Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Vivo

Vivo

vivo

<1> biologie

En biologio vivo estas specifa funkcio de biologia estaĵo. La sekvaj kapabloj kaj ecoj estas la kondiĉoj de la biologia vivo kaj karakterizas ĉiun vivantan estaĵon: :
- metabolo :
- reproduktado :
- ŝanĝiĝo de la genetika informaro :
- konsisto el unu aŭ pluraj ĉeloj :
- ekzisto de certaj strukturoj ene de la ĉelo(j) :
- biokemiaj reakcioj. Legu pli> Komparu kun: kresko, ... ----

<2> individue

Se ni enfokusigas individuon, vivo prezentiĝas ankaŭ kiel la sumo de ĉio farita kaj spertita dum la periodo inter nasko kaj morto. Legu pli> Komparu kun: biografio, nasko, infanaĝo, junaĝo, maturaĝo, maljunaĝo, morto ----

<3> figure

En figura signifo vivo estas sinonimo por aktiveco, vigleco, movopleneco. Legu pli> Komparu kun: ... ----

Citaĵoj

Ludwig Wittgenstein rilatigas <1> kaj <2> tiel: :"Ni sentas, ke eĉ kiam ĉiaj ajn sciencaj demandoj estos responditaj, ja tamen niaj vivproblemoj ankoraŭ eĉ ne estos ektuŝitaj." Kaj Charlotte Bühler komentas: :"Dum ni biologie regresas, :biografie ni progresas." Legu pli> ---- ja:ライフ

Biologio

Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj. Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj. Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre) E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo

Biologiaj principoj

Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo

skarabo Ĉef-artikolo: Vivo Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Evoluo: la centra principo de biologio

Ĉefartikolo: Evoluismo Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.

Diverseco: La diverseco de la vivuloj

paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]] Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj. "Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj: :Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon: :Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj. :virusoj -- Prionoj

Daŭreco: La komuna origino de la vivo

Ĉefartikolo: Komuna origino Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko. La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj. La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.

Konstanteco: adapto al la ŝanĝo

Interrilatoj: grupoj kaj medioj

organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]] Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, parazitecosimbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.

Panoramo de biologio

Strukturo de la vivo

DNA sequence Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo. Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj. La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.

Fiziologio de la vivuloj

Diverseco kaj evoluo de la vivuloj

Biologia klasado

Rilatoj inter vivuloj

Historio de la vorto "biologio"

Historio


- Famaj Biologoj

Listo de biologiaj fakoj


- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio

Faklibroj en Esperanto


- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro
Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985

Ekstera Ligo en Esperanto:


- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html als:Biologie ja:生物学 ko:생물학 ms:Biologi simple:Biology th:ชีววิทยา


Metabolo

Biologio > Metabolo ---- Metabolo estas la tuto de ĉiuj reakcioj kiuj okazas en vivaj ĉeloj. La plejparto de tiaj reakcioj estas enzime katalizitaj. Metabolo estas la kombino de du procezoj, katabolo kaj anabolo, kiuj ambaŭ konsistas el multaj kemiaj reakcioj. La procezoj de katabolo kaj anabolo estas identaj en la plejparto de la vivantaĵoj. Ambaŭ procezoj ilustras la principon de maksimuma ekonomio, kiu estas komuna en vivantaj organismoj. La rapido de katabolo estas ĝenerale regata, ne per la haveblo de brulaĵo, sed anstataŭe per la momenta bezono de ATF. Tiel do, brulaĵoj estas oksidigitaj en ĉeloj precize tiom rapide kiel necese por la energi-provizado. Simile, la biosintezo (anabolo) de ĉelaj komponantoj okazas precize tiom rapide kiel necese por la momentaj ĉelaj bezonoj. Ekzemple, aminoacidoj sinteziĝas en kreskantaj ĉeloj je rapido kiu egalas la rapidon je kiu ili enkorpiĝas en novajn proteinojn. Neniuj superfluoj de aminoacidoj amasiĝas.

Oksidiĝa Energia Produktiĝo

1a Ŝtupo:
- Sakaridoj -> Glukozo kaj aliaj Sukeroj
- Grasoj -> Grasacidoj kaj Glicerolo
- Proteinoj -> Aminoacidoj vd. Glikolizo Tiuj eroj donas Acetilan Koenzimon A 2a Ŝtupo:
- Acetila Koenzimo A -> CO2 karbona dioksido, NADH 3-a Ŝtupo: NADH kaj O2 (molekula oksigeno, dioksigeno) -> H2O (akvo) kaj ATF/ATP (adenozina trifosfato) Klarigoj En la unua ŝtupo de energia produktiĝo, sakaridoj, grasoj, kaj proteinoj estas enzime rompitaj en pli simplan unuon, acetilan koenzimon A (KoA; ofte mallongigita kiel CoA). Do, ĉi tiuj tri reliefe malsamaj brulaĵoj estas reduktitaj al ia "komuna divizoro". En la dua ŝtupo, la ciklo de Krebs (citr-acida ciklo), alia aro da enzimoj oksidigas karbonon en karbonan dioksidon, kun la ellaso de hidrogeno al molekuloj-portantoj. Tiam la hidrogeno estas transdonita al la tria ŝtupo, la elektron-transporta ĉeno. En la elektron-transporta ĉeno, mult-enzima sinsekvo igas hidrogenon kombiniĝi kun oksigeno, formante akvon, la duan produkton de biologia oksidiĝo. La energio ellasita dum oksidiĝo estas stokata en la kemiaj ligoj de speciala energi-tena kombinaĵo, adenozina trifosfato (ATF aŭ ATP). En la formo de ATF-molekuloj, la energio povas esti oportune liverita al la ĉeloj kie ĝi uziĝos. La reakcioj de la ciklo de Krebs kaj la elektron-transporta ĉeno okazas proksime unu al la alia en ĉelaj strukturoj nomataj mitokondrioj, aŭ mitoĥondrioj. Mitokondrioj estas la ĉefaj centroj por ATF-sintezo en la ĉelo. Pro tio, oni ofte nomas ilin ĉelaj centraloj. Depende de funkcio, tipa ĉelo povas enhavi 50 ĝis 50.000 mitokondriojn.

Sakarida Metabolo

Sakarida metabolo treege gravas. Ĝi servas kiel fonto de energio, kaj ĝi disponigas karbonajn ĉenojn kiuj bezoniĝas por la sintezo de aliaj molekuloj. Ekzemple, diversaj metabolaj reakcioj ŝanĝas glukozon en glikogenon, grasojn, kaj la interproduktojn uzatajn por la sintezo de aminoacidoj kaj proteinoj. Proteinoj <--> Kelkaj Aminoacidoj <--> Glukozo --> Grasacidoj <--> Graso ::::Glikogeno <--> Glukozo <--> CO2, H2O kaj ATF (biokemia energio) La monosakaridoj glukozo, fruktozo, kaj galaktozo estas la finproduktoj de sakarida digestiĝo. Ĉi tiuj simplaj sukeroj estas sorbitaj en la sangon kaj portitaj al la hepato. En la hepato, fruktozo kaj galaktozo estas aŭ ŝanĝitaj en glukozon aŭ metabole transformitaj per reakcioj similaj al tiuj en kiuj glukozo partoprenas. Tial, sakarida metabolo estas esence la metabolo de glukozo. La ĝusta funkciado de la korpo estas tre dependa de la koncentreco de glukozo en la sango. Ĉi tiu sukero ĉiam ĉeestas en la sango, kaj kiam ĝia nivelo falas sub la normalan fastan nivelon (70 - 90 mg je 100 ml), la glikogeno stokita en la hepato estas ŝanĝita al glukozo-1-fosfato, kiu estas hidrolizita al glukozo kaj fosfato. Glukozo tiel formita transiras el la hepato en la sangon. Dum pena ekzercado, per kiu sanga glukozo eluziĝas pli rapide ol ĝi povas esti reprovizata el hepata glikogeno, sangoglukozaj niveloj povas efemere fali sub la normalan fastan nivelon - hipoglikemio. Male, alta nivelo de sangosukero, nomata hiperglikemio, povas efemere estiĝi post riĉa kaj peza manĝo de sakaridoj. Monosakaridoj el la digesta procezo estas sorbitaj en la sangon pli rapide ol ili povas esti ŝanĝitaj en glikogenon kaj stokitaj en la hepato. Kiam la sangosukera nivelo leviĝas, iom da glukozo eble estos transformita en grason kaj stokita en la grasa histo. Kiam sangosukeraj niveloj atingas la renan sukeran sojlon de 150 - 170 mg je 100 ml da sango, glukozo eliĝas el la renoj kaj aperas en la urino. Ĉi tiu stato nomiĝas glukozurio. Tiel do, hiperglikemiaj glukozaj niveloj povas ree normaliĝi per oksidiĝo de la glukozo, kiu produktas energion, per stokiĝo de glukozo kiel glikogeno, per ŝanĝo de glukozo en grason, aŭ per ekskrecio tra la renoj. ja:代謝 simple:Metabolism th:การเผาผลาญ

Reproduktado

Reproduktado estas kiam viro kaj virino kune faras bebon. Foje estas pli ol unu bebo samtempe (ĝemeloj). Ĉe aliaj bestoj tio estas pli normale ol ĉe homoj.

Informo

Informo estas ĝenerala termino, kiu signifas:
- Scio komunikita aŭ ricevita pri difinita fakto aŭ cirkonstanco; novaĵo: informo pri krimo.
- Ĉia scio gajnita per komunikado, esploro, instruo.
- La ago aŭ fakto de informi.
- La kolekto aŭ distribuo de informaĵoj, speciale sekretaj informaĵoj. Ne ĉiu informo estas vera. Tamen ankaŭ el nevera informo eblas ekscii faktojn ; pri la informanto. Ĉiu sin informas tage pri multaj aferoj. Multaj de la informoj, kiujn individuoj ricevas estis jam kolektitaj per informservoj. Estas multaj mondaj informservoj, kiuj donas informojn al la publiko per ĵurnaloj, radio, kaj televido. Reuters, Associated Press, Agence France Presse, Interfax, kaj CNN estas inter la plej konataj internacie. Informo estas havebla pri ĉiuj temoj. Aferistoj povas sekvi la supreniĝojn kaj subeniĝojn de la borso dum politikistoj rigardas tion, kio okazas en sia ĉefurbo. Sportŝatanto ofte direkte havas informon pri sia teamo. La reto estas bone konata sistemo de rapida informo por ĉiu.
- [http://www.referencenter.com Internet Reference Information Center] La kvara difino (supra) parolas pri sekretaj informaĵoj. Tio povas rilati al informo pri la kapabloj kaj intencoj de komercaj konkurantoj, fremdaj registaroj, aŭ al tiuj, kiuj intencas malutili onin. Normale la kolekto de informoj pri komercaj konkurantoj nomiĝas ekonomia spionado, pri fremdaj registaroj spionado, kaj pri grupo aŭ personoj kun malaj intencoj, kiel fremdaj spionoj, teroristoj aŭ narkotrafikantoj, nomiĝas kontraŭspionado. ko:정보 ja:情報 zh-cn:信息 simple:Information

Biokemio

Biokemio (aŭ bioĥemio; pli-malpli ekvivalentas al biologia kemio) estas branĉo de kemio, kiu klarigas la kemiajn fenomenojn de la vivaj estaĵoj. El elemento karbono (atomnumero 6, atompezo 12,01) konsistas ĉiu vivanta estaĵo. Biokemio esploras tiun elementon kaj ties kombinon kun aliaj, precipe hidrogeno, oksigeno, nitrogeno. Historie, evoluis biokemio ekde la 18-a jarcento, kiam oni malkovris oksigenon (1772) kaj ties procezoj en vivaj estaĵoj. En la postaj dekoj oni identigis ankaŭ ureon (kiel malkombinaĵa produkto de proteinoj) kaj izolis glikogenon, hemoglobinon, nukleajn acidojn, enzimojn (nomo kreita en 1887). Estis ankaŭ klarigata la fenomeno de la alkohola fermentado. Biokemio rilatas al multaj fakoj, ekzemple metabol-studado, molekulara biologio, genetiko, biofiziko, organika kemio, toksikologio, farmakologio, ktp. :Kelkaj Famaj Biokemiistoj: :KREBS, KOCH ja:生化学 ko:생화학 ms:Biokimia th:ชีวเคมี

Kresko

En ĉiutaga lingvouzo kreski signifas pligrandiĝi, pliampleksiĝi. En la sciencoj ĝenerale kresko signifas la entempan pliiĝon de mezurita grando aŭ observitan pliiĝantan kompleksecon de fenomeno. En biologia kunteksto kresk(ad)o estas unu el la esencaj karakterizaĵoj de la vivo kaj ampleksas ĉiujn ŝangiĝojn per kiuj vivanta organismo atingas maturan staton de evoluo, tio estas kompletan disvolvon de siaj organoj, kapabloj kaj grandeco konforme al sia genetika programo.

Fokuso

Fokuso estas la punkto, kie kuniĝas la radioj senditaj de unu lumfonto, post ilia trairo tra optika sistemo. Pli ĝenerale fokuso signifas: centro de la atento, de la interesiĝo. ---- Fokuso estas la nomo de sienca bibliografio eldonita de Ebbe Vilborg de 1967 ĝis 1976. Ĝi prezentas laŭpove kompletan bibliografion de ĉiuj verkoj (libroj, broŝuroj, artikoloj) pri la internacilingva problemo kaj pri esperantologio. Ĝia ĉefa enhavo fariĝis la nukleo de Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj [EBEA http://www.esperantoland.de/ebea].

Morto

Difino

Morto estas la fino de vivo. Laŭ la Fundamento de Esperanto oni rajtas paroli pri mortiĝo de homo kiam temas pri morto neatendita, akcidenta, ne kiam li mortas nature, estas mortigatamortigas sin mem.

Morto el biologia vidpunkto

La vorto "morto" povas signifi staton aŭ eventon. Kiel stato, morto estas la malo de vivo; kiel evento, la malo de naskiĝo. La evento morto estas la fino de la vivo de organismo. En biologio, mortado estas baza kondiĉo por la evoluo de specioj. Biologie, morto povas okazi al ĉiomo aŭ tuto; al parto de tuto; aŭ al ambaŭ. Ekzemple, povas morti unu individua ĉelo, kaj eĉ organo, kaj tamen la organismo kiel tuto povas plu vivi. Normale la ĉeloj de organismo vivas mallonge; kiam ili mortas, novaj ĉeloj anstataŭas ilin, kaj tiel konstante plu. Ankaŭ la malo povas okazi, nome, ke post la morto de organismo, pluvivas kelkaj ĉeloj kaj organoj, uzeblaj por transplantogrefto. Tiukaze, tamen, la histojn ankoraŭ vivajn oni devas eltiri kaj transplanti rapide, aŭ ili baldaŭ mortos manke de gastiganto.

Morto el medicina vidpunkto

Scii la precizan tempon de ies morto povas esti tre grave, ekzemple por determini la ekvalidon de ties testamento, por aranĝi la funebrajn preparojn, aŭ, okaze de transplantado, ĉar la organojn oni devas eltiri laŭeble plej rapide post la morto de la donanto. Historie, la fiksado de tiu momento ofte prezentis problemojn. Antaŭ longa tempo oni difinis la eventon morto per la ĉeso de korbatoj kaj spirado. Tion oni nomis "klinika morto". Tamen nuntempe ekzistas teknikoj por restarti la korbatadon kaj spiradon post jama halto. Nun oni prefere parolas pri "cerba morto" aŭ "biologia morto", laŭ kiu oni rigardas personon mortinta kiam ĉesis la elektra aktivado en ties cerbo. Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la malaperon de la konscio. Tamen ankaŭ ĉi tiu fiksado ne montriĝas tute senproblema.

Morto el religia vidpunkto

Al religioj kiuj kredas la koncepton de animo, Morto estas disiĝo de animo je la korpo. La morto estas la vivo de la spirito, kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eterna vivo. En tiu senco oni povas paroli pri transtomba vivo.

Homa morto

Por homoj, sendube la plej grava tipo de morto estas la homa morto. Pensado pri la homa morto kondukas al multaj demandoj.

Morto kiel natura fino


- Por multaj, morto estas la natura fino de vivo, kaj do kvazaŭ parto de ĝi.
- Surbaze de tiu ideo oni povus diri ankaŭ, ke ĝuste la fakto, ke la vivodaŭro estas limigita, valorigas ĉiun unuopan momenton de la vivo.
- La ĉina verkisto LIN Yutang komparis la pensmanieron de tiu, kiu deziras senmortecon, kun tiu de sinmortiganto: neniu el ambaŭ kontentas pri la vivo tia kia ĝi estas, malsenfina. Liaopinie, oni devus koncepti homan vivon kiel diurnon, kun mateniĝo, tagmezo, vespero kaj, fine, nokto.

Morto kiel la malo de vivo


- Por aliaj, morto estas la malo de vivo, ĝia plej absoluta malamiko. La penso pri vivofino tristigas ilin kaj senvalorigas la vivon. Ŝajnas neakceptebla imagi, ke iam la memo ne plu ekzistos. Konsolas la reinterpreto de la morto kiel nura transiro al nova fazo en senmorta vivo (kio kondukas al la filozofia ideo de senmorteco). Aŭ la supozo ke, se la korpo devas morti, tamen almenaŭ la animo pluvivos.

Vivo postmorta?

Kio okazas al la spirito, konscioanimo de homo post ĉi ties morto? La demandoj pri vivo post morto aŭ pri reenkorpiĝo (aŭ reenkarniĝo) aŭ pri spiritismo daŭre restas sen definitiva respondo. Por multaj, kredi je postmorta vivo estas konsolo rilate al la morto de amata persono aŭ al la konscio de la propra morto. Aliflanke, la timo pri inferopurgatorio povas igi el morto ion eĉ pli tragikan. Historie, la homajn sindemandojn pri postmorta vivo oni efike uzis por la kreado de organizitaj religioj.

Renversebleco aŭ retroigebleco de morto

Oni kutime parolas pri la nerenverseblo aŭ ne'retro'igeblo de morto, kaj, fakte, sciencistoj ĝis nun ne sukcesis redoni vivon al organismo, kies morton ili ĉeestis. Tamen estas personoj kredantaj morton retroigebla aŭ renversebla; el ili, multaj kredas laŭvorte je la resurektoreviviĝo de Jesuo Kristo, dum aliaj kovas grandan esperon je la evoluigo de kriogena konservado kaj revivigo de korpoj.

Senmorteco

Oni povus ankaŭ sin demandi, ĉu senmortaj homoj (se ili disponus pri senlima tempo kaj povus senfine prokrasti ĉion ajn al la morgaŭa tago) sentus la hodiauon enua, griza, malplena, sensignifa, eĉ sensenca.

Morto kaj sinmortigo

Ĉu plu vivi -- aŭ mortigi sin? Jen baza demando de ĉiutaga filozofio.

Ludoviko Zamenhof pri morto

" ... pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputas por ĉiam, kaj dum venontaj senfinaj milionoj kaj milionoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas ? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ?"

Personigoj de morto

La Morto estas ankaŭ mitologia figuro. En ĝermanaj lingvoj, la vorto "morto" origine havis viran genron, kaj pro tio oni prezentas Morton kiel viron en pentraĵoj kaj eĉ en filmoj (ekzemple "La sepa sigelo", de Ingmar BERGMAN). En latinidaj lingvoj, kiel la hispana, la vorto "morto" havas inan genron, kaj do oni prezentas ĝin kiel virinon. Tiajn genrajn personigojn de Morto (eventuale Mortino) oni povus respekti en beletra Esperanto. Verŝajne eblas ankaŭ neŭtra varianto.

Libroj pri la temo morto

Legu ĉe: libroj pri morto

Vidu ankaŭ

murdo - sinmortigo - mortigo

Artikoloj pri ritoj

mortigo
- ĉerko
- enterigo
- funebrado
- kremacio
- tombo
- tombejo

Artikoloj pri morto el medicina vidpunkto


- komato
- cerba morto
- klinika morto ---- ja:死 ms:Ajal simple:Death

Biografio

[alklaku al la dezirita litero]

Ankaŭ vidu:

Gvidilo por biografioj

Apartaj listoj

Esperanto-verkisto Gravaj esperantistoj Matematikistoj Sciencistoj Kuracistoj Instruistoj Profesoroj ja:人名一覧 ko:인물일람

Infanaĝo

La infanaĝo estas la unua fazo en la vivo de homo. Ĝi komencas je la naskiĝo kaj finas je la komenco de la seksa maturiĝo , kiu jam apartenas al la junaĝo. Post la naskiĝo la infano komencas integriĝi en la socio. Ĝin la infano unue konfrontas en primaraj grupoj: familio, parencaro, najbararo, ludogrupo. En ĉi tiuj grupoj okazas ensociigo per perado de konduto- kaj pensmanieroj, valoroj, kiujn la infano alproprigas per lernado.
En la familio okazas la dua naskiĝo de la infano kiel socikultura personeco. Komparu kun : sociologio, psikologio, pedagogio, infano, junulo, junaĝo

Junaĝo

Junaĝo estas etapo dum la vivo de homo, kiu sekvas infanaĝon kaj ampleksas la evoluon ĝis la fruaj plenkreskulaj jaroj. UNO nomas junulo ĉiun personon pli maljuna ol 14 kaj pli juna ol 26 jaroj. Laŭ historiaj kaj soci-kulturaj cirkonstancoj la limoj de la junaĝo varias. Komparu kun: adolesko, infanaĝo, maturaĝo, maljunaĝo

Morto

Difino

Morto estas la fino de vivo. Laŭ la Fundamento de Esperanto oni rajtas paroli pri mortiĝo de homo kiam temas pri morto neatendita, akcidenta, ne kiam li mortas nature, estas mortigatamortigas sin mem.

Morto el biologia vidpunkto

La vorto "morto" povas signifi staton aŭ eventon. Kiel stato, morto estas la malo de vivo; kiel evento, la malo de naskiĝo. La evento morto estas la fino de la vivo de organismo. En biologio, mortado estas baza kondiĉo por la evoluo de specioj. Biologie, morto povas okazi al ĉiomo aŭ tuto; al parto de tuto; aŭ al ambaŭ. Ekzemple, povas morti unu individua ĉelo, kaj eĉ organo, kaj tamen la organismo kiel tuto povas plu vivi. Normale la ĉeloj de organismo vivas mallonge; kiam ili mortas, novaj ĉeloj anstataŭas ilin, kaj tiel konstante plu. Ankaŭ la malo povas okazi, nome, ke post la morto de organismo, pluvivas kelkaj ĉeloj kaj organoj, uzeblaj por transplantogrefto. Tiukaze, tamen, la histojn ankoraŭ vivajn oni devas eltiri kaj transplanti rapide, aŭ ili baldaŭ mortos manke de gastiganto.

Morto el medicina vidpunkto

Scii la precizan tempon de ies morto povas esti tre grave, ekzemple por determini la ekvalidon de ties testamento, por aranĝi la funebrajn preparojn, aŭ, okaze de transplantado, ĉar la organojn oni devas eltiri laŭeble plej rapide post la morto de la donanto. Historie, la fiksado de tiu momento ofte prezentis problemojn. Antaŭ longa tempo oni difinis la eventon morto per la ĉeso de korbatoj kaj spirado. Tion oni nomis "klinika morto". Tamen nuntempe ekzistas teknikoj por restarti la korbatadon kaj spiradon post jama halto. Nun oni prefere parolas pri "cerba morto" aŭ "biologia morto", laŭ kiu oni rigardas personon mortinta kiam ĉesis la elektra aktivado en ties cerbo. Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la malaperon de la konscio. Tamen ankaŭ ĉi tiu fiksado ne montriĝas tute senproblema.

Morto el religia vidpunkto

Al religioj kiuj kredas la koncepton de animo, Morto estas disiĝo de animo je la korpo. La morto estas la vivo de la spirito, kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eterna vivo. En tiu senco oni povas paroli pri transtomba vivo.

Homa morto

Por homoj, sendube la plej grava tipo de morto estas la homa morto. Pensado pri la homa morto kondukas al multaj demandoj.

Morto kiel natura fino


- Por multaj, morto estas la natura fino de vivo, kaj do kvazaŭ parto de ĝi.
- Surbaze de tiu ideo oni povus diri ankaŭ, ke ĝuste la fakto, ke la vivodaŭro estas limigita, valorigas ĉiun unuopan momenton de la vivo.
- La ĉina verkisto LIN Yutang komparis la pensmanieron de tiu, kiu deziras senmortecon, kun tiu de sinmortiganto: neniu el ambaŭ kontentas pri la vivo tia kia ĝi estas, malsenfina. Liaopinie, oni devus koncepti homan vivon kiel diurnon, kun mateniĝo, tagmezo, vespero kaj, fine, nokto.

Morto kiel la malo de vivo


- Por aliaj, morto estas la malo de vivo, ĝia plej absoluta malamiko. La penso pri vivofino tristigas ilin kaj senvalorigas la vivon. Ŝajnas neakceptebla imagi, ke iam la memo ne plu ekzistos. Konsolas la reinterpreto de la morto kiel nura transiro al nova fazo en senmorta vivo (kio kondukas al la filozofia ideo de senmorteco). Aŭ la supozo ke, se la korpo devas morti, tamen almenaŭ la animo pluvivos.

Vivo postmorta?

Kio okazas al la spirito, konscioanimo de homo post ĉi ties morto? La demandoj pri vivo post morto aŭ pri reenkorpiĝo (aŭ reenkarniĝo) aŭ pri spiritismo daŭre restas sen definitiva respondo. Por multaj, kredi je postmorta vivo estas konsolo rilate al la morto de amata persono aŭ al la konscio de la propra morto. Aliflanke, la timo pri inferopurgatorio povas igi el morto ion eĉ pli tragikan. Historie, la homajn sindemandojn pri postmorta vivo oni efike uzis por la kreado de organizitaj religioj.

Renversebleco aŭ retroigebleco de morto

Oni kutime parolas pri la nerenverseblo aŭ ne'retro'igeblo de morto, kaj, fakte, sciencistoj ĝis nun ne sukcesis redoni vivon al organismo, kies morton ili ĉeestis. Tamen estas personoj kredantaj morton retroigebla aŭ renversebla; el ili, multaj kredas laŭvorte je la resurektoreviviĝo de Jesuo Kristo, dum aliaj kovas grandan esperon je la evoluigo de kriogena konservado kaj revivigo de korpoj.

Senmorteco

Oni povus ankaŭ sin demandi, ĉu senmortaj homoj (se ili disponus pri senlima tempo kaj povus senfine prokrasti ĉion ajn al la morgaŭa tago) sentus la hodiauon enua, griza, malplena, sensignifa, eĉ sensenca.

Morto kaj sinmortigo

Ĉu plu vivi -- aŭ mortigi sin? Jen baza demando de ĉiutaga filozofio.

Ludoviko Zamenhof pri morto

" ... pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputas por ĉiam, kaj dum venontaj senfinaj milionoj kaj milionoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas ? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ?"

Personigoj de morto

La Morto estas ankaŭ mitologia figuro. En ĝermanaj lingvoj, la vorto "morto" origine havis viran genron, kaj pro tio oni prezentas Morton kiel viron en pentraĵoj kaj eĉ en filmoj (ekzemple "La sepa sigelo", de Ingmar BERGMAN). En latinidaj lingvoj, kiel la hispana, la vorto "morto" havas inan genron, kaj do oni prezentas ĝin kiel virinon. Tiajn genrajn personigojn de Morto (eventuale Mortino) oni povus respekti en beletra Esperanto. Verŝajne eblas ankaŭ neŭtra varianto.

Libroj pri la temo morto

Legu ĉe: libroj pri morto

Vidu ankaŭ

murdo - sinmortigo - mortigo

Artikoloj pri ritoj

mortigo
- ĉerko
- enterigo
- funebrado
- kremacio
- tombo
- tombejo

Artikoloj pri morto el medicina vidpunkto


- komato
- cerba morto
- klinika morto ---- ja:死 ms:Ajal simple:Death

Signifo

Signifo estas la la kompreninda enhavo, la senco, de informo. Ĝi estas studata de la filozofio kaj de la lingvistiko. La aparta branĉo de tiuj fakoj kiu koncentriĝas je la studo de signifo nomiĝas semantiko. Oni ankaŭ uzas la vorton signifo por paroli pri la esenca kaj kerna ideo montrita de io, aŭ pri la valorograveco de io. ja:意味

Sinonimo

Semantiko / Sinonimiko > Sinonimo < Vorto ---- Sinonimo (de Helena synonymos < syn "kun" + onyma "nomo" = "kuna/paralela nomo") estas vorto, kiu esence samsignifas kun aliforma vorto. Oni distingas inter tiuj sinonimoj, kiuj tute samsignifas, ekzemple nigra - malblanka, plaĝo - strando, Nipono - Japanujo - Japanio; kaj tiuj kiuj preskaŭ samsignifas, sed iomete nuancas unu de la alia, ekzemple senhara (ie ajn) kaj kalva (nur pri kapa senhareco). Kelkakaze necertas ĉu temas pri sinonimeco aŭ ne: kaj Afriko kaj Eŭropo estas mondpartoj, sed nur Afriko estas kontinento (Eŭropo kontinentas kun Azio kiel Eŭrazio) - kio do estas la rilato inter la du terminoj, kiuj ofte konfuziĝas babile? Ekzakta, ĉio-ampleksa difino de sinonimeco ĝis nun ne ekzistas. Kelkaj sinonimoj ne uzeblas en ĉiuj kuntekstoj: Ĥinujo, zamenhofa sinonimo de Ĉinio, Ĉinujo, nur uzeblas en konscience arkaikecaj tekstoj (kaj moderna konstruo
- Ĥinio estus en si mem absurda). Multaj pli-malpli ĉiutagaj vortoj havas poezian aŭ solenan sinonimon, ekzemple nupto por ordinarlingva geedziĝo. Ankaŭ ekzistas specialaj ĵargonaj sinonimoj; dum ordinarulo parolas pri kapdoloro, kuracisto eble dirus "cefalagio". Laste menciindas eŭfemismaj sinonimoj kiel amoro por seksumado. Lingvoj kun longa (literatura) historio aŭ disvastigitaj tra grandaj areoj (kiel la Angla aŭ la Hispana) ĝenerale havas multe da dialektoj, variaĵoj, kaj do ankaŭ buntan vortprovizon kun multaj sinonimoj. Tio donas al tiaj lingvoj riĉan esprimpovon, kun kapablo interdistingi fajnajn nuancojn. Ekzemple la Angla lingvo havas du vortojn por "profunda", deep kaj profound, uzataj en malsamaj cirkonstancoj. Aliflanke, sinonimoriĉaj lingvoj ja ankaŭ pli malfacile lerneblas por alilingvanoj. Tiun lastan argumenton ofte uzis kontraŭuloj de troaj neologismoj en Esperanto, substrekante ke vortoj kiel "olda" por "maljuna" estas komplikiga nenecesaĵo en internacia lingvo, dum aliaj emfazas la utilon havi alternativajn vortojn en literaturo k.s., interalie pro tio, ke "bazaj" vortoj de Esperanto ofte enhavas sufiĉe multajn silabojn. Multaj sinonimoj envenis la lingvon pro tio, ke Eŭrop-lingvanoj senkonscie utiligis nacilingvan vorton, pensante ĝin "internacia": "Hm, se eblas diri desinfekti, tiam oni ankaŭ povas diri desaponti..." Tiu proceso nuntempe kontinuas je retejoj kiel Ĝangalo. ---- Vidu ankaŭ: Homonimo - Paronimo - Antonimo - Hiponimo - Hiperonimo ja:類義語 simple:Synonym

Vivo (figure)

En figura signifo vivo estas sinonimo por aktiveco, vigleco, movopleneco. Komparu kun: ... Kaj legu pri: ::::
- La vivo ĝenerale ::::
- La vivo laŭ kompreno de la biologio ::::
- La vivo laŭ kompreno de la individuo ::::
- Opinioj pri la vivo

Polly Bemis

Polly Bemis was a famous Chinese American pioneer woman who lived in the Pacific Northwest in the late Nineteenth and early Twentieth Century. Polly Bemis was born Lalu Nathoy in China in 1853. She was sold by her parents when she was still a child. Lalu was later smuggled into the U.S. and sold to a Chinese man. They settled in Warren, Idaho. She later changed her name to Polly. In 1894 she married Charlie Bemis. Together they helped settle Idaho, especially along the Salmon River. Charlie died in 1922. Polly died in 1933. Category:Chinese Americans

hotels in Krakow heavy metal wynajem autokarw narty we francji poker










































:: RELATED NEWS ::
Varena
Varena to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Trydent-Górna Adyga, w prowincji Trydent. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 791 osób, 34,4 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKatego
Varenna
Varenna to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Lombardia, w prowincji Lecco. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkują 842 osoby, 76,5 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowincja Lecco
Varese Ligure
Varese Ligure to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Liguria, w prowincji La Spezia. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 2 350 osób, 17,3 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowin
Varisella
Varisella to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Piemont, w prowincji Turyn. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 690 osób, 31,4 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowincja Turyn
Varmo
Varmo to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Friuli-Wenecja Julijska, w prowincji Udine. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkują 2 892 osoby, 78,2 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKat
Varna
Varna to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Trydent-Górna Adyga, w prowincji Bolzano. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 3 587 osób, 51,2 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości Włoch
Varsi
Varsi to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Emilia-Romania, w prowincji Parma. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 1 520 osób, 19,2 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowincja Pa
Varzi
Varzi to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Lombardia, w prowincji Pawia. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkują 3 533 osoby, 60,9 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowincja Pawia
Varzo
Varzo to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Piemont, w prowincji Cusio Ossola. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkują 2 244 osoby, 23,9 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prow
Vasanello
Vasanello to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Lacjum, w prowincji Viterbo. Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 3 881 osób, 138,6 os./km². Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica] Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowincja Viterbo
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org