Portugala lingvoLingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida Lingvaro > Portugala
----
Nomo: português (purtugejŝ)
Parolantoj: 194 milionoj
Lando de origino: Portugalio
Skribo: latina
specimeno: "La Patro Nia" ([http://www.wikipedia.com/upload/paternoster-pt-pt.mp3 Aŭdigu sondosieron])
Pai nosso que estais no céu
Santificado seja o vosso nome
Venha a nós o vosso reino
Seja feita a vossa vontade
Assim na terra como no céu
O pão nosso de cada dia nos dai hoje
Perdoai-nos as nossas ofensas
Assim como nós perdoamos a quem nos tem ofendido
E não nos deixeis cair em tentação
Mas livrai-nos do mal
----
La portugala lingvo estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala. Ĝi estas en la sama rango ol la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.
Origino de la portugala lingvo:
- La lingvo estiĝis en Portugalio (en la frua 12-a jarcento), devene de la regiona vulgara latino, kiu estis parolata en Iberio de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 9-a jarcento, kaj poste la barbara latino, ĝis la 12-a jarcento. La lingvo disvolviĝis laŭ du branĉoj: unu branĉo norde, kiu estis parolita en la du flankoj de la rivero Minjo (Minho, portugallingve)- do ankaŭ en la teritorio kiu estas Galegio), kaj alia sude, nomita muslin-araba latinida lingvo, kun kelkaj malsamoj, ĉefe fonetikaj pro araba influo. De la interinfluo de ĉi tiu kun la unua (la galeg-portugala dialekto) elirus la portugala lingvo. La lingvo havis ĝis nun du periodoj - la arkaika/arĥaika portugallingvo (12-a jarcento ĝis 15-a jarcento) kaj la moderna portugallingvo (15-a jarcento ĝis nun).
Strukturo
Fonemiko
Portugala Fonemiko:
a [a], b [be], c [se], d [de], e [e], f [ef], g [ĵe], h [a-ga], i [i], j [ĵota], l [el(j)], m [em(j)], n [en(j)], o [o], p [pe], q [ke], r [erh(j)/eĥ(j)] - , s [es(j)], t [te], u [u], v [ve], x [ŝiŝ] - , z [ze] - krom tiuj literoj ekzistas ankaŭ: k [ka aŭ kapa], w [dablju aŭ duplu ve], y [ipsilon, aŭ i-gregu).
- La /R/ estas multmaniere elparolata de portugallingvanoj. La prononco ĥ estas komuna nur en Rio-de-Ĵanejro kaj Lisbono, ankaŭ eblas prononci h, kiel en brazila nordo kaj nordoriento, aŭ rr kiel en sudo de brazilo kaj proksime al limoj de Hispanio, kaj ankaŭ retroflekse en areo de indiĝena influo.
- La litero x, male al aliaj lingvoj, estas tre grava al portugala elparolado. Ĝi havas 4 valorojn: /z/: exército /i'zεr-sitŭ/; /ŝ/: xeque /'ŝεkj/; /ks/: taxi /'ta-ksj/; /s/: sintaxe /sin'ta-sj/
Krom la literoj, oni ankaŭ povas havi la jenajn grafiajn kombinaĵojn: á, à, â, ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú, ü (ĉi-lasta "ü", en Brazilo nur, ne reprezentas la franca u au la germana ü, sed /ŭ/ post g aŭ q: lingüiça= lingŭisa). Ankaŭ estas la cedilja c "ç" /s/, kaj la duliteroj "ch" (kiel esperanta ŝ), "lh" (/λ/ proksime [lj] kiel la itala "gl") kaj "nh" (/ŋ/ proksime al [nj] kiel la itala kaj franca "gn"). En la Portugala estas la "gu" kaj "qu" kiuj estas la dulipaj g kaj k, tiu estas, la gŭ kaj kŭ kun la konsonantoj prononcaj samtempe al ŭ. Tio estas pra-hindeŭropa heredaĵo de la portugala kiu malaperis en la plejparto de modernaj lingvoj.
Estas fenomeno nomita "antecipo de sonoreco": la sonora fonemo malmoligas la antaŭa fonemo.
En la Portugala estas multaj diftongoj, inkluzive la nazaj diftongoj: ão kaj õe, preskaŭ nepronunceblaj al fremdlingvanoj. Do vorto "quão" (kiom da) estas pronuncata /kŭãŭn/(unusilaba!). Estas fenomeno nomita "antecipo de nazeco" kiam vokalo ne naza venas antaŭ de naza konsonanto, ekz cama /'kâmə/, ne /'kama/.
Grave en la portugala lingvo estas daŭro de vokaloj. En la portugala silabo povas estas forta, duonforta aŭ malforta. La vokaloj de fortaj silaboj estas ĉiam longaj, la silaboj de malfortaj silaboj, se estas post la forta, estas mallongaj kaj la vokaloj de malfortaj silaboj antaŭ la forta povas esti longaj aŭ mallongaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la duonfortaj kaj fortaj silaboj povas havi longajn vokalojn, kaj ĉiuj malfortaj silaboj havas mallongajn silabon (antecipo de silabforto). Sed en Brazilo, la tute nefortaj silaboj ankaŭ povas esti longaj aŭ mallongaj. Sekve al tiu regulo, oni ĝenerale la malfortajn finajn silabojn apenaŭ prononciĝas, ili estas mallongaj kaj preskaŭ nepercepteblaj al kiu ne parolas lingvo kun opozicio longa/mallonga. Kiam la lasta silabo estas la forta silabo, kompreneble, ĝi estas longe prononcata, sed la unua estas tre mallonga kiel en "está" /jŝ'ta/ (estas).
Tonika silabo povas esti la lasta kiel en "sabiá" /səbi'a/ (ia brazila birdo), la antaŭlasta kiel en "sabia" /sə'biə/ (oni sciis) kaj la antaŭlasta kiel "sábia" /'sabiə aŭ 'sabjə/ (saĝulino) tio dependas de la senco kaj, ĉefe, de origino de la vorto.
La vokaloj estas aŭ fermaj aŭ malfermaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la tonikaj longaj estas fermaj, sed ne en Brazilo, kie la fermo aŭ malfermo dependas de la daŭro de la vokalo en latina lingvo.
Estas tutnecese fari la sandion aŭ ligon de vortoj en la prononcado.
Morfologio
Estas du bazaj tipoj da vortoj en la portugala: flekseblaj kaj neflekseblaj.
Flekseblaj estas artikoloj, numeraloj, pronomoj, nomoj kaj verboj. Neflekseblaj estas konjunkcioj, prepozicioj, adverboj, interjekcioj.
----
Artikoloj: povas esti aŭ definita aŭ nedefinita. La definita povas esti maskla singulara (o), maskla plurala (os), ina singulara (a) kaj ina plurala (as). La nedefinita povas esti maskla singulara (um), maskla plurala (uns), ina singulara (uma) kaj ina plurala (umas).
----
Estas nur du tipoj de numeraloj en la portugala, la "ĉefaj" kiu indikas la kvanton kaj la "ordaj" kiuj indikas la rangon.
::Ĉefaj numeraloj (1-20): um, dois, três, quatro, cinco, seis, sete, oito, nove, dez, onze, doze, treze, quatorze, quinze, dezesseis, dezessete, dezoito, dezenove, vinte.
::Ordaj numeraloj (1-a ĝis 20-a): primeiro, segundo, terceiro, quarto, quinto, sexto, sétimo, oitavo, nono, décimo, undécimo, duodécimo, décimo terceiro, décimo quarto, décimo quinto, décimo sexto, décimo sétimo, décimo oitavo, décimo nono, vigésimo.
----
Pronomoj en la portugala estas la nuraj vortoj kiu havas kazojn (nominativon, akuzativon kaj dativon).
:Personaj pronomoj: Eu (mi), tu (ci), ele (li), ela (ŝi), nós (ni), vós (vi), eles (vira ili), elas (ina ili).
Ne estas io kiel "ĝi", "oni" aŭ "ri", sed krom la simpla ni estas specialaj pronomoj "a gente" kaj "nós outros" por traduki la esperanta ni. "A gente" (laŭlitere la gento) estas nepersona ni, uzata kiam la parolanto metas sin en la amaso de homoj (granda aŭ malgranda) kiu agas kiel nur unu individuo. "Nós outros" estas la ekskluda ni, t. e., "ni sen vi". Por alparoli aliajn homojn, oni ne uzas normale ne estas uzata "tu" (ci) aŭ "vós" (vi), sed "você" (plurale "vocês"); "tu" oni uzu por enfazo (tiu enfazo varias regione) kaj "vi" nur en religia preĝoj.
----
Estas du tipoj de "nomoj" en portula lingvo: substantivoj kaj adjektivoj, kvankam ili estas semantike kaj sintakse malsamaj, morfologie ili havas la saman formon = radiko+tema vokalo (o, a, e, aŭ nulo). Por fari pluralo oni metas -s post la tema vokalo, se la tema vokalo estas nula, oni metas -es, ekscepte se la lasta fonemo (ne litero!) de la radiko jam estas /s/ (en ĉi tiu kazo la regulo ne estas klare): casa/casas (domo/domoj), menino/meninos (knabo/knabino), lebre/lebres (leporo/leporoj), lapis/lapis (krajono/krajonoj), sed ás/ases (aso/asoj). La nomoj ne havas kazojn.
La adjektivo sekvas la substantivon laŭ nombro kaj genro.
----
Verboj en la portugala, kiel en ĉiuj latinidaj lingvoj estas tre kompleksaj. Havas tri tempoj (futura, estinta, estanta), tri modoj (subjunktivon, indikativon kaj imperativon), tri aspektojn (perfektan, pluolperfektan kaj daŭran) kaj ses personojn. Verboj povas havi simplajn tempojn aŭ komponitajn tempojn.
-----
Estas du tipoj de adverboj (kiel en Esperanto): primitivaj kaj derivitaj. Primitivaj adverboj ne havas especialan karakteron: hoje (hodiaŭ), agora (nun), depois (poste), longe (malproksime). Derivitaj adverboj finas per -mente: alegremente (ĝoje), claramente (klare), definitivamente (definitive).
----
Konjukcioj, prepozicioj kaj interjekcioj kiel en la Esperanto, ne havas "logikan", unusencan uzon. Portugaloj tro uzas prepozicion a (al, je) por preskaŭ ĉiuj sintaksaj rilatoj, la prepozicio de (de, ekde, el) havas tre ampleksan utilon, ktp.
Sintakso
La kutima vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto, unue la rekta objekto kaj due la malrekta. Sed estas granda libero, inkluzive oni povas fari Objekto-Verbo-Subjekto, kiel la senco permesas aŭ metante antaŭ la rekta objekto la prepozicion 'a' (je):
Bruto matou César (Bruto mortigis Cezaron), Bruto a César matou (Bruto je Cezaro mortigis), a César Bruto matou (je Cezaro Bruto mortigis), a César matou Bruto (je Cezaro mortigis Bruto).
En la brazila variaĵo de la lingvo, kiu estas pli konservema ol la portugala, estas tutlibera la metado de adverbo, inkluzive "não" (ne). La portugala variaĵo por prozordaj kialoj fariĝis pli rigida ekde la 17-a jarcento:
Não sei/ Sei não (brazila variaĵo)(mi ne scias). Eu não vou (mi ne iros) Não vou eu (dum inversio, t. e, antaŭ dependa frazo)(ne iros mi) aŭ Eu vou não (brazila variaĵo) (mi iros ne) samsignifas, nur havas stilan sanĝon.
Fenomeno kurioza en portugallingva sintakso estas la "ekscitiĝo" de kelkaj vortoj sur la akuzativaj pronomoj. Estas kompleksa fenomeno por montri ĉi tie.
Parolantoj
Jen la landoj aŭ regionoj, kie la portugala estas lingvo oficiala:
- Portugalio (10.000.000) - lando en Okcidenta Eŭropo (ankaŭ 3 milionoj da homoj en Galegio, Hispanio, parolas la galegan, portugalan dialekton)
- Acoroj (238.000) - Portugalaj insuloj en la Norda Atlantiko
- Madejro (438.000) - Portugalaj insuloj en la Atlantiko apud Afriko
- Brazilo (182.000.000) - vasta lando en Ameriko
- Insularo Kabo-Verdo (405.000) Atlantikaj insuloj apud Okcidenta Afriko
- Gvineo-Bisaŭo (1.250.000) - lando en Okcidenta Afriko
- Sao-Tomeo kaj Principeo (155.000) - insuloj en la Golfo de Gvineo, Atlantiko
- Angolo (11.177.000) - granda lando en Suda Afriko
- Mozambiko (19.125.000) - granda lando en Suda Afriko apud la Hinda Oceano.
- Orienta Timoro (555.000) - lando sur la orienta parto de Timoro en la Malaja insularo.
Aliaj landoj, kie kelkaj homoj ankoraŭ parolas la portugalan: Barato (Dio, Damao, Goa, Bombajo, Mangalore, Mahé, Cananore, Koĉin, portugalaj kolonioj ĝis 1961); Makao en Ĉinio.
Eksteraj ligiloj
- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Portugala/ katalogo DMoz]
- [http://www.brazilo.com/portugala/ Kurso de Portugala Lingvo] (principe la brazila variaĵo) por Esperantistoj
- [http://groups.yahoo.com/group/portugues_asia/ português_ásia] Propagar e restaurar o português na Ásia
ja:ポルトガル語
ko:포르투갈어
simple:Portuguese language
th:ภาษาโปรตุเกส
zh-min-nan:Portugal-gú
LingvoLingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.
Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.
Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas.
La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo.
__NOTOC__
Vidu ankaŭ
- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj
Eksteraj ligoj
[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto]
[http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz
[http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)]
[http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)]
[http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj
ja:言語
ko:언어
ms:Bahasa
simple:Language
Hindeŭropa lingvaroLa prahindeŭropa lingvo (ĉ. 6000 a.k.) estis lingvo parolata ie en Azio antaŭ kelkmil jaroj. Ĝi estas la radiko, la pra-lingvo de granda familio de lingvoj kiu enhavas la plimulton de lingvoj en Ameriko, Barato, Eŭropo kaj Irano.
Kun nur proksimume cent lingvoj, la hindeŭropa lingvaro ne grandas je kvanto da lingvoj, sed ĝi estas la plej granda familio je kvanto de parolantoj: proksimume 1 700 milionoj da homoj denaske parolas hindeŭropan lingvon.
La hodiaŭa hindeŭropa lingvaro dividas sin inter naŭ sublingvaroj: ĝermana, kelta, italika, helena, albana, armena, balta, slava, kaj hindirana.
(Noto: Lingvoj "kursive" titolitaj ne plu estas denaskaj lingvoj de grandaj komunumoj.)
Vidu ankaŭ la tabelon ĉe lingva familio.
- Hindeŭropa Lingvaro
- Ĝermana lingvaro
- Nordĝermana lingvaro
- Praskandinavia lingvo
- - Praislanda
- - Islanda
- - Feroa
- - Norvega
- - Dana
- - Sveda
- Okcidentĝermana lingvaro
- Angla-frisa lingvaro
- - Angla
- - Frisa
- - Skota
- - Ulstera skota
- Altgermana lingvaro
- - Germana
- - Jida
- - Pensilvanigermana
- Malaltgermana lingvaro
- - Afrikansa
- - Flandra
- - Nederlanda
- - Platgermana
- - Platdiĉa
- Orientgermana lingvaro
- Gota
- Helena lingvaro
- Greka
- Kelta lingvaro
- Gaŭla
- Gaela lingvaro
- Irlanda
- Skota gaela
- Manksa
- Britona lingvaro
- Bretona
- Kimra
- Kornvala
- Italika lingvaro
- Latino
- Franca
- Hispana
- Itala
- Kataluna
- Okcitana
- Korsika
- Galega
- Portugala
- Romanĉa
- Rumana
- Valona
- Anatola lingvaro
- Hitita
- Toĥara lingvaro
- Toĥara-A
- Toĥara-B
- Albana lingvaro
- Albana
- Armena lingvaro
- Armena
- Balta lingvaro
- Latva
- Litova
- Malnovprusia
- Hindirana lingvaro
- Dardaj lingvoj
- Kaŝmira
- Hinda lingvaro
- Sanskrito
- - Asama
- - Bengala
- - Guĝarata
- - Hindia-Urduo
- - Marata
- - Nepala
- - Panĝaba
- - Romaa
- - Sinda
- Irana lingvaro
- Kurda
- Oseta
- Paŝtua
- Persa
- Taĝika
- Slava lingvaro
- Okcidenta slava lingvaro
- Ĉeĥa
- Pola
- Slovaka
- Soraba
- Orienta slava lingvaro
- Belorusa
- Rusa
- Ukraina
- Suda slava lingvaro
- Bulgara
- Serbokroata
- Slovena
ja:インド・ヨーロッパ語族
zh-cn:印欧语系
Latinidaj lingvojLingvo > Lingva familio > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvo
----
La latinidaj lingvoj estas la posteaĵoj de la latina lingvo. Ili rezultiĝis pro la disa evoluo de la vulgara latino post la falo de la Romia Imperio de Okcidento en 476.
La ĉefaj trajtoj komunaj estas:
- Malapero de deklinacio de nomoj krom en la rumana
- Nur du gramatikaj genroj el la tri ĉe klasika latina lingvo krom en la rumana
- Apero de artikoloj
- La latina futuro estas forlasita. Futuroj kaj kondiĉaj tensoj estas enkondukitaj, el infinitivo+prezenco aŭ la imperfekto de habere.
Unu el la eblaj klasadoj de latinidaj lingvoj:
- okcidenta grupo:
- Iberio kaj Ameriko: la hispana (300 milionoj da denaskaj parolantoj), portugala (194), kataluna (6,5), galega (4,0), papiamento (0,3)
- Francio: la franca (65), haitia (6,0), okcitana (2), la lingvo gallo
- Svislando: la romanĉa (0,066)
- Italio: la sarda (0,3)
- orienta grupo:
- Italio: la itala (60)
- Rumanio: la rumana (28)
La galega similas plej al la portugala, kvankam ĝi estas precipe parolata ne en Portugalio, sed en nordokcidenta Hispanio, en la regiono Galegio. Multaj eĉ konsideras la galegan nur dialekto de la portugala.
La haitia kaj papiamento estas kreolaj lingvoj: iliaj vortostokoj estas plejparte latinidaj, sed ne la gramatiko. La provenca estas dialekto de la okcitana, kaj estas parolata en sudorienta Francio. Ĝi aparte famas inter la dialektoj de la okcitana lingvo pro la verkisto Frederic MISTRAL kiu ricevis la Premio Nobel de literaturo en 1904 por rekompenci la altkvalitecon de siaj verkoj en la provenca.
Kvankam Britio ne naskis latinidan lingvon, la angla lingvo prenis multe de sia vortstoko el la franca kaj la latina ekde 1100. Same, grandega parto de Esperanta vortprovizo venas el latinidaj lingvoj aŭ rekte el la klasika latina.
La potenco de ŝtato kaj lernejo mankis al la kataluna, galega, kaj sarda, tial ili restas lingvoj malmulte konataj kompare al la pli grandaj lingvoj. El ili, la kataluna estas nun la plej forta. La okcitana estis mezepoke la plej granda kultura lingvo el tiu grupo de latinidaj lingvoj, danke al multnombraj verkoj de la trobadoroj. Sed historio favoris la aliajn latinidajn. Aliflanke, la franca kreskis el la latinida de Parizo, kaj la hispana el la latinida de Kastilio. Se Portugalio estus restinta parto de Hispanio, eble la portugala restus subnacia lingvo, simile al la kataluna, kaj Brazilo hodiaŭ parolus la hispanan. La itala ne estas simple la lingvo de Romo pro la frua potenco de Florenco kaj Venecio kaj pro la longdaŭra naciisma malforteco de Romo sub la papoj.
El la latinidaj, la plej vaste uzataj estas la hispana kaj la franca. La hispana havas pli da denaskaj parolantoj, sed la franca multe pli da dualingvanoj, farinte ĝin kun la angla unu el la du veraj
mondlingvoj.
Krom la geografia, aliaj kriterioj taŭgas por klasi la latinidajn lingvojn:
Kelkaj pluraligas per aldono de s (el latina akuzativo) kaj alia per ŝanĝo de fina vokalo o kaj e al i aŭ a al e (el latina nominativo).
- Per s: Portugala, hispana, kataluna, franca
- Per vokalo: Itala, rumana.
Forigo de finaj vokaloj
Kelkaj perdis la finajn senkacentajn vokalojn ĉe la latinaj etimoj. Ekzemple: Latinaj lupus, luna iĝis italaj lupo, luna sed francaj loup, lune [lün] (kaj Esperante lupo kaj luno).
- Kun finaj vokaloj: Portugala, hispana, itala, rumana
- Finaj vokaloj nur en ina genro: Kataluna
- Sen finaj vokaloj: Franca
"Pli"
Kelkaj tiras la vorto por "pli" el plus, aliaj el magis.
- plus: Franca, itala
- magis: Portugala, hispana, kataluna, rumana
Sedecim aŭ Decem et sex
En kelkaj, la vorto por numero 16 etimas "ses-dek" laŭ la modelo de numero 11 al 15. En aliaj, ĝi etimas dek kaj ses, kiel de numero 17 al 19
- Sedecim: Kataluna, franca, itala, rumana
- Decem-et-sex: Portugala, hispana
Havi kaj teni
La vortoj habere kaj tenere evoluis malsame por signifi "teni", "havi", "esti (farinta)" kaj "ekzistas".
La respondaj francaj vortoj estas je tiens, j'ai, j'ai (fait), il y a: respektive evoluintaj el tenere, habere, habere, habere. Ni simbolu tion per "THHH".
- TTTT: Brazila portugala lingvo
- TTTH: Portugala/Galega.
- TTHH: Hispana, kataluna
- THHH: Franca.
- THHE: Rumana, itala - E simbolas essere (itala) kaj este (rumana)
Havi kaj esti
Kelkaj uzas "havi" kiel helpverbo por formi perfektan tenson de ĉiuj verboj (pli-ol-perfekta en la portugala). Aliaj uzas "esti" por verboj pri movo aŭ iĝo.
- "Havi": Portugala, hispana, rumana
- "Havi" kaj "esti": Kataluna, franca, itala
als:Romanische Sprachen
ja:ロマンス語
simple:Romance languages
AmerikoGeografio > Kontinentoj > Ameriko
----
Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko.
(vidu Abya Yala)
Nordameriko
Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono
:Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.
Mezameriko
Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago
Sudameriko
Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo
Dosiero:ameriko-eta.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko]
[http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko]
En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj.
El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva).
Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj".
En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.
Vidu ankaŭ
- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko
ja:アメリカ州
ko:아메리카
simple:The Americas
th:ทวีปอเมริกา
zh-min-nan:Bí-chiu
AzioGeografio > Kontinentoj > Azio
----
Kontinentoj
Azio, kun 44.020.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 3.688.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio. Multaj grandaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo, Islamo, Hinduismo, Budhismo, kaj la Bahaa Kredo komenciĝis en Azio.
Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn.
:Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Suda Azio - Sud-Okcidenta Azio - Sud-Orienta Azio
La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso.
Estas 49 sendependaj landoj en Azio:
- Afganio
- Armenio
- Azerbajĝano
- Barejno
- Bangladeŝo
- Barato
- Birmo
- Brunejo
- Butano
- Ĉinio
- Filipinoj
- Indonezio
- Irako
- Irano
- Israelo
- Japanio
- Jemeno
- Jordanio
- Kamboĝo
- Kartvelio
- Kataro
- Kazaĥio
- Kipro
- Kirgizio
- Kuvajto
- Laoso
- Libano
- Malajzio
- Maldivoj
- Mongolio
- Nepalo
- Nord-Koreio
- Omano
- Orienta Timoro
- Pakistano
- Rusio
- Saŭda Arabio
- Singapuro
- Sirio
- Sri-Lanko
- Sud-Koreio
- Taĝikio
- Tajlando
- Tajvano
- Turkio
- Turkmenio
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Uzbekio
- Vjetnamio
kaj kelkaj dependaj aŭ okupitaj teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj (aŭstraliaj)
- Kokosinsuloj (aŭstraliaj)
- Kristnaskinsulo (aŭstraliaj)
- Palestino
Dosiero:azio-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/azio.png Pligrandigu la mapon]
-------
EdE-A > Azio
Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo.
Kategorio:Kontinentoj !
ja:アジア
ko:아시아
ms:Asia
simple:Asia
th:ทวีปเอเชีย
zh-min-nan:A-chiu
Mandarena lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Ĉina-Tibeta lingvaro > Ĉina
Specimeno: La Patro Nia:
:我们在天上的父,
:愿人都尊你的名为圣。
:愿你的国降临,
:愿你的旨意行在地上,
:如同行在天上。
:我们日用的饮食,
:今日赐给我们。
:免我们的债,
:如同我们免了人的债。
:不叫我们遇见试探;
:救我们脱离凶恶。
:因为国度,权柄,荣耀,
:全是你的,直到永远。
:阿们。
:Wǒ-mén zài tiān-shàng de fù
:Yuàn rén dōu zūn nǐ-de míng wéi shèng
:Yuàn nǐ-de guó jiàng-lín
:Yuàn nǐ-de zhǐ-yì xíng-zài dì-shàng,
:Rú-tóng xíng-zài tiān-shàng
:Wǒ-mén rì-yòng de yìn-shí,
:Jīn-rì cì-gei wǒ-mén
:Miǎn wǒ-mén-de zhài,
:Rú-tóng wǒ-mén miǎn-le rén-de zhài
:Bú jiào wǒ-mén yù-jiàn shì-tan,
:Jiù wǒ-mén tuō-lí xiōng èr.
:Yīn-wei guó-dù, chuán-bǐng, róng-yào,
:Chuán shì nǐ-de, zhí-dào yǒng-yuǎn,
:ā-mén.
La ĉindevenaj vortoj en Esperanto: Vejĉio (sinonimo por Goo), teo, uoko, juano (monero), Maoismo, Konfuceanismo, Tao, Jino kaj Jango, lio (mezurunuo)
Eble, kiam la plejmulto da homoj pensas pri la ĉina lingvo, ili aludas la normlingvon (alinome "mandarena"). La normĉina nomiĝas pǔtōnghuà ("komuna parolo" ĉine.) Laŭ Ethnologue, en la jaro 1999 estis 867.000.000 parolantoj de la normĉina en Ĉinio, kaj 874.000.000, kiuj parolis la normĉinan kiel unuan lingvon en la tuta mondo. Kiam oni inkludas la homojn, kiuj parolas la lingvon kiel dua lingvo, estas 1053 milionoj da parolantoj de la normĉina en la mondo. Tial la normĉina estas la plej parolata lingvo en la terglobo. Sed la normĉina mem havas multajn dialektojn.
La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Oni uzas 1277 silabojn kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Tamen, oni ne ĉiam povas legi la skribaĵojn de la aliaj ĉinaj lingvoj. Pro tio, oni instruas la skribon pǔtōnghuà en la lernejoj de la tuta Ĉinio kaj en Tajvano.
Alia grava ĉina lingvo estas la kantona, (ĉine: yuè aŭ 廣東話 gwong dung wa), la lingvo de Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni vorton de homo de Pekino (Běijīng). Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo.
Aliaj ĉinaj lingvoj estas la ŭua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; Hunan (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; Jinyu 45,000,000; kaj la mina 35.000.000.
Vidu ankaŭ:
- Ĉinaj vortoj enkondukitaj el aliaj lingvoj
- sistemoj uzataj por montri prononcon de la lingvo por alilandanoj, kaj ankaŭ landanoj:
- Pinyin, Wade-Giles, Bopomofo
ĉinaj dialektoj
HAN-LINGVO estas uzata ĉefe de han-etno, la plejparto de la ĉina nacio, kiu, el pli ol 1.1 miliardoj da homoj, vivas sur la vasta teritorio de Ĉinio, tial han-lingvo kutime nomiĝas ĉina lingvo. Pro historiaj kaŭzoj han-lingvo havas en diversaj lokoj multajn variojn, t.e. dialektojn. En malsamaj lokoj oni aŭdas malsamajn dialektojn, el kiuj iuj estas kompreneblaj kaj aliaj tute ne.
Diversaj dialektoj malfaciligas interkomunikiĝon. Por reguligi han-lingvon kaj faciligi la interkomunikiĝon, en la 50-aj jaroj Cinio komencis popularigi putonghua (komuna parola lingvo de Ĉinio) kun la pekina sonsistemo kiel la normo de prononcado kaj la dialekto de norda Ĉinio kiel la baza kaj ellaboris la projekton por latinigi la han-lingvan fonetikan skribon. Nun la ĉinaj nacimalplimultoj daŭre uzas siajn etnajn parol- kaj skriblingvojn, kaj la hanoj plejparte parolas dialektojn en siaj regionoj, tamen tutlande ĉiuj popolanoj uzas putonghua. En Ĉinio oni ofte parolas putonghua kun malsamaj lokaj akcentoj, tamen komprenas unu alian.
Kial putonghua prenas la nordan dialekton kiel sian bazon? La kaŭzo estas, ke la norda dialekto montras la tendencon de la disvolviĝo de han-lingvo kaj de longa tempo gi populariĝas tra la tuta lando. En la vasta regiono de Harbin en nordorienta Ĉinio ĝis Kunming en sudokcidenta Ĉinio, de Nankino en sudorienta Ĉinio
ĝis Jiuquan (Ĝiŭĉjŭan) en nordokcidenta Ĉinio, vivas 3/4 de la hanoj, kiuj, parolante dialektojn, povas interkomunikiĝi sen granda malfacilo, sed sude de la meza kaj malsupra Yangzi-rivero oni parolas diversajn dialektojn multe diferencajn de putonghua. Ĝenerale la dialektoj de la moderna hanlingvo estas dividitaj en 7 partojn, t.e. la nordan, Jiangsu-Zhejiang-an, Hunan-an, Jianĝi-an, Fujian-an, Guangdong-an kaj kejia(keĝja)-an, kaj ĉiu el ili, escepte de la unua, estas uzata de 25 ĝis 100 milionoj da homoj. La 7 ĉefaj dialektoj povas dividi sin ankaŭ en multajn branĉojn. La divido estas farita surbaze de la lingvaj trajtoj kaj ankaŭ historiaj faktoroj.
La Jiangsu-Zhejiang-a dialekto estas parolata ĉefe en la lokoj sude de Yangzi-rivero en Jiangsu-provinco, escepte de la provinca ĉefurbo Nankino, kaj plejparto de Zhejiang-provinco. Tiu dialekto populariĝas ankaŭ en la famaj urboj Ŝanhajo, Suzhou kaj Hangzhou. La aliaj dialektoj estas parolataj en siaj respektivaj provincoj kaj ankaŭ en iuj urboj kaj gubernioj de aliaj provincoj, sed en iuj lokoj de sia provinco oni parolas aliprovincan dialekton. En iuj lokoj uziĝas samtempe du dialektoj. Ekz. la Guangdong-a dialekto, kiun reprezentas la kantona dialekto, estas uzata ĉefe en Guangdong, sed ĝi estas parolata ankaŭ en Guanĝi, Hongkong kaj Aomen. La Fujian-a dialekto kun plej kompleksaj lingvaj fenomenoj estas populara ankaŭ en iuj lokoj de la provincoj Taiwan, Hunan, Guangdong, Zhejiang kaj Jianĝi. Kejia-dialekto estas tute alia. En la historio la kejia-anoj ĉiuj devenis de aliaj lokoj kaj nun ili loĝas ĉefe en Guangdong, Guanĝi, Fujian kaj Jianĝi. Ankaŭ en la provinco Taiwan vivas miliono da kejia-anoj. En Shenzhen, plej frue fondita speciala ekonomia regiono de Ĉinio, oni parolas ĉefe la Guangdong-an dialekton kaj ankaŭ kejia-an, sed nun ĉiuj ĝiaj novaj enmigrintoj parolas putonghua. Nun la eksterlandaj ĉinaj plejparte parolas Guangdong-, Fujian- kaj kejia-dialektojn kiel sian gepatran lingvon.
En Ĉinio ĉiuj dialektoj havas siajn proprajn trajtojn. Ĝenerale, la Fujian-a kaj Guangdong-a dialektoj multe diferencas de putonghua, dum la diferenco inter la Jiangsu-Zhejiang-a dialekto kaj putonghua estas malpli granda kaj la diferenco inter la branĉoj de la norda dialekto kaj putonghua - plej malgranda.
La frapanta diferenco inter diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en prononco. Tio montriĝas en diferenco de konservado de primitivaj prononcoj de diversaj dialektoj, ekz. n kaj 1 estas konsonantoj tute malsamaj en prononcado en la antikveco, kaj iliaj malsamaj prononcoj estas konservataj eĉ hodiaŭ en la pekina kaj aliaj dialektoj, dum en iuj aliaj dialektoj ili kunfandiĝis, tiel ke aperis fenomeno: anstataŭ lan oni prononcas nan, aŭ inverse. Ĝenerale dirite, la prononca sistemo de putonghua estas multe simpligita, kompare kun tiu de Ia antikva han-lingvo, dum en multaj dialektoj de la suda parto de Ĉinio estas pli-maipli konservataj antikvaj prononcoj. Krome, dum sia evoluado iuj dialektoj estis influataj de eksterai faktoroj aŭ mem evoluis, tiel ke formiĝis en ili apartaj fonemoj.
Alia grava diferenco inter la diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en la vortoj, precipe en la ĉiutage uzataj vortoj kaj vortoj esprimantaj apartajn lokajn aferojn, ekz. personaj pronomoj kaj titoloj de parencoj. Tiurilate troviĝas diferencoj ne nur inter diversaj dialektoj, sed ankaŭ inter iliaj branĉoj. Ili montriĝas ĉefe en tio, ke unu vorto havas malsamajn signifojn. Ekz. la vorto faruno signifas nur vermiĉelojn en la dialektoj de suda Ĉinio, dum en tiu de norda Ĉinio ĝi signifas ne nur farunon mem, sed ankaŭ vermiĉelojn. En la Suzhou-a dialekto oni diras "manĝi cigaredon" (fumi) kaj "manĝi teon" (trinki teon). Ankaŭ unusignifa vorto ; povas havi plurajn esprimojn. Kiel ekzemple, oni nomas lampiron vagluma insekto, luminsekto aŭ noktofajra knabino. Videble, la diversaj dialektoj iagrade konservas vortojn de la antikva hanlingvo kaj iuj el ili eĉ enkondukis en sin alilingvajn vortojn. Ekzemple en mia naskiĝloko oni nomas cementon simentin.
Gramatike Ia ĉinaj dialektoj havas inter si malpli da diferencoj, kiuj tamen estas diversaj. En han-lingvaj dialektoj ne mankas fenomenoj, ke oni esprimas gramatikan signifon pere de la ŝanĝiĝo de prononco, tio estas tre malofta en putonghua; kaj plie, en la dialektoj substantivo, adjektivo kaj verbo ofte uziĝas duoble por akcenti la sencon. Oni ankaŭ aldonas prefiksojn aŭ sufiksojn por montri ian gramatikan signifon. Koncerne la konstruon de frazo, ĝenerale, estas laŭvice subjekto predikato objekto, kompreneble, estas esceptoj. En Ia dialektoj de suda Ĉinio oni ofte metas antaŭen la objekton, kiu montras aferon, kaj malantaŭen tiun objekton, kiu montras homon.
Estas malofte vidataj la abundeco kaj komplekseco de la hanlingvaj dialektoj. Kiel komunikilo en certaj lokoj, la dialektoj ludas gravan rolon en la socia vivo. En iuj literaturaj verkoj, televidaj programeroj kaj fiimoj oni aplikas koncernajn dialektojn cele pliigi la esprimivon. Por riĉigi sin ankaŭ putonghua asimilas utilajn esencajn partojn de iuj dialektoj. Ekz., la fama ĉina klasika romano "Ruĝdoma Sonĝo" estas verkita ĉefe en la norda dialekto. Dank' al popularigo de putonghua, jam en sia infanaĝo oni komencas lerni ĝin, sekve de tio interkomunikiĝo en Ĉinio fariĝas pli kaj pli facila.
Kategorio:Lingvo
ja:中国語
ko:중국어
minnan:Hàn-gí
Angla lingvoLa angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo.
En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- )
La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono.
Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj.
La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.
La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp.
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
- 223,9 Usono
- 60,0 Niĝerio
- 53,3 Britio
- 32,0 Filipinoj
- 21,0 Barato1
- 16,0 Kanado
- 14,8 Aŭstralio
- 5,5 Malajzio
- 3,7 Tanzanio
- 3,5 Sud-Afriko
- 3,3 Irlando
- 3,2 Nov-Zelando
- 2,7 Liberio
- 2,3 Jamajko
- 1,2 Trinidado kaj Tobago
- 1,0 Singapuro
1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Famaj aŭtoroj de la angla
- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien
Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo
Eksteraj ligiloj
Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Englische Sprache
ja:英語
ko:영어
ms:Bahasa Inggeris
simple:English language
th:ภาษาอังกฤษ
zh-min-nan:Eng-gí
Bengalahttp://fr.wikipedia.org/upload/7/77/Bangla.png
Bengala skribo:
Kiel ĉiuj aliaj Hindaj skriboj ĝi devenas de la Brahmi-a skribo. Jen ties literoj, kun la nagaria skribo ekvivalentoj, kaj prononco:
Bengallingvaj verkistoj: vidu la artikolon Bengallingva literaturo.
- Rabindranath TAGORE
- Kazi Nazrul ISLAM
ja:ベンガル語
ms:Bahasa Bengali
th:ภาษาเบงกาลี
Rusa lingvoLingvistiko > Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro > Orienta slava lingvaro > Rusa lingvo
----
Orienta slava lingvaro
Rusa lingvo (ruse: русский язык) estas la nacia lingvo de Rusio. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo kaj la kvara plej granda lingvo en la mondo (ĉ. 285 mln. parolantoj tutmonde) post la ĉina, la angla kaj la hispana. La rusa estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj plu rolas gravan rolon kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.
En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, la rusa servas kiel interlingva komunikilo. Ĝi estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj.
La rusa estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto.
Malgraŭ la vera lingva demokratio de la 1920-aj jaroj, en la sovetia periodo post la Dua Mondmilito la rusa lingvo estis forte trudata malfavorigante la lokajn naciajn lingvojn. Tia politiko kaŭzis en multaj regionoj "lingvan ŝanĝon" — la loka lingvo iĝis la dua, sed la fakta denaska por novaj generacioj estas rusa.
Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj.
La rusan oni skribas per la cirila alfabeto.
Vortaroj
Vidu Esperanto-rusa vortaro.
Influoj al Esperanto
Ĉar Zamenhof mem kaj pluraj pioniroj de la movado estis ruslingvanoj, la rusa influis la Internacian Lingvon Esperanto, kaj leksike kaj sintakse.
Jen kelkaj ekzemploj por la leksika influo:
барахтаться [baraĥtat'sja] > barakti, бант [bant] > banto, кроме [krom'i] > krom
Ligoj
[http://e-novosti.info/forumo/ Tre aktiva dulingva rusa-Esperanta forumo ĉe e-novosti.info] (multaj temoj pri la rusa kaj aliaj slavaj lingvoj)
[http://gramota.ru Gramota.ru: granda ruslingva servilo pri la rusa lingvo]
Kategorio:Slava lingvaro
ja:ロシア語
ko:러시아어
ms:Bahasa Russia
simple:Russian language
th:ภาษารัสเซีย
PortugalioGeografio > Eŭropo > Iberio > Portugalio
----
Portugalio estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvojn de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj landoj en apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj.
Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto.
Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena Kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj Hispanio devligis sin redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.
Historio
Ĉefa artikolo: Historio de Portugalio.
Sur la terotorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo.
La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro.
Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo.
Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492.
Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspanzo, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la kolonigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.
Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala.
Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar.
Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.
Politiko
Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj.
Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de lia neĉeesto.
Plenpovon tenas la registaro frunte kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.
Administra divido
La landa Portugalio havas 18 distriktojn:
Post reformo el la jaro 2004 la distriktoj estus pereotaj kaj la teritorio estus dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio en dependeco je loĝantaro.
Geografio
Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj. La plej alta monto de kontinenta parto de la lando estas Mondego (1991 m super marnivelo), la plej alta punkto de la tuta lando poste situas sur Acoroj – Monto Pico (2351 m super marnivelo).
Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva.
Inter la plej signifaj riveroj apartenas Teĵo, Gvadiano, Doŭro kaj Minjo.
Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11°C vintre kaj 22 °C somere.
Ekonomio
Antaŭ plinombriiĝo de EU en la jaro 2004 Portugalio apartenis inter la plej malriĉaj landoj de la grupiĝo. Longtempa izoliĝo de la lando tre difektis la ekonomion.
Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino (Oporto) kaj olivoj. Portugalio estas la plej granda monda kulturanto de korko. Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj.
Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro. Al industrio dukas vestindustrio kaj ŝuindustrio, aŭtomobila industrio kaj produktado de cemento. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando falas al EU.
En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe turismo. Portugalion vizitos ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.
Loĝantaro
La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj.
Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca – sole 0,5 % da loĝantoj apartenas al alia ol portugala etno. 93% da loĝantoj konfesias romkatolikan religion, proksimume 3 % konfesias evangelion.
Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU.
Kulturo
- Heredaĵo: hieronimita monaĥejo kaj Belema turo en Lisbono, historiaj centroj de Évora kaj Porto; portugala eposo - La Luziadoj (1572).
Esperanto en Portugalio
Vidu ĉefan artikolon pri historio de la movado en Portugalio
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Portugalio
Kategorio:Portugalio
Kategorio:Eŭropo
Kategorio:Eŭropa Unio
als:Portugal
ja:ポルトガル
ko:포르투갈
ms:Portugal
simple:Portugal
th:สาธารณรัฐโปรตุเกส
zh-min-nan:Portugal
Vulgara latinoLingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino > Vulgara
----
Vulgara latino estis la latina lingvo de la provincoj kaj de la strato en la tago de la romia imperio. Ĝi estas la radiko de la modernaj latinidaj lingvoj, nun parolataj de ĉirkaŭ 685 milionoj.
Inter -100 al 300, la Imperio disvastigis latinon al
okcidenta Eŭropo kaj Dacio (la nuna Rumanio). Sed la lingvo disvastigita
ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la vulgara
latino, la latino de la strato disvastigita de soldato kaj komercisto
al la provincoj. Simile, la strata angla de Londono, kaj ne la angla
de Ŝekspiro aŭ Miltono, estis
disvastigita al Aŭstralio en la 19-a jarcento (kio estas ankoraŭ aŭdebla
en la buŝoj de Sydney kaj de orienta Londono).
La vulgara latino estis lingvo pli simpla ol la klasika
kaj jam simila al la modernaj latinidaj lingvoj. La simpligado okazis
precipe pro la ŝanĝo de sono de latino en la kelta buŝo, kiu
sensencigis multe da finaĵoj, kaj tial la gramatiko devis
alĝustigi, devinte uzi prepoziciojn kaj vortordon kie finaĵoj
ekfiaskis. Estis ankaŭ malsamo en la vortaro. Ekzemple, tio, kion Cezaro
nomis equus, liaj soldatoj nomis caballus, el kiu devenis,
post jarcentoj,
caballo (hispane),
cavalo (portugale),
cavallo (itale kaj interlingvae),
cal (rumane),
cheval (france), caval (okcitane)
kaj nia
ĉevalo.
En la 4-a jarcento, kun la leviĝo de
kristanismo, la nova proleta religio de
la Imperio, la vulgara fariĝis la ĉefa lingvo de avangarda kulturo.
Ĝi estis la latina de la Vulgato, la ĉefa latina traduko de la Biblio eĉ hodiaŭ.
ja:俗ラテン語
1-a jarcento a.K.Historio > Jarcentoj: 2-a jarcento a.K. - 1-a jarcento antaŭ Kristo - 1-a jarcento
Jaroj:
ja:紀元前1世紀
ko:기원전 1세기
12-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 11-a jarcento - 12-a jarcento - 13-a jarcento
Jaroj:
ja:12世紀
ko:12세기
simple:12th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 12
GalegioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Galegio
----
Ne konfuzu ĝin kun mezeŭropa Galicio
----
Galicio
Galicio
Galegio (hispane Galicia [galisja] - galege Galiza aŭ Galicia)
La regiono Galegio, (29.434 km2), havas proksimume 2.800.000 loĝantojn. Galegio estas en la nordokcidenta angulo de la Ibera Duoninsulo.
Ĝi konsistas el la provincoj A Coruña [a korunja] (hispane La Coruña), Lugo, Orenso (galege Ourense, hispane Orense), kaj Pontevedro (Pontevedra). La ĉefurbo de la regiono estas Santiago de Compostela en la provinco A Coruña. Aliaj grandaj urboj estas Vigo kaj Ferrol.
La loka lingvo estas la galega, kiu estas proksima parenco de la portugala, sed ĉiuj parolas ankaŭ la kunoficialan hispanan.
La regiono ĝuas aŭtonomecon ene de la nuntempa administra organizado de Hispanio. La nuna prezidanto estas la socialisto Emilio PÉREZ TOURIÑO; ĝis somero de 2005 kaj dum 18 jaroj, la prezidento estis la eksministro de Franco kaj fondinta prezidanto de la konservativa hispana Popola Partio, Manuel FRAGA IRIBARNE.
La galega ekonomio baziĝas en bieneta terkulturo, fiŝkapatado kaj akvokulturo.
Galegoj ege devis migri (kaj ankoraŭ migras) por teni sian vivon. En Hispanio, ili migris al Madrido kaj Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Eksterlanden, ili iris ĉefe al Argentino (oni ŝerce nomas Buenos-Ajreson "la kvina galega provinco", kaj, laŭ argentina slango, ĉiuj hispanaj migrintoj estas nomataj "gallego") kaj Kubo (Fidel CASTRO estas galegido). En la 1950-aj jaroj, oni iris al Eŭropo: Svisio, Germanio kaj Francio (Manu CHAO estas galegido). Tre ofte hispanaj enmigrintoj kie ajn en la mondo estas galegoj.
Tabakokontrabando estis tradicia ekonomia rimedo por marbordaj galegoj. En la 1980-aj jaroj, kontrabandistoj kontaktis kolombiajn kartelojn kaj komencis labori pri multe pli profita kokaino. Galegio estas unu el la enirejo por amerikaj drogoj en Eŭropo.
Tradicioj
Kvankam la galega lingvo estas latinida, galegoj memoras la praloĝantajn keltojn. El ties influo kaj la atlantikaj rilatoj, aperas multaj tradicioj: muziko per galega sakŝalmo (gaita), kredo pri sorĉistoj (meigas) kaj tropoj de fantomoj (Santa Compaña). Ankaŭ en Galegio estas Finistero (Finisterre aŭ Fisterra, "Ter-fino") parenca al bretona Finistère. Santiago de Compostela estas supozate la tomburbo de sankta Jakobo la Granda kaj la fino de Jakoba Vojo.
Famaj galegoj
- Camilo José CELA, Nobelpremiito pri literaturo.
- Francisco FRANCO, hispana regnestro.
- Pablo IGLESIAS, fondinto de la hispana Socialista Partio
- Alfonso RODRÍGUEZ CASTELAO, desegnisto, verkisto kaj politikisto
Kategorio:Hispanio Kategorio:Aŭtonoma Komunumo de Hispanio
ja:ガリシア
12-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 11-a jarcento - 12-a jarcento - 13-a jarcento
Jaroj:
ja:12世紀
ko:12세기
simple:12th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 12
15-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 14-a jarcento - 15-a jarcento - 16-a jarcento
Jaroj:
|