Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Teleskopo

Teleskopo

Astronomio > observiloj > Teleskopo ---- Teleskopo amasigas kaj fokusas elektromagnetan radiadon. Ĝi estas eble la plej grava astronomia ilo. Teleskopoj pligrandigas la ŝajnan angulan grandecon de objektoj, krom ilia ŝajna heleco. Estas kredate, ke Galilejo estis la unua, kiu uzis teleskopon por astronomiaj celoj. La vorto "teleskopo" kutime signifas optikan teleskopon, sed estas teleskopoj por la plejparto de la spektro de elektromagneta radiado. Radiaj teleskopoj estas fokusitaj radiaj antenoj, kutime formitaj kiel grandaj pelvoj. La pelvo foje konstruiĝas el konduktiva drata maŝo kies truoj estas pli malgrandaj ol ondolongo. Radiaj teleskopoj ofte operaciiĝas duope, aŭ plurope, sintezi grandan "virtualan" aperturon, kiu estas simila laŭ grandeco al la distanco inter la teleskopoj. La plej granda estas preskaŭ tiel larĝa kiel la Tero. Oni nun aplikas aperaturan sintezon al optikaj teleskopoj. Iksoradiaj kaj gamaradiaj teleskopoj havas malfacilaĵon, ĉar tiaj radioj trairas la plimulton da metaloj kaj vitroj. Ili uzas ringajn "deturnetantajn" spegulojn, faritaj el pezaj metaloj, kiuj reflektas la radiojn nur kelke grade. Ĉi tia spegulo kutime estas sekco de rotacianta parabolo.

specoj de optikaj teleskopoj


- Teleskopo Newton Dosiero:TeleskopoNewtonSkemo.png
- Teleskopo Cassegrain Dosiero:TelescopoCassegrainSkemo.png
- Teleskopo Schmidt Dosiero:TelescopoCassegrainSkemo.png vidu ankaŭ: Lorno - Radioteleskopo ja:望遠鏡 ko:망원경 simple:Telescope

Astronomio

Astroscienco aŭ Astronomio estas la scienco pri la astroj. Krom planedoj kaj fiksaj astroj validas ankaŭ stelamasoj, galaksioj kaj galaksiamasoj kiel astroj. Astrosciencon influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, apude ankaŭ kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko. Astrofiziko - Astronomio - :Asteroidoj :Astrometrio Lumjaro :Astronomoj :Aliaj Astroj kaj Ĉielaj Fenomenoj :Novaoj - Supernovaoj :Nebulozoj - Galaksioj - Galaksiamaso :Ekstersunsistemoj :Ekvatora Koordonsistemo :Instrumentoj kaj Teknikoj/Teĥnikoj :Kometoj :Konstelacioj (Stelfiguroj) :Kosmologio :Lakta Vojo :Lunoj :Planedoj :La Pra-Eksplodo (PEKO - "Big Bang") :Nebuloj :Optiko - Aberacio - Kromata Aberacio - Haloo :Organizaĵoj :Internacia Astronomia Unio (IAU), Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) :Radioastronomio :Sfera Astronomio :Steloj :Sunsistemo :Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado

Ankaŭ vidu:


- Astronomia Terminaro
- Messier-katalogo
- Kosmoesploro

Ekstera ligo


- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Scienco/Astronomio/ Astronomio] ĉe Dmoz
- [http://at.komputilo.org/ Astronomia terminaro]
- [http://www.koshko.com/almanako/ astronomia almanako (Esperante)] Kategorio:Astronomio ja:天文学 ko:천문학 ms:Astronomi simple:Astronomy th:ดาราศาสตร์

Astronomia Instrumentaro

Listo de iloj uzataj por Astronomio:
- Astrolabo
- Ekvatorialo
- Helioskopo
- Limbo
- Lorno
- Observatorio
- Planetario
- Refraktoro/Refraktilo
- Scintilometro
- Sekstanto
- Spektrogramo
- Teleskopo
- Teodolito

Fokuso

Fokuso estas la punkto, kie kuniĝas la radioj senditaj de unu lumfonto, post ilia trairo tra optika sistemo. Pli ĝenerale fokuso signifas: centro de la atento, de la interesiĝo. ---- Fokuso estas la nomo de sienca bibliografio eldonita de Ebbe Vilborg de 1967 ĝis 1976. Ĝi prezentas laŭpove kompletan bibliografion de ĉiuj verkoj (libroj, broŝuroj, artikoloj) pri la internacilingva problemo kaj pri esperantologio. Ĝia ĉefa enhavo fariĝis la nukleo de Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj [EBEA http://www.esperantoland.de/ebea].

Elektromagneta radiado

Elektromagneta radiado aŭ elektromagnetaj ondoj estas radiado el elektra kaj magneta kampoj. La du kampoj estas ortaj inter si kaj havas fiksan rilaton, difinitan per la lumrapido (aŭ ĝin difinantan). La fizikisto James Clerk MAXWELL en 1864 antaŭdiris elektromagnetajn ondojn surbaze de teoriaj kalkuloj kaj la ekvacioj poste nomitaj laŭ li. Li kalkulis, ke ili propagiĝas per lumrapido kaj tial jam (prave) supozis, ke videbla lumo konsistas el elektromagnetaj ondoj. En 1888 Heinrich Rudolf HERTZ praktike demonstris la ekziston de elektromagnetaj ondoj. Elektromagnetaj ondoj havas diversajn frekvencojn (ν), ligitajn al la ondolongo (λ) per la lumrapido c (ν·λ = c). Ilia rapido ne varias laŭ la moviĝo de la mezursistemo, sed estas absoluta kaj konstanta. Tiun fakton Albert EINSTEIN eltrovis en sia speciala teorio de relativeco. Elektromagnetaj ondoj montras fenomenojn, kiuj klare distingas ilin kiel ondojn, ekzemple interferon. Aliflanke ili montras ankaŭ fenomenojn, kiuj pruvas ilian partiklan naturon, ekzemple la fakton, ke la joniga kapablo de lumo dependas ne de ties intenso, sed de ties frekvenco. Elektromagnetaj ondoj do klare montras duoblan naturon kiel ondoj kaj partikloj. Kategorio:Fiziko ja:電磁波 ko:전자기파

Astronomio

Astroscienco aŭ Astronomio estas la scienco pri la astroj. Krom planedoj kaj fiksaj astroj validas ankaŭ stelamasoj, galaksioj kaj galaksiamasoj kiel astroj. Astrosciencon influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, apude ankaŭ kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko. Astrofiziko - Astronomio - :Asteroidoj :Astrometrio Lumjaro :Astronomoj :Aliaj Astroj kaj Ĉielaj Fenomenoj :Novaoj - Supernovaoj :Nebulozoj - Galaksioj - Galaksiamaso :Ekstersunsistemoj :Ekvatora Koordonsistemo :Instrumentoj kaj Teknikoj/Teĥnikoj :Kometoj :Konstelacioj (Stelfiguroj) :Kosmologio :Lakta Vojo :Lunoj :Planedoj :La Pra-Eksplodo (PEKO - "Big Bang") :Nebuloj :Optiko - Aberacio - Kromata Aberacio - Haloo :Organizaĵoj :Internacia Astronomia Unio (IAU), Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) :Radioastronomio :Sfera Astronomio :Steloj :Sunsistemo :Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado

Ankaŭ vidu:


- Astronomia Terminaro
- Messier-katalogo
- Kosmoesploro

Ekstera ligo


- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Scienco/Astronomio/ Astronomio] ĉe Dmoz
- [http://at.komputilo.org/ Astronomia terminaro]
- [http://www.koshko.com/almanako/ astronomia almanako (Esperante)] Kategorio:Astronomio ja:天文学 ko:천문학 ms:Astronomi simple:Astronomy th:ดาราศาสตร์

Galilejo

Astronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Galilejo ---- Galilejo (Galileo GALILEI) (15-a de februaro, 15648-a de januaro, 1642) estis tre grava itala sciencisto, unu el la fondintoj de moderna scienco (kun Bakono kaj Kartezio). Malsimile al la antikvuloj, Galilejo ne nur observis kaj pensis logike pri naturo, sed ankaŭ faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al sia observado. Per siaj eltrovoj li ŝancelis la mondbildon de la Okcidento. En 1583 Galilejo inventis la pendolon. Li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Pizo en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon. En 1593 li inventis termometron. En 1604 li malkovris la leĝon de falantaj objektoj kaj observis novan stelon. Nova stelo eble ŝajnas eta afero al vi, sed en la tagoj de Galilejo, ambaŭ la universitatoj kaj la Eklezio kredis la fizikon kaj astronomion de Aristotelo kaj Ptolemeo. Laŭ tio, Tero estas la centro de la Universo kaj, plue, ĉio super la luno -- la Suno, la planedoj, la steloj, ktp -- estas eterna, sendifekta kaj neŝanĝebla. Tial nova stelo maleblas. Sed tamen tio ja estas. Ĉi tiu eltrovo, same kiel multaj aliaj de Galilejo, ekfrakasis la antikvan mondbildon de la Okcidento. En 1609, li aŭdis pri teleskopo inventita en Nederlando kaj konstruis tian ilon por si mem. Lia vera genio, tamen, montriĝis ne en la konstruo sed la utiligo: li turnis la teleskopon al la ĉielo. Kaj ŝancelis la mondon. En la ĉielo, Galilejo vidis, per la teleskopo, montojn sur la "sendifekta" luno, stelojn en la Laktovojo, kaj lunojn ĉirkaŭ Jupitero. Ĉi tiujn eltrovojn li priskribis en Sidereus Nuncius ("Stela Sendito") en 1610. En 1611 li observis makulojn sur la Suno -- plua pruvo ke la ĉielo ne estas sendifekta, kiel Aristotelo diris. Ankaŭ en 1611, Galileo observis ke Venuso kreskas kaj malkreskas, simile al la Luno. Venuso kreskanta montras ke la suncentrismo de Koperniko (ke la Tero iras ĉirkaŭ la Suno kaj ne inverse) ne nur estis konvena matematika fikcio, kiu "savas la aperojn", sed estas la vero. Klavio kaj aliaj jezuitaj astronomoj konfirmis la observojn de Galileo. Sed ili subtenis la sistemon de Tycho BRAHE, en kiu la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno, sed la Suno kaj Luno iras ĉirkaŭ la Tero. La sistemo estis matematike sama kiel Koperniko, sed fizike multe pli aristotela (en kiu ĉiu tera maso iras nature al la centro de la universo). Ŝirmita per la atesto de sia teleskopo, en 1632 Galilejo verkis la libron Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo ("Dialogo pri la du ĉefaj sistemoj de la mondo"), kiu tezis, ke Koperniko pravas. Sed se Koperniko pravas, ne simple sur papero sed eĉ en la vera ĉielo, sekve Aristotelo kaj Ptolemeo kaj la Eklezio kaj la universitatoj ĉiuj malpravas. Tial la Eklezio konstraŭstaris Galilejon kaj komdamnis Galileojn en 1633 kaj devigis lin malkonfesi la Kopernikan sistemon (sed post la malkonfeso li laŭdire diris pri la tero, sub spiro, "Kaj tamen ĝi moviĝas"). Li estis malliberigita al sia domo kaj tie, blinda, li loĝis ĝis la fino kun sia filino. La reago de la Eklezio surprizis lin: la papo mem estis amiko lia kaj amiko de scienco. En 1638 li verkis libron pri fiziko, Du Novaj Sciencoj. Li mortis en 1642. La sekvanta Kristnasko, Neŭtono naskiĝis. La Eklezio venkis ja la homon Galilejo, sed ne liajn ideojn. Galilejo staris kontraŭ ne nur la Eklezio, sed ankaŭ kontraŭ la aŭtoritato de la universitatoj kaj la plej bona scienco de la epoko. Galilejo opiniis, ke la Eklezio estis la ilo de liaj malamikoj en la universitatoj. Sed, kompreneble, Galilejo mem ne estis sanktulo, eĉ intelekte. Ne ĉiu pruvo de Galileo por la sistemo de Koperniko estis prava (precipe lia pruvo per tajdomovo). Kaj li ne povis malpruvi la plej fortan argumenton de Aristotelo kontraŭ suncentrismo: laŭ Aristotelo, se suncentrismo pravas, la steloj ŝajne moviĝus inter si mem pro la moviĝo de la Tero ĉirkaŭ la Suno (la fenomeno de stela paralakso). Galilejo (kaj Keplero) penis eltrovi tian moviĝon, sed tio estis super la kapablo de tiamaj instrumentoj. Plue, Galilejo staris kontraŭ la pli ĝusta sistemo de Keplero. La sistemo de Koperniko ja klarigis la aperon de Venuso, sed ĉar ĝi uzis cirklojn, ne elipsojn (kiel Keplero), ĝi ne estis ĝusta kaj kongrua kun la faktoj. La fina venko iris nek al Koperniko nek al Galilejo sed al Keplero. Aliflanke, Galilejo pravis, kiam li rimarkis, kontraŭ la tiama Eklezio, ke la ĝusta interpreto de la Biblio ne kontraŭdiras pruvitan fakton. En tio, Galilejo estis subtenata de ambaŭ Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Tomaso de Akvino, du el la plej grandaj pensintoj de la Eklezio. La argumento de Galilejo estis prava, sed ĝi ne gajnis la simpation de la Eklezio, kiu tiam batalis kontraŭ herezo (protestantismo) bazita sur la rajto de privata interpreto de la Biblio. Galilejo estis sincera, kredanta kristano ĝis sia morto, pia katoliko, kiu iris al meso ĉiutage, eĉ kiam li jam ne povis piediri. Li kredis, ke la Biblio estas la senerara Vorto de Dio. Tio estas malsimila al Darvino, kies scienco detruis lian fidon. Kiel Kartezio, Galilejo estis sincera, pia katoliko kiu penis gvidi la Eklezion al io vero nova. Se Galilejo vivintus cent jarojn post aŭ antaŭ 1600, la Eklezio eble ne kondamnus lin; anstataŭe, liaj ideoj, same kiel la ideoj de Aristotelo, kviete fluus en la Eklezion. Sed tiam, dum 1520-1650, la Eklezio luktis kontraŭ la nova protestantismo kaj sentis minacon ĉe ĉiu flanko. La protestantoj ankaŭ staris kontraŭ suncentrismo, sed ne havis la potencon de kondamno de la Eklezio. Ekzemple, Keplero, luterano, neniam estis kondamnita (kvankam lia vivo ne estis facila). En 1822, la Eklezio repermesis la libron de Koperniko pri suncentrismo, kaj en 1835, la libron de Galilejo, la Dialogo. Kvankam la Eklezio malpermesis la librojn de Galilejo kaj Koperniko kaj kondamnis Galilejon mem, ĝi neniam formale deklaris suncentrismon esti hereza. Post 359 jaroj, en 1992, Papo Johano Paŭlo la 2-a finfine konfesis, ke la Eklezio maljuste kondamnis Galilejon. En 1995 esplorilo nomita Galileo iris ĉirkaŭ Jupitero, kies lunojn Galilejo originale eltrovis.

Listo de verkoj


- 1610: Sidereus nuncius
- 1632: Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo
- 1638: Discorsi e dimostrazioni matematiche intorno a due nuove scienze vidu ankaŭ: Paul FEYERABEND als:Galileo Galilei ja:ガリレオ・ガリレイ ko:갈릴레오 갈릴레이 simple:Galileo Galilei th:กาลิเลโอ กาลิเลอี

Radioteleskopo

Ricevilo en kiu la kaptataj ondoj (inter kelkaj mm kaj 20m longa) estas enfokusigataj per parabola anteno. ja:電波望遠鏡 simple:Radio telescope

Radio

Radiofonio estas la elsendo de sono aŭ aliaj signaloj per elektra-magnetaj ondoj; ofte oni diras mallonge nur radio, sed tiu vorto havas ankaŭ aliajn signifojn - vidu ekzemple en Reta Vortaro. La disvolviĝo de la senfadena dissendo rezultas de longdaŭra procezo kie plifirmiĝis fundamentaj fizik-teorioj kaj eksperimentadoj fare de eminentaj inĝenieroj.
La historio komenciĝas en la fino de la 17-a jarcento. Je tiu epoko, la scienculoj ne kapablas klarigi la misteron de la kosmo kaj ankoraŭ ne konas la fundamentajn karakterizojn de la lumo. Ili multe interesiĝas pri astronomio kaj optiko. Sed kelkaj scienculoj jam interesiĝas al magnetismo kaj elektrostatiko.
La brita kuracisto kaj fizikisto William GILBERT (1544-1603), ĉef-kuracisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a, estas ekzemple la unua kiu havis la ideon ke la ter-globo povus esti giganta magneto kaj ke oni povas klasifiki la korpojn en du familioj: la izolaĵoj kaj la konduktaĵoj. La inventisto de radiofonio, aŭ unue senkabla telegrafo, estas disputata, sed pluraj el la unuaj gravaj paŝoj estis de Aleksandr Popov, Nikolai TESLA kaj de Guglielmo MARCONI. La unuaj uzoj estis en la mararmeo, por sendi Morse kodajn mesaĝojn inter ŝipoj kaj la marbordo. Hodiaŭ, radio estas el multaj specoj, kaj el diversaj formatoj. Ĝi nun estas plej larĝe uzata tutmonde por distriĝaj, informaj kaj ankaŭ komercaj elsendoj. Antaŭ la kreo de televido, komercaj radiofoniaj elsendoj konsistis ne nur el novaĵoj kaj muzikoj, sed ankaŭ dramoj, komedioj, variaj programoj, ktp. En la malfrua 1940-a jardeko kaj la frua 1950-a jardeko, la alveno de televido ŝanĝis multe la radiajn programojn, kiuj nun en kelkaj landoj ĉefe konsistas el informado kaj dissendo de muziko. Per Interreto alvenas nun la ebleco elsendi per la reto. Multaj internaciaj kaj naciaj radioj uzas tiun eblecon por elsendi pli facile al la tuta mondo. Sed ekzistas ankaŭ novaj malfortaj radioj kiuj tiel ekekzistis nur kiel interreta radio kaj estas dank'al Interreto same aŭskulteblaj tutmonde . Estas pluraj radio-elsendoj en Esperanto, Esperanto-parolantaj radio-amatoroj, ktp. Vidu Esperanto-radio.

Historio de Radiofonio(elsendaĵoj personoj, ktp)

Famaj aŭ historiaj elsendaĵoj:

Radioreĝisoroj kaj aliaj kreuloj:


- Stephane PIZELLA
- Jean NOCHER Eksteraj ligiloj:
- [http://www.eventoj.hu/steb/ Scienc-Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB] ® fako " telekomuniko "
- Historio de Radiofonio: [http://perso.club-internet.fr/dspt/indexE.htm Rakontu al mi la radion]
- Amikaro de Esperanto en Radio [http://osiek.org/aera/ AERA]
- Rubriko [http://dmoz.org/World/Esperanto/Kulturo/Radio/ Radio en DMOZ] Kategorio:Komunikado ja:ラジオ

Lorno

Lorno estas optika tuba aparato por observi malproksimajn objektojn. Lorno konsistas el objektivo, kiu faras realan bildon, kaj okulario, kiu pligrandigas la bildon. Pligrandigo de lorno egalas al rilatumo de fokusaj distancoj de la objektivo kaj de la okulario. Similan funkciadon havas kelkaj similaj aparatoj, ekzemple periskopo. kategorio:Optiko

North Bend

North Bend is the name of several places in the United States of America:
- North Bend, Ohio
- North Bend, Oregon
- North Bend, Washington

apartment madrid Odzyskiwanie danych last minute egipt sylwester programy










































:: RELATED NEWS ::
Tsiranana
Philibert Tsiranana, né le 28 octobre 1912 et mort le 16 avril 1978, est un homme politique malgache. Fondateur du parti social démocrate, il est le premier président de la République malgache. Tsiranana, Philibert
J.C. Higginbotham
J.C.Higginbotham est un joueur de trombone de jazz. Il peut notamment être entendu dans le grand orchestre de Luis Russell qui accompagna Louis Armstrong dans les années 30 ; il y fait preuve d'une virtuosité qui préfigure les trombonistes de l'ère Bebop, par exemple dans l'introduction de On the sun
Duparquet
Catégorie:Ville du Québec Catégorie:Municipalité du Québec Ville de la province de Québec, dans la municipalité régionale de comté d'Abitibi-Ouest de la région administrative Abitibi-Témiscamingue.

Chronologie


- 1916 : Fondation du canton de
Pola
Catégorie:Ville de Croatie Catégorie:Ville de Croatie]] Pula (en italien Pola, en slovène Pulj) est une ville du nord-ouest de la Croatie, à la pointe sud de la péninsule de l'Istrie qui compte près de 60 000 habitants, dont plus de 70 % sont Croates. Peuplée major
La Sarre
Catégorie:Ville du Québec Catégorie:Municipalité du Québec Ville de la province de Québec, dans la municipalité régionale de comté d'Abitibi-Ouest de la région administrative Abitibi-Témiscamingue. Ses habitant

Pula
Catégorie:Ville de Croatie Catégorie:Ville de Croatie]] Pula (en italien Pola, en slovène Pulj) est une ville du nord-ouest de la Croatie, à la pointe sud de la péninsule de l'Istrie qui compte près de 60 000 habitants, dont plus de 70 % sont Croates. Peuplée major

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org