Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Rusa Lingvo

Rusa lingvo

Lingvistiko > Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro > Orienta slava lingvaro > Rusa lingvo ---- Orienta slava lingvaro Rusa lingvo (ruse: русский язык) estas la nacia lingvo de Rusio. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo kaj la kvara plej granda lingvo en la mondo (ĉ. 285 mln. parolantoj tutmonde) post la ĉina, la angla kaj la hispana. La rusa estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj plu rolas gravan rolon kiel helplingvo en internaciaj rilatoj. En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, la rusa servas kiel interlingva komunikilo. Ĝi estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj. La rusa estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto. Malgraŭ la vera lingva demokratio de la 1920-aj jaroj, en la sovetia periodo post la Dua Mondmilito la rusa lingvo estis forte trudata malfavorigante la lokajn naciajn lingvojn. Tia politiko kaŭzis en multaj regionoj "lingvan ŝanĝon" — la loka lingvo iĝis la dua, sed la fakta denaska por novaj generacioj estas rusa. Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj. La rusan oni skribas per la cirila alfabeto.

Vortaroj

Vidu Esperanto-rusa vortaro.

Influoj al Esperanto

Ĉar Zamenhof mem kaj pluraj pioniroj de la movado estis ruslingvanoj, la rusa influis la Internacian Lingvon Esperanto, kaj leksike kaj sintakse. Jen kelkaj ekzemploj por la leksika influo:
барахтаться [baraĥtat'sja] > barakti, бант [bant] > banto, кроме [krom'i] > krom

Ligoj

[http://e-novosti.info/forumo/ Tre aktiva dulingva rusa-Esperanta forumo ĉe e-novosti.info] (multaj temoj pri la rusa kaj aliaj slavaj lingvoj) [http://gramota.ru Gramota.ru: granda ruslingva servilo pri la rusa lingvo] Kategorio:Slava lingvaro ja:ロシア語 ko:러시아어 ms:Bahasa Russia simple:Russian language th:ภาษารัสเซีย

Lingvistiko

Lingvoscienco, lingvistiko aŭ (malpli ofte) lingviko laŭ larĝa difino estas ĉia studo pri homaj lingvoj, fako de lingvistoj.

Limoj

Ofte oni rigardas beletrosciencon kun stiloscienco, parolarto, norma gramatiko, kaj similaj kiel aliajn fakojn ol lingvoscienco. La historio de lingvistiko montras, kiel diversaj skoloj emfazis diversajn aspektojn de lingvoj, kaj estis influitaj de pluraj sciencaj fakoj aŭ influis ilin. Pro tio kun filozofio, logiko, instruarto, etnoscienco, sociscienco kaj informteorio, lingvoscienco havas komunajn esplorkampojn, kiuj plimalpli memstariĝis: lingvoinstruo, lingvokomputiko, psiĥolingvistiko, socilingvistiko...

Subfakoj

En sia nuna stato lingvoscienco enhavas interalie la jenajn subfakojn:
- Fonologio - studo de la sonoj kiujn faras la homoj lingve
  - Fonetiko
- Gramatiko - studo de la formo kaj aranĝo de vortoj
  - Morfologio
  - Sintakso
- Semantiko - studo de la signifo de vortoj kaj ties aranĝoj
- Pragmatiko - studo de interinfluoj inter parolo kaj parolsituacio
- Tipologio - klasifiko de lingvoj laŭ gramatikaj trajtoj Ĉi tiu dispartigo ne perfektas. Lingvistoj agnoskas ekzemple, ke la disigo inter morfologio kaj sintakso ne tute klaras, kaj ke ili ambaŭ kontribuas al semantiko. Pli bonan aranĝon oni tamen ankoraŭ ne establis.

Ismoj kaj skoloj

Skoloj ekde la 1910aj jaroj:
- Strukturismo
  - Distribuismo
  - Funkciismo
- generismo
- senco-teksta teorio Famaj demandoj kaj debatoj:
- Hipotezo de Sapir-Whorf
- Universala gramatiko Modernaj formalaj gramatikmodeloj:
- Dependogramatikoj
- Vortgrupaj gramatikoj
- Transformaj gramatikoj
- Unuigaj gramatikoj

Pluraj vidpunktoj

La multaj lingvistikaj skoloj postlasis malsamajn alirojn al lingvoscienco. Tio kaŭzas streĉojn, eĉ pri la difino de lingvistiko mem.

Diakrono kaj sinkrono

Ĝis la komenco de 1900aj jaroj, oni studis lingvojn en la kadro de filologio. Lingvojn oni klarigis kaj prezentis kiel idojn de pli antikvaj lingvoj. Tio estis tratempa lingvoscienco (diakrona lingvistiko). Modernaj skoloj male emfazas koheran kaj kompletan priskribon de lingvo en ĝia efektiva stato. Tio estas unutempa lingvoscienco (sinkrona lingvistiko). Mankas kadro por unuigi la du vidpunktojn: unuflanke oni konstatas, ke vorto havis participan klason en iu epoko kaj havas prepozician klason en posta epoko. Aliflanke oni priskribas lingvajn statojn, en kiuj al la vorto oni donas unu klason, aŭ la alian, aŭ ambaŭ. La dinamikon de evoluo nenio klare prezentas.

Teorio kaj apliko

Simile al aliaj sciencoj, lingvoscienco havas teoriajn kaj aplikajn flankojn. La teoria aliro favoras la bone formaligitajn aspektojn, kiaj fonologio, sintakso laŭ pure priskriba vidpunkto. Sed tiuj ne tre interesas ordinarulon, kiu vidas lingvistikon tra la konsiloj de vortaroj aŭ gramatiklibroj, aŭ tra la studo de eventuale utilaj fremdaj lingvoj kaj por tio petas, ke oni prezentu lingvon laŭ preskriba vidpunkto. Ĉi tiu streĉo inter teorio kaj praktiko konstateblas en aliaj situacioj. Ekzemple en hezito pri la klaso de vorto teoriema universitatulo elektos laŭ principaj reguloj, sed praktikema lingvokomputisto elektos simple la klason, per kiu komputiĝos pli bonaj rezultoj. Ekzemploj de aplikaj fakoj:
- Lingvoinstruo
- Lingvokomputiko
- Ortofonio
- Terminologio
- Vortarfarado

Lingvo kaj kompetento

Tradicie lingvoscienco rigardis lingvon kiel apartan eston, eventuale ligitan al kulturoj, moroj, aŭ al logiko kaj racio. Strukturismo metis kontraston inter lingvo kiel abstrakta modelo, kaj parolo kiel realaĵo. La generisma skolo renversis la perspektivon, prenante kiel studotemon la homan parolkapablon, kiun ĝi nomas kompetento, kontraste al parolado, kiun ĝi nomas efektivigo. Tiuj ŝanĝoj lasis sensolvaj plurajn demandojn: ĉu lingvoscienco estas memstara scienco kun propra studaĵo, aŭ ĉu ĝi estas branĉo de psiĥologio studanta parolkapablon? Pli grave, ĉu la formalaj modeloj faritaj de lingvistoj nur ekstere klarigas la lingvajn fenomenojn, aŭ ĉu ili estas – ĉu ili estu – taŭgaj bildoj de la mensa kapablo de homoj? Ĉi lastan demandon neŭroscienco malgraŭ grandaj esperoj ne helpis respondi.

Informo kaj komuniko

Logiko kaj informteorio tiris lingvosciencon al prezento de lingvo kiel informilo. Ili taskas al ĝi, mezuri la kvantojn aŭ kvalitojn de veraj aŭ malveraj asertoj portataj de frazoj. Ili proksimigas la teorion de homaj lingvoj al la teorio de programlingvoj, kun similaj modeloj de morfologio kaj sintakso. Socilingvistiko kaj pragmatiko male emfazas, ke lingvon uzas homoj por interkontakti. Ĝi estas komunikilo. Bonan tagon nek veras nek malveras, kaj ne estas primonda aserto ligebla al loko en universala nomsistemo de ekzistaĵoj. Ĉi tiu vidpunkto volonte konsideras semantikon kiel plej gravan parton de lingvo, eĉ se la formaligo de senco ne tiom progresis.

Vidu ankaŭ


- akcento, etimologio, metalingvistiko, onomastiko, ortografio, tradukoscienco, lingvofilozofio Kategorio:Lingvo ! fiu-vro:Keeletiidüs ja:言語学 ko:언어학 th:ภาษาศาสตร์ zh-min-nan:Gí-giân-ha̍k

Lingvaj Familioj

Oni grupigas lingvojn en familiojn laŭ ilia historia parenceco: lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama familio, nomata ankaŭ "lingvaro". Tiel oni ricevas arbostrukturon. La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj familioj ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj. Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur familiojn, kies parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas priskribita en la artikolo pri lingva filono. Pro konveno, por ke ne estu tro da familioj en la supra nivelo, la tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas pruvita. Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio. Kreolaj lingvoj, piĝinoj kaj planlingvoj estas ellasitaj pro ilia alispeca deveno, kaj listo de izolitaj lingvoj (lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo. Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime parencaj lingvoj.

Afrikazia


- Berbera
  - Kabila - Ŝilha - Tamaziĥta - Tuarega - Zenaga
- Ĉada
  - Haŭsa
- Egipta
  - Egipta - Kopta
- Kuŝida
  - Beĵa - Oroma - Somalia
- Omota
- Semida
  - Akada - Amhara - Araba - Aramea - Babilona - Hebrea - Kanana - Malta

Altaja


- Mongola
  - Burjata - Kalmuka - Mongola
- Turka
  - Azerbajĝana - Ĉuvaŝa - Jakuta - Kazaĥa - Kirgiza - Tatara - Turka - Turkmena - Ujgura - Uzbeka
- Tungusa
  - Ĉakara - Evenka
- Eble en la sama familio: Japana - Korea

Aŭstralia


- Djirbala - Mabujaga - Okcidentdezerta lingvo

Aŭstrazia


- Mon-kmera
  - Aslia
    - Ĵahaja - Semaja - Semelaja
  - Mona
    - Mona
  - Nikobara
    - Kara - Nankaŭra
  - Norda
    - Kasia
  - Orienta
    - Banara - Kmera
  - Vjetmuonga
    - Vjetnama
- Munda
  - Norda
    - Hoa - Munda - Santala
  - Suda
    - Karia - Sora

Aŭstronezia


- Formosa
  - Amisa - Atajala - Bununa - Cua - Pajvana - Pujuma - Rukaja - Sedika
- Malajopolinezia
  - Centra
    - Mangaraja - Ngadha - Soboja - Tetuma
  - Okcidenta
    - Balia - Cebuana - Ĉamora - Java - Malagasa - Malaja - Sunda - Tagaloga
  - Orienta
    - Fiĝia - Gilberta - Havaja - Maoria - Samoa - Tahitia - Tongana

Ĉinotibeta


- Tibetobirma
  - Birma - Nevara - Ŝarpa - Tibeta
- Ĉina
  - Amoja - Fukia - Hakaa - Hokia - Jua - Kantona - Mandarena - Mina - Tajvana - Ŭua

Dravida


- Centra
  - Gadaba - Kolama - Najka - Olara - Parĵa
- Norda
  - Brahua - Kuruksa - Maltoa
- Suda
  - Kanara - Kodaga - Kota - Malajala - Tamila - Toda - Tulua
- Sudcentra
  - Gonda - Konda - Manda - Savara - Telugua

Eskimo-aleuta


- Aleuta
- Eskima
  - Inuita
  - Jupika

Hindeŭropa

Albana


- Albana

Armena


- Armena

Balta


- Okcidenta
  - Prusa
- Orienta
  - Latva - Litova

Ĝermana


- Norda
  - Dana - Feroa - Islanda - Norna - Norvega - Sveda
- Okcidenta
  - Afrikansa - Alzaca - Angla - Frisa - Germana - Jida - Limburga - Nederlanda - Platgermana - Skota
- Orienta
  - Gota

Helena


- Greka

Hindirana


- Hinda
  - Bengala - Hinda - Marata - Guĝarata - Panĝaba - Romaa - Urdua
- Irana
  - Avesta - Gila - Kurda - Oseta - Paŝtua - Persa - Sogda - Taĝika - Zazaa

Italia


- Antikvaj lingvoj: Faliska - Latina - Oska - Sabina - Umbria
- Latinida
  - Italo-okcidenta
    - Italo-dalmata
      - Dalmata - Itala - Sicilia
    - Okcidenta
      - Franca - Friula - Galega - Galoa - Hispana - Kataluna - Okcitana - Portugala - Romanĉa - Venecia
  - Orienta
    - Rumana
  - Suda
    - Korsika - Sarda

Kelta


- Insula
  - Bretona lingvaro (P-kelta)
    - Bretona - Kimra - Kornvala
  - Gaela lingvaro (Q-kelta)
    - Irlanda - Manksa - Skotgaela
- Kontinenta
  - Gaŭla - Iberokelta

Slava


- Okcidenta
  - Ĉeĥa - Pola - Slovaka - Soraba
- Orienta
  - Belorusa - Rusa - Ukraina
- Suda
  - Okcidenta
    - Bosnia - Kroata - Serba - Slovena
  - Orienta
    - Bulgara - Makedona - Slavona

Indianaj lingvaroj de Nord-Ameriko

Algonkina


- Centra
  - Miĉifa - Aniŝinabeka - Potaŭatoma - Inua - Kria - Odawa - Ŝaŭnia - Vulpa
- Orienta
  - Mikmaka - Malecita - Abenaka
- Preria
  - Ĉejena - Pikania - Siksika - Akainaŭa
- Rituana
  - Ŭijota - Juroka

Atapaska (aŭ Na-Denea)


- Navaha - Apaĉa - Denesulina - Kariera - Gviĉina - Ĉilkotina - Taltana - Tuĉona - Kaska - Bivera - Sekana - Hanindiana - Dehĉoa - Sahtua - Sarcia - Tagiŝa - Tliĉoa vidu ankaŭ: Lingvoj de Oregono

Ĥoka


- Diegenja - Juma - Moĥava

Irokeza


- Seneka - Mohaŭka - Onejda - Ĉeroka - Kajuga - Onondaga - Tuskarora

Kadoa


- Kadoa - Viĉita - Paŭnia

Klamat-sahaptina


- Nezperca - Sahaptena - Klamata

Koaŭila


- Komekruda - Kotonama - Pakaŭa - Kariza

Majaa


- Ŭasteka - Ĉola - Majaa - Celtala - Toĥolabala - Cocila - Kakĉikela - Kiĉeja - Mama - Kekĉi

Muskoga


- Ĉoktaŭa - Koasata - Mikasuka

Otomi-pama


- Otomia - Pama - Pirinda - Mazahua

Penuta


- Patvina - Vintua - Nomlaka

Saliŝa


- Spokana - Kalispela - Kurdalena - Ŝusvapa - Ntlakapmuka - Okanagana - Lilueta - Halkomelema - Komoksa - Nuksalka - Streca - Laŝucida - Skvamiŝa - Seĉelta

Siua


- Apsaluka - Vinebaga - Omaha

Utah-azteka


- Naŭatla - Pajuta - Komanĉa

Vakaŝana


- Maka - Nutka - Nitinata - Kvakvala - Hajsla - Hejlcuka

Indianaj lingvaroj de Sud- kaj Mez-Ameriko

klasigenda: Murapirahana lingvo - Keĉua

Arua


- Ajmara - Ĥakara lingvo
- Araŭkana (mapuĉa lingvo) -

Ge-pano-kariba


- Borora - Kariba - Mataka - Vitota

Makro-Ĉibĉa


- Epera - Kajapa - Kuna - Talamanka - Varaa

Tupi-lingvaro


- Tupi-gvarania sublingvaro
  - Gvarania

Kaŭkazaj lingvaroj


- Nordkaŭkaza
  - Nordcentra
    - Ĉeĉena
  - Nordokcidenta
    - Abĥaza - Kabarda
  - Nordorienta
    - Avara - Ceza - Lezga
- Sudkaŭkaza
  - Kartvela - Lazmingrela - Svana

Kojsana


- Kunga - Nama - Sandaŭa

Niĝerkonga


- Atlantikokonga
  - Atlantika
    - Djola - Drola - Fula - Manĵaka - Temna - Volofa
  - Iĵaŭeca
    - Defaka - Iĵaŭa
  - Voltokonga
    - Benvekonga
      - Bantueca
      -
- Bantua
      -
  - Bemba - Efika - Igba - Joruba - Kosa - Svahila - Ŝona - Zulua
    - Krua
      - Basa - Greboa - Gverea - Klaoa
    - Kvaa
      - Evea - Fantea - Tvia
    - Norda
      - Adamaŭ-ubanga
      -
- Banda - Ngbaka- Ngbanda - Zanda
      - Gura
      -
- Dagara - Murea
- Kordofaneca
  - Kadugla
  - Kordofana
    - Katla - Koaliba
- Manda
  - Bambara - Malinka - Mendea

Nilota


- Lua - Masaja

Papua

Rotokasa lingvo
- Bunaka - Enga

Urala


- Finn-ugra
  - Finnoperma
    - Finna
      - Estona - Finna - Karela - Livona - Maria - Mordva - Samea - Vepsa - Voda
    - Perma
      - Komia - Votjaka
  - Ugra
    - Hungara - Mansia (aŭ pli frue vogula lingvo) - Ostjaka (aŭ Ĥantia lingvo)
- Samojeda
  - Eneca - Neneca - Nganasa - Selkupa Kategorio:Lingvo ja:言語の分類一覧 simple:Language families and languages zh-cn:语言系属分类

Slava lingvaro

Lingvo > Lingva familio > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro
Etnografio > Etno > Hindeŭropa familio > Slava Grupo < Slavo ----
Etnoj de la grupoKvanto
Okcidenta subgrupo
Poloj 44.200.000
Ĉeĥoj 10.380.000
Slovakoj 4.500.000
Soraboj 100.000
Orienta subgrupo
Rusoj 146.500.000
Ukrainoj 46.000.000
Belorusoj 8.000.000
Suda subgrupo
Serboj 10.160.000
Bulgaroj 8.450.000
Kroatoj 5.650.000
Slovenoj 2.300.000
Bosnianoj 1.800.000
Makedonoj 1.770.000
Slava lingvaro estas sublingvaro de la hindeŭropa lingva familio. Ĝi dividiĝas je subgrupoj orienta (rusa, ukraina, belorusa lingvoj), okcidenta (pola, ĉeĥa, slovaka, soraba lingvoj), suda (bulgara, serba, slovena lingvoj). La tri plej multnombraj popoloj de la grupo estas rusoj, ukrainoj kaj poloj. Totala kvanto de parolantoj en la slavaj lingvoj estas 293,5 mln (en 1992), inter ili en Rusia Federacio loĝas 125,5 mln.

Belorusoj


- Nomo: [m] belarusi; [f] Bielorusses; [r] belorusi
- Popolo, ĉefloĝantoj de Belorusio (pli ol 7,9 mln en 1992). Ili loĝas ankaŭ en Rusia Federacio (1,2 mln), Ukrainio (440 mil), Kazaĥstano (183 mil), Latvio (120 mil), Litovio (63 mil), Uzbekistano (63 mil), Estonio (27,7 mil), Pollando (ĉ. 300 mil), ka.
- Lingvo: belorusa.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj (60-65%), estas ankaŭ katolikoj (15%), ka.

Bosnianoj (Bosniaj muzulmanoj)


- Nomo: [m] musulmane, bosanci; [f] Musulmans, Bosniens; [r] bosnijci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Bosnio kaj Hercegovino. Kvanto: 1,8 mln (1992). Ili loĝas ankaŭ en Jugoslavio (220 mil), Kroatio (14 mil), Turkio (30 mil), Usono (30 mil). Totala kvanto: 2,1 mln. Bosnianoj estas loĝantoj (precipe serboj kaj kroatoj) de historiaj regionoj Bosnio kaj Hercegovino, kiuj akceptis islamon dum osmana regado.
- Lingvo: serbo-kroata.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

Bulgaroj


- Nomo: [f] Bulgares; [r] bolgari
- Popolo, ĉefloĝantoj de Bulgario (7,85 mln). Ili loĝas ankaŭ en Ukrainio (234 mil), Moldavio (88 mil), Rusia Federacio (32,8 mil) kaj aliaj landoj. Totala kvanto: 8,45 mln (1992).
- Lingvo: bulgara.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj, parto: muzulmanoj-sunaistoj.

Ĉeĥoj


- Nomoj: [f] Tcheques; [r] ĉeĥi
- Popolo, ĉefloĝantoj de Ĉeĥio (9,55 mln, 1992). Totala kvanto: 10,38 mln
- Lingvo: ĉeĥa.
- Kredantoj: precipe katolikoj, estas ankaŭ protestantoj.

Kroatoj


- Nomoj: [f] Croates; [r] ĥorvati
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kroatio (3,8 mln). Ili loĝas ankaŭ en Serbio (200 mil), Bosnio kaj Hercegovino (830 mil). Totala kvanto: 5,65 mln (1992).
- Lingvo: kroata.
- Kredantoj: precipe katolikoj.

Makedonoj


- Nomoj: [f] Macedoniens; [r] makedonci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Makedonio. Totala kvanto: 1,77 mln (1992), inter ili en Makedonio 1,63 mln
- Lingvo: makedona (makedona-bulgara).
- Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.

Montenegranoj


- Nomoj: [f] Montenegrins; [r] ĉernogorci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Montenegro (460 mil); en Serbio 140 mil (1992). Ili loĝas ankaŭ en Usono kaj Albanio. Totala kvanto: 620 mil.
- Ili parolas en ŝtokava dialekto de la serbo-kroata.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj.

Poloj


- Nomoj: [m] polaci; [f] Polonais; [r] poljaki
- Popolo, ĉefloĝantoj de Pollando (pli ol 37,75 mln). Totala kvanto: 44,2 mln (1992), inter ili en Usono 3.8 mln, Francio 300 mil, Rusia Federacio 94,6 mil, Ukrainio 219,2 mil, Litovio 258 mil, Belorusio 417,7 mil. Kelkaj etnografiaj grupoj (Kaŝuboj, Mazuroj k.a.) konservis specifojn de la lingvo kaj kulturo.
- Lingvo: pola.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
  - KAŜUBOJ - Nomo: [f] Kachoubes; [r] kaŝubi. Etnografia grupo de poloj, loĝas en ĉemara parto de Pollando; Parolas en kaŝuba dialekto de la Pola lingvo.

Rusoj


- Nomoj: [r] russkie; [f] Russes
- Popolo, ĉefloĝantoj de Rusia Federacio (pli ol 119,87 mln). Ili loĝas ankaŭ en Ukrainio 11,35 mln, en Kazaĥstano 6,23 mln, Uzbekistano 1,65 mln, Belorusio 1,34 mln, Kirgizio 916,6 mil, Latvio 905,5 mil, Moldavio 562 mil, Estonio 474,8 mil, Azerbajĝano 392,3 mil, Taĝikio 388,5 mil, Litovio 344,5 mil, Kartvelio 341,2 mil, Turkmenio 333,9 mil, Armenio 51,5 mil (1989), en la landoj de Ameriko (precipe en Usono) kaj Okcidenta Eŭropo. Totala kvanto: 146,5 mln (1992).
- Apartenas al balta (en nordo), orienteŭropa (en centro) kaj aliaj tipoj de granda eŭropoida raso.
- Lingvo: rusa.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj.
  - KOZAKOJ. Nomo: [f] Cosaques; [r] kazaki - etnogrupo en konsisto de rusa kaj aliaj popoloj. Totala kvanto: en Rusia Federacio ĉ. 5 mln. Lingvo: rusa, estas disvastigita bilingvismo. Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ reprezentantoj de aliaj konfesoj.

Serboj


- Nomoj: [m] srbi; [f] Serbes; [r] serbi
- Popolo, ĉefloĝantoj de Serbio kaj Unia Respubliko Jugoslavio. Totala kvanto: 10,16 mln, inter ili en Serbio pli ol 6,7 mln (1992).
- Lingvo: serbo-kroata.
- Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ katolikoj kaj protestantoj, muzulmanoj-sunaistoj.

Slovakoj


- Nomoj: [m] slovaci; [f] Slovaques; [r] slovaki
- Popolo, ĉefloĝantoj de Slovakio. Kvanto: 5,6 mln, inter ili en Slovakio ĉ. 4,5 mln (1992).
- Lingvo: slovaka.
- Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ protestantoj kaj uniatoj.

Slovenoj


- Nomoj: [m] slovenci; [f] Slovenes; [r] slovenci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Slovenio. Kvanto: 2,3 mln (1992), inter ili en Slovenio 1,7 mln
- Lingvo: slovena.
- Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ protestantoj kaj ortodoksuloj.

Soraboj (luĵicaj soraboj)


- Nomoj: [f] Sorabes de Lusace; [r] luĵickie serbi, sorbi, vendi
- Popolo en Germanio, Luzacio, 100 mil (1992).
- Lingvo: soraba.
- Kredantoj: precipe luteranoj, estas ankaŭ katolikoj.

Ukrainoj


- Nomoj: [r] ukrajnci; [f] Ukrainiens
- Popolo, ĉefloĝantoj de Ukrainio (37,42 mln), en Rusia Federacio 4362,8 mil, Kazaĥstano 896,2 mil, Moldavio 600,3 mil, Belorusio 291 mil, Uzbekistano 153,2 mil, Kirgizio 108 mil, Latvio 92,1 mil; en Kanado 530 mil, Usono 500 mil, Pollando 300 mil, Argentino 100 mil.
- Apartenas al mezeŭropa branĉo de eŭropoida raso.
- Dividiĝas je subetnaj grupoj - Litvinoj, Poleŝukoj, Guculoj, Bojkoj, Lemkoj. Totala kvanto: 46 mln (1992).
- Lingvo: ukraina, rutena, vaste uzata ankaŭ rusa.
- Kredantoj: ortodoksuloj, parto - uniatoj.

Vidu ankaŭ


- Tutslavaj koloroj
-
als:Slawische Sprachen ja:スラヴ語派 ko:슬라브어파

Rusio

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo ---- Eŭropo Eŭropo Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo. Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija. Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola. Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa. Urboj: Urboj de Rusio Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1). ---- Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio ---- Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Azio Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8% Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, ĉuvaŝa, baŝkira, mordva, ĉeĉena, ĥakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karaĉaja-balkara, ĉeĉena, inguŝa, jida, tuva, adigea, samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ, Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo. Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron. En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944). Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo. Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969). Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon. Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio. Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi. Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la . Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004. En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ


- Listo de famaj rusoj

Eksteraj ligoj

[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio] als:Russland ja:ロシア ko:러시아 ms:Russia roa-rup:Rusii simple:Russia th:สหพันธรัฐรัสเซีย zh-min-nan:Lō·-se-a


Ĉina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Ĉina-Tibeta lingvaro > Ĉina Specimeno: La Patro Nia: :我们在天上的父, :愿人都尊你的名为圣。 :愿你的国降临, :愿你的旨意行在地上, :如同行在天上。 :我们日用的饮食, :今日赐给我们。 :免我们的债, :如同我们免了人的债。 :不叫我们遇见试探; :救我们脱离凶恶。 :因为国度,权柄,荣耀, :全是你的,直到永远。 :阿们。 :Wǒ-mén zài tiān-shàng de fù :Yuàn rén dōu zūn nǐ-de míng wéi shèng :Yuàn nǐ-de guó jiàng-lín :Yuàn nǐ-de zhǐ-yì xíng-zài dì-shàng, :Rú-tóng xíng-zài tiān-shàng :Wǒ-mén rì-yòng de yìn-shí, :Jīn-rì cì-gei wǒ-mén :Miǎn wǒ-mén-de zhài, :Rú-tóng wǒ-mén miǎn-le rén-de zhài :Bú jiào wǒ-mén yù-jiàn shì-tan, :Jiù wǒ-mén tuō-lí xiōng èr. :Yīn-wei guó-dù, chuán-bǐng, róng-yào, :Chuán shì nǐ-de, zhí-dào yǒng-yuǎn, :ā-mén. La ĉindevenaj vortoj en Esperanto: Vejĉio (sinonimo por Goo), teo, uoko, juano (monero), Maoismo, Konfuceanismo, Tao, Jino kaj Jango, lio (mezurunuo) Eble, kiam la plejmulto da homoj pensas pri la ĉina lingvo, ili aludas la normlingvon (alinome "mandarena"). La normĉina nomiĝas pǔtōnghuà ("komuna parolo" ĉine.) Laŭ Ethnologue, en la jaro 1999 estis 867.000.000 parolantoj de la normĉina en Ĉinio, kaj 874.000.000, kiuj parolis la normĉinan kiel unuan lingvon en la tuta mondo. Kiam oni inkludas la homojn, kiuj parolas la lingvon kiel dua lingvo, estas 1053 milionoj da parolantoj de la normĉina en la mondo. Tial la normĉina estas la plej parolata lingvo en la terglobo. Sed la normĉina mem havas multajn dialektojn. La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Oni uzas 1277 silabojn kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Tamen, oni ne ĉiam povas legi la skribaĵojn de la aliaj ĉinaj lingvoj. Pro tio, oni instruas la skribon pǔtōnghuà en la lernejoj de la tuta Ĉinio kaj en Tajvano. Alia grava ĉina lingvo estas la kantona, (ĉine: yuè aŭ 廣東話 gwong dung wa), la lingvo de Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni vorton de homo de Pekino (Běijīng). Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo. Aliaj ĉinaj lingvoj estas la ŭua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; Hunan (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; Jinyu 45,000,000; kaj la mina 35.000.000. Vidu ankaŭ:
- Ĉinaj vortoj enkondukitaj el aliaj lingvoj
- sistemoj uzataj por montri prononcon de la lingvo por alilandanoj, kaj ankaŭ landanoj:
  - Pinyin, Wade-Giles, Bopomofo

ĉinaj dialektoj

HAN-LINGVO estas uzata ĉefe de han-etno, la plejparto de la ĉina nacio, kiu, el pli ol 1.1 miliardoj da homoj, vivas sur la vasta teritorio de Ĉinio, tial han-lingvo kutime nomiĝas ĉina lingvo. Pro historiaj kaŭzoj han-lingvo havas en diversaj lokoj multajn variojn, t.e. dialektojn. En malsamaj lokoj oni aŭdas malsamajn dialektojn, el kiuj iuj estas kompreneblaj kaj aliaj tute ne. Diversaj dialektoj malfaciligas interkomunikiĝon. Por reguligi han-lingvon kaj faciligi la interkomunikiĝon, en la 50-aj jaroj Cinio komencis popularigi putonghua (komuna parola lingvo de Ĉinio) kun la pekina sonsistemo kiel la normo de prononcado kaj la dialekto de norda Ĉinio kiel la baza kaj ellaboris la projekton por latinigi la han-lingvan fonetikan skribon. Nun la ĉinaj nacimalplimultoj daŭre uzas siajn etnajn parol- kaj skriblingvojn, kaj la hanoj plejparte parolas dialektojn en siaj regionoj, tamen tutlande ĉiuj popolanoj uzas putonghua. En Ĉinio oni ofte parolas putonghua kun malsamaj lokaj akcentoj, tamen komprenas unu alian. Kial putonghua prenas la nordan dialekton kiel sian bazon? La kaŭzo estas, ke la norda dialekto montras la tendencon de la disvolviĝo de han-lingvo kaj de longa tempo gi populariĝas tra la tuta lando. En la vasta regiono de Harbin en nordorienta Ĉinio ĝis Kunming en sudokcidenta Ĉinio, de Nankino en sudorienta Ĉinio ĝis Jiuquan (Ĝiŭĉjŭan) en nordokcidenta Ĉinio, vivas 3/4 de la hanoj, kiuj, parolante dialektojn, povas interkomunikiĝi sen granda malfacilo, sed sude de la meza kaj malsupra Yangzi-rivero oni parolas diversajn dialektojn multe diferencajn de putonghua. Ĝenerale la dialektoj de la moderna hanlingvo estas dividitaj en 7 partojn, t.e. la nordan, Jiangsu-Zhejiang-an, Hunan-an, Jianĝi-an, Fujian-an, Guangdong-an kaj kejia(keĝja)-an, kaj ĉiu el ili, escepte de la unua, estas uzata de 25 ĝis 100 milionoj da homoj. La 7 ĉefaj dialektoj povas dividi sin ankaŭ en multajn branĉojn. La divido estas farita surbaze de la lingvaj trajtoj kaj ankaŭ historiaj faktoroj. La Jiangsu-Zhejiang-a dialekto estas parolata ĉefe en la lokoj sude de Yangzi-rivero en Jiangsu-provinco, escepte de la provinca ĉefurbo Nankino, kaj plejparto de Zhejiang-provinco. Tiu dialekto populariĝas ankaŭ en la famaj urboj Ŝanhajo, Suzhou kaj Hangzhou. La aliaj dialektoj estas parolataj en siaj respektivaj provincoj kaj ankaŭ en iuj urboj kaj gubernioj de aliaj provincoj, sed en iuj lokoj de sia provinco oni parolas aliprovincan dialekton. En iuj lokoj uziĝas samtempe du dialektoj. Ekz. la Guangdong-a dialekto, kiun reprezentas la kantona dialekto, estas uzata ĉefe en Guangdong, sed ĝi estas parolata ankaŭ en Guanĝi, Hongkong kaj Aomen. La Fujian-a dialekto kun plej kompleksaj lingvaj fenomenoj estas populara ankaŭ en iuj lokoj de la provincoj Taiwan, Hunan, Guangdong, Zhejiang kaj Jianĝi. Kejia-dialekto estas tute alia. En la historio la kejia-anoj ĉiuj devenis de aliaj lokoj kaj nun ili loĝas ĉefe en Guangdong, Guanĝi, Fujian kaj Jianĝi. Ankaŭ en la provinco Taiwan vivas miliono da kejia-anoj. En Shenzhen, plej frue fondita speciala ekonomia regiono de Ĉinio, oni parolas ĉefe la Guangdong-an dialekton kaj ankaŭ kejia-an, sed nun ĉiuj ĝiaj novaj enmigrintoj parolas putonghua. Nun la eksterlandaj ĉinaj plejparte parolas Guangdong-, Fujian- kaj kejia-dialektojn kiel sian gepatran lingvon. En Ĉinio ĉiuj dialektoj havas siajn proprajn trajtojn. Ĝenerale, la Fujian-a kaj Guangdong-a dialektoj multe diferencas de putonghua, dum la diferenco inter la Jiangsu-Zhejiang-a dialekto kaj putonghua estas malpli granda kaj la diferenco inter la branĉoj de la norda dialekto kaj putonghua - plej malgranda. La frapanta diferenco inter diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en prononco. Tio montriĝas en diferenco de konservado de primitivaj prononcoj de diversaj dialektoj, ekz. n kaj 1 estas konsonantoj tute malsamaj en prononcado en la antikveco, kaj iliaj malsamaj prononcoj estas konservataj eĉ hodiaŭ en la pekina kaj aliaj dialektoj, dum en iuj aliaj dialektoj ili kunfandiĝis, tiel ke aperis fenomeno: anstataŭ lan oni prononcas nan, aŭ inverse. Ĝenerale dirite, la prononca sistemo de putonghua estas multe simpligita, kompare kun tiu de Ia antikva han-lingvo, dum en multaj dialektoj de la suda parto de Ĉinio estas pli-maipli konservataj antikvaj prononcoj. Krome, dum sia evoluado iuj dialektoj estis influataj de eksterai faktoroj aŭ mem evoluis, tiel ke formiĝis en ili apartaj fonemoj. Alia grava diferenco inter la diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en la vortoj, precipe en la ĉiutage uzataj vortoj kaj vortoj esprimantaj apartajn lokajn aferojn, ekz. personaj pronomoj kaj titoloj de parencoj. Tiurilate troviĝas diferencoj ne nur inter diversaj dialektoj, sed ankaŭ inter iliaj branĉoj. Ili montriĝas ĉefe en tio, ke unu vorto havas malsamajn signifojn. Ekz. la vorto faruno signifas nur vermiĉelojn en la dialektoj de suda Ĉinio, dum en tiu de norda Ĉinio ĝi signifas ne nur farunon mem, sed ankaŭ vermiĉelojn. En la Suzhou-a dialekto oni diras "manĝi cigaredon" (fumi) kaj "manĝi teon" (trinki teon). Ankaŭ unusignifa vorto ; povas havi plurajn esprimojn. Kiel ekzemple, oni nomas lampiron vagluma insekto, luminsekto aŭ noktofajra knabino. Videble, la diversaj dialektoj iagrade konservas vortojn de la antikva hanlingvo kaj iuj el ili eĉ enkondukis en sin alilingvajn vortojn. Ekzemple en mia naskiĝloko oni nomas cementon simentin. Gramatike Ia ĉinaj dialektoj havas inter si malpli da diferencoj, kiuj tamen estas diversaj. En han-lingvaj dialektoj ne mankas fenomenoj, ke oni esprimas gramatikan signifon pere de la ŝanĝiĝo de prononco, tio estas tre malofta en putonghua; kaj plie, en la dialektoj substantivo, adjektivo kaj verbo ofte uziĝas duoble por akcenti la sencon. Oni ankaŭ aldonas prefiksojn aŭ sufiksojn por montri ian gramatikan signifon. Koncerne la konstruon de frazo, ĝenerale, estas laŭvice subjekto predikato objekto, kompreneble, estas esceptoj. En Ia dialektoj de suda Ĉinio oni ofte metas antaŭen la objekton, kiu montras aferon, kaj malantaŭen tiun objekton, kiu montras homon. Estas malofte vidataj la abundeco kaj komplekseco de la hanlingvaj dialektoj. Kiel komunikilo en certaj lokoj, la dialektoj ludas gravan rolon en la socia vivo. En iuj literaturaj verkoj, televidaj programeroj kaj fiimoj oni aplikas koncernajn dialektojn cele pliigi la esprimivon. Por riĉigi sin ankaŭ putonghua asimilas utilajn esencajn partojn de iuj dialektoj. Ekz., la fama ĉina klasika romano "Ruĝdoma Sonĝo" estas verkita ĉefe en la norda dialekto. Dank' al popularigo de putonghua, jam en sia infanaĝo oni komencas lerni ĝin, sekve de tio interkomunikiĝo en Ĉinio fariĝas pli kaj pli facila. Kategorio:Lingvo ja:中国語 ko:중국어 minnan:Hàn-gí

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語 simple:Spanish

Dagestano

Geografio > Eŭropo > Rusio > Dagestano < Norda Kaŭkazio ---- right Dagestano estas Respubliko en Norda Kaŭkazio ĉe la Kaspia maro, subjekto de Rusia Federacio.
- Areo: 50,3 mil kv.km;
- Loĝantaro: 2100 mil.
- Ĉefurbo: Maĥaĉkala. De 1813 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1991 ekzistis Dagestana ASSR (aŭtonoma soveta socialisma respubliko). Milito en Ĉeĉenio forte influis la situacion en Dagestano, kie sufiĉas siaj internaj problemoj. En aŭgusto 1999 okcidenta Dagestano estis invadita de terorismaj bandoj gvide de Ŝamil BASAJEV.

Etnoj de Dagestano

El inter 2,1 mln de loĝantoj loĝas en vilaĝoj 58%. La dagestanaj etnoj apartenas al tri lingvaj familioj: En la lingvoj de la naĥa-dagestana branĉo de la kaŭkazia lingva familio (laŭ alia klasifiko la branĉo estas konsiderata aparta lingva familio) parolas:
- avaroj — 557,1 mil personoj (27,9% de la tuta loĝantaro)
- darganoj — 332,4 mil (16,1%)
- lezgoj — 250,7 mil (12,2%)
- lakoj — 102,6 mil (5%)
- tabasaranoj — 93,6 mil (4,5%)
- rutuloj — 17,1 mil (0,8%)
- aguloj — 16 mil (0,7%)
- caĥuroj — 6,3 mil (0,3%)
- ĉeĉenoj — 92,2 mil, el kiuj kelkmil estas migrintoj el Ĉeĉenio. En la lingvoj de la tjurka grupo de la altaja lingva familio parolas:
- kumikoj (kumukoj) — 267,5 mil (12,9 %)
- azerbajĝananoj (azerioj) — 88,3 mil (4,3%)
- nogajoj (nohajoj) — 33,4 mil (16 %) En la lingvoj de la hind-eŭropa lingva familio parolas:
- rusoj — 150,1 mil (7,3%)
- tatoj kaj montaraj hebreoj — 18,5 mil (<1%) Por interlingva komunikado la rusa lingvo estas uzata, antaŭ ĝi supozeble unu el la tjurkaj lingvoj estis uzata: la kumika aŭ la azerbajĝana. 98% de la kredantoj estas muzulmanoj. Etna politiko estas malfacila afero en la multetna Dagestano. La 39 distriktoj de la respubliko "apartenas" ĉiu al aparta etno. Posteno de dagestana premiero, ekz., ĉiam estas okupata de etna kumiko ktp. Por unu milo de loĝantoj naskiĝas 19,5 infanoj jare. Tio estas la plej alta naskonivelo en Rusio. La averaĝa kvanto de infanoj por unu virino estas 2,42. ja:ダゲスタン共和国 ko:다게스탄 공화국

Varsovia Pakto

---- La Varsovia Kontrakto (oficiala nomo: Kontrakto pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj -satelite- al Sovetunio. La kontrakto, kies tekston proponis Nikita ĤRUŜĈOV estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reag