Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Pluvo

Pluvo

Pluvo estas speco de precipitaĵo, aliaj formoj de kiu estas neĝo, grajlo, hajlo, kaj roso. Pluvo formiĝas kiam apartaj gutoj de akvo falas sur la surfacon de la tero el nuboj. Tamen ne ĉiuj pluvoj atingas la tersurfacon. Kelkaj el ili fariĝas vaporo dum ili estas survoje. Kiam neniu guto atingas la grundon, oni nomas la precipitaĵon fantompluvo.

Pluvo en naturo

Pluvo grave rolas en akvociklo, kiam la humidaĵo vaporiĝas el la oceanoj, kondensiĝas en nubojn kaj precipitiĝas reen al la tero kaj finfine revenas al la oceano pere de akvofluetoj kaj riveroj, por denove implikiĝi en la ciklon. Ekzistas en la akva ciklo ankaŭ iomete da akva vaporo, "elspirita" de plantoj, kiun kuniĝas kun aliaj akvaj molekuloj por kondensiĝi en nubojn, kaj poste sekvas la saman ciklon. Kvanto de precipitaĵoj estas mezurata pere de pluvmezurilo. Ĝi montras kiom alta estas la nivelo de la akvo, kiu kolektiĝas sur la plata surfaco kaj povas esti plej precize mezurita ĝis 0.25 milimetroj aŭ 0.01 coloj. 1 milimetro da akvo en la pluvmezurilo signifas, ke pluvis po 1 litro por kvadrata metro. pluvmezurilo Falantaj pluveroj ofte arte ilustriĝas kiel "larmo-formaj" (t.e. rondaj kaj dikaj ĉe la malsupro kaj mallarĝaj kaj "pintaj" ĉe la supro). Sed tio estas malĝusta. Malgrandaj pluveroj estas preskaŭ sferaj, kaj ju pli granda des pli diskforma la pluvero estas. Tre grandaj pluveroj havas paraŝutan formon. Averaĝe, pluveroj estas 1 aŭ 2 milimetrojn larĝaj. La plej grandaj pluveroj iam mezurita falis super Brazilo kaj la Marŝaloj en 2004. Iuj el tiuj estis tiel grandaj kiel 10 mm. Tian nekutiman grandecon oni povas klarigi per kondensiĝado de akveroj sur grandaj partikloj de fumo aŭ per koliziado de la pluveroj en malgrandaj regionoj kun grandaj kvantoj da likva akvo. Ĝenerale pluvo havas acideco (pH) iomete sub 6,0 pro asimilado de atmosfera karbona dioksido, kiu disiĝas en la pluvero kaj fariĝas kvantetoj da karbonata acido. En kelkaj dezertaj regionoj, pulvo en la aero enhavas sufiĉan kalcio karbonata por malacidigi la precipitaĵon, kaj tiel eblas, ke pluvo povas esti acide neŭtrala aŭ eĉ alkala. Pluvo ankaŭ povas esti danĝere acida: pluvon, kies acideco estas sub pH 5,6 (pro i.a. poluo), oni nomas acida pluvo. Pluvo estas pli "peza" tuj post fulmo. Tiu fenomeno estas pro la dupolusa naturo de la akva molekulo. La forta elektromagneta kampo generita de la fulmo igas, ke multe da la akvaj molekuloj en la aero liniĝi. Tiuj molekuloj fariĝas molekulaj "ĉenoj" de akvo, kaj formiĝas grandaj akveroj post kiam la elektromagneta kampo malaperas. Tiuj akveroj tiam falas kiel fortigita pluvo.

Kulturaj aspektoj de pluvo

elektromagneta Kultura rilato al pluvo varias tra la mondo. En la mezvarma "Okcidenta Mondo", oni tradicie konsideris la pluvon kiel malbonan kaj malĝojigan fenomenon -- tio respeguliĝas en infanaj rimaĵoj, kiel "Pluvo, pluvo, iru for", kontraste al hela kaj feliĉa suno. En sekaj lokoj, ekzemple en Barato, oni renkontas pluvon kun ega ĝojo. Kelkaj kulturoj evoluigis rimedojn kiel "trakti" kun la pluvo kaj elpensis plurajn protektilojn kontraŭ ĝi, ekzemple ombrelon kaj pluvmantelon, kaj flankenigilojn, kiel pluvtuboj (gorgojloj aŭ pluvkolektiloj). Kelkaj preferas resti hejme dum pluvaj tagoj, des pli en tropikaj klimatoj, kie pluvado ofte estas akompanata de fulmotondro aŭ la pluvo estas tre longa musono. Oni povas kolekti pluvon por trinkakvo, aŭ por servoakvo. Abundaj pluvoj, precipe dum seka periodo, malmoligas la grundon tiel, ke ĝi ne plu sorbas akvon, kaj tio povas kaŭzi inundojn. Multaj homoj opinias, ke la aromo, kiu regas tuj post falinta pluvo estas speciale argabla kaj freŝa. La fonto de tiu odoro estas ŝtonikoro, speciala oleo, produktata de plantoj, kiu estas ensorbata de ŝtonoj kaj grundo kaj poste dissolviĝas en akvo dum pluvo.

Vidu ankaŭ

acida pluvo akvociklo grajlo hajlo neĝo nubo precipitaĵo vetero

Ekstera ligilo

[http://cooperage.ne-design.net/rain-chains.html What is a Rain Chain?] "Kio estas pluvĉeno?" (anglalingve) Kategorio:Meteologio Kategorio:Precipitaĵoj ja:雨 ko:비 ms:Hujan simple:Rain th:ฝน

Precipitaĵo

La nocio precipitaĵo signifas en la meteorologio akvon, kiu subenfalas en likvasolida formo el la atmosfero al la grundo. Ĝi estiĝas tra kondensado de la aera humideco. La grando de la kondensitaj korpuskloj devas trapaŝi iun certan valoron por ke estiĝu precipitaĵo sur la tera surfaco. Kun la precipitaĵo fermiĝas la atmosfera akvocirkulo. La ofteco kaj averaĝa kvanto de la precipitaĵo estas karakteriza por la geografia areo. La precipitaĵo estas faktoro de la loka klimato. Tiu ĉe tre grava por la agrikulturo, ĉar la konvena precipitaĵa kvanto certigas sukcesan rikolton kaj determinas la kultiveblajn plantovariojn.

Formoj de la precipitaĵo

Oni povas dividi la precipitaĵojn jene:
- falita precipitaĵo :pluvo :drizlo :neĝo :hajlo :grajlo (hajleto) :glacigrajno :pluvostrio
- demetita precipitaĵo: :prujno :glatiso
- sedimentita precipitaĵo: :neĝo- kaj hajlokovraĵo Laŭ estiĝo de precipitaĵo ekzistas ankoraŭ la grupigal cikklona, konvektiva, orografa.

Mezurado de precipitaĵo

La mezurado de la precipitaĵo okazas per diversaj mezuriloj. La plimulto de la precipitaĵomezuriloj kolektas la precipitaĵo en mezurujon. La mezurunuo estas mm. Unu mm egalas al akvoalto de 1 mm, kiu estiĝus, se ne forfluus akvo. Alternativa metodo estas la akvokvanto en l/m² (ebena surfaco). 1 mm egala ĉifoje al 1 litro/kvadrata metro. Per uzo de la precipitaĵa radaro povas mezuri la surfacokovrantan akvon. Krom la pura precipitaĵa kvanto estas karakteriza la precipitaĵa intenseco kaj precipitaĵa daŭro.

Nenatura precipitaĵo

Oni povas produkti precipitaĵon eĉ nenature inter certaj meteriologiaj cirkonstancoj. Tiukaze oni injektas grandan kvanton de kondensiga grajno (arĝenta jodido) en la tromalvarmajn nubojn. En la iama Sovetunio kaj nun en Rusio oni certigis per simialj metodoj, ke en la gravaj festaj tagoj ĉiam brilu la suno (kiel la 9-an de majo en 2005).

Vidu ankaŭ


- Klimato
- Vetero Kategorio:Akvo simple:Precipitation

Grajlo

Grajlo estas speco de hajlo en formo de tre malgrandaj grajnoj. Grajleroj ekestas se neĝokristaloj kaj glaciiĝantaj akvogutetoj kungluiĝas je malgrandaj buletoj.

Tero

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento. ---- Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun). La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema. Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969. Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun: Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj. ----

Vidu ankaŭ:

Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero ---- Kategorio:Sunsistemo ja:地球 ko:지구 ms:Bumi simple:Earth th:โลก zh-min-nan:Tē-kiû

Nubo

Nuboj estas meteorologie grandaj kolektaĵoj de akvovaporo, akvoguto, glaciguto en la troposfero. En ĉiutaga parolo oni nomas nubo simile aspektantajn aerajn kolektaĵon el sablo. ja:雲 ko:구름 simple:Cloud th:เมฆ

Planto

Planto estas vivaĵo plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo(ĝenerale). Ĝenerale dividiĝas inter ne-verdaj plantoj (brunaj, oraj, ruĝaj algoj, ktp) kaj verdaj plantoj (verdaj algoj kaj ter-plantoj). Kelkaj plantoj vivas en medio malriĉa je nitrogeno kaj ili havigas por si mem la necesan nitrogenon per la kaptado, digestado de insektoj. Tial oni nomas ilin insektovoraj plantoj aŭ karnovoraj plantoj. La verdaj "globetoj" interne de la ĉelo nomiĝas kloroplastoj. Laŭ formo ili povas varii inter:
- polihedraj
- fuziformaj
- cilindraj
- stelformaj
- ktp. Por pliaj informoj kaj priserĉoj vidu Botaniko. [http://www.geocities.com/wfpilger/pplp-l3.htm W.F. Pilger: Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo] C3-plantoj C4-plantoj Kategorio:Plantoj ms:Tumbuhan zh-min-nan:Si̍t-bu̍t ko:식물 ja:植物 simple:Plant

Sfero

Sfero estas "pilkoforma" kava geometria objekto, kiu estas formata de ĉiuj da la punktoj egaldistance for centra punkto en tridimensia spaco. Tiel, in Eŭklida geometrio, ĝi estas punktaro en R3, kie estas for distanco r de fiksata punkto de tiu spaco, kaj r estas positiva reala nombro nomata la radiuso de la sfero. La fiksata punkta estas nomata la centro, kaj ne estas parto de la sfero mem. La speciala sfero kiu havas r = 1 estas nomata unua sfero.

Vidu ankaŭ


- Cirklo
- Geometrio Kategorio:Geometrio ja:球 ja:球面 simple:Sphere

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

Marŝaloj

Geografio > Oceanio > Mikronezio > Marŝaloj ---- http://en.wikipedia.org/upload/8/8d/Marshall_islands_flag_medium.png
Marŝaloj Lando en Oceanio.
- Landkodo: MH.
- E-nomo: Respubliko de Marŝala Insularo.
- Nacia nomo: Republic of Marshall Islands.
- Areo: 182 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: Kessai NOTE.
- Ĉefurbo: Majuro.
- Loĝantaro: 59 mil (1997), precipe marŝalanoj.
- Ŝtatlingvo: marŝala kaj angla.
- Historio: en 1952 parto de Pacifikaj insuloj estis transdonitaj de UNO al Usono por prizorgado. En 1975 el ilia konsisto eliris Nordmarianaj Insuloj, kiuj akceptis statuson de "Asociigita teritorio kun Usono". En 1983 surbaze de tutpopola plebiscito la saman statuson akceptis ankaŭ Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio kaj Respubliko de Marŝala Insularo. La ambaŭ ŝtatoj fariĝis membroj de UNO en 1991. Ilian spuron sekvis Palaŭo, kiu en 1994 deklaris sendependecon. http://en.wikipedia.org/upload/6/65/LocationMarshallIslands.png
Situo de la Marŝaloj Kategorio:Marŝaloj ja:マーシャル諸島 ko:마셜 제도 simple:Marshall Islands th:สาธารณรัฐหมู่เกาะมาร์แชลล์ zh-min-nan:Marshall Kûn-tó

2004

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2004 Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).

2004

En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Pekino, Ĉinio : 89a Universala Kongreso de Esperanto.
- Kubo : 6a Tut-Amerika Kongreso Esperanta.
- Gersi Alfredo BAYS iĝis ano de Akademio de Esperanto.
- Oni publikigis la planlingvojn Igideon, Silargon, Pisinon, Atlo-Grekan, Latalmiŝon, Interon, Konjan kaj Chotonon.
- Eŭropo : Lillo (Francio) kaj Ĝenovo (Italio) estas dumjare la eŭropaj ĉefurboj pri kulturo.
- Eŭropa Unio : 1-a de majo : Plivastiĝo de Eŭropa Unio per membriĝo de 10 novaj ŝtatoj.
- Eŭropa Unio : Balotado rekta de la eŭropuniaj civitanoj por la Eŭropunia Parlamento.
- Grekio, Ateno : Someraj Olimpiaj Ludoj.
- Usono : Prezidenta balotado
- 11-a de marto : Terorismaj Atakoj kontraŭ la trajnsistemo de Madrid mortigis pli ol 200 homojn.
- 29-a de marto : Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO.
- novembro : Larĝaj demonstracioj kaj internacia atento post duboj pri prezident-elektoj en Ukrainio
- 15-a de decembro: Viadukto de Millau estis inaŭgurita.
- 26-a de decembro: Forta tertremo en Hinda Oceano kaŭzis cunamon, kiu mortigis en pluraj landoj pli ol 170.000 homojn. :::::Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor JUŜĈENKO.
- Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
- Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
- En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- 22-a de januaro, Ticky HOLGADO, franca aktoro
- 23-a de januaro : Helmut NEWTON, germana fotisto
- 2-a de februaro : Jaan OJALO
- 26-a de februaro, Boris TRAJKOVSKI, makedona prezidanto
- 4-a de marto, Claude NOUGARO, franca kantisto
- 22-a de marto, Aĥmed JASIN, palestina gvidanto
- 28-a de marto
- Peter USTINOV, brita aktoro
- Robert MERLE, franca verkisto
- 25-a de aprilo : Thom GUNN
- 26-a de aprilo : Hubert SELBY
- 30-a de aprilo : Georges LAGRANGE
- 13-a de junio : Jennifer NITSCH
- 20-a de junio : Hanns CIBULKA
- 1-a de julio : Marlon BRANDO
- 10-a de julio : Inge MEYSEL
- 22-a de julio : Sacha DISTEL kaj Serge REGGIANI
- 29-a de julio : Francis CRICK
- 30-a de julio : Ellen AUERBACH
- 8-a de aŭgusto : Fay WRAY
- 8-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Johan Hammond ROSBACH, norvega verkisto
- 24-a de septembro : Françoise SAGAN
- 3-a de oktobro : Janet LEIGH
- 10-a de oktobro : Christopher REEVE
- 22-a de oktobro : Henri MÉNARD
- 2-a de novembro : Theo VAN GOGH
- 7-a de novembro : Howard KEEL
- 11-a de novembro : Jaser ARAFAT
- 29-a de novembro : John Drew BARRYMORE
- 28-a de decembro : Susan SONTAG
1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2004 ja:2004年 ko:2004년 ms:2004 roa-rup:2004 simple:2004 th:พ.ศ. 2547 zh-min-nan:2004 nî

PH

Skribarto > Skriboj > Alfabeto > Litero > PH ---- PH, antaŭminuskle Ph, minuskle ph, estas 21-a litero de la Kimra alfabeto, havanta la prononcon [f]. PH simple estas literigo de P kaj H (PH), kp. Æ. En multaj lingvoj tiu kombino ekzistas por la sama sono, sed nur en la Kimra ĝi estas konsiderata memstara litero. ----
- pH estas simbolo de mezurunuo pikohenro kiu estas 10-12 henroj.
- pH estas kemia parametro.
- PH estas laŭ normo ISO 3166 landokodo de Filipinoj.
- .ph estas nacia domajno de la alta nivelo de Filipinoj. ---- Vidu ankaŭ jenon: F - FF Kategorio:Alfabeto ja:水素イオン指数 ko:수소 이온 농도 simple:PH

Karbonata acido

Karbonata acido estas malforta acido, troviĝanta en la naturaj akvoj. Kelkaj fontoakvoj enhavas multajn karbonatajn acidojn, kiuj laeĝigas la haŭtajn kapilarojn tiel helpante la sangocirkuladon kaj la koran laboron. Ties saloj nomiĝas karbonatoj Kategorio:Kemio ja:炭酸

Poluo

Poluo estas malpurigo de la naturo, ekzemple per ruboj aŭ venenoj.

Specoj de poluo


- Aera poluo
- Akva poluo
- Grunda poluo
- Acidaj pluvoj
- Brua poluo
- Luma poluo
- Odora poluo

Vidu ankaŭ


- Love Canal
- Malsano de Minamata
- Politika ekologio
- Rachel CARSON
- Torrey Canyon Kategorio:Ekologio ja:公害 th:มลพิษ

Elektromagneta forto

Elektromagneta forto estas forto inter du elektre ŝargitaj eroj. Samŝarĝaj - aparten; malsamŝarĝaj - kunen. Ĝi estas unu el la fundamentaj fortoj de fiziko. Kategorio:Fiziko

Suno

La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon. Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin. La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu. Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.) Kiel brilas la Suno ? La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp. La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro. ---- Kategorio:Sunsistemo als:Sonne ja:太陽 ko:태양 ms:Matahari simple:Sun th:ดวงอาทิตย์ zh-min-nan:Ji̍t-thâu

Barato

Geografio > Azio > Suda Azio > Barato ---- Suda Azio

Ŝtatoj de Barato

Suda Azio

Geografio

Suda Azio Barato estas la nomo preferata de Federacio Esperanto de Barato anstataŭ HindioHinda Unio. Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio) Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso), % urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 341,0 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: 24,79 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,88 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,08 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 64,9 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,11 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,5 jaroj (61,89 viroj, 63,13 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Nov-Delhio
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj
Religio:
Lingvo:

mapo de la22 oficialaj lingvoj

  • 850 lingvoj estas parolataj ĉiutage
  • 24 lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj
  • 22 lingvoj estas oficialaj (kun milionoj da parolantoj en 1991):
    (Vidu la ĉefartikolon: Naciaj lingvoj de Barato)
    m  lingvo
    337,27  hindia
    - 1
    69,59  bengala lingvo
    -
    66,02  telugua
    62,48  maratha
    -
    53,01  tamila
    43,41  urdua
    -
    40,67  guĝarata
    -
    32,75  kanara
    30,38  malajala
    28,06  orija
    -
    23,38  panĝaba
    13,08  asama
    -
    7,77  maithala
    - 2 (en 1981)
    5,22  santhala
    4,4  kaŝmira3
    2,07  nepala
    2,12  sindha
    1,76  konkana
    1,27  manipura
    1,22  bodo
    0,09  dogra
    0,05  sanskrita
  • La lingvoj stelitaj (
    - ) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon sanskritidan.

    1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
    2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
    3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue ( http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=India )

    Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.

legpova: 52% (65,5% viroj, 37,7% virinoj) (1995, takso)

Literaturoj

(vidu ankaŭ en anglalingva literaturo) - bengallingva literaturo - malajallingva literaturo - urdua poezio - Gjanpith

politiko

Registaro: parlamenta demokratio, la plej granda de la mondo.
sendependeco: la 15-an de aŭgusto 1947
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 26-an de januaro 1950
korupteco: 2,8 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)

ekonomio

Ekonomio: 418 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta elcento: 5,5% (1999, takso)
inflacio: 6,7% (1999, takso)
senokupa: ?? Valuto: 1 rupio (Rs)

Historio


- Mohandas Karamchand GANDHI
- Sonja GANDHI Sonja GANDHI

E-o en Barato


- Naren Dholokia (1906-2002), iam FD pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.

vidu ankaŭ


- Ĉefministroj de Barato
- Tragedio de Bhopal
- Listo de urboj de Barato
- Landnomoj

Eksteraj ligoj


- [http://india.gov.in/maps/main.php Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro]
- [http://de.geocities.com/proskovec/nordindien_es.html fotoj]
- [http://www.gandhiserve.org pri Gandhi] Kategorio:Barato als:Indien [[got:

星座图 (天文学)

星座就是指天上一些恆星的組合。在三維宇宙中,這些恆星其實相互間是並沒有實際的關係,只不過它們在天空這一個平面上的位置相近。自古以來人對於排列和形狀都是很敏感的,所以就很自然地把一些位置相近的星聯系起來,組成星座。 星座在天文學中占了一重要的地位;占星術亦有利用到星座的概念,但很多天文學家都把占星術視為沒有真正使用科學方法偽科學。 基本上,將恆星組成星座是一個隨意的過程,而在不同的文明中都有由不同恆星所組成的不同的星座──雖然某些較顯眼的星的組成在不同文明中都會大致相同,如獵戶座天蠍座國際天文學聯合會用精確的邊界去把全個天空分為八十八個正式的星座,所以天空的每一個方向都是屬於某一特定星座。這些正式的星座大多都以從中世紀傳下來的古希臘傳統星座為基礎。 黃道帶星座有十二個: 除以上十二個星座外,托勒密更列出以下三十六個(現為三十八個,因南船座已被拆開成為三個獨立的星座): 其中
- 南船座──被拉開耶(Nicolas Louis de Lacaille)分開為船底座船尾座船帆座
- 蛇夫座──實際上它是與黃道相交,但傳統上並沒有把它當作黃道帶星座之一 後來星座的數目不斷增加,主要是為填補托勒密星座間的空缺(因古希臘人認為明亮的星座間是有暗淡的空白地帶的),另一原因就是當歐洲的探險家往南進發時,能夠看見一些以前看不到的星空,而所以要加入新星座以填滿南面的天空。那三十八個較新的星座為:
- 唧筒座
- 天燕座
- 雕具座
- 鹿豹座
- 獵犬座
- 蝘蜓座
- 圓規座
- 天鴿座
- 后髮座──它其實是一個傳統的星群
- 南十字座
- 劍魚座
- 天爐座
- 天鶴座
- 時鐘座
- 水蛇座
- 印第安座
- 蝎虎座
- 小獅座
- 天貓座
- 山案座
- 顯微鏡座
- 麒麟座
- 蒼蠅座
- 矩尺座
- 南極座
- 孔雀座
- 鳳凰座
- 繪架座
- 羅盤座
- 網罟座
- 玉夫座
- 盾牌座
- 六分儀座
- 望遠鏡座
- 南三角座
- 杜鵑座
- 飛魚座
- 狐狸座 有一些被提名的星座最後都沒有被採納成為正式的星座,較著名的一個為象限儀座(Quadrans Muralis,現為牧夫座的一部份)──象限儀座流星雨就是以這星座命名。還有一些沒有那麼正式的星的排列叫做星群,如北斗。 實際上,處於同一星座的恆星它們之間在多數情況都是沒有甚麼關係的,它們只是剛好在同一視線,而其實它們之間可能相距很遠──如果我們身處銀河中另一太陽系,我們看到的星空將會完全不同。 最後共88个星座:

恆星的命名

在西方,多數的恆星都是根據它們所處星座來定名。如半人馬座α星巴耶恆星命名法,Bayer designation)、天鵝座61弗蘭斯蒂德恆星命名法,Flamsteed designation)、天琴座RR變星命名)等。但在中文中,很多時候都會用到中國的古星名,例如半人馬座α星亦叫做“南門二”(“南門”其實是中國古星官之一)。更多有關恆星命名的資料請參看恆星命名

參看


- 三垣二十八宿
- 星座面積列表

外部鏈接


- [http://www.phy.cuhk.edu.hk/astroworld/constellations/constel.html 星座及其主星專名一覽]
- [http://www.tam.gov.tw/16.htm 星座達中天日期(台灣)]
- [ftp://adc.gsfc.nasa.gov/pub/adc/archives/catalogs/6/6049/bound_18.dat.gz 國際天文學聯合會星座界線的資料](請注意這些界線是以1875年春分點/秋分點來作參考的) category:天文学
-
ja:星座 ko:별자리 th:รายชื่อกลุ่มดาว

Doda i Virgin dieta online casinos darmowe statystyki piesni










































:: RELATED NEWS ::


Miastkò
Miastkò (pòl. Miastko, miem. Rummelsburg) – gard leżący w wieczórnëch Kaszëbach w bëtowsczim krézu w Pòrénkòwi Pòmòrsce (pòdług niechtërnych ju bùten grańców Kaszëb), nad rzéką


All Rights Reserved 2005 wikimiki.org