Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Scienco

Scienco

Scienco prezentas agadsferon de homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objekta scio pri la realo; unu el formoj de socia konscio, inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, sumon de scioj, estante bazo por scienca mondbildo. Estis diversaspecaj sciencoj:
- babilonia scienco
- greka scienco
- ĉina scienco
- moderna scienco Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en 16-17-a jc-oj. Dum historia evoluo scienco fariĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.

Klasifiko de la sciencoj

Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo. Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj Intersciencaj Kampoj
Scienco (Branĉo) Ĉefa studobjekto
Agronomio terkultivado kaj hortikulturo
Akustiko sonoj
Algebro operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo
Anatomio strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj
Anesteziologio senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj
Antropologio evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj
Antroponimio propraj nomoj de homoj
Arkeologio monumentoj kaj artoj de antikva epoko
Aritmetiko nombroj kaj kalkulado per ili
Astronomio astroj kaj kosmaj fenomenoj
Asiriologio antikvaj civilizoj de Mezopotamio
Atomistiko kerna fiziko
Bakteriologio bakterioj
Biologio kemia strukturo de la vivuloj
Botaniko plantoj
Cibernetiko aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj
Citologio strukturo kaj funkcioj de la ĉelo
Daktiloskopio identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto
Dendrologio arboj kaj arbedoj
Dendrokronologio datadmetodo pere de arbringoj
Dermatologio haŭtmalsanoj
Diplomatiko malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto
Ekologio influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio
Ekonomiko mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj
Endokrinologio endokrinaj glandoj
Entomologio insektoj
Epigrafiko antikvaj epigrafoj
Ergonomio mezuro de laboro per ergoj
Estetiko belo en la naturo kaj en la artoj
Etnografio historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj
Etologio kondutoj de la bestoj
Etimologio origino de la vortoj
Faleristiko insignoj
Farmacio preparado de medikamentoj
Farmakologio kuraciloj kaj iliaj efikoj
Filologio esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio
Filozofio esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado
Folkloristiko tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj
Fonetiko fonemoj, iliaj variantoj kaj transformiĝo
Fonologio sonoj de la lingvo
Frazeologio frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto
Ftizeologio tuberkulozo kaj ĝia kuracado
Futurologio estonto de la Tero kaj la homaro
Fitologio plantoj
Fitonimio nomoj de plantoj
Fitogeografio geografio de plantoj
Fitopatologio patologio de plantoj
Fiziko propreco de korpoj kaj fenomenoj
Fiziologio funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj
Genealogio deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj
Genetiko fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco
Geodezio formo aŭ kurbeco de la Tero
Geografio regionoj de la Tero
Geologio solida ŝelo de la tero
Geometrio linioj, surfacoj kaj solidoj
Germanistiko germana lingvo
Gerontologio maljunaj homoj
Grafologio karaktero de homo per esplorado de lia skribo
Gramatiko lingvaj reguloj
Ginekologio virina organismo kaj ŝia naskaparato
Hematologio sango
Heraldiko blazonoj
Heŭristiko metodoj de esplorado en la scienco
Hidronimio nomoj de riveroj, lagoj, maroj
Histologio ĉeloj de homa organismo
Historio kronologia pasinto de la homaro kaj sociaj fakoj
Historiografio verkado historion de difinita tempo
Iktiologio fiŝoj
Informadiko informado per aŭtomataj maŝinoj
Kardiologio kormalsanoj
Kartografio verko de mapoj
Kemio analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj
Kinologio hundoj
Klimatologio priskribo kaj esplorado de klimatoj
Komputiko komputiloj kaj komputillingvoj
Kosmologio origino kaj formiĝo de la universo
Kosmografio movoj de la astroj
Kriminologio krimoj
Kristalografio esploro de kristaloj
Kronologio datoj de la historiaj eventoj
Leksikografio farado de vortaroj
Leksikologio etimologio, signifo kaj uzo de vortoj
Lingvistiko procedoj en lingvo, per kiu oni esprimas pensojn kaj sentojn
Logiko formoj kaj leĝoj de la pensado
Matematiko kvantoj, formoj kaj aranĝoj
Mekaniko ekvilibro kaj movo de la korpoj
Metalurgio industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj
Meteologio atmosferaj fenomenoj
Metodologio sciencaj metodoj
Metrologio mezuroj
Mikrobologio mikroboj kaj ilia agado
Mineralogio mineraloj
Morfologio formoj de la materio
Muzeologio muzeoj
Muzikologio muziko
Mikologio fungoj
Mitologio mitoj de unu lando aŭ religio
Nefrologio renoj
Noetiko eblecoj de la homa sciado
Numismatiko antikvaj moneroj kaj medaloj
Oceanografio maraj fenomenoj
Oceanologio oceanoj
Oftalmologio okuloj
Onomastiko propraj nomoj
Optiko lumaj fenomenoj
Orientalistiko popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento
Ornitologio birdoj
Ortografio korekta skribo de vortoj en unu lingvo
Ortopedio deformiĝo de la korpo
Osteologio ostoj
Paleontologio elfositaj restaĵoj
Paleografio deĉifrado de malnovaj skribaĵoj
Papirologio deĉifrado de antikvaj papiroj
Parazitologio animalaj kaj vegetaraj parazitoj
Patologio malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado
Pedagogiko instruado kaj edukado
Pediatrio infanmalsanoj
Petrografio rokspecoj
Pomologio fruktoj kaj fruktarboj
Psikiatrio mensaj malsanoj
Psikologio personeco de homo
Radiologio aplikado de radiokrea energio
Rentgenologio terapio per radioj
Romanistiko romanidaj lingvoj kaj kulturoj
Semantiko vortoj laŭ ilia signifo, sencoŝanĝo kaj sencevoluo
Serologio modifo de la sero sub la influo de malsanoj
Seksologio seksaj problemoj de la homo
Sinologio ĉina lingvo kaj kulturo
Sismologio kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj
Slavistiko slavaj lingvoj kaj kulturo
Sociologio fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo
Spektroskopio spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo
Speleologio kavernoj kaj subteraj akvofluoj
Statiko ekvilibro de la fortoj
Statistiko metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj
Stomatologio buŝo kaj dentoj
Stratigrafio tavoloj de la Tero (parto de geologio)
Sintakso konstruo de la frazoj (parto de gramatiko)
Teatrologio teatro
Termiko varmo
Termodinamiko rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj
Toponimio nomoj de geografiaj objektoj
Topografio grafika desegnado de la tereno
Toksikologio toksoj kaj kontraŭvenenoj
Traumatologio vundoj kaj traŭmatoj
Trigonometrio funkcioj de pluranguloj
Venerologio veneraj malsanoj
Vulkanologio vulkanoj
Zoogeografio geografia distribuo de animaloj
Zoologio animaloj
Zoonimio nomoj de animaloj
Michel FOULCAULT diras ke estas tri tipoj de sciencoj: #Matematikaj kaj Fizikaj sciencoj, karakterizataj de dedutiva metodo kaj praveblaj hipotezoj; #Sciencoj de kaŭzeco (biologio, lingvistiko, ekonomiko, kiuj serĉas pri la rilato inter kaŭzo kaj efiko inter nekontinuaj elementoj; #Sciencoj de pensado (homaj sciencoj), kiuj disvolvigas la pensado de si-memo en komuna regno.

Terminologio

La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj: -nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
- [http://www.eventoj.hu/steb/ scienca aplikado] Vidu ankaŭ:
- Scienca metodo
- Sciencisto ja:科学 ko:과학 ms:Sains simple:Science th:วิทยาศาสตร์ zh-min-nan:Kho-ha̍k

Babilonia scienco

Historio > Mezopotamio > Babilonio > Babilono ---- Antikva urbo, situanta ĉe la orienta bordo de Eŭfrato, estis ĉefurbo de Babilonio en 2-a kaj 1-a jarmiloj a.K. Ĝi estis fama pro siaj muregoj, sia zigurato kaj la pendĝardenoj. La ruinoj de Babilono estis malkovritaj 90 km-ojn sude de la moderna Bagdado en Irako. La ĉefa fundamento por la Babilona ekonomio estis komercvojoj inter Persa Golfo kaj Mediteraneo, same kiel la evoluinta agrokulturo de la Eŭfrata valo. Babilono estas konata laŭ sia amplekso kaj arkitekturo de la periodo de Nebukadnecaro 2-a, en la 6-a a.K., kiu kovris areon ĉ. 10 kv.km kaj estis la plej granda urbo de la mondo. Babilona zigurato, plej probable, estis la bazo por la biblia legendo pri la Babela Turo. Ziguratoj estis templo-turoj, tre impresaj konstruaĵoj de sia tempo, kiuj superis 50 metrojn en alteco. La alia konata arkitekturaĵo de Babilono estas la Pendĝardenoj de Semiramisa, kiuj estas unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Historio de la urbo
- 2200 a.K. - Babilono estis urbo de templo.
- 2050 - Babilono estas parto de la ŝtato, regata de la urbo Ur.
- 1894 - Babilono fariĝas sendependa urbo-ŝtato, sub la amorea reĝo Sumu-abum.
- 1792-1750 - Regno de Hamurabo, kiu etendis de Persa Golfo al Mediteraneo.
- 1595 - Babilono estis kaptita de Hititoj.
- 1590 - Babilono estis kaptita de Kasitoj. Sub ilia regado, Babilono fariĝas ĉefurbo, administracia kaj religia centro de Babilonio.
- 1158 - La urbo estis kaptita de Elamanoj.
- 730- Babilono kaj Babilonio falas pro la Asirianoj, kaj fariĝas provinco de Asiria Imperio.
- 689 - Reĝo Sennacherib de Asirio detruis Babilonon.
- 675 - Babilono estis restarigita de Asiria reĝo Esarhaddon.
- 625 - Babilono estis kaptita de Ĥaldeoj.
- 605-562 - Regno de Nebukadnecaro 2-a, kiu vastigis Babilonian Regnon en Palestino kaj Sirio. Dum lia regado, novaj temploj kaj placoj estis konstruitaj, ankaŭ muroj kaj pordoj.
- 539 - Babilono estis konkerita de Persa reĝo Ciro la Granda, kaj fariĝis provincurbo de Persa Imperio. Baldaŭ ĝi estiĝis rezidejo de Persaj reĝidoj.
- 482 - Pro loka ribelo, Persa reĝo Kserkso 1-a detruis kelkajn gravajn religiajn konstruaĵojn de Babilono.
- 330 - Okupis Aleksandro la Granda, sed liaj planoj redoni al la urbo ĝian iaman gloron, ne efektiviĝis pro lia morto.
- 312 - Babilono estis kaptita de Seleŭkidoj, kiuj igis ĝin sia ĉefurbo.
- 290 - Babilono ne plu estas ĉefurbo, ĉar nova urbo Seleŭcio anstataŭas ĝin. Tio signifis la finan regreson de Babilono. Religio > Rastafarianismo > Babilono ---- En la religio Rastafarianismo, Babilono estas la subprema strukturo de potenco, kiu laŭ la kredantoj respondecas pri ilia restado en malriĉeco kaj povreco dum generacioj. La termino estas ofte uzata kun la signifo ke blankuloj estas la supremantoj, kvankam ĉi tio ne ĉiam validas. ja:バビロン

Moderna scienco

Scienco > Moderna Scienco ----- Moderna scienco (1600- ) estas la scienco de la moderna Okcidento. Ĝi estis fondita en la 17-a jarcento de Galileo (Galileo Galilei), Bakono (Francis Bacon) kaj Kartezio (René Descartes). Ili enkondukis al la dedukto kaj observado de Aristotelo kaj greka scienco la novajn ilojn de indukto (Bakono), la eksperimento (Galileo) kaj la granda uzo de matematiko (Galileo, Kartezio). Kaj la emfazo de scienco subtile moviĝis el la logika klarigo de naturo al la matematika antaŭdiro de naturo. Alivorte, scienco fariĝis malpli filozofia kaj spekulativa kaj pli fakta kaj matematika, preskaŭ numerologia. La grekoj respektis logikon pli ol fakto, sed en moderna scienco, la inverso estas la kazo. Dum 1600-1850, moderna scienco estis plejparte la afero de amatoroj kiuj laboras ekster aŭ spite de la universitatoj. La pasio de riĉaj filoj (Darvino) kaj la hobio de burĝoj (Franklin). Tiam scienco nur estis branĉo de filozofio, t.e., "natura filozofio", la filozofio pri naturo. En la 19-a jarcento, unuafoje en Germanio, scienco estis profesiigita kaj fariĝis la afero de profesoroj kaj fakoj de universitatoj. Kaj scienco ne jam estis branĉo de filozofio: kontraŭe, filozofio fariĝis la malriĉa parenco de scienco. Vidu ankaŭ:
- sciencistoj,
- Scienco-filozofio, Thomas KUHN, Karl POPPER, Stanley JAKI, materialismo

17-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento Jaroj:
16011602160316041605 16061607160816091610
16111612161316141615 16161617161816191620
16211622162316241625 16261627162816291630
16311632163316341635 16361637163816391640
16411642164316441645 16461647164816491650
16511652165316541655 16561657165816591660
16611662166316641665 16661667166816691670
16711672167316741675 16761677167816791680
16811682168316841685 16861687168816891690
16911692169316941695 16961697169816991700
ja:17世紀 ko:17세기

Filozofio

Filozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj. La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo. Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.

Filozofiaj demandoj

Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?

Fakoj:

Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj: :Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio

Filzofiaj tradicioj

En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.

Okcidenta filozofio

La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio. Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).

Orienta filozofio

En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.

Religiaj filozofiaj tradicioj

Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion. Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio

Gravaj filozofiaj terminoj

En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo. Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio: :Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero

Gravaj filozofoj

:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi

Skoloj

:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo

Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo

:Pacismo - Humanismo - Egoismo

Vidu ankaŭ


- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio] ja:哲学 ko:철학 ms:Falsafah simple:Philosophy th:ปรัชญา

Ideologio

Ideologio estas idearo pri io. Ofte temas pri mondkoncepto, pri idealo aŭ pri la bazo de politika sistemo. Por la adeptoj de ideologio ĝi estas neŝanĝebla afero. ja:イデオロギー Kategorio:Politiko Kategorio:Sociologio

Geofiziko

Geofiziko estas la studado de la tero per kvantaj fizikaj metodoj, precipe per sisma-reflaktaj kaj -refraktaj, gravitaj, magnetaj, elektraj, elektromagnetaj kaj radioaktivecaj metodoj. Ĝi inkluzivas la fakojn de: # Sismologio (tertremoj kaj elastaj ondoj) # Gravito kaj geodezio (la gravita kampo de la tero kaj la grando kaj formo de la tero) # Atmosfera elektro kaj tera magnetismo (inzluzive de la jonosfero, radiadozono Van Allen, teraj kurentoj, k.s.) # Geotermiko (varmado de la tero, varmofluo, vulkanoj kaj varmaj akvofontoj) # Hidrologio (subtera kaj surfaca akvo, kelkfoje inkluzive de glaciejoj) # Fizika oceanografio # Meteologio # Tektona fiziko # Esplorada kaj inĝenierarta geofiziko Rilata fako estas geokemio. Kategorio:Terscienco ja:地球物理学 th:ธรณีฟิสิกส์

Naturscienco

Natursciencoj estas sciencoj, kiuj okupiĝas pri la viva kaj neviva naturo.

Principoj de la natursciencoj

La bazprincipo de la naturscienco estas la ĉiama esploro, serĉo de nekonataj kaŭzoj de la fenomenoj. Dum tio la naturscienco provas ekskludi la kontraŭdirajn kazojn de la nenaturaj, arbitraj, neripeteblaj eksperimentoj. Oni provas trovi kredeblajn kaj ĝenerale uzeblajn naturleĝojn, kiuj la ĉiaman kritikon toleras kaj tralaboreblaj ĉe apero de kontarŭdiroj.

Branĉoj

Al la natursciencoj apartenas:
- fiziko
- astronomio
- kemio
- geologio, bzw. geosciencoj
- meteorologio
- biologio vidu ankaŭ:
- spirita scienco (ekz. matematiko)
- socioscienco
- inĝenierscienco

Citaĵoj

"La komenco de ĉiu scienco estas la miro, ke la aferoj ekzistas, kiel ili estas." Aristotelo "La celo de la scienco ĉiam estis, redukti la kompleksecon de la mondo je simplaj leĝoj." Benoit Mandelbrot

Gazetoj

La du pelj grava gazeto, kiuj okupiĝas pri la plej novaj esplorrezultoj de la natursciencoj, estas la Science kaj Nature. ja:自然科学 ko:자연과학 th:วิทยาศาสตร์ธรรมชาติ

Algebro

Matematiko > Algebro ---- Algebro estas unu el la plej bazaj branĉoj de matematiko. Ĝi estas malfacile difinebla, sed ĝi estas karakterizita per uzo de simboloj por reprezenti certajn operaciojn, kaj de literoj por reprezenti nombrojn aŭ aliajn elementojn.

Klasifikado

Algebro povas esti dividita laŭ jenaj fakoj:
- La baza algebro studas la ecojn de kaj operaciojn sur la naturaj nombroj, entjeroj, racionalaj kaj reelaj nombroj, kaj kiel oni povas solvi ekvaciojn kun variabloj.
- La lineara algebro estas teorio pri vektoraj spacoj kaj moduloj, kies parto estas teorio de linearaj ekvacioj kaj teorio de matricoj. Ideoj kaj metodoj de lineara algebro uzeblas en diversaj branĉoj de matematiko. Tiel, la ĉefobjekto de la studo de funkcia analizo estas nefiniaj vektoraj spacoj.
- La abstrakta algebro studas algebrajn strukturojn kiel grupojn, ringojn kaj korpojn, kiuj ĝeneraligas la konceptojn de la baza algebro.

Historio

Algebro, same kiel aritmetiko kaj geometrio, estas unu el la plej malnovaj branĉoj de matematiko. La nomo devenas de la traktaĵo de mezazia matematikisto Al-Ĥorezmi, kies araba nomo estis Kitab al-jabr wa al-muqabalah. Algebro aperis pro la bezonoj solvi algebrajn ekvaciojn. La solvo de unuagrada kaj duagrada ekvacioj estis konata jam en antikveco. En 16-a jarcento italaj matematematikistoj trovis solvojn de triagrada kaj kvaragrada ekvacioj. En 1799 jaro K.Gauss evidentigis, ke “ĉiu algebra ekvacio de no-a grado, havas n radikojn (solvojn), realajn aŭ imaginarajn”. En la komenco de 19-a jarcento Niels ABEL kaj Evariste GALOIS pruvis, ke la solvojn de la ekvacio kun pli ol 4 gradoj, ne eblas esprimi per koeficiento de la ekvacio pere de la algebraj operacioj. En moderna algebro oni pristudas ĝeneralan grupteorion, por kiuj estas difinita algebraj operacioj, similaj laŭ sia propreco al operacioj por nombroj. Tiaj operacioj povas esti plenumitaj por plurtermoj, vektoroj, matricoj.

Vidu ankaŭ


- Algebra Esprimo
- Algebra Ekvacio
- Determinanto
- Grupo
- Kampo
- Matrico
- Ringo
- Spaco
- Strukturo
- Termo kaj Plurtermo
- Variablo ja:代数学 ko:대수학 ms:Algebra simple:Algebra

Anatomio

Anatomio estas la subfako de biologio kiu studas la strukturon kaj organizadon de vivantaj korpoj. Ĉefaj subfakoj de anatomio estas kompara anatomio kaj homa anatomio.
- Anatomiaj sistemoj:
  - Digesta sistemo
  - Urina sistemo
  - Endokrina sistemo
  - Imuna sistemo
  - Kardiovaskula sistemo
  - Muskola sistemo
  - Nerva sistemo
  - Reprodukta sistemo
  - Skeleta sistemo
  - Spira sistemo
  - Tegumenta sistemo ja:解剖学 ko:해부학 simple:Anatomy th:กายวิภาคศาสตร์

Arkeologio

Arkeologio (ankaŭ arĥeologio) estas parto de la historia scienco, tiu kiu estas surbaze de homaj restaĵoj, enkadre de monumentoj kaj artoj de la antikva epoko. La vorto "arkeologio" devenas el la greka signifante "rakontoj pri la antikveco". Oni kiu studas aŭ praktikas arkeologion estas arkeologo. Nuance, paleontologio estas historia esploro rekte de animalaj (inkluzive homaj) kaj vegetalaj restaĵoj, rigardataj kiel kapablaj signi pri la pasinta praa vivo, dum arkeologio okupiĝas pri faraĵoj. Ekzemple, arkeologio esploras konstruaĵojn de la antikva homo, dum paleontologio homajn ostojn tie restintajn. Laŭmaterie, la informoj pri la pasinteco povas esti la plej diversaj temoj, - pri ekonomio, arto, civilizo, antropologio ktp., - per kiuj fariĝas la materia divido de la arkeologio en plurajn apartajn dividojn, aŭ specojn. Historio specife kiel scienco okupiĝas pri iu ajn pasinteco. Tamen semantike oni nomas historion striktasence nur tiun, kiu estas farata surbaze de dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komencis, nur ekde kiam aperis skribitaj informoj. Laŭ la vidpunkto de la komenciĝo de la historia tempo, arkeologio dividiĝas, en prehistorian arkeologion kaj historian arkeologion. Tiu lasta miksiĝas ofte kun la historio en strikta senco, ĉar la arkeologiaj restaĵoj informas pri la sama afero ke la skribitaj dokumentoj, kaj kompletigas unu la alian. Foje arkeologiaj informoj kontraŭdiras asertojn de la skribita historio, jen kiam ordinare devas esti preferaj la arkeologiaj. Pro tio pluraj informoj de la semidaj rakontoj pri la unuaj tempoj de la homaro, antaŭe konsiderataj historiaj, estas nur reduktataj al mito. Foje nur la arkeologio ebligas aliron al nekonataj skribsistemoj aŭ al ilia kompreno (>Rozeta ŝtono). Kulture gravaj estis la arkeologiaj malkovroj dum la 19-a jc. en Mezopotamio de bibliotekoj skribitaj sur brikoj, per kiuj oni havigis plibonajn informojn pri la origino de la okcidentaj religiaj doktrino, kaj per kiuj oni povis taksi plurajn el antikvaj legendoj kaj rakontoj. Ekde 1947 okazis gravaj malkovroj en Kumran, ĉe Morta Maro, pri malnovaj skribaĵoj de la esenoj, kiuj jam antaŭe praktikis ritojn heredatajn de la postaj kristanoj. =Historio kaj Teorio de Arkeologio= Historie, arkeologio estis science disvolvigata nur modernepoke, kvankam ekde ĉiam la homoj okupiĝis iomete pri la restaĵoj de la pasinteco. Jacques SPON (1647-1685) reprenis la grekformitan vorton 'arkeologia' por tiel nomi la agadon de la homoj okupiĝantaj pri antikvaĵoj. Jarcento poste jam notindas la metodoj de la arkeologio en Italio kaj Meza Oriento. En tiu tempo, Arkeologio estis rigardata kiel parto de Filologio. La moderna Arkeologio aperis sub l' influo de naciismo de 19-a jarcento. Ekde la nocio pri kiu ĉiu nacio estas popolo (etna grupo) en teritorio havante la saman kulturon, oni formis la koncepton de arkeologia kulturo. Ĉi tiu estus aro de farintaĵoj similaj, de defina epoko, kaj kio reprezentus, sekve, unu popolon havante definan kulturon kaj okupante unu teritorion. Tiu modelo baziĝis en la filologiaj originoj kaj aperis en kunteksto de serĉado de pra-historiaj originoj de eŭropaj popoloj. Ĝi aperis en Germanio per Gustav KOSSINA kaj divastiĝis per Vere Gordon CHILDE. Childe forigis la racismajn precipojn de l' origina modelo kaj disvolvigis la kuncepton de arkeologia kulturo, kunigante ĝin al marksima materiisma evoluciismo. La modelo historia-kultura bazigis sur la precipo laŭ kiu la kultura estas homogena kaj la tradicioj iras de generacio ĝis generacio. Tiu modelo, malgraŭ suferis kritikon, ankoraŭ estas la plej akceptata en Arkeologio. La unua densa atako al tiu modelo venis de tiuj kiuj ne praktikis la Arkeologion eŭrope. En usona Arkeologio aperis, ĉirkaŭ, 1960, movado kiu nomiĝis Nova Arĥeologio aŭ Proceda Arkeologio, ĉefata de Lewis BINDFORD. Oni deklaris ke “la Arkeologio estas Antropologia aŭ estas neniu”, defie al Historia-Kultura Arkeologio. La eŭropa Historio serĉus apartajn eventojn kaj kulturojn, male la usona Antropologio resaltis ke estus universalaĵoj en homa konduto. Ili serĉis, sekve, transkulturajn leĝojn pri konduto. Oni ekis de la precipo laŭ kiu la homoj, ĉiam kaj ĉie, pligrandigas la rezultojn kaj malpligrandigas la kustojn. Sekve, studi dekmiljaran vilaĝon en Mezopotamio aŭ en Ĉinio estus simile al studi nunan vilaĝon. La Proceda Arkeologio neniu sukcesis atingi la saman divastigadon de Historia Arkeologio, ĉar la homoj klare ne estas la samaj en ĉiuj tempoj kaj lokoj, kaj ne okupiĝis nur pri utilaj aferoj. En 1986 okazis la World Archaeological Congress (Tutmonda kongreso de Arkeologio) en kiu partoprenis ne nur arkeologistoj, sed ankaŭ indiĝenoj kiuj plendis la sociajn dimensiojn de Arkeologio. Ekde 1990, tiu plendo kondukis al Publika Arkeologio kiu konsideras la zorgon pri la publikaj heredaĵoj kiel homan rajton.

Apliko de la fiziko al 1a arkeologio

Pli kaj pli la arkeologio dependas de rimedoj de aliaj sciencoj. La malnovaĵojn ĝenerale kovras pli-malpli dika tero-tavola. Komence la arkeologio esploris hazarde trovitajn malnovaĵojn, poste oni intence komencis seréi ilin en lokoj, kie la ŝanco de la trovo estis granda, laŭ historiaj notoj, legendoj, epopeoj. Sed lastatempe la facile troveblaj arkeologiaj objektoj maloftiĝis, tial arkeologoj devas uzi la helpon de aliaj sciencoj, ekzemple tiun de la fiziko. Fizikaj rimedoj helpas malkovri lokojn por trovi la objektojn, kaj poste helpas determini la aĝon de la trovitaĵo.

Serĉado de esplorindaj terenoj

La plej efika metodo estas fari fotojn el la aero, el granda aiteco, el diversaj anguloj, en diversaj sezonoj, apud diversaj prilumigadoj kaj ankaŭ ekz. tra antaŭruĝa lumfiltrilo. Tiaj fotoj montras sur la tersurfaco spurojn de antikvaj loĝlokoj, vojoj kaj fortikaĵoj. Komence la unusola metodo de la arkeologio estis la prov-elfosado en lokoj, kie oni esperis trovi ion. Poste oni lernis, ke subteraj malhomogenaĵoj, kiuj povas rilati al arkeologiaj objektoj, kiel muroj, plenŝtopitaj kavoj, grotoj kaj metalobjektoj, kaŭzas malhomogenaĵojn al la fizikaj ecoj de la tersurfaco, ekzemple al la elektra rezistanco, al magnetaj ecoj, al la refiektoj de elektromagnetaj ondoj, al la radioaktiveco, al la kemiaj ecoj, ktp. Tiel oni esploras la elektitan terenon kaj tiam komencas la provfosadojn. Determino de Ia aĝo de arkeologiaj objektoj Post la eltrovo de iu antikvaĵo la plej ofta demando estas, kiomaĝa ĝi estas. Gis la apliko de fizikaj metodoj la respondo baziĝis nur sur la aĝo de la koncerna tertavolo, kie la objekto estis trovita. Se ankaŭ fizikaj mezurrezultoj konfirmas tion, la aĝo estas plu fidinda. Se la esplorenda objekto enhavas karbonon ekz. lignon, paperon, pajlon, ledon, ktp, oni povas mezuri la proporcion de radioaktiva karbonizotopo. La karbonduoksido, el kiu plantoj sin konstruas per la helpo de la sunenergio ĉiam enhavas malgrandan kvanton da C-14-izotopo. La proporcio proksimume estas 1:111E112, do en unu biliono da normalaj karbonaj atomoj (C-12) troviĝas unu C14-izotopo. Aliaj organismoj enigas la izotopon manĝante plantojn kaj bestojn. La C-14-izotopo estas radioaktiva, kaj dum malkomponiĝo emisias mezureblan beta-radiadon. Tial, dum organismo restas vivanta, la proporcio inter la normalaj kaj izotopaj karbonatomoj estas la sama, kiel tiu en la aero. Sed post la morto, la proporcio de la C-14 izotopoj duoniĝas en periodo de 5730 jaroj. Sekve reduktiĝas ankaŭ la intenso de la beta-radiado je 1 % en ĉiuj 83 jaroj. Tiamaniere la aĝo de karbonhavantaj arkeologiaj objektoj estas determinebla proksimume ĝis 50 000 jaroj. Tiu ĉi metodo ŝajnas simpla, tamen ekzistas pluraj problemoj. La radiado estas tre malforta. La proporcio inter la normala kaj izotopa karbono dum la forpasintaj jarmiloj estis ne ĉiam la sama. En maljunaj, dikaj arboj estas plurjarcenta diferenco inter la mezo kaj rando de la trunko. Oni devus scii, el kiu arbo-parto estis farita la objekto. Oni devus scii, kiom da tempo forpasis post la morto de la arbo ĝis la finfarado de la objekto. Feliĉe ekzistas rimedoj por minimumigi eblajn erarojn. Ekzistas tre maljunaj, antaŭ pluraj jarmiloj mortintaj pinoj kies aĝo estas precize deter minebla laŭ la „ringoj", kiuj estas videblaj sur la orta sekcio de la trunko. Oni plurloke determinas la aĝon laŭ la radiuso per la beta-radiado, poste en la samaj lokoj oni determinas la aĝon laŭ la ringoj. Per la komparo estas farebla tabelo, kiu ebligas la korekton de aliaj mezuroj. Alia eblo: En Egipto ekzistas plurjarmilaj tomboj, kies aĝo estas precize konata. Eblas kompari la aĝon de la entombaj objektoj kun la kalkulita aĝo, kaj tiel korekti ankaŭ aliajn mezurrezultojn. Per tiuj korektoj la aĝodetermino ĝenerale havas eraron de proksimume 150 jaroj. Se oni mezuras la nombron de la C-14-izotopoj kaj de normalaj karbonatomoj per mas-spektrografoj, eblas pli precize determini la aĝon.

Aĝdetermino per termofosforesko

La termofosforesko estas fizika fenomeno, kies laŭvorta traduko estas „lumemisio pro varmo". Ce relative malalta temperaturo (malpli ol 500 celsiusaj gradoj) materialo ne radias videblan lumon. Tamen atomo de la materialo ja povas radii lumon, se ties elektrono iel ricevas plusan energion. Tiu plura energio povas esti fotono de iu kosma aŭ radioaktiva radiado. Ĝenerale la plusan energion la elektrono tuj perdas, forradiante ĝin kiel elektromagnetan ondon, kies frekvenco (koloro de la lumo) estas proporcia al la perdita energio de la elektrono. Sed povas okazi ĉe iuj materialoj, ke la energion la elektrono ne forradias tuj, sed nur post certa tempo. Tiu tempo povas esti tre longa, eĉplurjarmila. La efekton kaŭzas la tiel nomataj „kaptiloj" kiuj malhelpas al Ia elektrono okupi Ia originan energionivelon. Ili estas ĉefe malhomogenaĵoj en la materialo, defektoj, fremdaj atomoj en la kristalstrukturo. Sed se la eretojn de la materialo oni devigas je pli forta vibrado, ekz. per varmigo, la elektronoj liberiĝas el Ia kaptiloj, refalas sur la originalan nivelon, kaj Ia energiodiferenco aperas kiel termofosforeska radiado. Tiu efekto okazas ĉefe en Ia 250- ĝis 500-grada tem peratu ro- intervalo. Forta termofosforesko estas videbla ĉe fefdspato kaj kvarco, kiuj ĉiam troviĝas en ceramikaĵoj, terakotoj, en vazoj, brikoj kaj fornomuroj. Bedaŭrinde, ankaŭ ŝtonoj termofosforeskas. Super 500 gradoj la kaptiloj liberigas ĉiun kaptitan elektronon; tial la efiko de Ia antaŭaj radiadoj nenŭĝas. Do se oni faras vazon, kaj per alttemperatura ardigo terakotigas ilin, en Ia kaptiloj certe ne restas elektronoj. Tuj post Ia ardigo kaj malvarmiĝo termofosforesko ne okazas. Sed dum la paso de la tempo tiujn objektojn trafas kosmaj radiadoj kaj diversaj radioaktivaj radiadoj el la ĉirkaŭaĵo. Tial kreskas la nombro de la kaptitaj elektronoj. Ilia nombro estas proporcia al la forpasinta tempo ekde la lasta alttemperatura varmigo, kaj al la intenso de la diversaj radiadoj, kie tiuj trafis la objekton. Sekve, la intenso de la termofosforeska lumo de certa materialo estas proporcia al la forpasinta tempo depost la lasta ardigo. Unue oni mezuras la lumintenson kiun faras la termofosforesko en diversaj temperaturoj. Post la ardigo oni determinas kiom forta radiado povas kaŭzi la saman termofosforeskon al la koncerna materialo. Per la mezuro de la radiado en la trov-loko, kaj el la supraj rezultoj la aĝo estas determinebia. Tio ŝajnas simpla, tamen en la realo ekzistas pluraj obstakloj. Ekzemple neniu scias kiaspecaj radiadoj trafis ia objekton. La radiado certe estis ne konstanta. Tial la rezultojn oni devas kompari kun la rezultoj de aliaj metodoj. Oni devas esplori eblojn por korekti la nefidindajn rezultojn. Tamen Ia termofosforesko tre konvenas por malkovri falsajn „arkeologiajn" objektojn, kiuj pro la juna aĝo certe ne fosforeskas pro varmigo.

La arkeomagnetismo

Inter la teraj magnetaj plusoj kaj la trafpunktoj de la imagita akso, ĉirkaŭ kiu la tero rotacias, estas 'd'-angulo. Inter la horizontala direkto kaj la direkto de la tera magneta kampo ekzistas 'i'-angulo. Tiuj anguloj en diversaj lokoj de la tersurfaco estas diversaj. Sed ilia grando ŝanĝiĝas ankaŭ laŭ la paso de Ia tempo. Ekzistas materialoj, kiuj konservas tiujn direktojn, estintajn en certaj datoj: oksidoj de fero: magnetito (Fe304), hematito (Fe203). Oni nomas ilin feromagnetaj materialoj. En argilo ĉiam troviĝas multe el ili. Tial la efekto estas uzebia por determini la aĝon de certaj arkeologiaj objektoj. Pro forta vibrado pro varmo, la magneta direkto de ties atomaj magnetoj turniĝas al la direkto de Ia tie reganta magneta kampo, kiu plej ofte estas mem la magneta kampo de la tero. Se la temperaturo de la objekto estas super 675 gr. C (Curiepunkto), ĝi perdas la feromagnetajn ecojn kaj la antaŭan magnetigitecon. Sed dum la malvarmiĝo sub 675 gr. C la direkto de la atomaj grupoj turniĝas en la direkton de la magneta kampo, kaj tiun direkton ili konservas ankaŭ post Ia malvarmiĝo. Do, tiamaniere estas konservita Ia intenso kaj direkto de la magneta kampo, kiu regis en ia tempo de la malvarmiĝo de Ia koncerna ceramikaĵo. Plej utilas objektoj, kiuj restas en la sama loko post la malvarmiĝo, ekz. fornoj. Oni eltranĉas kaj enkadrigas pecojn, kaj sur la kadro indikas la horizontalan direkton, kaj laŭ la steloj Ia geografian nordan direkton por poste precize determini Ia i- kaj d-angulojn kaj la magnetan kampintenson en la tempo, kiam okazis la lasta ardigo. En tiaspecaj fornoj ĝenerale restas karbidiĝintaj lignopecoj, kies aĝo per la izotopa metodo estas determinebla. Tiel eblas determini fa aĝon ankaŭ de nekonataj ceramikaloj. Alia interesa konservejo estas la profunda ŝlimotavolo en la fundo de lagoj. En la ŝvebanta ŝlimo ĉiam ĉeestas ankaŭ argilo-eretoj, kiuj havas feromagnetajn ecojn. Dum la sedimentiĝo tiuj malgrandaj magnetoj turnas sin laŭ la direkto de la tera magneta kampo, kaj post la sedimentiĝo ili konservas tiun direkton kaj ankaŭ la kampintenson. Sed en la sedimentaĵo ĉiam troviĝas ankaŭ partoj de kreskaĵoj, kies aĝo per karbo-izotopa metodo estas determinebia. Tiamaniere oni povas fari komparon, kaj tabelon pri kiam ŝanĝiĝis la intenso kaj direkto de la termagneta kampo. Ankaŭ tiu tabelo estas uzebia por aĝdetermino de arkeologiaj objektoj. El inter Ia menciitaj metodoj la plej malnova, plej preciza, plej ofte uzata estas la karboizotopa metodo. La uzado de la fenomenoj de termofosforesko kaj arkeomagnetismo estas relative junaj; esploroj komenciĝis antaŭ 20 ĝis 30 jaroj kaj ankoraŭ daŭras. tiu ĉi parto venas el Monato, marto 1996 =Vidu ankaŭ=
- Brazila arkeologio als:Archäologie ja:考古学 ko:고고학 ms:Arkeologi simple:Archaeology th:โบราณคดี

Astronomio

Astroscienco aŭ Astronomio estas la scienco pri la astroj. Krom planedoj kaj fiksaj astroj validas ankaŭ stelamasoj, galaksioj kaj galaksiamasoj kiel astroj. Astrosciencon influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, apude ankaŭ kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko. Astrofiziko - Astronomio - :Asteroidoj :Astrometrio Lumjaro :Astronomoj :Aliaj Astroj kaj Ĉielaj Fenomenoj :Novaoj - Supernovaoj :Nebulozoj - Galaksioj - Galaksiamaso :Ekstersunsistemoj :Ekvatora Koordonsistemo :Instrumentoj kaj Teknikoj/Teĥnikoj :Kometoj :Konstelacioj (Stelfiguroj) :Kosmologio :Lakta Vojo :Lunoj :Planedoj :La Pra-Eksplodo (PEKO - "Big Bang") :Nebuloj :Optiko - Aberacio - Kromata Aberacio - Haloo :Organizaĵoj :Internacia Astronomia Unio (IAU), Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) :Radioastronomio :Sfera Astronomio :Steloj :Sunsistemo :Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado

Ankaŭ vidu:


- Astronomia Terminaro
- Messier-katalogo
- Kosmoesploro

Ekstera ligo


- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Scienco/Astronomio/ Astronomio] ĉe Dmoz
- [http://at.komputilo.org/ Astronomia terminaro]
- [http://www.koshko.com/almanako/ astronomia almanako (Esperante)] Kategorio:Astronomio ja:天文学 ko:천문학 ms:Astronomi simple:Astronomy th:ดาราศาสตร์

Biologio

Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj. Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj. Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre) E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo

Biologiaj principoj

Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo

skarabo Ĉef-artikolo: Vivo Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Evoluo: la centra principo de biologio

Ĉefartikolo: Evoluismo Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.

Diverseco: La diverseco de la vivuloj

paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]] Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj. "Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj: :Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon: :Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj. :virusoj -- Prionoj

Daŭreco: La komuna origino de la vivo

Ĉefartikolo: Komuna origino Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko. La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj. La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.

Konstanteco: adapto al la ŝanĝo

Interrilatoj: grupoj kaj medioj

organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]] Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, parazitecosimbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.

Panoramo de biologio

Strukturo de la vivo

DNA sequence Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo. Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj. La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.

Fiziologio de la vivuloj

Diverseco kaj evoluo de la vivuloj

Biologia klasado

Rilatoj inter vivuloj

Historio de la vorto "biologio"

Historio


- Famaj Biologoj

Listo de biologiaj fakoj


- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio

Faklibroj en Esperanto


- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro
Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985

Ekstera Ligo en Esperanto:


- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html als:Biologie ja:生物学 ko:생물학 ms:Biologi simple:Biology th:ชีววิทยา


Botaniko

Biologio > Botaniko ---- Botaniko (el la greka βοτάνη "herbo, planto" ) estas la studo de la plantoj, aŭ de la plantregno. La plantoj estas vivaĵoj, kiuj faras propran nutraĵon, helpe de fotosintezo (fungoj NE estas plantoj kaj estas temo por mikologio). La plantregno havas diviziojn, dum la animalregno havas filumojn. Taksono La divizioj de la plantregno:
- Algo - (ankaŭ Likenoj)
- Briofito - muskoj, sfagnoj kaj hepatikoj.
- Psilofito - simplaj primitivaj plantoj. La plejparto formortis.
- Likopodiofito - likopodioj sporofitaj plantoj (plantoj kun sporoj)
- Ekvizetofito - sporofitaj plantoj, ekvizetoj kaj junkoj.
- Filikofito - filikoj, sporofitaj plantoj kun folioj, sed sen semoj kaj floroj.
- Pinofitoj, gimnospermaj arboj kun konusoj, la koniferoj, la pinoj, abioj, piceoj.
- Magnoliofito angiospermoj, aŭ plantoj kun floroj kaj semoj. Estas proksimume 250.000 specoj da plantoj kun semoj. Ili donas al la homo nutraĵon. Estas du klasoj de angiospermo,
- unukotiledonaj plantoj kun unu kotiledono, kaj
- dukotiledonaj plantoj kun du kotiledonoj. Vidu ankaŭ: Botanika terminaro ja:植物学 ko:식물학 simple:Botany th:พฤกษศาสตร์

Citologio

---- Ĉelbiologio estas fako de biologio, kiu studas la konsiston kaj funkciadon de ĉeloj. kategorio:Biologio ja:細胞生物学 ko:세포학 simple:Cytology

Dendrokronologio

Dendrokronologio (helene dendros = arbo, ĥronos = tempo) estas scienca datadmetodo per analizo de la arbaj kreskringoj. T. e. aspekto de la lignos varias ĉiujare laŭ la sezonoj, kaj tiel montras per videblaj ringoj tra la trunkoj kaj branĉoj spuron de ĉiu kresksezono kaj ĉiu vintra sezono. Cetere, laŭ la jen pli jen malpli bonaj cirkonstancoj rilate la kreskeblo, la grandeco de tiuj ringoj varias, kaj tiel donas indikon pri la klimato de la jaro. Pli grave eble: la klimato estas en sama loko la sama por ĉiuj, rekono de la sekvaĵoj de diverslarĝaj ringoj rekonigas la jarojn kiam la ligno, do la arbo, kreskis. Tiel ekestas datadmetodo: Prenite provpecojn en pluraj lokoj de sama regiono, eblas, elfari dataĵaron laŭjara enspace de pluraj jarcentoj. Poste komparo de lignopeco datenda, ekzemple el malnova konstruaĵo, kun tiuj ebligas ties datadon. Tiu teĥniko ege precizas ĉar, kompreneble, ĝi ebligas dati la forhakadon de la arbo je precizo de unu jaro. http://nl.wikipedia.org/upload/thumb/a/a3/255px-Jaarringenklein.jpg foto de eltranĉaĵo de platano-trunko, kun la ringoj kaj indiko de la korespondantaj jaroj

Ekonomiko

Scienco > Ekonimiko ---- Ekonomiko estas socia scienco, kiu studas ekonomion: produkton, distribuon kaj konsumadon de servoj kaj varoj. Ekonomiko komparas ankaŭ diversajn kaj eĉ kontraŭdirantajn teoriojn de ekonomiaj sistemoj. Ĉefa celo de studado de ekonomikistoj estas homa konduto kaj bonstato. Ĝenerale oni dividas la ekonomiko en makroekonomiko kaj mikroekonomiko. Tre gravaj aspektoj en ekonomiko estas lokigo de resursoj, produkto, distribuo de komerco kaj konkurenco. La vorto ekonomiko eliras el grekaj vortoj oikos (domo) kaj nomos (leĝo, normo).

Evoluo de ekonomika pensado

Oni povas akcepti, ke moderna ekonomiko komencis kun Adam SMITH en la fino de la 18-a jarcento, kiu fondis la nomata klasikan ekonomikan skolon, malgraŭ pli fruaj eltrovaĵoj por ekzemplo de hispanaj skolastikuloj aŭ psikokratoj estis ankaŭ gravaj. Aliaj pensas ke fiziokrata skolo estas la unua scienca ekonomia skolo. En la 19-a jarcento, Karlo MARKSO sintezis diversajn skolojn de ekonomika pensado, socian distribuon de resursoj kaj verkon de Adam SMITH. Uzinte sistemon aliron de filozofo Hegelo, li verkis sian Kapitalon kaj kreis marksismon. Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj lia verko estis vaste kritikita de adeptoj de merkata ekonimo, unue de Neoklasika ekonomika skolo, post de aliaj skoloj.. Komence de la 20-a jc ekonomiko ricevis trajtojn de statistika disciplino, do studado de ekonometrio ekesti gravega. Evoluiĝo de makroekonomiko el mikroekonomiko ekis kun Keynes jare 1920 kaj estis sistemigita jare 1930 de Keynes kaj aliaj pensistoj, konkrete kun partopreno de John HICKS. Multaj ekonomikistoj uzas kombinaĵon de neoklasika mikroekonomiko kaj Keynesa makroekonomiko. Neoklasika skolo rivalis kun monismo, formulita de Milton FRIEDMAN kaj asociita kun Universitato de Ĉikago.

Vidu anka