:: wikimiki.org ::
| Viruso |
VirusoBakterio - Mikrobo - Bacilo
Vidu ankaŭ: komputika viruso.
----
Viruso estas pseŭdovivaĵo, kiu reproduktas sin per parazitado je iu viva ĉelo. Ĝi reprogramas la ĉelon per genetika materialo (RNA aŭ DNA).
Virusoj
- dsDNA Virusoj (duopa-ĉenaj DNA-Virusoj)
- ssDNA Virusoj (unuopa-ĉenaj DNA-Virusoj)
- ssRNA retroidovirusoj (ssRNA retrovirusoj)
- dsDNA retroidovirusoj
- dsRNA Virusoj (duopa-ĉenaj RNA-Virusoj)
- (-)ve ĉensencaj ssRNA Virusoj
- (plus)ve ĉensencaj ssRNA Virusoj
Ankoraŭ ne atestataj kiel faktaj virusoj:
- Prionoj (nur ŝanĝitaj proteinoj, sen nuklea acido, atakas vertebrulojn)
- Satelitoj (atakas plantojn, vertebrulojn, nevertebrulojn, kaj fungojn)
- Virojdoj ("virusoj" kiuj atakas plantojn kaj konsistas treeble el nuda DNA)
Kategorio:Biologio
als:Virus (Medizin)
ja:ウイルス
ko:바이러스
ms:Virus
simple:Virus
BakterioBiologio > Prokariotoj > Bakterio < Mikrobo < Bacilo < Viruso
----
Viruso
Bakterio -- ano de unu de la du prokariotaj
grupoj. Kiel ĉiuj prokariotoj, ili estas unuĉelaj mikroboj kaj ne havas ĉelkernojn.
La inventinto de la mikroskopo, Antoni VAN LEEUWENHOEK eltrovis la
bakteriojn en la 17-a jarcento, tamen ili estis plejparte ignorataj
ĝis la malfrua 19-a jarcento, kiam sciencistoj kiel Louis PASTEUR eltrovis, ke bakterioj estas la kaŭzo de multaj malsanoj.
Bakterioj tamen ne nur kaŭzas malsanojn. Ili ankaŭ kaŭzas multajn
bonajn aferojn. Ekzemple, ni ne povus digesti nian manĝaĵon sen la
helpo de bakterioj.
Antau la jaro 1977, sciencistoj kredis, ke ĉiuj prokariotoj estas
bakterioj. Tamen oni nun scias ke ekzistas du grupoj -- la bakterioj
kaj la arkioj.
Kategorio:Vivaĵoj
ja:真正細菌
ko:세균
th:แบคทีเรีย
MikroboBiologio - Medicino
Mikrobo estas mikroskopa vivulo ĝenerale unuĉela, nome bakterio, protozoo, mikroskopa algo, mikroskopa fungo aŭ viruso (laŭ PIV).
BaciloBiologio - Medicino - Bakterio - Mikrobo - Viruso
Bacilo (latine Bacillus) estas genro de gram-pozitivaj eŭbakterioj, kies ĉelo havas formon de rekta bastoneto, moviĝas per flageloj kaj produktas sporon en malfavoraj kondiĉoj. En pli ĝenerala senco ĝi estas morfologia nomo de diversgenraj eŭbakterioj en formo de rekta bastoneto, bastonetbakterio (PIV).
En la subkonscio de la publiko bacilo estas kaŭzanto de diversaj malsanoj same kiel viruso.
antraksa bacilo(Bacillus anthracis) estas specio de bacilo, kiu kaŭzas gravan malsanon de la homo kaj de iuj dombestoj, antrakson. (PIV)
mira bacilo (Serratia marcescens) estas specio de eta bacilo, kiu produktas sangoruĝan koloron (ĝi kaŭzas fenomonon de la t.n. sangantaj hostioj). (PIV)
subtila bacilo (Bacillus subtilis) estas specio de bacilo, kiu multiĝas i.a. en forlasitaj infuzaĵoj de herboj. (PIV)
kojlobacilo (Escherichia coli) estas specio de eŭbakterio, troviĝanta en grundo, ofte en akvo, normale vivanta en la intesto de homo kaj bestoj, sed iafoje estiganta malsanojn, i. a. citinon kaj kojlobacilozon). (PIV)
laktobacilo (Lactobacillus) estas genro de aertoleraj eŭbakterioj kapablaj fermentigi sukerojn al laktata acido, vivantaj sur plantoj kaj en la intesto de homoj kaj bestoj. La laktobaciloj grave rolas en la malkompono aŭ male la produktado de nutraĵoj (diversaspecaj fromaĝoj, i.a. jogurtoj, saŭrkraŭto, insilaĵoj) kaj estas medicine uzataj por rekrei la intestan flaŭron okaze de diversaj laksoj aŭ de antibiotika terapio (vidu ankaŭ laktobakterioj, bifidobakterio). (PIV)
tiobacilo (Thiobacillus) estas genro de acidotoleraj eŭbakterioj, kiuj produktas energion per oksidado de sulfuro al sulfato (ekz. Thiobacillus thiooxydans) aŭ ankaŭ de ferozaj al ferikaj jonoj (Thiobacillus ferooxidans) (vidu ankaŭ ferobakterioj, tiobakterio, purpurbakterioj, verdbakterioj, varmegbakterioj). (PIV)
baciloportanto estas estulo, kiu disportas infektajn bacilojn. Ofte la estulo mem estas imuna kontraŭ la koncerna malsano, do ŝajnas tute sana, sed povas infekti aliajn estaĵojn, kaj pro tio la baciloportanto estas danĝera. Se temas pri besto, oni mortigas ĝin kaj ĝian korpon forbruligas. Se temas pri homo, oni devas izoli lin aŭ ŝin en severa karanteno ĝis resanigo aŭ trovi alian rimedon por protekti la socion.
Biologia ĉeloBiologio > Biologia ĉelo
----
Ĉiu konata vivaĵo konsistas el bazaj unuoj, la ĉeloj. Ĉelo estas la plej malgranda mem-konservanta kaj mem-reproduktanta ero.
=Konsisto=
Ĉiu konata ĉelo (krom kelkaj specialigitaj ĉel-tipoj) havas komunajn bazajn elementojn:
- DNA, la genetika informo kiu priskribas la aliajn elementojn.
- Proteinoj, la maŝinaro de la ĉelo.
- Membranoj, kiuj apartigas la ĉelon de ĝia medio, filtras, transdonas mesaĝojn inter la eno kaj la ekstero, kaj dividas pli komplikajn ĉelojn en fakojn (organeloj).
=Funkcioj=
Ĉeloj ankaŭ havas komunajn kapablojn:
- Reproduktado per ĉela dividiĝo.
- Metabolo, enprenigi krudmaterialojn, konverti ĝin al ĉelaj elementoj kaj energio, kaj delasi kromproduktojn.
- Proteina sintezo per konverti DNA-n al RNA al proteino.
=Specoj=
Estas 220 specoj de ĉeloj kaj histoj kiuj konsistigas la homan korpon.
Estas tri bazaj specoj de ĉeloj: prokarioto, arkio, eŭkarioto
Strukturo
eŭkarioto
1. Nukleolo. 2. Ĉelkerno aŭ nukleo. 3. Ribosomo. 4. Veziketo. 5. Raspa Endoplasma Retikulo. 6. Golĝi-Aparato. 7. Mikrotubulo. 8. Glata Endoplasma Retikulo. 9. Mitokondrioj. 10. Vakuolo. 11. Citoplasmo. 12. Lizosomo. 13. Centrioloj.
Historio
- 1665 : Robert HOOKE malkovris ĉelojn en korko, poste en vivantaj plantoj, per mikroskopoj.
- 1839 : Theodor SCHWANN malkovris ke plantoj kaj bestoj konsistas el ĉeloj, konkludante ke ĉeloj estas komuna unuo de strukturo kaj evoluo, tiel fondanta ĉel-teorion. Schwann-ĉeloj estas nomitaj por li.
- La kredo ke vivaĵoj povas spontanee aperi (abiogenezo) estas kontraŭita de Louis PASTEUR (1822-1895).
- Rudolph VIRCHOW asertis ke ĉeloj ĉiam ekiĝas el ĉela dividiĝo (en la latina: omnis cellula ex cellula).
ja:細胞
ko:세포
ms:Sel
simple:Cell
th:เซลล์ (ชีววิทยา)
DNA
DNA estas la DesoksiriboNuklea Acido - ĝi estas duopa-helica molekulo konsistanta el paroj da nukleotidoj, la eroj de nukleaj acidoj, kiuj konsistas el nitrogenaj bazoj - Adenino, Timino, Guanino, kaj Citozino (A, T, C, kaj G). Tiuj ĉi bazoj estas kiuj ligas la du helicojn unu la alian, kaj ilia ordo tra la DNA-molekulo gravas ĉar ĝi influas la elekton de aminoacidoj en proteinoj.
Laŭ la propono de Watson kaj Crick, DNA ekzistas en la formo de du polinukleotidaj ĉenoj volvitaj ĉirkaŭ si en duopa helica strukturo. La unika trajto de ilia proponita strukturo estas la maniero per kiu la ĉenoj estas kuntenataj en la duopa helico. Watson kaj Crick teoriumis ke la DNA-strukturo stabiliĝas per hidrogenaj ligoj inter la bazoj etendiĝantaj internen el suker-fosfataj ĉefĉenoj. La strukturoj de la bazoj estas tiaj, ke la adenino ĉiam ligiĝas al timino per du hidrogen-ligoj, kaj guanino ĉiam ligiĝas al citozino per tri hidrogen-ligoj. La du polinukleotidaj DNA-filamentoj, kuntenataj per ĉi tiuj komplementaj bazoparoj (adenino ligita al timino, kaj guanino ligita al citozino), havas tiel nomatajn komplementajn
sinsekvojn. La proponita pariĝo de la bazoj estas subtenita de DNA-analizoj, kiuj montras ke adenino kaj timino ĉiam troviĝas laŭ proporcio 1:1, kiel ankaŭ citozino kaj guanino.
vidu ankaŭ
Aliaj interesaj rimarkoj pri DNA:
- Mem-replikiĝo-de-DNA;
Kategorio:Genetiko
Kategorio:Kemiaĵo
ja:デオキシリボ核酸
ko:DNA
ms:DNA
simple:DNA
th:ดีเอ็นเอ
DsDNA VirusodsDNA Virusoj - duopa-ĉenaj DNA Virusoj - ekzemploj:
- virusoj infektantaj Eŭbakteriojn kaj Arkiojn, ankaŭ nomitaj bakteriofagoj/fagoj (ekz-e. la Podoviridae, fagoj de E coli);
- virusoj de superaj animaloj (Pox/Poks-, Herpes/Herpet-, Adeno-, Papovaviridae);
- virusoj de insektoj (Baculo/Bakulo- kaj Irido- kaj Polydnaviridae/Polidnaviridae);
- virusoj de eŭkariotaj algoj (Phycodnaviridae/Fikodnaviridae);
- virusoj de fungoj.
Ili varias laŭlonge:
- 5-8 kb (Papovaviridae) kb=kilobazoj (1000 bazoj) da DNA
- ĉirkaŭ 30-40 kb (fago lambda kaj Adenoviridae)
- ĝis ĉirkaŭ 200 kb (Baculoviridae/Bakuloviridae)
- ĝis/supren 300 kb (Herpes/Herpet- kaj Pox/Poks- kaj Irido- kaj Phyco/Fikodnaviridae).
La plej malgranda prokariota genom-longo estas proks. 600 kb (E coli = 4000 kb)
Ili povas havi:
- cirklajn genomojn (Papova- kaj Baculo/Bakulo- kaj Poly/Polidnaviridae);
- liniajn genomojn (Adeno- kaj Herpesviridae, kelkaj fagoj);
- cirklajn-permut-liniajn genomojn (fago T4, kelkaj Iridoviridae);
- aŭ liniajn genomojn kun kovalente fermitaj ekstremaĵoj (Pox- kaj Phycodnaviridae).
Ĉiuj virusoj escepte Polydnaviridae havas unu-komponaĵ-genomojn; la escepto havas plurajn komponaĵojn kun averaĝa longo inter 2 - 20 kb.
Replikiĝo de la virusoj ĉiam okazas per duon-konservema maniero favore de la ĉelajn genomjn; tamen, pli etaj cirklaj genomoj (ekz-e. Papovaviridae) replikiĝas per bidirektaj replikiĝaj forkoj el komuna origino, kiel kelkaj plasmidoj. Ĉe la virusoj de Eŭkariotoj, replikiĝo ĉefe okazas en la nukleo, helpe de ĉel-enzimoj kiel polimerazoj, metilazoj, ktp. Tamen, la replikiĝo de Poksvirusoj, de kelkaj Bakulovirusoj (granuloz-grupo), kaj parto de la replikiĝo de iridovirusoj, okazas en virus-specifitaj "inklud-korpoj" en la citoplasmo, helpe de virus-koditaj enzimoj, kies plej grava grupo estas tiu de DNA-dependaj DNA polimerazoj.
Replikiĝo de dsDNA Virusoj (mi pardonpetas pro la anglaĵoj):
http://www.uct.ac.za/microbiology/tutorial/dsdnarep2.gif
SsDNA VirusossDNA virusoj - ekzemploj:
- virusoj de bakterioj ("bakteriofagoj", ekz-e. Inoviridae, Microviridae),
- virusoj de mamuloj (Circoviridae, Parvoviridae),
- virusoj de birdoj (cirkovirus-tipaj organismoj),
- virusoj de plantoj (Geminiviridae, Nanovirusoj).
Ili povas havi:
- liniajn unu-komponaĵ-genomojn (Parvoviridae),
- cirklajn unu-komponaĵ-genomojn (Microviridae, Inoviridae, Circoviridae, kelkaj Geminiviridae),
- cirklajn du-komponaĵ-genomojn (kelkaj Geminiviridae),
- cirklajn plur-komponaĵ- (>3) genomojn (Nanovirusoj).
La genomoj estas relative etaj:
- la Circoviridae havas genomoj ĉirkaŭe 3 kb;
- Parvoviridae havas genomojn de 4-5 kb;
- la Geminiviridae ĉirkaŭ 2.7 - 5.4 kb (depende ĉu estas mono/unu- aŭ bi/du-komponaĵ);
- la Microviridae (inkluzive la fama fiX 174) ĉirkaŭ 4.5 kb;
- la Inoviridae kaj la Nanovirusoj ĉirkaŭ 5-6 kb.
Replikiĝo postulas "replikiĝiva formo" (RF) duopa-ĉena DNA intermezaĵo/peraĵo: ĉi-tiu formiĝas frue post infekto, preskaŭ certe de la gastig-ĉelaj DNA polimerazoj prizorgemaj pri "riparo" de la ssDNA.
Rilate al la cirklaj genomoj en Eŭkariotoj (cirkovirusoj, ekz-e porka cirkoviruso; ankaŭ psitakino bek-kaj-plum-malsano agento, kok-infektiv-anemio agento; Geminiviridae; BBTRV), ĉi tiuj konvertiĝas al cccds-(plasmid-tipaj)-DNA en la nukleo, kaj asociiĝas al nucleaj proteinoj kaj compleksoj kiel la nukleosomoj.
Parvovirusoj havas interesan strategion por la replikiĝo de ties genomoj, helpe de interna- aŭ mem-complementareco de genomo-ekstremaĵoj por konturi la problemon pri replikiĝo de liniaj DNA genomoj. Virus-specifa procezo necesas por ambaŭ "nick" (pecet-) RF DNA, kaj por sekvestri freŝ-formitan genoman ssDNA por konstruantaj partikloj: rilate al la Parvoviridae la unua okazas helpe de proteino NS1 (kiu sinligas al la 5'-finaĵo produktita de la "pecetigo/nick") kaj la dua de la tavol-proteino; in Geminiviridae ŝajnas kvazaŭ la unua estus farita de simile-aganta proteino Rep, kaj la dua ankaŭ de la tavol-proteino.
Replikiĝo de dsDNA Virusoj (mi pardonpetas pro la anglaĵoj):
http://www.uct.ac.za/microbiology/tutorial/ssdnarep.gif
DsDNA retroidovirusodsDNA retroidovirusoj - tipo VII: dsDNA-aj genomoj replikiĝitaj per ssRNA intermezaĵoj kun longo pli granda ol la virusa genomo– Virusoj kun enkapsidigitaj cirklaj dsDNA genomoj (kutime duon- aŭ entute pecetigita), kiuj replikiĝas per pli granda ssRNA.
Ekzemploj:
- vertebrul-infektivaj virusoj (Hepadnaviridae)
- plant-infektivaj izometraj virusoj (Kaŭlimovirusoj)
- plant-infektivaj bacilformaj virusoj ("Badnavirusoj")
- infektiva gypsy-tipo retrotranspozono de Petunia (petuni-vejn-heliganta viruso)
Ĉi-virusoj havas:
- parte duop-ĉena ne-kovalente malfermita cirkla DNA, 3.2 kb (Hepadnaviridae)
- cirkla dsDNA kun unuopa-ĉen-interrompo(j) en ambaŭ ĉenoj, ĉirkaŭ 8 kb (Kaŭlimovirusoj kaj Badnavirusoj kaj petunio-viruso)
Eble ili havas komunan originon kiel iu alia, kiel la Retroviridae: tial, klas- VII virusoj estis sugestitaj kiel estante "Pararetroviridae".
Replikiĝo de dsDNA retroidovirusoj (mi pardonpetas pro la anglaĵoj):
http://www.uct.ac.za/microbiology/tutorial/bigvii6.gif
DsRNA VirusoEkzemploj de dsRNA Virusoj (ds= duopa-ĉena – el la angla “double-stranded):
- envolvitaj fagoj (Cystoviridae),
- la animal- plant- kaj insekt-infectivaj Reoviridae,
- la vertebrul- kaj nevertebrul-infectivaj Birnaviridae,
- la Totiviridae, en pra-Eŭkariotoj (fungoj kaj protozouloj, kaj eble en insektoj)
- Partitiviridae, kiuj ĉefe infektas fungoj
- Kriptovirusoj (familio Partitiviridae), kiuj aperas en plantoj, transireblaj nur per semo aŭ poleno.
Ĉi-virusoj havas:
- unu-komponaĵ- (Totiviridae)
- du-komponaĵ- (Birna-, Crypto- kaj Partitiviruses)
- tri-komponaĵ- (Cystoviridae)
- kaj pluri-komponaĵ (Reoviridae, 10-12 segments) genomojn
Ĉiu pluri-komponaĵ-genomo estas enkapsidiga en unu sola partiklo.
Virus-genom-longoj:
- Partitiviridae: 4-9 kb
- Birnaviridae: about 6 kb
- Totiviridae: 4-7 kb
- Hypoviridae: 10-13 kb
- Cystoviridae: 13 kb
- Reoviridae: 20-27 kb
Ĉiuj genomoj verŝajne replikiĝas per konservema mekanismo, en kiu ds ŝargiĝenda RNA transskribiĝas helpe de virusa enzimo al mRNA, kiu kaj kodas por proteino kaj agas kiel ŝablono por sintezo de la dua ĉeno.
Replikiĝo de dsRNA Virusoj (mi pardonpetas pro la anglaĵoj):
http://www.uct.ac.za/microbiology/tutorial/bigiii6.gif
(-)ve ĉensenca ssRNA Viruso(-)ve ĉensencaj ssRNA Virusoj - ekzemploj:
- virusoj nur-vertebrul-infektivaj (Arena-, Orthomyxo-, Paramyxoviridae);
- virusoj vertebrul- kaj artropod- infektivaj (Bunya-, Rhabdoviridae);
- virusoj plant- kaj artropd- infektivaj (Bunya-, Rhabdoviridae);
- virusoj nur-plant-infektivaj (Tenuivirusoj)
Ĉi-virusoj havas:
- unu-komponaĵ-genomojn kun pluraj ORF-oj (ORF= malfermitaj leg-kadroj) (Filo-, Paramyxo-, Rhabdoviridae)
- du-komponaĵ ambaŭsencaj genomojn (Arenavirusoj)
- tri-komponaĵ, foje ambaŭsencaj genomojn (Bunyaviridae, Tenuiviruso (4))
- ses- ĝis ok- komponaĵ-genomojn (Orthomyxoviridae)
La familioj Paramyxo-, Rhabdo- kaj Filoviridae grupiĝas ĉe la Ordo Mononegavirales, pro similoj laŭ la viriona strukturo, gen-ordo kaj transskribo.
Virus-genom-longoj:
- unu-komponaĵ, 11-19 kb: Mononegavirales
- 6 - 8 komponaĵ, 10-14 kb: Orthomyxoviridae
- 3 komponaĵ, 11-20 kb: Bunyaviridae
Ĉi-virusoj suferis probable malfruan evoluan disvolvon, ĉar ili aperas nur ĉe superaj Eŭkariotoj (artropodoj kaj vertebruloj): plant-infektivaj virusoj probable faras tion pro apuda rilato inter insektoj kaj gastigaj plantoj en ne tiom pasintaj evoluo-tempoj.
Replikiĝo de (-)ve ĉensencaj ssRNA Virusoj (mi pardonpetas pro la anglaĵoj):
[http://www.uct.ac.za/microbiology/tutorial/bigv5.gif]
PrionoPriono estas petrelo (genro Pachyptila) trovebla en Antartkto kaj proksimaj insuloj. Ili estas 20 ĝis 27 cmj longaj kaj havas blugrizajn plumarojn kaj blankajn subajn partojn. La platebenaj bekoj havas filtrilajn randojn. Danke al tio ili manĝas planktonajn bestetojn. La nomo “priono” devenas el greka vorto kiu signifas segilon rilate al menciita filtrilo.
Specoj:
- P. turtur, feturta priono,
- P. belcheri, maldikbeka priono,
- P. crassirostris, fulmara priono,
- P. vittata, larĝbeka priono,
- P. v. desolata, antarkta priono,
- P. v. salvin, salvina priono.
Kategorio:Birdoj
PlantoPlanto estas vivaĵo plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo(ĝenerale).
Ĝenerale dividiĝas inter ne-verdaj plantoj (brunaj, oraj, ruĝaj algoj, ktp) kaj verdaj plantoj (verdaj algoj kaj ter-plantoj). Kelkaj plantoj vivas en medio malriĉa je nitrogeno kaj ili havigas por si mem la necesan nitrogenon per la kaptado, digestado de insektoj. Tial oni nomas ilin insektovoraj plantoj aŭ karnovoraj plantoj.
La verdaj "globetoj" interne de la ĉelo nomiĝas kloroplastoj.
Laŭ formo ili povas varii inter:
- polihedraj
- fuziformaj
- cilindraj
- stelformaj
- ktp.
Por pliaj informoj kaj priserĉoj vidu Botaniko.
[http://www.geocities.com/wfpilger/pplp-l3.htm W.F. Pilger:
Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo]
C3-plantoj C4-plantoj
Kategorio:Plantoj
ms:Tumbuhan
zh-min-nan:Si̍t-bu̍t
ko:식물
ja:植物
simple:Plant
Vertebrulo
Vertebruloj (latine Vertebrata) estas subfilumo de animaloj kies spino konsistas el vertebroj (endoskeletaj elementoj laŭlonge de la notokordo kaj flanke al la "spina kordo"), kaj kelkajn aliajn ecojn. Ili estas la plej junaj (ekde ordovicio), sed plej evoluintaj animaloj kun simetria korpo, bonegaj organoj de sensoj kaj plej perfekta nerva sistemo.
- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3920183.stm 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo] Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..."
Ĉi-dekstre estas montrata la tradicia klasifiko de vertebruloj.
Kategorio:Vertebruloj
ja:脊椎動物
ko:척추동물
ms:Vertebrata
simple:Vertebrate
th:สัตว์มีกระดูกสันหลัง
PlantoPlanto estas vivaĵo plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo(ĝenerale).
Ĝenerale dividiĝas inter ne-verdaj plantoj (brunaj, oraj, ruĝaj algoj, ktp) kaj verdaj plantoj (verdaj algoj kaj ter-plantoj). Kelkaj plantoj vivas en medio malriĉa je nitrogeno kaj ili havigas por si mem la necesan nitrogenon per la kaptado, digestado de insektoj. Tial oni nomas ilin insektovoraj plantoj aŭ karnovoraj plantoj.
La verdaj "globetoj" interne de la ĉelo nomiĝas kloroplastoj.
Laŭ formo ili povas varii inter:
- polihedraj
- fuziformaj
- cilindraj
- stelformaj
- ktp.
Por pliaj informoj kaj priserĉoj vidu Botaniko.
[http://www.geocities.com/wfpilger/pplp-l3.htm W.F. Pilger:
Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo]
C3-plantoj C4-plantoj
Kategorio:Plantoj
ms:Tumbuhan
zh-min-nan:Si̍t-bu̍t
ko:식물
ja:植物
simple:Plant
DNA
DNA estas la DesoksiriboNuklea Acido - ĝi estas duopa-helica molekulo konsistanta el paroj da nukleotidoj, la eroj de nukleaj acidoj, kiuj konsistas el nitrogenaj bazoj - Adenino, Timino, Guanino, kaj Citozino (A, T, C, kaj G). Tiuj ĉi bazoj estas kiuj ligas la du helicojn unu la alian, kaj ilia ordo tra la DNA-molekulo gravas ĉar ĝi influas la elekton de aminoacidoj en proteinoj.
Laŭ la propono de Watson kaj Crick, DNA ekzistas en la formo de du polinukleotidaj ĉenoj volvitaj ĉirkaŭ si en duopa helica strukturo. La unika trajto de ilia proponita strukturo estas la maniero per kiu la ĉenoj estas kuntenataj en la duopa helico. Watson kaj Crick teoriumis ke la DNA-strukturo stabiliĝas per hidrogenaj ligoj inter la bazoj etendiĝantaj internen el suker-fosfataj ĉefĉenoj. La strukturoj de la bazoj estas tiaj, ke la adenino ĉiam ligiĝas al timino per du hidrogen-ligoj, kaj guanino ĉiam ligiĝas al citozino per tri hidrogen-ligoj. La du polinukleotidaj DNA-filamentoj, kuntenataj per ĉi tiuj komplementaj bazoparoj (adenino ligita al timino, kaj guanino ligita al citozino), havas tiel nomatajn komplementajn
sinsekvojn. La proponita pariĝo de la bazoj estas subtenita de DNA-analizoj, kiuj montras ke adenino kaj timino ĉiam troviĝas laŭ proporcio 1:1, kiel ankaŭ citozino kaj guanino.
vidu ankaŭ
Aliaj interesaj rimarkoj pri DNA:
- Mem-replikiĝo-de-DNA;
Kategorio:Genetiko
Kategorio:Kemiaĵo
ja:デオキシリボ核酸
ko:DNA
ms:DNA
simple:DNA
th:ดีเอ็นเอ
Kategorio:BiologioBiologio estas la studo de la vivo de organismoj.
Kategorio:Naturscienco
ja:Category:生物学
ko:분류:생물학
ms:Category:Biologi
simple:Category:Biology
Olive TownshipOlive Township may refer to:
- Olive Township, Ottawa County, Michigan
- Olive Township, Clinton County, Michigan
samsung true tone gospodarka tuszcze Casino online blackjack |
|
|
|