Ĝenerale, teorio estas ideo formata pere de spekulacio.
En la sciencoj (krom matematiko), teorio estas modelo aŭ kadro por kompreni. Ĉiu scienca scio estas kadre de iu teorio.
Teorio ne estas absoluta vero, kaj povas ĉiam esti repensita aŭ plibonigita. Teorio estas provizoraj klarigoj pri faktoj. Evoluo de specoj estas fakto, akumulo (ekonomio) estas fakto. Kiel tiuj faktoj okazis, estas teorio.
Laŭ kriterio pri malverigebleco de Karl POPPER, teorio estas scienca nur de kiam oni el ĝi povas eltiri eksperimenton kiu eventuale kapablus pruvi ĝin malvera. Tamen ne ĉiuj scienco-filozofoj konsentas pri tio.
ja:理論
Ideo
Ideo estas ero de nia pensaĵo. Kiam ni pensas ion, tiu unuopa pensata afero estas ideo.
Kontraste al ideo, la pensaĵo estas ĉio ajn pensata, ĉu unuope aŭ multope. Tial la ideoj estas la atomoj de la pensaĵo, kaj la pensaĵo estas kombinaĵo de ideoj.
Scienco prezentas agadsferon de homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objekta scio pri la realo; unu el formoj de socia konscio, inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, sumon de scioj, estante bazo por scienca mondbildo.
Estis diversaspecaj sciencoj:
- babilonia scienco - greka scienco - ĉina scienco - moderna scienco
Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en 16-17-a jc-oj. Dum historia evoluo scienco fariĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.
Klasifiko de la sciencoj
Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo.
Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj
Intersciencaj Kampoj
Michel FOULCAULT diras ke estas tri tipoj de sciencoj:
#Matematikaj kaj Fizikaj sciencoj, karakterizataj de dedutiva metodo kaj praveblaj hipotezoj;
#Sciencoj de kaŭzeco (biologio, lingvistiko, ekonomiko, kiuj serĉas pri la rilato inter kaŭzo kaj efiko inter nekontinuaj elementoj;
#Sciencoj de pensado (homaj sciencoj), kiuj disvolvigas la pensado de si-memo en komuna regno.
Terminologio
La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj:
-nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
- [http://www.eventoj.hu/steb/ scienca aplikado]
Vidu ankaŭ:
- Scienca metodo - Sciencistoja:科学ko:과학ms:Sainssimple:Scienceth:วิทยาศาสตร์zh-min-nan:Kho-ha̍k
La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro
Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana-
franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca
vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ
pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis
intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.
Matematika vortaro kaj oklingva leksikono
Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobrˇichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 8085853655. 21cm.
Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingi¸us de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la Emondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko.
La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la
tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn
terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel
statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj
terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn
estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas
unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp.
Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn
renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de
universitata scienca fako.
La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia
aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto,
kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej
bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate.
Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn.
Kategorio:EsperantoKategorio:Esperanto-kulturoKategorio:Esperanto-movadoKategorio:Enciklopedio de EsperantoKategorio:Enciklopedio de Esperanto MEdE-M
Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo BOURLET, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.)
O. SIMON.
Eksteraj Ligoj
- [http://www.math.uu.se/~kiselman/matstat.pdf Proponitaj ŝanĝoj pri matematiko kaj statistiko por la PIV]
- [http://www.geocities.com/matematikistoj/ TTT-ejo de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj]
als:Mathématiquesja:数学ko:수학ms:Matematiksimple:Mathematicsth:คณิตศาสตร์
Sir Karl Raimund POPPER, nask. en Vieno je la 28-a de julio1902, mort. en Londono je la 17-a de septembro1994 estas filozofo brita aŭstridevena kaj aŭtoro de la teorio pri malverigebleco.
http://it.wikipedia.org/upload/a/a8/Karlpopper.jpg
Atendante veran artikolon jen plej signifa resumo de lia ĉefa tezo:
"Teorio, kiu ne estas malpruvigebla de iu ajn evento elpensebla ece estas neniel scienca."
ja:カール・ポパー
Eksperimento
Eksperimento estas metoda provo kontroli aŭ pruvi hipotezon per observo de intence produktita fenomeno. Se oni volas uzi la rezultojn en la scienco, estas necese ke la eksperimento estas ripetebla, kaj donas (en samaj cirkonstancoj) ĉiam la saman rezulton.
Radio er en teknologi som tillater sending av signaler ved å modulereelektromagnetiske bølger. Disse bølgene trenger ikke et medium å forplante seg i, men brer seg gjennom luften og v
Harald V af Norge
Harald V (født 21. februar 1937) blev konge af Norge i 1991. Harald er søn af Olav V og Prinsesse Märtha af Sverige og blev født i Skaugum, nær Oslo. Han er den første norske konge som er født i landet siden kong Olav IV
Fanærozoikum Æonen Fanærozoikum (eller Fanerozoikum, Phanerozoikum) er den geologiske periode, hvor det rigeste dyreliv har eksisteret. Fanærozoikum betyder "Livets begyndelse", men det er misvisende, og i dag (2005) er livets begyndelse "skubbet" tilbage til æraen arkæikum i den første æon prækambrium.
Fanærozoikum dækker fra ca. 542 millioner siden, hvor diverse hårdskallede dyr først dukkede op og
Fanerozoikum Æonen Fanærozoikum (eller Fanerozoikum, Phanerozoikum) er den geologiske periode, hvor det rigeste dyreliv har eksisteret. Fanærozoikum betyder "Livets begyndelse", men det er misvisende, og i dag (2005) er livets begyndelse "skubbet" tilbage til æraen arkæikum i den første æon prækambrium.
Fanærozoikum dækker fra ca. 542 millioner siden, hvor diverse hårdskallede dyr først dukkede op og
Phanerozoikum Æonen Fanærozoikum (eller Fanerozoikum, Phanerozoikum) er den geologiske periode, hvor det rigeste dyreliv har eksisteret. Fanærozoikum betyder "Livets begyndelse", men det er misvisende, og i dag (2005) er livets begyndelse "skubbet" tilbage til æraen arkæikum i den første æon prækambrium.
Fanærozoikum dækker fra ca. 542 millioner siden, hvor diverse hårdskallede dyr først dukkede op og