Biologio > Zoologio > Vertebruloj > Reptilioj
----
Reptilioj (Reptilia) estas klaso de vertebruloj inter amfibioj kaj birdoj, kun ŝanĝiĝanta korpotemperaturo, spirantaj per pulmoj. Kelkaj estas senpiedaj, aliaj posedas kvar mallongajn krurojn, tial ili rampas ĉe la tero kaj estas komunuze nomataj rampuloj pro ĉi tiu kvalito. Reptilihaŭto estas seka kun malgranda nombro da glandoj, epidermo tre korniĝinta; ĝi estas ŝatata por produktado de valizoj.
Reptilioj estas klasifikataj je ordoj:
Testuduloj, Rinĥocefaloj, Skvamuloj, Iĥtiosaŭruloj, Dinosaŭroj, Krokodiluloj, Teromorfoj
Kiam oni konsideras la evoluon de reptilioj ("rampuloj"), estas pli logike grupigi ilin en:
Grupo 1 (testud-devenaj):
- Testuduloj (testudoj);
Grupo 2 (lacert-devenaj):
- Lacertojn (igvanoj, etaj lacertoj, kameleonoj/ĥameleonoj, serpentoj, ktp);
- Krokodiluloj (krokodiloj, aligatoroj, gavialoj) kune kun Birdoj.
geko, akva varano, blua igvano
La trionikso (Trionyx steindachneri) el la ordo de testuduloj kaj familio de testudedoj troviĝas en Gŭangdong, Gŭangŝji, Junnan kaj Gujĝoŭ de Ĉinio. Ĝi kun longeco de 40-50 cm. havas longan rostron kun naztruoj sur ties pinto, malgrandajn okulojn kun rondaj pupiloj kaj po unu grandan verukon ambaŭflanke de sia kolobazo. Ĝia korpo estas kovrita de mola haŭto sen kornecaj platoj. En la antaŭa rando de ĝia dorshaŭto estas vico da dikaj verukoj. Ĝia dorso estas olivverda aŭ brungriza kun nigraj makuloj kaj ventro helflava. Ĝi povas enŝovi siajn kapon kaj longan kolon en la karapacon. Ĝi posedas platajn membrojn, kiuj havas po kvin fingrojn kun tri ungoj. Membrano bone kreskanta interligas la fingrojn. La virbesto havas pli platan korpon kaj pli longan voston, kies fina parto vidiĝas el la karapaco, kaj estas tute male por la ina.
La besto vivas en riveroj, lagoj, basenoj kaj pli grandaj monttorentoj de la suda parto de Ĉinio. Ĝi povas rapide eniĝi en ŝlimon ĉe akvofundo. Tage ĝi ŝatas sin sunumi surakve kaj nokte aktivadas surborde. Ĝi rapide naĝas kaj nutras sin per fiŝoj, salikokoj, kobitidoj, helikoj `kaj lumbrikoj, kaj ankaŭ akvaj herboj. Jen la lokanoj priskribas ĝian vivkutimon tiel: "Ĝi surbordiĝas dum printempa akvoŝveliĝo, kuŝas en la ombro de arbo dum varmega somero, sin kaŝas en ŝtonkaverno dum malvarmeta aŭtuno kaj ehiras en profundan lagon dum frosta vintro." Ĝi demetas ovojn inter majo kaj aŭgusto. Tiam ĝi kutime surteriĝas en nokto kaj fosas kavon ĉ. 10 cm. profundan per la malantaŭaj membroj en ŝirmita kaj sunplena loko sur plaĝo. Ĝi ĉiufoje ellasas kelke aŭ dekojn da ovoj laktblankaj kaj preskaŭ rondaj kun diametro de 2-3 cm., larĝeco de 2 cin. kaj pezeco de 10 gramoj. Post natura kovado de ĉ. du monatoj la idoj eloviĝas kaj rampas en akvon. Vintre de novembro ĝis la venonta marto la besto restas en aroj surfunde sen manĝi kaj moviĝi ĝis la alveno de varmeta printempo.
Verda kelonio
La verda kelonio (Pelochelys bibroni) el la ordo de testuduloj kaj familio de testudedoj troviĝas en Junnan, Ĝjangsu, Ĝeĝjang, Fuĝjan, Gŭangdong kaj Gŭangŝji de Ĉinio. Ĝi longas 26-72 cm. kaj eĉ pli ol unu metron. Ĝia ronda karapaco kun dissemitaj verukoj estas nigreverda kaj la brusto blanka. Ĝi havas platajn membrojn kun membrano inter la fingroj. La eksteraj randoj de la antaŭaj membroj kaj la membrano estas blankaj. Mallonga estas ĝia rostro, duone longa kiel la diametro de ĝia okulo. Ĝi havas larĝan buŝon. La kornecaj elstarajoj sur ĝiaj makzeloj funkcias kiel dentoj. La kornecaj kirasoj sur la dorso kaj la ventro estas kunligitaj per ligamento, en kiujn povas esti entiritaj la kapo kaj kolo.
La bestoj vivas en klaraj kaj profundaj riveroj de suda Ĉinio. Ĉar ilia kiraso surhavas protektan koloron, ili estas malfacile troveblaj de aliaj bestoj en akvo. Ili nutras sin per malgrandaj fiŝoj, salikokoj kaj moluskoj. Pro malrapida metabolo ili povas resti sen manĝi dum pluraj monatoj aŭ eĉ pli longa tempo. Ili estas sentivaj al media temperaturo. Kiam la temperaturo tro malaltiĝas aŭ tro altiĝas, ĝi sin kaŝas en sablon por travintri aŭ serĉas kavernon por somerumi. Kiam al ĝi mankas nutraĵo, ĝi dormadas kelkajn monatojn nenion manĝante. Ĝi ŝatas loĝi en akvofundo. La dika kuniga histo ĉe la kirasrando faciligas al ĝi enŝlimiĝi. De majo ĝis aŭgusto ili fekundiĝas, demetante kelke, eĉ dekojn da ovoj ĉiufoje sur plaĝo. Post ovodemetado ili plenigas la kavon per sablo. Post du-monata natura kovado la idoj eloviĝas kaj mem rampas en akvon. Estas interese: se la bestoj demetas ovojn en tre alta loko, do la venonta superakvo nepre estos granda, se male, do laa superakvo estos ne granda. Ili ĉiuj ellasas ovojn en lokoj de la sama nivelo.
Kavokarapaca testudo
La kavokarapaca testudo (Testudo impressa) el la ordo de testuduloj kaj familio de testudedoj troviĝas en Junnan kaj Hajnan-insulo de Ĉinio kaj videblas ankaŭ en montregionoj de Tajlando, Birmo, Vjetnamio kaj Malaj-duoninsulo. Ĉinio akiris la unuan kavokarapacan testudon en somero de 1964, en la urbo Hajkoŭ, Hajnan-insulo. Ĝia karapaco longas 212 mm., larĝas 151 mm. kaj altas 89 mm. Ĝiaj antaŭaj membroj havas po kvin ungojn. Inter ĝiaj fingroj ne estas membrano. Ĝi havas paron da brakŝildoj, kaj ĉiuj vertebraj kaj ripaj ŝildoj estas iom kavaj centre.
Martestudo
La martestudo (Eretmochelys imbricata) el la ordo de testuduloj kaj familio de keloniedoj videblas en la proksimaj maroj de Ŝandong kaj Fuĝjan, kaj ĉirkaŭ Ĝoŭŝan-insularo, Hajnan-insulo kaj la insuloj de la Suda Ĉina Maro, kaj ankaŭ estas videblaj en la Suda Pacifiko kaj Hinda Pacifiko. Ĝi, longa je ĉ. 60-74 cm., maksimume je 84.cm., estas malpli granda ol la kelonio. Ĝi portas brunan karapacon kun helflavaj strioj, kies kornecaj platoj estas vicigitaj tegolaranĝe kaj sterniĝas nur en ĝia maljuneco. La ventra kiraso estas brile flava. La kvar membroj aspektas remilformaj, la antaŭaj inembroj estas pli grandaj kun po du ungoj kaj la malantaŭaj pli malgrandaj kun po unu ungo. La vosto estas mallonga kaj kutime ne montriĝas ekstere. Ĝi havas du parojn da skvamoj sur la frunto, supran makzelon kurban kaj platan rostron. La martestudoj vivas en tropikaj kaj subtropikaj marbordoj kaj naĝas laŭ difinita vojo ĉiujare. Ili estas kruelegaj kaj nutras sin per fiŝoj kaj moluskoj, eventuale algoj. Inter julio kaj septembro ĉiujare ili grupiĝas ĉe marbordoj. Dumnokte la testudino fosas kavon sur strando por demeti ovojn, kies nombro estas malpli granda ol tiu de la fielonio. Demetinte ovojn, ĝi kovras ilin per sablo. La ovoj estas nature kovataj dum ĉ. du monatoj. Ofte okazas, ke ĝi demetas ovojn en fiksita loko. Oni kaptis unu ovodemetantan martestudinon sur plaĝo ĉe la marbordo de Srilankao kaj metis markon sur ĝia membro. Post 30 jaroj oni denove kaptis kin en la sama loko.
Laŭdire ĝia viando ne estas tiel bongusta kiel tiu de la fielonio, sed la kiraso havas pli grandan ekonomian valoron ol tiu de la fielonio. Frue en Song-dinastio de Ĉinio jam estis noto, ke ĝia kiraso servas por fari medikamenton. Ĝi havas ankoraŭ pli longan historion kiel materialo por fari metiartajojn.
ja:タイマイ
Titania (Fire Emblem)
Titania is a major character in the Nintendostrategy gameFire Emblem: Path of Radiance. Her primary role in the game is as a mentor to the lead character, Ike. Most of her past is veiled in mystery, but what is known is that she had once been a member of the Crimean knighthood, but eventually left to join the mercenary group founded by Ike's father. When Ike takes command of the mercenaries, she remains with him as his trusted lieutenant.
In terms of gameplay, Titania is a member of the Paladin class; mounted units with the ability to wield more than one kind of weapon, and that traditionally have statistics that make them one of the best unit types in the Fire Emblem series. She is also the first female character of the Jeigan character archetype (unless you count Eyvel from Fire Emblem: Thracia 776). The Jeigan archetype is a character that the player receives early in the game with statistics that allow him/her to easily stand up to the enemies of the early levels, creating a viable frontline offense to protect weaker characters, and also serves as a mentor to the protagonist. However, unlike most Jeigan characters, Titania does not become rendered useless as the other characters grow in level, and remains a viably useful character through the end of the game.
In the Japanese version of Fire Emblem: Path of Radiance (known as Fire Emblem: Sōen no Kiseki in Japan), Titania is named Tiamat.
Волок
Волок — перевал в верховьях рек различных бассейнов, происходит от слова «волочить» (тащить). Через волоки тащили суда с товарами сухим путём — «волоком».
Рифабутин
Рифабутин — сильный полусинтетический антибиотик группы рифамицина.
Фармакологическое действие
Обладает широким спектром действия. Механизм действия, вероятно, связан с угнетением синтеза аминокислот за счет ингибирования ДНК-зависимой РНК-полимеразы.
Рифабути