Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Oro

Oro

= Au - oro =
- Simbolo: Au
- Atomnumero: 79
- Atompezo: 196,967 u
- Kemia Serio: transirmetalo
- Bolpunkto: 3 129,00 K (2 855,85 oC)
- Fandpunkto: 1 337,33 K (1 064,18 oC)
- Denseco: 19 300 kg/m3
- Eltrovinto: antikvulo en prahistorio Oro (la simbolo Au venas de la latina vorto aurum ), estas bela valorega flava metalo, konata ekde la prahistorio. Kiel la metaloj, ĝi estas maleebla, duktila, kaj brila. Pura oro fandiĝas je 1063 oC, kaj bolas je 2966oC. Sed ofte la oro estas en formo de alojo. Pura oro (je 24 karatoj) estas tro mola por produkti uzeblajn objektojn. Oro de 18 karatoj havas 18 partojn de pura oro kaj 6 partojn de alojaĵo. Laŭ la prezoj de 2002 la valoro de unu gramo da oro estas ĉirkaŭ dek usonaj dolaroj aŭ dek unu euroj, kio estas 12-oble la historia valoro de oro antaŭ 1900. Depost 1900, la monda ekonomio kreskis multe pli rapide ol la novaj eltrovoj de oro. Oni trovas oron en formo de buletoj en iuj riveretoj. Ekzemple tio okazis ofte en la usona ŝtato de Kalifornio kaj en Jukonio en Kanado. Oni ankaŭ minas oron en orminoj, kie la oro estas en erco. Estas ankaŭ 64,8 miligramoj da oro en unu tuno da marakvo ($ 0,66 da oro en 2002). La oro estas grava elemento en la elektroniko, juvelaro, kaj en moneroj. Orfolio beligas multajn statuojn kaj altarojn. Maldika tegaĵo da oro sur la vitro de ĉieloskrapantoj reduktas la varmon venantan de sunlumo. Oro formas bazon de multaj monaj sistemoj. En la 19-a jarcento oro estis la bazo de la monsistemo de la brita imperio – la tiel nomata ora normo, forlasita je 1931. Antaŭ la 19-a jarcento arĝento estis la ĉefa formo de mono. Post 1971 mono estis sen iu ajn metala bazo, eĉ teorie. De -1000 ĝis 1900 oro estis 10-oble al 15-oble pli valora ol arĝento. Nun ĝi estas ĉirkaŭ 57-oble pli valora. Oro estas grava por elektroniko, ĉar elektro fluas tra oro tre libere kaj rapide: drato de oro estas pli bona konduktaĵo ol drato de kupro, sed ankaŭ multe pli altekosta! Tial oro ja ekzistas en elektronikaĵoj, sed en malgrandaj kvantoj. Vidu ankaŭ: perioda tabelo

Trovejoj

thumbnail Oro troviĝas en multaj landoj de Tero, sed en tre malsamaj kvantoj. Altaj kvantoj povas konsistigi konsiderindan ekonomian faktoron. La apuda mapo montas la precipajn landojn, kie oro estas nature trovebla. Kategorio:Kemiaj elementoj ja:金 ms:Emas simple:Gold th:ทองคำ

Transirmetalo

Transirmetaloj estas la 38 metaloj en la grupoj 3 ĝis 12 de la periodoj 4, 5, 6, kaj 7 en la perioda tabelo. Ili nomiĝas "transiraj" ĉar ili ĉiuj aldonas dekstren unu elektronon pli en la d-orbito de la elektrona ŝelo. Ili estas duktilaj, maleeblaj, kaj konduktas elektron kaj varmon. Fero, kobalto, kaj nikelo estas la solaj elementoj kiuj povas produki elektromagnetan kampon. La transirmetaloj estas; skandio, titanio, vanado, kromo, mangano, fero, kobalto, nikelo, kupro, zinko, itrio, zirkonio, niobio, molibdeno, teknecio, rutenio, rodio, paladio, arĝento, kadmio, hafnio, tantalo, tungsteno, renio, osmio, iridio, plateno, oro, hidrargo, ruterfordio, dubnio, seborgio, borio, hasio, ununilio, unuunio, kaj unubio. ja:遷移元素 th:โลหะทรานซิชัน

Kilogramo en kuba metro

Kilogramo en kuba metro estas derivata SI unuo de denseco. Oni mallongigas ĝin kg/m³, kie kg signifas "kilogramoj", kaj signifas "kubmetro". La denseco de akvo estas proksimume 1000 kg/m3. Kategorio: Mezurunuoj ja:キログラム毎立方メートル ko:킬로그램 매 세제곱미터

Metalo

Metaloj havas certajn karakterizajn fizikajn ecojn:
- brilecon (glaceo)
- altan densecon
- bonan elektran konduktadon
- bonan termikan konduktadon
- duktilecon (alivorte, oni povas streĉi ilin en maldikajn dratojn)
- maleeblecon (alivorte, oni povas bati ilin en tre maldikajn lamenojn)
- kutime altan fandopunkton (hidrargo ne estas solida ĉe ĉambra temperaturo)
- kutime altan durecon Tiuj ĉi ecoj precipe rezultas de tio ke ĉiu atomo loze tenas ĝiajn eksterajn elektronojn; tiel la valentaj elektronoj povas formi ian maron ĉirkaŭ la atomo]jn. Ĉiuj puraj elementaj metaloj formas [[kristalo]]jn. La maro de elektronoj iĝas [[bendoj pro la simetria reguleco de la kristaloj. Sub kutimaj kondiĉoj de malpureco kaj difektado, metaloj estas pli ofte etkristalaj, kun multaj kristalaj grajnoj. Kemie, metalo estas elemento kiu emas formi katjonojn kaj ligi jone. La metaloj estas unu el la tri grupoj de elementoj. La aliaj grupoj estas la metaloidoj kaj la nemetaloj. Sur la perioda tabelo, diagonala linio desegnita de boro (B) al polonio (Po) apartigas la metaloj de la nemetaloj. Elementoj sur la linio estas la mataloidoj, foje nomita semimetaloj (aŭ duonmetaloj); elementoj suben maldeksten estas la metaloj; elementoj supren dekstren estas la nemetaloj. Bone konataj metaloj estas aluminio, arĝento, fero, kupro, plumbo, titano, uranio, kaj zinko. Plej multaj metaloj estas kemie stabilaj, kun la notinda escepto de la alkalaj metaloj kaj la teralkalaj metaloj, trovitaj en la du plej maldekstraj grupoj de la perioda tabelo. La oksidoj de metaloj estas bazaj; tiuj de nemetaloj estas acidaj. Nemetaloj estas pli abundauj en naturo ol metaloj; sed fakte metaloj konstituas plejparto de la perioda tabedlo. Alojo estas miksaĵo au kunfandaĵo kun metalaj ecoj kiu entenas almenaŭ unu metala elemento. Ekzemploj de alojoj estas ŝtalo (fero kaj karbono), latuno (kupro kaj zinko), bronzo (kupro kaj lado), kaj duralumino (aluminio, magnezio, kupro, kaj mangano). Alojoj, kiuj speciale dezajniĝas por alte postulaj aplikaĵoj, tiel kiel jetaj reaktoroj, povas enteni pli ol dek elementoj. Alojoj povas formi kristaloj ankaŭ. La formo de la kristalo dependas de la rejŝo de la atomoj en la miksaĵo kaj la temperaturo laŭ la metalurgia faza diagramo. ja:金属 ko:금속 simple:Metal th:โลหะ

Prahistorio

Difino

Oni nomas Prahistorio la periodon daŭrantan de la apero de prahomo ĝis la komenco de "historio". Tiu ĉi lasta ĝenerale estas difinita kiel periodo komenciĝanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aŭ kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finiĝas kiam historiaj fontoj eĉ postaj disponeblas pri la koncerna civilizacio. La daŭro de registrita historio estas plimalpli 5,000-5,500 jaroj. Kojnoskribo eble estas la plej malnova formo de skribo. Tamen ĉar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaŭ la nomon "Protohistorio" rilate al tiuj periodoj. Temas pri periodoj dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas ĉu postaj ĉu eksteraj. La termino Prahistorio montras ankaŭ la gravecon de skribaĵoj en la okcidenta civilizacio. Sekve, en Egiptio prahistorio finiĝas ĉirkaŭ - 3500, dum en NovGineo ĝi finiĝas ĉirkaŭ 1900. Antaŭ ol rigardi historion alimaniere, temas ja pri ĝisnuna kutimo por apartigi la diversajn partojn de Historio ĉu homa ĉu universala.

Eko de Prahistorio

vidu Prahomo

Kronologio

Vidu la sintezan tabelon de la ĉefaj kulturoj prahistoriaj de la malnova mondo. tradukota La kronologio de la prahistorio estigiĝanta en la 19-a jarcento, estas la konsekvenco de la laboroj far la imponaj taksonomiistoj de la antaŭa jarcento, Lineo, Bufono (Buffon), kiuj konsiderinde prokrastis la originon de la vivo sur la Tero. Oni konsideras, ke tiu kronologio, rezulto de la malkovroj far Boucher de Perthes, estigiĝis en 1912 de la pastro Breuil, sekve de la multnombraj prifosoj okazintaj en la dua duono de la XIXa jarcento. Komence, prahistorio dividiĝis en tri aĝoj, kiuj respondas al la sinsekva uzado de tri diversaj teknologioj: ŝtona, bronza kaj fera uzadoj.
- Ŝtonaĝo ;
- Bronzaĝo ;
- Fereaĝo. Siavice tiuj aĝoj estis dividitaj en pluraj periodoj, kies daŭroj malsamas por respondi al la prahistoriistajn bezonoj. La dividado klarigas sin pro diverseco de la "materialaj kulturoj" ekzistantaj dum ĉiu aĝo; iuj arkeologiaj situoj altvaloraj (aŭ simple ĉar ili estis la unuaj el nova tipo, kiuj estis malkovritaj) utilis samkiel referenco por iu periodo kiel ekzemple HallstattLa Hène dum fer-aĝo.
- Ŝton-aĝo : redaktota
  - Paleolitiko ;
    - Arkaika paleolitiko (Afriko) ;
    - Frua paleolitiko ;
    - Meza paleolitiko ;
    - Malfrua paleolitiko ;
    - Fina paleolitiko (Afriko) ;
  - Mezolitiko :
    - Epipaleolitiko ;
    - Post-glacia aĝo ;
  - Paleo-india erao (Nord-ameriko) ;
  - Formodona erao (Nord-ameriko) ;
  - Jomon erao (Japanio) ;
  - Neolitiko. la jenaj periodoj apartenas ankaŭ al Protohistorio)
- Bronz-aĝo: redaktota
  - Frua Bronz-aĝo
  - Meza Bronz-aĝo
  - Malfrua Bronz-aĝo
- Fer-aĝo.: redaktota
  - Halŝtata aŭ malnova Fer-aĝo.
  - Latena aŭ nova Fer-aĝo Tiuj kategorioj bazitaj sur la studo de la daŭraj postrestaĵoj (precipe ŝton-ilaro, kaj poste ceramika kaj metalurgia produktado), multe ekprecizis kun la modernaj serĉad-iloj. Aliaj kategorioj, kun pli mallonga daŭro, ekzistas, sed ili ne estas agnoskataj por ĉiuj partoj del' mondo aŭ de la sciencularo. Temas i.a. pri Kupro-erao aŭ Ĉalkolitiko. Lastatempe, la prahistoriaj periodoj komencis viŝiĝi che la kultur-nocio. Tiu plej fajna subdividado estas tutnova. Ĝi konsideras la geografiajn limojn de la kuturaj areoj, kaj respondas al pli bona kono de prahistorio. Laŭ la francaj prahistoriistoj, kaj nur por Francio, 13 kulturojn oni konas dum ŝtona aĝo.
- Unuaj civilizacioj
- Ĉeleo
- Aĉeŭleo
- Musterio
- Ĉatelperonio
- Aŭrignacio
- Gravetio
- Solutreo
- Magdalenio
- Post-glaci-tempaj civilizacioj
- Frua Neolitiko
- Danubio
- Mezolitiko
- Neolitiko

Periodoj de Prahistorio


- Gravaj etapoj de Prahistorio
- Paleolitiko
- Antaŭ 5 milionoj da jaroj : apero de d'Aŭstralopiteko.
- Antaŭ 3 milionoj da jaroj : apero de d'Homo habilis ofte rigardata kiel la unua vera Homo 1.
- Antaŭ 400,000 jaroj : fajr-regado;
- Antaŭ 80,000 jaroj : unuaj entombigoj ;
- Antaŭ 30,000 jaroj : : Homo sapiens estas la sola homa specio, kiu pluvivas post la malapero de Neandertala Homo ;
- Antaŭ 20,000 jaroj : pentraĵoj en la groto de Lascaux.
- Neolitiko
- Ĉirkaŭ -12,000 / -10,000 : dolmanoj kaj menhiroj ;
- Ĉirkaŭ -10,000 : unuaj vilaĝoj (Çatal Hüyük en Turkio);
- Ĉirkaŭ -3,000 : apero de skribo kaj fino de prahistorio (sed atentu: nur tie, kie oni konis kaj aplikis skribon!). 1 Ĵusaj malkovroj de fosilioj en Ĉadio kontraŭas tiun datadon. Ili pruvus, ke la unua Homo aperis antaŭ 7 milionoj da jaroj.

Gravaj prahistoriistoj

redaktota

Problema difino

Kutima difino de Prahistorio estigas plurajn problemojn tiom pri la kriter-elekto kiom por determini la datadon de la tempaj limoj prahistoriaj.

Kriterioj de la Prahistorio-komenco

redaktota Prahistorio komenciĝis kiam "aperis" Homo. Nu, Homo estas nur la rezulto de lanta evoluo de specifa specio, kiu diferenciĝis de aliaj "superaj simioj". Ĝia apero-dato estas ne nur nekonata, sed eĉ tutcerte ne sciebla. Tiu ĉi problemo estas konata sub la nomo mankanta ĉenero.

Datado de la Prahistorio-komenco

redaktota

Kriterioj de la Prahistorio-fino

redaktota

Datado de la Prahistorio-fino

redaktota ko:선사시대 ja:先史時代 th:ยุคก่อนประวัติศาสตร์

Alojo

Alojo estas kunmiksaĵo, aŭ en solvaĵokombinaĵo, de du aŭ pli elementoj el kiu almenaŭ unu estas metalo. Alojo kun du komponantoj nomiĝas binara alojo; tiu kun tri estas terciara alojo; tiu kun kvar estas kvaternara alojo. La rezulto estas substanco kun ecoj malsamaj de tiuj de ties komponantoj. Alojoj kutime dezajniĝas havi ecojn kiuj estas pli dezirindaj ol tiuj de iliaj komponantoj. Ekzemple, ŝtalo estas pli fortika ol fero, unu de sia elementoj; latuno estas pli daŭriva ol kupro, kaj pli alloga ol zinko. Sed estas sciate ke multaj gravaj alojoj havas ecojn kiuj ne estas facile antaŭdireblaj baze de iliaj komponantoj. Ekzemple, kaj kupro kaj nikelo bone konduktas elektron, sed formas alojon kiu ne bone konduktas elektron, kiu faras ĝin utila por elektra rezistiva drato. La metodoj formi alojojn estas variaj. En la likva stato, plej multaj metaloj estas solveblaj unu en la alia kaj alojado kutime implikas fandado; tamen alojado per traktado en la solida stato sen fandado estas farebla per pulvora metalurgio. Kiam fandaj alojoj solidiĝas, la komponantoj povas resti solvita aŭ ili povas apartigi en solidaj miksaĵoj de regionetoj aŭ eĉ grajnoj de varia koncentreco. Estas multaj eblecoj formi alojojn kaj multaj el ili povas montriĝi per fazaj diagramoj, sed aliaj dependas de plua formado en la solida stato. Malsame al puraj metaloj, multaj alojoj ne havas unuopan fandan punkton. Anstataŭe, ili havas fandan amplekson ene de kiu la materialo estas miksaĵo de solidaj kaj likvaj fazoj. La temperaturo je kiu fandado komencas nomiĝas soliduso
- , kaj tiu je kiu fandado kompletiĝas nomiĝas likvuso
- . Alojo kun unuopa fanda punkto nomiĝas eŭtekta miksaĵo. Foje alojo estas nomita laŭ la baza metalo, kiel " 14 karata oro", kiu estas alojo de oro kaj aliaj elementoj. La sama veras por arĝento uzita en juveloj kaj aluminio uzita strukture. Alojoj inkludas:
- amalgamo
- bronzo
- duralumino
- elektrumo
- korodimuna ŝtalo
- latuno
- lutalojo
- stanalojo
- ŝtalo ---- Novaj vortoj
-
- soliduso = temperaturo je kiu alojo komencas fandi.
- likvuso = temperaturo je kiu alojo tute fandiĝas. ja:合金 ko:합금 ms:Aloi simple:Alloy

Karato

La karato estas mezurunuo de aŭ la pureco de karaj metaloj, aŭ la maso de gemoj. Mallongigo: ct. ---- # Pureco: Unu karato egalas al unu dudekkvarono de pureco, peze. Do, 24-karata oro estas 100% pura oro, 12-karata oro estas 50% oro kunfandigita kun 50% baza metalo, ktp. # Maso: Antaŭe, ĉiu lando havis ĝian propran difinon de karato, kiu egalis proksimume al la pezo de unu karoba semo (la vorto devenas el la greka κεϱάτιον keration - karobo). Ekde 1907, la metra karato de 200 miligramoj estis internacie adoptita. kategorio:Mezurunuoj ja:カラット

Usona dolaro

Usona dolaro estas la monunuo en Usono. La internacia normigita mallongigo (ISO 4217) estas USD. Unu dolaro estas 100 dolaraj cendoj. La dolara simbolo estas majuskla litero S kun vertikala streko: "$". Usono oficiale aoptis la dolaron en 1785. La usona dolaro estas monde la plej grava el la multaj valutoj, kiuj nomiĝas dolaro. Ĝi estas referenca valuto por multaj aliaj valutoj kaj la sola valuto en kelkaj ekonomiaj branĉoj, ekzemple la komercado per nafto. La usona dolaro estas la valuto ne nur de Usono, sed ankaŭ de
- Marŝaloj
- Federacio de Mikronezio
- Turkoj kaj Kajkoj
- Puerto-Riko
- Ekvadoro
- Usonaj Virgulininsuloj
- Britaj Virgulininsuloj
- Zimbabvo En Usono cirkulas monbiletoj de 1 al 100 dolaroj, sed biletoj pli valoraj ol 10 dolaroj estas malvolonte akceptataj (pro suspekto pri falseco). Ankaŭ du-dolaraj biletoj ne estas vere oftaj. La biletoj montras bildojn de usonaj politikistoj, plejparte prezidentoj: monbileto monbileto
- 1 $: George WASHINGTON
- 2 $: Thomas JEFFERSON
- 5 $: Abraham LINCOLN
- 10 $: Alexander HAMILTON
- 20 $: Andrew JACKSON
- 50 $: Ulysses S. GRANT
- 100 $: Benjamin FRANKLIN Kategorio:Monunuoj ja:アメリカ合衆国ドル simple:United States dollar th:ดอลลาร์สหรัฐ



Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Jukonio

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Jukonteritorio ---- Dosiero:ca-yt.gif Anglalingve Yukon Territory [JU-kan TER-i-tor-i], franclingve le Yukon [jukõ]. La kanada teritorio de Jukonio havis loĝantaron de 28.674 en 2001, kaj areon de 483.450 km2. Okcidente estas Alasko, norde la Arkta Oceano, oriente la Nordokcidentaj Teritorioj kaj sude Brita Kolumbio. "Jukono" venas de indiana nomo, kaj signifas "granda rivero." Jukonteritorio kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 13-a de junio de 1898. La ĉefurbo de Jukonio estas Whitehorse (19.058 en 2001). Antaŭ 1953, Dawson City, (1.251 en 2001) estis la ĉefurbo. En 1845, Robert Campbell estis la unua blankulo, kiu esploris la regionon. Je la 17a de aŭgusto, 1896, George Washington Carmack malkovris oron en el Rio Klondike, kaj baldaŭ 100.000 homoj alvenis al la teritorio. Dawson City fariĝis grava urbo. En 1942, la granda Alaska Ŝoseo inter Fairbanks, Alasko kaj Dawson Creek, Brita Kolumbio estas konstruita. Estas 1.110 homoj en Jukonio, kies hejma lingvo estas la franca. [http://www.gov.yk.ca Registaro de Jukonio] (angle) ja:ユーコン準州 ko:유콘 준주 zh-min-nan:Yukon

Erco

Erco estas natura mineralagregaĵo el kiu eblas ekstrakti metalo(j)n kun ekonomia intereso. Legu ankau sub: mino,minejo,minado

Elektroniko

Elektroteĥniko - parto de fiziko, inĝenierarto kaj tekniko, kiu okupiĝas pri la fenomenoj kaj la utiligo de elektro, pri ricevado, distribuado, aliformigado kaj uzado de elektra energio. Elektroniko estas la parto de la elektrotekniko, kiu okupiĝas pri elektronikaj cirkvitoj kaj ties komponantoj, ekzemple vakuaj tuboj, transistoroj, kondensatoroj, bobenoj. Ĝi ekzistas ekde la komenco de la 20-a jarcento. Elektroniko uzas la principojn de elektro kaj elektromagnetismo.

Komponantoj

:Ĝeneralaj komponantoj
- Borno
- Cifereca bazo
- Diodo
- Drato
- Induktilo
- Kondensatoro
- Konektilo
- Mikrocirkvito
- Relajso
- Rezistilo
- Transformatoro
- Transistoro :Mezuraparatoj
- Ampermetro
- Frekvencometro
- Omometro
- Voltmetro

Nocioj


- Elektrona teorio kaj atomoj
- Forfluo
- Induktanco
- Impedanco
- Kapacitanco
- Kurento
- Kurta cirkvito
- Povumo
- Reaktanco
- Resonanco
- Rezistanco
- Tensio

Leĝoj


- Ekvacioj de Maxwell
- Leĝo de Omo kategorio:Elektrotekniko ja:電子工学 ko:전자공학 ms:Elektronik simple:Electronics th:อิเล็กทรอนิกส์

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

Brita imperio

Historio > Imperio > Brita Imperio ----
- daŭro: ĉ. 1650-1997
- ĉefurbo: Londono
- teritorio: ĉ. 30.000.000 km² Britio, Irlando, Hindio, Sudafriko, Niĝerio, Kenjo, Kanado, Aŭstralio, ktp.
- loĝantaro: ĉ. 600 milionoj (1940) -- 26% de homaro.
- lingvo: angla lingvo
- religio/ideologio: liberalismo, kapitalismo, anglikanismo
- mezuro: angla mezuro La brita imperio, la imperio de Britio, estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000. Inter imperioj, nur la mongola imperio regis pli da teritorio (35.000.000 km²). Ĝi regnis la maron kaj kvaronon de la tero kaj homaro. Ĝi estis la plej potenca ŝtato dum 1815-1914, sed rapide disfalis post 1945.
Dosiero:BritaImperio.jpg
Teritorioj, iam regitaj de Britio.

Landoj kaj lokoj, kiuj almenaŭ unufoje apartenis al la imperio de Britio

: Antigvo-Barbudo - Aŭstralio - Bahamoj - Bangladeŝo - Barato - Barbado - Barejno - Belizo - Birmo - Bocvano - Brunejo - Butano - Dominiko - Egiptio - Fiĝioj - Gambio - Ganao - Grenado - Gujano - Honkongo - Irako - Irlando - Israelo - Jamajko - suda Jemeno - Jordanio - Kanado - Kataro - Kenjo - Kipro - Kiribato - Kuvajto - Lesoto - Malajzio - Malavio - Maldivoj - Malto - Maŭricio - Minorko - Nauro - Niĝerio - Nov-Zelando - parto el Okcidenta Germanio kaj Okcidenta Berlino - Pakistano - Palestino - Papuo-Nov-Gvineo - Salomonoj - Samoo - Sejŝeloj - Sent-Kristofo kaj Neviso - Sent-Lucio - Sent-Vincento kaj la Grenadinoj - Siera-Leono - Singapuro - norda Somalio - Sri-Lanko - Sud-Afriko - Sudano - Svazilando - Tanzanio - Tongo - Trinidado kaj Tobago - Tuvalo - UAE - Ugando - orienta Usono - Zambio - Zimbabvo Ĉi tiuj landoj plejparte estas en Afriko, suda Azio, Oceanio kaj la Antiloj kaj sendependiĝis 1945-1997. Ili plejparte nun apartenas al la Brita Komunumo. Antaŭ 1940, nur Usono, Irlando, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Sud-Afriko estis sendependaj de Britio. Usono kaj Irlando estis tute sendependa, sed la aliaj estis dominioj de la imperio kaj kunlaboris (libervole) kune kun metropolo Britio en milito kaj komerco. La brita strategio bezonis multajn havenojn por sia floto, kiu dum pluraj jarcentoj regis la marojn tutmonde. Tial pluraj insuloj for en oceano estis valoraj kiel haltejoj. Ankoraŭ Britio havas, kune kun Nord-Irlando, kelkajn insulojn kaj havenojn dise sur la marojn: :Angvilo - Bermudoj - Britaj Virgulininsuloj - Ĉagosarkipelago - Falklandinsuloj - Ĝibraltaro - Kejmaninsuloj - Moncerato - Pitkarna Insulo - Sent-Heleno - Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj - Turkoj kaj Kajkoj La imperio disvastigis, inter aliaj:
- la angla lingvo
- parlamenta demokratio
- liberalismo, kapitalismo, kristanismo ĉefe laŭ la oficiala anglikanismo
- industria teknologio
- angloj, hindoj, negroj
- ora normo de mono
- fervojo
- sporto ĉefe laŭ britaj variaĵoj (kriketo, futbalo, teniso, poloo)
- etnaj konfliktoj Britio ofte dividis por regi, kaj la etnaj konfliktoj, kiujn tiu politiko naskis aŭ flegis, ankoraŭ daŭras en multaj partoj de la eks-imperio: Malajzio, Israelo/Palestinio, Nord-Irlando, Niĝerio, Sri-Lanko, ktp. La kapo de la imperio estis Britio, precipe la granda haveno de Londono. La spino estis la markomerca vojo inter Londono kaj Honkongo. La marvojo floris sub la gardo de la brita mararmeo kaj la imperio regis multe de la flankaj landoj (per havenoj kaj fervojoj): Niĝerio, Sudafriko, Tanzanio, Jemeno, Hindio, Malajzio, Singapuro, ktp. Krome, britaj kompanioj konstruis multajn minejojn kaj fervojojn tutmonde. Nun firmaoj kiel British Petroleum kaj Royal Dutch-Shell komercas multlande. Ŝtata radio-televida kompanio BBC informas tutmonde laŭ britaj vidpunktoj. Iasence, la heredinto de la brita imperio estis la tiel nomata Usona ImperioUsono kiel tutmonda potenco.

Etapoj

Por akiri sian imperion, Britio konkuris kontraŭ aliaj imperioj

16-a jarcento

Hispana imperio koloniis Amerikon. Britio kreis korsarojn, kiuj rabis la ŝipojn portantajn valorajn metalojn al Eŭropo. Britio ankaŭ ekkoloniis en Norda Ameriko.

17-a jarcento

La Brita Kompanio de Orientaj Indioj ekkonkeris partojn de Hindio. Venkinte Hispanion, Britio akiris la komercorajton al la hispanamerikaj kolonioj, inkluzive la monopolon pri sklavoj (asiento de negros).

18-a jarcento

Usono sendependiĝis. Tamen Kanado restis fidela. Britio anstataŭis Mogolan Imperion en Hindio.

19-a jarcento

La Franca Imperio de Napoleono la 1-a akre batalis Brition. Li sukcesis fermi la eŭropajn marbordojn al britaj komercistoj. Tamen, li estis venkita. Britio koloniis Afrikon de pluraj flankoj. De Gvineo, de Sudafriko kie ĝi anstataŭis Nederlandan Imperion, de Zanzibaro kaj de Egiptio. La celo estis la afrika senrompa imperio sed la Kongreso de Berlino malhelpis tion per la kreo de Belga Kongo, propraĵo de la belga reĝo. En Azio, Britio venkis Sipajan Ribelon en Hindio. Ĝi batalis pri Mezazio kontraŭ Rusa Imperio, kion Rudyard KIPLING nomis "la Granda Ludo". Per la Opiaj Militoj, Britio malfermis Ĉinion al ĝiaj varoj.

20-a jarcento

En la Unua Mondmilito, Britio kaj iam malamika Francio batalis kontraŭ imperioj rusa, germana kaj otomana. Pro ĝia venko, Britio ekadministris multe de la disfalinta otomana imperio (Irako, Kuvajtio, Egiptio, Palestino, ktp.) kaj afrikan parton de la germana imperio. Per la akiro de eksgermana Tanganjiko, Britio realigis la afrikan senrompan imperion de Egiptio al Sudafriko kaj de Siera-Leono al Zanzibaro. Por la milito, Britio bezonis la rimedojn de la kolonio. La landoj kie blankuloj estis plimulto ekakiris memregon kiel dominioj. La neblankaj kleruloj el aliaj partoj de la imperio ankaŭ deziris memregon. En la Dua Mondmilito la imperio staris sole kontraŭ Hitler en 1940 kaj 1941, sed poste venkis Germanion en alianco kun Usono kaj Sovetunio. Sed pro la milito la imperio bankrotis. Post Dua Mondmilito, la kolonioj akiradis sendependecon, ĉu tute ĉu en Brita Komunumo. En 1997, Britio cedis Honkongon, la lastan gravan pecon de la imperio, al Ĉinio.

Gravuloj de Brita Imperio


- Francis DRAKE, maristo.
- Rudyard KIPLING, beletristo kiu defendis imperiismon.
- Viktorino la 1-a de Britio, kiu unue estis nomumita imperiestrino.
- James COOK, maristo.
- Horatio NELSON, marmilitisto.
- Benjamin DISRAELI
- George WASHINGTON, kiu sendependigis Usonon.
- Mohandas GANDHI, kiu sendependigis Hindion.
- Doktoro LIVINGSTONE, kiu esploris Afrikon.
- Cecil RHODES
- Thomas Edward LAWRENCE, "Lawrence de Arabio".
- Winston CHURCHILL Vidu ankaŭ: novimperiismo, ŝarĝo de blankulo, Buraj Militoj ja:大英帝国 ko:대영 제국

1931

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1931 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1931 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 23-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo.
- Hermann HAEFKER publikis Jarmiloj pasas, historian libron originale verkita en Esperanto
- JONESCU-CAPATANA kaj KURIJAMA Ioe eklernis Esperanton.
- Fondita Regiona Esperanto-Ligo en Český Těšínkaj.
- Arie DE JONG publikiĝis revizion de Volapuko.
- Kreiĝas la Brita Komunumo (Commonwealth)
- Britio forlasas la oran normon por ĝia mono.
- Japanio konkeras Manĉurion de Ĉinio.
- Nov-Zelando sendependiĝas de Britio.
- Carl VON OSSIETZKY arestita.
- 3-a de februaro : Usono: The Star Spangled Banner fariĝis la nacia himno.
- 14-a de aprilo: Post municipa balotado en Hispanio abdikas reĝo Alfonso la 13-a kaj komenciĝas la Respubliko.

Naskiĝoj


- Geraldo MATTOS
- Waldir LISBOA ROCHA
- Claude PIRON
- Gilbert LEDON
- 5-a de januaro : Usono : Alvin AILEY
- 1-a de februaro : Jelcino
- 6-a de februaro : Heinz KAHLAU
- 8-a de februaro : Usono : James DEAN
- 18-a de februaro : Usono : Toni MORRISON
- 2-a de marto : Gorbaĉevo
- 22-a de marto : Kanado: William SHATNER
- 26-a de marto : Leonard NIMOY

Mortoj


- 17-a de februaro : MACUDA Cuneĵiro
- 7-a de marto: Pál ROBICSEK
- 11-a de marto : Usono : Friedrich Wilhelm MURNAU
- 8-a de aprilo : Erik Axel KARLFELDT
- 21-a de majo : Théophile CART
- 17-a de oktobro: Viktor HAWLIK
- 18-a de oktobro : Usono : Edisono
- 21-a de oktobro : Aŭstrio : Arthur Schnitzler
- 20-a de decembro : Susumu AIBARA ----
1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1931年 ko:1931년 simple:1931

Arĝento

= Ag - Arĝento =
- Simbolo: Ag
- Atomnumero: 47
- Atompezo: 107.8683 u
- Kemia Serio: Transirmetaloj
- Fandpunkto: 1234.93 K
- Bolpunkto: 2435 K
- Denseco: 10490 kg/m3
- Elektronegativeco: 1.93

Gravaj proprecoj


- Arĝento havas la plej elektra kondukteco kai la plej varmokondukteco el la elementoj.
- Arĝento estas uzata kiel mono depost antikveco.
- Arĝento estas uzata por fabriki juvelumon kaj kelkfoje manĝilojn.

Izotopoj

107Ag estas la plej ofta izotopo, kiu 51.84% je maso. 109Ag estas 48.16% de natura Ag je maso. 28 nenaturaj radiadaj izotopoj estas igitaj. Kategorio:Kemiaj elementoj ja:銀 simple:Silver th:เงิน

1971

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1971 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1966 - 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1971 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Henri MASSON eklernas Esperanton
- Meksika Esperanta Junularo perdis sian sidejon.
- Barejno sendependiĝas.
- UAE : la federacio fondatas. Prezidentiĝas Sultan Zajed ben al-Nahajan.
- Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aniĝas al UNO.
- Komenciĝas Greenpeace.
- Kongolo : Mobutu ŝanĝas la land-nomon al Zairio.
- Usono forlasas la oran normon por ĝia mono.
- 15-a de februaro : Britio : Finiĝis la decimal-igo de la brita mono.
- Septembro: Danio: Kopenhago: Eko de hipia civito Christiania.
- 11-a de septembro : Egipto akiras konstitucion.
- 16-a de decembro : Bangladeŝo sendependiĝas de Pakistano.
- 56-a Universala Kongreso de Esperanto en Londono.

Naskiĝoj


- 13-a de aŭgusto : Heike MAKATSCH
- 13-a de aŭgusto : Moritz BLEIBTREU

Mortoj


- Jan FILIP
- 1-a de marto : Frantisek HRUBIN
- 6-a de aprilo : Igor STRAVINSKI
- 6-a de majo : Helene WEIGEL
- 3-a de julio : James Douglas MORRISON
- 6-a de julio : Louis ARMSTRONG
- 4-a de aŭgusto : Georg MAURER
- 18-a de aŭgusto : Britio : Peter FLEMING
- 4-a de novembro : Mirko HANÁK ----
1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1971年 ko:1971년 simple:1971 th:พ.ศ. 2514

1000

Historio > Jarcentoj > 10-a jarcento > 1000 ---- En la jaro 1000 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Leifr Eiríksson trovis la kontinentan parton de Nord-Ameriko kaj nomis ĝin Vinlando.
- La dieto de Islando decidis, per voĉdono, ŝanĝi la publikan kulton (ne la kredon) de la lando al la kristana.

Naskiĝoj

Mortoj

----
995 | 996 | 997 | 998 | 999 | 1000 | 1001 | 1002 | 1003 | 1004 | 1005
9-a jarcento - 10-a jarcento - 11-a jarcento
ko:1000년

Perioda tabelo

La perioda tabelo de la elementoj estas montrilo de la konataj kemiaj elementoj. La elementoj estas aranĝitaj laŭ elektrona strukturo, tiel do multaj kemiaj trajtoj varias regule trans la vicoj (aŭ grupoj) de la tabelo. Ĉiu elemento estas enlistigita laŭ ĝiaj atomnumero kaj kemia simbolo.

Perioda tabelo de la elementoj

Vidu ankaŭ

[http://www.forst.tu-muenchen.de/EXT/AIS/scio/perioda2.html Perioda tabelo kaj etimologia informo de la Akademio Internacia de Sciencoj] [http://www.ludanto.org/perioda_sistemo/ Perioda sistemo kaj detala informo pri la elementoj] Kategorio:Kemio Kategorio:Kemiaj elementoj als:Periodensystem ja:周期表 ko:주기율표 ms:Jadual berkala simple:Periodic table th:ตารางธาตุ

Kategorio:Kemiaj elementoj

Vidu ankaŭ:
- Kemia elemento
- Perioda tabelo Kategorio:Kemiaĵo ja:Category:元素 ko:분류:화학 원소 simple:Category:Chemical elements th:Category:ธาตุเคมี

Kategori:Sexuellt överförbara sjukdomar

Kategori:Sexualitet Kategori:Sjukdomar ja:Category:性行為感染症

Prague hotels ruletka Prague appartements accommodation in Glasgow liczniki










































:: RELATED NEWS ::
Royal Liberty of Havering
The Royal Liberty of Havering was a liberty created in 1465 by a royal charter granted by King Edward IV to the area surrounding the royal manor house of Havering Palace at Havering-atte-Bower. The charter gave residents of the

Enrico Betti
Enrico Betti (21 October 1823 - 11 August 1892) was an Italian mathematician, now remembered mostly for his 1871 paper on topology that led to the later naming after him of the Betti numbers. He worked also on the theory of equati
Terrance Lindall
Terrance Lindall was born in 1944 in Minneapolis, Minnesota. He attended the University of Minnesota, and graduated magna cum laude from Hunter College in New York City in 1970, with a doubl
2004 deaths
The following is a list of figures who died in 2004.

December 2004

See also: Deaths in 2005.
- 31 George Wackenhut, 85, founder of Wackenhut Corporation

Film star
A movie star is a celebrity who is well known for his or her starring, or leading, roles in motion pictures. In the days of early silents the names of the actors and actresses appearing in movies were not publicized or credited. Some of these performers had to help build the sets, do clean up and other chores. But as the
Toontown
Toontown is a fictional place where animated characters ("Toons") live. Toontown is depicted in the film Who Framed Roger Rabbit and the television series Bonkers, and is reproduced in Disney theme parks (as Mickey's Toontown) and online (the MMORPG Toontown Online). A Toontown-based background was used in Guy Fawkes Night, also known as Bonfire Night, Fireworks Night and Plot Night, is an annual celebration (but not a public holiday) on the evening of the 5th of November primarily in the United Kingdom, but also in New Zealand, South Africa, the province of
Hogs Back Brewery
Hogs Back Brewery is a local brewery in Tongham (near Guildford), southeast England, and named after the nearby Hogs Back ridge. The brewery started in 1992 as a joint venture between two friends, Martin Zillwood-Hunt and Anthony Stanton-Precious. Growing rapidly since then, it now produces 40,000 pints per week and supplies over 500 outlets.

Beers


- Advent Ale, a
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org