:: wikimiki.org ::
| Vojaĝo |
VojaĝoVojaĝo signifas iom longan veturadon, iradon de iu loko al alia.
Kelkaj libroj kelkfoje nomataj "Vojaĝo" estas:
- Vojaĝo al Kazohinio, libro de SZATHMÁRI Sándor
- Vojaĝo en Esperanto-lando, libro de Boris KOLKER
Vojaĝo al KazohinioVojaĝo al Kazohinio estas originala esperantligva romano verkita de SZATHMÁRI Sándor. Ĝi unue aperis en la hungara lingvo kaj poste estis eldonita en Esperanto de SAT en 1958, kaj senŝanĝe reeldonita en 1998
Priskribo
Ĝi estas utopio/malutopio modelita parte laŭ Gulliver's Travels de la irlandano Jonathan SWIFT. Sed estas ioma disputo, ĉu Szatmàri unue verkis ĝin hungare aŭ esperante. Laŭdire li unue ekverkis ĝin hungare, sed reverkis kaj finis ĝin esperante. Kiam Literatura Mondo, kiu estis akceptinta ĝin, fiaskis pro la komenciĝo de la dua mondmilito, li reverkis aŭ tradukis ĝin hungaren kaj ĝi eldoniĝis tiulingve dum la Dua Mondmilito. Sed aliaj tezas, ke la hungara versio estis la vera originalo, kaj citas certan pruvon ke SZATHMÁRI ne vere flue regis Esperanton je la tempo, kiam li unue verkis la romanon.
Komentoj pri la libro
Vojaĝo al Kazohinio estas taksata kiel unu el la ĉefaj orginalaj romanoj en Esperanto.
Kalocsay diras pri Vojaĝo al Kazohinio, - "la libro estas insida"; Auld metas la verkon de Szathmári samnivele kun Swift, Wells, Anatole France; Duc Goninaz trovas, ke la legado de Szathmári estas "potenca instigo al pensado"; Benczik precizigas la klasifon de la verko de Szathmári per la esprimo "sobriga humanismo".
Eksteraj ligoj
- [http://www.pobox.com/~jimhenry/esp/kazohini.htm Recenzo de Vojaĝo al Kazohinio]
- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=169 Alia recenzo (Waringhien)]
Kategorio:Hungara literaturo
Vojaĝo en Esperanto-lando
__NOTOC__
Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. - estas fama Esperanto-lernolibro de Boris KOLKER.
Laŭ la antaŭparolo, celoj de la libro estas:
- instrui liberan kaj krean regadon de Esperanto ĝis tia grado, ke vi povos ne nur facile legi ajnan libron, sed ankaŭ verki bonstile;
- enkonduki vin en la Esperanto-literaturon kaj pli vaste - en la Esperanto-kulturon;
- prezenti al vi la laboron de modela Esperanto-klubo kaj trejni vin por fariĝi spertulo kaj aktivulo en la Esperanto-movado;
- pliriĉigi viajn ĝeneralajn konojn.
La 3-a reviziita eldono de la libro aperis la 5-an de julio 2005 kaj estas aĉetebla ĉe landaj libroservoj, FEL kaj UEA. Ĝia prezento okazis dum la 90-a UK en Vilno, la 23-an de julio 2005. "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej vendita libro de la jaroj 2002, 2003 kaj 2004 en la Libroservo de UEA kaj en la Kongresa Libroservo de la 90-a UK en Vilno.
Estas legeblaj [http://www.lernu.net/kursoj/kolker/index.php specimenoj el la tria eldono] - Antaŭparoloj, lecionoj 1, 2, 3 kaj 7, enhavtabelo en Lernu!.
El la recenzo de Renato CORSETTI, prezidanto de UEA, membro de la Akademio de Esperanto:
:"Vojaĝo en Esperanto-lando" jam rikoltis multajn laŭdojn kaj pro tio ni ne simple aldoniĝos al la vico de la laŭdantoj. La plej interesa eldiro, kiun mi aŭdis, estas: "Ĉi tiu libro similas normalan libron por lerni fremdajn lingvojn." Alivorte grafike kaj ĝeneralaspekte ĝi ne multe diferencas de la lernolibroj pri la angla, kiujn oni trovas en la nuntempaj lernejoj. Kaj jam tio estus granda merito... Sed la vera atuto de ĉi tiu libro estas, laŭ mi, ĝia enhavo. En 26 plaĉaj lecionoj ĝi sukcesas prezenti la landon Esperantujo, ties rolantojn kaj ties kulturon... Mi ne havas sufiĉe fortajn vortojn por rekomendi ĝian uzon...
(Ligoj al aliaj recenzoj troviĝas sub eksteraj ligoj.)
La aŭtoro de la libro, d-ro Boris KOLKER, gvidas per sia libro Internacian Perfektigan Korespondan Kurson.
Eldonoj
- Vojaĝo en Esperanto-lando : Perfektiga kurso de Esperanto. - Moskva: Progress, 1992. - 337 p.: ilustr. ISBN 5-01-002953-7.
- Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo – 2-a eldono reviziita kaj renovigita. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002. - 278 p.: multaj ilustr. ISBN 92-9017-078-6.
- Vojaĝo en Esperanto-lando : Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo – 3-a eldono reviziita. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2005. - 280 p.: multaj ilustr. ISBN 92-9017-088-3.
- Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) produktis en la jaro 2005 kompaktan diskon kun voĉlego de la 2-a eldono de “Vojaĝo en Esperanto-lando”.
Eksteraj ligoj
Recenzoj kaj opinioj
- [http://htliu.nease.net/vrec.htm Opinioj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" (Elektu enkodigon UTF-8 aŭ Unikodon).]
- [http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem45.htm Recenzoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando".]
- [http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem46.htm Pli da recenzoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando".]
- [http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem47.htm Eĉ pli da recenzoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando".]
- [http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?p=9321#9321 Pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" en ekzotaj lingvoj.]
"Vojaĝo" en la reto
- [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4296 La 3-a eldono en la katalogo de UEA.] - Ĉi tie la libro estas aĉetebla Interrete.
- [http://www.edukado.net/pagina/Katalogo/146//?elementId=146&autoro=kolker Ĉiuj eldonoj en la katalogo de edukado.net.] - Alklaku la ligojn.
- [http://www.lernu.net/kursoj/kolker/index.php Specimenoj el la 3-a eldono, kun bildoj] - Antaŭparoloj, lecionoj 1, 2, 3 kaj 7, enhavtabelo en Lernu!.
- [http://www.esperanto.mv.ru/Vojagxo/index.html Selektitaj lecionoj kaj la fama ZOZO - retejo en Rusio.]
- [http://www.esperanto-usa.org/antaŭparolo.html Antaŭparolo kaj lecionoj 1 kaj 2 - retejo en Usono.]
- [http://www.esperanto.be/fel/but/lib/vela.html Enhavtabelo kaj specimena teksto en Retbutiko de FEL.]
- [http://www.geocities.jp/akvoju/vel/index.html Japana reta versio de "Vojaĝo en Esperanto-lando".]
- [http://www.esperanto-tx.org/kunvojagxantoj Retpaĝo por Kunvojaĝantoj.] - retejo de Esperanto-Klubo de Norda Teksaso
- [http://vojagxo.blogspot.com Taglibro de vojaĝanto en Esperanto-lando.]
Pri aliaj signifoj de la vorto Vojaĝo legu ĉi tie.
Kategorio:Esperanto-lernolibroj
Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Fritz WalterFritz Walter (October 31, 1920 – June 17, 2002) was one of the most popular German football players. In his time with the West German national team, he earned 61 caps and scored 33 goals.
As the son of a Vereinswart of 1. FC Kaiserslautern, Walter began his football career early. At age 8, he joined the Kaiserslautern youth academy, and he made his first team debut at just 17, where he would faithfully remain throughout his career.
Walter debuted with the national team in 1940 under Sepp Herberger, and scored a hat-trick against Romania. Walter was drafted into the armed forces in 1942, however, and remained in the army until the end of World War II in 1945. Upon his return from the army, Walter again played for Kaiserslautern, leading them to German championships in 1951 and 1953. He returned to the national team in 1951, and was named the captain.
He was captain of the West German team that won their first World Cup in 1954. Walter received his last cap during the semi-final against Sweden in the 1958 World Cup, suffering an injury which ended his international career, and retired from football in 1959.
Fritz's brother Ottmar Walter played with him on the 1954 West German team that won the World Cup.
The home stadium of 1. FC Kaiserslautern is named the Fritz Walter Stadion.
In 2004, when UEFA celebrated its 50th anniversary, the German Football Association selected him as its Golden Player from 1954 to 2003.
External links
- [http://www.uefa.com/uefa/history/associationweeks/association=47/newsId=162417.html UEFA - Germany's Golden Player]
- [http://www.dfb.de/dfb-team/db/dfbnat.php?action=select&liga=Nationalmannschaft&lang=E&name=F.%3BWalter&gegner= DFB Statistics of Fritz Walter]
Walter, Fritz
Walter, Fritz
Walter, Fritz
Walter, Fritz
slots nauka narty francja podatki free poker |
|
|
|