:: wikimiki.org ::
| Pulmo |
PulmoLa pulmo estas organo de la respira sistemo kaj interkonektas kun la sangocirkula sistemo de la aer-spirantaj vertebruloj. Tiies funkcio estas la ŝanĝo de oksigeno de la aero kun la karbon-dioksido de la sango...
....
vidu branko
ja:肺
ms:Paru-paru
OrganoBiologio > Anatomio > Organo
Organo estas distingebla regiono de ĉeloj en multĉela organismo kiuj faras distingeblan funkcion. Organoj en la homa korpo inkluzivas la koro, pulmoj, cerbo, stomako, lieno, pankreaso, renoj, hepato, intestoj, utero, veziko, ktp. Kelkaj konsideras la haŭton esti la plej granda organo en la homa korpo.
ja:器官
ko:기관 (생물)
Sangocirkula sistemoBiologio > Anatomio > Homa Anatomio > Kardiovaskula Sistemo < Sansciencoj
----
la kardiovaskula sistemo, aŭ koroangia sistemo, estas ankaŭ nomita la sangocirkula sistemo.
La sangocirkula sistemo de la homo konsistas el sango, la koro, kaj sistemo de arterioj, kapilaroj kaj vejnoj, kiuj transportas sangon al ĉiu korpa histo. El sistemo de sang-angioj de la homa korpo, metitaj unu post la alia, longus proksimume 160.000 kilometrojn.
La "pulma cirkulo" transportas oksigenon de la aer-recesoj de la pulmoj al la koro per la sango. La sango enhavas mikroskopajn rondajn ruĝajn korpusklojn (ruĝajn globulojn), la eritrocitojn. La korpuskloj estas ruĝaj, ĉar ĉi tiuj ĉeloj havas oksi-hemoglobinon. La hemoglobino transportas oksigenon kaj poste transportos la karbonan dioksidon denove al la pulmoj. En la pulmoj, la oksigeno eniras la sangon per osmozo.
La pulmaj arterioj kondukis la sangon kun oksigeno al la koro. La sango eniras la maldekstran atrion, pasas tra valvo, kaj eniras la maldekstran ventriklon. De tie, la sango fluas tra la aorto kaj pasas tra la arterioj kaj kapilaroj al la tuta korpo. Ĉi tio nomiĝas la "sistemika cirkulo".
En la kapilaroj, la sango interŝanĝas oksigenon por karbona dioksido, kaj nutraĵon de la digesta sistemo por ekskreciaj kemiaĵoj, kiuj iros per la sango al la renoj. De la kapilaroj, la sango kun karbona dioksido reiras al la koro tra la vejnoj, kaj eniras la dekstran atrion. De la dekstra atrio al la dekstra ventriklo, kaj denove al la pulma cirkulo, la blueta sango fluas tra la pulma arterio al la pulmoj. En la pulmoj, la sango perdas la karbonan dioksidon, kaj denove plenigas sin kun oksigeno.
Alia sistemo estas limfocirkula sistemo.
Ĉiu viva ĉelo de la homa korpo bezonas oksigenon kaj nutraĵon.
simple:Circulatory system
Oksigeno
= O2 - oksigeno =
- Simbolo: O2
- Atomnumero: 8
- Atompezo: 15,9994
- Kemia Serio: nemetalo
- Bolpunkto: -183,0 oC (je atmosfera premo)
- Fandpunkto: -218,4 oC
- Denseco: 1 429 g/m3
- Eltrovinto: Carl SCHEELE kaj Joseph PRIESTLEY, ĉ. 1775
La svedo Carl Wilhelm SCHEELE kaj la anglo Joseph PRIESTLEY malkovris la elementon oksigenon ĉirkaŭ la jaro 1775. La franco Lavoisier ĝin nomis oksigenon (oxys: acidon greke; kaj gignomai: faranto greke.)
Oksigeno estas senkolora, senodora, sengusta gaso. Ordinara oksigena molekulo havas du oksigenajn atomojn (O2). Ozono havas tri oksigenajn atomojn (O3)
Preskaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj bezonas oksigenon por vivi. Ni povas vivi nur plurajn minutojn sen oksigeno. Oksigeno donas al ni varmon kaj energion. Ĝi ebligas la bruligon de la fueloj kiel gaso, benzino, oleo, mazuto, karbo, kaj ligno. Ĉirkaŭ la kvinona parto de la tera atmosfero estas oksigeno. Preskaŭ la duono de la pezo de la teraj rokoj kaj mineraloj kaj 89% de la pezo de akvo (H2O) estas oksigeno. Se oni kalkulu la nombron de atomoj, oksigeno estas la plej abunda elemento sur Tero.
Plantaj ĉeloj uzas oksigenon, sed ili ankaŭ faras oksigenon en la proceso de fotosintezo.
La ŝtala industio uzas oksigenon por produkti ŝtalon. Veldistoj uzas oksigenon por havi varmegan flamon (je 3300C). Oni uzas likvan oksigenon en spacroketoj.
Vidu ankaŭ: perioda tabelo
Kategorio:Kemiaj elementoj
als:Sauerstoff
ja:酸素
ko:산소
ms:Oksigen
simple:Oxygen
th:ออกซิเจน
Karbon-dioksidoKarbona dioksido (CO2) estas senkolora, senodora gaso, pli peza ol la aero. Likvigite, ĝi forte vaporiĝas kaj dumtempe detiras varmon el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke ekestas blanka karbondioksida neĝo (alia nomo: seka glacio). Tiu seka glacio vaporiĝas sen fando (sublimiĝas), tial ĝi estas bonega malvarmiga kaj konzerviga materialo.
Ĝi solviĝas en akvo al karbona acido (H2CO3). Ĝi estas uzata por karbondioksidaj trinkaĵoj, al kiuj la karbona acido donas piketan, acidetan guston.
Ĉar karbona duoksido estas pli peza ol oksigeno, ĝi emas forpeli oksigenon el profundejoj kaj formi gasajn lagojn. Tial eblas sufokiĝi en tiaj lokoj, ekzemple putoj aŭ siloj. Vidu: mosto
La karbona dioksido estas ĉefa komponento de la aero, kun ĉ. 0,038% laŭ volumo. Ĝi estas grava ĉar ĝi estas uzata de la plantoj por la fotosintezo. Krome, ĝi estas baza aganto en la forceja efiko.
Kategorio:Kemiaĵo
ja:二酸化炭素
ko:이산화 탄소
ms:Karbon dioksida
simple:Carbon dioxide
th:คาร์บอนไดออกไซด์
SangoLikvo de vertebruloj, kiu cirkulas en la arterioj, vejnoj kaj transportas spirgasojn, diversajn materialojn al kaj de la ĉeloj. Sango donas 7-10 % de la korpopezo.
Ĝia konsisto:
- sangoĉeloj
- eritrocito, enhavanta hemoglobinon (ruĝa globulo)
- leŭkocito, blanka aŭ senkolora globulo (blanka globulo)
- granulocito
- limfocito
- monocito
- trombocito, helpas la koaguliĝon de la sango
- sangoplasmo enhavas solvitajn materialojn kiel
- proteino
- metabolaj materialoj
- aliaj materialoj
Nombro de diversaj sangoĉeloj ĉe placentuloj en sango
- eritrocito 5 milionoj/mm3
- leŭkocito 5-10 mil/mm3
- trombocito 200 mil – 1 miliono/mm3
Sangomalsanoj
- hipotensio, malalta arteria sangopremo
- hipertensio, alta arteria sangopremo
- anemio (sangomanko), malpliiĝo de la hemoglobino, aŭ de kapablo transporti oksigenon
- hemofilio, sanga koaguliĝo ege malrapidiĝas
- hiperemio (kongesto), malsaneca akumuliĝo de sango en la vaskuloj de iu organo
- trombozo perturbo de la sanga cirkulado (kaŭza sangokoaguliĝo en vaskulo)
- leŭkemio multiĝo de la leŭkocitoj en la sango
ja:血液
ko:혈액
ms:Darah
simple:Blood
Category:711 births
sprzet sylwester w grach Pozycjonowanie Sennik online Zapraszamy
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Nikolai Platonovich Patrushev
Nikolai Platonovich Patrushev (Николай Платонович Патрушев) (born July 11 1951) is the current director of the Russian FSB, the successor organization of the KGB. He was born in Leningrad and graduated from Leningrad Ship-building Institute, where worked as an engineer at his department until 1974.
Patrushev started his career at state security organs. Af
|
Nikolai Patrushev
Nikolai Platonovich Patrushev (Николай Платонович Патрушев) (born July 11 1951) is the current director of the Russian FSB, the successor organization of the KGB. He was born in Leningrad and graduated from Leningrad Ship-building Institute, where worked as an engineer at his department until 1974.
Patrushev started his career at state security organs. Af
|
Nikolay Patrushev
Nikolai Platonovich Patrushev (Николай Платонович Патрушев) (born July 11 1951) is the current director of the Russian FSB, the successor organization of the KGB. He was born in Leningrad and graduated from Leningrad Ship-building Institute, where worked as an engineer at his department until 1974.
Patrushev started his career at state security organs. Af
|
|
Federal Security Service of the Russian Federation
The FSB (ФСБ) is a state security organisation in Russia, and is the domestic successor organization to the KGB. Its name is an acronym from the Russian Federalnaya Sluzhba Bezopasnosti Rossiyskoy Federatsii (Федера́льная слу́жба безопа́сности Росси́йской Федера́ции) which translates to Federal Security Service of the Russian Federation. It is usually simply called the FSB in English-language sources.
|
Fog machine
A fog machine is a device, used primarily in theatrical environments, which converts a water and glycol-based or glycerine-based fluid into a dense smoke-like vapor. This generated "smoke" is perfectly safe to breathe, although individuals with breathing complications such as asthma may experience some irritation.
Because of the
|
|
Gerard Davison
Gerard Davison, aka Jock Davison, was one of three men (along with Jim McCormack and Gerard Montgomery) listed by the Daily Mail on the 9 March 2005 as responsible for the murder of Robert McCartney in Belfast some weeks before.
The | |