Rizo estas genro (Oryza) de unujaraj tropikaj, marĉaj herboj el la familio de la poacoj. Ĝiaj grenoj estas la ĉefa cerealo por duono de la homaro. La planto iĝas unu ĝis du metrojn alta kaj havas longajn mallarĝajn foliojn kaj unuflorajn spiketojn sur dense kunsidantaj branĉoj en 20-30 cm longa paniklo. La grajnoj estas tre malmolaj, kaj kiam oni preparas ilin, estas tre nutraj por homoj.
Rizo-kultivado
Rizo-kultivado estas taŭga en landoj kun multa pluvo kaj malmultekosta laboro, ĉar ĝi bezonas multan akvon kaj estas tre laborige kultivi ĝin. Tamen ĝi povas kreski preskaŭ ĉie, eĉ sur krutaj monto-inklinoj.
Ofte rizo kultiviĝas en plataj marĉaj terenoj prizorgitaj por sekurigi idealan akvo-profundon (tipe 15 cm). Rizo terenoj ankaŭ foje uziĝas por la produktado de manĝeblaj fiŝoj kaj ranoj. La bienistoj profitas de la facileco de la rizo-plato kreski en akvo-medio: la akvo en rizo-terenoj malhelpas la danĝeran kreskadon de fi-herboj ĉe la kulturejo. Kiam la rizo-planto establiĝas en la tereno, la akvo povas finfine esti ĉerpita por preparado de rikolto. La marĉaj terenoj grandigas la produktadon, kvankam la rizon ankaŭ eblas kultivi en ne-marĉa, seka tero (inkluzive de teraso-formaj deklivoj) helpe de superreguliloj por mortigo/inhibo de kresko de fi-herboj.
Preparado kiel manĝaĵo
Unue la grenoj de la riza planto estas muelitaj por forigi la eksterajn ŝelojn, kio kreas brunan rizon. Tiu proceso povas esti daŭrigata por forigi la ĝermon kaj reston de la ŝelo, tiel kreante blankan rizon. La rizosemoj ofte estas vaporigata aŭ boligata ĝis mola kaj manĝebla, kaj poste ili povas esti fritita en legoma oleo aŭ butero.
Blankan rizon oni povas pulvi en faruno, kiu ofte kunvenas por personoj kiuj sekvas senglutenan dieton. La faruno estas uzata en multaj trinkaĵoj kiel rizlakto kaj sakeo.
Rizobrano (nomata nukajapanlingve) estas valora varo en Azio, kaj estas uzata por multaj ĉiutagaj bezonoj. Oni povas ekstrakti el la brano sanan oleon. Alia uzo estas por fari specon da piklataj legomoj.
Kiel krevmaizo kaj aliaj grenoj, rizo povas esti pufata. Por rizo krevi, oni devas varmigi la grajnojn en malalta-prema ujo. Dum varmado, la akvo de ĉiu grajno plivolumeniĝas, sed estas tenata pro la perikarpo de la grajno. Kiam la premo en la grajno rompas la perikarpon, la grajno pufas.
Nutra informo
Rizo enhavas malgrandajn nivelojn de saturataj grasoj, kolesterolo, kaj natrio. Ĝi estas bona fonto de mangano.
Fonto: http://www.nutritiondata.com (anglalingva)
"Ora Rizo", aŭ angle Golden Rice, estas rizo, genetike modifita de germanajprofesoroj Ingo POTRYKUS kaj Peter BEYER ĉe la svisa Federala Instituto de Teknologio. Tiu ĉi rizo estas riĉigata en vitamino A, kaj, laŭ la inventintoj, povas agi kontraŭ la blindeco kiu afliktas ĉiujare kelkan duon-milionon da homoj, pro manko de tiu vitamino, kaj eviti la unu ĝis du milionojn da mortoj ĉiujare pro la sama kialo.
Kontraŭparazitaĵoj
Ĉinio, monde la unua rizproduktanta kaj konsumanta lando, volas surmerkatigi GM-an rizon ekde 2006 (laŭ la revuo Science [Scienco]). Temas pri du varioj kiuj estas rezistaj kontrau rizpiraloj (larvoj de tineoj), la unua pro genoj transplantitaj el grunda bakterio bacillus thurigiensis, la dua el negr-okula fabo, aŭ rizfabo (Dolichos umbellatus) (ĉine: 米豆). Dum 2001 ĝis 2003 agroprovoj elmontris 80% malgrandigon de uzo de kemiaj kontraŭparazitaĵoj, pozitivan efikon sur la sano de la agrikulturistoj, kaj plibonigon de produktiveco (de 6 360 kg/ha kontraŭ 6 150 kg/ha por la kutimaj rizvarioj). Ĉinio jam estas la plej granda produktanto de GM-a kotono, sed tiu estas la unua fojo kiam GM-aj produktaĵoj estas tiele grandskale vendota en la merkato de homa nutrado.
(angle, ĉine, france, hispane, itale kaj japane) - de la FAO.
Anglalingvaj
(de la Institute of Science in Society)
(Internacia instituto por esplorado pri rizo)
de Ag-Biotech Infonet, ne-komerciala retejo.
ja:米ko:벼ms:Padi
Genro (biologio)
La biologia klasado (aŭ biologia klasifikado) signifas la ordigon de plantoj, animaloj kaj aliaj vivuloj en grupojn laŭ ilia reciproka parenceco.
La sciencon de la biologia klasado oni nomas taksonomion.
La hierarkio
:Regno estas iu el la plej ĝeneralaj grupoj en la biologia klasifiko, ekz. animaloj (vidu Regno animala), fungoj, plantoj.
:Filumo estas nomo por unu el la klasoj de zoologio (divizio, por botaniko), la plej fundamenta en la speco.
:Klaso estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (classis).
:Ordo estas ŝtupo en la botanika kaj zoologia klasifikoj (ordo). La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso -ul: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento -formaj: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado tendencas al la dua formo.
:Familio estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (familia). La nomo de familio estas derivata de unu el siaj genroj per la sufikso -ac (botaniko), -ed (zoologio).
:Genro estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La scienca nomo de specio konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla kromnomo por la specio.
:Specio estas ...
Herbo estas ĝenerale tiu moltiga planto, kiu ne formas lignecajn, vintrorezistajn ŝosojn (male kiel arboj, arbedoj, arbustoj). Ĝi estas ofte mola, sukoplena kaj ties superteraj partoj ĉijare forvelkas.
Oni ofte diras en agrikulturo herbo nur la utilajn herbojn; la malutilajn herbojn en la agrokulturo oni nomas herbaĉo, trudherbo aŭ fiherbo. Tiujn trudherbojn oni povas ekstermi per kemiaj herbicidoj aŭ per fizikaj metodoj kiel per sarkado, hojado.
En la agrikulturo la herboj uzatas ĉefe kiel fojno por la travintra nutrado de bestoj aŭ oni simple paŝtas sur la herbejo brutojn por direkte manĝigi la freŝajn herbojn.
esprimoj: herbovora (besto, manĝanta herbojn), herboriĉa, herbero (unu herbo)
legu
- hepatherbo - hundherbo - monherbo - verukherbo - sangoherbo - marherbo - panherbo - gazono, razeno - greso
Poacoj
La veraj herboj estas unukotiledonaj (klaso Liliopsida) plantoj de la familio Poacoj (Poaceae) (pli frue graminacoj (Graminae)). La familio entenas ĉ. 600 genrojn kaj 10,000 speciojn. Tiuj plantoj kovras ĉ. 20% de la tera vegetaĵo. Tiu planta familio estas la plej grava por la homa ekonomio, vivo, entenas gazonajn kaj furaĝajn herbojn, la ĉefaj grenoj kreskas ĉie en la mondo. La bambuso ofte uzata en Azio por konstruado.
La grasoj ĝenerale havas la sekvajn karakterizaĵojn:
- tipike kava tigo (nomata kulmo), ŝtopita, dividita ĉe nodoj. (esceptoj: maizo, milio, kiuj havas malkavan tigon)
- moltigaj plantoj, escpete de bambuso, kies tigo ligniĝas
- folioj, ekkreskintaj ĉe nodoj, alterne starantaj duvice’' aŭ malofte spirale, kaj ili havas paralelaj vejnoj.
- La folioj formas sube ingon ĉirkaŭbrakumante la tigon kaj platon kun ĝenerale glatrando; la oreleto (ligule) troviĝas inter la tigo kaj plato.
- Floroj estas malgrandaj, mankas iliaj petaloj, kaj ili grupiĝas en spiketoj aranĝitaj en paniklo, grapolo, spiko aŭ kapo; la floroj estas vento-polenitaj.
- Frukto estas kariopso (ankaŭ nomata grajno).
La agrikulturaj poacoj kulturitaj por produktado de nutraĵoj nomiĝas 'cerealoj.
Cerealoj signifas la ĉefan kaloriofontojn por la homaro kiel rizo en Barato kaj la Orienta Azio, maizo en Meksiko, kaj tritiko kaj hordeo en Eŭropo kaj Nord-Ameriko.
- vidu ankaŭ :herbo, gazono, sukerkano, fragmitofojno, glumo, aristo, paleo,
ekstera ligo
- [http://delta-intkey.com/angio/www/graminea.htm poaca familio/angle] in [http://delta-intkey.com/angio/ L. Watson and M.J. Dallwitz (1992 onwards). The families of flowering plants: descriptions, illustrations, identification, information retrieval.] http://delta-intkey.com
- [http://delta-intkey.com/grass/ L. Watson and M. J. Dallwitz (1992 onwards). The grass genera of the world: descriptions, illustrations, identification, and information retrieval; including synonyms, morphology, anatomy, physiology, phytochemistry, cytology, classification, pathogens, world and local distribution, and references.] http://delta-intkey.com
ja:イネ科th:หญ้า
Greno
Plantoj > Graminacoj > Greno
----
Greno estas graminaco, kies semon oni povas mueli kaj manĝi.
Oni ofte uzas grenon por fari farunon, kaj sekve panon kaj aliajn bakaĵojn kaj nutraĵojn entute.
Grenspecoj:
- aveno - Fagopiro - hordeo - maizo - milio - rizo - sekalo - sorgo - tritiko
Ekzistas ne-graminacaj plantoj, kiujn oni simile kiel grenon kultivas pro iliaj semoj, ekzemple
- kvinoo - fagopiro - vosta amaranto
Greno estas termino agrokultura kaj ekonomia; pli ĝenerale similajn vegetaĵojn (ankaŭ sovaĝajn aŭ nekulturatajn) oni iam nomas cerealoj.
Greno kiel hejtaĵo
La neuzeblajn (malpurajn, infektitajn) grenojn oni povas uzi por hejtado. La kaloria valoro de 1 kg da greno estas 3400 (dum tiu de brunkarbo estas nur 3100, ĉe pajlo 2600). En 2005, en Ĉeĥio, oni forbruligas grenojn por tiel solvi problemojn de stokado, nevendebleco (je prezo de 35,5 eŭroj; dume intervencia prezo estas 101 eŭro).
Ĝi povas servi ankaŭ kiel bazmaterialo por motorpelaĵoj kiel metanolo, bioetanolo.
ja:穀物ms:Bijirinsimple:Corn
Cerealo
Kiel oni povas rekoni la cerealojn kiam ili estas en herba stadio:
Rigardi ĉe la kunligo de la folio kaj tigo.
Tiuloke ĉe cerealoj povas troviĝi:
- Ligulo (2)
- "oreletoj" (3) t. e. orelformaj elstarantaĵoj ambaŭflanke de la foliobazo.
- haroj sur la oreletoj.
nun memorhelpe memoru tiujn literojn: THAS
Folio (folium) nomiĝas en Botaniko unu bazorgano de la pli evoluintaj Plantoj, kiu estas ĝenerale flanka kreskaĵo de la ŝosoakso kaj servas la fotosintezon. Krom la folioj sidantaj sur tigetoj flanke, ekzistas finaj folioj, kiuj sidas sur la pinto de la ŝoso.
Ĝi estas ordinare verda kaj maldika kaj servas por asimili la karbonacidon de la aero, necesan por la nutrado de la planto
partoj de la folio
- foliplato (la plata parto de la folio) aŭ folilameno aŭ limbo - folitigo (tigo tenanta la foliplaton, petiolo)
- foliingo, folibazo (baza parto de folio ĉirkaŭanta la tigon)
Formoj de la folio
La folio povas esti
- laŭ formoelipsa, ovoforma [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/botanik/foliform/foliform Eo], inverse ovoforma (ovala), spatelforma, lancetforma, sagforma, rondforma, lancoforma, renforma, linia (linioforma), ŝildforma, korforma, pingloforma, pluma (pinata), triloba, manforma (palmata)
- laŭ bazo ([http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/botanik/folibaz/folibaz.html Eo])
- laŭ tigo, piedforma, tuboforma (cepo, deltoidforma nigra poplo. La folio povas esti pare aŭ nepare Kunmetitaj folioj kunmetita, segmentita.
Foliero nomiĝas la unuopaj folioj de la kunmetitaj folioj.
La rando de la folio ([http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/botanik/folirand/folirand Eo]) povas esti glatranda, harranda, (duoble) segildenta, denta, ŝarknaĝila, noĉita, loba (ondlinia), festonranda, krenela (dentoranda kun rondaj dentoj), cilia.
La fino de la folio ([http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/botanik/folipint/folipint Eo]) povas esti pinta, pintega, pikilpinta, obtuza folio.
Kunmetitaj folioj
povas esti
Pennataj
La nervuro de la folio povas esti strinervura, fingronervura, plumnervura folio.
Kunmetita kaj tre branĉiĝanta grapolo, kies ĉiuj branĉoj finiĝas en floro: paniklo de aveno, milio, rizo.
umbela paniklo: la floroj troviĝas en unu ebeno.
funela paniklo (la flankaj branĉoj estas tiom plilongigitaj, ke la floroj formas funelon, ekz. ĉe filipendulo)
Dosiero:Paniklo.png
8: umbela paniklo
9: funela paniklo
Kategorio:Botaniko
Pluvo
Pluvo estas speco de precipitaĵo, aliaj formoj de kiu estas neĝo, grajlo, hajlo, kaj roso. Pluvo formiĝas kiam apartaj gutoj de akvo falas sur la surfacon de la tero el nuboj. Tamen ne ĉiuj pluvoj atingas la tersurfacon. Kelkaj el ili fariĝas vaporo dum ili estas survoje. Kiam neniu guto atingas la grundon, oni nomas la precipitaĵon fantompluvo.
Pluvo en naturo
Pluvo grave rolas en akvociklo, kiam la humidaĵo vaporiĝas el la oceanoj, kondensiĝas en nubojn kaj precipitiĝas reen al la tero kaj finfine revenas al la oceano pere de akvofluetoj kaj riveroj, por denove implikiĝi en la ciklon. Ekzistas en la akva ciklo ankaŭ iomete da akva vaporo, "elspirita" de plantoj, kiun kuniĝas kun aliaj akvaj molekuloj por kondensiĝi en nubojn, kaj poste sekvas la saman ciklon.
Kvanto de precipitaĵoj estas mezurata pere de pluvmezurilo. Ĝi montras kiom alta estas la nivelo de la akvo, kiu kolektiĝas sur la plata surfaco kaj povas esti plej precize mezurita ĝis 0.25 milimetroj aŭ 0.01 coloj. 1 milimetro da akvo en la pluvmezurilo signifas, ke pluvis po 1 litro por kvadrata metro.
pluvmezurilo
Falantaj pluveroj ofte arte ilustriĝas kiel "larmo-formaj" (t.e. rondaj kaj dikaj ĉe la malsupro kaj mallarĝaj kaj "pintaj" ĉe la supro). Sed tio estas malĝusta. Malgrandaj pluveroj estas preskaŭ sferaj, kaj ju pli granda des pli diskforma la pluvero estas. Tre grandaj pluveroj havas paraŝutan formon.
Averaĝe, pluveroj estas 1 aŭ 2 milimetrojn larĝaj. La plej grandaj pluveroj iam mezurita falis super Brazilo kaj la Marŝaloj en 2004. Iuj el tiuj estis tiel grandaj kiel 10 mm. Tian nekutiman grandecon oni povas klarigi per kondensiĝado de akveroj sur grandaj partikloj de fumo aŭ per koliziado de la pluveroj en malgrandaj regionoj kun grandaj kvantoj da likva akvo.
Ĝenerale pluvo havas acideco (pH) iomete sub 6,0 pro asimilado de atmosfera karbona dioksido, kiu disiĝas en la pluvero kaj fariĝas kvantetoj da karbonata acido. En kelkaj dezertaj regionoj, pulvo en la aero enhavas sufiĉan kalcio karbonata por malacidigi la precipitaĵon, kaj tiel eblas, ke pluvo povas esti acide neŭtrala aŭ eĉ alkala. Pluvo ankaŭ povas esti danĝere acida: pluvon, kies acideco estas sub pH 5,6 (pro i.a. poluo), oni nomas acida pluvo.
Pluvo estas pli "peza" tuj post fulmo. Tiu fenomeno estas pro la dupolusa naturo de la akva molekulo. La forta elektromagneta kampo generita de la fulmo igas, ke multe da la akvaj molekuloj en la aero liniĝi. Tiuj molekuloj fariĝas molekulaj "ĉenoj" de akvo, kaj formiĝas grandaj akveroj post kiam la elektromagneta kampo malaperas. Tiuj akveroj tiam falas kiel fortigita pluvo.
Kulturaj aspektoj de pluvo
elektromagneta
Kultura rilato al pluvo varias tra la mondo. En la mezvarma "Okcidenta Mondo", oni tradicie konsideris la pluvon kiel malbonan kaj malĝojigan fenomenon -- tio respeguliĝas en infanaj rimaĵoj, kiel "Pluvo, pluvo, iru for", kontraste al hela kaj feliĉa suno. En sekaj lokoj, ekzemple en Barato, oni renkontas pluvon kun ega ĝojo.
Kelkaj kulturoj evoluigis rimedojn kiel "trakti" kun la pluvo kaj elpensis plurajn protektilojn kontraŭ ĝi, ekzemple ombrelon kaj pluvmantelon, kaj flankenigilojn, kiel pluvtuboj (gorgojloj aŭ pluvkolektiloj). Kelkaj preferas resti hejme dum pluvaj tagoj, des pli en tropikaj klimatoj, kie pluvado ofte estas akompanata de fulmotondro aŭ la pluvo estas tre longa musono. Oni povas kolekti pluvon por trinkakvo, aŭ por servoakvo. Abundaj pluvoj, precipe dum seka periodo, malmoligas la grundon tiel, ke ĝi ne plu sorbas akvon, kaj tio povas kaŭzi inundojn.
Multaj homoj opinias, ke la aromo, kiu regas tuj post falinta pluvo estas speciale argabla kaj freŝa. La fonto de tiu odoro estas ŝtonikoro, speciala oleo, produktata de plantoj, kiu estas ensorbata de ŝtonoj kaj grundo kaj poste dissolviĝas en akvo dum pluvo.
- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3920183.stm 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo] Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..."
Kategorio:Fiŝojja:魚類ko:물고기ms:Ikansimple:Fishth:ปลาzh-min-nan:Hî
Butero
Butero estas laktaĵo, farita kun la freŝa kremo de kelkaj mamuloj (precipe bovino) per buterigilo. La laktokremon oni kolektas en la buterigilo kaj en tio batadas la kremon, ĝis la butero apartiĝas de la akvo. La butero konsistas tiukaze el 80% graso kaj 20 % akvo.
Estas plej primitiva formo, uzita en Rusio laŭ oni povas legi en libroj de Tolstoj, kaj en Eŭropo dum mezepoko kaj ankoraŭ uzata en kelkaj lokoj, kiel nordoriento de Brazilo. Oni ekfermentas la kremon kaj ekbatas en ujo per culeroj, ĉar la batado ne estas perfekta, oni bezonas kuiri la ekbatitan kremon ĝis la graso apartiĝos de aliaj partoj de la kremo. Tiun specon da butero oni nomas en Brazilo "botelan buteron" ĉar ĝi estas pli likva ol komuna butero.
als:Butterja:バターsimple:Butter
Sakeo estas vino farata el rizo, produktata en landoj de orienta Azio. La vorto devenas de la japana vorto 酒 [sake], kiu signifas "alkoholaĵo". Multaj vendataj sakeo-specoj estas miksitaj kun brando por plifortigo.
Kvankam oni komparas sakeon kun vino, ĝia produtado pli similas tiun de biero, same produktata el greno.
Kategorio:Alkoholaĵojja:日本酒
- Origino: nekonata
- Skribo: Miksaĵo de la Ĉina skribo kun du ĉin-derivitaj silabaroj
La japana lingvo estas la nacia lingvo de Japanio. Ĝia karaktero
montras simplan fonologion, tre malsimplan esprimaron pri respekto kaj mildeco,
kaj vortordon SOV kun postpozicioj.
Parencoj kaj Origino
Oni klasas la japanan kiel izolitan lingvon, kiel lingvon sen klare montreblaj parencoj.
Certe estas strukturaj similaĵoj inter la japana kaj la korea, sed tio ne pruvas multe.
Ofta tezo estas, ke la japana kaj la korea ambaŭ estas parencoj de la Altaja lingvaro, sed tiun tezon
ne akceptas la plejmulto de lingvistoj.
La sola konata parenco de la japana estas la rjukjua (Ryūkyū) lingvo, parolata en la Rjukjuaj Insuloj
sudokcidente de la ĉefaj insuloj de Japanio kaj ofte rigardata kiel dialekto de la japana.
La rjukjuaj dialektoj estas pli-malpli interkompreneblaj inter si, sed kune ekdisiĝis el la prajapana
antaŭ unu ĝis du mil jaroj, kaj ne plu estas interkompreneblaj kun la norma japana.
Tamen, la rjukjua neniel lumigas la praoriginon de la prajapana, kiu restas plu mistera.
Gramatiko
La japana estas lingvo de la speco SOV (subjekto-objekto-verbo). Kutime por tia lingvo, ĝi havas ne prepoziciojn kiel la hindeŭropaj lingvoj sed postpoziciojn kiuj troviĝas post la modifato.
La substantivo ne flekciiĝas, sed ĝin sekvas postpozicio por montri frazrolon. Simile al la ĉina kaj la korea lingvoj, plurnombro estas nedeviga.
La verbo flekciiĝas laŭ finiteco, neeco, kaj mildeco. Adjektivoj en la japana estas stataj verboj.
Vortprovizo
La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj.
Eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj:
iĉi, ni, san, ŝi, go, roku, ŝiĉi, haĉi, kju, ĝu (unu, du, ... dek)
Ili ekzistas paralele kun la indiĝenaj numeraloj:
hitocu, hutacu, miccu, joccu, icucu, muccu, nanacu, jaccu, kokonocu, to (unu, du, ... dek)
Ekde la 16-a jarcento la japana pruntas vortojn ankaŭ el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la
portugala kaj la nederlanda,
kaj nuntempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj
helpas tio, ke de kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglan dum kelkaj jaroj.
Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi ofte uzata.
Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al
aĵoj de kvar moraoj: pāsonaru konpyūta (el angla "personal computer") -> pasokon
Skribo
La japana skribiĝas per kvar diversaj skribsistemoj:
- Ĉinaj signoj (Kanzi): signoj pruntita el najbara Ĉinio ekde proksimume la kvina jarcento. La ĉinaj signoj ofte prononciĝas plurmaniere, ĉar ili estis pruntataj kaj laŭ signifo, kaj laŭ sono, kaj por ĉindevenaj pruntvortoj. Ekzistas 1945 normigitaj ĉinaj signoj, kiujn ĉiu japana infano devas lerni, sed miloj da pliaj ekzistas.
- Rondaj kanaoj (hiragana): signoj, kiuj reprezentas silabon, aŭ pli precize moraon. Ili baziĝas sur kursivaj formoj de ĉinaj signoj, kaj oni skribas per ili gramatikajn finaĵojn kaj postpoziciojn, kaj japanajn vortojn sen ĉinaj signoj.
- Strekaj kanaoj (katakana): signoj, kiuj same reprezentas moraon, sed kiuj baziĝas sur simpligitaj pecoj de ĉinaj signoj. La du kana-sistemoj nombriĝas je po 46 simboloj. Oni uzas strekajn kanaojn precipe por skribi moderntempajn pruntvortojn, fremdlingvajn nomojn, kaj onomatopeojn.
- Latinaj literoj (rōmazi): Oni ankaŭ povas skribi la japanan per la latina alfabeto. Tia skribo uziĝas precipe en dokumentoj, vojmontriloj, kaj lernolibroj por fremdlingvanoj. Ne ekzistas unusola ĉie-uzata latinliteriga sistemo. Tial uzi latinajn literojn senerare povas esti iom malklara afero. Ĉi tie prezentiĝas latinliterigo pli-malpli laŭ la oficiala sistemo Kunrei aŭ Monbusyo, sed ankaŭ ofte uzata estas la Hepburn-a sistemo. La sistemo Kunrei estas malofte uzata ekster Japanio, ĉar estas malfacile legebla por neparolantoj de la japana. Tamen, ĝi estas pli konciza ol la sistemo Hepburn, kaj tial estas ĝenerale uzata por klavarumado en la japana en komputiloj. La vorto "mi" estas skribita "watashi" laŭ la sistemo Hepburn, kaj "watasi" per la latinigo Kunrei.
Ofte oni apudigas silabajn kanasignojn al maloftaj ĉinaj signoj por indiki la prononcon; tio nomiĝas furigana, speco de tipo ruby.
Jen la bazaj signojn de la ronda kaj la streka kanaaroj (kun latinliteraj prononcindikoj):
:Dosiero:kana-tabelo.png
La voĉajn konsonantojn g, z, d oni distingas disde la senvoĉaj k, s, t per duoblaj streketoj ĉe la supra dekstro de la kana-signo. b samamaniere distingixas de h (kiu en la antikva japana lingvo estis sono pli simila al f). p distingiĝas de b per anstataŭigo de la streketoj per cirkleto.
En la japana skribsistemo oni ne disigas vortojn per spaco, krom en libroj por infanoj kaj alilandaj lernantoj.
天にましますわれらの父よ、 [ten ni maŝimasu ŭarera no ĉiĉi jo]
願わくは御名を崇めさせ給え。 [negaŭaku ŭa mina o agamesase tamae]
御国を来たらせ給え、 [mikuni o kitarase tamae]
御心の、 [mikokoro no]
天になるがごとく、地にもなさせ給え。 [ten ni naru ga gotoku, ĉi nimo nasase tamae]
われらの日用の糧を今日も与え給え。 [ŭarera no niĉijō no kate o kjō mo atae tamae]
われらに罪を犯す者を、 [ŭarera ni cumi o okasu mono ŭo]
われらが赦すごとく、 [ŭarera ga jurusu gotoku]
われらの罪をも赦し給え。 [ŭarera no cumi o mo juruŝi tamae]
われらを試みにあわせず、 [ŭarera o kokoromi ni aŭasezu]
悪より救い出したまえ。 [aku jori sukui daŝi tamae]
(国と力と栄えとは、限りなく汝のものなればなり。 [kuni to ĉikara to sakae to ŭa kagirinaku nanĵi no mono nareba nari])
アーメン [āmen]
Eksteraj Ligiloj
- [http://www.s-w.co.jp/~taon/edic/dic3.html Esperanto-Japana] kaj [http://www.s-w.co.jp/~taon/edic/dic4.html Japana-Esperanto] vortaroj traserĉeblaj
- [http://homepage1.nifty.com/ishato/esp/ortograf.htm La ortografio de japana lingvo]
- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Japana/ katalogo DMoz]
----
rightja:日本語ko:일본어ms:Bahasa Jepunsimple:Japanese languageth:ภาษาญี่ปุ่นzh-min-nan:Ji̍t-pún-oē
Krevmaizo
Krevmaizo (aŭ pufmaizo) estas speco de maizo, kies grejnoj krevas kaj pufas kiam varmigataj en oleo aŭ per seka varmego. Specialaj varioj de maizo estas kreskata por pufi pli bone. Sovaĝaj specoj krevos, sed la specio Zea mays L. subsp mays (Everta Grupo) estas kulturita por plej bona pufado. Krevmaizo estis unue farita de la antaŭ-kolumbajindianoj, kaj nun ĝi estas tre populara intermanĝeto ĉirkaŭ la mondo, ofte servata ĉe kinejo.
En Usono, krevmaizo estas servata kun salo kaj butero. En eŭropo, ĝi estas iufoje gustigata kun sukero aŭ spicoj. En Svedio, ĝi estas kelkfoje servata kun sukero kaj vinagro.
Kiel krevmaizo krevas
Sama de ĉiuj grenoj, ĉiu krevmaizo enhavas iometon da akvo en sia amelaendospermo. Malsamas de aliaj grenoj, la ekstera ŝelo (aŭ perikarpo) de la grajno estas dika kaj nepenetrebla al malsekeco. Dum la grajno estas varmata post la bolpunkto, ĉi tiu akvo ekŝanĝas al vaporo. En grajnoj de aliaj grenoj (kaj damaĝata krevmaizo) la vaporo eliras kiel subita tiel ĝi aperas. Tamen, en la strikta grajno de krevmaizo, la vaporo estas tenata de la perikarpo, kaj la interna premo kreskas ĝis la perikarpo subite krevas, kaŭzante eksplodeton. Ĉi tiu okazas je proksime 175°C. La forto de la eksplodo pufas la endospermon.
ja:ポップコーン (食品)th:ข้าวโพดคั่ว
Greno
Plantoj > Graminacoj > Greno
----
Greno estas graminaco, kies semon oni povas mueli kaj manĝi.
Oni ofte uzas grenon por fari farunon, kaj sekve panon kaj aliajn bakaĵojn kaj nutraĵojn entute.
Grenspecoj:
- aveno - Fagopiro - hordeo - maizo - milio - rizo - sekalo - sorgo - tritiko
Ekzistas ne-graminacaj plantoj, kiujn oni simile kiel grenon kultivas pro iliaj semoj, ekzemple
- kvinoo - fagopiro - vosta amaranto
Greno estas termino agrokultura kaj ekonomia; pli ĝenerale similajn vegetaĵojn (ankaŭ sovaĝajn aŭ nekulturatajn) oni iam nomas cerealoj.
Greno kiel hejtaĵo
La neuzeblajn (malpurajn, infektitajn) grenojn oni povas uzi por hejtado. La kaloria valoro de 1 kg da greno estas 3400 (dum tiu de brunkarbo estas nur 3100, ĉe pajlo 2600). En 2005, en Ĉeĥio, oni forbruligas grenojn por tiel solvi problemojn de stokado, nevendebleco (je prezo de 35,5 eŭroj; dume intervencia prezo estas 101 eŭro).
Ĝi povas servi ankaŭ kiel bazmaterialo por motorpelaĵoj kiel metanolo, bioetanolo.
ja:穀物ms:Bijirinsimple:Corn
Natrio
- Simbolo: Na
- Atomnumero: 11
- Atompezo: 22,9898
- Kemia Serio: alkala metalo - Bolpunkto: 883 oC
- Fandpunkto: 97,80 oC
- Denseco: 0,971
- Eltrovinto: Humphry DAVY je 1807
La vorto Natrio kaj ĝia simbolo Na venas de la latina vorto natrium kaj de la araba vorto natron. La brito Sir Humphry DAVY unue ekstraktis puran natrion en 1807, kaj li nomis la elementon sodium. En la naturo, natrio ekzistas nur en kombinaĵoj.
Natrio estas alkala metalo. Ĝi estas arĝenta, mola metalo, kaj kombiniĝas rapide kun la oksigeno en la aero kaj reagas fortege kun akvo, formante natrian hidroksidon kaj hidrogenon. Natrio formas multajn kombinaĵojn, kiel salon, borakson, krioliton, kaŭstikan sodon, kaj natrian bikarbonaton.
Vidu ankaŭ: perioda tabeloKategorio:Kemiaj elementojja:ナトリウムko:나트륨simple:Sodiumth:โซเดียม
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Vidu ankaŭ:konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Pedagogio
Profesoro estas universitata instruisto de la plej alta grado. Profesoreco estas sciencatitolo, kiun atribuas ŝtatestro je propono de la universitato aŭ en landoj kie la universitatoj havas plenan aŭtonomion, de la universitato mem. Tamen en kelkaj kazoj universitatoj liberigas unuopajn profesorojn de instrutaskoj, por ke ili povu dediĉi sin ekskluzive al scienca esplorado.
En kelkaj landoj, precipe latinidlingvaj, oni donas ankaŭ la titolon profesoro al la mezlernejaj instruistoj kaj en Francio, ekde kelkaj jaroj, eĉ al tiuj, kiuj laboras en elementaj lernejoj; sed estas atentinde, ke tiu maniero tute ne estas internacia kaj povas esti kaŭzo de gravaj miskomprenoj. Oni imagu mezlernejan instruiston akceptita en monduma kunveno en Anglio aŭ Germanio, prezentita kiel profesoro kaj demandita, en kiu Universitato li instruas. Tial, por eviti ĉian konfuzon, instruisto ĉiam precizigu: «Mi estas instruisto».
Vitamino >
Vitamino A (retinolo) dosiero:retinolo.png
Kemie tiu-ĉi vitamino estas sennitrogena, nesaturita alkoholo, kiu estiĝas el karotenoj (fandopunkto 63-64 Co). Ĝi necesas por la kresko de la bestoj, bonstato de la epidermaj histoj kaj la estiĝo de la rodopsino. Deponiĝas en la hepato.
Karencaj malsanoj
- Seka haŭto
- Hemeralopio
Enhavas ĝin
- Ovo - Butero - Karoto - Hepato - Bakkukurbo (granda kukurbo) (enhavas multan karotenon)
ja:ビタミンAko:비타민 A
What Is Love
"What Is Love" is a dance track by the singer Haddaway. This song has been popular amongst dance hall DJs. This song became a one-hit wonder and was recorded in the early 90's. It is most famous as the song from the Saturday Night Live Roxbury sketches.
Otford railway station
Otford railway station serves Otford in Kent. Train services are provided by South Eastern Trains.
The typical off-peak service from the station is:
- 2tph (trains per hour) to Sevenoaks - 2tph to London Blackfriars, calling at all stations via Bromley South
Marjacq knife
The Marjacq knife is a luxurious folding knife made at Thiers in France. The blade is of stainless steel and the handle is of boxwood, olive-wood or ebony, and there is a locking-ring to hold the blade in position, similar to that found on
Shut the fuck up
"Shut up" is similar to "be quiet"'. It is an angrier, "meaner", and more commanding attempt to stop someone from talking. "Shut up" is most popular among children and teens though adults sometimes use it.
Its origin is probably unknown, but most likely to have originated in the United States, by children, the most populative users.
More explicit forms of the phrase include "shut the hell up" (STHU), or "shut the fuck up" (STFU). Similar phrases include "shut your mouth", or "shut your fucking mo
Georgian Rugby Union
The Lelos are the national rugby union team of the former SovietCaucasian republic of Georgia.
The team's name comes from lelo, an indigenous Georgian sport with strong similarities to rugby. Lelo has been adopted as the Georgian word for "try" (the highest-valued score in rugby). On
Philip Quast
Philip Quast is an Australian actor perhaps best known for his role as Inspector Javert in the 10th Anniversary production of Les Misérables at the Royal Albert Hall, London. He is widely regarded as being the most popular and impressive Javert, and many fans compare any new actors in the role to his now somewhat legendary performances.
Musical Theatre
Philip played the part of Javert in England and Australia as well as in the Tenth Anniversary Concert at the Royal A
Socialist Union of Catalonia
Socialist Union of Catalonia (in Catalan: Unió Socialista de Catalunya), a socialist political party in Catalonia, Spain. USC was formed through a split in PSOE in 1923. In 1936 USC merges with other forces to form the
Shoreham railway station
Shoreham railway station serves Shoreham in Kent. Train services are provided by South Eastern Trains.
The typical off-peak service from the station is:
- 2tph (trains per hour) to Sevenoaks - 2tph to London Blackfriars, calling at all stations via Br