Superjaro estas jaro kiu havas 29 tagojn en februaro (en la Julia kaj gregoria kalendaroj).
Normala jaro estas ĉiu jaro kiu ne estas superjaro, la normala jaro havas 28 tagojn en februaro.
Superjaro estas ilo por gardi la sinkronizon inter la kalendarajaro kaj la sezonoj. La sezonoj revenas unu fojon dum ĉiu tropika jaro, la tempo de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Tio estas proksimume 365.2422 tagoj, do senŝanĝa 365-taga jaro kaŭzus ke la kalendaro malrapide malakordiĝus kun la sezonoj. Oni povas ĝustigi tion per la enmeto de supertago en la jaron (kiu jaro iĝas superjaron), por ke ĝi estu 366 tagojn longa anstataŭ 365.
La regulo por superjaroj en la Gregoria kalendaro estas:
::Jaro estas superjaro se ĝi precize divideblas per kvar; sed jaro dividebla per cent nur estas superjaro se ĝi divideblas per 400.
Do 1984 kaj 2000 estis superjaroj, sed 1900 ne estis.
La logiko estas: la aldono de po unu tago ĉiujn kvar jarojn alĝustiĝas la mezan jarlongon al 365,25 tagoj. Tio tro longas, do oni forigas po unu supertagon ĉiun jarcenton. Tio forigas 0,01 tagojn kaj la mezo fariĝas 364,24 tagoj. Sed tio ankoraŭ ne estas sufiĉe akurata, do oni remetas po unu supertagon ĉiujn kvar jarcentojn. Tio realdonas 0,0025 tagojn kaj la mezo fariĝas 365,2425 tagoj.
Tio ankoraŭ estas 0,0001 tagojn pli longa ol la meza intervalo inter martaj ekvinoksoj, rezulte ke la Gregoria kalendaro estos proksimume duontagon malantaŭ la tropika jaro post 4000 jaroj.
Notu ke ĉi tio neniel rilatas al supersekundoj, kiuj aldoniĝas de tempo al tempo por sinkronizigi atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero.
Kategorio:Tempoals:Schaltjahrja:閏年ko:윤년simple:Leap yearth:ปีอธิกสุรทิน
- 31-a de oktrobro : Frumatene komenciĝis armita konflikto inter Inguŝio kaj Nord-Osetio en la sudo de Rusio. Kvankam la milita fazo daŭris nur 6 tagojn, la streĉo de rilatoj daŭras ĝis nun.
Decembro
- 1-a. UN-rezolucio kondamnas la serbojn kiel ĉefagresanfojn, en Bosnio. El ia militregiono multiĝas raportoj pri sistemaj perfortoj de virinoj kaj pri koncentrejoj.
- 2-a. Germana parlamento ratifas la kontrakton de Maastricht.
- 3-a. Eksa GDR-ĉefo Honecker en proceso neas ĉian kulpon pri politikaj viktimoj.
- 3-a. Nova leĝo permesas israelajn kontaktojn kun PLO-reprezentantoj. -
- 6-a. Hinduoj detruas moskeon en Ayodhya kaj kaŭzas tumultojn en Hindio, Pakistano kaj Bangladeŝo.
- 6-a. La svisa popolo voĉdonas kontraŭ ia aliĝo al Eŭropa Ekonomia Sfero (EES).
- 7-a. Prezidanto Kuĉan kaj liberaldemokratoj venkas en Slovenio.
- 8-a. JELCIN nomumas la reformemuton GAJDAR ĉefministro de Rusio.
- 9-a. Armitaj UN-trupoj invadas Somalion por helpi ai la malsatanta popolo.
- 10-a. Portugala parlamento ratifas la kontrakton de Maastricht.
- 10-a. Rigorberta MENĈU, defendantino de la indiĝenaj rajtoj en Gvatemalo, ricevas - la Nobepacpremion.
- 10-a. La germana registaro ekmalpermesas novnaziajn grupiĝojn reage al iliaj atakoj kontraŭ eksterlandanoj.
- 11-a. Sukcesa konferenco de Eŭropa Komunumo en Edinburgo.
- 13-a. La liĥtenŝtejna popolo voĉdonas por la aliĝo ai Eŭropa Ekonomia Sfero (EES).
- 15-a. Post solvo de la parlamenta krizo, la nova rusia ĉefministro ĈERNOMIRDIN promesas daŭrigi reformojn kun modifoj.
- 17-a. Reage al murdo de israela soldato fare de la radikala organizajo Hamas, la jerusalema registaro deportas 400 palestinanojn al Libano.
- 19-a. La nova prezidanto de Sud-Koreio nomiĝas KIM Jung Sam. Opoziciulo Kim Dae Jung fiaskas.
- 20-a. Prezidanto de Serbio Slobodan MILOŜEVIĈ reelektita. Opozicia kandidato Panid postulas nuligon de la, laŭ lia opinio, manipulutaj elektoj.
- 20-a. Unuafoje pluraj kandidatoj - prezentas sin en komunumaj elektoj en Kubo.
- 30-a. Brazila prezidanto COLLOR demisias sub premo de koruptada suspekto.
Semajno, en multaj kulturoj, tempoperiodo konsistante el pluraj tagoj, sed pli mallonga ol monato. La semajno ofte markis intervalon inter merkattagoj aŭ religiaj observoj kiel la ŝabato.
ŝabatoDiversaj kulturoj havis diversajn longecojn de semajno, inter kelkaj afrikaj kulturoj kies semajno estas kvar tagojn longa, ĝis la praromianoj, kiuj mezuris la nundinae, naŭ tagoj inkluzive (ok tagoj en la semajno) inter unu merkattago kaj la sekva, kaj la praegiptoj, kies semajno havis dek tagojn. Revolucia Francio dividis la monatojn de sia kalendaro en tri décades de dek tagoj. Antikva Ateno ankaŭ havis semajnon de dek tagoj.
La semajno en Okcident-Eŭrazio estas de sep tagoj, kiu verŝajne venas el la observo ke ĉiu fazo de la luno estas proksimume sep tagojn longa.
En la gregoria, islama kaj hebrea kalendaroj la semajno havas sep tagojn.
La tagoj de la semajno en la gregoria kalendaro estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, kaj dimanĉo. Tiuj nomoj, kun kelkaj ŝanĝoj, venis el la antikvaj latinaj nomoj por la tagoj, nomitaj laŭ la sep astroj, kiuj oniakrede ĉirkaŭiris la Teron kiel diaĵoj: Luno, Marso, Merkuro, Jupitero, Venuso, Saturno, kaj Suno - ĉi du lastaj renomiĝis laŭ la juda kaj kristana ŝabatoj sed konservis siajn nomojn ekzemple en la angla kaj germana. En la portugala kaj en la greka semajntagoj ne havas nomojn, krom sabato kaj dimanĉo - ili estas simple la dua, tria, kvara, kvina kaj sesa semajntago.
La esperantaj nomoj de la semajntagoj venas rekte (kun la escepto de la supre menciita sabato) el la franca : lundi, mardi, mercredi, jeudi, vendredi, samedi, dimanche.
Kalendaro estas sistemo de kalkulado de longedaŭra tempo per divido ĝin en malgrandaj tempintervaloj: tago, semajno, monato, jaro, jarcento. Por ordigo de socia vivo en diversaj landoj oni kreis proprajn sistemojn de jarkalkulo.
La vorto Kalendaro devenas de latina vorto calendarium – "ŝuldlibro"; en Antikva Romo ŝuldantoj pagis procentojn en la tago de "calendae", kio signifis la unuajn tagojn de la monato. En antikva Oriento oni kalkulis la tempon laŭ ŝanĝo de reĝoj kaj dinastioj, ekzemple, en Antikva Egiptio oni diradis: "Tio okazis en la sepa jaro de reĝado de Seniu Sert". Nova jarkalkulo komenciĝis de la ekreĝiĝo de nova Faraono aŭ dinastio. En Antikva Grekio ĉiu urbo havis sian kalkulsistemon depende de la ŝanĝoj de urbestroj. Greka historiisto Timaios tempokalkulon ligis al Olimpikaj Ludoj.
Specoj de kalendaroj
Kalendaroj baziĝas sur periodeco de tiaj naturaj fenomenoj, kiaj estas ŝanĝo de tago kaj nokto, fazoj de la luno, sezonoj.
De tiuj fenomenoj, la unua difinas mezurunuon de la tempo - diurnon, t.e. tago-nokton, la dua - lunan monaton (kies longeco estas 29,53 diurnoj) kaj la tria - tropikan jaron, kies averaĝa daŭo estas 365,24 diurnoj.
Diversaj popoloj ellaboris diversajn sistemojn de kalendaroj, sed ilin oni povas dividi laŭ 3 tipoj: lunaj, sunaj kaj luno-sunaj. La unua baziĝas sur luna monato, la dua - sur tropika jaro kal la tria - sur ambaŭ sistemoj.
Sunaj estas romia, julia kaj gregoria kalendaroj. La lastan kalendaron uzas preskaŭ la tuta mondo.
La patrio de luna kalendaro estas Babilonio. Musulmana luna kalendaro estas uzata en multaj arabaj landoj.
Kio koncernas al luno-suna kalendaro, ĝi estas uzata en Israelo preskaŭ en origina formo. Ĝi estas oficiala kalendaro de Israela Ŝtato.
Inter fruaj kalendaraj sistemoj menciindas:
- Maja Kalendaro - Azteka Kalendaro - Ĉina Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Pozitivista Kalendaro
Hodiaŭ estas en uzo sekvaj modernaj kalendaroj:
- Gregoria Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Bahaa Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro
Eternaj kalendaroj
Se vi ekdezirus scii en kiu tago de la semajno estos via naskiĝtago aŭ en kiu tago komenciĝos nova lernojaro, vi tuj foliumos vian mur- aŭ tablokalendaron kaj certe vi solvos la demandon. Sed kiam vi interesiĝas kia tago estis en la 1a de Januaro de 1a jaro p.K., certe tiuj kalendaroj neniel helpos al vi. Ĉi-tiun demandon ne ĉiuj scienculoj povos respondi. En similaj situacio via helpanto estos t.n. eternaj kalendaroj.
Eternaj kalendaroj estas diversaj iloj por difini la tagon de semajno laŭ datoj aŭ por aliaj variaj kronoligiaj problemoj. Ili havas multjarcentan historion.
Ĉi tiuj kalendaroj estas siaspecaj "maŝinoj de la tempo", kies teorio kuŝas ĉe la limoj de astronomio, nombroteorio kaj historio.
Ekzistas centoj da eternaj kalendaroj de diversaj sistemoj. Inter ili menciindas bulgara kalendaro "esperanto", kiu estis kreita en 1951. Daŭro de ĝia uzado estis 50 jaroj (1951-2000), sed oni povas ĝin plilongigi ĝis 2099 jaro.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Kalendaro
[H]: Dato ~ Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ KronologioKategorio:Tempokategorio:Kalendaroja:暦
Dimanĉo
Dimanĉo, laŭ juda kaj kristana tradicioj la unua tago de la semajno, en la romia planeda semajno la dua tago. Rompante la kristanan tradicion, la International Organization for Standardization, mallongigite [http://www.iso.ch/iso/en/ISOOnline.frontpage ISO], deklaris la dimanĉon lasta tago de la semajno ekde la 1-a de Januaro 1976 (por la ekonomie-teknika sfero).
En Esperanto, la nomo venas el la francadimanche, kiu siavice venas de la latina[dies] dominicalis, [tago] sinjora aŭ tago de la Sinjoro (dominus estas sinjoro en la latina). El tiu latina adjektivo venas la vortoj domingo kaj domenica ankaŭ.
Pli malnova nomo por la tago estis dies solis, tago de la suno, el kiu venis la vortoj Sunday kaj Sonntag.
Dimanĉo estas la ripoztago en la plejparto de kristanaj tradicioj. Tio komenciĝis en la frua epoko kiam la plejparto de kristanoj estis konvertintaj nejudoj, do ili daŭre festis la biblian judan ŝabaton en sabato kaj la nejudan [nehebrean] ripoztagon en la "oka tago", dimanĉo. La judoj kaj la judaj kristanoj daŭris observi la ŝabaton en sabato.
En la 2-a jarcento, kristanoj plejparte Diservis je dimanĉo kaj ne observis la judan ŝabaton, kiun ili rigardis kiel parto de la Leĝo de Moseo: kristanoj fidis al Jesuo Kristo, ne al la Leĝo de Moseo, por esti savitaj. Sed en la 2-a jarcento, dimanĉo ne klare estis tago de ripozo: anstataŭ, dimanĉo ŝajne laŭgrade fariĝis tago de ripozo dum la periodo de 200-500. Kristanoj diservis je dimanĉo ĉar tiu estis la tago de la releviĝo de Kristo el la mortintoj. La rusa vorto por dimanĉo estas воскресенье, esperante "releviĝo".
En pluraj plejparte kristanaj landoj kaj urboj, negoco estas resktriktata aŭ malpermesata dimanĉe pro observo de la ripoztago. Dimanĉo estas la ripoztago de la kristana majoritato kaj sabato (aŭ la ŝabato) estas la ripoztago de la kristana minoritato. En anglalingvaj landoj iuj personoj nomas neekzakte dimanĉon "ŝabato" aŭ "kristana ŝabato". Tiu ĉi etikedo por la dimanĉa kult- kaj ripoztago estas historie misnomo. Etimologie havas la du vortoj "sabato" kaj "ŝabato" la saman originon (el hebrea ŝabbat). En la itala lingvo "sabato" signifas aŭ ŝabato aŭ sabato, neniam dimanĉo. En la itala kaj la esperanta "sabato" estas bedaŭrinde dusenca, la senco estas aŭ sabato (Saturday en la angla, Samstag/Sonnabend en la germana, samedi en la franca) aŭ ŝabato (Sabbath en la angla, Sabbat en la germana, sabbat en la franca).
La hebrea vorto "ŝabbat" verŝajne originas el la babilona "ŝappatu", kiu iam signifis "plenluno", poste ĉiujn el la kvar lunaj fazoj, kiuj estis ripoztagoj. Ĉirkaŭ ĉiun sepan tagon do okazis tia lunfesto. Iam la festotagoj ne plu sekvis la lunofazojn, sed oni enkondukis fiksan septagan ritmon. La babilona kalendaro pluvivas en la hebrea. Ankaŭ la monataj nomoj estas tre similaj; jen listo de la babilonaj monatonomoj kaj enkrampe la hebreaj: Taŝritu (Tiŝri), Kislimu (Kislev), Ahrasamna (Ĉeŝvan), Tebetu (Tebet), Ŝabatu (Ŝevat), Addaru (Adar), Nisannu (Nisan), Aiaru (Ijar), Simanu (Sivan), Duzu (Tammus), Abu (Ab), Ululu (Elul). La simileco estas vere okulfrapa.
En Nordameriko dimanĉo estas la unua kalendara tago de la semajno (la dua tago de la semajnfino). En kontinenta Eŭropo (Francujo, Germanujo) kaj en aliaj mondpartoj, dimanĉo estas la sepa kalendara tago de la semajno.
Dimanĉo sekvas sabaton kaj antaŭvenas lundon. Vidu: Gregoria kalendaro.
Vidu ankaŭ: Justino Martiro, Ebionitojja:日曜日ko:일요일ms:Ahadsimple:Sundayth:วันอาทิตย์
- Myrmecophaga - Tamandua - Cyclopes
I formichieri sono mammiferieuteri appartenenti all'ordine degli Xenartri (o Maldentati), costituenti la famiglia dei Mirmecofagidi, distribuita esclusivamente in Sudamerica e pugile, nato a Gorizia il 21 agosto1970. La sua carriera professionista comincia nel 2000 quando alle olimpiadi di Sydney conquista il bronzo nella categoria supermassimi. Il suo primo match da professionista si tenne al Ma
Souvenirs
Souvenirs è parola francese il cui significato letterale è "ricordi", ma
il termine viene usato spesso anche per indicare "oggetti-ricordo" di vario tipo che solitamente si acquistano o si regalano quando, visitando luoghi di particolare interesse turistico, si vuole conservarne la memoria e ricordare l'evento a sé o agli altri.
L'uso di acquistare dei "souvenirs" è sempre esistito, ma fu nel XVIII secolo, epoca in cui i viaggi per il mondo allora conosciuto ebbero un notevole incremento, che s
Ishwara
Ishvara (dalla radice sanscritaIsha, "Signore") presso la religione induista, è un concetto filosofico che indica l’aspetto personale di Dio. Ishvara è il Demiurgo, il Signore della manifestazione che controlla e sostiene il Creato, la Mente Cosmica, Colui che provvede alla creazione dei mondi, al loro mantenimento e alla loro dissoluzione, identificab
Pretoriani
La guardia pretoriana era un reparto militare dell'Impero Romano che svolgeva compiti di guardia del corpo dell'imperatore.
Introduzione
I pretoriani per la loro funzione di guardia del corpo dell'imperatore furono protagonisti (spesso negativamente) della storia dell'impero romano. Il corpo costituito da ottimi soldati fu un mezzo per affermare nuovi imperatori o mantenere i vecchi al poter