Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Planedoj

Planedoj

Nia sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, ok aliajn planedojn, iliajn satelitojn (lunojn) kaj milojn, se ne milionojn, da asteroidoj, meteoroidoj kaj kometoj, kaj ankaŭ polvon kaj plasmon interplanedan.

Planedoj kaj ties lunoj


- Merkuro
- Venuso
- Tero
  - Luno
- Marso
  - Fobo kaj Dejmo
- Jupitero
  - Adrasteo, Aitno, Amalteo, Ananko, Elaro, Erinomo, Eŭanto, Eŭporio, Eŭropo, Eŭridomo, Ganimedo, Harpaliko, Hermipo, Himalio, Ĥaldeno, Ioo, Iokasto, Isonoo, Kalo, Kaliko, Kaliroo, Kalistoo, Karmo, Ledo, Liziteo, Megaklito, Metiso, Pazifao, Paziteo, Praksidiko, Sinopo, Spondo, Taigeto, Tebo, Temisto kaj Tiono
- Saturno
  - Albiorikso, Atlaso, Diono, Encelado, Epimeteo, Eriapo, Febo, Heleno, Hiperiono, Ijirako, Imiro, Jano, Japeto, Kalipso, Kiviuko, Metono, Mimaso, Mundilfaro, Paaliako, Pajno, Paleno, Pandoro, Prometeo, Reo, Siarnako, Skato, Sutungro, Tarvo, Telesto, Tetiso, Titano, Trimro, S/2003 S 1, S/2004 S 3 kaj S/2004 S 4
- Urano
  - Arielo, Belindo, Bianko, Desdemono, Julieto, Kalibano, Kordelio, Kresido, Mirando, Oberono, Ofelio, Porcio, Prospero, Puko, Rozalindo, Setebo, Sikorakso, Stefano, Titanio, Trinkulo kaj Umbrielo
- Neptuno
  - Despino, Galateo, Lariso, Najado, Nereido, Proteo, Talaso kaj Tritono
- Plutono
  - Ĥarono
- 2003 UB 313

Aliaj planetoidaj objektoj


- Quaoar
- Sedno La sunsistemo estas relative tre malgranda parto de nia galaksio - Lakta Vojo. Tamen, la lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sciencistoj taksas, ke la sunsistemo havas aĝon de proksimume 4 500 - 5 000 milionoj da jaroj. Multaj sciencistoj kredas, ke ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ. La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km). La Suno estas ĉefobjekto de la sistemo kaj fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentojn de la maso de la tuta sunsistemo. Ĉiu el la planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora; Neptuno estas blua; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trifoje pli altan ol Everesto. Nia sunsistemo estas parto de spirala galaksio nomita la Lakta Vojo (aŭ Laktvojo) kaj troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro. Kvankam ni ne havas pruvojn, verŝajne aliaj sunsistemoj ekzistas ĉirkaŭ miliardoj da steloj en la Laktvojo kaj aliaj galaksioj.

Eksteraj ligoj


- [http://www.solarviews.com Solarviews]
- [http://www.michaelschultz.de/index_en.html Solar System] Interaga planedo-simulado (145 zom-paŝoj and temp-efektoj) ---- ja:太陽系 ko:태양계 ms:Sistem suria simple:Solar system zh-cn:太阳系 zh-tw:太陽系

Suno

La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon. Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin. La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu. Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.) Kiel brilas la Suno ? La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp. La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro. ---- Kategorio:Sunsistemo als:Sonne ja:太陽 ko:태양 ms:Matahari simple:Sun th:ดวงอาทิตย์ zh-min-nan:Ji̍t-thâu

Tero

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento. ---- Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun). La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema. Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969. Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun: Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj. ----

Vidu ankaŭ:

Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero ---- Kategorio:Sunsistemo ja:地球 ko:지구 ms:Bumi simple:Earth th:โลก zh-min-nan:Tē-kiû

Planedo

Astronomio > Planedo ---- Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rivoluas ĉirkaŭ steleca objekto. Nia suno havas naŭ planedojn laŭ nia scio. Sedno estas ebla 10a planedo. ----

Historio

La vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro." Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili ŝajnis havi propran moviĝon. Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.

Antikvaj Planedoj

En la antikvula menso estis sep planedoj: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno. La planedoj ne estis mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iras ĉirkaŭ la Tero, irante tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj. La planedoj influis homojn per la aero. La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.

Modernaj Planedoj

Giordano BRUNO estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, Giordano BRUNO vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo. La identigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galileo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo. La tri planedoj de la sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj. ---- Kelkaj de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin. En la sunsistemo estas ankaŭ kelkaj supozataj planedoj, kies ekzisto estas dubinda. La plej konata el tiuj estas Planedo X, astro kiu perturbos la neptunan kaj plutonan orbiton. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de iliaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭe estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno. Ne ekzistas klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estas konsiderataj kiel planedoj, kiel Cerezo, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povas havi sian planedecon disputata, kiel en la kazo de Plutono. Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibrita ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivfavoraj planedoj en la suna najbaraĵo.

Vidu ankaŭ:

Gustav HOLST Kategorio:Sunsistemo als:Planet ja:惑星 ko:행성 ms:Planet simple:Planet th:ดาวเคราะห์ zh-min-nan:He̍k-chheⁿ

Satelito

Satelito estas objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton. Satelito povas esti natura aŭ artefarita objekto. Ĉar ĉiu objekto havas graviton, la movo de la ĉefa objekto ankaŭ estas influata de la satelito. Ĉiuj korpoj tiuj estas parto de nia sunsistemo, inkuzivante la Teron, estas satelitoj de la suno, aŭ satelitoj de tiaj objektoj, kiel la Luno.

Vidu ankaŭ:


- Natura satelito - natura objekto
- Artefarita satelito - konstruita objekto, maŝino, aparato, ktp. Ekz: Sputniko Kategorio:Sunsistemo ja:衛星

Asteroido

Asteroido estas malgranda ĉiela objekto, kiel etigita planedo, kiu moviĝas en nia sunsistemo. Oni supozas, ke la asteroidoj estas restaĵoj el interstelaj nuboj, kiuj ne kungluiĝis al planedoj dum ties estiĝado.

Kelkaj plej konataj asteroidoj:


- Cerero, Vesto, Palado, Junono, Ĥirono, Sedno ---- Lingvaspekte: ekzistas kelkaj amuzaj ĵargonaj esprimoj uzitaj en Esperantujo kun la vorto "asteroido" :
:"He! ĉu vi loĝas sur asteroido" (pri iu, kiu estas for kun siaj pensoj, ne atentas)
:ankaŭ pri homoj havante ideojn malmulte rilatantajn al la realeco, aŭ estante for de la mondo. Tiuj esprimoj devenas de la rolulo la Eta Princo. ja:小惑星 ko:소행성 ms:Asteroid simple:Asteroid th:ดาวเคราะห์น้อย

Kometo

Kometo estas malgranda astra korpo kiu venas de la ekstera parto de la sunsistemo. Ĝi estas nomita ofte "malpura balo de neĝo". Ĝi estas simila al asteroido, sed ĝi estas plejmulte komponita de karbona dioksido, metano kaj akva glacio kun malmulte da polvo kaj malgrandaj rokoj. Ni pensas ke la kometoj estas rubo de la primitiva formiĝo de la sunsistemo. Tio estas tre grava, ĉar kometoj permesas koni la komponaĵon de la nebulo kiu densiĝis por formi la sunon kaj la aliajn planedojn.
Dosiero:giotto_halley.jpg
Kometo Halley fotografita per la Plurkolra Kamero Halley ĉe la spacprobo Giotto de la ESA. La nukleon lumigas la suno eldekstre, kaj kelkaj helaj ŝprucaĵoj de gaso kaj pulvo videblas.
La orbito de la kometoj, kelkfoje, estas perturbita, kaj la kometo falas tre proksime al suno en eliptega orbito. Kiam la kometo proksimiĝas al suno, la suna varmo degeligas parton de la kometo. La fluo de gaso kaj polvo formas grandegan atmosferon, kaj la premo de la suna vento donas al ĝi la formon de vosto aŭ hararo (el kio ĝi ekhavas sian nomon kometes (κομητης) signifas Hararo en la greka). Multoj pensas ke la kometa vosto estas ĉiam malantaŭe la direkto de la movado de la kometo, sed ĝi ne estas vera: La vosto ĉiam foriras kontraŭ la suno. La solida korpo de la kometo estas la nukleo. Kiam la kometo eniras la internan sunsistemon, la kometa nukleo kaj vosto estas spektakle lumita per la suno: la polvo reflektas la lumon kaj la gasoj brilas pro la jonigo. Preskaŭ neniu kometo estas videbla sen la helpo de teleskopo. Kelkaj kometoj, jardeke, brilas sufiĉe kaj videbliĝas. Antaŭ la invento de la teleskopo, la homoj pensis ke la kometoj estis aŭguroj de morto kaj venonta katastrofo. El ĉina historio, ni scias ke la homoj observis kometojn ekde miljaroj. Tycho BRAHE malkovris je la 16-a jarcento, per siaj mezuroj, ke la kometoj devus esti fenomeno ekster la tera atmosfero. Je la 17-a jarcento, Edmond HALLEY uzis la teorion de gravito, antaŭnelonge malkovrita de Isaac NEWTON, por kalkuli la orbitojn de la planedoj. Li malkovris ke unu kometo revenis ĉiu 76 aŭ 77 jaroj. Baldaŭ, ĝi estis nomita la Kometo Halley, kaj ni scias ke la homaro vidas la kometon almenaŭ ekde je la 66a jaro A.K. La vera naturo de la kometoj estis spekulativita dum jarcentoj. Je la frua 19-a jarcento, la germana matematikisto Friedrich Wilhem BESSEL kreis la teorion pri la vaporigo de solida objekto. Lia ideo estis forgesita dum 100 jaroj, ĝis Fred Lawrence WHIPPLE sendepende kreis la saman teorion en 1950. Tiu teorio rapide iĝis la akceptata modelo, kaj ĝi estis konfirmita kiam multaj kosmosondoj flugis tra la vosto de la Kometo Halley en 1986. Tiam, la kosmosondoj akiris valorajn bildojn de la kometo, kaj oni povis vidi la fluon de gasoj de la evaporanta nukleo. Ni pensas ke la mallong-periodaj kometoj venas de la Kuiper zono, kaj la long-periodaj kometoj venas de la nubo de Oort. Ekzistas multaj teorioj kiuj provas ekspliki la originon de la perturbo kiu okazigas la falon de la kometoj en eliptegan orbiton: hipoteza stelo Nemesis, nekonata planedo Ikso, ktp. Ironie, kometoj estas unu de la plej malhelaj objektoj de la sunsistemo. La kosmosondo Giotto malkovris ke la Kometo Halley reflektas proksimume 4% de la suna lumo. Ni povas kompreni la mallumon de la kometo se ni scias ke la asfalto reflektas 7% de la lumo! Ni hipotezas, ke la malhela substanco estas kompleksaj organikaj kemiaĵoj. Tiu malhela substanco helpas absorbi la sunan energion, bezonita por krei la belan spetaklan kosman degelon.
- Listo de kompleksaj ĥemiaj kombinaĵoj, precipe organikaj, malkovritaj en kometoj:
  -

Kelkaj famaj kometoj :


- Kometo Borrelly
- Kometo Encke
- Kometo Hale-Bopp
- Kometo Halley
- Kometo Humason
- Kometo Ikeya-Seki
- Kometo Kohoutek
- Kometo Mrkos
- Kometo Shoemaker-Levy 9
- Kometo Tempel 1 Kategorio:Astronomio ja:彗星 ko:혜성 ms:Komet simple:Comet th:ดาวหาง

Polvo

Polvo estas subtilaj eretoj el tero, facile levataj de vento kaj kiuj ofte kuŝas sur mebloj. La unuopa ero de polvo nomiĝas polvero: Vidu , pulvoro, pulvo. La polvo en la naturo povas krei polvan nubon. La polvojn el la tapiŝoj oni forigas per polvosuĉilo, de sur la la bretoj oni forviŝas per polvoviŝilo (tuko), de sur la trotuaro per balailo kaj eble polvoŝovelilo. ja:粉 simple:Powder

Lunoj

Luno (aŭ natura satelito) estas astra objekto, kiu ĉirkaŭiras planedon. Ĝi ĝenerale havas pli malgrandan mason ol sia planedo (nura kontraŭekzemplo estas Ĥarono de Plutono). En nia sunsistemo ekzistas 102 konataj lunoj. Nur 66 lunoj havas nomojn en 2001. La luno de nia planedo Tero mem nomiĝas Luno. Luno, aŭ natura satelito, estas objekto kiu orbitas planedon, same kiel la planedo orbitas la Sunon aŭ alian stelon. Se oni diras nur "Luno", sen aldoni nomon, tio signifas Lunon de la Tero. Ĝis nun, ni trovis lunojn ĉirkaŭ ĉiuj planedoj en nia sunsistemo, krom Merkuro kaj Venuso; lunojn en aliaj sunsistemoj ni ne ankoraŭ povis observi. Lunoj de Marso: Fobo, Dejmo Lunoj de Jupitero: Adrasteo, Aitno, Amalteo, Ananko, Elaro, Erinomo, Eŭanto, Eŭporio, Eŭropo, Eŭridomo, Ganimedo, Harpaliko, Hermipo, Himalio, Ĥaldeno, Ioo, Iokasto, Isonoo, Kalo, Kaliko, Kaliroo, Kalistoo, Karmo, Ledo, Liziteo, Megaklito, Metiso, Pazifao, Paziteo, Praksidiko, Sinopo, Spondo, Taigeto, Tebo, Temisto, Tiono. Vidu ankaŭ: Galilejaj satelitoj Lunoj de Saturno: Albiorikso, Atlaso, Diono, Encelado, Epimeteo, Eriapo, Febo, Heleno, Hiperiono, Ijirako, Imiro, Jano, Japeto, Kalipso, Kiviuko, Metono, Mimaso, Mundilfaro, Paaliako, Pajno, Paleno, Pandoro, Prometeo, Reo, Siarnako, Skato, Sutungro, Tarvo, Telesto, Tetiso, Titano, Trimro, S/2003 S 1, S/2004 S 3, S/2004 S 4 Lunoj de Urano: Arielo, Belindo, Bianko, Desdemono, Julieto, Kalibano, Kordelio, Kresido, Mirando, Oberono, Ofelio, Porcio, Prospero, Puko, Rozalindo, Setebo, Sikorakso, Stefano, Titanio, Trinkulo, Umbrielo Lunoj de Neptuno: Despino, Galateo, Lariso, Najado, Nereido, Proteo, Talaso, Tritono Luno de Plutono: Ĥarono Kategorio:Astronomio Kategorio:Sunsistemo th:ดาวบริวาร

Merkuro

Merkuro estas la unua planedo, la plej proksima al la Suno. Kun Venuso, ĝi ankaŭ estas la plej varmega: 700 K dum tago, sufiĉe varmega pro fandi plombon. Sed spite de ĝia proksimeco, la merkura nokto estas tre malvarmega: nur 100 K d um nokto, pro la manko de densa atmosfero. Merkuro estas pli malgranda ol Marso sed pli granda ol Plutono aŭ ol la Luno. Fakte, ĝi aspektas simile al la Luno: la supraĵo estas plena de krateroj kaj montoj. La krateroj estas faritaj de la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1300 km en diametro, 3,6 miliardojn da jaroj en aĝo. La frapo, kiu kreis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro. Unu mistero pri Merkuro estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi sugestas, ke Merkuro unufoje estis multe pli granda aŭ la Suno multe pli brila. La tago de Merkuro estas la plej longa -- 176 tertagoj -- kaj -- estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj)! Merkuro turniĝas -- tiel malrapide kaj iafoje iras tiel rapide ĉirkaŭ la Suno, ke la Suno iafoje ŝajnas halti en la ĉielo kaj iri malantaŭen! Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile studebla. Fakte, unu flanko de la planedo estas tute nekonata! La plimulto de nia scio pri Merkuro devenas de tri vizitoj de >Mariner 10 en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam orbitis Merkuron aŭ staris sur ĝia supraĵo. Nia nuna scio pri Merkuro similas tiun pri la Luno ĉirkaŭ 1950. La usona sondilo MESSENGER –- anglalingva akronimo de 'MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging' = Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro -- estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004 kaj komencis 6-jaran vojaĝon al Merkuro. Ĉefaj taskoj de la sondilo estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.3-an de aŭgusto ---- Kategorio:Sunsistemo ja:水星 ko:수성 ms:Utarid simple:Mercury (planet) th:ดาวพุธ

Tero

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento. ---- Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun). La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema. Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969. Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun: Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj. ----

Vidu ankaŭ:

Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero ---- Kategorio:Sunsistemo ja:地球 ko:지구 ms:Bumi simple:Earth th:โลก zh-min-nan:Tē-kiû

Luno

vidu natura satelito pri aliaj lunoj La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomia hazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno. Suno maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
  • Nomo: Luno (Terra I)
  • Diametro: 3476 km
  • Maso: 0,07349 . 1024 kg (0,0123 da tero)
  • Meza distanco de la Tero: 384.400 km; ĝia sola luno
  • Sidera tago (= turniĝo ĉirkaŭ la interna akso): 2360,6 ks (27,32166 tertagoj)
  • Sidera monato (= rivoluo ĉirkaŭ la planedo, nome la Tero): 2,3606 Ms (27,32166 tertagoj), egala al la tago
  • Sinoda tago aŭ monato (= periodo inter du samaj lunofazoj): 29,531 tertagoj
  • Gravito: 1,6 m/s2 (0,163 da tergravito)
  • Temperaturo: 380 K (tage), 120 K (nokte)
  • Atmosfero: vakuo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj Titano), kaj unu planedo, Plutono, estas eĉ pli malgranda!

Origino

Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj. Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna, estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero. Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.

Historio

Pri la maroj... Pri la krateroj... Pri esploro de homoj... 20-a de julio 1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.

Kuriozaĵoj

De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero. tajdojn Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.

Vivo?

Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio. Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Dosiero:moon-galileo-color-thumb.jpg
[http://meta.wikipedia.com/upload/moon-galileo-color.jpg Pligrandigu bildon]
La kaŝita flanko

Kartografio de la Luno

Unuaj mapoj:
- 1647: Selenographia fare de Johannes HEVELIUS
- Giovan Battista RICCIOLI "Geografia" terminologio de la Luno

Vidu ankaŭ


- eklipso Kategorio:Sunsistemo ja:月 ko:달 ms:Bulan (satelit) simple:Moon th:ดวงจันทร์ zh-min-nan:Go̍eh-niû

Fobo (marsa luno)

Fobo (Marso I) estas la pli granda kaj pli proksima el la du lunoj de Marso. La luno estas tiel proksima al la planedo, ke ĝi dufoje tage leviĝas en la okcidento kaj subiras en la oriento. Oni kredas, ke Fobo estas kaptita asteroido. La orbito de Fobo, nun 9378 kilometrojn for de la centro de Marso, sinkas je 1,8 m dum ĉiu jarcento. Post 50 milionoj da jaroj Fobo aŭ kolizios kun Marso aŭ fariĝos planeda ringo. Fobo kredeble konsistas el ŝtonoj kaj glacioj. Ĝi pezas 1,08 . 1016 kilogramojn. La plej elstara aspekto sur la luno estas pli granda kratero nomata Stiknio (Stickney). Asaph HALL trovis Fobon la 18-an de aŭgusto 1877. La luno estas nomata laŭ la filo de la dioj Marso kaj Venuso. Kategorio:Sunsistemo ja:フォボス (衛星)

Dejmo (marsa luno)

  • Nomo: Dejmo (Marso II)
  • Pezo: 1,8 . 1015 kg.
  • Loko: la 2a luno de Marso, 23.460 km for de la centro de Marso.
  • Jaro: 1,26 tagoj.
Marso Asaph HALL eltrovis Dejmon je 12-a de aŭgusto 1877. Dejmo estas la plej malgranda luno en la Sunsistemo. Ĝi estas la pli malproksima el la du lunoj de Marso. Dejmo kredeble konsistas el ŝtonoj kaj glacioj. Ĝi havas malpli da krateroj ol la alia luno de Marso, Fobo. Oni kredas, ke Dejmo estas kaptita asteroido. La luno Dejmo estas nomata laŭ la filo de la dioj Marso kaj Venuso. Kategorio:Sunsistemo ja:ダイモス (衛星) th:ดีมอส

Eŭropo (jupitera luno)

Eŭropo estas luno de Jupitero. Ne konfuzu ĝin kun Eŭropo, kontinento sur Tero. ----
- Malkovro: 7-a de januaro, 1610 far Galilejo
- Diametro: 3 138 km
- Distanco al Jupitero: 670 900 km
- Surfaco: 31 000 000 km²
- Maso: 4,8×1022 kg (0,83% de la Termaso)
- Graviteco sur la surfaco: 0,135 (Tero=1)
- Rondira periodo: 3,551181 tagoj
- Rotacia periodo: 3,551181 tagoj
- Denso: 3,01 g/cm³ Eŭropo estas satelito de la planedo Jupitero, la plej malgranda de la kvar Galilejaj satelitoj. Ĝia surfaco estas ege glata kaj farita de glacio. Oni kredas ke ekzistas oceano de akvo sub la glacio. Kategorio:Sunsistemo als:Europa (Mond) ja:エウロパ (衛星) ko:에우로파 (위성)

Aschere

Sirius (α CMa / α Canis Majoris / Alpha Canis Majoris) is the brightest star in the nighttime sky, with a visual apparent magnitude of −1.46. It is located in the constellation Canis Major. Its name comes from the Latin sīrius, from Greek σείριος (seirios, "glowing" or "scorcher"). As the major star of the "Big Dog" constellation, it is often called the "Dog Star". Sirius can be seen from every inhabited region of the Earth's surface and, in the Northern Hemisphere, is known as a vertex of the Winter Triangle. At a distance of 2.6 pc or 8.57 light years (50.3 trillion miles), Sirius is also one of the nearest stars to Earth. The best time of year to view it is around January 1, when it reaches the meridian at midnight. It is a main sequence star of spectral type A0 or A1 and has a mass about 2.4 times that of the Sun. It is also known by the Latin name Canicula ("little dog") and as الشعرى aš-ši’rā in Arabic astronomy, from which the alternate name Aschere derives. Its closest large neighbour star is Procyon, 1.61 pc or 5.24 ly away. In 1909, Ejnar Hertzsprung suggested that Sirius was part of the Ursa Major Moving Group; however, more recent research by Jeremy King et al. at Clemson University in 2003 questions whether that is true, since the two components of Sirius appear to be too young.

Binary system

In 1844 Friedrich Wilhelm Bessel deduced that Sirius was actually a binary star. In 1862 Alvan Graham Clark discovered the companion, which is called Sirius B, or affectionately "the Pup". The visible star is now sometimes known as Sirius A. The two stars orbit each other with a separation of about 20 AU and a period of close to 50 years. In 1915 astronomers at the Mount Wilson Observatory determined that Sirius B was a white dwarf, the first to be discovered. Interestingly, this means that Sirius B must have originally been by far the more massive of the two, since it has already evolved off the main sequence. Robert Hanbury Brown measured the diameter of Sirius for the first time in 1956.

History

Historically, many cultures have attached special significance to Sirius. Sirius was worshipped as Sothis in the valley of the Nile long before Rome was founded, and many ancient Egyptian temples were oriented so that light from the star could penetrate to their inner altars. The Egyptians based their calendar on the heliacal rising of Sirius, which occurred just before the annual flooding of the Nile and the Summer solstice. In Greek mythology, Orion's dog became Sirius. The Greeks also associated Sirius with the heat of summer: they called it Σείριος Seirios, often translated "the scorcher." This also explains the phrase "dog days of summer". In the astrology of the Middle Ages, Sirius was a Behenian fixed star, associated with beryl and juniper. Its kabbalistic symbol Image:Agrippa1531_Canismaior.png was listed by Heinrich Cornelius Agrippa.

Mysteries

There are a few unsolved mysteries regarding Sirius.
- Firstly, apparent orbital irregularities in Sirius B have been observed since 1894, suggesting a third very small companion star, but this has never been definitely confirmed.
- Second, ancient observations of Sirius describe it as a red star, when today Sirius A is bluish white. The possibility that stellar evolution of either Sirius A or Sirius B could be responsible for this discrepancy is rejected by astronomers on the grounds that the timescale of thousands of years is too short and that there is no sign of the nebulosity in the system that would be expected had such a change taken place. Alternative explanations are either that the description as red is a poetic metaphor for ill fortune, or that the dramatic scintillations of the star when it was observed rising left the viewer with the impression that it was red.

The Dogons

It has been suggested that the Dogon tribe of Mali knew about unseen companion star(s) before they were discovered in the 19th century. This is a source of speculation for UFO enthusiasts and was the subject of the book The Sirius Mystery by Robert Temple. This work has been debunked by astronomer Carl Sagan, among others, as based on confabulation and selective evidence. Careful research reveals there was probably cultural contamination on the part of visiting astronomers who went to the region to observe a transit of Venus.

Sirius in Fiction


- In the Known Space series of stories by Larry Niven a high gravity world called "Jinx" is the moon of a gas giant in the Sirius system.
- In the fantasy novel "Dogsbody" by Diana Wynne Jones the star Sirius is an intelligent being falsely accused of murdering another star by his peers. As punishment he is sent to Earth in the body of a new born puppy to find the weapon he supposedly used.
- Sirius is also known as the planet/star/vortex/whatever Mental is supposedly on in the Serious Sam games.
- In the Harry Potter book series, the character Sirius Black, who can change shape into a large black dog, takes his name from the star.
- Sirius is the home star system of the "visitors" in the tv series "V"
- Sirius is part subject matter of the volume Cosmic Trigger I by Robert Anton Wilson
- Sirius is mentioned in Les Miserables by Victor Hugo, en passant
- The Sirius Cybernetics Corporation
- Tom Robbins' 1994 novel, Half Asleep in Frog Pajamas deals greatly with various Dogon/Sirius mysteries as well as much of the general mythology surrounding the star.
- There is also a metal & plastic yo-yo named after the Sirius star. It's manufactured by a company called [http://www.yoyojam.com/ YoYoJam] and is the signature model of Nathan Crissey

See also


- List of nearest stars
- List of brightest stars

References and external links


- Benest, D., & Duvent, J. L. (1995, July). [http://adsabs.harvard.edu/cgi-bin/nph-bib_query?bibcode=1995A%26A...299..621B&db_key=AST&high=40dcacf76b29443 Is Sirius a triple star?] Astronomy and Astrophysics, 299, 621-628. (available at [http://adswww.harvard.edu/ The NASA Astrophysics Data System])
- Ridpath, Ian (1978) [http://www.csicop.org/si/7809/sirius.html Investigating the "Sirius Mystery"]. The Skeptical Inquirer. Retrieved July 11, 2005.
- [http://www.solstation.com/stars/sirius2.htm Detailed information on Sirius]
- [http://www.sankey.ws/siriustime.html Getting Sirius about time] Canis Majoris, Alpha Category:Binary stars Category:Canis Major constellation 48915 Category:Mythological dogs Category:White dwarfs Category:White main sequence stars ja:シリウス

dieta kopenhaska online spielautomaten online slots elitarne.info wakacje jastrzbia gra










































:: RELATED NEWS ::

Elephas

- E. beyeri
- E. celebensis
- E. ekorensis
- E. maximus
- E. planifrons
- E. platycephalus
- Songs of Experience (album) The Songs of Experience is a poetry collection, forming the second part of William Blake's Songs of Innocence and Experience. Many of the poems appearing in Innocence have a counterpart in 'Experience', with quite a different perspective of the world. The disastrous end of the <
Fathers 4 justice
Fathers 4 Justice (sometimes abbreviated to F4J) is a worldwide campaigning group with branches in the United Kingdom, the Netherlands, the USA, Canada, Australia, Italy and
Fathers for justice
Fathers 4 Justice (sometimes abbreviated to F4J) is a worldwide campaigning group with branches in the United Kingdom, the Netherlands, the USA, Canada, Australia, Italy and
Direct marketing
Direct marketing is a form of marketing that attempts to send its messages directly to consumers, using "addressable" media, such as mail. Therefore, direct marketing differs from regular advertising in that it does not place its messages on a third party medium, or in the agora, such as a billboard or a radio commercial woul
Argus Motoren
Argus Motoren was a German aircraft engine manufacturing firm, known for their series of small inverted-V engines and the pulsejet used on the V1 flying bomb. Argus Motoren was shut down at the end of World War II. The company first started in Berlin in 1906 as a subsidiary of Henri Jeannin's automobile busi
Lash
:This page discusses the pop group called Lash. For an alternative meaning, see lash_(disambiguation). Lash were an all-female alternative/punk rock band from Perth, Australia. The members Belinda-Lee Reid (vocals, guitar), Jaclyn Pearson (lead guitar), Jess Bennett (d
Johnny Sheffield
Johnny Sheffield (born April 11, 1931) is an American former child actor. He was born Jon Matthew Sheffield Cassan in Pasadena, California, the second child of actor Reginald Sheffield
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org