Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Satelito

Satelito

Satelito estas objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton. Satelito povas esti natura aŭ artefarita objekto. Ĉar ĉiu objekto havas graviton, la movo de la ĉefa objekto ankaŭ estas influata de la satelito. Ĉiuj korpoj tiuj estas parto de nia sunsistemo, inkuzivante la Teron, estas satelitoj de la suno, aŭ satelitoj de tiaj objektoj, kiel la Luno.

Vidu ankaŭ:


- Natura satelito - natura objekto
- Artefarita satelito - konstruita objekto, maŝino, aparato, ktp. Ekz: Sputniko Kategorio:Sunsistemo ja:衛星

Orbito

Laŭ fiziko, orbito estas kurba linio kiun objekto sekvas ĉirkaŭ alia objekto pro fonto de centripeta forto, kiel gravito.

Historio

Keplero estis la unua, kiu analizis matematike la leĝojn de planeda movo. Li trovis, ke la orbitoj de la planedoj de nia sunsistemo estas elipsaj – ne cirklajepicikloidaj, kiel oni antaŭe kredis. Isaac NEWTON demonstris ke tiuj leĝoj sekvis aŭtomate de lia teorio de gravito, kaj ke ĝenerale gravitaj orbitoj de korpoj en spaco estas konikoj. Kategorio:Astronomio simple:Orbit th:วงโคจร

Gravito

zh-min-nan:Tāng-le̍k La gravito estas la forto kiu efikas inter masoj. Ĝi kaŭzas ke ĉiuj mashavaj objektoj altiras, t. e. tendencas alproksimigi, sin reciproke. La rezultanta forto dependas je la distanco(j) kaj je la rilato(j) inter la masoj. Gravito ankaŭ tenas Teron sur ĝia vojo ĉirkaŭ la suno. Neŭtono unue priskribas la leĝon de tiu fenomeno matematike. Laŭ li, la forto inter du mashavantaj objektoj estas F_g = \frac kie m1 kaj m2 estas la masoj de la objektoj, r la distanco inter la du objektoj (aŭ iliaj pezcentroj) kaj G la gravita konstanto, G ≈ 6,67259 · 10-11 N · m2 · kg-2. Tio estis la unua fizika teorio, kiu aplikeblas en la astronomio, el kiu sekvis la Leĝoj de Keplero, permesis prognozojn pri la reveno de kometoj, kaj faris la dinamikon de la sunsistemo komprenebla. La gravitoteorio de Neŭtono estas limkazo (por malgrandaj rapidecoj kaj relative malgrandaj masoj) de la ĝenerala teorio pri relativeco de Albert EINSTEIN. La lasta speciale gravas por la priskribo de la kosmo, ĉar por grandaj distancoj la gravito estas la dominanta forto. Se la gravito estas priskribebla per iu kvantuma kampoteorio (kvanta gravito), la gravitono (partiklo, kiu ĝis nun nur estas hipotezo) devas ekzisti. Tiam la gravitono rolas simile kiel la fotono en la elektromagneta interefiko. La gravito estas senkontakta interefiko, ekzemple la altiro inter Suno kaj Tero efikas tra la vakuo. Tiel ĝi similas al la elektromagneta interefiko, kiun (ĉar pli forta) oni jam povas rimarki en malgrandaĵoj (ekzemple magneto, elektra motoro, atomoj, molekuloj). La gravito estas la plej malfortaj de la kvar fundamentaj fortoj, tamen por grandaj distancoj ĝi estas la sola forto, ĉar ĝi estas ŝirmata per nenio kaj la efikoj de la masoj adiciiĝas (ne ekzistas forpuŝa gravito). Laŭ Neŭtono la gravito estas malproksima forto. Tio signifas, ke ŝanĝo en la fonto tuj efikas en la tuta spaco. Male, ŝanĝo en elektromagneta kampo disvastiĝas nur kun rapideco de lumo - temas pri proksima forto. En la speciala teorio de relativeco, tuja disvastiĝo problemas pro la relativeco de samtempeco. Tial Albert EINSTEIN formulis sian ĝeneralan teorion de relativeco, laŭ kiu la gravito kauzas kurbecon de la spacotempo, kiu disvastiĝas maksimume rapide kiel la lumo. Vidu gravitokampo.

Sunsistemo

Nia sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, ok aliajn planedojn, iliajn satelitojn (lunojn) kaj milojn, se ne milionojn, da asteroidoj, meteoroidoj kaj kometoj, kaj ankaŭ polvon kaj plasmon interplanedan.

Planedoj kaj ties lunoj


- Merkuro
- Venuso
- Tero
  - Luno
- Marso
  - Fobo kaj Dejmo
- Jupitero
  - Adrasteo, Aitno, Amalteo, Ananko, Elaro, Erinomo, Eŭanto, Eŭporio, Eŭropo, Eŭridomo, Ganimedo, Harpaliko, Hermipo, Himalio, Ĥaldeno, Ioo, Iokasto, Isonoo, Kalo, Kaliko, Kaliroo, Kalistoo, Karmo, Ledo, Liziteo, Megaklito, Metiso, Pazifao, Paziteo, Praksidiko, Sinopo, Spondo, Taigeto, Tebo, Temisto kaj Tiono
- Saturno
  - Albiorikso, Atlaso, Diono, Encelado, Epimeteo, Eriapo, Febo, Heleno, Hiperiono, Ijirako, Imiro, Jano, Japeto, Kalipso, Kiviuko, Metono, Mimaso, Mundilfaro, Paaliako, Pajno, Paleno, Pandoro, Prometeo, Reo, Siarnako, Skato, Sutungro, Tarvo, Telesto, Tetiso, Titano, Trimro, S/2003 S 1, S/2004 S 3 kaj S/2004 S 4
- Urano
  - Arielo, Belindo, Bianko, Desdemono, Julieto, Kalibano, Kordelio, Kresido, Mirando, Oberono, Ofelio, Porcio, Prospero, Puko, Rozalindo, Setebo, Sikorakso, Stefano, Titanio, Trinkulo kaj Umbrielo
- Neptuno
  - Despino, Galateo, Lariso, Najado, Nereido, Proteo, Talaso kaj Tritono
- Plutono
  - Ĥarono
- 2003 UB 313

Aliaj planetoidaj objektoj


- Quaoar
- Sedno La sunsistemo estas relative tre malgranda parto de nia galaksio - Lakta Vojo. Tamen, la lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sciencistoj taksas, ke la sunsistemo havas aĝon de proksimume 4 500 - 5 000 milionoj da jaroj. Multaj sciencistoj kredas, ke ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ. La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km). La Suno estas ĉefobjekto de la sistemo kaj fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentojn de la maso de la tuta sunsistemo. Ĉiu el la planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora; Neptuno estas blua; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trifoje pli altan ol Everesto. Nia sunsistemo estas parto de spirala galaksio nomita la Lakta Vojo (aŭ Laktvojo) kaj troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro. Kvankam ni ne havas pruvojn, verŝajne aliaj sunsistemoj ekzistas ĉirkaŭ miliardoj da steloj en la Laktvojo kaj aliaj galaksioj.

Eksteraj ligoj


- [http://www.solarviews.com Solarviews]
- [http://www.michaelschultz.de/index_en.html Solar System] Interaga planedo-simulado (145 zom-paŝoj and temp-efektoj) ---- ja:太陽系 ko:태양계 ms:Sistem suria simple:Solar system zh-cn:太阳系 zh-tw:太陽系

Suno

La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon. Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin. La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu. Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.) Kiel brilas la Suno ? La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp. La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro. ---- Kategorio:Sunsistemo als:Sonne ja:太陽 ko:태양 ms:Matahari simple:Sun th:ดวงอาทิตย์ zh-min-nan:Ji̍t-thâu

Luno

vidu natura satelito pri aliaj lunoj La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomia hazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno. Suno maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
  • Nomo: Luno (Terra I)
  • Diametro: 3476 km
  • Maso: 0,07349 . 1024 kg (0,0123 da tero)
  • Meza distanco de la Tero: 384.400 km; ĝia sola luno
  • Sidera tago (= turniĝo ĉirkaŭ la interna akso): 2360,6 ks (27,32166 tertagoj)
  • Sidera monato (= rivoluo ĉirkaŭ la planedo, nome la Tero): 2,3606 Ms (27,32166 tertagoj), egala al la tago
  • Sinoda tago aŭ monato (= periodo inter du samaj lunofazoj): 29,531 tertagoj
  • Gravito: 1,6 m/s2 (0,163 da tergravito)
  • Temperaturo: 380 K (tage), 120 K (nokte)
  • Atmosfero: vakuo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj Titano), kaj unu planedo, Plutono, estas eĉ pli malgranda!

Origino

Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj. Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna, estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero. Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.

Historio

Pri la maroj... Pri la krateroj... Pri esploro de homoj... 20-a de julio 1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.

Kuriozaĵoj

De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero. tajdojn Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.

Vivo?

Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio. Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Dosiero:moon-galileo-color-thumb.jpg
[http://meta.wikipedia.com/upload/moon-galileo-color.jpg Pligrandigu bildon]
La kaŝita flanko

Kartografio de la Luno

Unuaj mapoj:
- 1647: Selenographia fare de Johannes HEVELIUS
- Giovan Battista RICCIOLI "Geografia" terminologio de la Luno

Vidu ankaŭ


- eklipso Kategorio:Sunsistemo ja:月 ko:달 ms:Bulan (satelit) simple:Moon th:ดวงจันทร์ zh-min-nan:Go̍eh-niû

Artefarita satelito

Artefarita satelito aŭ artsatelito (PIV) aŭ nenatura satelito aŭ sputniko estas artefarita ĉielkorpo, rivoluanta ĉirkaŭ natura planedosatelito. Por akiri la staton de artefarita satelito, la spacobjekto devas atingi la unuan kosman rapidon sed ne superi la duan kosman rapidon, karakterizan je la koncernata natura ĉielkorpo. Tiam la rivulado okazas sur elipta orbito. La unuan artsateliton de la Tero (Sputnik-1) oni lanĉis en 1957, la unuan de la Luno (Luna-10) en 1966, la unuan de Marso (Mariner-9) en 1971, la unuan de Venuso (Venjera-9) en 1975. En 1980, ĉirkaŭ la Tero rivoluis 900 kompletaj artsatelitoj kaj ĉ. 1000 disiĝintaj, deŝiriĝintaj eroj. ARTEFARITA SATELITO

Sputniko

Sputniko (ruse спутник, kio fakte signifas "kunvojaĝanto") estas rusdevena termino por "artefarita satelito". Aperis post la lanĉo de la unua artefarita satelito fare de Sovetunio en 1957. Tiun esprimon oni uzis ĉefe en la iama socialisma bloko (pro politikaj kialoj, en Usono oni ne volis uzi ĝin). Nun oni uzas ĝin en areo de la iama Sovetunio. Vidu ankaŭ "Sputnik-1", artefarita satelito, Sputnik-ŝoko. SPUTNIKO ja:スプートニク

Kategorio:Sunsistemo

Kategorio:Astronomio Kategorio:Kosmo ja:Category:太陽系 ko:분류:태양계 th:Category:ระบบสุริยะ

Neal Stephenson

Neal Stephenson (geboren 31 oktober 1959 in Fort George G. Meade, Maryland) is een sciencefiction schrijver in het genre postcyberpunk.

Bibliografie


  - The Big U (1984)
  - Zodiac (book)|Zodiac (1988)
  - Snow Crash (Nederlandse vertaling: Het Babel Virus) (1992)
  - Interface (1994) als Stephen Bury samen met J. Frederick George
  - The Diamond Age (Nederlandse vertaling: De Alchemist) (1995)
  - The Cobweb (1996) as Stephen Bury with J. Frederick George
  - Cryptonomicon (1999) ([http://www.cryptonomicon.com/ Website])
  - Quicksilver (2003), deel 1 van The Baroque Cycle
  - The Confusion (2004), deel 2 van The Baroque Cycle
  - The System of the World (2004), deel 3 van The Baroque Cycle

Links


- [http://www.nealstephenson.com/ Neal Stephenson's official website] Stephenson ja:ニール・スティーヴンスン

technologie Kredyt hipoteczny programy Online Casinos Calling Cards










































:: RELATED NEWS ::
Turska
Republika Turska je država smještena u jugoistočnoj Europi i jugozapadnom dijelu Azije, do 1922. poznata kao Otomansko carstvo. Najveći dio zemlje je smješten na poluotoku Anatoliji, između Crnog i Sredozemnog mora. Turska (Türkiye na Josip I. (26. srpnja 1678.-17. travnja 1711.), car Svetog Rimskog Carstva, kralj Mađarske, Hrvatske i Češke, nadvojvoda Austrije (i druge titule), bio je sin cara Leopolda i njegove treće žene Eleonore von Pfalz-Neuburg. Još za očeve vladavine postao je kraljem Mađarske (1687.) i rimskim kraljem (1690.). Sudjelovao je u ratu za španjolsko naslijeđe. Ca

Fjodor Dostojevski
Fjodor Mihajlovič Dostojevski (rus. Фёдор Михайлович Достоевский, Moskva, 11. studeni 1821. - Petrograd, 9. veljače 1881.), ruski književnik, romanopisac, novelist i publicist. 1881

Mladost i književni početci

Sin liječnika,
Milan Šufflay
Milan Šufflay(Lepoglava,1879.-Zagreb,1931.), hrvatski povjesničar, jedan od utemeljitelja albanologije. povjesničar

Životopis

Rođen je u Lepoglavi u relativno siromašnoj obitelji. Polazio je zagrebačku gimnaziju, a povijest je studirao na Zagrebačkome sveučilištu, gdje je i doktorirao. U gi
Svjetska književnost
A ----
- Isaac Asimov C ----
- Joseph Conrad
- Miguel de Cervantes Saavedra D ----
- Fjodor Dostojevski F ----
- William Faulkner H ----
- Aldous Leonard Huxley
- Honoré de Balzac
Franjo Rački
Franjo Rački (Fužine, 25. studenog 1828. – Zagreb, 13. veljače 1894.), hrvatski povjesničar, političar, publicist, kulturni djelatnik. hrvatski U Senju i
Vojvođanski pokrajinski izbori 2004
615px 19. kolovoza 2004. je predsjednik Parlamenta APV Nenad Čanak raspisao redovne izbore za zastupnike Parlamenta APV za 19. rujna 2004. Oni se održavaju prema novousvojenom zakonu koji određuje provođenje izbora po kombiniranom sustavu glaso
Jerej
JEREJ (grč. hiereús : svećenik), u Pravoslavnoj crkvi, svećenik (sveštenik). Usp. arhijerej, protojerej, duhovnik, đakon, paroh, prezviter
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org