frekvenco,
. Tial centripeta forto povas ankaŭ kaluliĝi tiel:
:
Astronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Keplero
----
Astronomoj
Johano KEPLERO (naskiĝis la 27-a de decembro, 1571, mortis la 15-a de novembro, 1630) (latine: Joannes Keplerus; germaneJohannes Kepler) estis germana astronomo de la 17-a jarcento kiu disvolvigis kaj perfektigis la kopernikan sistemon de heliocentrismo. Keplero laboris kune kun Tycho BRAHE, la dana astronomo kiu tre detale kaj zorgeme observis la moviĝon de la planedoj. Keplero ankaŭ konis Galileon, kaj, kiel li, estis fervora partiano de la kopernika sistemo. Sed pro la laboro de Tycho Brahe, Keplero bone scias, ke Koperniko ne precize priskribas la moviĝon de la planedoj kaj sukcese korektis la teorion.
La ĉefa eltrovo de Keplero estis, ke planedo moviĝas ne laŭ cirkloj aŭ kombinaĵoj de cirkloj, sed laŭ elipsoj. Ambaŭ Ptolemeo kaj Koperniko utilis cirklojn kaj epiciklojn (cirkloj ene de cirkloj) por matematike priskribi la moviĝon de la planedoj, sed Keplero povis priskribi la moviĝon per unu, simpla kurbo. La sistemo de Keplero estis ne nur multe pli simpla, sed ankaŭ multe pli preciza.
Vivo
Keplero naskiĝis en Weil der Stadt, apud Stutgarto en la Sankta Roma Imperio (en la nuna Germanio). Keplero estis forta luterano kaj iris al la Universitato de Tuebingen por studi teologion por fariĝi pastro. Sed ĉe la universitato li sciiĝis pri Koperniko. En 1596, kiam li instruis matematikon ĉe Graz, li eldonis sian unuan libron, Mysterium Cosmographicum, la unua forta defendo de la kopernika sistemo, 37 jaroj antaŭ tiu de Galileo.
Pro la kontraŭ-Reformacio, Keplero, kiel luterano, devis forlasi Grazon kaj iris al Prago por labori kune kun Tycho Brahe. Kiam Tycho mortis en 1601, Keplero heredis la postenon de Tycho kiel Imperia Matematikisto kaj, multe pli grave, la 20 jarojn da observado de Tycho pri la moviĝoj de la planedoj. Kvankam la informo de Tycho estis la plej bona en la mondo, ĝi ankoraŭ estis difekta. Sed Keplero, kiel bona sciencisto, sciis trakti tiajn difektojn. En 1609, Keplero eldonis Nova Astronomia kaj la unuajn du el liaj tri leĝoj.
En 1612 la luteranoj estis forpuŝitaj for de Prago kaj Keplero iris al Linz.
Poste li iris al Württemberg kie li sukcese defendis sian patrinon kontraŭ la akuzo de sorĉado. Lia unua edzino, du filoj kaj du filinoj mortis.
En 1621 Keplero eldonis sian libron de sep volumoj, Epitome Astronomiae, en kiu li sisteme traktis pri heliocentrismo. Tiam li laboris por fini la Rudolfajn Tabelojn de Tycho.
Per la tabeloj, oni povas kalkuli precize la lokon de iu ajn planedo je iu ajn dato.
Aldone al astronomio, Keplero ankaŭ esploris pri optiko kaj klarigis la funkcion de la teleskopo.
Li mortis en 1630. Liaj korpaj restaĵoj estis perditaj en la Milito de Tridek Jaroj.
La Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado
Bonvolu vidi plenan artikolon ĉe: Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado
La sistemo de Keplero estas resumita per liaj Tri Leĝoj, la unuaj leĝoj de naturo (en la moderna senco):
# Planedoj movas cirkaŭ la Suno laŭ elipsoj, kun la Suno ĉe unu el la du fokusoj.
# La linio inter la planedo kaj Suno kovras egalajn areojn dum egalaj tempoj. Tial la planedo movas pli rapide kiam ĝi estas pli proksime al la Suno.
# (T1/T2)2 = (R1/R2)3 kie T1 kaj T2 estas la tempo de unu planeda jaro (unu revolucio ĉirkaŭ la Suno) por du planedoj, kaj R1 kaj R2 iliaj grandaj duonaksoj. La granda duonakso estas duono de la sumo de la plej granda longo inter la planedo kaj la suno plus la plej malgranda longo inter la suno kaj planedo. Tio estas iel meza distanco inter la planedo kaj la suno.
Keplero eldonis la unuajn du leĝojn en 1609 en Nova Astronomia, kaj la trian en 1619 en Harmonici Mundi.
La sistemon, kiun Koperniko proponis, Galileo pruvis esti fizike reala per la teleskopo kaj Keplero disvolvigis kiel matura, preciza sistemo. Sed fizika klarigo ankoraŭ mankis al la sistemo – la fiziko de Aristotelo ne sufiĉis, ne eĉ la fiziko de Galileo. Tion provizos Neŭtono poste en la 17-a jarcento.
En geometrio, cirklo estas aro de ĉiuj punktoj en ebeno ĉe fiksa distanco (la radiuso) de fiksa punkto (la centro).
En xy-a koordinatsistemo, la cirklo kun centro (x0,y0) kaj radio r estas la aro de ĉiuj punktoj (x,y) tiel ke
:(x - x0)2 + (y - y0)2 = r2.
- Periferio de cirklo: O = 2πr
- Areo de cirklo: S = πr²
Kategorio:Konikoj
Fiziko > Fizikisto > Isaac NEWTON
----
Fizikisto
Isaac NEWTON, [njuton], ofte Esperantigita kiel Neŭtono, (1642 - 1727) estas brita alĥemiisto, numerologo, matematikisto kaj fizikisto, la plej elstara sciencisto de iu ajn epoko, kiu eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Leibniz sendepende eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Newton klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo nek la eltrovoj de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Newton firmigis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la Iluminecon de la 18-a jarcento.
La fiziko de Newton, la klasika mekaniko, staris sen defio ĝis la 20-a jarcento, kiam alvenis la fiziko de Albert EINSTEIN kaj la kvantuma mekaniko.
Aparte de liaj elegantaj, sintezantaj formuloj, Newton enkondukis al fiziko la ideon de forto kiu povas agi trans distanco -- ekzemple, gravito. La ideo verŝajne devenas de la esploroj de Keplero pri planeda moviĝo kaj la de Gilberto pri magnetismo. La fiziko de Galileo, por komparo, estis tute mekanika.
La patro de Newton estis senalfabeta. Li mortis antaŭ la nasko de Newton. Lia vicpatro estis bienestro. Newton studis ĉe Triunuo de Kembriĝo1661-1668. Li plejparte ignoris siajn kursojn kaj studis la problemojn, kiuj interesis lin. Kiam Kembriĝo estis malfermita de la pesto de 1665 ĝis 1666, Newton revenis al la familia bieno kaj tie revoluciigis fizikon, matematikon, astronomion kaj optikon. En 1669, li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Triunuo.
Religie Newton estis publike anglikana, sed private li ne kredis al la Triunuo kaj kredis ke arianismo estis la vera formo de primitiva kristanismo. Sur la mortolito, li rifuzis la anglikanajn sakramentojn.
Kvankam neŭtona fiziko poste estis uzita por subteni la materialisman kosmologion (ekzemple, tiu de Laplaco), Newton mem ne vidis la mondon tiele, kies mondbildo inkluzivis ne nur arianismon, sed ankaŭ sorĉon, numerologion, astrologion kaj alĥemion. Kvankam Newton helpis fondi modernismon, la moderna mondbildo de la Okcidento, Newton mem pensis antaŭmonderne.
Verkoj
Newton klarigas sian fizikon en sia majstra verko, la Principia (1687)
La tri leĝoj de movo
#La leĝo de inercio: Korpo restas senmova aŭ en uniforma stato de movo krom se forto agas sur ĝin.
#F=ma: forto (F) egalas al la maso (m) obligita per la akcelo (a).
#Se du korpoj efikas per fortoj unu je la alian, tiuj ĉi fortoj havas la samajn grandojn kaj la malajn direktojn.
La unua leĝo devenas de la ideo de Galileo pri inercio kaj priskribas
korpon ne movita de forto. La dua leĝo priskribas la korpon movita de
forto...
Laŭ legendo, unufoje kiam Newton sidis sub pomarbo, pensante pri la movado de la luno, li estis frapita de pomo sur la kapo kaj en tiu momento ekvidis la unecon de planeda movado kaj korpa movado. Aplikinte la tri leĝojn de movo al la tri leĝoj de Keplero pri planeda moviĝo, Newton malkovris la leĝon de universala gravito. Laŭ la leĝo, ĉiu maso allogas ĉiun alian mason per la potenco de gravito, kiu agas ne mekanike sed trans distancon kiel kampo de forto. La grandeco de la forto estas proporcia al la maso
de la du korpoj kaj inverse proporcia al la distanco inter la du.
Pli precize:
F = (G - m1 - m2) / (r ^ 2)
kie m1 estas la maso de la unua objekto, m2 la maso de la dua
objekto, r la distanco inter la centroj de la du objekto kaj
G estas universala konstanto.
Ekzemple, la gravito de objekto duoble pli peza estas duoble forta, kaj
la gravito de objekto duoble pli malproksima estas kvaroble pli malforta.
NEWTON, IsaacNEWTON, Isaacja:アイザック・ニュートンko:아이작 뉴턴ms:Isaac Newtonsimple:Isaac Newtonth:ไอแซก นิวตัน
- Diffusion simple dans la membrane plasmique (dans le sens des concentrations fortes vers les concentrations faibles, jusqu'à équilibre des concentrations de part et d'autre de la membrane). N'est possible que si la molécule est « soluble » dans la membrane phospholipidique, ou si la molécule est suffisamment petite pour passer dans des pores (par ex : jonction communicante, pores nucléaires ). Pas de saturation, la vitesse de diffusion
Rendre de l'eau potable
Les causes d'une non potabilité de l'eau sont :
- bactéries , virus - minéraux (sous formes de particules ou dissous), produits toxiques
- dépots ou particules en suspension.
Pour obtenir de l'eau potable :
- récupérer l'humidité de l'air (sous forme de
Apollo-Soyouz
En 1972, trois ans après les premiers pas sur la Lune, la conquête spatiale est une priorité moindre pour les deux Grands. Les années 1970 marquent une détente dans les relations Est-Ouest qui se traduit par une coopération économique mais également dans le domaine spatial. Le 24 mai1972 est la date de ratification du projet de raccorder en orbite les vaisseaux Apollo et Soyou
Myopathie de Landouzy-Dejerine
La myopahie de Landouzy-Dejerine ou myopahie facio-scapulo-humérale ou dystrophie facio scapulo humérale est une affection musculaire héréditaire liée à une anomalie située sur le chromosome 4.
Elle se manifeste par une diminution progressive de la force musculaire des muscles du visage, des épaules et des bras, d'évolution très lente, ne modifiant pas l'espérance de vie malgré une incapactité fonctionnelle qui peut être sévère en fin de vie .
Les principaux signes sont : difficulté d'occlu