Lingvo > Hindeŭropa > Hindirana > Hinda > Hinda-Urdua lingvo
----
Urduo estas sanskritida lingvo parolata de pakistanaj kaj baratajislamanoj.
Kelkaj lingvistoj klasas la hindan lingvon kaj Urduon kiel unu saman lingvon, tiam sub la nomo la hindustana lingvo. La ĉefa diferenco inter la hinda lingvo kaj Urduo estas, ke Urduo ĉerpas klerajn vortojn el la araba kaj la persa lingvoj. La hinda lingvo tamen emas ĉerpi el Sanskrito. Krome oni skribas Urduon per adaptita araba alfabeto, sed la hindan per Devanagari.
Pakistano elektis urduo kiel sian Oficiala lingvo, kvankam ĝi ne estas la plej parolata en la lando (sed la panĝaba lingvo)
Fakte "urdu" estas la unua nomo kaj formo de tiu dunoma komuna lingvo: Kiam la afganaj militistaroj de la islamaj konkerantoj (post Mahmud de Ghazna en la 11-a jarcento) vivis en kontakto kun la hinda loĝantaro kaj la regantoj spertis malfacoilaĵon kominiki kun siaj novaj regatoj, ia Lingua franca estiĝis konsistanta esence el la loka hinda ĵargono de la regiono de Delhi, kaj persaj vortoj (ankaŭ turkaj , kaj konjekteble influo de la turka gramatiko), kaj tiu ĉi konatiĝis sub nomo Urdu zaban t.e. lingvo de la tendaroj (militistaj tendaroj), por distingigi ĝin de la lingvo de la islamaj kortumoj, kiu estis la persa. La poetoj nomis ĝin Rekhta t.e. disigita pro la diverseco de ties deveno. Poste tiu lingvo ekhavis literaturon (Kabir) kaj fine la imperiestroAkbar, kiu deziris unuigi siaj regatoj kaj enradikigi sian imperion kiel hindia, alprenis tiun ligvon kiel oficiala ligvo (anstataŭ la persa ĝis tiam uzata). La moderna hinda ligvo disiĝis de urduo komence de la 19- jarcento (pri tio vidu artikolo hinda lingvo).
Ĝin parolas kiel denaskan lingvon 11 milionoj en Pakistano kaj 44 milionoj en Barato, (cetere en la elmigrantaro).
Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komunikiideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.
Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.
Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas.
La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo.
__NOTOC__
[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto]
[http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz
[http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)]
[http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)]
[http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj
ja:言語ko:언어ms:Bahasasimple:Language
Lingvo > Hindeŭropa > Sanskritida > Sanskrito
----
Sanskritida
Nomo: Sanskrito (Sanskrtaṃ)
Parolantoj: inter 500 kaj 100 000
Lando: Barato Skribo: silabaro Devanāgarī Specimeno: La Patro Nia
:Bho asmākaṃ svargastha pitaḥ:
:tava nāma pavitram pūjyatāṃ.
:Tava rājyamāyātu Yathā svarge
:tathā medinyāmapi tavecchā sidhyatu.
:Śvastanaṃ bhakṣyamadyāsmabhyaṃ dehi.
:Vayañca yathāsmadaparādhināṃ kṣamāmahe,
:tathā tvamasmākamaparādhān kṣamasva.
:Asmāṃśca parīkṣāṃ mā naya,
:api-tu durātmata uddhara.
:Yato rājyaṃ parākramaḥ pratāpaśca yuge-yuge tavaiva eva.
Sanskrito estas eble la plej antikva hindeŭropa lingvo ankoraŭ aktive uzata; ĝi apartenas al la hindarjaj lingvoj en la hindirana lingvogrupo de la hindeŭropa lingvofamilio. Iam oni kredis Sanskriton la plej praa el ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, sed poste oni trovis ke la hitita, ankaŭ hindeŭropa, estas eĉ pli aĝa. Sanskrito (Samskrta), kiu signifas "pura" aŭ "gramatike korekta" lingvo, estas sankta lingvo de pli da 1000 milionoj da homoj (precipe hinduoj kaj mahajanaj budhistoj; aliflanke la kanonaj tekstoj de la theravada budhismo, de la ĝajnismo kaj de la sikismo estas verkitaj en pli junaj lingvoj). Oni taksis, ke hodiaŭ ĝis du milionoj da homoj ĝin parolas kiel dua lingvo, kaj nuntempe oni skribas novan sanskritan literaturon.
Multaj lingvistoj nuntempe preferas distingi inter la veda lingo kaj Sanskrito, kiel du apartaj variaĵoj de la prahinda.
Proksimume en la 15a jarcento a.K., la hindeŭropa popolo, kiu parolis la vedan, eniris la hindian subkontinenton. Poste la vedlingvaj kleruloj skribis la Vedojn (Rig-Veda, Sama-Veda, Jaĝur-Veda, Atharva-Veda). (La Avesto, sankta libro de la zoroastranoj, estas skribita en la prapersa lingvo, parenca al la prahinda.)
La sanskrito propradirite komenciĝis per la brahmana-literaturo, inkluzive la Upaniŝadojn.
Post la 5a jarcento a.K., aŭ jam antaŭe, Sanskriton anstataŭis la mezhindaj lingvoj, la prakritoj (naturaj aŭ popolaj lingvoj). La Budho, ekzemple, parolis prakrite (pri la budhisma tekstprakrito, vidu Palio). Sed ankaŭ en la dua kaj klasika sanskrita periodo, skribiĝis multaj sekularaj verkoj en Sanskrito, kaj la religiaj verkoj de la vedanto, la sankhjo, la jogo, la budhismo (precipe mahajano).
Ekde la 18a jarcento p.K., oni kutime skribas Sanskriton per la silabaro Devanagari. Antaŭe, oni uzis la lokan skribmanieron.
Sanskrito kaj prakritoj evoluis al la novhindaj, aŭ novaj hindarjaj, lingvoj hindia, urduo, bengala, guĝarata, panĝaba, marata, nepala; sudan grupon formas la sinhala lingvo de Sri-Lanko kaj la maldiva. La sola hindarja lingvo, kiun oni uzas preskaŭ nur ekster Hindio, estas la cigana lingvo.
Suda Azio
Barato estas la nomo preferata de Federacio Esperanto de Barato anstataŭ Hindio aŭ Hinda Unio.
Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio)
Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso),
% urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 341,0 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: 24,79 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,88 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,08 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 64,9 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,11 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,5 jaroj (61,89 viroj, 63,13
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo:Nov-Delhio La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
La lingvoj stelitaj ( - ) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon
sanskritidan.
1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue ( http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=India )
Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.
- [http://india.gov.in/maps/main.php Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro]
- [http://de.geocities.com/proskovec/nordindien_es.html fotoj]
- [http://www.gandhiserve.org pri Gandhi]
Kategorio:Baratoals:Indien
[[got:
Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida Lingvaro > Araba lingvo
----
nomo: al-Arabia
parolantoj: 230 miliionoj
landoj: norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto,
Irako 75%, Maroko, ktp
origino: semida lingvo de la Araba Duoninsulo
skribo: araba
vortoj pruntitaj:
abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, antimono, cifero, gazelo,
ĝirafo, haremo, hazarda, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko,
matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito
La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano.
La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj.
Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo.
Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj.
Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo.
Ortografio, prononco, elparolo
La araba ua'u prononco aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ elparolo skribitas la angla kiel j kaj la franca kiel dj.
Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in.
Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i sonanton (Laden) per e, tiel disvastiĝis Laden-formo dismonde.
ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.
- [http://skrib01.free.fr/dosieroj/sk57eo.htm pri la Sud-Araba skribo en Esperanto]
- [http://www.uea.org/dokumentoj/bib/araba.html E-arabaj vortaroj]
- [http://www.nicoweb.com/sirpus La araba lingvo en MP3]. La araba lingvo en MP3
ja:アラビア語ko:아랍어ms:Bahasa Arabsimple:Arabic languageth:ภาษาอาหรับ
5000 jaroj antaŭ Kristo en regiono inter sud-Rusio kaj oriento de Deniper-rivero, norde de Kaŭkazio kaj okcidente de Ural-montaro vivis etno, kiun la germano Franz BOPP (1791 - 1867) nomis “Hindo-Eŭropa”. Meze de la 2-a jarmilo a.K, grupo de tiu etno – kiuj nomis sin la Arjoj – okupis regionon, kiu nomiĝis Irano. Ĉirkaŭ komence de la unua jarmilo a.K, la irananoj fondis ŝtaton oriente de la nuna Irano,en la regionoj Herat kaj Marv. Informoj pri tio videblas – miksite kun mitoj – en la granda epopea libro de irananoj ; Shahname verkite de Ferdoŭsi. Je la finaj jaroj de la 8a jarcento a.K, Diako – Diaoko - (Deioces) fondis la Med-registaron en Hamadan (antikvforme Hegmatane). Lia ŝtato estis subo de la pli forta imperio Asirio(Aŝur). Komence de la 7-a jarcento a.KAĥaŝveroŝo (nunperse Hahhamanesh) en la regiono Parsumaŝ proksime de la urbo Shush fondis la persan ŝtaton Aĥemenidojn. Tiu ĉi ŝtato subis la Medan ŝtaton. Je 612 a.K, Huvahhŝtra la medo, uzurpinte Nejnava- la ĉefurbo de Aŝuro fondis la memstaran medan (medojn en la nuna persa lingvo oni nomas Mad-oj) dinastion. Ciro (nunperse Kurosh), la persa, –el nepoj de Aĥaŝveroŝo (Hahhamanesh), je la jaro 550 a.K. venkinte Astiages-on (la plej lasta reĝo de la medoj) disfaligis la medan dinastion kaj fondis la memstaran Aĥemenidan dinastion. La Aĥemenidojn venkis Aleksandro la Granda je 331 a.K. Ekde la enmigrado de la arjoj en tiun ĉi landon ĝis la jaro 331 a.K, en la irana historio nomiĝas antikva erao.
La lingvo en kiu la irananoj parolis en la tempo de okupo de Irano nomiĝas Antikva Irana lingvo. Ne restis memoraĵo de la antikva irana lingvo. La antikva irana lingvo devenas de la lingvogrupo Hindeŭropa (Indoeŭropa). Ĝis la jaro 1786, neniu sciis ke la persa lingvo –kiu estas unu el la restintaj lingvoj de la antikva irana lingvo— estas samdevena kun la lingvoj Latina , Helena , antikva hinda aŭ angla. Je tiu jaro, SirWilliam JONES, angla juĝisto, dum prelego ĉe la Azia Asocio de Kalkato pridiris ke tiuj lingvoj havas la saman devenon…
Je la unuaj jaroj de la unua jarmilo a.K la antikva irana lingvo en la diversaj partoj de Irano transformiĝis je diversaj formoj el kiuj iuj fariĝis memstaraj lingvoj. El la lingvoj deveninte de la antikva irana lingvo, nur el la sube menciataj lingvoj restis memoraĵoj:
La Sekaa Lingvo
La Sekaoj estis irana etno kiuj loĝis en vasta regiono ekde Nigra-Mar-bordoj ĝis la landlimoj de Ĉinio de la unua jarmilo a.K ĝis la unua jarmilo p.K. El tiu lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj – ofte propraj nomoj- en la skribaĵoj Helena , Latina kaj Hinda.
La Meda Lingvo
Ankaŭ el tiu ĉi lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj en la lingvoj antikva persa kaj Helena .
La Antikva Persa
La plej grava restintaĵo de la antikva persa lingvo estas ŝtonskribaĵo de Dario La Granda (reĝis 521 - 486 a.K), kiu estas gravurita sur la monto Bistun en tri lingvoj: Antikv-Perse , Elame , Akade. La alfabeto de la antikva persa lingvo pro sia simileco al la najloj aŭ kojnoj nomiĝas Najlalfabeto aŭ kojnoforma alfabeto. Tiu alfabeto havis 36 literojn , 2 vortdisigilojn kaj 8 ideogramojn. Ĝi estis skribite de maldekstre al dekstre. Pliaj informoj pri tiu lingvo kaj alfabeto estas trovebla en la libro:
Kent , R.G Old Persian ,…, New Haven , Connecticut 1953 p. 9 Seq .
La Avesta Lingvo
Tiu lingvo estis lingvo de orienta parto de Irano, sed ĝuste ni ne scias kiu parto?! La sola restintaĵo el tiu lingvo estas La Avesto, la sankta libro de la zoroastranoj. La avesta lingvo estas skribite je alfabeto kies nomo estas Din Dabiri. Tiu alfabeto por po ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre al maldekstre. …
La Meza Erao
Je la jaro 331 a.K Dario la III-a (aĥemenida) estis mortigita. Kun lia morto komenciĝas nova erao por la persa lingvo. Tiu ĉi erao estas la meza erao kiu daŭras ĝis la jaro 867 p.K (= 254 post Heĝiro) kiam Jaqub Lejs Saffar fariĝis reĝo kaj la persan lingvon li oficialigis… (ĝis tiam pro venko de arabaj islamanoj la araba lingvo estis la oficiala lingvo de Irano). Dum la meza erao, la avesta lingvo, kiu jam estis mortinta lingvo, nur estis uzata inter la zoroastranaj religiaj medioj. La meza persa lingvo estas postsekvo de la antikva persa. Alia nomo de la meza persa lingvo estas "Sasanida Pahlavi". Kvar tipoj da skribaĵoj restis de tiu ĉi lingvo. Ili estas en kvar diversaj alfabetoj:
Epigrafoj de sasanidaj reĝoj kaj granduloj
Tiuj epigrafoj estas skribite en alfabeto kies nomo estas “epigrafa alfabeto”. Epigrafoj skribitaj komence de la sasanida erao, ofte estas kunigitaj kun ties Helena kaj Aŝkanid-Pahlavia tradukoj.
Pahlavia Psalmaro
Iranaj kristanoj dum la sasanida erao verkis librojn en la persa meza aŭ tradukis en tiun lingvon siajn religiajn librojn. Nur restis parto de tiu psalmaro kiu troviĝis inter la maniĥeaj skribaĵoj de ĉina Turfan. La origino rilatas al la 6-a jarcento kaj la manuskripto al la 8-a p.K. La alfabeto de la psalmoj nomiĝas Psalma Alfabeto kaj la lingvo ; La Kristana Mez-Persa.
Zaratuŝtraj Verkaĵoj
La verkaĵoj kaj skribaĵoj de la zaratuŝtranoj dividiĝas je jenaj:
- Tradukoj kaj komentoj de Avesto en la Mez-Persan , kiun en la nunpersa lingvo oni nomas Zand.
- Religiaj tekstoj
- Pahlaviaj Konsillibroj
- Ne-religiaj tekstoj
La lingvo uzita por verki la zoroastranajn tekstojn havas la nomon Zaratuŝtra Mez-Persa Lingvo kaj ties alfabeto : Libra Alfabeto.
Alfabetoj de la mezeraa persa
La tutaj alfabetoj uzitaj por skribi la meziranajn (okcidentajn) lingvojn estis prunteprenitaj de la Aramea alfabeto, rekte aŭ malrekte. La Aramea gento, el semida gentaro, fondis la ŝtaton Kaldeon en Babiloni. Tiun ŝtaton malfondis Ciro la Granda (nacilingve Kuroŝ) je la jaro 529 a.K kaj Babelon li igis gubernio (satrapio) de Aĥemenida imperio. La aĥemenida ŝtato oficialigis la aramean lingvon en la tutaj landoj de la imperio, dum sia tuta erao. Post la disfalo de la aĥemenidoj ,la aramea lingvo daŭris sian vivon inter la irananoj. Je la unuaj jardekoj de la 3-a jarcento a.K. malmultiĝis tiuj kiuj sciis la aramean lingvon. Tial kiam skribisto ne sciis vorton eĉ frazon en la aramea lingvo, uzis ĝian sinonimon de sia propra lingvo. Pli poste la uzado de la aramea lingvo tute malaperis kaj anstataŭiĝis la lingvoj aŝkanida pahlavio kaj mezpersa, sed la skribistoj uzis vortojn arameajn en siaj skribaĵoj. Tiuj vortoj estis elparolitaj en la aŝkanida pahlavia lingvo aŭ la mezpersa lingvo. Tiaj vortoj nomiĝas Hozvaresh. La alfabeto uzita por aŝkanida pahlavio iom post iom diferenciĝis kun tiu de la mezpersa. La alfabeto de la mezpersa lingvo ŝanĝiĝis en la kristan mezpersan alfabeton kaj zoroastran mezpersan alfabeton. El tiuj ĉi du alfabetoj je la 6-a jarcento p.K naskiĝis la avesta alfabeto. Maniĥeo (nacilingve: Mani) irana profeto, uzis alian alfabeton por siaj verkoj ; la Tadmora (palmira). Ĉiuj tiuj alfabetoj estas skribitaj dekstre maldekstren. Ĉiuj literoj de tiuj alfabetoj (escepte de zaratuŝtra mezpersa) estis aparte skribataj unu de alia. Por pliaj informoj vidu jenajn librojn:
#- Nyberg , H. S. , Manual Of Pahlavi , I , Wiesbaden 1964
#- Mitteliranische Manichaica aus Chinesisch – Turkestan , Von F . C . Andreas und W.B.Henning, Berlin 1934
La persa lingvo en la nova erao
Je la jaro 31 p.H (post Heĝira) Jazdgerd la tria sasanida reĝo estis mortigita. Lia morto kaŭzis disfalon de la irana sasanida dinastio kaj Irano fariĝis parto de la islama imperio.
Je la 254 p.H.L Jaqub Lejs Saffar fondis iranan memstaran ŝtaton en la urbo Zarangh de la gubernio Sistan. Li oficialigis la novan persan lingvon (nacilingve : Farsi Dari). Tiu oficialigo daŭras ĝis nun. Je la epoko inter la disfalo de la sasanidoj ĝis la fondiĝo de la Saffara ŝtato, la klera lingvo de la zaratuŝtranoj estis la zaratuŝtra mezpersa kaj tiu de la maniĥeanoj : Maniĥea mezpersa, kaj tiu de la iranaj musulmanoj : la araba. Uzado de la araba lingvo en Irano kaŭzis eniĝon de multaj arabaj vortoj en la persan.
Je la jaro 261 p.H.L Nasr filo de Ahmad el la samanida familio fondis la samanidan ŝtaton. En la samanida dinastio kies ĉefurbo estis Buĥara la oficiala lingvo estis la daria persa (farsi) lingvo. La samanidaj reĝoj emis disvastigi la persan lingvon. Je 351 fondiĝis la gaznavida dinastio. Mahmud la gaznavida aldonis parton de Hindio al sia imperio kaj la persa lingvo eniĝis Hindion.
Je 932, Baber, kies praularo post kvin generacioj rilatas al Timur Lenk, (perslingve: Tejmur lang) fondis la Mongol-Hindan imperion. Ties reĝado daŭris ĝis 1275 p.H.L kiam la brita imperio venkis ilin. La oficiala lingvo de la mongola hinda ŝtato estis la persa. La efiko de la persa al la hinda kaŭzis la naskiĝon de la Urdua lingvo nun uzata en Pakistano.
Je 699 p.H.L Otomano fondis la otomanan imperion en la malgranda Azio. La otomanidoj dum postaj jaroj regis konsiderindajn partojn de Eŭropo, Azio kaj Afriko. En la otomana ŝtato – kiu daŭris ĝis 1342 p.H.L (1923 p.K)- la persa lingvo estis uzata. Kelkaj el la otomanaj sultanoj -kiel Sultan Mohammad la Venkinto kaj Sultan Salim la 1-a- mem verkis poemojn en la persa lingvo. Dum la gaznavida kaj salĝugida dinastioj eniĝis la persan lingvon multaj turkaj vortoj.
Dum la rego de Ĝingis Ĥano kaj liaj posteuloj, ankaŭ Timur Lenk, eniĝis multaj mongolaj vortoj en la persan. Dum la Safavida dinastio (907-1148 p.H.L) oni ne tiom konsideris la persan lingvon. Dum la rego de la dinastioj Safavida, Afŝarida kaj gaĝarida disvastiĝis la turka lingvo en Irano. Dum la gaĝarida dinastio (1193-1344 p.H.L), la irananoj ekspertis la kulturajn interrilatojn kun la francoj kaj aliaj eŭropaj popoloj. Tial multaj eŭropaj vortoj eniĝis en la persan el la eŭropaj lingvoj (ĉefe la franca). Ahmad Ŝah Dorrani, generalo de irana Nader Ŝah Afŝar, fondis Afganion je 1160 p.H (= 1747 p.K). Afganio ĝis 1919 p.K ne fariĝis memstara ŝtato pro intervenoj de Britio kaj Rusio. Unu el la du oficialaj lingvoj de Afganio estas la persa. La oficiala lingvo de Taĝikistano estas la persa.
La strukturo de la persa lingvo
La nuna persa lingvo – kiun la nune angle parolantoj, kiel la irananoj mem, nomas farsi -estas la oficiala lingvo de Irano. Ĝia alfabeto estas pli malpli la sama alfabeto kiun nuntempe la araboj uzas. Nur troviĝas esceptoj :
:پ P
:چ ĉ
:ژ Jj
:گ G
kiuj mankas en la araba lingvo kaj literaro.
La persaj vokaloj estas :
:آ A –kiel A en la esperanta vorto esperAnto
:أ a - kiel a en la angla vorto apple
:إ e – kiel e en la esperanta vorto Esperanto
:وا U - kiel U en la esperanta vorto Universala
:و O - kiel O en la esperanta vorto Oni
:يا I - kiel I en la esperanta vorto Irano
Ankaŭ troveblas duonvokalo :
:ي J per kiu oni faras Aj- aj- ej- uj- oj
kaj duonvokalo
:Ŭ per kiu oni faras la diftongojn OŬ وا .
Persaj literoj laŭ alfabeto estas:
:آ, ا A - ب B - پ P - ت T - ث kiel angla th - ج ĝ - چ ĉ - ح H- خ Hh - د D- ذ Z - ر R - ز Z -ژ Jj- س S- ش ŝ - ص S - ضZ- طT- ظz- عE- غQ (iom kiel francoj kaj germanoj elparolas R) ف F- ق Q- ك K- گ G- ل L- مM- نN- و V- ه h- ي J,I .
Entute 32 literoj.
Iaj opinioj ekzistas inter la iranaj intelektuloj ke la alfabeto fariĝus latindevena, ĉar la persa lingvo ne estas semida lingvo sed Hindeŭropa lingvo. Tio kaŭzis multajn politikaĵojn. La persa lingvo estas belsona. Nun kelkajn vortojn mi ekzemplas: (Mi evitas skribi la originalan skribmanieron, anstataŭe mi skribas la prononcon de la vortoj – aŭ frazoj- en esperantaj literoj)
PERSA
Esperanto
AB
Akvo
ABI
Blua
APARAT
Aparato
APARTEMAN
Apartamento
AST
Estas
ATEŝ
Fajro
ARJA
Ario
ASFALT
Asfalto
ASIA
Azio
AJA
ĉu
ABRU
Brovo
OTOMOBIL
Aŭtomobilo
ARTEŝ
Armeo
OSTOHHAN
Osto
AMIN
Amen
ANDaRUN
Interno
BAD
Vento
BaD
Malbona
BAZAR
Bazaro
BOZORG
Granda
BUSE
Kiso
BIM
Timo
PA
Piedo
PAK
Pura
PIADE
Piede
PAPA
Paĉjo
PARSA
Pia
PEDaR
Patro
TAFTE
Tafto
TANBUR
Tamburo
TO
Ci
TOK
Beko
TONDaR
Tondro
TURI
Tulo
ĝAN
Animo
ĝAŝN
Festo
ĝANGAL
ĝangalo
GITI
Mondo
ĉaHAR
Kvar
ĉARHH
ĉaro
HHARAK
Kriko
HHERS
Urso
DaH
Dek
DaRJA
Maro
DEĵIM
Diademo
DO
Du
ZIST
Ekzisto
SETARE
Stelo / Astro
SaR
Sur
SINE
Sino
ŝEŝ
Ses
KERM
Vermo
KaL
Kalva
KONUN
Nun
GaRM
Varma
MORD
Mortis
Na
Ne
NOH
Naŭ
NOŬ
Nova
La nuna persa vortaro estas plena de arabaj , eŭropaj kaj alilingvaj vortoj , sed ankoraŭ estas memstara kaj memstarsona lingvo. Se ĝi estus skribute per latinbaza alfabeto estus pli facile por eŭropanoj. Rigardu kelkajn frazojn:
PERSA
Esperanto
Ma`n nan mihhora`m (a`= kiel a en la angla vorto apple)
Mi manĝas panon
Mada`r da`r hhane a`st
La patrino estas en la hejmo
Bazar koĝast?
Kie estas la bazaro?
Telefon kon taksi bijaja`d ma`ra be hotel beba`ra`d
Telefonvoku taksion veni min al hotelo irigi.
Sigar darid?
Ĉu vi havas cigaredon?
Guŝte gav mihhorid?
Ĉu vi manĝas la bov-viandon?
Na` mersi ma`n kalbas mihhora`m
Ne dankon mi manĝas kolbason.
Se iu havus aliajn demandojn pri la persa lingvo mi volonte respondus.
Snmozaffari@yahoo.com
S.N.Mozaffari / Tehran / P.O Kesto 11365/1935 IRANO
Lingvo > Hindeŭropa > Sanskritida > Sanskrito
----
Sanskritida
Nomo: Sanskrito (Sanskrtaṃ)
Parolantoj: inter 500 kaj 100 000
Lando: Barato Skribo: silabaro Devanāgarī Specimeno: La Patro Nia
:Bho asmākaṃ svargastha pitaḥ:
:tava nāma pavitram pūjyatāṃ.
:Tava rājyamāyātu Yathā svarge
:tathā medinyāmapi tavecchā sidhyatu.
:Śvastanaṃ bhakṣyamadyāsmabhyaṃ dehi.
:Vayañca yathāsmadaparādhināṃ kṣamāmahe,
:tathā tvamasmākamaparādhān kṣamasva.
:Asmāṃśca parīkṣāṃ mā naya,
:api-tu durātmata uddhara.
:Yato rājyaṃ parākramaḥ pratāpaśca yuge-yuge tavaiva eva.
Sanskrito estas eble la plej antikva hindeŭropa lingvo ankoraŭ aktive uzata; ĝi apartenas al la hindarjaj lingvoj en la hindirana lingvogrupo de la hindeŭropa lingvofamilio. Iam oni kredis Sanskriton la plej praa el ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, sed poste oni trovis ke la hitita, ankaŭ hindeŭropa, estas eĉ pli aĝa. Sanskrito (Samskrta), kiu signifas "pura" aŭ "gramatike korekta" lingvo, estas sankta lingvo de pli da 1000 milionoj da homoj (precipe hinduoj kaj mahajanaj budhistoj; aliflanke la kanonaj tekstoj de la theravada budhismo, de la ĝajnismo kaj de la sikismo estas verkitaj en pli junaj lingvoj). Oni taksis, ke hodiaŭ ĝis du milionoj da homoj ĝin parolas kiel dua lingvo, kaj nuntempe oni skribas novan sanskritan literaturon.
Multaj lingvistoj nuntempe preferas distingi inter la veda lingo kaj Sanskrito, kiel du apartaj variaĵoj de la prahinda.
Proksimume en la 15a jarcento a.K., la hindeŭropa popolo, kiu parolis la vedan, eniris la hindian subkontinenton. Poste la vedlingvaj kleruloj skribis la Vedojn (Rig-Veda, Sama-Veda, Jaĝur-Veda, Atharva-Veda). (La Avesto, sankta libro de la zoroastranoj, estas skribita en la prapersa lingvo, parenca al la prahinda.)
La sanskrito propradirite komenciĝis per la brahmana-literaturo, inkluzive la Upaniŝadojn.
Post la 5a jarcento a.K., aŭ jam antaŭe, Sanskriton anstataŭis la mezhindaj lingvoj, la prakritoj (naturaj aŭ popolaj lingvoj). La Budho, ekzemple, parolis prakrite (pri la budhisma tekstprakrito, vidu Palio). Sed ankaŭ en la dua kaj klasika sanskrita periodo, skribiĝis multaj sekularaj verkoj en Sanskrito, kaj la religiaj verkoj de la vedanto, la sankhjo, la jogo, la budhismo (precipe mahajano).
Ekde la 18a jarcento p.K., oni kutime skribas Sanskriton per la silabaro Devanagari. Antaŭe, oni uzis la lokan skribmanieron.
Sanskrito kaj prakritoj evoluis al la novhindaj, aŭ novaj hindarjaj, lingvoj hindia, urduo, bengala, guĝarata, panĝaba, marata, nepala; sudan grupon formas la sinhala lingvo de Sri-Lanko kaj la maldiva. La sola hindarja lingvo, kiun oni uzas preskaŭ nur ekster Hindio, estas la cigana lingvo.
- [http://sanskrit.gde.to/ Sanskrit Documents] Dokumentoj kaj lerniloj (angle)
- [http://india.asinah.net/en/wikipedia/s/sa/sanskrit.html sanskrito en la barata enciklopedio Asinah (angle)]
ja:サンスクリットko:산스크리트어ms:Bahasa Sanskritth:ภาษาสันสกฤต
Araba alfabeto
La araba alfabeton oni uzas ĉefe por skribi la araban lingvon.
Kiel alfabeto de la lingvo de la Korano, sankta por la islamanoj, ĝia influado etendiĝis kune kun tiu de la Islamo, do oni ĝin uzas por skribi lingvojn tute malsimilaj al la araba, kvankam ĝia emo ne skribi vokalojn malfaciligas la uzon (persa, hindeŭropeaj lingvoj de Pakistano (urduo), azerbajĝana lingvo en la enirana provinco, turka ĝis 1928, hispana lingvo de moriskoj (aljamiado).
La araban oni skribas maldekstren.
La formoj de la literoj ŝanĝiĝas laŭ ilia situo en la vorto (izolite, komence, interne, fine).
Nagario, la esperanta nomo de la skribsistemo devanāgarī (देवनागरी), aŭ nur nāgarī (नागरी), estas uzata por multaj lingvoj de Barato kaj Nepalo, i.a. Sanskrito. Ĝi estas ido de la Brāhmī-skribsistemo kiu aperis jam de 500 a.K.. Laŭ kelkaj teorioj, la Brāhmī-skribsistemo mem devenas de la Indus-Sarasvati skribsistemo de la 3a jarmilo a.K., sed tiu aserto ne estas ĝenerale akceptata.
Nagario estas, ekde la 18-a jarcento laŭ okcidenta erao, internacie norma skribsistemo por sanskrito, ĉar tiam oni komencis presigi sanskritajn tekstojn; antaŭ tiu tempo, kiam preskaŭ nur temis pri manskribado, ĉiu skribanto kutime uzis sian lokan skribsistemon.
Oni uzas ĉi tiun skribsistemon ankaŭ en kelkaj nuntempaj nord-hindaj lingvoj, en la hinda lingvo interalie por distingi ĝin disde urduo.
Deva estas la Sanskrita vorto por "Dio", kaj Nagari signifas "urba" (el nagara, "urbo"); la signifo do estas la skribado de la (dia) urbo, aŭ la dia skribado de la urbo.
Nagario estas skribata de maldekstre dekstren. Sanskrite la plejparto de verkoj estas origine skribitaj sen intervortaj spacoj (same kiel ĉiuj antikvaj tekstoj, ankaŭ grekaj kaj latinaj en la okcidento), do la supra horizontala lineo estas nerompita (krom kiam la litero mem enhavas truon en ĝi). En nuntempaj eldonoj de sanskritaj tekstoj, kaj en modernaj lingvoj, oni uzas vortospacojn same kiel en Esperanto. Nagario ne distingas inter majuskloj kaj minuskloj (same kiel origine la skriboj greka kaj latina).
Nagario havas 34 konsonantojn (vyanjan) kaj 12 vokalojn (svar). Silabo (akshar) estas formata per la kombino de nul, unu, aŭ multaj konsonantoj kaj unu vokalo. Laŭ hindaj gramatikoj, ĉiu vokalo finas silabon; do vorto kiu finiĝas per konsonanto havas unu silabon pli laŭ hinda pensmaniero ol laŭ okcidenta. La vokalo estas markita per aparta aldono super, sub, antaŭ aŭ post la konsonantsigno.
La alfabeta ordo estas sistema (male al tiu de la latina alfabeto, kaj do de la esperanta): unue la vokaloj, poste la konsonantoj; de la konsonantoj unue la langradikaj, poste la supradentaj, dentaj kaj lipaj; inter ĉiu de tiuj kvar listoj unue la plozivoj senvoĉa senaspira, senvoĉa aspira, voĉa senaspira kaj voĉa aspira, kaj fine la nazalo; plej fine la duonvokaloj.
Multaj aliaj skribsistemoj laŭ la sama silaba sistemo (adaptita al la respektiva lingvo) estas uzataj en centra, suda kaj sudorienta Azio, de Tibeto al Kamboĝo.
Punkto super vokalo aŭ silabo (sanskrite anusvāra, palie niggahīta) nazaligas la vokalon (sed en la praktiko, multaj nuntempe elparolas ĝin kiel la postvokala ng-sono de ekzempe la angla sing). Ĝi estas plej ofte transliterata per m kun suba aŭ supra punkto, kaj el tiu fakto devenas kelkaj strangaj esperantovortoj kiel samgo kaj samsaro (preferinde sangho kaj sansaro).
La skribsistemo distingas inter mallongaj kaj longaj a, i kaj u, sed ne se temas pri e kaj o. En sanskrito, tiuj du vokaloj estas ĉiam longaj; en palio, ili estas mallongaj se sekvotaj de du konsonantoj (ekzemple semha, "ŝlimo"), aliokaze longaj.
Kiam mankas aparta vokalsigno, 'a' estas aŭtomata. (En ekzemple sanskrito estas ĉiam tiel; en kelkaj nuntempaj lingvoj tamen, kiel la hinda, tiu aŭtomata 'a' estas muta se ĝi aperas laste en vorto, same kiel la franca 'e'; sanskrita "deva" estas do literumita same kiel hinda "dev".) Por specifigi la mankon de vokalo, oni uzas simbolon halant (ankaŭ nomata virama).
Se antaŭ vokalo venas du al pluraj konsonantoj, tiuj ĝenerale estas kunigitaj en ligaturo, da kiuj ekzistas longa listo.
Se post la konsonantsigno aŭ ligaturo venas alia vokalo ol mallonga a, oni indikas tion tiel:
ा longa a
ि (antaŭ la kosonanto) mallonga i
ी longa i
ु (sub la konsonanto) mallonga u
ू (sub) longa u
ृ (sub) mallonga vokala r
ॄ longa vokala r
े e
ै ai (aj)
ो o
ौ au (aŭ)
् neniu vokalo (virāma, kiel klarigite supre)
La supra listo estas tiu de la sanskrita alfabeto. En ekzemple la hinda lingvo troveblas persaj kaj aliaj pruntvortoj kun konsonantoj ne konataj en la sanskrita. Por tiuj oni uzas ordinaran konsonanton kun diakrita punkto, ekzemple फ़ por "fa", bazita sur फ por "pha". En kelkaj fruaj lingvoj, ekzemple palio, troveblas la konsonanto ळ, kutime transliterata per "la" kun punkto sub "l", kaj elparolata kiel ordinara "la" sed kun la lango fleksita supren-malantaŭen; ळ do rilatas al ल same kiel ट al त.
Lingvo
----
- Lingva-frankao aŭ Lingvafrankao (Lingua franca [lingŭa franka], "lingvo franka, t.e., de latinkristanoj"; Sabir, "scio") estis piĝino ĉirkaŭ Mediteraneo de la 13-a ĝis la 19-a jarcento. Ĝi baziĝis sur la itala, la hispana, la kataluna, la araba kaj aliaj lingvoj.
- ekzemplo:
:::"Se ti sabir ti respondir, Se non sabir tazir, tazir.." = Se vi scias, vi respondu, se vi ne scias, mutu, mutu (en "La burĝo-ĝentilhomo")
- Figursence, estas nun vulgare uzita por kvalifiki iun ajn natura lingvo aŭ piĝino kiu akiris uzon interlingvan.
- listo (kronologivica) de lingvoj, kiuj fariĝis "lingva-franka"-oj:
- Akada lingvo - Aramea lingvo - Greka lingvo - Hindustana lingvo - Svahila lingvo - Angla - aliaj eŭropaj koloniaj lingvoj
- ktp
Eksteraj ligoj
- [http://www.uwm.edu/~corre/franca/go.html A Glossary of Lingua Franca], TTT-ejo pri la Lingva-frankao angle kun disertacioj en la angla, franca kaj itala lingvoj
- [http://www.uwm.edu/~corre/franca/edition3/traverslessiecles.htm LA LINGUA FRANCA: une langue méditerranéenne à travers les siècles], de Roberto Rossetti (france)
- [http://www.uwm.edu/~corre/franca/edition3/lingua6.html Disertacio pri Lingva-Frankao] de Dr. Renata Zago (itale)
ja:リングワ・フランカ
Geografio > Azio > Pakistano
----
AzioAzioAzio - Areo: 778.720 km²
- el ili semotaŭga: 27%
- Loĝantaro: 141.553.775 (julio 2000, takso),
- % urbana: 37% (2000)
- homoj po kv. km: 181,8 (2000)
- homoj po kv. km da semotaŭga tero: 673,3 (2000)
- jara kresko: 2,17% (2000, takso)
- naskoj: 32,11 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- mortoj: 9,51 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- migrantoj: -0,9 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: 82,49 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj po virino: 4,56 infanoj naskita po virino (2000, takso)
- meza longeco de vivo: 61,07 jaroj (60,27 viroj, 61,91
virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Islamabado La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Suda Azio
Barato estas la nomo preferata de Federacio Esperanto de Barato anstataŭ Hindio aŭ Hinda Unio.
Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio)
Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso),
% urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 341,0 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: 24,79 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,88 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,08 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 64,9 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,11 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,5 jaroj (61,89 viroj, 63,13
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo:Nov-Delhio La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
La lingvoj stelitaj ( - ) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon
sanskritidan.
1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue ( http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=India )
Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.
- [http://india.gov.in/maps/main.php Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro]
- [http://de.geocities.com/proskovec/nordindien_es.html fotoj]
- [http://www.gandhiserve.org pri Gandhi]
Kategorio:Baratoals:Indien
[[got:
ISO 639
Lingvo > ISO 639
----
ISO 639 estas internacia normo, kiu listigas mallongigojn de lingvaj nomoj. Normo 639 enhavas 2 listojn :
- ISO 639-1:2002 listigas 2-literajn mallongigojn,
- ISO 639-2:1998 listigas 3-literajn mallongigojn.
Uzon priskribas ISO 639-1/B kaj ISO 639-2/T. 22 lingvoj havas du triliterajn mallongigojn. Ekzemple:
- eng en Angla - epo eo Esperanto - fra/fre fr Franca - ido io Ido - jav jv Java
vidu ankaŭ
- Tabeloj ISO 639 A-F ~ G-K ~ L-R ~ S-Z
Tiuj tabeloj provas listigi ĉiujn lingvojn laŭ ISO 639-kodo (ordigitajn laŭ esperantonomoj kontrolendaj) kun duliteraj kaj triliteraj kodoj kaj angla kaj franca nomoj kiel ili aperas en la paĝoj de Library of Congress, por helpi al ĝustigo de la esperanto-traduko.
Fontoj
[http://purl.oclc.org/net/lanlin Landoj kaj lingvoj] de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert
[http://www.loc.gov/standards/iso639-2/ la kongresa biblioteko] (Library of Congress)w:en:ISO 639.
Eksteraj ligoj
http://www.loc.gov/standards/iso639-2/ -- ISO 639-2 ĉefpaĝo
http://www.loc.gov/standards/iso639-2/normtext.html
http://www.loc.gov/standards/iso639-2/codechanges.html -- ISO 639-2/RA Ŝanĝa anonco.
Kategorio:Lingvoja:ISO 639ko:ISO 639th:ISO 639zh-min-nan:ISO 639
TVE
Televisió Espanyola (TVE), fundada el 28 d'octubre de 1956 durant el govern del general Francisco Franco, forma part del ens públic espanyol Radiotelevisió Espanyola, que engloba tant Televisió Espanyola com Ràdio Nacional d'Espanya.
La seva creació va suposar l'entrada de la televisió a Espanya al mateix temps que l'aparició d'un canal d'àmbit públic a nivell estatal. Actualment, part de la seua funció està definida per l'article 20 de la Constitució Espanyola, que protegeix el dret "a comunicar o rebre lliurement informació veraç per qualsevol mitjà de difusió".
En 1962 l'empresa passa a dependre del Ministeri d'Informació i Turisme, dirigit per Manuel Fraga Iribarne. Els seus continguts es basaven en musicals, informatius, el conegut NODE i publicitat que van tenir una gran repercussió en la societat de l'època. La producció es realitzava en els estudis del Passeig de l'Havana (Madrid), en rigorós directe.
El 15 de novembre de 1966 va aparèixer un segon canal de TVE (TVE-2), coneguda en els seus orígens com la UHF, per utilitzar per a la seua emissió aquesta banda de radiofreqüències. En TVE2 s'emetrien els continguts culturals, esportius i de servei públic de baixa audiència de la seua germana major, la qual cosa en el futur havia de permetre que TVE entrara en el camí de la competència per l'audiència.
Després de la Llei de Televisió Privada es va liberalitzar el mercat televisiu i es van crear les cadenes privades (Telecinco, Antena 3 i Canal+), en 1990.
També en els 90 es transformaria totalment la imatge corporativa dels canals principals del ens, passant a anomenar-se oficialment La Primera i La 2.
Prompte començaria a preparar-se l'aterratge de la televisió per satèl·lit a Espanya, i l'ens públic va voler ser qui liderara la seua implementació amb la creació en 1994 de la societat Cotelsat i dels seus primers canals temàtics Teledeporte i Canal Clásico, encara existents avui, que van emetre durant un temps totalment en obert. A més, per a llavors ja hauria començat a emetre's el senyal del canal TVE Internacional.
Amb la creació de la plataforma digital Via Digital, TVE va continuar apostant pels canals temàtics i expressament per a "Vía" va anar sumant a la seua oferta de Teledeporte i Canal Clásico els canals Alucine, Cine Paraiso, Grandes Documentales Hispavisión, Nostalgia i més tard Canal 24 Horas. Tots ells han perdurat fins ara excepte els de cinema. També va ser un projecte el Canal Todo Toros, que mai va arribar a constituir-se definitivament. D'aquestos canals ara perduren en la nova TDT el Canal 24 Horas i Teledeporte i es crea el canal doble Clan TV/??? destinat al públic infantil (7:00-21:00) compaginat amb un canal de la història dels 50 anys de la TVE.
Actualment l'ens públic de Radiotelevisió Espanyola és una de les empreses més grans de capital íntegrament públic en Espanya, si bé també una de les més deficitàries, per la qual cosa ha sigut i és una de les prioritats de sanejament econòmic per part dels últims governs.
Boys Life (movie)
:For the scouting magazine, see Boys' Life.
Boys Life is a compilation of 3 30-minute short films about being gay in America.
A high school student in "Pool Days" finds excitement in his health club job. In "A Friend of Dorothy," a college freshman hopes his handsome roommate is also gay. And in "The Disco Years," Tom is crushed when the tennis player with whom he had a fling leaves him for a girl and joins an openly homophobic crowd.
Anthony Burgess: A Life Anthony Burgess is the title of a biography of the novelist and critic Anthony Burgess (1917-93) by Roger Lewis. Lewis's controversial but, for many readers, penetrating and revealing work was published in 2002. Critics could not decide whether it was an out-and-out hatchet job, or a complicated form of tribute, or both.
Extracts from Roger Lewis's Anthony Burgess
He never got the hang of young people and would bridle and bristle at long hair and pop music like a beef-
Constance, princess of Portugal
Constance, princess of Portugal (Port.Constança) was the third daughter of PortugueseKingSancho I. Little is known about Constance. She was born c. 1182 and died unmarried on August 31202.
List of EarthBound characters
This is a list of non-player characters from the Super Nintendorole-playing gameEarthBound.
- Giygas: The prime antagonist, and the final boss in the game. Giygas plans to destroy the entire universe, and does so through possessing the minds of the world's plants, animals, and people. For most of
Wolf (The 10th Kingdom)
Potrayed by Scott Cohen - Wolf is a fictional hero, one of 'The Four Who Saved The Nine Kingdoms', in Hallmark Entertainment's and NBC's 2000 mini-series The 10th Kingdom by [http://www.imdb.com/name/nm0601881/ Simon Moore].
Official Bio
Born in the 2nd kingdom, Wolf spent his cub-hood in the w