:: wikimiki.org ::
| Pankreaso |
PankreasoLa pankreato estas ventra glando, kiu troviĝas malantaŭ la stomako, kaj kies funkcio estas sekrecii senkoloran sukon, bonefikan al digesto. Ĝi ankaŭ produktas kelkajn hormonojn.
En homoj, la pankreato estas malgranda longa organo konektita al la duodeno. Ĝi estas kovrita de hista kapsulo, kiu partigas la glandon en lobetojn. La plejparto de la pankreato konsistas el pankreataj ekzokrino-ĉeloj kaj iliaj duktoj aranĝitaj en amasoj nomataj acinoj. La ĉeloj estas plenaj je sekreciaj granuloj enhavantaj la digestajn enzimojn (ĉefe tripsinon, ĉimotripsinon, pankreatan lipazon, kaj amelazon), kiuj estas eligataj per ekzocitozo en la lumenon de la acino. De tie, la sekrecioj amasiĝas en enlobetajn duktojn, kaj poste en la ĉefan pankreatan dukton, kiu drenas rekte al la duodeno.
Enfiksitaj tra la ekzokrina histo estas malgrandaj amasoj da ĉeloj nomataj insuletoj de Langerhans, kiuj estas la endokrino-ĉeloj de la pankreato, kaj kiuj sekrecias insulinon, glukagonon, kaj kelkajn aliajn hormonojn. La insuletoj enhavas kvar malsamajn tipojn de ĉeloj -- alfa-ĉelojn (produktantajn glukagonon), beta-ĉelojn (la plej nombrajn, produktantajn insulinon), delta-ĉelojn (produktantajn somatostatinon), kaj gama-ĉelojn (produktantajn polipeptidon kun nekonata funkcio). vd. Diabeto
ja:膵臓
VentroAnatomio
Ventro - malsupra korpoparto de vertebruloj enhavanta la stomakon kaj intestojn.
Vestado - Felo
Ventro - felo el suba parto de la trunko, t.e. el ventro kaj brusto de la besto
en belly
de Bauch
es vientre
ru черëво
cs bříško
sk bruško
Kategorio:Anatomio
Glandoglando (glandula) estas organo, kies funkcio estas produkti sekrecion
- endokrinaj glandoj (senduktaj glandoj), kies sekrecio sorbiĝas en la sangon, limfon (hormonproduktaj glandoj)
- eksokrinaj, kies sekrecio estas forkondukata de duktoj (epiteliaj glandoj). Ili povas sekrecii mukon, kutikulon, kalkon, gluaĵon, spinon, odoraĵon, stinkaĵon, lakton (laktoglando, sebon, venenon.
- ŝvitaj glandoj
- salivaj glandoj
- surrenaj glandoj
Kelkaj glandoj estas samtempe endokrinaj kaj eksokrinaj kiel hepato kaj pankreato.
Plantaj glandoj produktas i.a. nektarion,
StomakoMuskoleca organika ronda sako provizita per specialaj glandoj, kiu komunikas kun la ezofago kaj la intesto, kaj en kiu komenciĝas la digestado.
vidu
- kropo, postkropo de birdoj (maĉostomako)
- remaĉula stomako
Stomako estas digesta organo de ĉiuj bestaj organismoj. La plej primitiva formo troviiĝas en polpoj, kie srtomako estas ankaŭ sekrecia organo. Stomako estas kava organo el muskola histo, kiu estas kovrita interne per mukozo. En tiu kavo estas digestita la nutraĵo-kaĉo per stomaksuko, kiu konsistas el protein-malkombina enzimo pepsino kaj klorida acido. Eĉ dum ripozo de digestado sekrecias la glandoj ĉ. 10 ml stomaksukon je horo. Dum nutrado povas la sekreciado de stomaksuko altiĝi ĝis 1000 ml je horo. La sekreciado estas direktita jam antaŭ la nutrado per nervo-impulsoj kaj per hormonoj. La nutrokaĉo transportiĝas per muskolkuntiirĝo (peristaltiko) al piloro. Tiu formas pordon inter stomako kaj intesto. Ĝi malfermiĝas regule, por ke la nutrokaĉo pluiru al duodeno.
Rondbuŝuloj, pulmofiŝoj, kelkaj ostaj fiŝoj ne havas stomakon. La stomako estas ĝenerale unuparta kaj simpla (la mukozo estas unueca). La birdoj havas dupartan stomakon (glandan kaj muskolan).
La plantovoraj mamuloj havas grandan kaj kompleksan stomakon ofte plurpartan. (remaĉula stomako: rumeno, omaso, abomaso, retikulo (reta stomako))
Biologia signifo
Antaŭdigesto
Stomako servas por antaŭdigestado de la manĝaĵoj. La vera digestasdo okazas ĉe la bestoj kaj ĉe la homoj en inteso aŭ en special maldika intesto. En la stomako eriĝas antaŭ ĉio la proteinoj al konstrupartoj. La grasoj tarpasas stomakon grandparte sen malkombiniĝo, ĉar la stomsuko enhavas nur en malgranda kvanton da lipazoj. En la stomako la solidaj materialoj iĝas fluidecaj kaj tiel antaŭpreparitaj por la plia digestado.
Mortigo de bakterioj
La acida stomaksuko obstaklas efektive travivon de la plimulto de bakterioj. Unu escepto estas la bakterio Helicobacter pylori, kiu kovras ŝin per speciala ŝirma mukoz-tavolo.
Regula plia digestado
Stomako ebligas bonfarton per malmulta manĝo je tago. Piloro zorgas pri reteno de materialoj en stomako, por ebligi daŭran digestadon de tiuj. Tiuj materialoj estas plukondukitaj al intesto nur malrapide.
Konstruo de stomako ĉe homo
Makroskope
Deekstere, oni dividas grandan kaj malgrandan kurbiĝon (Curvatura major kaj minor), kiuj reprezentas la dekstarn kaj maldekstran parton kaj la t.n. ’'grandan kaj malgrandan reton' (Omentum majus und minus).
Makroskope oni dividas la sekvajn terenojn:
- kardjo aŭ stomaka buŝo (Cardia) staras inter ezofago (Oesophagus) kaj stomako.
- Stomaka fundo (Fundus) estas parto de stomaka blazo, kieu super la stomaka buŝo situas normale aerplenita.
- Korpo (Corpus), el tiu konsistas granparto de stomako.
- Sub la Corpus troviĝas antro antrum.
- ĉe trairo al duodeno troviĝas Pylorus (piloro), kiu funkcias kiel ferma muskolo.
Histologio
Spektata per mikroskopo konsistas stomako el multaj stomaglandoj, kiuj plenumas diversajn taskojn kaj staras el diversaj ĉeloj:
- ĉefĉeloj, kiuj sekrecias pepsinogenon.
- kromĉeloj, kiuj sekrecias mukozon, kiu protektas la stomakon de stomakacido.
- kovrantaj ĉeloj, produktantaj stomakan acidon kaj ? Intrinsic Factor? (v. Vitamino B12).
- entero-ĥromafinformaj ĉeloj, kiuj enhavas histaminon (kiu liveras stomaksekrteciaĵon).
Vidu
- stomaka ulcero
- gastrito
- stomakkarcinomo
- gastroskopio
Kategorio:Digesta sistemo
ja:胃
simple:Stomach
OrganoBiologio > Anatomio > Organo
Organo estas distingebla regiono de ĉeloj en multĉela organismo kiuj faras distingeblan funkcion. Organoj en la homa korpo inkluzivas la koro, pulmoj, cerbo, stomako, lieno, pankreaso, renoj, hepato, intestoj, utero, veziko, ktp. Kelkaj konsideras la haŭton esti la plej granda organo en la homa korpo.
ja:器官
ko:기관 (생물)
HistoBiologio > Histologio > Histo
----
Histo estas sistemo da samfunkciaj, samdevenaj, samformaj ĉeloj, kune kun la interĉelaj substancoj kaj la strukturoj produktitaj de la ĉeloj.
Plantaj histoj:
- meristemo
- epidermo
- transportaj histoj
- ksilemo
- floemo
- Bazaj histoj
- parenkimo
Bestaj histoj:
- epitelio
- konektivaj, subtenaj histoj
- osto
- sango ...
- nervaj histoj
- muskolaj histoj
ja:組織
ms:Tisu biologi
simple:Tissue (biological)
EnzimoĜeneralaĵoj
Enzimoj estas biologiaj katalizenzoj (katalizaj substancoj, naturaj kataliziloj) esencaj por la subtenado kaj sano de la korpo. Estas klare pruvite, ke specifaj malsanoj rezultas el la
manko aŭ nesufiĉo de enzimoj en la korpo. Ĉi tiuj gravaj substancoj ebligas al vivaj ĉeloj funkcii kun mirinda efikeco.
Ĝenerale, enzimo estas tre specialiĝinta proteino, kiu agas kiel biologia kataliza substanco. Aliflanke, ankaŭ pecetoj de specifaj nukleaj acidoj povas agi kiel enzimoj (ekz-e: snRNA-oj).
Kiel tiaj, ili estas koncernataj en ĉiu aspekto de la vivo. Ili reguligas
la esencajn reakciojn de digesto, sorbiĝo kaj utiligo de nutraĵoj, kaj ili
reguligas la liberigon de energio en la korpo. Sen enzimoj ne povus okazi
spirado, kreskado, muskola kuntiriĝo kaj aliaj fizikaj kaj mensaj procezoj.
Historie oni uzadis alian terminon, "fermento", anstataŭ enzimo. En multaj
lingvoj, nuntempe, enzimo jam forŝovas fermenton. Oni povus ankoraŭ uzi
fermenton en la senco de ajna aĵo, kapabla elvoki fermentadon. Tiaokaze
fermento estus pli ĝenerala termino ol enzimo kaj ampleksus enzimojn,
gistojn, bakteriojn, ktp. En tiu ĉi libro nur enzimo estos uzata.
Apartaj enzimoj necesas por katalizi preskaŭ ĉiun reakcion en la korpo.
Sola ĉelo per si mem povas enhavi ĝis tri mil diversajn enzimojn. Ilia
funkcio estas plirapidigi reakciojn, por ke la fiziologiaj bezonoj estu
kontentigataj. Bona ekzemplo estas la bezono forigi karbonan dioksidon,
kromprodukton de ĉela spirado, el la korpo. Antaŭ ol tio povas okazi, la
karbona dioksido devas kombiniĝi kun akvo por formi karbonatan acidon.
karbonata anhidrazo
CO2 + H2O --------> H2CO3
En foresto de la konvena enzimo, karbonata anhidrazo, la formiĝo de
karbonata acido okazas multe tro malrapide por subtenadi la necesan
interŝanĝon de karbona dioksido inter la sango kaj pulmoj. Sed en ĉeesto
de karbonata anhidrazo, tiu viv-esenca reakcio iras rapide. Ĉiu
molekulo de la enzimo povas katalizi la formiĝon de karbonata acido je la
rapido de 36 milionoj da molekuloj minute.
http://www.wikipedia.org/upload/6/6e/Activation.png
Bildo1 - Ekzemplo de enzima reakcio: E=Energio; t=tempo; A kaj B = substratoj; AB = produkto; E1 = aktiviga energio sen enzimo; E2 = aktiviga energio kun enzimo (enzimoj plirapidigas reakciojn)
Multaj el la korpe gravaj enzim-katalizitaj reakcioj similas al organika-kemiaj
reakcioj: hidrolizo de esteroj, amidoj kaj acetaloj, hidratigo de duoblaj ligoj, oksidigo de alkoholoj, ktp. Tamen laboratoriaj kondiĉoj ne povas konkuri kun tio, kio okazas
dum tiuj reakcioj en la korpo: enzimoj ebligas realigi tiujn reakciojn sub tre mildaj pH- kaj temperatur-kondiĉoj. Aldone, enzima katalizado en la korpo povas realigi milisekunde reakciojn, kiuj ordinare daŭras semajnojn aŭ eĉ monatojn sub laboratoriaj kondiĉoj. Plie, enzime katalizitaj reakcioj donas 100-%-an rikolton; t.e., nedezirataj kromproduktoj ne formiĝas. Tio ne validas por organikaj reakcioj realigataj en laboratorioj. Tiujn reakciojn preskaŭ ĉiam akompanas la formiĝo de unu aŭ pli da kromproduktoj, eĉ se katalizenzoj ĉeestas.
ĜENERALAJ ECOJ DE ENZIMOJ
Enzimoj estas veraj katalizenzoj. Ili ne foruziĝas, aŭ nerevokeble
ŝanĝiĝas, dum kemiaj reakcioj. Ili akcelas reakciojn kiuj alie tre
malrapide okazus. Ĉar enzimoj estas proteinoj, ajnaj procezoj aŭ kondiĉoj kiuj difektas proteinon strukture ankaŭ difektas enzimojn kaj kaŭzas al ili
la perdon de kataliza aktiveco. Tiel, kiam enzimoj estas tro varmigitaj,
traktitaj per bazoj aŭ acidoj, aŭ elmetitaj al aliaj denaturenzoj, ili
perdas sian katalizan aktivecon.
Interesa eco de enzimoj estas ties specifeco.
Absoluta specifeco; grupa specifeco:
Enzimoj povas katalizi reakciojn nur de unusola substanco (absoluta
specifeco), aŭ de tre parencaj substancoj, en kiuj unusola tipo de funkcia
grupo estas koncernata (grupa specifeco).
Ekzemple, la hidrolizo de ureo estas la sola reakcio kiun katalizas la
enzimo ureazo. Simile, la lipazoj hidrolizas lipidojn,
proteazoj disigas proteinojn, kaj fosfatazoj hidrolizas fosfatajn esterojn.
O
// ureazo
NH2-C-NH2 + H2O ----> CO2 + 2NH3
La molekula maso de enzimoj etendiĝas de ĉ. 12.000 ĝis pli ol 1.000.000 amu.
En kelkaj kazoj, la enzimo plene konsistas el polipeptidoj aŭ proteinoj.
Kofaktoro - Koenzimo/Aktiviganto; Apoenzimo:
Enzimoj tamen povas konsisti el proteina parto kaj el iu alia komponanto,
nomata kofaktoro. Kiam la kofaktoro estas organika substanco, ĝi nomiĝas
koenzimo. Se la kofaktoro estas neorganika jono (kutime metala jono), ĝi
nomiĝas aktiviganto. La proteina parto de tiuj kombin-tipaj enzimoj
nomiĝas apoenzimo.
Tiel, la kombiniĝo de apoenzimo kun kofaktoro estigas aktivan enzimon (holoenzimon).
apoenzimo + kofaktoro (koenzimo/aktiviganto) = aktiva enzimo
Kelkaj vitaminoj funkcias kiel koenzimoj. Ekzemple, nikotinamido en NAD (nikotinamida adenina dinukleotido) kaj riboflavino en FAD (flavina adenina dinukleotido). Tipaj aktivigantoj estas tiaj metal-jonoj kiel Mg2+, Mn2+, Zn2+, kaj Fe2+. Ankoraŭ aliaj aktivigantoj estas implicitaj en la agado de saliva amelazo, kiu bezonas la kloridan jonon por hidrolizi amelozon, kaj en la agado de renino, kiu bezonas kalcian jonon por kazeigi (koaguli) lakton.
Por malebligi al ili sur-agi (kaj detrui) la glandojn aŭ histojn mem kiuj produktas ilin, kelkaj enzimoj generiĝas unue en malaktiva formo.
Proenzimo (zimogeno):
La neaktivaj formoj de enzimoj nomiĝas proenzimoj aŭ zimogenoj.
Tiuj neaktivaj formoj devas esti aktivigitaj de aliaj substancoj antaŭ
ol ili povas agi kiel enzimoj. Ekzemple, la proenzimo pepsinogeno
sekreciiĝas en la stomakon, kie hidrogenaj jonoj de stomaka suko katalize
hidrolizas ĝin en pepsinon, kiu estas la aktiva enzimo. La pepsino
siavice katalizas la ŝanĝon de plua pepsinogeno en pepsinon.
H+
pepsinogeno + H2O --> pepsino + polipeptido
pepsino
pepsinogeno + H2O ---> pepsino + polipeptido
vid. ankaŭ enzim-nomenklaturo;
enzim-efik-mekanismoj;
enzim-aktivec-influantaj-faktoroj;
enzim-inhibenzoj;
izoenzimoj/izozimoj;
difektitaj-enzimoj/enzim-afekcioj;
tranĉ-enzimoj.
Kategorio:Biokemio
ja:酵素
ko:효소
ms:Enzim
simple:Enzyme
TripsinoTripsino estas unu el la pankreataj fermentoj. Ĝi estas protein-malkonstrua enzimo, kiu havas elstaran rolon en digestado de la proteinoj.
Ĝi estas tre specifa enzimo, ĉar ĝi disligas nur tiujn peptidajn ligojn per hidrolizo, kie la arginino kaj lizino partoprenas per siaj karboksilgrupoj.
La promaterialo de la tropsino estas la neaktiva tripsinogeno, kiu troviĝas en la „acinus”-ĉeloj de la vertebrula pankreato. La tripsinogeno aktiviĝas en la intesta sistemo parte je efiko de la enterokinazo, parte aŭtokatalize. Dum la aktiviĝo disfendiĝaspeptida ligo kaj liberiĝas acida heksapeptido. La proceson karakterizas ankaŭ la ŝanĝiĝo de la optika turnigemo.
Ĝi havas la molekulomason de 24.000.
AmelazoAmelazo estas enzimo havanta fiziologian, komercan, kaj historian signifon. Ĝi ankaŭ nomiĝas diastazo, kiu estas miksaĵo de amelazoj de malto.
Amelazo troviĝas kaj en plantoj kaj en bestoj. En 1835, ĝin purigis de malto Anselme PAYEN kaj Jean PERSOZ. Ties laboro kondukis ilin suspekt,i ke simila substanco (kiujn ni nun konas kiel enzimojn) eble rolas en biokemiaj procezoj. Amelazo hidrolizas amelon, glikogenon, kaj dekstrinon por formi respektive glukozon, maltozon, kaj la lim-dekstrinojn. Saliva amelazo konatas kiel ptialazo; kvankam homoj havas tiun ĉi enzimon en sia salivo, kelkaj mamuloj, kiel ĉevaloj, hundoj kaj katoj, ne havas ĝin. Ptialazo komencas la digeston de polisakarido en la buŝo; la proceso finiĝas en la malgranda intesto pere de la pankreata amelazo, ofte nomata amelopsino(?). La amelazo de malto digestas hordean amelon al disakaridoj kiuj estas atakataj de gisto dum fermentigado.
Amelazo havas du tipojn laŭ la malkombina metodo:
alfa-amelazo, beta-amelazo
ja:アミラーゼ
simple:Amylase
Category:New Hanover County, North CarolinaCategory:North Carolina counties
tuszcze domeny cheap tickets ebay podatki
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Bland bill
Bland bill, amerikansk lov af 28. februar 1878, opkaldt efter
forslagsstilleren Richard P. Bland. Loven, hvis formål var at hæve sølvets pris, gik ud på, at der hver måned skulle udmøntes mindst 2 og højst 4 millioner sølvdollars. De prægede mønter blev for størstedelen liggende i skatkammeret og rep
|
Buddhisme (tibetansk)
For tibetanere er deres religion (buddhisme) det vigtigste element i deres tilværelse.
Den tibetanske hverdag er fyldt med religiøse handlinger, der skal skaffe god karma eller afværge ondt. At være rettet mod skabelsen af karma betyder ikke, at livet er et hårdt slid for at gøre gode gerninger, for handlinger er kun gode, når de er en handlen ud af hengivenhed for Buddha
|
Æt
Ordet slægt kommer af plattysk Schlecht = "slægt". Ordet blev oprindeligt brugt som betegnelse for dem, som tilsammen danner en given persons familie i videste betydning. Ordet æt (oldnordisk - af eje, de som hører sammen) dækker samme betydning, men blev fortrængt i løbet af det 18. århundrede og bruges i dag sjældent.
I modsætning til kernefamilie, der betegner de allernærmeste slægtninge (
|
Ækel
Ækel, ordet er uvis oprindelse, men er kommet til Danmark fra Tyskland. Man kan feks. ækles ved maden, mene at den er slimet og kvalmende eller mene at en person er ækel.
Se også
- Kræsenhed
- Fobi
- Angst
<
|
|
Karen Carpenter
Karen Carpenter (2. marts 1950 - 4. februar 1983), amerikansk sangerinde født i New Haven.
Karen Carpenter var frontsanger i popgruppen the Carpenters, som havde en lang række af Top-10 placeringer i den første del af 1970'erne. Hun døde den 4. februar 1983 i Downey af en hjertefejl, fremskyndet af hendes nervøse
|
Lou Reed
Lou Reed (født 2. marts 1942) er en amerikansk rock'n'roll sanger og sangskriver. Lou Reed har haft en vedvarende musikalsk indflydelse på punk rock og alternativ musik siden sin start. Han har tourneret og indspillet plader så godt som uafbrudt siden 1965. Lou Reed bor i dag i New York City.
planteriget. Den indeholder følgende slægter:
- Bjørneklo (Heracleum)
- Bjørnerod (Meum)
- Fennikel (Foeniculum)
- Ferula
- Gifttyde (Cicuta)
-
|
Danmarks Jernbanemuseum
I Danmarks Jernbanemuseum i Odense er der udstillet togvogne, lokomotiver, rutebiler og færgemodeller. Det udstillede materiel dækker det meste af Danmarks jernbanehistorie.
Se også
- Danske jernbaner
- DSB
|
|