:: wikimiki.org ::
| Politiko |
PolitikoPolitiko estas scienco aŭ arto rilata al la regado de ŝtato.
La scienco kiu studas la politikon estas la politika scienco.
Regadaj Teorioj
- Anarkiismo
- Anarki-Kapitalismo
- Demokratio
- Faŝismo
- Kapitalismo
- Komunismo
- Liberalismo
- Libertarianismo
- Marksismo (teorioj de Karl MARX)
- Monarĥismo (ĉu Monokratio estas vera vorto?) > Vidu: Monarkio
- Naciismo
- Oligarĥismo (ismo pri oligarkioj)
- Respublikismo
- Socia movado
- Socialismo
- Demokrata Socialismo
- Trockismo
- Vivantismo
- ktp
Literaturo:Vindiciae contra tyrannos
Politikaj aktivuloj, pensistoj kaj teoriistoj
krom tiuj jam trovotaj sub la ĉisupraj ismoj
- Michel AFLAK
- Louis DE BONALD
- Mohandas «Mahatma» GANDHI
- Makiavelo
Politikaj organizaĵoj
:Unuiĝintaj Nacioj
:aliaj diversaj internaciaj Politikaj institucioj
Politikaj distriktoj
:Gerrymander ?????
Rilataj temoj
:Juro, Administracio, Leĝo, Senperforto, Voĉdonado, Ne-Registaraj Organizoj, nepotismo
Fontoj
- Deklingva Manlibro pri Politiko eldonita de la Flandra Esperanto-Ligo
Politikaj partioj
:Politikaj partioj
Politikistoj
:Tomáš Garrigue MASARYK - Jan MASARYK
:Binyamin NETANYAHU
:Ralph NADER
Vidu ankaŭ
- Spionorganizaĵoj
- Rasismo
- pensfabriko
!
ja:政治
ko:정치
ms:Politik
simple:Politics
th:การเมือง
Politika sciencoLa politika scienco estas relative freŝa disciplino. Iuj datas la ekeston (almenaŭ por la moderna politika scienco), je la 16-a jarcento kun Makiavelo (disiĝo de la moralo kaj de la politiko). Jam en la antikvo ekzistis formoj de ŝtatoj, la polis (greka vorto, kiu donis la vorton politiko kaj kiu signifas civito) en la greka demokratio, kaj la Res Publica (la publika afero), kiu starigis la egalecon de ĉiu pri la politikaj rajtoj en la antikva Romo (krom la sklavoj).
Sed estis reale je la meza 19-a jarcento, ke komenĉigis la politika kaj sociaj sciencoj, precipe dank' al ŝanĝoj generataj de la industria epoko. Tiu industriiĝo influis la sociajn sciencojn (novaj sociaj kategorioj, firmestraro, laboristaro) kaj la kreskon de komunikiloj kaj transportado. Estis ankaŭ la fino de la grandaj esploroj, oni strebis por kompreni la mondon kaj ĝian funkciadon. Oni spektis al la kresko de la individuismo, kaj reagas al ĝi, al la sorirado de la naciismoj. Grava ŝanĝo: la dia mano estis elpuŝata de la sciencismo; ĝis tiam, la kleruloj devis koni ĉiujn disciplinojn, sed pro la multego de la novaj disciplinoj, ĉiuj sciencistoj povis ekde tiam dediĉi sin al sia disciplino.
Estis disiĝo inter la ekonomio kaj la politiko. La ŝtato akiris de tiam novajn kapablecojn, ekde tio kresko de la administrado por subteni ĝin.
La sociaj kaj politikaj sciencoj penas koni la funkciadon de la socio. Ili provas alporti solvojn per la multobligo de la studadoj.
ja:政治学
nb:Statsvitenskap
Anarki-kapitalismoPolitiko
-----
Politiko de anarki-kapitalismo]]
Anarki-kapitalismo estas sintezo de
individuisma anarkiismo kaj
klasika liberalismo (vidu
libertarianismo), kiu opinias, ke ĉiaj formoj de
registaro estas nenecesaj kaj malutilaj, inkluzive (aŭ precipe) pri aferoj
pri justeco kaj protektado.
Anarki-kapitalismo estas nomata ankaŭ anarkiismo de privataj posedaĵoj, libermerkata anarkiismo kaj anarki-liberalismo.
Anarki-kapitalistoj antaŭenigas posedrajtojn de individuoj kaj
liberajn merkatojn, kiel manieron por organizi ĉiajn servojn, inkluzive
ĉiujn al kiuj registaroj pretendas naturajn monopolojn, ekzemple
policon, justicon kaj la armeon. Ili opinias ke la difino de
posedrajtoj per kontraktoj kaj mora juro estas la universala
meĥanismo por solvi konfliktojn. Ili rigardas
kapitalismajn firmaegojn kiuj estas
bazitaj sur volontaj kontraktoj kiel pravan kaj efikan manieron per kiu
homoj povas organiziĝi; kaj ili rigardas la liberecon por elekti
konkurencan firmaegon aŭ por enkonkurenci sin mem, kiel universalan
manieron por konservi kaj antaŭenigi kvaliton de servoj. Ili neas
ĉiajn formojn de registara regado, impostadon aŭ
reguligadon.
Anarki-kapitalismo do estas formo de anarkiismo, sed ĝi
estas radikale malsama de la formo de anarkiismo kiu estas konata kiel
liberecana socialismo.
Anarki-kapitalistoj kaj liberecanaj socialistoj unue opinias ke la
aliaj grave miskomprenas la naturon de potenco, kaj plue la naturon de
anarkiismo. Ambaŭ ne uzas anarkion kun la senco de ĥaoso
kaj malordo.
Anarki-kapitalismo kiel parto de la tradicio de klasika liberalismo
Anarki-kapitalismo estas speco de klasika liberalismo, kaj
anarki-kapitalistoj rigardas sin mem kiel anarkiisman formon de klasika
liberalismo ol kapitalisman formon de anarkiismo: ili
rigardas neanarkiismajn libertarianojn kiel amikojn
kiuj faras relative malgravan (sed tamen signifan) eraron
akcepti iun ajn formon de registaro, sed ili rigardas maldekstrajn
anarkiistojn kiel danĝerajn kolektivistojn kun kiuj ili havas malmulte
komune.
Kiel parto de klasika liberalismo, anarki-kapitalismo estas bazita sur
la ideoj de individua libereco kaj natura juro.
Libertarianismaj kleruloj, ekde ĝia komenco, studis tiujn ideoj el
dinamika vidpunkto de estiĝanta ordo, kiu lastatempe estas eksplicite
rilatigita kun kibernetiko. Oni povas sekvi ilian tradicion al
John LOCKE kaj la deksepjarcentaj anglaj Levellers,
aldone al pli fruaj francaj kaj britaj ekonomikistoj kaj filozofoj;
iuj eĉ nomas Laozion kaj Aristotelon kiel
fruajn klasikajn liberalistojn, kaj kelkaj eĉ rigardas Laozion kiel
anarkiiston.
Kontraŭ-ŝtatismo estas nepra parto de la tradicio de klasika
liberalismo—eble ĝia distinga parto—sed aŭ ĉar pesimismo rilate
al la neevitebleco de registaro, aŭ ĉar manko de la ĝusta teoria fono,
aŭ ĉar timo pri registara subpremo kaj cenzurado, la demando pri
kompleta anarki-kapitalismo ne estis diskutita eksplicite kaj malkaŝe
ĝis la deknaŭa jarcento. Ĉiuj klasikaj liberalistoj kredas je 'kiel eble malpli da registaro'; anarkiistoj inter ili kredas ke oni
povas kaj devas tute senesti je registaroj, dum minarkiistoj kredas aŭ
akceptas, ke iom da registaro estas necesa aŭ dezirinda ekzemple por
efikigi leĝojn. Iuj klasikaj liberalaj pensuloj, ekzemple
Ayn RAND, energie kontraŭstaris anarki-kapitalismon.
Probable la plejmulto de klasikaj liberalistoj ne pripensis iel la
demandon pri registaro, kaj kredas ke registaroj estas io neeviteblaj,
se ne teorie, almenaŭ praktike, dum la antaŭvidebla estonteco -- por
ili, anarkiismo, bone-malbone, estas nur senrilata revo.
La plej frua klasika liberalisma pensulo kiu evoluigis kompletan
teorion pri anarkiismo estis Gustave DE MOLINARI je 1849, kvankam
iuj klasikaj liberalaj anglaj kaj amerikaj revoluciuloj pledis
anarkiismon sen teoriado de ĝi, kaj iuj francaj ekonomikistoj komencis
teoriadon pri ĝi sen pledi ĝin. Ekzistis tradicion de anarkiisma
liberalismo en Eŭropo kaj Usono post Gustave de Molinari, sed ĝi
neniam allogus multajn sekvantojn per si mem. Tamen, oni povas nomi
Paul Emile de PUYDT, Henry David THOREAU,
Auberon HERBERT, Lysander SPOONER,
Benjamin TUCKER and Albert Jay NOCK.
Ne ĝis la 1950-a jardeko prosperis anarki-kapitalismon, notinde kun
Murray ROTHBARD, kiam la klasikaj
liberalistoj de Aŭstrio fuĝigis Naciismon, kaj ekinstruis en Usono, kaj nova generacio de pensuloj naskiĝis per la
renkontiĝo inter la Eŭropa kaj Amerika tradicioj. Krom Rothbard,
aliaj elstaraj anarki-kapitalistoj estas David FRIEDMAN, Jan NARVESON, Anthony de JASAY, Gary GREENBERG, Walter BLOCK
and Hans-Herman HOPPE.
Anarki-kapitalismo kiel parto de la tradicio de Individuisma Anarkiismo
Anarki-kapitalistoj rigardas sin mem kiel parto de la tradicio de
individuisma anarkiismo. Laŭ vidpunkto de moralo kaj natura juro, ili
estas konvikita ke registaro estas malbona, kaj individuoj devus esti
liberaj de ia ajn formo de kolektiva perforta devigo. Tamen, laŭ
ekonomika vidpunkto, ili malkonsentas kun kelkaj individuismaj
anarkiistoj pri la demando, ĉu kapitalismo estas la sistemo de
ekonomiko kiu nature okazus en libera socio. Ĉiuokaze, ili
konsentas ke en libera socio, homoj devus esti libera por organiziĝi
ekonomike ia ajn kia ili preferus, aŭ en kapitalismaj aferoj aŭ
kolektivaj kooperativoj - ili nur defendas kapitalismon kiel prava
elekto inter ĉi tiuj organizaĵoj, kiu ili mem kredas, ke estas la
plej efika elekto (sed ne altrudos al aliaj personoj). Multaj
liberecanismaj socialistoj opinias, ke la socialismaj opinioj de
kelkaj individuismaj anarkiistoj estas nepraj por individuisma
anarkiismo, kaj neas anarki-kapitalismajn asertojn, ke ili apartenas al
la tradicio de individuisma anarkiismo. Sed individuismaj anarkiistoj
ne ŝatas aŭtoritatulojn, kiuj decidas kiu rajtas deklari sin mem esti
anarkiisto.
Utilisma kontraŭ Naturleĝa Aliroj
Libertarianoj ĝenerale, kaj Anarki-kapitalistoj specife, disvolvigis
du malsamajn alirojn al siaj teorioj, el utilisma vidpunkto, aŭ el
vidpunkto de natura juro. Kelkaj el ili defendas unu aliron kaj
malakceptas la alian, dum kelkajm kiel Bastiat, asertas ke ekzistas
esenca akordo aŭ korespondo inter la du komplementaj aliroj.
Aliro de Natura Juro
Tiu ĉi (vidu Murray ROTHBARD kaj lian
libron Power and Market, "Potenco kaj Merkato") argumentas, ke la
ekzistado de la ŝtato estas malmorala, kaj senlima kapitalismo estas
la sola etika politika sistemo, aŭ pli ĝuste kontraŭ-politika
sistemo.
Utilisma aliro
Tiu ĉi (vidu David FRIEDMAN) argumentas, ke
forigo de la ŝtato favore al privataj aferoj estas ekonomike pli
efika.
Harmonia aliro
Tiu ĉi argumentas, ke ambaŭ asertoj estas
ekvivalentaj.
La ideo de posedrajtoj estas baza elemento de anarki-kapitalismo.
La aliro de Natura Juro argumentas por la natura rajto de homoj por
proprieti siajn proprajn korpojn kaj la rezulton de ilia laboro, kiun
ili povas uzi aŭ rifuzi uzi kiel plaĉas al ili, kondiĉe ke ili ne
provas uzi la posedaĵojn de iu alia. La Utilisma
aliro argumentas, ke la difinado de posedrajtoj ĉi-maniere estas la
plej efika maniero por evitigi detruajn konfliktojn inter individuoj
kaj stimuli produktajn penadojn. Fakte, posedrajtoj de la propra
korpo kune kun la observado de antaŭaj rajtoj nature necesigas
posedrajtojn je la rezultoj de ies propra marĝena laboro, ĉar iu, kiu
posedas sian propran korpon, povus rifuzi laboradon se oni rifuzus al
si la posedrajton je ĝiaj rezultoj.
Anarki-kapitalismo malakceptas ĉiajn "pozitivajn rajtojn" (ekzemple,
la "rajto je protektado per la laboro de aliaj", la "rajto je nutrado
per la elspezo de aliaj", la "rajto por ricevi minimuman salajron de
aliaj"), kaj defendas ĉiajn "negativajn rajtojn" (ekzemple, la "rajto
ne suferi atakon de iu ajn", la "rajto ne suferi ŝteladon de
la propra nutraĵo", kaj la "rajto ne suferi konfiskadon de la propra
salajro"). Ĝi estas malsama ol minarkiisma libertarianismo nur ĉar ĝi
konsideras "protektadon fare de aliaj" ankaŭ pozitiva servo kiun oni
devas malakcepti kiel rajto, kaj oni ne povas postuli la protektadon
de registaro, sed devus persone preni rimedojn aŭ organiziĝi kun
aliaj, por efikigi la respekton de siaj propraj posedrajtoj.
Anarki-Kapitalismo, firmaegoj kaj kontraktoj
Dum anarki-kapitalistoj kredas ke privataj firmaoj, naskitaj el
volontaj kontraktoj, estas la plej bonaj (plej moralaj kaj plej
efikaj) maniero por konduti homajn aferojn, ili ne subtenas
firmaegojn kiel nuntempe subtenataj de registaroj. Plej notinde,
ili rigardas limigitan respondecon por firmaegoj kiel granda
malutilo farita al ĉiuj personoj, kiuj ne havas la rajton procesi
kontraŭ ili por misefiko aŭ ŝuldo. Aliaj nekonvenaj privilegioj
inkluzivas diversajn subvenciojn kaj regulojn por oficialaj
'laborantoj' kaj 'dungantoj', apartan protektadon donata al oficialaj
laborkontraktoj kontraŭe al aliaj privataj kontraktoj, ktp.
Laŭ anarki-kapitalistoj, kontraktoj ĝenerale, kaj laborkontraktoj
specife, estas nur speciala kazo de volontaj interŝanĝoj de posedaĵoj
(inkluzive de la propraj tempo kaj laboro, posedaĵoj kaj kapitalo,
ktp), en kiuj individuoj rajtas partopreni. Individuoj rajtas lice agi ĉiel ajn per siaj propraj posedaĵoj, por protekti kion
ajn ili gajnis de tiaj kontraktoj; sed ili ne rajtas havi apartan
protektadon: tio, ke du (aŭ pli) individuoj iam interkonsentis pri io
ne signifas, ke ĉiuj subite ŝuldas al ili protektadon inter ili mem, de
krompartioj, aŭ de la hazardoj de vivo.
Pli ĝenerale, anarki-kapitalistoj rifuzas agnoski al ĉiu ajn la
aŭtoritaton de la monopolisto por deklari ĉion ajn 'oficiala'
kontraŭe al aliaj 'neoficialaj' aferoj - ĉiu ajn rajtas deklari ĉion ajn
'oficiala' por si, kaj ankaŭ estas libera elekti ĉu
li deziras doni valoron al la 'oficiala' stato deklarita de
aliaj individuoj. Do 'oficialaj' geedzeco, kontraktoj, dungeco, ktp,
ne meritas apartan juran staton laŭ anarki-kapitalistoj—sed,
kompreneble, pli oftaj formoj eble havos pli ampleksan
jurisprudencon ol pli maloftaj formoj, do estos pli malmultekostaj por
efektivigi, kio faras ilin pli dezirindaj.
Anarki-kapitalismo kaj perforto
Anarki-kapitalistoj, same kiel klasikaj liberalistoj ĝenerale, pensas
ke perforto estu rezervata sole por sindefendo. Ili emas abomeni
perfortajn agojn kaj revoluciojn kiel "normala" maniero por antaŭenigi
aŭ trudi iliajn opiniojn, eĉ kontraŭ la registaroj kiujn ili malamas.
Ja, la plejmulto da anarki-kapitalistoj pensas ke edukado kaj ŝanĝo
de la publika opinio estas la sola ebla maniero por antaŭenigi
anarki-kapitalismon; kelkaj kredas je fondi libertarianisman socion ĉe
iu teritorio kiu ne estas regata de ŝtatistoj.
Kelkaj anarki-kapitalistoj estas plenaj pacifistoj,
kvankam multe de ili defendas la neceson de perforta agado kontraŭ
krimaj agoj, kaj iam milito mem kontraŭ danĝeraj imperiismaj aŭ
terorismaj fremdaj ŝtatoj. Tamen, kvankam ili do aprobus perforton
kiel neceson en specifaj okazoj; kvankam ili agnoskus ke registaroj,
kiuj jam havas monopolon je la rimedoj de perforto, estas tiuj kiuj
nuntempe faros tiun perforton, ili kredas ke registaro devus cedi tiun
monopolon je perforto, kaj lasi individuojn organiziĝi libere por pli
bone pritrakti tiajn situaciojn.
Ne ekzistas historio de perforto, terorisma aŭ alispeca, farita de
anarki-kapitalistoj por trudi sian sistemon al aliaj. Tamen, multaj
anarki-kapitalistoj laŭdas la usonan militon de sendependeco, kiu precize konsistis el individuoj, kiuj kunhavis komunajn ideojn kaj kune batalis kontraŭ homoj kiuj provis trudi siajn ideojn al ili; kvankam ili hezitas pri iuj rimedoj uzitaj (impostoj, konskripcio, inflacia mono), kaj pri la rezulto atingita (registaro kiu malrapide iĝis la plej granda registaro en la mondo).
Argumentoj por kaj kontraŭ Anarki-Kapitalismo
Ĉar anarki-kapitalismo estas radikala versio de libertarianismo, la
samaj ĝeneralaj argumentoj por kaj kontraŭ
libertarianismo, neintervena kapitalismo kaj
kapitalismo kutime estas aplikeblaj, escepte pri la jura sistemo, pri
kiu anarki-kapitalismo estas pli specifa kaj malsama ol la kutima
speco de ideologioj de klasika liberalismo.
Ofta miskompreno pri libertarianismo ĝenerale, kaj anarki-kapitalismo
specife, estas rigardi ilin kiel ekonomikaj aŭ
politikaj teorioj. Ili ne estas. Ili estas teorioj pri
juro—pri kio estas lica kaj nelica fari. Ĉi tio specife nuligas
la malfajnajn asertojn laŭ kiuj la nuntempa socio aŭ iu ajn socio estas
jam libertarianisma, ĉar ĉiuj estas finfine liberaj por obei aŭ
malobei kaj elektas toleri la regulojn de la sistemo. Ja,
libertarianoj havas teorion de "natura juro", t.e., kio juro devas esti; kaj dum pozitiva juro (juro kiel oni agnoskas ĝin) ne
akordas kun natura juro, la socio ne estas libertarianisma. Specife,
la rajto de ĉiu ajn secesii el regno, kiun tiu konsideras netaŭga,
devas esti respektata. Se ne, tiam malkunlaborado estas morale prava (vidu civila malobeo).
Aliaj movadoj kun simila kredo je la ekzisto de natura juro argumentas paralele, sed kun malsama ideo pri tio, kio ĉi tiu juro implicas pri homa konduto. Ekzemple, la Verda Movado enhavas fortan
specon de tiel nomata verda anarkiismo kun ideo de natura juro bazita
sur la scienco de ekologio, kaj pli minimumismaj subtenantoj de "eko-anarkiismo". La konverĝo inter ĉi tiuj movadoj kaj doktrinoj de sindikatismo kaj anarki-kapitalismo kaŭzas, ke iuj
observas ke verda politiko ofte estas libertarianisma, kaj multaj
politikaj ideoj, ekzemple, la verda impost-ŝanĝo, similas al rimedoj
rekomendata de libertarianoj kaj anarki-kapitalistoj. Tiaj
rimedoj, grandskale, emas erozii la specialan staton de ŝuldo
(kiu bezonas fortan ŝtaton por garantii kaj kolekti ĝin) sed rigardas
profiton kiel la bazon de prospero.
Ĉi tiu komuna forto de movadoj kiu havas malsamajn ideojn pri natura
juro estas unu el la ĉefaj argumentoj por anarki-kapitalismo: ĝi
akomodas diversecon.
Kiel ajn ili rigardas diversecon aŭ biologian diversecon kiel
valoron, multaj anarki-kapitalistoj akceptas rolon por forta
centralizo de iuj povoj, specife se tiuj estiĝas per
persvadado kaj bona servado, kaj limigi centralizitan povon limigus posedrajtojn.
Monopolo
Libertarianoj ne kontraŭstaras laŭfaktajn monopolojn (firmoj kiuj
hazarde nuntempe estas la sola provizanto de iu servo), nur laŭjurajn
monopolojn (firmoj kies monopolo estas garantiata per leĝo kaj kies
konkurantoj estos malhelpataj kaj pelataj per publika perforto). Laŭ
libertarianoj, laŭfaktaj monopoloj aŭ kvazaŭ-monopoloj povas
ekzisti nur mallongedaŭre, pro ia lastatempa teknika aŭ organizada
novenkondukaĵo kiun la konkurantoj ne jam kopiis; ne estas potenco misuzi, ĉar iliaj klientoj ĉiam povas ĉesi aĉeti de ili kaj komenci
aĉeti de konkuranto, kiuj leviĝos de mizero al
riĉeco je la tago kiam la monopolisto komencas fari
'troajn' postulojn. "Voĉdoni per siaj piedoj kaj sia mono" (t.e.,
morala aĉetado) anstataŭ "voĉdoni per sia voĉo kaj la mono de ĉiuj
aliaj"—individua elekto anstataŭ kolektiva elekto - estas la meĥanismo
de libertarianoj ĝenerale, kaj de anarki-kapitalistoj specife.
Aplikante ĉi tiun argumenton al la protektado de individuaj posedrajtoj,
anarki-kapitalistoj ne timis lokajn monopolojn aŭ oligopolojn en la
merkato de justo, dum oni respektas la individuan rajton secesii kaj elekti sian
propran peranton por defendado aŭ fondi novan firmaon.
Aldone, miskompreno pri la naturo de privataj (aŭ publikaj) sistemoj de
protektado kaj justeco ofte estas la fonto de asertoj de
kontraŭuloj al anarki-kapitalismo. Ekzemple, maldekstraj anarkiistoj
rigardas ĉiujn posedaĵojn kiel privilegio efikigita de la registaro, sed ne
eĉ pripensas la eblon aŭ neeviteblecon ke armitaj individuoj defendos tion, kion ili asertas estas siajn proprajn posedaĵojn, aŭ sole aŭ
kunlaborante en grupoj. Pli ĝenerale, kiam oni parolas pri registaroj,
sistemoj de justeco, ktp, ili ofte pensas laŭ koletivismaj rilatoj kaj
ne povas eĉ kompreni la individuisman starpunkton de
anarki-kapitalistoj kaj individuismaj anarkistoj, kiuj konsideras ĉian ajn
kolektivisman decidon kiel premadon de la politika malplimulto fare de la
politika plimulto. Ĉi tiaj debatoj estas rigardataj laŭvice kiel ridindaj en si mem de tiuj, kiuj rigardas la "dekstran-maldekstran spektron" kiel
neakordigablan kaj artefaritan abstraktaĵon kiu simple instituciigas
debaton pri la ekzistanta sistemo de posedrajtoj, anstataŭ pripensi la
vivcelojn plenumitajn per tiaj estaĵoj.
En "Greens and Libertarians: the Yin and Yang of our political future" ("Verduloj kaj Libertarianoj: la jino kaj jango de nia
politika estonteco"), Dan SULLIVAN, usona libertariano, esploris la
tipajn vidpunktojn pri monopolo kaj kreis novan vertikalan
spektrumon. Li argumentis ke tiuj du politikaj movadoj malakordis pri
la taŭga amplekso por solvoj sed ĝenerale ili rigardas multajn
problemojn same, kaj malestimis dekstrajn-maldekstrajn argumentojn. La
komuna kredo je natura juro ebligas almenaŭ, ke ili debatos siajn
malsamojn amikece, kion la tradicia dislimo inter laborantoj
kaj estroj ne permesis.
La evoluigo de la interreto kaj
kriptografiaj rimedoj kreas novan eblecon por atingi iom
de la aspektoj de anarki-kapitalismo ĉe la interreto (aŭ 'en
kiberspaco'). Pseŭdonima komunikado permesas provizi servojn, precipe
informajn servojn (ekzemple, konsultado, tradukado, programado, ktp)
sen malkaŝi la identecon de la persono kiu provizas servon kontraŭ anonima elektronika mono. Ĉar leĝoj ne povas efiki sen
koni la identecon de personoj, la rilataj leĝoj iĝas senefikaj. (Ĉar
eĉ la loko (lando) de la individuoj estas nekonata, ne estas klare
eĉ la leĝoj de kiu ŝtato estos malatentataj. Laŭ unu senco, 'kiberspacon', oni povas rigardi kiel sendependan teritorion.
Vidu ankaŭ: libertarianismo, anarkiismo, panarkiismo, kapitalismo, klasika liberalismo, kripto-anarkiismo.
Kategorio:Politiko Kategorio:Anarkiismo
DemokratioJuro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Demokratio
----
Demokratio estas formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. (Etimologie : greka - dêmos popolo, kratos potenco.)
En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe plej vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti mortpafita aŭ malaperi, ktp, amaskomunikilojn liberajn el ĉia subbpremoj, kaj funkciantan leĝan ordon, kiu protektas ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: la leĝofaranta, la realiganta (praktike administranta) kaj la juĝa branĉoj (ideo devena el Montesquieu). En la germana kaj nordeŭropa tradicio oni pli akcentas la popolan suverenecon.
Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de Sovetio, nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristoj) ekzistas nur aspekte, sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ marksismo-leninismo, la historie plej alta formo de demokratio estus la socialisma demokratio, kiu estiĝis per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj totalisma Stalinismo, kaj tial nun havas plu nur malmultajn subtenantojn.
Bazaj kondiĉoj de liberala demokratio
Laŭ la nuntempe plej vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj :
; • Egaleco. : Demokratio supozigas egalecon inter la civitanoj, sen ia distingo pri socia klaso, raso, sekso aŭ religio. Ĉiuj civitanoj estas egalaj je rajtoj. El tiu egaleco rezultas la ekvacio : unu homo = unu voĉo. ~ Egaleco tamen estas jura egaleco, ne fakta egaleco. Ĝi postulas, ke la samaj juraj reguloj aplikiĝu egalece al la civitanoj, kiuj estas en sama situacio (egaleco ne forigas diversecon), tamen ĝi malfacile kongruas kun socioj kie la faktaj malegalecoj estas kruele drastaj.
; • Leĝeco. : Larĝasence, leĝeco signifas obeon al la juraj reguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu juraj reguloj, kiuj estas akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la policaj fortoj, kaj de la regantoj mem. Por ke demokratio ekzistu, la civitano devas esti kaj la faranto de la leĝo kaj ties obeanto.
; • Libereco. : Demokratio, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas politikan liberecon, t.e. liberecon partopreni la publikajn aferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas liberaj partopreni la regadon, ĉu elektante la regantojn/registojn (balota elekto) ĉu decidante mem (referendumo). ~ Sed libereco en demokratio estas ankaŭ opinia libereco, kiu nepre kondukas al plurismo, t.e. la akcepto kaj respekto al pluraj politikaj fluoj, inter kiuj civitano povos elekti tiun, kiu al li ŝajnas la plej kapabla estri la publikajn aferojn. Tiu plurismo aperas precipe en multpartia sistemo, en kiu pluraj politikaj partioj vere influas la politikan vivon.
; • Sekvado de la ĝenerala intereso : Ĉar demokratio ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli multaj, aŭ kiu bonas al publika intereso prefere, se necese, al tiu de privilegiitoj, ĉiaspecaj feŭdismoj, ktp. Demokratio estas je la servo de la popolo, kaj devas zorgi pri ties bono.
Malgraŭ ĉi tiuj kvar kondiĉoj, demokratio tre ofte puŝiĝas al neevitebla regulo : la regulo/principo pri plimulto, kiu postulas, ke la adoptotaj decidoj estu tiuj, kiuj akiros la plej grandan nombron de voĉoj. La principo pri plimulto tiel povas kaŭzi subpremon de sendefendaj malplimultoj fare de la plimulto kaj la riskon de en si mem demokratiaj decidoj, kiuj atencas la demokratiajn liberecojn. Pro tio la moderna demokratio supozigas, ke la malplimultoj povu libere sin esprimi kaj roli en la politika vivo, kaj ke la zorgo pri ĝenerala intereso atentu ankaŭ samtempe je rajtoj de individuoj kaj malplimultoj, almenaŭ se tiuj estas malfortaj kaj ne riskas subpremi la aliajn sed ja esti subpremitaj de la aliaj.
Ide-historia rimarko
La moderna demokratio devenas grandparte el la anglo-saksona juroevoluo, kiu komenciĝis per la Magna Charta Libertatum 1215. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la suvereno direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (= aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. - Nur fine de la Franca revolucio de 1789 kaj dum la 19-a jarcento la laboristaj klasoj siavice postulis ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. - Post ĝermoj, dum la 16-a jarcento en LA BOETIE kaj tekstoj kiel Vindiciae contra tyrannos, eŭropaj pensuloj de la 17-a jarcento kiel Grotius aŭ Thomas HOBBES ellaboris la koncepton Socia kontrakto. Pensuloj kiel Locke, Montesquieu kaj Jean-Jacques ROUSSEAU provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo :
; • unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto;
; • aliaflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomion rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido.
Tiu sistemo, kiu dum la 19-a jarcento havis la nomon "liberalismo" (ne konfuzu ĝin kun la moderna ekonomia liberalismo) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malagaleca socio, kaj (legu la "Politeia" de Platono), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la despotismo de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere pivileĝitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La amerikaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la konstitucio donu sekurecon kontraŭ la despotio de la popolo.).
Intertempe la antaŭe negativa sono de la nocio paliĝis. Tiun negativan sonon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, pli ol du mil jarojn. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksona tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (policentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikitajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto SARTORI, oni nomu la modernan demokration "liberaldemokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio.
La sistemo de la rajtoj de libereco estas konkretigita en la diversaj katalogoj de homaj rajtoj. Pere de la deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj de la 10-a de decembro 1948, kompletigita de pluraj fakaj internaciaj interkonsentoj pri civilaj rajtoj, protekto kontraŭ torturo kaj aliaj humiligaj malhomaj traktadoj, k.t.p., kaj laste sed ne balaste la (en Hago, ĝi ricevis internacijuran validecon.
La demokratiaj kaj liberecaj valoroj povas esti konsiderataj pli adekvataj al grandaj socioj ol la antaŭ- kaj kontraŭdemokratiaj valoroj, ĉar ili ebligas bonan kunvivadon eĉ kun malkonsento, kun plurismo de la vivoformoj, anstataŭ provi perforte forigi la malkonsenton, ĉar tio iam certe fiaskos. La demokratiaj valoroj ne enhave determinas, kiamaniere oni vivu kaj pensu, sed ili celas al formala reguligo de la kunvivado sub la kondiĉo de malkonsento. Juriste dirite, ili estas pli procesjuraj (proceduraj) ol materialjuraj (enhavaj). Sen homaj rajtoj ne temas pri demokratio en la moderna senco, sed pri despotismo de la plimulto. Tial oni foje konsistigis demokration en respekto de individuaj rajtoj, sed krom, ke tio estas tute preterlasi ties esencan difinon ("povo de la popolo", diference ja aliaj tipoj da socioj kaj povoj) kaj forgesi ke la popolo estas konsistigita de individuoj! Tiu simpla konstato montras, ke sen protekto de individuaj rajtoj ne estas demokratio kaj, ke defendo de individuoj neprigas defendon de interesoj de la popolo ĉar ne io ajn alia estas la popolo ol vivantaj individuoj! Distingiĝas demokratio celante ne forgesigi, ke ĉiu el tiuj individoj havas samajn rajtojn, kaj ke politika strukturo devas tiom zorge atenti je la interesoj de kiu ajn, de aliaj socioj, kie estas privileĝiitaj klasoj aŭ grupoj. Ofte despotismo estas starigita "nome de la popolo", sed ĝenerale por la intereso de individuo, partio, jam reganta malplimulto, aŭ nove formita reganta klaso. Sen vera demokratio la liberecoj ne fakte ekzistas por ĉiuj civitanoj, sed servas al nur kelkaj por pli bone subpremi la aliajn.
Per krudaj rimedoj (puĉoj, "Taĉmentoj de la morto", k.t.p.) aŭ malnaivaj kaj arte ellaboritaj rimedoj (kiel monopoligo de la amaskomunikoloj, monaj baroj kiuj fakte malhelpas al la popolo partopreni en la politika vivo, aŭ aliaj eĉ pli ruzaj kaj insidaj rimedoj) demokratio, dum ĝi havas la eksterajn formojn de demokratio, ofte estas tordita kaj havas nur la nomon demokratio; fine eĉ la simplaj juraj garantioj povas esti trompitaj en pezaj kaj sepsaj etosoj. Libereco de agado (kondiĉe ke ĝi ne damaĝu al aliaj) kaj pensado do, el la vidpunkto de la individuo, estas la antaŭkondiĉo mem de la demokratiaj valoroj.
La naskiĝo de demokratio
- En antikva Helenio demokratio ekis en Ateno en jaro -508, kiam Klisteno lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton", li havis kontraŭ si la riĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de ekstera regno, t. e. Sparto. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj.
- En Romio, longa historio de klasbataloj unue inter la Patricioj la Plebo, poste la riĉuloj (el la du klasoj) kaj la proletoj kondukis al kompleksa respublika sistemo, kiu neniam estis vere demokrata, pro multspecaj sistemoj kaj artifikoj de la superaj klasoj kiuj celis malhelpi, ke la popolo havu influon aŭ manipuli tiun ĉi, aŭ perfortaĵoj ĉiaspecaj kaj fine enlanadaj militoj.
- Ĉe ĝermanaj popoloj pluraj institucioj estis antaŭformoj de demokratio, eĉ pli demokrataj ol tiuj de Grekio, kiuj valoris nur por la civitanoj (ĝenerale nur 10% de la loĝantoj), malinkluzivante ĉiujn virinojn, la alilandanojn kaj la multajn sklavojn)
- Kiel la komencon de moderna demokratio oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la 19-a jarcento. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke la virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado). Pri vere egala balotrajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Finnlando estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, en la jaro 1905, lastaj regionoj en Eŭropo estis certaj kantonoj de Svisio, kiuj donis al virinoj balotrajton nur en la 1970-aj jaroj. En multaj landoj daŭre ne ekzistas ĝenerala kaj egala balotrajto.
ja:民主主義
ko:민주주의
simple:Democracy
th:ประชาธิปไตย
KapitalismoPolitiko > Kapitalismo
----
Ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto kaj/aŭ kreo de valoro kaj riĉeco kiel kontentigo de la konsumanto. Ĝi elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj. La efika maksimumigo per la serĉado de profito (profitigo de la investo en kapitalo). Ĝi devas samtempe esti entreprene riska kaj kun la respekto de leĝaro.
Kapitalismo esta evoluanta koncepto, kiu deriviĝas de pli fruaj eŭropaj praktikoj
(vidu: Feŭdismo, Imperiismo, Merkantilismo). Kapitalismo estas vaste konsiderata kiel
la dominanta ekonomia sistemo en la mondo. Ekzistas daŭra debato pri la difino, naturo, kaj
amplekso de ĉi tiu sistemo.
Kapitalismo ĝenerale aludas
- aron da ekonomikaj praktikoj, kiuj eninstituciiĝis en Eŭropo inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj, speciale koncernantaj la formadon kaj kormercadon en posedo de korporacioj (vidu: Korporacia personeco kaj Kompanioj) por aĉetado kaj vendado de varoj, speciale kapitalaj varoj (inkluzive de tero kaj laboro), en relative libera (t.e., libera de ŝtata regado) merkato
- konkurantajn (kaj disputemajn) teoriojn, kiuj disvolviĝis en la 19-a jarcento, en la kunteksto de la industria revolucio, kaj en la 20-a jarcento, en la kunteksto de la Malvarma Milito, kiuj celis pravigi la privatan posedadon de kapitalo, klarigi la funkciadon de tiaj merkatoj, kaj gvidi la aplikadon aŭ forigon de registara reguligo de posedaĵoj kaj merkatoj
- kaj kredojn pri la avantaĝoj de tiaj praktikoj.
Post kolapso de la socialismo, la kapitalisma produkta sistemo reaperis en iamaj socialismaj landoj. Tie oni privatigis (kaj reprivatigis t.e. redonis la alŝtatigitajn proprietojn) la ŝtatan proprieton kaj tiel ili atingiskelkfoje pli grandan proporcion de la privata ekonomio ol en kelkaj malnovaj kapitalismaj landoj.
Fine de la 20-a jarcento, komence de la 21-a jarcento, la ŝtatoj pli kaj pli dekonstruas la doganojn (vidu MOK), malpliigas la subvenciojn tiel formanta veran konkurson surmerkatan. Sed la fortiĝanta globalismo (libere moviĝanta kapitalo) kaŭzis streĉon en la pli evoluintaj landoj, ĉar la laboristoj devas konkuri kun la laboristoj de la evoluantaj landoj. Tiel okazis ekzemple en 2004, ke Siemens kaj aliaj grandaj firmaoj ĉantaĝis la laboristojn, postulante plian laboron kontraŭ sama salajro.
- vidu: Listo de Firmaoj (listo de la plej gravaj kapitalismaj mondfirmaoj)
Ekstera ligo:
- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=105 Funkciado de la kapitalisma ekonomio] skizo de Petro LEVI
Kategorio:Ekonomio
ja:資本主義
th:ทุนนิยม
LiberalismoKlasika liberalismo estas termino fabrikita de
libertarianismaj politikaj teoriistoj je la
20-a jarcento por distingi inter ilia ideologio kaj tiu de 20-aj jarcentaj
liberaluloj kaj signifi ke libertarianismo, ne liberalismo,
estas fidela al historia liberala pensado. Ĝi sekvas tradicion de pensado de
John LOCKE al Adam SMITH al Frederic BASTIAT al
Ludwig von MISES al Friedrich August VON HAYEK al Anthony de JASAY, de
filozofoj, ekonomikistoj, kaj politikaj pensuloj, kiuj studias kaj
antaŭenigas individuan liberecon, notinde kontraŭ la arbitra povo de
registaroj. Vidu Libertarianismo.
Klasika Liberalismo kontraŭ Politika Liberalismo
Klasika liberalismo estas tradicio de pensuloj kiuj evoluigis ideologion
kontraŭa politiko. Politika liberalismo aliflanke, estas
tradicio de politikistoj (precipe de britaj kaj usonaj liberalaj partioj),
kiuj nur pretendas malprecizan rilaton kun iuj liberalaj pensuloj. Ekzistas
malmulte da komunaĵoj inter la du.
Ekzemple, John STUART MILL, kies verkoj estis notinde influitaj de lia
socialisma edzino, laŭ libertarianoj estas periferia aŭtoro
en ilia filozofia tradicio, dum politikaj liberaluloj konsideras lin, kiel
parlamentano, kiel ĉefa persono en ilia tradicio. Lord ACTON, klasika
liberala aŭtoro, ankaŭ agnoskite influis
Gladstone, liberala politikisto. Fine, iuj renomaj ekonomikistoj
je la 1920-a kaj 1930-a jardekoj, tia kia John Maynard KEYNES, kiam
kolektivismaj teorioj estis plej influaj, forkonfesis la
fundamentajn principoj de klasika liberalismo dum ili ankoraŭ pretendis la
nomon "liberalulo" kontraste al malkaŝe kolektivismaj ekonomikistoj. Tio
estas la limo de la rilato inter ĉi tiuj du tradicioj.
Disputata signifo de la termino
Iuj provas limigi la terminon klasika liberalismo do ĝi haltis en la
19-a jarcento proksimume. Libertarianoj argumentas ke ne ekzistas
interrompon, neniun amasan forkonfesadon de la pasinteco kaj neniun branĉigon
en la klasika liberala tradicio - nur solan neinterrompitan tradicion, la sola
kiu pretendas rajton al iaj teoriistoj kiaj Locke, Hume, Smith, Say, kaj
Bastiat, kontraŭe ol Hobbes, Rousseau, Proudhon kaj Marx.
Simile, iuj dividas klasikan liberalismon inter politika liberalismo kaj
ekonomika liberalismo, por ebligi konsiderado de liberalaj pravigoj de
demokratio sendepende de liberalaj pravigoj de
kapitalismo. Sed libertarianismaj pensuloj sin mem argumentas
ke tiu vidpunkto maltrafas la puntko, ĉar la klasika liberala tradicio estas
nek politika nek ekonomika: ĝia estas teorio de juro - de tio kio
estas aŭ ne estas legitima por fari.
Nuntempe la tielnomata Liberalismo signifas la liberon por la kapitaloposedantoj je ekspluati libere la laboristaron kaj riĉfontojn de la mondo. Ĉio, kio povas kontraŭmeti reziston je la maksimumigo de l'profitoj - sindikatoj, reguloj cele protekti Ĉirkaŭaĵon, Publikaj servoj, aŭ nacia sendependeco - devas esti rompita kaj detruita.
- Vidu Libertarianismo, kapitalismo.
- Rilataj temoj: Anarki-kapitalismo, Minarkiismo.
- Partoj de la klasika liberala tradicio: Aŭstria skolo de ekonomiko, Ĉikaga skolo de ekonomiko.
- Vidu ankaŭ Liberalismo, Politika liberalismo, Novliberalismo
- Kontraŭa vidpunktoj: Socialismo, Merkantilismo, Konservatismo.
Kategorio:Politiko
Kategorio:Filozofio
ja:自由主義
simple:Liberalism
LibertarianismoPolitiko > Libertarianismo
----
Libertarianismo estas filozofio kiu subtenas individuajn rajtojn
kaj limigitan registaron kaj ŝtaton. Libertarianoj opinias ke individuoj devus esti
liberaj por fari ion ajn ili deziras, se nur ili ne malrespektas la rajtojn de
aliaj. Plue ili kredas ke la sola lica uzado de perforto, aŭ publika aŭ
privata, estas por ŝirmi ĉi tiujn rajtojn. Por libertarianoj, ne ekzistas
"pozitivajn rajtojn" al nutraĵo aŭ ŝirmejo aŭ kuracado, nur 'negativajn
rajtojn' por ne esti atakita, misuzita, rabita, cenzurita, ktp.
Terminaro
La termino "libertarianismo" estas pli malnova, sed tiusence estas uzita nur
ekde 1955. La termino estis unue enkondukata en Usono (Libertarianism) de pensuloj kiuj rigardis sin mem kiel la kontinuado de la tradicio de
klasika liberalismo de la antaŭa jarcento. Ĝis kiam la termino
liberalismo fariĝis signifi en Usono kredon je modera regulado pri la
ekonomio kaj modera redistribuado de mono pere de la registaro. Ĉi tiuj
pensuloj tial nomis sin mem libertarianoj; kaj de Usono la termino kun tiu signifo
disvastiĝis al la cetera mondo.
Tamen, ekzistas ankoraŭ konfuzon, ĉar en Eŭropo, la franca vorto libertaire,
la hispana vorto libertario, la esperanta "liberecano", ktp, pri kiuj la angla termino libertarian estus la laŭetima traduko, tradicie rilatis al ia libertarianisma socialismo, dum modernaj usonaj libertarianoj tute ne estas socialistoj, kaj multaj ne estas anarkiistoj, sed minarkiistoj, t.e., subtenantoj de ia minimuma ŝtato — kvankam la plejmulto pro pragmatismo anstataŭ pro principoj.
Libertarianismo kaj Klasika Liberalismo
Libertarianoj kredas, ke iliaj originoj estis en la pli frua tradicio de
klasika liberalismo dum la 17-a ĝis 20-a jarcentoj, kaj ofte uzas tiu termino kiel sinonimo por libertarianismo, aparte ekster Usono.
Iuj, aparte en Usono, argumentas ke, kvankam libertarianismo havas multan komunan
kun la pli frua tradicio de klasika liberalismo, por klareco kaj precizeco ĉi tiu lasta termino devus esti rezervita por historiaj pensuloj. Aliaj faras la
distingo por apartigi sin mem de la socialismaj kaj
bonfartoŝtataj implicaĵoj de la vorto "liberala" en amerika angla lingvo. Ankoraŭ aliaj, aparte ekster Usono, uzas la terminoj "libertarianismo"
kaj "klasika liberalismo" indiferente por signifi la saman tradicion.
Ĉiuokaze, ĉu oni egaligas ilin, ĉu ne, libertarianismo kunhavas la opiniojn,
rimedojn, kaj alirojn kun pli frua klasika liberalismo. Ĝi havas malmultajn
komunaĵojn kun tiel nomata "bonfarta liberalismo" aŭ socialismo. Multaj
ekonomike orientitaj libertarianistoj uzas la vorton "socialisto" preskaŭ
interŝanĝeble kun 'ŝtatismano', kiam ili kritikas siajn kontraŭulojn, eĉ
dekstranajn kontraŭulojn, de la argumento, ke socialismo estas la sola konsekvenca (familio de) ŝtatismaj ideologioj! Oni eble povas kompari ĉi tion kun Marksisma uzado de terminoj kiel ekzemple "kapitalisma" kaj "burĝa" kiam ili kritikas aliajn maldekstrulojn.
Libertarianismo en la politika spektro
En kelkaj landoj (ekzemple, Pollando), libertarianismo estas nomata
"konservativa liberalismo", kie "konservativa" signifas ne-socialisman. En Usono ankaŭ, kelkaj libertarianistoj sentas sin esti konservativaj kaj kelkaj
konservativuloj sentas sin esti libertarianismaj, ĉar ambaŭ grupoj agnoskas
kiel ilia la ideologio de la fondintaj patroj de Usono. Tamen, eblas
tute facile distingi du malsamajn kaj oftajn kontraŭjn tradiciojn, kaj temas nur pri afero de terminaro kiam konfuzo okazas. Friedrich August VON HAYEK
klarigis ĉi tiun opozicion en lia artikolo "Kial mi estas ne konservatulo"
(angle: "Why I Am Not a Conservative" [http://hem.passagen.se/nicb/cons.htm]).
Libertarianismo havas signifajn malsamojn de kaj konservativismo kaj
socialismo: vidu politika spektro. Libertarianoj opinias, ke konservativuloj aprobas ekonomikajn liberecojn sed ne personajn liberecojn, dum socialistoj aprobas personajn liberecojn sed ne ekonomikajn liberecojn, kaj libertarianoj postulas ĉiom de tiuj liberecoj.
Libertarianoj preferas ne esti nomataj "dekstranaj". Ja, ili malakceptas
la unudimensian dekstran/maldekstran dupartigon kaj anstataŭe proponas
dudimensian spacon kun persona libereco je unu akso kaj ekonomika libereco je
la alia. Fakte iam oni rigardis libertarianismajn ideojn kiel maldekstraj en
la politika spektro (ekzemple, je la 17-a jarcento, la Whig-oj estis
revoluciuloj, kaj je 1848, Frédéric BASTIAT sidis ĉe la maldekstra flanko de la Asembleo) - vere, la ekvilibro de politikaj opinioj moviĝis multe, dum la kontraŭ-politika tradicio de libertarianismo ne moviĝis, nur evoluis kaj kreskis.
Individuismo, Libereco, Respondeco, Posedaĵo
La fundamentaj valoroj por kiuj libertarianistoj luktas estas individua
libereco, individua respondeco kaj individuaj posedrajtoj. Libertarianoj
havas malsimplan teorion pri ĉi tiuj valoroj, kiujn ili defendas. Ĝi ne ĉiam
konformiĝas al 'tipaj' ideoj pri libereco, kaj rigore kontraŭas al
kolektivismaj ideoj tiurilate. Ekzemple, ili opinias ke
personaj liberecoj (privateco, parollibereco, ktp) estas nedisigeblaj de
ekonomikaj liberecoj (libereco por komerci, labori, aŭ investi). Ili faras ĉi
tiun punkton por kontrastigi sin de socialistoj, kiuj kredas ke ekonomika
regulado estas necesa por persona libereco, kaj de konservativoj de granda
komerco, kiuj ligas liberecon komerci kun limigaj reguloj pri personaj aferoj kiel ekzemple seksaj rilatoj kaj parolado.
Estas ĉefa punkto por multaj libertarianoj, ke originale nur
individuoj havas rajtojn, neniam grupoj, ekzemple nacioj, rasoj, religioj,
klasoj, aŭ kulturoj. Pro ĉi tiu principo ili rigardas kiel sensencaĵon diri
(ekzemple) ke oni povas fari maljustaĵon al klaso aŭ raso kiam mankas specifaj
maljustaĵoj faritaj al individuaj anoj de ĉi tiu grupo. Ĝi ankaŭ sapeas
retorikajn esprimojn kiel ekzemple "La registaro rajtas ...," ĉar sub ĉi tiu
formulado "la registaro" havas neniujn originalajn rajtojn, sed nur tiujn devojn
kiujn individuoj lice komisiis al ĝi sub iliaj rajtoj. Libertarianismo ofte
interkroĉiĝas nete kun rigora konstruismo en la konstitucia senso.
La klasika problemo en politika filozofio pri la legitimeco de posedrajtoj
estas esenca laŭ libertarianistoj. Ofte ili pravigas individuajn posedaĵojn
surbaze de memposedeco: oni rajtas posedi sian propran korpon; la rezultojn de
sian propran laboron; posedaĵojn kiujn oni akiras de libervolaj agoj de
antaŭaj legitimaj posedantoj, per komerco, donaco aŭ heredo, ktp. Posedrajtoj
pri disputataj naturaj rimedoj estas pli problemaj. Libertarianismaj solvoj
kiel koloniado estis studataj de John LOCKE ĝis Murray ROTHBARD.
Kontraŭŝtatista doktrino
Libertarianoj opinias ke ekzistas etendita sfero de individua libereco
difinita de la korpo kaj posedaĵoj de ĉiu individuo, kaj neniu, nek privata
civitano nek registaro iuokaze rajtas malobservi ĉi tiun limon. Ja,
libertarianoj opinias, ke neniu organizo, inkluzive de registaroj, povas
havi ian ajn rajton krom tiuj kiujn ĝiaj anoj volonte transdonas al ĝi. Ĉi tio implicas ke tiuj anoj devis havi tiujn rajtojn dekomence por transdoni ilin.
Do, laŭ libertarianoj impostado kaj regulado estas en la plej bona kazo
neeviteblaj malbonoj, kaj kie nenecesaj estas simple malbonaj. Registara
elspezado kaj reguloj devus esti reduktitaj pro tio, ke ili anstataŭigas
nevolontan publikan elspezadon por volonta privata elspezado, kaj anstataŭigas
privatan moralecon per publika perforta devigo. Laŭ multaj libertarianoj,
registaroj ne devus establi lernejojn, reguligi industrion, komercon aŭ
agrikulturon, aŭ regi socialajn bonfartajn programojn. Registaroj ankaŭ ne
devus limigi liberan paroladon, seksajn agojn, vetludadon, uzadon de
narkotaĵoj, aŭ aliajn senviktimajn krimojn. Laŭ
libertarianoj, la ĉefa devigo de la registaro devus esti
"Laissez-faire" — "Lasu fari"
Anarkiistoj kaj Minarkiistoj
Ĉiuj libertarianoj konsentas, ke registaro devus esti limigita al tio, kio
estas rigore necesa, nenio pli, nenio malpli. Sed ne ekzistas ĝeneralan
konsenton inter iliaj pri kiom da registaro estas necesa. Tial,
libertarianoj estas plue dividitaj inter la minarkiistoj
kaj la anarki-kapitalistoj, kiuj estas pridiskutitaj
plidetale en tiuj artikoloj.
La minarkiistoj opinias ke "minimuma" aŭ "noktogardista" ŝtato estas necesa
por garantii posedrajtojn kaj civilajn liberecojn, kaj sole por tiu celo.
Laŭ ili, la taŭgaj funkcioj de la registaro eble inkluzivos la subtenadon de la
justico, la polico, la armeo, kaj eble kelkaj aliaj esencaj funkcioj. Dum ili
estas teknike ŝtatistoj ĉar ili subtenas la ekziston de
registaro, ili indignus pri la implicaĵoj kutime signifitaj de ĉi tiu termino,
pri fido pri registara solvado de iu ajn problemo.
La anarki-kapitalistoj opinias ke eĉ en aferoj de justico kaj protektado kaj
precipe en tiaj aferoj, agado de konkurencantaj respondecaj individuoj
(libere organizigitaj en firmaojn, kooperativojn, aŭ organizojn de ilia elekto)
estas multe pli bone ol agado de monopolismaj registaroj. Dum ili estas
teknike anarkiistoj, ili insistas malakcepti la implicaĵojn
ofte signifitaj de ĉi tiu termino pri subtenado de
socialisma utopio.
Minarkiistoj opinias, ke ili estas realismaj dum anarki-kapitalistoj estas
utopiaj por kredi, ke oni povas tute senesti je registaroj.
Anarki-kapitalistoj opinias, ke ili estas realismaj kaj minarkiistoj estas
utopiaj ĉar ili kredas, ke oni povas reteni ŝtatan monopolon por perforto
interne de ia ajn prudentaj limoj.
Ĉi tiu malkonsento estas tre amikeca, kaj ne estas la fonto de iu ajn profunda
malamo, malgraŭ la kelkfojaj komplikaj teoriaj argumentoj. Libertarianoj
sentas pli forte pri ilia komuna defendado de individuaj libereco,
respondeco kaj posedrajtoj, ol pri iliaj eblaj malsamoj inter minarkiismo
kontraŭ anarkiismo. Ĉar kaj minarkiistoj kaj anarkiistoj kredas, ke
ekzistantaj registaroj estas multe tro entrudiĝemaj, la du partioj serĉas
ŝanĝojn en preskaŭ precize la samaj direktoj.
Multaj libertarianoj ne havas pozicion pri ĉi tiu divido, kaj ne zorgas pri
ĝi. Ja, multaj libertarianoj opinias, ke registaroj ekzistas kaj ekzistos
dum la antaŭvidebla estonteco, ĝis la fino de iliaj vivoj, tial iliaj penadoj
estas pli bone elspezataj por batali kontraŭ, enteni kaj eviti la agojn de
registaroj ol por provi elkompreni kiel la vivo povas aŭ ne povas esti sen
ili. Ja, en lastaj jaroj libertarianismo allogis multajn samideanojn kiuj
zorgas malmulte pri tiaj teoriaj aferoj kaj nur deziras redukti la grandecon,
koruptecon, kaj entrudiĝemon de la registaro.
Iuj libertarianismaj filozofoj argumentas ke, ĝuste komprenita, minarkiismo kaj
anarki-kapitalismo ne kontraŭdiras unu la alian. Vidu la anglalingvan artikolon
[http://www.liberalia.com/htm/tm_minarchists_anarchists.htm Revizitado de
Anarkiismo kaj Registaro] de Tibor R. MACHAN.
Utilismo ka Natura Juro
Libertarianistoj emas subteni aŭ aksioman vidpunkton de natura juro, aŭ
utilisman vidpunkton, kiam ili pravigas siajn kredojn. Iuj el
ili (ekzemple, Frédéric BASTIAT), asertas, ke ekzistas naturan harmonion inter ĉi tiuj du vidpunktoj. Ili opinias, ke ili estas malsamaj vidpunktoj pri la sama vero, kaj opinias ke ĝi estas bagatela peni demonstri kiu estas pli vera.
Unu prezentado de utilisma libertarianismo aperas en la libro La Maŝinaro de Libereco de David FRIEDMAN, kiu enhavas ĉapitron pri laŭdire tre libertarianisma kulturo kiu ekzistis en Islando ĉirkaŭ 800 p.K.
Por libertarianismo de la vidpunkto de natura juro, vidu ekzemple Robert NOZICK.
Vidu ankaŭ rilatajn alineojn pri ĉi tiu malsamo en vidpunktoj en la artikolo
pri Anarki-kapitalismo.
Disputoj inter libertarianistoj
Libertarianoj ne interkonsentas pri ĉiu temo. Kvankam ili kunhavas komunan
tradicion de pensuloj de jarcentoj pasintaj ĝis nuntempo, neniu pensulo estas
iam ajn prezentita kiel komuna aŭtoritatulo, kies opiniojn oni devas blinde
akcepti, nur kiel konsulto al kiu oni povas kompari opiniojn kaj argumentojn.
Ĉi tiuj disputoj estas pritraktata en apartaj artikoloj:
- Libertarianismaj vidpunktoj pri intelektaj posedrajtoj
- Libertarianismaj vidpunktoj pri enmigrado
- Libertarianismaj vidpunktoj pri abortigo
- Libertarianismaj vidpunktoj pri mortpuno
- Libertarianismaj vidpunktoj pri naturaj rimedoj
Nuntempaj Usonaj Libertarianistoj
John HOSPERS, Theodora B. NATHAN, Harry BROWNE, Dinesh D'SOUZA
Vidu ankaŭ
- klasika liberalismo; objektivismo; La Projekto por Libera Ŝtato.
- Kontraŭas: merkantilismo; konservativismo; kolektivismo; socialismo; fabianismo; komunismo; naziismo; faŝismo; bonfartoŝtato; planizita ekonomio; ŝtata intervenismo.
- Rilataj temoj: Civila Socio; Malferma Socio
----
En filozofio, libertarianismo signifas neakordigeblisman kredon kiu
asertas ke realeco estas nedeterminisma, libera ago estas tio, kio ne estas
determinita, kaj homoj havas libervolon (t.e., ekzistas liberajn homajn agojn).
ja:リバタリアニズム
MarksismoPolitiko > Marksismo < Filozofio
----
Marksismo estis origine scienca metodaro kiun Karl MARX kaj Friedrich ENGELS evoluigis kaj aplikis en historiscienco, filozofio, sociologio, ekonomiko kaj pliaj fakoj. Poste la nocion oni aplikis al ĉiu autoro au politikisto, kiu estis influita de Marx aŭ asertis agi en lia tradicio.
Enhavo:
- Teorio pri socio komunismo
- Historia materiismo
- Filozofio: dialektika materiismo
------
EdE-M
Marksismo - kiel universala scienca filozofio, bazita sur principoj de dialektika materialismo, celanta revolucian rekonstruon de la tuta homar-socio kaj starigon de nova tutmonda senklasa kaj sennacia sociordo - liveras solidan teorian bazon por la ideo de L. I. En la verkoj de la kreintoj de marksismo - K. Marx kaj F. Engels - oni povas trovi multajn eldiraĵojn pri la lingvo, ĝia deveno kaj evoluo, kaj ankaŭ gravajn argumentojn pruvantajn necesecon de L.I. En siaj verkoj „La rolo de laboro en procedo de homiĝo de simio“ kaj „Deveno de familio, privata posedaĵo kaj ŝtato“ Engels detale analizis la kondiĉojn, en kiuj kreiĝis kaj evoluis la homa lingvo. En sia komuna verko „Germana ideologio“ Marx kaj Engels skribis: „La lingvo estas same antikva kiel ankaŭ la konscio; la lingvo do estas ĝuste la praktika, ekzistanta ankaŭ por aliaj homoj kaj nur per tio ekzistanta ankaŭ por mi mem reala konscio; kaj simile al la konscio, la lingvo aperas nur el Dezono, el la insista bezono rilati kun la aliaj homoj... La lingvo estas produkto de gento... En ĉiu moderna progresinta lingvo la originale memstara idiomo superiĝis ĝis nacia lingvo, parte pro historia evoluado de lingvo el preta materialo kiel en la romanaj kaj ĝermanaj lingvoj, parte pro interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj, kiel en la angla, parte pro kuncentriĝo de dialektoj en unu nacia lingvo kondiĉita de l' ekonomia kaj politika kuncentriĝo. Estas memkompreneble, ke en sia tempo la individuoj plene prenos sub sian kontrolon ankaŭ ĉi tiun produkton de la gento.“ Koncerne al la L I., el tiuj ĉi marksismaj tezoj logike konsekvencas ke: 1. la bezono pri int. rilatoj naskas ankaŭ la bezonon pri L. I., 2. la interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj estas tute natura kaj historie pravigita bazo por L. I. kaj 3. la estonta L I. devas kreiĝi ne spontanee, sed sub plena konscia kontrolo de la homoj, t. e. ĝi devas esti arte orgaizita konforme al aktuala stadio de konomia kaj politika strukturo de la homa scio.
En unu el siaj leteroj al Marx, Engels skribis: „Por Weitling estas malfeliĉo, ke li ne konas persan lingvon: li trovus en ,ĝi langue universelle aute trouvée' (tute pretan universalan ingvon)“. Ankaŭ Marx en sia antaŭarolo por „Mizereco de la filozofio“ skribis: „La disĉipla verko de Proudon pri universala lingvo montras, kun kioma senceremonieco li kaptadis eĉ tiajn taskojn, por kies solvo mankis ĉe li la plej elementaj konoj“. Tiuj ĉi ambaŭ citaĵoj montras, ke Marx kaj Engels, ne kontraŭdirante problemon pri lingvo universala, konsideris ĝin tre serioza kaj postulis almenaŭ, ke la personoj dezirantaj solvi ĝin havu necesajn sciencajn konojn por tio.
Verŝajne kun konsento de Marx estis akceptita la sekvanta rezolucio de 2-a kongreso de Unua Laborista Internacio en Lausanne 1867: „La kongreso opinias, ke lingvo universala kaj reformo de ortografio estus universala bonfaro kaj forte akcelus unuecon kaj fratecon de la popoloj“.
Ankoraŭ pli grandan detaligon de lingva problemo laŭ la marksisma vidpunkto oni trovas en la verkoj de Lenin, pri la nacia problemo. Lenin skribis: „La lingvo estas la plej grava rimedo por interrilatado de la homoj. . . Neniun privilegion nek por iu nacio, nek por iu lingvo! Nek la plej etan ĝenon, nek la plej etan maljustaĵon por la nacia minorito - jen estas la principoj de laborista demokratio. . . La proletaro subtenas ĉion helpantan al foriĝo de la naciaj diferencoj, al falo de la naciaj interbaroj, ĉion farantan la rilatojn inter la nacioj ĉiam pli kaj pli densaj, ĉion kondukantan al kunfluiĝo de la nacioj. Agi alimaniere signifas ekstari en la flanko de reakcia naciema filistraro“. El tiuj ĉi tezoj de Lenin logike konsekvencas ke: 1) neniu nacia lingvo estas akceptebla kiel L.I., 2) estonte la nacioj devas kuniĝi „en supera unueco“ kun forigo de ĉiuj naciaj diferencoj, do devas ekesti unu tutmonda lingvo.
Karl Kautsky skribis en sia verko „Liberiĝo de la nacioj“. „Tre strange, sed ekzistas socialistoj, kiuj pasie batalas kontraŭ asimiligo de la nacioj kaj iliaj kulturoj. Ili opinias, ke kun malapero de diverseco inter la nacioj kaj lingvoj la mondo estus kondamnita al monotoneco kaj mensmizeriĝo. . . Sed oni ne devas bedaŭri pri malapero de multlingveco. . . Dividiĝo de la lingvoj malfortigis potencon de la homaro. Unuiĝo de la lingvoj signifus ĝian leviĝon ĝis la apogeo de potenco. Kontraŭstari tion estus reakcio. . .“
Precipe klaran, netan kaj precizan formuligon de la marksisma rilato al la lingvo universala oni trovas en la verkoj de Stalin. Kontraŭdirante la tezon de Kautsky pri eventualeco de germaniĝo de ĉeĥoj se venkus proleta revolucio en Germanlando kaj Aŭstrio en mezo de la pasinta jarcento, Stalin diris: „la naciaj diferencoj ne povas malaperi en la proksima periodo. . . ili devas resti ankoraŭ por longe eĉ post venko de proleta revolucio en tutmonda skalo. . . kiam la socialismo plifortikiĝos kaj enradikiĝos en la moraro, la naciaj lingvoj neeviteble devas kunfluiĝi en unu komunan lingvon, kiu certe estos nek rusa, nek germana, sed io nova. . . Oni devas ebligi al la naciaj kulturoj elevolui kaj disvolviĝi, elmontri ĉiujn siajn potencojn, por krei la kondiĉojn por ilia kunfluiĝo en unu komunan kulturon kun unu komuna lingvo. Plenflorado de la naciaj laŭforme kaj socialismaj laŭenhave kulturoj en kondiĉoj de la diktaturo de proletaro en unu lando por ilia kunfluiĝo en unu socialisman (kaj laŭforme kaj laŭenhave) kulturon en unu komuna lingvo, kiam la proletaro estos venkinta en la tuta mondo kaj la socialismo enradikiĝos en la moraro, - ĝuste en tio ĉi konsistas la dialektikeco de la leninista ekspono de la problemo pri nacia kulturo.“
La problemo pri helpa int. lingvo ĝis nun ne estas prezentita en la marksisma literaturo same klare kiom tiu pri la lingvo universala. Sed ĉiuj necesaj premisoj por ĝia pozitiva solvo logike konsekvencas el la supre eksponitaj tezoj: la neevitebla plua disflorado de la naciaj lingvoj kaj la plua intensiviĝo de l' internaciaj ritatoj necesigas helpan int. lingvon (sen domaĝi al la estonta komuna lingvo tutmonda) ; samtempe la marksisma koncepto pri la lingvo autaŭdifinas la formon de L. I. (sur bazo de interkruciĝo, miksiĝo, kuncentrigo kaj plua progresigo de la lingvoj konforme al la moderna kulturnivelo de la homaro) kaj ankaŭ la manieron de ĝia kreo (konscia artefara reguligo).
Senpere pri E ĝis nun nur malmultaj aŭtoritatuloj de marksismo ion diris en definitiva maniero. Estas konataj favoraj mencioj pri E de la sekvantaj famaj komunistoj: L. Krasin, Sen Katajama, A. Lunaĉarskij, M. Gorkij, H. Barbusse, F. Kon k. a. La vidvino kaj fratino de Lenin asertas ke li negative rilatis al E., sed en la verkoj de L. tiu ĉi aserto trovas neniun konfirmon.
Multaj verkoj pri marksismo estas eldonitaj en E, parte de SAT („Komunista Manifesto“, „Kom. Dokumentaro“, „K. Marx, lia vivo kaj lia verko“), sed precipe de SEU kaj Ekrelo.
N. NEKRASOV
----
- (angla) [http://marxists.org/esperanto/index.htm esperanta fako de marxists.org ("marksistoj.org")]
[http://www.nodo50.org/esperanto/stumblo.htm La stumblo inter socialismo kaj lingvo internacia] - grava eseo de Alberto Fernandez priskribas la negativan sintenon de ĉefaj teoriistoj pri Marksismo je la estonto de lingvo internacia.
Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:marksismo
Kategorio:Laborista movado
ja:マルクス主義
ko:마르크스주의
simple:Marxism
th:ลัทธิมาร์กซ
zh-min-nan:Marx-chú-gī
Karl MARX
Karlo MARKSO, germane: Karl Heinrich Marx (kárl hájnrihj marks) (naskiĝis la 5-an de majo, 1818, mortis la 14-an de marto, 1883) estis filozofo el Germanio.
Li fondis la skolon de marksismo per sia
hegela analizo kaj kritiko de
kapitalismo. Markso diris ke kapitalismo fariĝos, post lukto inter
la burĝaro kaj proletaro, komunismo. Marksismo aplikita paceme al
demokratio estas socialismo. Dum la 20-a jarcento, komunismo
kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Eŭropo kaj Azio,
precipe en
Rusio,
Ĉinio,
Vjet-Namo,
Kubo,
Etiopio,
Svedio,
Kamboĝo,
Britio,
kaj
(efemere) Ĉilio.
Klare, Markso grave influis la jarcenton 20.
Markso estis juda laŭ etno, luterano laŭ religio, ateisto laŭ kredo, germana laŭ naskiĝo kaj brita laŭ lando. Li loĝis malriĉe kaj sen posteno en Londono kun sia familio, esplorinte kaj verkinte en la biblioteko de la Brita Muzeo. Danke al la heredaĵo de Frederiko ENGELS, li povis dediĉi sian vivon al politiko kaj filozofio. Lia filino Laura MARX edzinigixs al lia disĉiplo Paul LAFARGUE.
Markso vidis historion kiel lukto inter klasoj. Markso estas
materialisma, kredinte ke historio kaj ĉiu ago de homo estas bazita, rekte
aŭ nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio. Markso
ankaŭ estis hegelisma, tial li vidis ĉion
kiel lukto inter kontraŭoj, lukto kiel finiĝas post tempo en nova,
plibona sintezo (tial, Markso kredis al la ideo de progreso). Ekzemple,
kapitalismo venas el la lukto inter la nobelaro kaj la burĝaro.
Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis ke la
proletaro luktos kontraŭ la burĝaro kaj renversos kapitalismon por
starigi komunismon, sub kiu la proletaro regos, privata posedaĵo
fariĝos malbona memoro kaj ŝtata potenco forvelkos.privata posedaĵo
En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta:
la kapitalisto, per sia kapitalo, aĉetas kaj kunigas enigaĵojn -- krudajn
materialojn, laboron, maŝinon, konstruojn, ktp -- por fari eligaĵon -- la
produkton. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj
enigaĵoj pro la aldono de laboro. Tial la profito devenas de la aldono de
laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi
siajn laborantojn: li pagas al la laborantoj malpli da mono ol ili gajnis
por la kompanio. Alivorte, la kapitalisto ŝtelas la profiton el la
poŝo de siaj laborantoj.
Kvankam Markso estis juda sole laŭ etno, lia bildo de la estonta mondo
similas al tiu de la profetoj de la Biblio,
kiuj ankaŭ antaŭdiris pri estonta mondordo de justeco kaj venĝo por
la malriĉularo.
Markso kredis ke komunisma revolucio ekos en
Germanio, sed fakte ĝi ekis en
Rusio (1917) kaj poste en
Ĉinio, Vjet-Namo,
Kamboĝo, Etiopio, Kubo kaj aliaj, zenitinte ĉirkaŭ 1980.
Plejparte ne la proletaro sed la kamparano ribelis kontraŭ beba
kapitalismo aŭ eĉ kontraŭ reĝo. Komunismo fine venis al orienta
Germanio, sed nur sub la rusa glavo. Inter 1989-91, kiam la politika
kaj ekonomia potenco de Rusio disfalis,
komunismo en orienta Eŭropo ankaŭ disfalis.
Marksismo estis disvastigita en okcidenta Eŭropo precipe kiel
socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo
universitata, kie baza marksismo fariĝis parto de la mensa meblaro de
la intelektularo. Sed depost 1989, marksismo perdis multe de kredo
pro la disfalo de Eŭropa komunismo.
La ideo de historio kiel materialisma, progresema kaj la rezulto de
lukto kaj etapoj estas tiel vulgara en la Okcidenta ke multaj ne
rekonas ĝin kiel marksisma. Eble ĉar
Darvino pensis simile laŭ vulgara kredo (sed
ne laŭ fakto).
En Esperanto aperis
- Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko., kompil-tradukis V. Elsudo, SAT, 1926.
- [http://www.luin.se/inko/142-9.pdf Manifesto de la Komunista partio], tradukis Detlev BLANKE, Moskvo: Progreso, 1990.
- La interna milito en Francio, tradukis Vilhelmo LUTERMANO, Novjorko: Mondial, 2005, 137 paĝoj.
MARKSO Karlo
MARKSO Karlo
ja:カール・マルクス
ko:카를 마르크스
ms:Karl Marx
simple:Karl Marx
th:คาร์ล มาร์กซ
zh-min-nan:Karl Marx
MonokratioHejmpaĝo > Juro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Monokratio
----
Monokratio estas la registara formo, en kiu la potenco (teorie) estas plenumata de ununura homo (reĝo, imperiestro, diktatoro).
(Etimologie : greka - mono sola, kratos potenco.)
Oni povas distingi plurajn subformojn de monokratio :
; • La absoluta monarkio. : Baziĝante sur heredeco, ĝi estas la regado far ununura homo, kiu enmane tenas ĉiujn povojn (leĝodona, ekzekutiva kaj tribunala). La suvereneco de la monarko ofte estas per dia rajto.
; • La popola cezarismo. : Ĝi estas politika reĝimo absolutisma kaj ofte hereda, en kiu la potencon plenumas ununura homo je la nomo de la popolo. La potenco ĝenerale estas akirita kaj plenumita per plebiscito, t.e. procedo per kiu homo petas de la popolo manifesti al li sian konfidon.
; • Diktatoreco. : Ĝi estas la politika reĝimo, en kiu la potencon plenumas ununura homo, kiu akiras kaj konservas la potencon perforte.
NaciismoPolitiko > Naciismo
----
1 Naciismo estas sendependiĝema movado de etnoj kiuj apartenis al grandaj regnoj aŭ imperioj. En la 19a kaj 20a jarcentoj multaj etnoj eniris tiun naciisman batalon ĝis ili sukcesis starigi sendependan ŝtaton.
2 Naciismo povas ankaŭ esti troigo de la ideo de nacio. Tiu ĉi ideo survalorigas “la naciajn valorojn” kaj ĝenerale sekvas la netolero de la alia ulo kaj la malamikemo pri najbaroj. La naciismo tiusence estas fonto de multaj militoj, precipe de la unua mondmilito.
konklude tiun citaĵon el Henri BARBUSSE en sia romano Clarté:
:La ideo "patrujo" ne estas malprava ideo, sed ĝi estas malgranda ideo, kaj ĝi nepre devas resti malgranda."
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto N
EdE-N
3 Naciismo. Studo, originale de Eŭgeno LANTI pri la deveno, evoluado kaj sekvoj de la naciismo. SAT, 1930, 124 p.
Vidu ankaŭ
- Etna naciismo, Nacio, Nacia himno, etno, hejmlando, naziismo
- Internaciismo, Sennaciismo, alimondismo
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto64.free.fr/rubrique.php3?id_rubrique=48 Naciismo kaj naciaj problemoj]
Kategorio:Politiko
ja:民族主義
ko:민족주의
th:ชาตินิยม
OligarkioHejmpaĝo > Juro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Oligarkio
----
Oligarkio estas la regado far iomo da homoj, la potencon posedas malplimulto.
(Etimologie : greka - oligoi malmulto, arkhê regado.)
Oni povas distingi plurajn subformojn de oligarkio :
; • Aristokratio. : Ĝi estas la regado far sociana kategorio supozita arigi la plejbonuloj. Aristokratio tiel baziĝas sur elitisma konceptado de la potenco. Laŭlitere, aristokratio signifas regado far la plejbonuloj.
; • Plutokratio. : Ĝi estas la registara formo, en kiu la potencon posedas la plej riĉaj homoj. La retenita kriterio estas la persona riĉaĵo, ĉar oni konsideras, ke la plej riĉaj homoj estas tiuj, kies intereso ja estas la stabileco kaj la bona administrado de la reĝimo.
; • Partikratio. : Ĝi estas la reĝimo, en kiu la potencon mantenas la estroj de la politikaj partioj. Partikratio estas deviita formo de demokratio, en kiu la potencon konfiskas la kategorio estranta la politikaj partioj (koalicia sistemo).
Socia movadoHistorio > Socia movado < Politiko
----
En historio oni nomas socia movado la eventojn dum kiuj iuj sociaj klasoj penas modifi la organizadon de la socio, por pli bona disdivido de la riĉaĵoj kaj de la politika potenco.
La socia movado konsideras la servutajn ribelojn kiel siaj plej fruaj elmontriĝoj kaj agnoskas la diversajn revoluciojn, ribelojn kaj luktojn kiel siaj precipe de post la Franca Revolucio. La socia movado havas siajn teoristojn kiuj gvidas kaj inspiras ĝin.
- Spartako kaj la sklavaj militoj
- Flavaj Turbandoj (en Ĉinio dum dinastio Ĥan)
- bagaudae
- Mazdak (en Irano)
- Krucmilito de paŝtistoj
- servutaj ribeloj
- anabaptismo
- Ĵakerioj, Krokantoj
- Hispanio
- Germanías en Valencio
- Irmandiños en Galegio
- ribelo de Schillaci en Madrido
- Frondo
- Franca Revolucio (1789 - 1799)
- Pariza Komunumo (1792)
- Haitia Sendependigo
- matxinada (en Eŭskio)
- Revolucio de 1830
- Revolucio de 1848
- Pariza Komunumo (1871)
- Komunuma movado en Francio
- Ribelo de la Silkistoj de Liono
- Rusa Revolucio de 1917 (1917 - 1921)
- Spartakismo
- Meksika Revolucio
- Hispana Enlanda Milito (1936 - 1939)
- Ĉina Revolucio (1949)
- Hungara Revolucio (1956)
- Kuba Revolucio (1962)
- Majo 1968
- Ĉilia socialismo (1973)
- Perestrojko
- Rusa Revolucio de 1989
- Tiananmen
- Ĉiapa movado
- Indymedia
- Alimondismo
Teorioj
Anarkiismo, Demokratio, Klasbatalo, Komunismo, Marksismo, Respublikismo, Socialismo, Spartakismo, Babuvismo, Blankismo, Leninismo, Trockismo, Maŭismo, Faŝismo, Virinismo, Ekologiismo, Teologio pri Liberigo, Movado kontraŭ kopirajto
Teoriistoj
Grakĥoj, BABEUF, PROUDHON, Auguste BLANQUI, Karl MARX, Friedrich ENGELS, Paul LAFARGUE, Miĥael BAKUNIN, Petro KROPOTKIN, Lenino, Lev TROCKIJ, Karl LIEBKNECHT, Rosa LUKSEMBURG, MAO Zedong, Mohandas GANDHI, Richard STALLMAN
Agantoj
Spartako, Adam SMITH, Johano la 1-a de Anglio, Maximilien ROBESPIERRE, DANTON, SAINT-JUST, HÉBERT, MARAT, Toussaint LOUVERTURE, Charles DELESCLUZES, Jules VALLÈS, Louise MICHEL, Jean JAURÈS, Nestor MAKHNO, Evo MORALES , Emiliano ZAPATA, Buenaventura DURRUTI, Bela KUN, Juan Domingo PERÓN, Che GUEVARA, Fidel CASTRO, Salvador ALLENDE, Karl POPPER, Nelson MANDELA, Robert MUGABE, Ho Chi Minh, Naomi KLEIN, Arlette LAGUILLER, Arundhati ROY, José BOVÉ, Pancho VILLA
Vidu ankaŭ
Sindikato - Agra reformo
SocialismoPolitika doktrino kiu celas kolektivan posedon de la produktrimedoj, por ĉesigi ekspluatadon al la laboristoj faritan de la mastraro kaj posedantaro. Tial ĝi celas la ĝeneralan intereson anstataŭ nure personan intereson (sed kompreneble lastcele la intereso de konkretaj individuoj ja estas la celo). Socialismo ebligus, kaj historie estigis tre diversajn formojn ekde totalismajn diktaturojn ĝis anarkiistaj sistemoj pasante tra tre klasikaj demokratiaj respublikoj. Tamen la ĉefaj bazoj estas respekto al homoj, libereco kaj egaleco.
Historio
Prahistorio de Socialismo
- Thomas MORE
- Morelly
Kaj turniĝe el tiu epoko al la sekvonta: la unua politike aganta kaj revolucia socialisto:
- BABEUF
Utopia socialismo de 1840
- Charles FOURIER
- Henri de SAINT-SIMON
- Cabet
- Robert OWEN
En la jardeko de 1840 la laborista movado ekorganiziĝis. La plej konata sekvo de tiu periodo estis la kreado de la unua internacia organizo de laborista, konata kiel 1-a Internacio.
Anarĥiismo kaj anarĥo-sindikatismo
Postaj diskutoj inter la sekvantoj de anarkiistaj tendencoj kaj la marksistoj kondukis al splitiĝo de la movado. Post tiu momento, la vorto socialisto estis pli uzata por paroli pri la sekvantoj de tiu ĉi lasta tendenco.
Vidu: Anarkiismo
Marksismo kaj ties sekvoj
La socialismo ricevis fortan influon de la pensoj de Karl MARX. Kelkajn jarojn post la splitiĝo kreiĝis nova internacia asocio, kiu ricevis la nomon 2-a Internacio, aŭ Socialista Internacio, grupiganta partiojn pli-malpli influitaj de marksismo.
Post la Rusa Revolucio en 1917 okazis nova splitiĝo en tiu movado. La plej fortaj defendantoj de tiu ĉi movado alprenis la nomon komunistoj, kvankam plu uzis la nomon socialismo por paroli pri sia sistemo. Ci vidu 3-a Internacio kaj 4-a Internacio.
Social-demokratio
La socialistoj kiuj ne aliĝis al la 3-a Internacio plu konservis la nomon socialistoj, sed ankaŭ estis konataj de tiam kiel socialdemokratoj.
Nuna situacio
Krizo de la fina 20-a jarcento
Nuntempo de Alimondismo, kien, kiel kaj kia socialismo.
Specoj de socialismo
Konataj socialistoj
Historiaj
- Jules GUESDE
- Pablo IGLESIAS
- William MORRIS
- Diane Julie ABBOTT
- Olof PALME
Nunaj gvidantoj
- Tony BENN
Bibliografio en Esperanto
Laŭ EdE-S
Socialismo: ĝia ideologio kaj realigo. - De S. Chazan. 1933, 48 p. „Kontraŭ la revolucia socialismo, li estas adepto de la evoluismo, emfazante, ke la socialismo estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ morala problemo, por la efektivigo oni bezonas ĝeneraligon de l' altruista moralo.“ (xy, „Lingvo-Libro“, l934, p.: 26.)
Kategorio:Socialismo
Kategorio:Politiko
Kategorio:Laborista movado
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
ja:社会主義
ms:Sosialisme
simple:Socialism
zh-min-nan:Siā-hoē-chú-gī
Trockismo1)Historie: Tezoj de Lev TROCKIJ dum lia vivo kaj kunpuŝiĝo kun Stalino
2)Nun: Politika(j) tendenco(j) de la diversaj partioj - kaj la Internacioj kie ili ariĝas - kaj aliaj movadoj sin aŭspiciante pri tiu ismo.
Deveno kaj Historio:
Priskribo de trockistaj tezoj:
Ĉefa slogano de la trockistoj: "La liberigo de la ekspluatataj laboristoj estos la faro de la laboristoj mem"
Slogano el "La Permanenta Revolucio" :
:La 1-a Internacio donis al ni la programon
:La 2-a Internacio vigligis la amasojn
:La 3-a Internacio donis ekzemplon de kuraĝa revoluciego
:La 4-a Internacio plenumu la mondrevolucion
Laŭ la teorio de Trockij la socialismo nur povas funkcii en monda skalo, tial necesas permanenta revolucio por forigi kapitalismon en ĉiuj landoj.
Diversaj partioj kaj Internacioj:
- Ligue Communiste Révolutionnaire
- Lutte Ouvrière
- Socialist Workers Party
- Socialist Party
Vidu ankaŭ:
- 4-a Internacio
- Arlette LAGUILLER
- Chris HARMAN
- JKR
- Kazimierz BADOWSKI
[http://www.marxists.org/esperanto/laperm/index.htm La Permanenta Revolucio] Skanbildo de la Organo por la Propagando de la Bolŝevisma Leninisma Kvara Internacio inter esperantistoj (1935)
(angla) [http://www.trotskyana.net/ The Lubitz TrotskyanaNet] temas pri Lev TROCKIJ, trockismo kaj trockistoj
---------
Ĉi artikolo estas stumpo. Vi povas helpi riparante ĝin.
Kategorio:Laborista movado Kategorio:komunismo Kategorio:Politiko kategorio:revolucio kategorio:trotckismo
ja:トロツキズム
Vindiciae contra tyrannosLibro pri politika teorio, skribita en Latina lingvo, okaze de la debatoj igitaj de la Protestantisma Reformo kaj Religio-militoj, sed kiu atingis konkludojn tute ĝeneralaj, kaj kiuj markas gravan etapon en la disvolviĝo de politikaj ideoj pri socia kontrakto pravigo (aŭ malpravigo) de la ŝtata povo kaj demokratio. Ĝiaj aŭtoroj estas laudire la du francoj Philippe DUPLESSIS-MORNAY (1549-1623) kaj Hubert LANGUET (1518-1581); ĝi estis unuafoje eldonita en Amsterdamo far Valckenier en 1660.
Listo de la demandoj pristuditaj en la libro:
- unua demando: Ĉu la regatoj devigitas obei je la regantoj?
- La interkonsento inter Dio kaj reĝoj.
- Dua demando:Ĉu estas rajta rezisti je reganto, kiu malobservas la leĝo de Dio?
- ĉu la privatuloj rajtas rezisti armile
- ĉu rajtas preni armilojn pro religio
Tria demando:
- reĝoj faratas de la popolo
- la plena korpo popola staras super la reĝo
- asembleo de la tri sociaj "statoj"
- ĉu paso de tempo forsvenigas la popolan rajton
- kiucele reĝoj kreitas
- de la popolo reĝoj ricevas la leĝojn
- ĉu la reganto rajtas fari novajn leĝojn
- ĉu la regantoj hava povon pri vivo kaj morto super siaj ragatoj
- ĉu reĝo povas pardoni al tiuj, kiujn leĝo kondamnas
- la regatoj estas la gefratoj de la reĝo kaj ne liaj sklavoj
- ĉu la posedaĵojn de la popolo posedas la reĝo
- ĉu la reĝo estas posedanto de la reĝlando
- ĉu la reĝo estas la fruktouzulo de la reĝlando
Kvara demando:Ĉu la najbaraj regantoj rajtas, aŭ leĝe devas, helpi al la regatoj de aliaj regantoj?
Tiu libro kompreneble entiu epoko renkontis fortan oponon de la ŝtatoj, kaj ĝi estis leĝe bruligita en jaro 1683 pro enteni tiun tezon: "ke se la perleĝaj regantoj iĝas tiranoj, aŭ regas alimaniere ol ili dvus fari pro la leĝoj de dio aŭ de de homo, ili tial perdas sian rajton al sia rego."
Eksteraj ligoj
- [http://www.constitution.org/vct/vindiciae.htm la plena teksto angligita]
Michel AFLAKPolitiko>>Politikaj aktivuloj
Michel AFLAK, nask. en Damasko en 1912, mort. en Parizo en 1989, estis araba politika pensisto fondinto de la partio Baas, partio arabe-naciisma modernisma, laika kaj progresisma, kun ankaŭ celo reunuigi la tutan araban popolon ŝtate.
(Poste tiu partio disiĝis en pluraj. La reganta partio kiun estris Saddam HUSSEIN en Irako, samkiel tiu alia, kiu regas en Sirio estas inter ili.)
Michel AFLAK, el kristana familio francparolanta (en Sirio estis tiutempe forta franca influo pro kolonitempa ĉeesto komence de la 20-a jarcento) studis en la pariza Sorbono de 1928 ĝis 1932. Reveninte en Sirio, li instruis historion kaj starigis studirondon, kiu iĝis en jaro 1947 la "partio por la socialisma renaskiĝo" Baas, kiu enspaciĝis en plejmulte de la arabaj landoj, de la persa golfo ĝis atlantika oceano, kaj kies pricipoj baziĝas sur araba naciismo kaj ia socialismo nemarksisma fundamentita sur la homa persono. Lia filozofio estis influita de personalismo de Emmanuel MOUNIER kaj Aflak estis malfalsa humanisto priokupa pri plena florado kaj digneco de homa persono. Li estis pure intelektulo, kaj neniam plenumis ian registaran oficon, restis respektata en la mondo kiel simbolon de la liberigcelo kaj digneccelo de la araba popolo.
Post la povokapto per baas en Irako jare 1968, li loĝadis en tiu lando. Tie li estis entombigita post lia morto. Lia tombo estis en oktobro 2003 profanita de la usonanoj, kiuj terrabotilis ĝin, eĉ ne ebligante je lia familio reakiri lian kadavron.
Mahatma GANDHI
Mohandas Karamchand GANDHI [mohandas karamĉand gandi] (hindie मोहनदास करमचन्द गांधी) naskiĝis en la 2-a de oktobro 1869 en Porbandar, en okcidenta Barato. Lia patro estis ĉefministro de la reĝlando de Raĝkot, kaj lia patrino estis profunde religiema, adoranto de Viŝnuo. Gandhi edziĝis 13-jaraĝe. Post baza edukado, oni decidis sendi lin al Britio por iĝi advokato. Li revenis al Barato en 1891, en la sekva jaro iris al la sud-afrika provinco Natal, por reprezenti baratan firmaon. Tie li renkontis fortajn rasajn antaŭjuĝojn, sed fariĝis fama advokato. Tuj post sia projektita reveno al Barato li eksciis pri propono de provinca leĝo, kiu forprenis de hindoj la rajton voĉdonan. Gandhi fondis la Baratan Kongreson por defendi la rajtojn de baratdevenuloj en Natal. Kiam li revenis al Sud-Afriko en 1897 post rapida vojaĝo al Barato por alpreni sian edzinon, oni provis mortigi lin en haveno. Apogis la britojn dum la Boera Milito, organizante hindan flegistan servon. Gandhi restis 20 jarojn en Sud-Afriko.
Li kreis la "civilan malobeon", kiam en septembro 1906 la registaro de provinco Transvaal volis registri la tutan baratdevenan popolaron. Baratdevenuloj faris protestan rekontiĝon en Imperia Teatro de Johanesburgo kaj minacis reagi violente kontraŭ la maljusta ordono. Gandhi konsilis ilin simple ne registriĝi, kaj, kvankam estis hinduoj kaj islamanoj, rekoni adori la saman Dion. Post unu semajno da malobeo oni maldevigis al la aziaj virinoj la registron. Kiam la transvaala registaro finfine aplikis la "Leĝon pri Aziana Registro" en 1907, Gandhi kaj multaj baratdevenuloj estis arestitaj. Estis entute arestitaj 2.500 baratdevenuloj, kaj 6.000 forlasis Transvaal-on, kie loĝis 13.000 da ili. Dum la ses monatoj, en kiuj li restis arestita, Gandhi legis la verkon "Civila Malobeo" de Thoreau, kiu donis al li teorian bazon por liaj politikaj agoj. Liberiĝinte, Gandhi kreis agrikulturajn komunumojn.
En 1913 li denove estis arestita pro politikaj kialoj. Estis granda striko je lia apogo de baratdevenuloj, kiuj estis devigataj labori en konstruo de fervojo kaj havis siajn edzecojn nuligitajn de registaro.
Gandhi revenis al Barato en 1915 kaj ekis gvidi politikajn kaj laboristajn movadojn tie. En 1917 li estis denove arestita pro politikaj kialoj, sed la brita registaro liberigis lin pro la violentaj manifestacioj de la popolo. En 1919 li proklamis ĝeneralan strikon kontraŭ la leĝo "Rowlatt Act", sed estis violenta agoj kaj li malproklamis la strikon. En 1920 li proponis civilan malobeon kontraŭ Brita registaro de Barato. Kaj dum preskaŭ dek jaroj li vojaĝis tra tuta Brita Barato disvastigante siajn ideojn. En 1929 li faris ultimaton al la Brita registaro, postulante la sendependon de Barato ĝis la 11-a de marto 1930.
En tiu tago, li komencis la marŝadon al maro por fari la propan salon (spite la britan sal-monopolon); li estis arestita, sed miloj da baratanoj malobeis la kolonian registaron kaj daŭrigis la faradon de salo. Cent mil baratanoj estis arestitaj de la brita registaro dum la kampanjo. Gandhi estis alvokata al parolado kun vic-reĝo (guberniestro) Irwin en 1931 kaj ili faris akordon. Gandhi vojaĝis al Londono, kie li estis rigardata kiel kuriozaĵo, renkontis multajn famulojn kaj parolis al ĵurnalistaro.
Reveninte al Barato, li estis arestita multajn fojon, sed apogis Brition dum la Dua Mondmilito kaj, pro tio, ne faris grandajn manifestaciojn dum la milito. Malgraŭ tio li estis arestita en 1942. Post la milito li gvidis manifestaciojn ĝis la 15-a de aŭgusto 1947, kiam Barato finfine iĝis sendependa. En 1948 li intencis haltigi la violenton inter barataj kaj | | |