:: wikimiki.org ::
| Prahistorio |
Prahistorio Difino
Oni nomas Prahistorio la periodon daŭrantan de la apero de prahomo ĝis la komenco de "historio". Tiu ĉi lasta ĝenerale estas difinita kiel periodo komenciĝanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aŭ kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finiĝas kiam historiaj fontoj eĉ postaj disponeblas pri la koncerna civilizacio.
La daŭro de registrita historio estas plimalpli 5,000-5,500 jaroj. Kojnoskribo eble estas la plej malnova formo de skribo. Tamen ĉar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaŭ la nomon "Protohistorio" rilate al tiuj periodoj.
Temas pri periodoj dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas ĉu postaj ĉu eksteraj. La termino Prahistorio montras ankaŭ la gravecon de skribaĵoj en la okcidenta civilizacio. Sekve, en Egiptio prahistorio finiĝas ĉirkaŭ - 3500, dum en NovGineo ĝi finiĝas ĉirkaŭ 1900. Antaŭ ol rigardi historion alimaniere, temas ja pri ĝisnuna kutimo por apartigi la diversajn partojn de Historio ĉu homa ĉu universala.
Eko de Prahistorio
vidu Prahomo
Kronologio
Vidu la sintezan tabelon de la ĉefaj kulturoj prahistoriaj de la malnova mondo. tradukota
La kronologio de la prahistorio estigiĝanta en la 19-a jarcento, estas la konsekvenco de la laboroj far la imponaj taksonomiistoj de la antaŭa jarcento, Lineo, Bufono (Buffon), kiuj konsiderinde prokrastis la originon de la vivo sur la Tero. Oni konsideras, ke tiu kronologio, rezulto de la malkovroj far Boucher de Perthes, estigiĝis en 1912 de la pastro Breuil, sekve de la multnombraj prifosoj okazintaj en la dua duono de la XIXa jarcento.
Komence, prahistorio dividiĝis en tri aĝoj, kiuj respondas al la sinsekva uzado de tri diversaj teknologioj: ŝtona, bronza kaj fera uzadoj.
- Ŝtonaĝo ;
- Bronzaĝo ;
- Fereaĝo.
Siavice tiuj aĝoj estis dividitaj en pluraj periodoj, kies daŭroj malsamas por respondi al la prahistoriistajn bezonoj. La dividado klarigas sin pro diverseco de la "materialaj kulturoj" ekzistantaj dum ĉiu aĝo; iuj arkeologiaj situoj altvaloraj (aŭ simple ĉar ili estis la unuaj el nova tipo, kiuj estis malkovritaj) utilis samkiel referenco por iu periodo kiel ekzemple Hallstatt aŭ La Hène dum fer-aĝo.
- Ŝton-aĝo : redaktota
- Paleolitiko ;
- Arkaika paleolitiko (Afriko) ;
- Frua paleolitiko ;
- Meza paleolitiko ;
- Malfrua paleolitiko ;
- Fina paleolitiko (Afriko) ;
- Mezolitiko :
- Epipaleolitiko ;
- Post-glacia aĝo ;
- Paleo-india erao (Nord-ameriko) ;
- Formodona erao (Nord-ameriko) ;
- Jomon erao (Japanio) ;
- Neolitiko.
la jenaj periodoj apartenas ankaŭ al Protohistorio)
- Bronz-aĝo: redaktota
- Frua Bronz-aĝo
- Meza Bronz-aĝo
- Malfrua Bronz-aĝo
- Fer-aĝo.: redaktota
- Halŝtata aŭ malnova Fer-aĝo.
- Latena aŭ nova Fer-aĝo
Tiuj kategorioj bazitaj sur la studo de la daŭraj postrestaĵoj (precipe ŝton-ilaro, kaj poste ceramika kaj metalurgia produktado), multe ekprecizis kun la modernaj serĉad-iloj.
Aliaj kategorioj, kun pli mallonga daŭro, ekzistas, sed ili ne estas agnoskataj por ĉiuj partoj del' mondo aŭ de la sciencularo. Temas i.a. pri Kupro-erao aŭ Ĉalkolitiko.
Lastatempe, la prahistoriaj periodoj komencis viŝiĝi che la kultur-nocio. Tiu plej fajna subdividado estas tutnova. Ĝi konsideras la geografiajn limojn de la kuturaj areoj, kaj respondas al pli bona kono de prahistorio. Laŭ la francaj prahistoriistoj, kaj nur por Francio, 13 kulturojn oni konas dum ŝtona aĝo.
- Unuaj civilizacioj
- Ĉeleo
- Aĉeŭleo
- Musterio
- Ĉatelperonio
- Aŭrignacio
- Gravetio
- Solutreo
- Magdalenio
- Post-glaci-tempaj civilizacioj
- Frua Neolitiko
- Danubio
- Mezolitiko
- Neolitiko
Periodoj de Prahistorio
-
Gravaj etapoj de Prahistorio
- Paleolitiko
- Antaŭ 5 milionoj da jaroj : apero de d'Aŭstralopiteko.
- Antaŭ 3 milionoj da jaroj : apero de d'Homo habilis ofte rigardata kiel la unua vera Homo 1.
- Antaŭ 400,000 jaroj : fajr-regado;
- Antaŭ 80,000 jaroj : unuaj entombigoj ;
- Antaŭ 30,000 jaroj : : Homo sapiens estas la sola homa specio, kiu pluvivas post la malapero de Neandertala Homo ;
- Antaŭ 20,000 jaroj : pentraĵoj en la groto de Lascaux.
- Neolitiko
- Ĉirkaŭ -12,000 / -10,000 : dolmanoj kaj menhiroj ;
- Ĉirkaŭ -10,000 : unuaj vilaĝoj (Çatal Hüyük en Turkio);
- Ĉirkaŭ -3,000 : apero de skribo kaj fino de prahistorio (sed atentu: nur tie, kie oni konis kaj aplikis skribon!).
1 Ĵusaj malkovroj de fosilioj en Ĉadio kontraŭas tiun datadon. Ili pruvus, ke la unua Homo aperis antaŭ 7 milionoj da jaroj.
Gravaj prahistoriistoj redaktota
Problema difino
Kutima difino de Prahistorio estigas plurajn problemojn tiom pri la kriter-elekto kiom por determini la datadon de la tempaj limoj prahistoriaj.
Kriterioj de la Prahistorio-komenco redaktota
Prahistorio komenciĝis kiam "aperis" Homo. Nu, Homo estas nur la rezulto de lanta evoluo de specifa specio, kiu diferenciĝis de aliaj "superaj simioj". Ĝia apero-dato estas ne nur nekonata, sed eĉ tutcerte ne sciebla. Tiu ĉi problemo estas konata sub la nomo mankanta ĉenero.
Datado de la Prahistorio-komenco redaktota
Kriterioj de la Prahistorio-fino redaktota
Datado de la Prahistorio-fino redaktota
ko:선사시대
ja:先史時代
th:ยุคก่อนประวัติศาสตร์
PrahomoBiologio > Homo > Prahomo
----
Aŭstralopitekoj, kreitaĵoj kun ambaŭ homaj kaj simiaj apartaĵoj, aperis en Afriko almenaŭ antaŭ 4 milionoj jaroj. Fragmentoj de la ostoj de ĉi tiuj 'homedoj', aŭ homsimilaj kreitaĵoj, estas trovita en la Olduvai Interkrutejo kaj aliaj lokoj en Afriko per la sciencistoj Raymond Dart, Louis Leakey kaj Maria Leakey.
Postaj specoj de homedoj, Homo habilis, vivis antaŭ 2 milionoj jaroj. Kiel la Aŭstralopitekoj, ankaŭ ili vivis nur en Afriko. Kvankam iliaj cerboj estis pli grandaj ol tiuj de Aŭstralopitekoj, ili estis malgrandaj en grandeco, ne havis mentonon, kaj havis grandajn dentojn, ĝuste kiel iliaj antaŭuloj. Tre malgrava estas scio pri ilia konduto.
Homo erectus, posta homa praulo, vivis antaŭ 1,6 milionoj jaroj, originale en Afriko. Ili havis dikajn brovojn super okuloj, ne havis mentonon, kaj estis verŝajne samaltaj kiel modernaj homoj. Iliaj cerboj estis pli malgranda ol tiuj de nuntempaj homoj.
Homo erectus estis la unua homedo kiu lasis Afrikon. La speco disvastiĝis ĝis Ĉinio en Azio kaj Germanio en Eŭropo. Ĉi tiu kapablo lasi la subtropikojn verŝajne estis rezulto de iliaj pli superaj teknikaj kapabloj. Ekzemple, 'Homo erectus' estis verŝajne la unua homedo, kiu regis fajron kaj faris altnivelajn ŝtonajn ilojn. 'Homo erectus' estis antaŭŝtupo al la moderna homo, nomita Homo sapiens, kies subspecio homo neandertala estus malaperinta jam de 35 000 jaroj.
Faktoj montras, ke fruaj homedoj unue aperis en Eŭropo antaŭ 1,5 - 1 milionoj jaroj; en la Britaj Insuloj - antaŭ 450,000 jaroj; kaj en Aŭstralio - antaŭ 30,000 jaroj. Iuj sciencistoj kredas, ke primitivaj homoj transiris de Azio al Nord-Ameriko sur terponto, kiu tiam ligis Alaskon kun Azio.
vidu ankaŭ : Homo floresensis
Rilataj artikoloj:
- Primatoj
- Neandertala Homo
- Prahomaj Laboriloj
- Prahomaj Pentraĵoj
- Restaĵa homeculo
Kategorio:Primatoj
Kojnoskribo
Kojnoskribo estas skriboformo elpensita en Sumero ĉ. 3500 a.-K.. Ĝi estis skribita premante per eltranĉita kano (kalamo) sur mola argil-tabuleto, poste oni kiuris la tabuleton, kiu iĝis tiel nedetrueblaj (pri tio arxheologoj estas dankemaj!).
La sistemo estis komence bildsimbola kaj ideogrameca, sed estinte poste uzita de la aliaj, tute malsimilaj, lingvoj de la regiono: Akada lingvo, Persa lingvo, ĝi fariĝis pli fonetika.
http://sv.wikipedia.org/upload/b/bc/Fornpersisk_kilskrift.png
Kategorio:Alfabeto
ja:楔形文字
SkribojSkribo povas signifi:
# skribadon
# skribaĵon
# skribarton
# skribostilon
# skribsistemon
Protohistorio
kategorio:protohistorio
Protohistorio rilatas al periodo okazinta inter prahistorio kaj historio. Temas pri periodo dum kiu iu civilizo ankorau ne konas aŭ ne transdonis skribon. Tamen ĝi jam aperas per la skribaĵoj far aliaj civilizacioj. En Eŭropo, la keltoj kaj la ĝermanoj estas rigardataj kiel protohistoriaj popoloj dum aŭtoroj jen grekaj jen latinaj parolas pri ili.
Kronologio tradukota
Civilizacioj kaj popoloj tradukota
19-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
Jaroj:
ja:19世紀
ko:19세기
simple:19th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 19
zh-min-nan:19 sè-kí
AfrikoGeografio > Kontinentoj > Afriko
----
Kun areo de 30.271.000 km2, Afriko estas tre granda kaj varma kontinento, kaj havis 805.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1.995 malsamajn lingvojn en Afriko. Ekz. Niĝerio havas 427 indiĝenajn lingvojn.
[http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html Esperanto en Afriko]
La origina Afriko estis la romia provinco Africa, kies teritorio proksimumas la nunan Tunizion.
Regionoj:
- Nord-Afriko
- Subsahara Afriko
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Afriko
ja:アフリカ
ko:아프리카
ms:Afrika
simple:Africa
th:ทวีปแอฟริกา
zh-min-nan:Hui-chiu
Nord-Ameriko
Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo.
Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo.
La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono
Kategorio:Kontinentoj
ja:北アメリカ
ko:북아메리카
simple:North America
th:ทวีปอเมริกาเหนือ
zh-min-nan:Pak Bí-chiu
JapanioGeografio > Azio > Orienta Azio >Japanio
----
Japanio (japanlingve :日本 [nihon/nippon] laŭlitera signifo: Origino de la Suno)
En antikva epoko, nomiĝis "Yamato (大和 [jamato])".
Insularlando en Orienta Azio.
Landkodo: .JP
E-nomo:Japanio (aŭ Japanujo)
Naciaj nomoj:日本 [nihon/nippon] (japane), 大和[jamato] (japane en antikva epoko)
Areo: 374.744 km²
semotaŭga: 11%
Loĝantaro: 126.549.976 (julio 2000, takso),
% urbana: 79% (2000)
homoj po kv. km: 337,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3070,0 (2000)
kreskanta procento: 0,18% (2000, takso)
naskoj: 9,96 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 3,91 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,41 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 80,7 jaroj (77,51 viroj, 84,05
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
Religio:
84% budhismo kaj ŝintoismo, 16% aliaj (0,7% kristanismo)
Lingvo:
la japana(efektive oficiala),
la korea(korea-japano uzas),
la aina(aino uzas/is),
la okinavaja (insularo Ryu Kyu)
alfabeta: 99%
Registaro: parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la
LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93
kaj 1994-nun (2002), reprezentas la intereson de la bankoj, vendejoj, bienistoj,
NTT (la ĉefa telefona kompanio), poŝtejoj kaj konstruantoj. Tial la kosto
de la reto kaj rizo estas alta kaj la bankoj estas malsanaj.
sendependeco: -660
organizoj: UNO (1956)
konstitucio: la 3-an de majo 1947
korupteco: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 711 Gd (1998)
po kapo: 5,62 kd (1998)
kreskanta procento: 0,3% (1999, takso)
inflacio: -0,8% (1999, takso)
senokupa: 4,7% (1999, takso)
----
Regionoj:Japanaj regionoj
Prefektujoj
vidu detale:Japanaj prefektujoj
Gravaj urboj
vd. Listo de urboj de Japanio
(ordo alfabeta)
- Fukuoka
- Hakodate
- Hiroŝimo (Hiroshima) ,atombombita 6-a de aŭgusto 1945
- Jokohamo (Yokohama)
- Kioto (Kyoto) ,konata turisma urbo
- Kobe
- Koĉi
- Naha
- Nara ,konata turisma urbo
- Nagano ,1998 18-aj vintraj olimpikoj
- Nagasako (Nagasaki) ,atombombita 9-a de aŭgusto 1945
- Nagojo (Nagoya)
- Niigata
- Osako (Osaka)
- Sapporo ,1972 11-aj vintraj olimpikoj
- Sendai
- Tokio (Tokyo), ĉefurbo,plej granda en japanio, 1964 18-aj someraj olimpikoj
Historio
- Vidu Historio de Japanio
Esperanto en Japanio
2004
- Nisikawa Toyozô (1909-2004) mortis la 20-an de junio. En 1991/1992 li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ties revizoro.
- Katsumori Hirosi (1925-2004), membro de UEA en Chubu (Japanio), mortis la 9-an de junio pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.
La 91-a Japana Esperanto-Kongreso
La 91-a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 22-a ĝis la 24-a de oktobro en Inuyama, apud Nagojo/Nagoya kun 457 aliĝintoj, el kiuj 123 estas "la moralaj". Inter la gastoj estis P. Jegorovas el Litovio, la lando de la venontjara UK, la ambasadoro de Litovio en Japanio d-ro Kudzys, Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio, Usono, Jakvo Schram el Belgio, Duong Tu Kieu el Vjetnamio kaj Andrej Korobejnikov el Rusio, kiu donis piano-koncerton. La kongresan standardon transprenis esperantistoj el Jokohamo, kie okazos la venonta japana kongreso.
!
als:Japan
ja:日本
ko:일본
ms:Jepun
simple:Japan
th:ประเทศญี่ปุ่น
zh-min-nan:Ji̍t-pún
MusterioMusterio, kies nomo devenas de la groto de Moustier en la sud-francia departemento Dordogne, estas kultura kaj ŝton-industria periodo en Eŭrazio kaj en la nordo de Afriko. Ĝi daŭras de -300 000 ĝis -30 000 jaroj antaŭ nia erao. Ĝin karakterizas la neandertala civilizacio.
Antaŭis ĝin Ĉeŭleo, sekvis Ĉatelperonio.
Komparu kun:
Ŝtonepoko ~ prahomaj laboriloj
kategorio:Prahistorio
ĈatelperonioKulturo aperinta en la komenco de Malfrua Paleolitiko kies nomo devenas de la groto de la feinoj en Ĉatelperon en la franca distrikto (departemento) Allier. Ĉatelperonio estis difinita de la pastro Henri BREUIL.
Ĝi daŭris de -38000 ĝis -30000 kaj estas karakterizata de produktado de ŝtonaj iloj, precipe de iloj kun klingoj. Ĉatelperonio estis lasta periodo karakteriza por la Neandertala homo, kiu verŝajne havis kontaktojn kun la homo de Kro-Manjono, jam estanta en Eŭropo. Fakte, karakterizajn restaĵojn de Ĉatelperonio oni trovis kun aliaj, kiuj estis karakterizaj de Aŭrignacio, kiam tiu ĉi lasta estis tipa periodo de la ekzistado de homo de Kro-Manjono.
Komparu kun:
Prahomaj laboriloj ~ ŝtonepoko
Kategorio:Prahistorio
Шаблон:Година В 3
gry zrcznociowe poker ebay diety gry
|
|
|
|