Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Tero

Tero

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento. ---- Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun). La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema. Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969. Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun: Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj. ----

Vidu ankaŭ:

Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero ---- Kategorio:Sunsistemo ja:地球 ko:지구 ms:Bumi simple:Earth th:โลก zh-min-nan:Tē-kiû

Grundo

Grundo estas nivelo de mineraloj kaj organa materio sur la surfaco de la Tero. Preskaŭ ĉiu planto bezonas ioma da grundo por kreski. ĉernozjomo, sablo ja:土

Venuso


- Nomo: Venuso (Sol II)
- Diametro: 12.103,6 km
- Maso: 4,869·1024 kg (0,82 da tero)
- Loko: la 2-a planedo, 108,20 milionoj km for de la Suno (0,72 AU).
- Tago: 20 996,1 ks (243,01 tertagoj)
- Jaro: 19 414 ks (224,70 tertagoj)
- Gravito: 8,9 m/s2 (0,91 da tergravito)
- Koloro: blanka
- Temperaturo: 726 K (!!!)
- Atmosfero: 96% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 0,1% akvo
- premo: 90 000 mb (!!)
- Lunoj: 0
- Eltrovinto: antikvulo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
Venuso, frato de Tero kaj Marso, estas iomete pli malgranda ol Tero, sed multe pli varmega: la temperaturo sur la supraĵo de Venuso estas sufiĉe varma por fandi plumbon! Kvankam Merkuro estas pli proksime al Suno, Venuso estas pli varmega ĉar ĝiaj nuboj, kiuj ĉiam kovras la planedon, tenas tro multe de la hejto ricevita -- kiel aŭto staranta en la somera suno. La tiel-nomata forceja efiko. Tial, dum Marso ŝajne estas tro malvarma por subteni vivon, Venuso ŝajne estas tro varma. forceja efiko La belaj nuboj de Venuso ne estas de akvo, sed de sulfata acido. La aero estas plejparte de karbona dioksido kaj estas tre densa kaj peza. Fakte, ĝi estas tiel densa ke se vi starus sur Venuso, vi ŝajne starus je fundo de granda pelvo.karbona dioksido La venusa tago: la suno superiras en la okcidento kaj, post 4 termonatoj, subiras en la oriento (kvankam sub la dikaj nuboj de Venuso, la Suno estas nevidebla). Tiam sekvas 4 termonatoj da nokto. Simile al Tero kaj malsimile al Merkuro kaj Marso, la supraĵo de Venuso enhavas movantajn kontinentojn. La supraĵo estas kovrata de krateroj, vulkanoj, laffluoj kaj montoj. Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelo aŭ vesperstelo, ĉar ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko. Sed, malsimile al aliaj steloj, ĝi ne trembrilas. Venuso estis grava al la religio kaj kalendaroj de antikva Meksiko. Ĝi estis la stelo de la plumita serpenta dio, Kecalkoatlo. Pro ĝia beleco, la romianoj nomis ĝin laŭ la bela amdiino Venera. El la multaj robotoj senditaj al Venuso el Tero, la kvar plej sukcesaj estas Pioneer (usona) en 1978, Venera 15 & 16 (rusaj) dum 1983-84 kaj Magellan (usona) dum 1990-94. Magellan iris ĉirkaŭ Venuso por mapi ĝian supraĵon per radaro, verkante la plej detalan mapon, kiun ni nun havas. Magellan uzis la atmosferon por bremsi kaj stiri, tekniko konata kiel aerobremsado. Je oktobro 1994, Magellan falis en la atmosferon, kie ĝi estis detruita de la atmosfera premo. ---- Kategorio:Sunsistemo ja:金星 ko:금성 ms:Zuhrah simple:Venus (planet) th:ดาวศุกร์

Vivo

vivo

<1> biologie

En biologio vivo estas specifa funkcio de biologia estaĵo. La sekvaj kapabloj kaj ecoj estas la kondiĉoj de la biologia vivo kaj karakterizas ĉiun vivantan estaĵon: :
- metabolo :
- reproduktado :
- ŝanĝiĝo de la genetika informaro :
- konsisto el unu aŭ pluraj ĉeloj :
- ekzisto de certaj strukturoj ene de la ĉelo(j) :
- biokemiaj reakcioj. Legu pli> Komparu kun: kresko, ... ----

<2> individue

Se ni enfokusigas individuon, vivo prezentiĝas ankaŭ kiel la sumo de ĉio farita kaj spertita dum la periodo inter nasko kaj morto. Legu pli> Komparu kun: biografio, nasko, infanaĝo, junaĝo, maturaĝo, maljunaĝo, morto ----

<3> figure

En figura signifo vivo estas sinonimo por aktiveco, vigleco, movopleneco. Legu pli> Komparu kun: ... ----

Citaĵoj

Ludwig Wittgenstein rilatigas <1> kaj <2> tiel: :"Ni sentas, ke eĉ kiam ĉiaj ajn sciencaj demandoj estos responditaj, ja tamen niaj vivproblemoj ankoraŭ eĉ ne estos ektuŝitaj." Kaj Charlotte Bühler komentas: :"Dum ni biologie regresas, :biografie ni progresas." Legu pli> ---- ja:ライフ

Bakterio

Biologio > Prokariotoj > Bakterio < Mikrobo < Bacilo < Viruso ---- Viruso Bakterio -- ano de unu de la du prokariotaj grupoj. Kiel ĉiuj prokariotoj, ili estas unuĉelaj mikroboj kaj ne havas ĉelkernojn. La inventinto de la mikroskopo, Antoni VAN LEEUWENHOEK eltrovis la bakteriojn en la 17-a jarcento, tamen ili estis plejparte ignorataj ĝis la malfrua 19-a jarcento, kiam sciencistoj kiel Louis PASTEUR eltrovis, ke bakterioj estas la kaŭzo de multaj malsanoj. Bakterioj tamen ne nur kaŭzas malsanojn. Ili ankaŭ kaŭzas multajn bonajn aferojn. Ekzemple, ni ne povus digesti nian manĝaĵon sen la helpo de bakterioj. Antau la jaro 1977, sciencistoj kredis, ke ĉiuj prokariotoj estas bakterioj. Tamen oni nun scias ke ekzistas du grupoj -- la bakterioj kaj la arkioj. Kategorio:Vivaĵoj ja:真正細菌 ko:세균 th:แบคทีเรีย

Animalo

Animaloj (teknike metazooj) estas organismoj kiuj konsistas el pli ol unu ĉelo (multĉelulo), kies ĉeloj estas eŭkariotaj (kun vera nukleo), kiuj malkiel plantoj ne posedas celulozajn ĉelmurojn nek la eblon fari fotosintezon (ne havas kloroplastojn), ktp. Zoologio estas la scienco pri animaloj. Oni povas dividi la animalojn je la sekvantaj grupoj (notu ke en preskaŭ ĉiu zoologia libro estas iom diferenca disdivido de la animala regno): :duflankuloj (scienc-latine Bilateria) - preskaŭ ĉiuj "kutimaj" animaloj, inkluzive ĥorduloj; :kniduloj (Cnidaria) - hidrozooj, maranemonoj, koraluloj, meduzoj; :ktenoforoj (Ctenophora); :miksozooj (Myxozoa, ankaŭ konsiderata kiel protistoj); :plakozooj (Placozoa); :sponguloj (Porifera) - spongoj.

Vidu ankaŭ


- Listo de taksonoj de animaloj Kategorio:Animaloj Kategorio:Zoologio ja:動物

Skarabo

Zoologio > Insekto > Koleopteroj > Skarabedoj ---- Genro el familio skarabedoj (Scarabaeus), karakterizata per lamenformaj kornoj kaj metanta la ovojn en sterkoglobetojn. Skarabo estis grava religia simbolo en la Antikva Egiptio (n.B.: Skarabedoj estas unu familio de Koleopteroj. Koleopteroj estas la plej granda grupo da insektoj, kaj inkluzivas kvardek procentojn da ĉiuj animalaj specioj, proksimume 350,000.) La filmo Microkosmos montras scenon, en kiu skarabo rulas sian bovfekan globeton. Oni haltigis ĝin per pikilo antaŭ la globeto, kaj la skarabo provas kaj poste eltrovas manieron elturniĝi kaj pluiri. La plej eksterordinara afero tamen ne videblas en la filmo: Por filmi tiun scenon, oni devis refari plurfoje la okazon: kaj la skarabo jam travivinte la saman situacion, ĉiufoje elturniĝis pli kaj pli rapide! Tio montras, ke akiro de sperto kaj profito eblas ĉe la insektoj.

Koperniko

Astronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Koperniko ----
Dosiero:copernicus.jpg
Nikolao KOPERNIKO (19-a de februaro 1473 - 24-a de majo 1543) (latine: Copernicus; pole: Mikołaj Kopernik en lia tempo germane: Nikolaus Koppernigk), pola astronomo, verkis la libron De revolutionibus orbium coelestium, en kiu li tezis suncentrismon (heliocentrisma): la Tero kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno. La libro estis eldonita je lia morto en 1543; eble li ne eldonis ĝin dum sia vivo pro timo al la Eklezio kiu kredis la sistemon de Ptolemeo (kiu metas la Teron en la centro, ne la Sunon). Aŭ eble li timis la mokadon de profesoroj, kiuj tiam ankaŭ kredis al Ptolemeo. Post lia morto, la Eklezio traktis lian teorion kiel konvena matematika fikcio (laŭ la antaŭparolo de Osiandro), sed dum 1611-32 Galileo eltrovis la pruvon por la teorio en la ĉielo per teleskopo. Galileo fariĝis frua kaj forta evangeliisto de la sistemo de Koperniko, sed iuj el liaj pruvoj malpravis (precipe lia pruvo per tajdomovo). Lia evangeliado fine tiris la atenton kaj koleron de la Eklezio sur lia kapo. En 1616, la Eklezio malpermesis la libron de Koperniko (ĝis 1822), kaj en 1633 ĝi fermis la buŝon de Galileon. Fizike, la teorio de Koperniko estis ridinda kaj neebla: la regnanta fiziko de la tago estis la fiziko de Aristotelo, kiu metis la Teron en la centro de la universo ne pro naiveco aŭ homa vanteco, sed pro la natura elveno de naturo mem: la mondo konsistas de kvar elementoj (tero, akvo, fajro, aero), kiu nature moviĝas al la centro de la Tero aŭ fore: aero fluas, fajro supreniras, akvo falas kaj tero alfundiĝas. Ĉar tero nature moviĝas al la centro de la universo, ĉe tia centro estas, tute atendite, la Tero mem, kovrita de maroj de akvo. La Suno kaj la planedoj, dume, konsistas de kvina elemento, la kvintesenco, kiu nature cirkliras ĉirkaŭ la centro, la Tero. Cirklirado, laŭ Aristotelo, estas la plej perfekta moviĝo. Ĉi tiu lasta supozo de Aristotelo estis konservita en la sistemo de Koperniko, kaj fariĝis la ĉefa difekto de la teorio. Matematike, la teorio de Koperniko estis pli facila ol tiu de Ptolemeo, sed ne pli preciza aŭ eĉ pli simpla: same kiel Ptolemeo, Koperniko uzis multe de cirkloj kaj cirkloj en cirkloj por modeli planedan movon. Kial? Ĉar la radika eraro de Ptolemeo ne estas lia loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion kiu metus la Teron en la centro. Kontraŭe, lia radika eraro estas tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Kaj Koperniko simile eraris! Okcidentanoj, sekvinte Aristotelon, kredis ke ĉiela movo estas sendifekta, tial ĝi konsistas el cirkloj. Tial la teorio de Koperniko ne povis tute venki ĝis Keplero anstaŭigis elipsojn. La venko de Koperniko ne nur renversis Ptolemeon, sed, pli grave, Aristotelon. Pro tio, ĝi necesigis novan fizikon, la fiziko de Neŭtono. Ĝi ankaŭ renversis la filozofion kaj sciencon de Aristotelon kaj, tiele, malfermis la pordon por la moderna scienco de Galileo, Bakono kaj Kartezio kaj, post tempo, por modernismo. Koperniko ne estis la unua kiu hipotezis suncentrismon: antaŭ du mil jaroj, la greka astronomo Aristarĥo ankaŭ proponis ĝin. En 1530, Koperniko kalkulis, ke la longecon de la jaro estas 365,2425 tagoj (365 tagoj 05:49:29). Tio fariĝis la fakta bazo de la gregoria kalendaro. ---- KOPERNIKO, Nikolao ja:ニコラウス・コペルニクス ko:니콜라우스 코페르니쿠스 th:นิโคเลาส์ โคเปอร์นิคัส

Universo

Universo estas tutaĵo de ĉio, kio ekzistas. Universo estas ĉiu lumo, materio kaj energio ekzistanta en tempo kaj spaco. Laŭ Paskalo, universo estas sfero, kies centro estas ĉie kaj cirkonferenco nenie. Ĝi estas samsignifa termino kiel "mondo". Oni multe disputis, ĉu la mondo estas eterna aŭ kreita. Supozita aĝo de la universo estas 10-20 miliardoj jaroj. Oni supozas la bazteorio pri la kreiĝo de la universo - teorio de Praeksplodo kun poioma plivastigo de la universo, kontraste al la teorio de statika universo.

Mitoj pri la origino de la universo

La homoj pleje interesiĝadis pri sakramentoj de la kreado de universo. Diversaj popoloj ĝin klarigis diversmaniere.
- Laŭ kredoj de antikvaj grekoj, komence ekzistis nur senlima kaj malhela kaoso, kiu naskis la tutan universon, inter ili senmortajn diojn. Unue aperis tero-diino - Gaja. Gaja naskis ĉion kio kreskas kaj vivas sur la tero. Sub la tero, ĝuste en tiu profundo, en kiu distanco foras de ni Urano - alta ĉielo, aperis Tartaro - eterna obskuro, Eroso - viviga amo, Erebo - malhelo kaj Niktu - malhela nokto. Erebo kaj Niktu naskis lumon - Etero kaj hela tago - Hemera. Lumo disvastigis tra la Tero kaj aperis tago kaj nokto.
- Japanoj kredis ke universo estis kreita de ĝemelaj dioj Izanaki kaj Izanami. Ili longtempe kun pacienco miksadis stelpintan bastonon en kota lago. La koto iom po iom densiĝis kaj poparte komencis disfali flanken. Malgrandaj faskoj iĝis insuloj kaj grandaj - materikoj. Poste la tero kovriĝis de herboj, arboj kaj floroj.
- Sumeroj kredis ke universo An-ki estis kreita jene: komence estis nur oceano. En ĝi embriiĝis ĉielarko kaj glata tero. Ĉielarkon alpropriĝis An, dio de ĉieloj, kaj la teron - Enlil, dio de la tero. Inter ili kreiĝis atmosfero kun ĉielaj astroj: suno, luno, planedoj kaj astroj. Subtera mondo fariĝis propraĵo de Ereŝkigal.
- Hindoj tiel imagis la kreadon de universo: komence de senmova obskuro kreiĝis akvo. Ankoraŭ ne ekzistis suno, luno kaj astroj. Akvo naskis fajron. Fajra varmo naskis oran ovon, kiu dum unujarlonga tempo naĝadis en la maro. Poste ĝi dispartiĝis en du partoj kaj supra parto iĝis ĉielo, malsupra - tero. De la ovo eliris supera dio de hindoj - Brahma. Brahma dislokigis aeron inter ĉielo kaj tero, limigis teron de akvo kaj kreis tempon. Tiel kreiĝis universo.
- Nordamerikaj indianoj pensis, ke universon kreis saĝa korvo. Komence ĉie estis senlima akva spaco kaj disĵetitaj ŝtonoj. Korvo kolektadis ŝtonojn per sia beko kaj ĵetadis en la akvo. Tiel kreiĝis tero. La korvo kovris ĝin per arboj, floroj kaj herboj, ĵetis fiŝojn en akvo, birdojn kaj animalojn en la tero. Kaj laste, de la argilo faris unuajn viron kaj virinon.
- Laŭ mitoj de centramerikaj aztekoj, blankvizaĝa dio Kecalkoatl kreis universon.
- Laŭ mito de sameoj, universo estis kreita dum batalo de bono kaj malbono. Supera dio, bonkora kaj malavara Jubmel volis ke en la tero fluu laktaj riveroj, en lagoj anstataŭ akvo estu lakto, ĉiu herbo havu bongustan beron, sed malbonkora Perkel kontraŭstaris al lia volo. Pro tio universo estas tia, kian ni havas hodiaŭ. Perkel faris ĉenon kaj kaptis Jubmel, sed bonkora dio sin liberiĝis kaj nun Perkel estis kaptita. Batalo inter bono kaj malbono daŭras ĝis hodiaŭ, ĉar ankaŭ Perkel liberiĝis...

Sciencoj esplorantaj universon:

:Kosmologio - Scienco pri la ĝeneralaj leĝoj regantaj la universon, pri ĝiaj fizikaj kaj filozofiemaj principoj. :Kosmogonio - Teorio, doktrino pri la origino kaj formigo de la universo. ---- Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo
[M]: Materio ~ Kampo (fiziko) kaj Energio ~ Kosmo ~ Tero ~ Naturo ~ Abstrakta Mondo ms:alam_Semesta ja:宇宙 simple:Universe

Aŭstralio

Geografio > Oceanio > Aŭstralio < Kontinento ---- Aŭstralio estas la plej malgranda kontinento en la suda hemisfero. Aŭstralio ankaŭ estas lando sur la kontinento Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj multnombraj insuletoj.
  • Landkodo: AU.
  • E-nomo: [o] Aŭstralia Komunumo.
  • Nacia nomo: [o] Commonwealth of Australia.
  • Areo: 7.682.300 kv.km. Naturo: 40% de la teritorio estas tropikoj, unu triono - dezerto.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio - federacia parlamenta ŝtato.
  • Adm. divido: 6 ŝtatoj kaj 2 teritorioj.
    - Kvinslando - ĉefurbo Brisbano
    - Novsudkimrujo - ĉefurbo Sidnejo
    - Okcidentaŭstralio - ĉefurbo Perto
    - Sudaŭstralio - ĉefurbo Adelajdo
    - Tasmanio - ĉefurbo Hobarto
    - Viktorio - ĉefurbo Melburno
    - Norda Teritorio - ĉefurbo Darvino
  • Eksteraj Teritorioj:
    - Aŝmora kaj Kartia Insuloj
    - Aŭstralia Antarkta Teritorio
    - Kokosinsuloj
    - Koralmaraj Insuloj
    - Kristnaskinsulo
    - Norfolkinsulo
    - Makvora Insulo
  • Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a (Elizabeth II) (ekde 1952), kiu en la lando estas prezentita de General-guberniestro.
  • Leĝdona organo: duĉambra parlamento (224 membroj).
  • Ĉefurbo: Kanbero (331 mil).
  • Urboj: Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln).
  • Loĝantaro: 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73%, angloj 6%, italoj 4%, aborigenoj - 228 mil.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Kredantoj: 26% katolikoj, 24% anglikanoj;
  • Ekonomiko: per ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrokulturo. La lando havas grandan provizon de energetika kaj minerala krudaĵoj.
  • Monunuo: aŭstralia dolaro;
  • GNP: totala - 384 mlrd $; pokapa: 18.720 $.
  • Nacia festo: 26a de Januaro - tago de Aŭstralio.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Historio: Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj akceptis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis ekzistantan sistemon.
  • Heredaĵo: Cacadoo-nacia parko, Granda bariera rifo, Tasmania rezervejo, Vilandra lagregiono.
La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono. La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda." La aŭstralianoj ofte diras, ke sia lando estas "sube," (angle "down under." ) Willem JANZ (1606) kaj Abel TASMAN (1642), nederlandanoj, kaj la Ŝipestro James COOK (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18,783,551 loĝantojn (2000). La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo. Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon. La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40,000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40,000 homoj de raso miksta. -----

Esperanto en Aŭstralio

Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.
- Teresa Metherall (1923-2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio. (rimarku - la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala) EdE-A > Aŭstralio Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado. Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando. Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon. Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn. Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain--Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA. Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis star-igi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la dez-iron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Mere-dith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Uni-versitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj. Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj. L. E. THOMSON

vidu


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
- [http://www.anbg.gov.au/anbg/esperanto/ Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro] Biblio: title: "BOOMERANG COLLECTION ", éditions du Pécari, author: Serge d'Ignazio : ©2004 - http://www.atlantica.fr ISBN 2-91284-835-0 (version française) - ISBN 2-912848-41-5 (english version) Kategorio:kontinentoj Kategorio:Aŭstralio ja:オーストラリア ko:오스트레일리아 minnan:Ò-tāi-lī-a ms:Australia simple:Australia th:ประเทศออสเตรเลีย

Geno

Geno estas ero el genetikaj informoj transdonita de individuo al sia idaro per seksa aŭ senseksa reproduktiĝo. La plej simpla geno konsistas el acidnuklea fragmento kodanta nuran proteinon aŭ RNA (ekster alternativa splisado). Tuta genaro de individuo estas genomo. Pli ĝenerale, la termino estas uzata rilate transdonadon kaj heredon de identigeblaj apartaj karakteroj. Geno do estas genetika informero kiu ebligas sintezon de polipeptido. Geno karakteriziĝas laŭ sia nukleotida sinsekvo kaj estas DNA-regiono kiu kodas sinmoveblan produktaĵon (bv-u vidi ankaŭ la paĝon pri Genetika Kodo). Ĉi-produktaĵo estas ekz. proteino (kiel okazas por plejmultaj el la genoj) aŭ RNA (ekz. la genoj kiuj kodas por rRNA kaj tRNA). La ĉefa karakterizo de geno ĉiukaze estas ke la produkto moviĝas de la sintez-loko kaj agas aŭ restas aliloke. La genoj divideblas inter:
- Strukturaj genoj;
- Reguligaj genoj. Reguligaj genoj respondecas pri la formado de produktaĵoj kiuj estas liberaj trairi alialoken en la ĉelo - la produktaĵoj nomiĝas trans-agaj faktoroj (malkiel cis-agaj elementoj). Ekzemplo de trans- agaj faktoroj estas la transskrib-faktoroj (kiuj gravas por transskribado de DNA al RNA - TAFoj, RNA polimerazo, kaj aliaj), subpremaj proteinoj, ktp. Vidu ankaŭ: Genetike modifitaj organismoj.
organismoGen-kvantobazparoj
Planto<50000<1011
Homo350003x109
Muŝo120001.6x108
Fungo60001.3x107
Bakterio500-60005
- 105-107
Mycoplasma genitalium500580.000
DNA viruso10-3005000-200.000
RNA viruso1-251000-23.000
Virojdo0-1~500
Priono0;0
ja:遺伝子 ko:유전자 simple:Gene th:หน่วยพันธุกรรม Kategorio:Genetiko

Bakterio

Biologio > Prokariotoj > Bakterio < Mikrobo < Bacilo < Viruso ---- Viruso Bakterio -- ano de unu de la du prokariotaj grupoj. Kiel ĉiuj prokariotoj, ili estas unuĉelaj mikroboj kaj ne havas ĉelkernojn. La inventinto de la mikroskopo, Antoni VAN LEEUWENHOEK eltrovis la bakteriojn en la 17-a jarcento, tamen ili estis plejparte ignorataj ĝis la malfrua 19-a jarcento, kiam sciencistoj kiel Louis PASTEUR eltrovis, ke bakterioj estas la kaŭzo de multaj malsanoj. Bakterioj tamen ne nur kaŭzas malsanojn. Ili ankaŭ kaŭzas multajn bonajn aferojn. Ekzemple, ni ne povus digesti nian manĝaĵon sen la helpo de bakterioj. Antau la jaro 1977, sciencistoj kredis, ke ĉiuj prokariotoj estas bakterioj. Tamen oni nun scias ke ekzistas du grupoj -- la bakterioj kaj la arkioj. Kategorio:Vivaĵoj ja:真正細菌 ko:세균 th:แบคทีเรีย

Oksigeno

= O2 - oksigeno =
- Simbolo: O2
- Atomnumero: 8
- Atompezo: 15,9994
- Kemia Serio: nemetalo
- Bolpunkto: -183,0 oC (je atmosfera premo)
- Fandpunkto: -218,4 oC
- Denseco: 1 429 g/m3
- Eltrovinto: Carl SCHEELE kaj Joseph PRIESTLEY, ĉ. 1775 La svedo Carl Wilhelm SCHEELE kaj la anglo Joseph PRIESTLEY malkovris la elementon oksigenon ĉirkaŭ la jaro 1775. La franco Lavoisier ĝin nomis oksigenon (oxys: acidon greke; kaj gignomai: faranto greke.) Oksigeno estas senkolora, senodora, sengusta gaso. Ordinara oksigena molekulo havas du oksigenajn atomojn (O2). Ozono havas tri oksigenajn atomojn (O3) Preskaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj bezonas oksigenon por vivi. Ni povas vivi nur plurajn minutojn sen oksigeno. Oksigeno donas al ni varmon kaj energion. Ĝi ebligas la bruligon de la fueloj kiel gaso, benzino, oleo, mazuto, karbo, kaj ligno. Ĉirkaŭ la kvinona parto de la tera atmosfero estas oksigeno. Preskaŭ la duono de la pezo de la teraj rokoj kaj mineraloj kaj 89% de la pezo de akvo (H2O) estas oksigeno. Se oni kalkulu la nombron de atomoj, oksigeno estas la plej abunda elemento sur Tero. Plantaj ĉeloj uzas oksigenon, sed ili ankaŭ faras oksigenon en la proceso de fotosintezo. La ŝtala industio uzas oksigenon por produkti ŝtalon. Veldistoj uzas oksigenon por havi varmegan flamon (je 3300C). Oni uzas likvan oksigenon en spacroketoj. Vidu ankaŭ: perioda tabelo Kategorio:Kemiaj elementoj als:Sauerstoff ja:酸素 ko:산소 ms:Oksigen simple:Oxygen th:ออกซิเจน

Viruso

Bakterio - Mikrobo - Bacilo Vidu ankaŭ: komputika viruso. ---- Viruso estas pseŭdovivaĵo, kiu reproduktas sin per parazitado je iu viva ĉelo. Ĝi reprogramas la ĉelon per genetika materialo (RNADNA). Virusoj
- dsDNA Virusoj (duopa-ĉenaj DNA-Virusoj)
- ssDNA Virusoj (unuopa-ĉenaj DNA-Virusoj)
- ssRNA retroidovirusoj (ssRNA retrovirusoj)
- dsDNA retroidovirusoj
- dsRNA Virusoj (duopa-ĉenaj RNA-Virusoj)
- (-)ve ĉensencaj ssRNA Virusoj
- (plus)ve ĉensencaj ssRNA Virusoj Ankoraŭ ne atestataj kiel faktaj virusoj:
- Prionoj (nur ŝanĝitaj proteinoj, sen nuklea acido, atakas vertebrulojn)
- Satelitoj (atakas plantojn, vertebrulojn, nevertebrulojn, kaj fungojn)
- Virojdoj ("virusoj" kiuj atakas plantojn kaj konsistas treeble el nuda DNA) Kategorio:Biologio als:Virus (Medizin) ja:ウイルス ko:바이러스 ms:Virus simple:Virus

Meduzo

Aperintaj antaŭ 700 milionoj da jaroj, la meduzoj enviciĝas inter la unuaj vivestajoj, kiuj aperis sur nia planedo. Oni nombras inter 3500 kaj 4000 specioj de meduzoj longaj de 2 centimetroj ĝis 3 metroj. La meduzoj loĝas en ĉiuj maroj, ĝis 300 metrojn sub la surfaco, sed eblas renkontiĝi kun ili ankaŭ en lagoj kaj riveroj. Ilia vivodaŭro varias inter kelkaj monatoj kaj unu jaro. La korpo de meduzo estas nur sako el travidebla gelatenaĵo enhavanta 95% da akvo. La besto spiras osmoze, solvante la oksigenon el la akvo, kiu penetras ĝian korpon tra ĝia "haŭto", pli ĝuste membrano. Ĝia digesta aparato similas al simpla poŝo, kies nura aperturo utilas kaj kiel buŝo kaj kiel anuso. Tiu "stomako" estas tegita per gastraj filamentoj sekreciantaj potencajn enzimojn, kiuj "likvigas" la predojn. La fekaĵoj eliras sub formo de etetaj buloj. La meduzoj havas nek ostojn, nek koron, nek pulmojn, nek nervojn, nek cerbon. Ĉe la bazo de la tentakloj troviĝas sentorganoj, kiuj rolas kiel miniaturaj okuloj celante kontroli la flosadon de la meduzo en la maro. Seksaj glandoj ĉirkaŭas ĝian stomakon. La inaj giandoj fabrikas ovolojn kaj la viraj spermatozoojn. Ambaŭ reproduktaj ĉeloj estas ellasataj en la akvo, kie ili elturniĝas por interfekundiĝi. La meduzoj moviĝas kunstreĉante sian ombrelon. Tiel, la akvo malantaŭe elĵetita antaŭenpuŝas la beston, kiel fuzaĵo propulsas raketon. La meduzoj estas danĝeraj predantoj. Ili voras la krustulojn kaj mikroorganismojn, kiuj formas la zooplanktonon; ili ankaŭ frandegas alvusojn kaj fiŝojn. Dotita de nesatigebla apetito, unu meduzo senpene englutas 10 etajn haringojn pohore. Fine, la meduzoj posedas originalan kaj efikan armilon, kiu konsistas el miloj da kapsuloj entenantaj venenon. Tiun bruluman likvajon ili injektas per mikroharpunoj. Je la pli malgranda ektuŝo la viktimo estas paralizita en kelkaj eroj de sekundo. Plej ofte tiu danĝera marbesto kaŭzas ĉe la homo brulvundojn aŭ dolorajn kramfojn muskolajn. Tamen kelkaj meduzoj, kiel la terura "marvespo", kapablas mortigi homon, kiam ĝia veneno blokas la spiradon kaj sangocirkuladon. Estas do malkonsilinde tuŝi la tentaklojn de meduzoj engrundiĝintaj sur la sablo de la strandoj, kiuj eĉ mortaj gardas sian urtikecan povon. Kontakto 1996/4 Kategorio:Senvertebruloj

Tentaculat

The Tentaculat is considered to be the most fear-inducing member of the alien ranks in the X-COM universe. Although it possesses no ranged attack capability and can use no conventional weapons, it can however attack though more insidious means. The attack of a Tentaculat does not normally cause any damage to its subject (exceptions being attacks on HWP's and other aliens), instead it transmutes the unfortunate soul into a mindless zombie creature which may attack in a similar manner to the Calcinite. This is not the end of things though, as when this zombiefied thing is destroyed a newly hatched Tentaculat rises from its corpse to start the cycle again. These fearsome creatures are usually found in the company of Lobster Men and Tasoth, but have been observed with most of the alien races, and only ever in underwater locales. They are always present throughout both Base and Artifact sites, and often accompany high ranking aliens on the larger vessels. The average Tentaculat is very swift and has the ability to hover at any depth it desires. It has a high degree of intelligence, and has no difficulty in pinpointing X-COM troops even in the inky depths. It also has formidable resistance to Molecular Control attacks. Its main weakness, however is explosives. Any explosive damage received by a Tentaculat is increased by 50%, and most other weaponry affects it normally. Category:X-COM races

sms spalacze tuszczu online slots kreatyna cheap tickets










































:: RELATED NEWS ::
Alos (Ariège)
Alos to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Midi-Pyrénées, w departamencie Ariège. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 136 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 6 osób/km² (wśród 3020 gmin regionu Midi-Pyrénées Alos plasuje się na 927. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejscu
Alzen
Alzen to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Midi-Pyrénées, w departamencie Ariège. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwały 113 osoby, a gęstość zaludnienia wynosiła 6 osób/km² (wśród 3020 gmin regionu Midi-Pyrénées Alzen plasuje się na 950. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejsc
Antras (Ariège)
Antras to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Midi-Pyrénées, w departamencie Ariège. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 60 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 3 osób/km² (wśród 3020 gmin regionu Midi-Pyrénées Antras plasuje się na 1003. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miej
Appy
Appy to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Midi-Pyrénées, w departamencie Ariège. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 7 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 1 osób/km² (wśród 3020 gmin regionu Midi-Pyrénées Appy plasuje się na 1056. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejscu 1
Arabaux
Arabaux to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Midi-Pyrénées, w departamencie Ariège. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 47 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 10 osób/km² (wśród 3020 gmin regionu Midi-Pyrénées Arabaux plasuje się na 1016. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na m
Argein
Argein to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Midi-Pyrénées, w departamencie Ariège. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwały 164 osoby, a gęstość zaludnienia wynosiła 15 osób/km² (wśród 3020 gmin regionu Midi-Pyrénées Argein plasuje się na 899. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na mie
Arignac
Arignac to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Midi-Pyrénées, w departamencie Ariège. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 626 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 71 osób/km² (wśród 3020 gmin regionu Midi-Pyrénées Arignac plasuje się na 506. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na m
Arnave
Arnave to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Midi-Pyrénées, w departamencie Ariège. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwały 153 osoby, a gęstość zaludnienia wynosiła 18 osób/km² (wśród 3020 gmin regionu Midi-Pyrénées Arnave plasuje się na 910. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na mie
Arrien-en-Bethmale
Arrien-en-Bethmale to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Midi-Pyrénées, w departamencie Ariège. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 89 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 6 osób/km² (wśród 3020 gmin regionu Midi-Pyrénées Arrien-en-Bethmale plasuje się na 974. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod wzglę
Arrout
Arrout to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Midi-Pyrénées, w departamencie Ariège. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwały 64 osoby, a gęstość zaludnienia wynosiła 21 osób/km² (wśród 3020 gmin regionu Midi-Pyrénées Arrout plasuje się na 999. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miej
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org