Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Sekso

Sekso

Difino de sekso


- Ne konfuzu kun genro. La individuoj de multaj specioj de vivuloj dividiĝas en du (aŭ pli da) kategorioj nomataj seksoj. Ĉi tiuj kategorioj rilatas al komplementaj grupoj kombinantaj genan materialon por la reproduktado. Ĉi tiun procezon oni nomas seksa reproduktado. Kutime, specio havas du seksojn: viran (nomeblan ankaŭ malina) kaj inan. La ina sekso difiniĝas kiel tiu produktanta la plej larĝajn gametojn (t.e. reprodukt[iv]aj ĉeloj). La seksaj kategorioj priskribas, do, la reproduktajn funkciojn kiujn individuo povas plenumi iam en sia vivo. La vorton sekso oni uzas ankaŭ kiel mallongigon anstataŭ (homa) seksumado t.e. seksa interagado aŭ rilato (la fizikaj agoj rilataj al seksa reproduktado).

Sekso en plantoj kaj fungoj

Fungoj kaj aliaj organismoj ekzistas en pli ol du seksoj, tamen ili reproduktiĝas pare (ajnaj du seksoj povas kune reproduktiĝi).

Sekso ĉe bestoj

Pluraj specioj, ekzemple de lumbrikoj, abeloj kaj gekoj, povas reproduktiĝi same sekse kiel sensekse. En himenopteroj, kio inkludas abelojn, la reĝino (t.e. plene funkciiva ino) povas decidi fekundigi ovon aŭ lasi ĝin nefekundigita. Fekundigitaj ovoj iĝos inoj -- laboristoj se averaĝe nutritaj dum sia larva stadio; reĝinoj se regalitaj kaj dorlotitaj per ĵeleo. Nefekundigitaj ovoj, kun nur duone la nombro de kromosomoj de fekundigitaj ovoj, iĝos vir-abeloj. En aliaj specioj, ekz. lumbrikoj, ĉiuj individuoj hermafroditas, t.e., la individuoj havas samtempe virajn kaj inajn seksajn organojn. En mamuloj, birdoj kaj multaj aliaj specioj, sekson determinas la seksaj kromosomoj, nomataj X kaj Y en mamuloj, Z kaj W en birdoj. Virmamuloj normale havas po unu (XY), dum mamulinoj normale havas du X-kromosomojn (XX). Ĉiuj individuoj havas almenaŭ unu X-kromosomon; la Y-kromosomo ĝenerale malpli longas ol la X-kromosomo kun kiu ĝi paras, kaj en pluraj specioj ĝi malestas. Inverse ol pri mamuloj okazas rilate al virbirdoj (ZZ) kaj birdinoj (ZW). En aliaj specioj, i.a. krokodiloj kaj plej multaj insektoj, sekson povas determini pluraj aliaj sistemoj, inkl. tiuj regataj de mediaj faktoroj kiel la temperaturo. Aliaj specioj povas ŝanĝi sekson dum sia vivo.

Sekso ĉe homoj

Por plej multaj kaj diversaj sociaj celoj oni uzas homan sekson kiel koncepton unuecigan kaj determinan: ni (vir)inasviras. Tamen, se oni studas de pli proksime la kriteriojn por difini inojn kaj virojn, evidentiĝas du gravaj faktoj. Unue, sekson oni povas difini je multaj niveloj, kelkaj biologiaj, kelkaj sociaj, kelkaj psikologiaj. Due, signifa parto de la homaro ne plene akordas kun ĉiu aspekto de ĉiu nivelo de la difino; tio signifas, ke ili povas kunhavi karakterizojn tradicie rigardatajn kiel virajn kune kun aliaj rigardataj kiel inajn. Kelkaj kriterioj rilatas al la kromosomoj aŭ al la ekstera kaj la interna anatomioj; multaj estas statistikaj. Kelkaj pli facile mezureblas ol aliaj. Kelkajn difinas aŭ trudas la ĉirkaŭanta socio. Ekzemple, estas sociaĵo ke virhomoj vestiĝu pantalone. Kelkaj el la niveloj ŝajne estiĝas ene de ĉiu persono kiel subjektiva identeco aŭ motivilo. Por plej multaj personoj, ekzemple, la ĉeesto de Y-kromosomo igas gonadojn iĝi testikoj, kiuj produktos hormonojn kiuj igos viraj la internajn kaj eksterajn generilojn, kio siavice igos la gepatrojn rigardi kaj eduki la infanon kiel knabon. Tamen oni daŭre diskutas pri la kontrasta efiko de biologiaj faktoroj kaj mediaj faktoroj (naturo kontraŭ eduko). Rilate la tre diversajn neakordiĝojn kun tiu paradigmo, malsamaj socioj atribuas al ili malsamajn valorojn. Ŝajnas ke, en la lastaj jardekoj, la publika opinio de multaj t.n. okcidentaj socioj trovas tiajn situaciojn malpli maldezirindaj kaj pli tolereblaj ol en antaŭaj tempoj kaj ol en granda parto de la cetera mondo. La komplikeco de tiaj situacioj igis plurajn sciencistojn argumenti ke la du seksoj estas kultura kreaĵo. Kelkaj preferas difini sian seksan identecon ne uzante tiajn polusajn terminojn.

Terminologio

Vidu socia genro.

Vidu ankaŭ


- feminismo, masklismo, samseksamo, polucio ! ja:%E6%80%A7%E5%88%A5 simple:Sex

Genro

Lingvistiko > Gramatiko ---- Genro, gramatika sekso, aŭ substantiva klaso estas kategorio precipe de substantivoj. Ĝi estas divido de substantivoj en klasoj, parte sed ne tute laŭ semantikaj kriterioj (sekso kaj viveco en la hindeŭropaj lingvoj). La adjektivoj, artikoloj, pronomoj ktp. akordas kun la genro de la modifita substantivo, t.e. ili havas malsaman formon laŭ la genro. En la pra-Hindo-Eŭropa lingvo, estis gramatikaj genroj ina, malina, kaj neŭtra. En la plimulto el modernaj lingvoj hindeŭropaj, la genroj aŭ kunfandiĝis (ina kaj malina en la franca, hispana ktp; viva kaj neviva en la dana kaj sveda) aŭ tute malaperis (en la angla). Sed la germana kaj kelkaj aliaj lingvoj konservas tri genrojn. En multaj ne-eŭropaj lingvoj, ekzistas aliaj sistemoj de genro, pli ĝenerale nomata substantiva klaso viva/neviva en la araba. ---- Ne konfuzu ĝin kun generi, verka ĝenrosekso
Vidu ankaŭ Socia genro kaj Genro (biologio) Category:Gramatiko ja:性 (文法)

Ĝino


- Ĝino estas brita grenbrando, aromigita per juniperaj beroj
- Ĝino estas - en la Islamo – spirito en flama naturo, pli malaltranga ol anĝelo, kapabla aperi en homa aŭ besta formo kaj havanta supernaturajn fortojn. Laŭ kelkaj nunaj esploristoj la origino de tiuj legendoj estus vido de restaĵa homeculo.
- ĝino (venkinto) estas titolo de fondinto de ĝajnismo.
- Ĝina estas virina persona nomo, mallongigo de Luiza en la itala.

Ĉelo

Ĉelo povas esti: Ĉelo estas malgranda ejo aŭ ĉambreto ĉiuflanke fermita. Ekzemple,
- biologia ĉelo - ero de la organika teksaĵo, kiu konsistigas vegetaĵojn kaj bestojn (praĉelo)
- ĉelo de monaĥo
- prizona ĉelo
- vaksa ĉelo de abeloj
- terorĉelo Alie
- fotoĉelo
- solarĉelo Ĉelo ankaŭ uzatas en:
- ĉelecaj aŭtomatoj - matematika sistemo konsistanta el aro da ĉeloj kiuj interagas sisteme kun nur la najbaraj ĉeloj
- sterntabulo - ĉeloj estas la tabelanoj kiuj entenas nombrojn, signoĉenojn, aŭ formulon Laŭ ReVo, ĉelo povas esti ankaŭ la nomo de la unua ŝtupo en kelkaj partiorganizoj.

Seksumado

Seksumi signifas havi seksan rilaton aŭ interagadon, plej ofte kun alia persono (ne nepre edz(in)oumik(in)o), sed eblas ankaŭ kun pli ol unu persono samtempe, aŭ nur kun si mem; oni povas seksumi ankaŭ kun (aŭ, pli precize, per) objektoj kaj eĉ bestoj (ĉi tion oni kutime rigardas seksa perversio). Ofta, sed ne nepra, kulmino de seksumado estas orgasmo. Seksumadon kun familianoparenco oni nomas incesto. Seksumadon kontraŭ mono aŭ simile oni nomas prostituo.

Kelkaj manieroj seksumi


- amori, fiki, koiti, kopul(aci)i, piŝti, najli, brosi, bori, rami, birdi, kunikli
- buŝi ( t.e. buŝa seksumado)
- bugri
- fingrumado
- sinfingrumado
- franzi
- kaci
- masturbado, melkado
- sinmelkado, sinmasturbado, onanismo
- midzi
- orgio
- sesdeknaŭo

Seksumiloj

La ĉefaj seksumiloj aŭ seksaj organoj estas:
- la kapo (pli precize cerbo ĉar sekso ne funkcias sen fantazio)
- la anuso, postaĵo, pugo
- la ĉur-ovoj, kojonoj, testikoj
- la kaco, peniso
- la mamoj kun siaj cicoj
- la piĉo, vulvo ja:性行為

Geko

Zoologio > reptilioj > skvamaj reptilioj > lacertuloj > Geckonidae > lacertuloj Geko estas speco de lacerto el la familio Geckonidae, kiu troviĝas en varmaj klimatoj tramonde. Ili estas unikaj el la lacertoj voĉe, ĉar nur ili kapablas fari sonon klakantan, kiam ili interreagas socie kun aliaj gekoj. Gekoj nenormalas alie: multaj specoj havas specialajn adherajn fingrojn, per kiuj ili povas iri sur vertikalaj muroj kaj fenestroj. Ili havas fingrofine krom ungoj specialajn adherajn disketojn. La palpebroj estas kunkreskintaj kaj fariĝis travideblaj. Varmoŝatantaj, noktaj bestoj. Oni povas teni multajn specojn de gekoj kiel dorlotbestojn. Ili manĝas diversajn specojn de insektoj. mura geko (Tarentola mauritanica) vivas ĉe la Mediteranea Maro, 12-18 cm. Oni konas preskaŭ 1050 speciojn de gekoj, kiuj apartenas al 5 subfamilioj: specioj de tri subfamiloj ne havas moveblajn palpebrojn
- Gekkoninae
- Teratoscincinae
- Diplodactylinae specioj de 2 subfamilioj havas moveblajn palpebrojn
- Aleuroscalabotinae
- Eublepharinae Alia grupigo estas, ke parto de bestoj estas nokte nutriĝanta, ili havas vertikalan striforman pupilon . La dumtagaj gekoj havas cirkloforman pupilon.

geko en Ĉinio

La geko (Gekko gecko) el la ordo de skvamuloj kaj familio de gekedoj troveblas en Fuĝjan, Gŭangdong, Gŭangŝji, Junnan provincoj de Ĉinio, kaj vidiĝas ankaŭ en Tajvano, Hindio, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Indonezio. Ĝi kun longeco de ĉ. 34 Fm. havas grizan dorson punktitan de karnlezinaj kaj blugrizaj makuloj, grizblankan abdomenon, malhelgrizan voston kun ringaj strioj kaj haŭtvalvojn sub la piedfingroj. La gekoj vivas en rokfendoj aŭ arbotruoj, kaj ankaŭ en kaj ĉirkaŭ loĝejoj de homoj. Ili agas plej pfte en vespero kaj nokto, kaj iafoje sunumas sin sur rokoj aŭ muroj. Ĝi nutras sin ĉefe per insektoj kaj ankaŭ malgrandaj vertebruloj, kiaj musoj, lacertoj kaj birdoj. Dum ĉasado, ĝi ĉiam nerimarkeble proksimiĝas al la celajo kaj subite buŝe kaptas ĝin je ĝia meza korpoparto. Poste, ĝi skuas la kaptiton kontraŭ muron, tenante ĝin en la buŝo. La skuado estas tre forta, ke ĝi povas forskui la kapon de muso. La geko estas kuraĝa kaj malcedema. Se ĝi trovas ĉasaĵon, ĝi neniel lasas ĝin eskapi. La loĝantoj en la sudorienta Azio, kie estas hejmo de gekoj, rigardas ĝin kiel bonan aŭguron, neglektante ke ĝi estas venena kaj rabema. Ĝi ofte krias, precipe la virgeko. Ĝi aktivadas unuope aŭ pare, malofte triope aŭ kvarope. Ĝi kuŝas en profunda truo en frosta vetero kaj en malprofunda truo, kiam varmiĝas. Ĉiujare, en marto kaj aprilo la gegekoj sekskuniĝas. En junio kaj julio la gekino demetas ovojn. Bredataj gekoj krias tage kaj nokte, precipe ĉ. la deka nokte. Ili faras sekskuniĝon kaj demetas ovojn en nokto. Kutime ili ellasas po du ovojn. ĉina giganta salamandro ja:ヤモリ

Himenoptero

La himenopteroj inkludas abelojn, formikojn kaj vespojn. Listo de familioj:

Ŝovo

Hidraŭliko > Hidraŭla meĥanismo ---- Ŝovo estas cikle ripetebla, formita relativa movo, destinita por fari parton de donita teknologia procedo.

Larvo

Larvo estas animalido, kies korpo esence diferencas en sia konsrtruo de tiu de la plenkreska animalo de la sama specio.
- Raŭpo estas larvo de papilioj kaj kelkaj aliaj insektoj
- Pupo estas larvo de la insektoj.
- Krizalido estas ormakula pupo de kelkaj papilioj.
- Kronlarvo (trochophora) estas larvo de maraj ringvermoj, moluskoj, kiu havas unu aŭ pli cilian kronon.
- Vellarvo (veligera) estas la larvo de gastropodoj post kronlarvo.
- Naŭplo (nauplius) kaj zoeo estas larvo de kelkaj specioj de krustuloj. Imagino (imago) estas plenkreska insekto.

Vidu ankaŭ

Metamorfozo, ontogenezo. Kategorio:Zoologio simple:Larva

Organo

Biologio > Anatomio > Organo Organo estas distingebla regiono de ĉeloj en multĉela organismo kiuj faras distingeblan funkcion. Organoj en la homa korpo inkluzivas la koro, pulmoj, cerbo, stomako, lieno, pankreaso, renoj, hepato, intestoj, utero, veziko, ktp. Kelkaj konsideras la haŭton esti la plej granda organo en la homa korpo. ja:器官 ko:기관 (생물)

Mamulo

Biologio > Zoologio > Animalo > Mamulo ---- Mamuloj (Mammalia) estas klaso de vertebruloj, kovritaj de haroj, kies inoj havas mamojn (escepte de ekzemple la monotremoj, kies lakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj) kaj lakto-nutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido. Ilia korpotemperaturo estas konstante regulata (kiel ĉe la birdoj). Plej multaj el ili havas placenton, krom ekzemple monotremoj (tiel nomitaj "kloakuloj", kvankam "kloako" estas ĝenerala vorto kiu aplikiĝas ankaŭ por birdoj, ekzemple) kaj marsupiuloj. Tial, en la 19a kaj frua 20a jarcentoj, mamuloj estis dividitaj je senplacentuloj (Aplacentalia) kaj placentuloj (Placentalia). Nuntempe temas pli-malpli pri triopa divido de vivantaj mamuloj en la grupojn 1) monotremoj aŭ kloakuloj (latine Monotremata, ankaŭ Prototheria); 2) marsupiuloj (Marsupialia, ankaŭ Metatheria); kaj 3) placentuloj (Placentalia, ankaŭ Eutheria). Placentuloj havas internan fekundiĝon. Monotremoj demetas ovon (ornitorinko). Mamuloj kutime vivas sur la tero, nur vespertoj flugas kaj cetacoj vivas en la akvo. Por la akvo estas adaptitaj ankaŭ aliaj bestoj (ekz. fokuloj), kvankam ili noktumas kaj nestas surtere. Ĉiuj spiras per pulmoj. Iliaj kruroj, kranio, dentaro, korpokonstruo varias laŭ vivmaniero. Pliaj ecoj:
- forta diafragmo
- 3 aŭdaj ostetoj (stapedo, maleo, inkudo; amfibioj, rampuloj, birdoj havas nur 1 aŭdan osteton).
- mandiblo konsistas el unu osto.
- laktaj mamglandoj
- maldekstra aorta arko
- sennukleaj ruĝaj globuloj (eritrocitoj) / _____ Monotremoj (ornitorinkoj, ekidnoj) ____/ / \ /\  \/ ____ Marsupiuloj (didelfoj, kanguruoj, koaloj, ktp.) \ / \/ / \__/ \___ Placentuloj (placentohavaj mamuloj) Listo de la ordoj de vivantaj mamuloj:
- Cetacoj
- Fokuloj
- Insektomanĝuloj
- Karnomanĝuloj
- Ksenartroj
- Leporuloj
- Manisuloj
- Marsupiuloj
- Monotremoj
- Neparhufuloj
- Parhufuloj
- Primatoj
- Ronĝuloj
- Rostruloj
- Tubetodentuloj
- Ĥiropteroj Mamul-nomenklaturo Kategorio:Mamuloj ja:哺乳類 ko:포유류 ms:Mamalia simple:Mammal th:สัตว์เลี้ยงลูกด้วยนม zh-min-nan:Chhī-leng tōng-bu̍t

Krokodilo

Biologio > Animalo > Krokodilo < Krokodiluloj ---- Krokodiluloj Krokodilo (Crocodilus) estas arkosaŭra reptilio, vivanta en afrikaj riveroj. La plej konata estas la Nila krokodilo (Crocodilus niloticus). Parencaj estas aligatoro, kajmano kaj gavialo. En Esperantujo, krokodilo ankaŭ povas signifi "homo, kiu krokodilas" (do esperantisto parolante sian denasakan lingvon en Esperanta medio). Pli malofte ĝi ankaŭ povas signifi "ne-esperantisto", kvankam tiu uzo estas iom konfuziga.

Insekto

Biologio > Zoologio > Insekto ---- Zoologio Insektoj estas la precipa klaso da artropodoj kaj de animaloj ĝenerale. Ili troviĝas en preskaŭ ĉiuj medioj, escepte de la oceanoj. Insektoj ĝenerale estas tre malgrandaj kaj havas segmentitajn korpojn, dividitajn en kapo, torako, kaj abdomeno. La kapo subtenas paron da sensaj antenoj, paron da kunmetitaj okuloj kaj buŝon, la torako havas ses krurojn, kaj la abdomeno havas ekskreciajn kaj reproduktajn organojn. La scienca studado pri insektoj estas entomologio. Pli ol 800.000 specioj da insektoj estas priskribitaj. Estas 5.000 libelaj (odonataj), 20.000 ortopteraj, 170.000 papiliaj (lepidopteraj), 82.000 hemipteraj, 350.000 skarabaj (koleopteraj), 110.000 himenopteraj kaj 200.000 dipteraj specioj. La himenopteroj inkludas abelojn, formikojn kaj vespojn. La dipteroj inkludas muŝojn, moskitojn kaj kulojn. Al la ordo blatoformaj apartenas la blatoj. N.B.: "†" signas mortintan grupon [http://www.geocities.com/wfpilger/insektcx.htm esperantlingva ligo al PROVIZORA PRIVATA LISTO DE NOMOJ DE INSEKTOJ] Kategorio:Artropodoj ja:昆虫類 ko:곤충 ms:Serangga simple:Insect th:แมลง

Temperaturo

Temperaturo estas fizika eco de materiaĵoj, la bazo de la komunaj nocioj "varma" kaj "malvarma". Aĵo kun alta temperaturo sentas varma, aĵo kun malalta temperaturo sentas malvarma. Temperaturo difiniĝas laŭ la rapideco de varmeco-moviĝo inter du apudaj aĵoj.

Mezurunuoj

Estas tri komunaj skaloj por mezuri temperaturo: la skaloj Celsia (aŭ "centgrada"), Farenhejta, kaj Kelvina (aŭ "absoluta"). Malpli ofte uzataj estas la skaloj Rankina kaj Reomura. Vidu Kelvino por tabelo pri kiel konverti la unuoj de la diversaj sistemoj.

Mezuriloj

Ĉefe estas du grupoj de iloj por mezurado de temperaturo: nome kontaktiloj kaj malkontaktiloj. En la grupo de kontaktiloj troviĝis:

Termoparo

Ĝi uzas la efekton de Seebecko. Ĉi tiu efiko aperas se du konduktaĵoj spertas temperaturan gradienton preter iliaj longoj.

Rezista Temperatura Detektilo (RTD)

Ĝi uzas la fizikan principon de la temperatura koeficiento de elektrika rezisto de metaloj. La ilo bezonas elektran fluon por produkti tension trans la sensilo kiun oni povas mezuri.

Likvaĵo en vitraj termometroj

Vitra cilindro unuflanke kun cisterno estas parte plenigita kun fluido. Kiam la temperaturo ŝanĝiĝas, la fluido ekspansias. La longo de fluido en la cilindro estas mezuro por la temperaturo.

Dumetalaj termometroj

Ĝi uzas la fakton ke diversaj metaloj havas diversaj koeficientojn de ekspansiado. Ligado de du metaloj donas metodon por ekzemple ŝalti elektran kontakton. Vidu ankaŭ:
- Kritika temperaturo ja:温度 ko:온도 th:อุณหภูมิ

Socio

Socio - en larĝa senco ĝi estas aro de historie fariĝintaj formoj de la moderna agado de homoj, kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj havantaj komunajn kutimojn kaj komunajn leĝojn. La grava karaktero de la homa socio estas ĝia organizo laŭ teritoria (Landoj, Urboj), etno-kultura (Etno, Religio, Lingvo, Raso) aŭ socio-ekonomika (Socia Grupo, Ekonomiko) vidpunktoj. En alia, pli mallarĝa senco ĝi estas historia konkreta tipo de socia sistemo, difinita formo de sociaj rilatoj (ekz. feŭda socio, kapitalisma socio, ktp.). Pri la studo de la fenomenoj kaj leĝoj de socia vivo okupiĝas sociaj kaj kulturaj sciencoj - Sociologio, Psikologio, Socio-Ekonomia Geografio, Antropologio, Etnografio kaj multaj aliaj. ---- Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Homo kaj Socio
[H]: Universo ~ Homo ~ Kulturo ~ Scienco ~ Politiko ~ Ekonomiko

Psikologio

Psikologio (aŭ psiĥologio) (de la greka psiĥe 'animo', 'menso' kaj logos 'vorto', 'parolo') estas scienco kiu studas la menson kaj la konduton. Ĝi pritraktas la mensajn procezojn, la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie la kogniciojn, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp. Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ en grupo) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco en tio ke ĝi ne simple studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas. Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi ĝin kiel naturscienco, socia sciencohoma scienco. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.

Historio

En la malfrua 19-a jarcento la psikologio komencis uzi sciencajn metodojn por studi la homan menson, kaj ekde tiam ĝi estas agnoskita kiel aparta scienco. En 1879 la germana sciencisto Wilhelm WUNDT fondis la unuan laboratorion, kiu estis ekskluzive dediĉita al psikologia esploro. Aliaj fruaj psikologoj estis la germano Hermann EBBINGHAUS (pioniro pri la studo de memoro), la ruso Ivan PAVLOV (kiu malkovris la lernoprocezon de kondiĉigo) kaj la aŭstro Sigmund FREUD. La ideoj de FREUD iĝis aparte konataj, ĉefe ĉar ili multe kontraŭis la ĝis tiam akceptitan bildon de la homa menso. Li inventis la esprimon subkonscio, kaj li asertis ke la "memo" ekzistis en interbatalo inter la egoo, la superegoo kaj la iduso. Ekde la meza 20-a jarcento multaj psikologoj malakceptas la teorion de FREUD, ĉar laŭ ili ĝi ne havas sufiĉan sciencan bazon. Tio kondukis al la estiĝo de kondutismo. Laŭ kondutismo la psikologio studu nur la observeblan konduton, ĉar tion oni povas mezuri. Scienca scio de la menso laŭ kondutistoj ne eblas, ĉar ĝi estas tro metafizika. Fine de la 20-a jarcento estiĝis nova interdisciplina studo de la homa menso, konata kiel kognitiva scienco. Kognitiva scienco denove konsideras la menson investigebla subjekto, kaj uzas evoluan psikologion, lingvistikon, komputikon, filozofion kaj neŭrobiologion por studi ĝin.

Fakeroj

:Psiko-Antropologio :Bio-psikologio :Evolua psikologio :Neŭropsikologio :Kognitiva psikologio

Skoloj

:Empiriisma psikologio :Gestalt-psikologio :Humanisma psikologio :Kondutismo :Konduta terapio :Lernpsikologio :Transpersona psikologio :Psikanalizo

Aplikoj

:Terapio :Psikologia konsultado :Varba kaj venda psikologio :Diagnozo :Perturbo :Politika psikologio :Trafika psikologio :Hipnoto :NLP

Metodoj

:Observado :Eksperimento :Interparolo :Intervjuo :Testiloj :Demandaroj

Famaj psikologistoj

:Alfred ADLER :Milton H. ERICKSON :Hans-Jürgen EYSENCK :Victor FRANKL :Sigmund FREUD :Erich FROMM :Sammy GOUTI :Ivan PAVLOV :Carl Gustav JUNG :Abraham MASLOW :Stanley MILGRAM :Virginia SATIR :Burrhus F. SKINNER :Paul WATZLAWICK :Wilhelm REICH

Terminaro

:Animao/animuso :Arketipo :Ciklotimio :Depresio :Distimio :Ekstravertiteco :Fobio :Fuĝo for de libereco :Flegmulo :Geŝtalto :Introvertiteco :Katarso :Katekso :Kolektiva malkonscio :Komato :Komplekso :Malvastafobio :Masko :Melankoliulo :Ĥolerikulo :Personecaj perturboj :Psiko :Sinkronismo :Sangvinulo :Temperamento :Kongrueco

Referencoj


- [http://www.socioniko.net/eo/1.begin/index-begin.html Socioniko] (Esperantlingve)
- [http://makelove.brainactive.org/?newlang=epo Retejo pri amoro]
- [http://www.unitaryperception.org/lanovaparadigmo.pdf Ruben Feldman GONZALEZ "La nova paradigmo en psikologio"]
- [http://www.perfectionnement.info/fr/agenda.php?i_pays=0&i_date=0&keywords=congr International PSY Congresses] ja:心理学 ko:심리학 ms:Psikologi simple:Psychology th:จิตวิทยา

Statistiko

Statistiko estas <1> la scienco, kiu celas metodan klasigon de tiuj sociaj faktoroj, kiuj estas mezureblaj kaj nombreblaj aŭ <2> tabelo ellaborita laŭ la metodoj de <1>. [http://en.wikipedia.org/wikistats/EN/TablesWikipediaEO.htm atentu kaj komparu la vikipedian statistikon pri E-o kaj aliaj lingvoj, precipe la procenton de artikoloj super 2 kilobajtoj]

Bazaj konceptoj kaj rezultoj donitaj de Teorio de probabloj

"Matematika espero" (t.e. probabla averaĝo) :\hat = \bar = \frac \cdot \sum_^n x_i et la variance empirique corrigée \hat^2 pour le carré de "tipa foresto" kaj "varianco" :\hat^2 = \frac \cdot \sum_^n (x_i - \bar)^2

Statistikaj metodoj


- analizo al precipaj konsisteroj Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S EdE-S Statistiko. Havigi fidindajn ciferojn pri la disvastigo de E en la tuta mondo: jen estis unu el la taskoj de la E-ista Centra Oficejo. La subaj detaloj estas prenitaj el la kajero „Internacia Muzeo“, 1910, eldonita ankaŭ de ECO, kaj ili montras la nombron de la grupoj kaj gazetoj de 1888 ĝis 1909. Grupoj Gazetoj 1888 1 - 1889 3 2 1890 3 3 1891 7 2 1892 13 1 1893 15 1 1894 19 1 1895 18 2 1896 24 2 1897 30 2 1898 37 3 1899 32 3 1900 26 3 1901 26 3 1902 44 12 1903 113 21 1904 186 26 1905 308 36 1906 474 45 1907 721 61 1908 1266 99 1909 1447 106 Nombro de la libroj: 1889 29 1894 88 1899 123 1904 211 1909 1330 Post la milito la plej grava eksperimento pri E-ista statistiko estis tiu de d-ro Dietterle, dir. de la Germana E-Instituto. La ciferoj montras la staton en 1926 kaj la detalaj tabeloj kun klarigoj aperis sur paĝoj 133-156 de ,E' 1928. (Ties kelkaj eraroj estas korektitaj en niaj finstudoj.) En la suba ciferaro la unua kolono montras, en kiom da lokoj ekzistas E-istoj, la dua kolono montras, kiom da grupoj ekzistas entute kaj la tria kolono montras la tutan nombron de la E-istoj. Eŭropo: Lokoj Grupoj E istoj Albanujo 2 - 6 Aŭstrujo 483 96 7696 Belgujo 98 26 3359 Britujo 490 144 7855 Bulgarujo 121 35 1744 Ĉeĥoslov. 1114 116 8967 Danujo 69 17 990 Estonujo 82 16 784 Finnlando 172 15 825 Francujo 500 101 5237 Ĝibraltaro 1 - 4 Germanujo 1087 441 30868 Grekujo 6 3 1968 Hispanujo 173 47 3591 Hungarujo 122 47 3052 Irlando 33 1 343 Islando 12 - 24 Italujo 199 43 5341 San Marino 1 - 1 Latvujo 110 30 1994 Jugoslavujo 52 10 1498 Liĥtenŝtejno 1 - 1 Litovujo 76 18 780 Luksemburgo 2 - 2 Malto 4 - 7 Monako 1 - 1 Nederlando 177 51 6649 Norvegujo 122 5 380 Polujo 199 51 4690 Portugalujo 16 2 79 Rumanujo 96 15 1912 Svedujo 155 28 1436 Svisujo 135 39 1821 Turkujo 7 - 49 USSR 425 95 1479 Azio: Lokoj Grupoj E istoj Brita Hindujo 12 - 17 Br.N.Borneo 1 - 1 Cejlono 1 - 1 Cipro 1 - 1 Ĉinujo 29 1 476 Filipina ins. 2 - 4 Hindo-Ĉinio 1 - 1 Japanujo 11 181 6903 Koreo 2 - 2 Makao 1 - 1 Malajo-ŝtatoj 1 - 1 Mongolujo 1 - 10 Ned.Hindujo 22 - 87 Palestino 6 2 252 Rodos-insulo 1 - 7 Persujo 8 1 69 Setlementoj 1 - 1 Siamo 1 - 1 Sirio 2 - 3 Afriko: Lokoj Grupoj E istoj Abisenujo 1 - 1 Acoroj ins. 4 - 6 Alĝerio 5 - 26 Angolo 6 - 10 Egiptujo 6 7 104 Ebur-bordo 1 - 1 Fernando-Po 1 - 1 Gvineo hisp. 1 - 1 Kanariaj ins. 3 2 25 Kaplando 4 - 5 Kapverdaj ins. 1 - 1 Kongo belga 5 - 5 Kongo port. 1 - 1 Liberio 1 - 1 Libio 1 - 1 Madagaskaro 1 - 1 Maroko 10 1 40 Maŭricio 1 - 1 Natalo 1 - 4 Nigerio 1 - 1 Ora Bordo 1 - 7 Oranĵo-ŝtato 1 - 1 Orient-Afriko port. 2 1 6 Rodezio 3 - 4 Som.-bordo it. 1 - 1 St.Heleno 1 - 4 St.Tomaso 1 - 1 Sudano fr. 1 - 1 Transvalo 7 1 47 Tunizio 4 - 4 Ameriko: Lokoj Grupoj E istoj Argentino 37 3 445 Barbadoso 1 - 1 Bermudo-ins. 1 - 7 Bolivio 3 - 5 Brazilo 47 17 1182 Ĉilo 3 3 3 Dominika r. 1 - 5 Ekvadoro 7 - 1 Gujano ned. 1 - 6 Gvatemalo 1 - 1 Honduraso 1 - 1 Jamaiko 2 - 1 Kanado 28 4 58 Kolombio 7 - 11 Kosta Riko 2 - 14 Kubo 43 - 20 Kurasao 1 - 1 Meksiko 1 - 1 Nikaragvo 11 2 88 Novlando 1 - 3 Panamo 1 - 1 Paragvajo 1 - 12 Peruo 1 - 3 Porto-Riko 4 - 5 Salvadoro l - 1 St. Vincent-ins. 2 - 4 Trinidad-ins. 1 - 6 Urugvajo 9 3 416 Usono 215 47 4845 Venezuelo 3 - 8 Aŭstralio: Lokoj Grupoj E istoj Aŭstr. Feder. 69 10 1087 Nov-Zelando 72 10 325 Fiĝi-ins. 2 - 2 Havajaj ins. 1 - 1 Nova Gvineo 1 - 2 Sume Lokoj Grupoj E-istoj Eŭropo 6548 1502 109690 Azio 205 191 7832 Afriko 77 6 306 Ameriko 431 76 7331 Aŭstralio 145 11 1417 Entute 7201 1786 126576 Dietterle faris la sekvan resumon pri la rezultoj: „En pli ol 100 landoj, en pli ol 7000 lokoj de la mondo, ekzistas entute 126.576 E-istoj, pri kiuj ni havas fidindan scion. El ili 41.751 estas organizitaj en 1776 grupoj (inter ili 632 fakaj grupoj), el kiuj 693 posedas E-bibliotekon. - La grupoj okazigis dum 1926 2531 kursojn, kaj entute laŭ raportoj 12,014 kursojn. Krom tio ekzistas 16.987 izole vivantaj E-istoj en lokoj, kie ne estas aŭ ne respondis grupo, kaj 67.838 ekstergrupaj E-istoj en lokoj, kie estas grupoj. La ciferoj estas ĉiukaze multe tro malaltaj. Sed taksado pri la fakta situacio ne estas devo de statistikestro.“ Oni povas juĝi pri la kompleteco de tiu ĉi statistiko, se oni komparas la ciferojn de la Dietterle-statistiko kun diversaj aliaj ciferoj. La samjara statistiko, efektivigita de CK EU, montris, ke en 1927 en Sovetio troviĝis 16.066 organizitaj E-istoj, formantaj 527 rondetojn kaj ĉelojn. La „Adreslibro de Pollandaj E-istoj“ 1931 enhavas adresojn de 3996 pollandaj E-istoj, kiuj loĝas en 551 lokoj, krome adresojn de 64 polaj E-istoj, loĝantaj eksterlande. Laŭ la takso de la redakcio de la Adreslibro en Pollando ekzistas ĉ. 3000 organizitaj E-istoj, aliaj ĉ. 3000 neorganizitaj. Fidindeco de la Dietterle-statistiko en la diversaj landoj dependis ĉefe de la diverskvatita laboro de la E-istoj en la unuopaj landoj. Ekz. la grandan nombron de la E-istoj en Grekujo ne atestas ankaŭ aliaj cirkonstancoj. En multaj artikoloj de la Enciklopedio troviĝas statistikoj. Ilia valoro kaj fidindeco certe ne estas la sama. Ofte ne estis eble kontroli la ĝustecon de diversaj nombroj. Eĉ la preciza membrostato de la societoj en kelkaj lastaj jaroj estas ofte tre malfacile aŭ tute ne konstatebla. Oni povas multe konkludi el la suba proksimuma „statistiko“ pri E en Ĉinujo kvankam ĝi estas ĉefe nur imagita takso. („Kantona E-Gazeto“ jan. 1934.) 1. Adeptoj pli ol 300.000 2. Finis kurson pli ol 30.000 3. Skribas kaj parolas E-e malpli ol 3.000 4. Korekte skribas kaj p. malpli ol 300 5. Verkas aŭ tradukas malpli ol 30 6. Societoj pli ol 50 7. Librejoj 4 8. Bona E-presejo 0 9. Gazetoj 5 10. Rubrikoj en ĵurnaloj pli ol 10 11. E-instrulibroj malpli ol 40 12. Cseh-metodaj kursoj iomete ja:統計学 ms:Statistik simple:Statistics th:สถิติศาสตร์

Hormono

Hormono (el greka horman: movi) estas biokemia mesaĝportanta materialo. La hormonoj transdonas ene de organismo informojn de organo al aliaj aŭ de histo al alia. adrenalino ja:ホルモン ko:호르몬 simple:Hormone th:ฮอร์โมน

Image:De-NSDAP.ogg



otyo wynajem jastrzbia gra pensjonat Doda i Virgin gambling










































:: RELATED NEWS ::

Rune Lindbæk
Rune Lindbæk er ein norsk musikar og DJ. Ved sida av å gje ut musikk under eige namn har han vore del av Those Norwegians, Drum Island, Alanïa og Moonflower. Han har også vore med på mange fleire musikkutgjevingar saman med til dømes
Alanïa
Alanïa var ei musikkgruppe som gav ut CD-albumet Instinctive Travels i 1996. Gruppa var samansett av Rune Lindbæk, Torbjørn Brundtland med hjelp frå Svein Berge og Gaute Berlinghaug
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org