Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Semajno

Semajno

Semajno, en multaj kulturoj, tempoperiodo konsistante el pluraj tagoj, sed pli mallonga ol monato. La semajno ofte markis intervalon inter merkattagoj aŭ religiaj observoj kiel la ŝabato. ŝabatoDiversaj kulturoj havis diversajn longecojn de semajno, inter kelkaj afrikaj kulturoj kies semajno estas kvar tagojn longa, ĝis la praromianoj, kiuj mezuris la nundinae, naŭ tagoj inkluzive (ok tagoj en la semajno) inter unu merkattago kaj la sekva, kaj la praegiptoj, kies semajno havis dek tagojn. Revolucia Francio dividis la monatojn de sia kalendaro en tri décades de dek tagoj. Antikva Ateno ankaŭ havis semajnon de dek tagoj. La semajno en Okcident-Eŭrazio estas de sep tagoj, kiu verŝajne venas el la observo ke ĉiu fazo de la luno estas proksimume sep tagojn longa. En la gregoria, islama kaj hebrea kalendaroj la semajno havas sep tagojn. La tagoj de la semajno en la gregoria kalendaro estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, kaj dimanĉo. Tiuj nomoj, kun kelkaj ŝanĝoj, venis el la antikvaj latinaj nomoj por la tagoj, nomitaj laŭ la sep astroj, kiuj oniakrede ĉirkaŭiris la Teron kiel diaĵoj: Luno, Marso, Merkuro, Jupitero, Venuso, Saturno, kaj Suno - ĉi du lastaj renomiĝis laŭ la juda kaj kristana ŝabatoj sed konservis siajn nomojn ekzemple en la angla kaj germana. En la portugala kaj en la greka semajntagoj ne havas nomojn, krom sabato kaj dimanĉo - ili estas simple la dua, tria, kvara, kvina kaj sesa semajntago. La esperantaj nomoj de la semajntagoj venas rekte (kun la escepto de la supre menciita sabato) el la franca : lundi, mardi, mercredi, jeudi, vendredi, samedi, dimanche.
nomo latina nomo astro/dio
dimanĉo dies solis, dies dominicana Suno
lundo dies lunae Luno
mardo dies martis Marso
merkredo dies mercurii Merkuro
ĵaŭdo dies jovis Jupitero
vendredo dies veneris Venuso
sabato dies saturni, sabbatus Saturno
Vidu: semajnfino, laborsemajno, kaj Gregoria kalendaro.



Kategorio:Tempoja:週ko:주 (시간)simple:Week

Tago

Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno, aŭ kompletan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo . Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu tago egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la malrapidado nia planedo). La hodiaŭa tago estas la -a de . Indikon de konkreta tago oni nomas dato. Estas sep tagoj en semajno, iliaj nomoj devenas plejparte de la latina lingvo (trans la franca) krom "sabato", kiu devenas de la hebrea lingvo.
- Lundo (fr: lunedi, la: dies lunis), tago de la Luno
- Mardo (fr: mardi, la: dies Martis), tago de dio Marso
- Merkredo (fr: mercredi, la: dies Mercurii), tago de Merkuro
- Ĵaŭdo (fr: jeudi, la: dies Iovis), tago de Jupitero
- Vendredo (fr: vendredi), tago de diino Venera
- Sabato (it: sabato, he: ŝa'bat), tago por ripozo kaj adoro de dio (ŝabato)
- Dimanĉo (fr: Dimanche, la: dies dominicalis)), tago de la sinjoro (dominus) ---- :(Por listo de ĉiuj kalendaraj tagoj en jaro, vidu ankaŭ Tagoj.) ---- [http://www.fourmilab.ch/cgi-bin/uncgi/Earth/action?opt=-p&img=learth.evif Retpaĝo vidi kie taglumo estas momente.] Kategorio:Tempoja:日simple:Day

Monato

Se vi serĉas informojn pri la Esperanto-gazeto nomata "Monato", vi povas trovi ĝin ĉe Monato (gazeto). ---- Monato estas tempintervalo, laŭ kio oni dividas la jaron. La kvanto de monatoj egalas al 12 en ĉiuj kalendarsistemoj, kiu ŝajne devenas de antikvaj sumeroj kaj babilonianoj. La monatnomoj laŭ Gregoria Kalendaro same sonas en diversaj lingvoj, tamen ĉi tiuj nomoj estis donitaj de antikvaj Romianoj.
- Januaro - 31 tagoj, en Romia Respublika KalendaroJanuarius. La vorto Januaro devenas de la nomo de dio de Romianoj - Januso. Li estis dio de la komenco kaj fino, de enirejo kaj elirejo, pordoj (Ianua latine signifas "pordo"). Li rigardis samtempe antaŭen kaj malantaŭen kaj povis vidi pasinton kaj futuron. Oni imagas lin duvizaĝa kun ŝlosilo kaj 365 fingroj. (January, janvier, enero, gennaio, Januar.)
- Februaro - kutime 28 tagoj, en superjaroj 29, en Romia Respublika Kalendaro Februarius. La vorto Februaro signifas "purigadon de pekoj per oferdono". Tiu estis monato de purigado (de vintro) kaj prepariĝo (por printempo). Laŭ alia versio ĝi estas ligita kun la nomo Februs - dio de subtera lando. (February, février, febrero, febbraio, Februar.)
- Marto - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Martius. Marso estis dio de milito (antaŭ ol la helena influo, de terkulturo) en antikva Romo. Romianoj ĉi tiun monaton impresiĝis per ofta fulmotondro, kiu aspektis kiel ĉiela milito. En Italio marto estas monato de permanenta pluvo kaj vento kaj se aldoni fenomenojn, kaŭzitajn de kunpuŝiĝo de nebuloj, oni tre facile povas imagi detruon kaj militon. (March, mars, marzo, marzo, März.)
- Aprilo - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Aprilis. Oni supozas, ke la nomo Aprilo devenas de latina vorto aperire. Ĝi signifas "malfermon", kiu verŝajne estas ligita al apero de florburĝonoj printempe. (April, avril, abril, aprile, April.)
- Majo - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Maius. La nomo Majo devenas de Romia diino Maja (patrino de Merkuro), kiu estis diino de riĉeco kaj fekundeco. (May, mai, mayo, maggio, Mai.)
- Junio - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Junius. La nomo Junio estis donita al ĉi monato honore de Romia diino Junona, kiu estis edzino de Jupitero. (June, juin, junio, giugno, Juni.)
- Julio kaj Aŭgusto po 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Julius kaj Augustus. La nomoj Julio kaj Aŭgusto estis donitaj honore de Romanaj imperiestroj - Julio Cezaro (estis naskita en ĉi monato) kaj Oktavio Aŭgusto (regis dum 63 a.K. - 14 p.K.), kiuj faris kalendarajn reformojn. Antaŭ la cezaroj, Julio estis Quintilis (antaŭ 44 a.K.) kaj Aŭgusto estis Sextilis (antaŭ 8 a.K.).(July, August, juillet, août, julio, agosto, luglio, agosto, Juli, August.)
- Septembro - 30 tagoj. La nomo Septembro devenas el la latina numeralo septem, t.e. "sep". Tian ordnumeron havis ĉi monato laŭ malnova Romia kalendaro. (September, septembre, setiembre, settembre, September.)
- Oktobro - 31 tagoj, Novembro 30 kaj Decembro 31. Oktobro devenas el la latina numeralo octem (oka), Novembro - novem (naŭa) kaj Decembro - decem (deka). Ordnumeroj venas de la antaŭjulia Romia kalendaro. (October, November, December, octobre, novembre, décembre, octubre, noviembre, diciembre, ottobre, novembre, dicembre, Oktober, November, Dezember.) Originale, la romia kalendaro komencis je la 1-a de marto ĝis la fino de decembro. Post decembro estis tagoj senmonataj. Poste tiuj tagoj estis donitaj al du novaj monatoj, februaro kaj januaro. Por aliaj monatsistemoj vidu: Juda kalendaro, Islama kalendaro, Franca respublika kalendaro, kaj ankaŭ astrologio.

Ortografio

Laŭ la Fundamento de Esperanto la komencon de la monatnomoj oni skribu majuskle: Januaro, Februaro, Marto ktp. ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo > Monato


  lundo mardo merkredo ĵaŭdo vendredo sabato dimanĉo
afrikansa Maandag Dinsdag Woensdag Donderdag Vrydag Saterdag Sondag
albana e hënë e martë e mërkurë e enjte e premte e shtunë e diel
angla Monday Tuesday Wednesday Thursday Friday Saturday Sunday
araba الاثنين الثلاثاء الأربعاء الخميس الجمعة السبت الأحد
armena Երկուշաբթի
(jerguŝapti)
Երկուշաբթի
(jerekŝapti)
Երեքշաբթի
(ĉorekŝapti)
Չորեքշաբթի
(hinkŝapti)
Հինգշաբթի
(urpat)
Ուրբաթ
(ŝapat)
Շաբաթ
(giragi)
belorusa панядзелак
(panjadzjelak)
аўторак
(aŭtorak)
серада
(sjerada)
чацьвер
(ĉats'vjer)
пятніца
(pjatnica)
сыбота
(subota)
нядзеля
(njadzjelja)
bahá'í Kamál Fidál 'Idál Istijál Istiqlál Jalál Jamál
bosna ponedeljak utorak srijeda ĉetvrtak petak subota nedjelja
bretona Dilun Dimeurzh Dimerc'her Diriaou Digwener Disadorn Disul
bulgara понеделник
(ponedelnik)
вторник
(vtornik)
сряда
(sriada)
четвъртък
(ĉetvartak)
петък
(petak)
събота
(sabota)
неделя
(nedelja)
ĉeĥa pondělí úterý středa čtvrtek pátek sobota neděle
ĉina 星期一 星期二 星期三 星期四 星期五 星期六 星期日
dana mandag tirsdag onsdag torsdag fredag lørdag søndag
estona esmaspäev teisipäev kolmapäev neljapäev reede laupäev pühapäev
eŭska astelehena asteartea asteazkena osteguna ostirala larunbata igandea
finna maanantai tiistai keskiviikko torstai perjantai lauantai sunnuntai
franca lundi mardi mercredi jeudi vendredi samedi dimanche
frisa Moandei Tiisdei Woansdei Tongersdei Freed Sneon Snein
germana Montag Dienstag Mittwoch Donnerstag Freitag Samstag Sonntag
greka Δευτέρα Τρίτη Τετάρτη Πέμπτη Παρασκευή Σάββατο Κυριακή
guĝarata સોમવાર મંગળવાર બુધવાર ગુરુવાર શુક્રવાર શનિવાર રવિવાર
hebrea יום שני
(jom ŝeni)
יום שלישי
(jom ŝliŝi)
יום רביעי
(jom r'vi'i)
יום חמישי
(jom ĥamiŝi)
יום שישי
(jom ŝiŝi)
שבת
(jom ŝabat)
יום ראשון
(jom riŝon)
hinda सोमवार मंगलवार बुधवार गुरुवार शुक्रवार शनिवार रविवार
hispana lunes martes miércoles jueves viernes sábado domingo
hungara hétfő kedd szerda csütörtök péntek szombat vasárnap
indonezia Senin Selasa Rabu Kamis Jumat Sabtu Minggu
irlandgaela Dé Luan Dé Mairt Dé Céadaoin Déardaoin Dé h-Aoine Dé Sathairn Dé Domhnaigh
islanda mánudagur þriðjudagur miðvikudagur fimmtudagur föstudagur laugardagur sunnudagur
itala lunedì martedì mercoledì giovedì venerdì sabato domenica
japana 月曜日
(getsu-jōbi)
火曜日
(ka-jōbi)
水曜日
(sui-jōbi)
木曜日
(moku-jōbi)
金曜日
(kin-jōbi)
土曜日
(do-jōbi)
日曜日
(niĉi-jōbi)
jida מאָנטיק
(montik)
דינסטיק
(dinstik)
מיטװאָך
(mitvoĥ)
דאָנערשטיק
(donerŝtik)
פֿרײַטיק
(frajtik)
שבת
(ŝabes)
זונטיק
(zuntik)
kataluna dilluns dimarts dimecres dijous divendres dissabte diumenge
kimra dydd Llun dydd Mawrth dydd Mercher dydd Iau dydd Gwener dydd Sadwrn dydd Sul
korea 월요일 화요일 수요일 목요일 금요일 토요일 일요일
kornvala De Lun De Merth De Mergher De Yow De Gwener De Sadorn De Sul
kroata ponedjeljak utorak srijeda ĉetvrtak petak subota nedjelja
latina Lunae dies Martis dies Mercurii dies Jovis dies Veneris dies Saturni dies Solis dies
latva pirmdiena otrdiena trešdiena ceturtdiena piektdiena sestdiena svētdiena
litova Pirmadienis Antradienis Trečiadienis Ketvirtadienis Penktadienis Šeštadienis Sekmadienis
manksa Jelhune Jemayrt Jecrean Jerdein Jeheiney Jesarn Jedoonee
nederlanda maandag dinsdag woensdag donderdag vrijdag zaterdag zondag
norvega mandag tirsdag onsdag torsdag fredag lørdag søndag
pola poniedziałek wtorek środa czwartek piątek sobota niedziela
portugala segunda-feira terça-feira quarta-feira quinta-feira sexta-feira sábado domingo
romanĉa gliendischdis mardis mesjamna gievgia venderdis sonda dumengia
rumana luni marţi miercuri joi vineri sîmbătă duminică
rusa понедельник
(ponedel'nik)
вторник
(vtornik)
среда
(sreda)
четверг
(ĉetverg)
пятница
(pjatnica)
суббота
(subbota)
воскресенье
(voskresen'je)
serba Понедељак Уторак Среда Четвртак Петак Субота Недеља
skotgaela Di-Luain Di-Mairt Di-Ciadain Di-Ardaoin Di h-Aoine Di-Sathurna Di-Domhnaich
slovaka pondelok utorok streda štvrtok piatok sobota nedeľa
slovena Ponedeljek Torek Sreda Četrtek Petek Sobota Nedelja
sveda måndag tisdag onsdag torsdag fredag lördag söndag
tagaloga Lunes Martes Miyerkules Huwebes Biyernes Sabado Linggó
taja วันจันทร์
ŭan ĉan
วันอังคาร
ŭan angkaan
วันพุธ
ŭan phut
วันพฦหัสบดี
ŭan paruhat
วันศุกร์
ŭan suk
วันเสาร์
ŭan sao
วันอาทิตย์
ŭan a-tit
tamila திங்கள் செவ்வாய் புதன் வியாழன வெள்ளி சனி ஞாயிறு
turka Pazartesi Salı Çarşamba Perşembe Cuma Cumartesi Pazar
ukraina понеділок
(ponedilok)
вівторок
(vivtorok)
среда
(sereda)
четвер
(ĉetver)
п'ятница
(p'jatnicja)
субота
(subota)
неділя
(nedilja)
vjetnama thứ hai thứ ba thứ tư thứ năm thứ sáu thứ bảy chủ nhật
  januaro februaro marto aprilo majo junio julio aŭgusto septembro oktobro novembro decembro
afrikansa Januarie Februarie Maart April Mei Junie Julie Augustus September Oktober November Desember
albana janar shkurt mars prill maj qershor korrik gusht shtator tetor nëntor dhjetor
angla January February March April May June July August September October November December
araba يناير فبراير مارس أبريل مايو يونيو يوليو أغسطس سبتمبر أكتوبر نوفمبر ديسمبر
armena Յունուար
(hunvar)
Փետրուար
(pedrvar)
Մարտ
(mard)
Ապրիլ
(abril)
Մայիս
(majis)
Յունիս
(hunis)
&Յուլիս
(hulis)
Օգոստոս
(okosdos)
Սեպտեմբեր
(sebdemper)
Հոկտեմբեր
(hokdemper)
Նոյեմբեր
(nojemper)
Դեկտեմբեր
(tegdemper)
belorusa Студзень
(Studzjen')
Люты
(Ljuti)
Сакавік
(Sakavik)
Красавік
(Krasavik)
Травень
(Travjen')
Чэрвень
(Ĉervjen')
Ліпень
(Lipjen')
Жнівень
(Ĵnivjen')
Верасень
(Vjerasjen')
Кастрычнік
(Kastriĉnik)
Лістапад
(Listapad)
Сьнежань
(S'nieĵan')
bosna Januar Februar Mart April Maj Juni Juli August Septembar Oktobar Novembar Decembar
bretona Genver C'hwevrer Meurzh Ebrel Mae Mezheven Gouere Eost Gwengolo Here Miz Du Kerzu
bulgara януарски
(januari)
февруари
(fevruari)
март
(mart)
април
(april)
май
(maj)
юни
(juni)
юли
(juli)
август
(avgust)
септември
(septemvri)
октомври
(oktomvri)
ноември
(noemvri)
декември
(dekemvri)
ĉeĥa leden únor březen duben květen červen červenec srpen záři říjen listopad prosinec
ĉina 一月 二月 三月 四月 五月 六月 七月 八月 九月 十月 十一月 十二月
dana Januar Februar Marts April Maj Juni Juli August September Oktober November December
estona jaanuar veebruar märts aprill mai juuni juuli august september oktoober november detsember
eŭska urtarrila otsaila martxoa apirila maiatza ekaina uztaila abuztua iraila urria azaroa abendua
finna tammikuu helmikuu maaliskuu huhtikuu toukokuu kesäkuu heinäkuu elokuu syyskuu lokakuu marraskuu joulukuu
franca janvier février mars avril mai juin juillet août septembre octobre novembre décembre
frisa Jannewaris Febrewaris Maart April Maaie Juny July Augustus Septimber Oktober Novimber Desimber
germana Januar Februar März April Mai Juni Juli August September Oktober November Dezember
greka Ιανουάριος Φεβρουάριος Μάρτιος Απρίλιος Μάιος Ιούνιος Ιούλιος Αύγουστος Σεπτέμβριος Οκτώβριος Νοέμβριος Δεκέμβριος
guĝarata જાન્યુઆરી ફેબ્રુઆરી માર્ચ એપ્રિલ મે જૂન જુલાઈ ઑગસ્ટ સપ્ટેમ્બર ઑક્ટ્બર નવેમ્બર ડિસેમ્બર
havaja Ianuali Pepeluali Malaki 'Apelila Mei Iune Iulai 'Aukake Kepakemapa 'Okakopa Nowemapa Kēkēmapa
hebrea ינואר פברואר מרץ אפריל מאי יוני יולי אוגוסט ספטמבר אוקטובר נובמבר דצמבר
hinda जनवरी फरवरी मार्च अप्रैल मई जून जुलाई अगस्त सितम्बर अक्तूबर नवम्बर दिसम्बर
hispana enero febrero marzo abril mayo junio julio agosto septiembre octubre noviembre diciembre
hungara január február március április május június július augusztus szeptember október november december
indonezia Januari Februari Maret April Mei Juni Juli Agustus September Oktober November Desember
irlandgaela Enáir Feabhra An Márta An t-Aibreán An Bhealtaine An Meitheamh Iúil Lúnasa Meán Fómhair Deireadh Fómhair Samhain Nollaig
islanda janúar febrúar mars apríl maí júní júlí ágúst september október nóvember desember
itala gennaio febbraio marzo aprile maggio giugno luglio agosto settembre ottobre novembre dicembre
japana antikve むつき
mucuki
きさらぎ
kisaragi
やよい
jajoi
うづき
uzuki
さつき
sacuki
みなづき
minazuki
ふみづき
fumizuki
はづき
hazuki
ながつき
nagatsuki
かんなづき
kannazuki
しもつき
ŝimocuki
しわす
ŝiŭasu
japana moderne 一月
iĉi-gacu
二月
ni-gacu
三月
san-gacu
四月
ŝi-gacu
五月
go-gacu
六月
roku-gacu
七月
ŝiĉi-gacu
八月
haĉi-gacu
九月
ku-gacu
十月
jū-gacu
十一月
jūiĉi-gacu
十二月
jūni-gacu
jida יאַנואַר
(januar)
פֿעברואַר
(februar)
מאַרץ
(marc)
אַפּריל
(april)
מײַ
(maj)
יוני
(yuni)
יולי
(yuli)
אױגוסט
(ojgust)
סעפּטעמבער
(september)
אָקטאָבער
(oktober)
נאָװעמבער
(november)
דעצעמבער
(december)
kataluna Gener Febrer Març Abril Maig Juny Juliol Agost Setembre Octubre Novembre Desembre
kimra Ionawr Chwefror Mawrth Ebrill Mai Mehefin Gorffennaf Awst Medi Hydref Tachwedd Rhagfyr
kornvala Genver Hwevrer Meurth Ebryl Me Metheven Gortheren Est Gwynngala Hedra Du Kevardhu
kroata Siječanj Veljača Ožujak Travanj Svibnja Lipanj Srpanj Kolovoz Rujan Listopao Studeni Prosinac
korea 1월 2월 3월 4월 5월 6월 7월 8월 9월 10월 11월 12월
latina Ianuarius Februarius Martius Aprilis Maius Iunius Iulius Augustus Septembri Octobris Novembris Decembris
latva janvāris februāris marts aprīlis maijs jūnijs jūlijs augusts septembris oktobris novembris decembris
litova Sausio Vasario Kovo Balandžio Gegužės Birželio Liepos Rugpjūčio Rugsėjo Spalio Lapkričio Gruodžio
manksa Jerrey Gheuree Toshiaght Arree Mayrnt Averil Boaldyn Mean Souree Jerrey Souree Luanistyn Mean Fouyir Jerrey Fouyir Mee Houney Mee Ny Nollick
nederlanda januari februari maart april mei juni juli augustus september oktober november december
norvega Januar Februar Mars April Mai Juni Juli August September Oktober November Desember
pola styczeń luty marzec kwiecień maj czerwiec lipiec sierpień wrzesień październik listopad grudzień
portugala janeiro fevereiro março abril maio junho julho agosto setembro outubro novembro dezembro
rumana ianuarie februarie martie aprilie mai iunie iulie august septembrie octombrie noiembrie decembrie
romanĉa schaner favrer mars avrel matg zercladur fenadur uost settember october november december
rusa январь
(janvar')
февраль
(fevral')
март
(mart)
апрель
(aprel')
май
(mai)
июнь
(ijun')
июль
(ijul')
август
(avgust)
сентябрь
(sentjabr')
октябрь
(oktjabr')
ноябрь
(nojabr')
декабрь
(dekabr')
serba Јануар Фебруар Март Април Мај Јуни Јули Август Септембар Октобар Новембар Децембар
skotgaela an Faoilteach an Gearran an Márt an Giblean an Ceitean an t-Òg-mhios an t-luchar an Lúnasdal an t-Sultain an Dàmhair an t-Samhain an Dúbhlachd
slovaka január február marec apríl máj jún júl august september október november december
slovena januar februar marec april maj junij julij avgust september oktober november december
sveda januari februari mars april maj juni juli augusti september oktober november december
tamila ஜனவரி பெப்ரவரி மார்ச் ஏப்ரல் மே ஜூன் ஜூலை ஆகஸ்ட் செப்டம்பர் அக்டோபர் நவம்பர் டிசம்பர்
taja มกราคม
Moggarakom
กุมภาพันธ์
Gumpaphan
มีนาคม
Minakom
เมษายน
Maj-sa-jon
พฤษภาคม
Prues-saphakom
มิถุนายน
Mithunajon
กรกฎาคม
Garagadakom
สิงหาคม
Singhakom
กันยายน
Gan-ja-jon
ตุลาคม
Tulakom
พฤศจิกายน
Prues-saĝigajon
ธันวาคม
Tanŭakom
turka Ocak Şubat Mart Nisan Mayıs Haziran Temmuz Ağustos Eylül Ekim Kasım Aralık
ukraina січень
(siĉen')
лютий
(ljutij)
березень
(berezen')
квітень
(kviten)
травень
(traven')
червень
(ĉerven')
липень
(lipen')
серпень
(serpen')
вересень
(veresen')
жовтень
(ĵovten')
листопад
(listopad)
грудень
(hruden')
vjetnama tháng một tháng hai tháng ba tháng tư tháng năm tháng sáu tháng bảy tháng tám tháng chín tháng mười tháng mười một tháng mười hai
Kategorio:Tempo ja:月 (暦) simple:Month

Religio

Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.

Etimologio

En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno". La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto (n. ĉ.-250, m. -184) kaj en la politikaj paroladoj de Cato (n. -234, m. -149). Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton. Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi,retroligi). Laŭ li origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo. Laŭ la franca lingvisto Benveniste religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la dioj.

Religioj

:Abrahamismo - Agnostikismo - Ateismo - Bahaa Kredo - Brahmanismo - Budhismo - Diismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo - Katolikismo - Modernismo - Mormonismo - Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikhismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo - Kulto - Listo de Religioj

Ĉefaj mondaj religioj

Ĝenerale oni asertas, ke en la mondo ekzistas 12 ĉefaj mondaj religioj (la nomon sekvas nombro de kredantoj): # katolikismo: 1,071 miliardoj # protestantismo: 775 milionoj # orienta ortodoksio 240 milionoj (kristanismo entute: 2,1 miliardoj; t. e. katolikoj + protestantoj + ortodoksuloj) # islamo: 1,1 miliardoj # hinduismo: 1,05 miliardoj # konfucianismo: 400 milionoj # budhismo: 350 milionoj # taoismo: 50 milionoj # ŝintoismo: 30 milionoj # judismo: 12 milionoj # sikhismo: 9 milionoj # jainismo: 6 milionoj

Sanktaj libroj

:Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon :Aliaj spiritualaj libroj:

:Kurso pri mirakloj

Sep saĝuloj

:Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mohameto

Dioj / Mitologio

:Afrodita - Alaho - Apolonio - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Iziso - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso ... > Listo de dioj

Sanktaj lokoj kaj pilgrimejoj

:Ciono - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo

Sanktaj agoj

:Komunio - Meditado

Sanktaj lingvoj

Latina lingvo Greka lingvo Sanskrito Hebrea lingvo Aramea lingvo Araba lingvo Ioruba Lingvo

Postmorta ekzisto

:Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarnigo ----

La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):

# 1943 Kristanismo (32,8% de homaro) # 1165 Islamo (19,6%) # 1050 Sunaismo (islama) # 1027 Katolikismo (kristana) # 762 Hinduismo (12,8%) # 760 nereligia (12,8%) # 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%) # 354 Budhismo (6,0%) # 322 aliaj kristanoj # 316 Protestantismo (kristana) # 249 etnaj religioj (4,2%) # 214 Ortodoksismo (kristana) # 115 Ŝijaismo (islama) # 100 nova religio (1,7%) # 64 Anglikanismo (kristana) # 22 Sikhismo # 20 Taoismo # 14 Judismo # 12 Spiritismo # 12 Mormonismo (kristana) # 7 Bahaa Kredo # 6 Konfuceismo # 4 Ĝajnismo # 3 Ŝintoismo # 0,3 Zoroastrianismo Kategorio:Religio ja:宗教 ko:종교 ms:Agama simple:Religion th:ศาสนา

Ŝabato

Ŝabato (hebrea ŝabbat, jida ŝabbes), en la abrahamaj religioj, sepa tago de la semajno speciale intencita por ripozo kaj adoro de Dio. La unua ŝabato estis la izraelida (juda), observata laŭ la Leĝo de Moseo, aparte laŭ La Dekalogo: :Memoru pri la tago ŝabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas ŝabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon ŝabatan kaj sanktigis ĝin. (Eliro 20:8) Izraelidoj (Judoj) observas sian ŝabaton je sabato, de kie venas ties nomo. [esperanta ŝabato, sabato, angla Sabbath, Saturday (= Saturn's day, la tago de Saturno), franca sabbat, samedi (moderna franca samedi < vulgara latina sambati dies < latina sabbati dies = jour du sabbat), itala sabato, hispana/portugala, sábado, rusa subbota, ukraina subota, pola sobota, germana Sabbat (Schabbat), Samstag (nova alta germana Samstag < meza alta germana samb(e)ztac, malnova alta germana sambaztac = Sabbatstag/Sabbattagŝabata tago/tago de la ŝabato), latina sabbatum, greka sabbaton < hebrea ŝabbat] La majoritata kristana kult- kaj ripoztago estas en dimanĉo (la unua tago de la semajno), kion vidu. Tamen, kelkaj minoritataj kristanaj eklezioj ("sektoj") kiel la Adventistoj de la Sepa Tago, la Baptistoj de la Sepa Tago, la Eklezio de Dio (de la Sepa Tago), la Universala Eklezio de Dio (the Worldwide Church of God/l'Église Universelle de Dieu) observas ŝabaton en sabato. La judaj kristanoj de la primitiva eklezio de la 1-a jarcento (ankaŭ Ebionitoj) festis ŝabaton en sabato. La ŝabatistoj (aŭ sabatistoj sabato-observantoj) festas ŝabaton en sabato kaj la dimanĉistoj observas sian ripoztagon en dimanĉo. Hodiaŭ estas la dimanĉistoj (dimanĉo-observantoj) la kristanisma majoritato kaj la ŝabatistoj (ŝabato-observantoj) estas la kristanisma minoritato. (Ŝabatismo/sabatismo estas ŝabato-observado/sabato-observado; dimanĉismo estas dimanĉo-observado.) La islama kult- kaj ripoztago estas en vendredo. (Islamanoj estas vendredistoj. Vendredismo estas vendredo-observado kaj vendredistoj estas vendredo-observantoj.) ----------- En novpaganaj religioj, ekzemple viĉo, ŝabato estas unu el ok gravaj festoj en la jaro. Ŝabatoj ankaŭ nomiĝas "sunaj festoj" ĉar ili iras laŭ la movado de la suno kaj la ciklo de la sezonoj, okazante en la solsticoj, la ekvinoksoj, kaj la tagoj mezaj inter tiuj. La ok ŝabatoj nomiĝas:
- saveno, 31a de oktobro aŭ 1a de novembro.
- julo, 20-23a de decembro;
- kandelfesto, 1a de februaro;
- eostro, 20-23a de aprilo;
- beltenomajtago, 1a de majo;
- somermezo, 20-23a de junio;
- lamaso, 1a de aŭgusto;
- mabono, 20-23a de septembro; kaj Vidu ankaŭ esbato, viĉaj ritoj. Kategorio:Judismo Kategorio:Novpaganismo ja:安息日 simple:Shabat

Romio

Geografio > Mediteraneo > Romio < Antikva Epoko < Historio Romio estis la antikva regno, kies ĉefurbo estas Romo. Ĝia historio konsistas el tri grandaj epokoj:
- Romia Regno
- Romia Respubliko
- Romia Imperio
  - Romia Imperio de Okcidento
  - Romia Imperio de Oriento La ĉefa, oficiala lingvo de la ŝtato estis la latina. Laŭ Romia tradicio, la urbon Romo fondis en Latio du ĝemelfratoj Romulo kaj Remo sur la Monteto Palatino je 21-a de aprilo, -753. Ĉefaj kaj famaj romianoj estis i.a. Julio Cezaro, Aŭgusto Cezaro, Aleksandro Severo, Karakalo, Filipo la araba, Trajano Dum la unuaj kvar jarcentoj post Kristo, Romio regis grandan imperion ĉirkaŭ la Mediteraneo, de Mezopotamio ĝis Hispanio, de Egipto ĝis Britio. Kvankam la imperio fine disfalis, Romio metis la fundamenton de la Okcidento, kies bazo estis tute romia: ties skribo, ciferoj, interlingvo, valuto, leĝo, religio, kalendaro, mezuro, vort-provizo, literaturo, arkitekturo, ktp. estis esence romiaj. Eĉ en la 13-a jarcento, okcidentaj eŭropanoj nomis sin "latinoj" kaj la grekoj "romianoj". La prestiĝo de Romio kauzis, ke Rusa imperio regita de "caro" (= cezaro) nomis sin "Tria Romo" kaj Germana imperio regita de "kajsero" (= cezaro) pledis heredon de mezepoka germana Sankta Romia Imperio. Ankaŭ revolucianoj Usonaj kaj Francaj ligis sin al Romia Respubliko

Vidu ankaŭ:


- Senato
- Konsulo
- tribuno
- plebo
- patricio
- Kavaliroj (Romia socio)
- Liberigituloj (Romia socio)
- sklavoj
- Jaro de la Kvar Imperiestroj ja:ローマ帝国 simple:Roman Empire

Egiptio

Geografio > Afriko > Egiptio ---- Afriko Egiptio, arabe: مصر Misr Araba Respubliko Egiptio, arabe: جمهوريّة مصر العربيّة Ĝumhuriyat Misr al-Arabiyah, egipte araba: Gumhuriyet Masr el-Arabiye (1)la nomo devenas el la greka Aigyptos, kiu mem devenas de ties egiptlingva antikva nomo : Hat-ka-ptah = la kastelo de la spirito de Ptah


Loko: 27 No, 30 Or (nordorienta Afriko) Areo: 995.450 km²
semotaŭga: 2% Loĝantaro: 68.359.979 (2000, takso), % urbana: 45% (2000)
homoj po kv. km: 68,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3433,6 (2000)
kreskanta procento: 1,72% (2000, takso)
naskoj: 25,38 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 7,83 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,35 po 1000 homoj (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 62,32 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,15 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 63,33 jaroj (61,29 viroj, 65,47 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Kairo القاهرة
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
Religio: 94% islamo, 6% kopta kristanismo kaj aliaj
Lingvo: la araba (oficiala). La klerularo regas la anglan kaj la francan
alfabeta: 51,4% (63,6% viroj, 38,8% virinoj) (1995 takso)
sendependeco: la 28an de februaro 1922 de Britio
organizoj: UNO (1945), Araba Ligo
konstitucio: la 11-an de septembro 1971
korupteco: 3,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 62 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,91 kd (1998, takso)
kreskada procento: 5% (1999, takso)
inflacio: 3,7 % (1999)
senokupa: 11,8 % (1999, takso)
registara buĝeto: 8,2 Gd (1998/99) Valuto: 1 egipta pundo (EGP)

Vidu ankaŭ

Pri antikva Egiptio

Vidu la artikolojn
- Egipta civilizo
- Faraono (kun plena listo de tiuj)
- hieroglifoj
- Howard CARTER
- Kleopatra
- Moseo
- Nefertito
- Rozeta ŝtono

pri postaj epokoj

Aleksandrio, Biblioteko de Aleksandrio, , Ptolemeo, Origeno, Plotino, Sankta Antonio, Nag-Hamado, Napoleono la 1-a de Francio, Nasser, Qutb, Sueza Kanalo, Nilo, Brita regado en Egiptio Egiptia Reĝlando ------- Historio de E-o en Egiptio: (laŭ EdE-E 1933) La unuaj pioniroj estis: A. Piotet en Ismailia, Robert Laussac kaj René Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en "La Correspondance Egyptienne illustrée." En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto Egipta E-isto. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 6 urboj. Pri la progresado en la lastaj jaroj informas nin la ICK-raportoj. "La movado pli kaj pli atingas palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperantaj prop. artikoloj en la enlanda gazetaro, precipe araba" (1929). "La grupo de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda kurso en araba lingvo" (1930). "Valoran instigon ricevis la laboro per la vizito de Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon" (1932). "La ekzisto de araba lernolibro, de arabaj ŝlosiloj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto nuntempa. Ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la grupo de Kairo tre vigliĝis dank' al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo" (1933). UEA-del. en 1933 en Alexandria (ankaŭ EG), Fayoum, Ismailia kaj Kafr Ghannam.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Egiptio
- Landnomoj ! als:Ägypten ja:エジプト ko:이집트 ms:Mesir simple:Egypt th:ประเทศอียิปต์ zh-min-nan:Ai-ki̍p

Franca Respublika Kalendaro

Tempo > Kalendaro ---- En la fino de la 18-a jarcento en Francio okazis la Franca Revolucio de 1789, kiu aboliciis monarkion kaj feŭdan reĝimon. En fluo de sciencemaj kaj kontraŭreligiaj pensoj, la revolucia registaro decidis anstataŭ Kristana Erao enkonduki novan kalendaran eraon, kaj komenci jarkalkulon de la tago de deklaro de la Franca Respubliko (22-a de septembro de 1792 laŭ Gregoria kalendaro). Ĉi tiu tago kongruis al la aŭtuna tagelaco (ekvinokso). Tiel, oni nomas tiun kreitan kalendaron Franca Respublika Kalendaro aŭ ankaŭ Franca Revolucia Kalendaro. Ekzemple, la 1-a de januaro de 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la tago primidi de la 2-a dekado de Nivozo de CCVII (=207) laŭ la franca respublika kalendaro. Tiu kalendaro nombras en la jaro 12 monatojn, kiujn konsistigas po 30 tagoj. Semajnon anstataŭas dekado (decade), entenanta 10 tagojn. Unu monato do konsistas el 3 dekadoj. La sistemo estas verko de Gilbert ROMME kun helpo de Lalande, Delambre kaj Laplace. La nomoj de la monatoj kaj la tagoj estis proponitaj de Fabre D'Eglantine, membro de Konvencio, naskita en la sudfranca urbo Carcassonne, laŭ devenoj tre pliparte latina:
- Tiuj de la tagoj laŭ latinlingvaj nombroj: primidi, duodi, tridi k.c.
- Tiuj de la monatoj laŭ la sezonoj, la agrikultura ciklo en eŭropa Francio. La jaroj estis skribitaj per romiaj ciferoj.
NomoOrdnumeroDaŭro laŭ
Gregoria Kalendaro
Signifo de la nomo
Vendemiero la 1-a monato 22/23 sep - 21/22 okt fr. vendémiaire, de lat. Vindemia -- "rikolto de vinberoj"
Brumero la 2-a monato 22/23 okt - 20/21 nov fr. brumaire, de brume -- "nebula"
Frimero la 3-a monato 21/23 nov - 20/22 dec fr. frimaire, de lat. frimas -- "frostoj"
Nivozo la 4-a monato 21/23 dec - 19/21 jan fr. nivôse, de lat. nivosus -- "neĝa"
Pluviozo la 5-a monato 20/21 jan - 18/19 feb fr. pluviôse, de lat. pluviosus -- "pluva"
Ventozo la 6-a monato 19/20 feb - 20/21 mar fr. ventôse, de lat. ventosus -- "venta"
Ĝerminalo la 7-a monato 21/22 mar - 19/20 apr fr. germinal, de lat. germen -- "ĝermo"
Florealo la 8-a monato 20/21 apr - 19/20 maj fr. florial, de lat. floreus -- "florplena"
Prerialo la 9-a monato 20/21 maj - 19/20 jun fr. prairial, de lat. pratus -- "herbejo"
Mesidoro la 10-a monato 19/20 jun - 18/19 jul fr. messidor, de lat. messis -- "grenrikolto" kaj gr. doron -- "doni"
Termidoro la 11-a monato 19/20 jul - 17/18 aŭg fr. thermidor, de gr. therme -- "varmo" kaj doron -- "doni"
Fruktidoro la 12-a monato 18/19 aŭg - 16/17 sep fr. fructidor, de lat. fructus -- "frukto" kaj gr. doron -- "doni"
Notu kiel samsezonaj (laŭ sezonoj en Francio) monatoj havas komunan sufikson. La 12 monatoj do konsistis 360 tagojn. Kvin pliaj tagoj (ses kun supertago) estis naciaj festotagoj je la fino de la jaro. Komence, ili estis nomataj sans-culottides (laŭ sans-culottes, "senkulotuloj" aŭ malriĉaj revolucianoj). Post 1795, ili estis nomitaj "komplementaj tagoj".
- La Fête de la Vertu, "Festo de virto" je la 17-a18-a de septembro
- La Fête du Génie, "Festo de genio" je la 18-a aŭ 19-a de septembro
- La Fête du Travail, "Festo de laboro" je la 19-a aŭ 20-a de septembro
- La Fête de l'Opinion, "Festo de la opinio" je la 20-a aŭ 21-a de septembro
- La Fête des Récompenses, "Festo de rekompenco" je la 21-a aŭ 22-a de septembro
- La Fête de la Révolution, "Festo de revolucio", supertago je la 22-a aŭ 23-a de septembro Inter tiuj, kiuj volis etendi la kalendaron post ĝia oficialado, estas malklare kiel kalkuli superjarojn post la jaro XIV. La Revolucia Kalendaro ĝisvivis nelonge. Je la 9-a de septembro de 1805 Imperiestro Napoleono la 1-a dekretis forlason de la Revolucia Kalendaro profite al reuzo de la Gregoria kalendaro, kiu en Francio reefektiviĝis la 1-an de januaro de 1806. Tamen ekde la 6-a al la 23-a de majo de 1871, ĝi revalidis en la pariza ribelado Commune de Paris.

Riproĉoj

Ĝi estas tro franci-centrita: la nomoj de la monatoj kongruis al sezonaj kaj agrikulturaj cikloj de eŭropa Francio. Ekzemple al la tiamaj francaj kolonioj, ĝi ja tute ne taŭgis... Aliaj mezurunuoj kreitaj de Franca Respubliko kiel metro kaj litro estis difinitaj laŭ tutmondaj kriterioj. La festotago estas décadi anstataŭ dimanĉo: unu el dek tagoj anstataŭ unu el sep, do tio estas ne nur kontraŭreligia (intence kaj malkaŝe), sed ankaŭ maloftigas la ripoztagojn! Sendube ne hazarde, ĉar multaj el la antaŭaj "Philosophes" (filozofoj) el burĝaj aŭ nobelaj klasoj, ekzemple Voltaire, ofte plendis, ke la kampuloj ne laboris sufiĉe kaj pasis tro da tempo, pro la dimanĉoj kaj aliaj religiaj festoj, "drinkante en la kabaredoj".

Influo de la kalendaro

Vortoj el la kalendaro aperas plurloke:
- Karl MARX verkis La 18-a de brumero de Louis Napoléon en 1852 pri Napoleono la 3-a.
- Emile ZOLA verkis romanon Germinal
- Termidora palinuro estas maniero kuiri palinuron.
- Termidora reago estas la nomo de la reago de burĝanoj kontraŭ jakobenojn kiu finis la periodon Teroro en Francio.
- Nomoj el la kalendaro estis uzitaj de revolucianoj kaj anarkiismanoj anstataŭ tiuj el religia tradicio. Ekzemple: Floréal MARTORELL.
- Ankaŭ en Sovetio estis projektoj por reformi la kalendaron.

Eksteraj ligoj


- [http://prairial.free.fr/calendrier/sommaire.html Klarigoj pri la Respublika Kalendaro] (diverslingve : fr es en eo pt de nl) [http://prairial.free.fr/calendrier/sommaire.html#esperanto (en esperanto)]
- [http://www.windhorst.org/calendar/ Kalendara kalkulilo] por konverti ĉiujn datojn de la gregoria kalendaro al la revolucia kalendaro. ---- Vd. ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Kalendaro de Franca Revolucio Kategorio:Franca Revolucio kategorio:Kalendaro ja:フランス革命暦

Ateno

Eŭropo > Grekio > Atiko > Ateno < Urbo ---- Ateno (greke Αθηναι [athinaj]), aŭ grekece Atenoj, estas la ĉefurbo de Grekio. La civito Ateno estis unu el la unuaj demokratioj. Ĝia antikva haveno Pireo estas nun parto de la urbo. Ĝi estis tre grava centro de helena civilizo. Loko: 37.95 Norde 23.70 Oriente. Nuntempe, estas proksimume 4 milionoj da loĝantoj. Ĝia flughaveno estas nomata laŭ Eleftherios VENIZELOS. Estas metroo.

Vizitindaĵoj


- Akropolo
  - Partenono
- Haveno Pireo
- Placo Agora
- Plaka
- Monumento pri Philopappos
- Pnyx
- Monumento pri Lysikrates
- Arko de Hadriano
- Olympeion
- Kerameikon
- Monto Likabitos Ĝi estis ejo de la 1-aj modernaj 1-aj modernaj Olimpikoj en 1896, la interaj Olimpikoj de 1906 kaj ejos la Olimpikoj en 2004.

Historio

La diino de Ateno estis Atena. Sankta Paŭlo predikis al atenanoj pri "nekonata dio". Vidu ankaŭ Atena demokratio, Atena imperio

Esperanto kaj Ateno

En ateno okazis 61-a UK en 1976.

Eksteraj ligoj


- [http://dmoz.org/Regional/Europe/Greece/Prefectures/Attica/Athens/ Kategorio en anglalingva DMoz]
- [http://dmoz.org/World/Greek/%d4%ef%f0%e9%ea%dc/%c5%f5%f1%fe%f0%e7/%c5%eb%eb%dc%e4%e1/%cd%ef%ec%ef%df/%c1%f4%f4%e9%ea%de/%c1%e8%de%ed%e1/ Kategorio en greklingva DMoz] Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo ja:アテネ ko:아테네 simple:Athens th:เอเธนส์ zh-min-nan:Athína

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Hebrea kalendaro

La hebrea aŭ juda kalendaro estas la tradicia kalendaro de la judoj. Ĝi celas sekvi la lunon precize, la sunaj jaroj ĝenerale. La nuna formo de la kalendaro estis starigita je 359. Hodiaŭ ĝi funkcias plejparte kiel religia ne komerca kalendaro: kalendaro por determini la tagojn de festoj, ktp. La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 23-a de teveto 5760 laŭ la hebrea. Monatoj: estas 13 monatoj: # tiŝrio - 30 tagoj # ĥeŝvanomarĥeŝvano - 29 aŭ 30 tagoj # kislevo - 30 aŭ 29 tagoj # teveto - 29 tagoj # ŝevato - 30 tagoj # adaro 1 - 30 tagoj - nur en superjaroj # adaro 2 - 29 tagoj # nisano - 30 tagoj # ijaro - 29 tagoj # sivano - 30 tagoj # tamuzo - 29 tagoj # abo - 30 tagoj # elulo - 29 tagoj Kaj tiŝrio kaj nisano estas konsiderataj kiel la unua monato de la jaro. Tiŝrio estas konsiderata kiel la monato, en kiu la mondo estis kreita, kaj la jarnumero ŝanĝiĝas je la 1-a de tiŝrio (je la juda festo Roŝ Haŝana). Nisano estas la monato, dum kiu la izraelidoj eliris el Egipto (Pesaĥo okazas je la 15-a de nisano.) Kiam la Biblio parolas pri certa monato laŭ numero, tio aludas la monaton ekde nisano. La nomoj devenas de la 6-a jarcento a.K. en la tempo de la babilonia ekzilo. La monato adaro I estas supermonato kaj nur okazas en la superjaro. En la aliaj jaroj, adaro II estas nomata simple adaro. Tiŝrio komencas ĉe unua nova luno de la aŭtuno. Ĉiu monato komencas ĉirkaŭ la tempo de la nova luno. Jaro estas superjaro se la resto post divido de 19 (jaro modulo 19) estas 0, 3, 6, 8, 11, 14 aŭ 17. Ĥeŝvano kaj kislevo: ... Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la hebrea erao. Semajno: estas sep tagoj en la semajno. La sepa tago de la semajno, sabato, estas tago de ripozo ŝabato laŭ judismo. Vendredo estas la "tago de preparado" (por la ŝabato). Nur la ŝabato havas propran nomon -- la aliaj tagoj nur estas nomita la unua tago, dua tago, ktp. Tagoj: la tago komencas ĉe sunsubiro, kiam la steloj aperas. La nokto havas 12 egalajn horojn kaj la tago havas 12 egalajn horojn. Do la taga horo estas pli longa ol la nokta horo en la somero kaj pli mallonga en la vintro. Kiam la Biblio diras "la tria horo", ktp, tiu estas la tria horo post tagiĝo (aŭ, laŭ kunteksto, post sunsubiro, ekzemple, "tria horo nokte"). ---- Vidu ankaŭ jenon: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Hebrea Kalendaro Judaj festoj, judismo kategorio:Kalendaro ja:ユダヤ暦

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
-