:: wikimiki.org ::
| Klr |
KlrKompanio kun limigita respondeco (Klr) (mallogigo en aliaj lingvoj: germane GmbH, angle Ltd, hungare Kft) estas komerca asocio, apartenanta al kapitalaj asocioj. Ĝi estas jura persono, tiel ĝi povas respondeci antaŭ la juĝistaro. La fondon, funkcion, malfondon kaj aliajn priskribas lokaj, naciaj leĝoj.
La limigita respondeco signifas, ke la anoj de la Klr respondecas nur ĝis valoro de la enportita kapitalo. Ili ne repondecas per propraj havaĵoj.
Fondiĝo
Por la fondo de Klr, la ŝtato antaŭskribas kondiĉojn. Tiel la nominala kapitalo devas esti en Germanio min. 25.000 eŭroj (en Aŭstrio 35.000 eŭroj, en Hungario 3.000.000 forintoj ~12.400 eŭroj) kaj duono de tio oni devas kiel monon enpagi. La alia duono povas esti nemoveblaĵoj, moveblaĵoj (aŭto, komputilo), kiun oni transdonas, enportas kiel propran kapitalon al la Klr. La ŝtato povas antaŭskribi kondiĉojn pri minimuma aldono, partopreno de fondintoj, gvidonto. La gvidanto respondecas al la kaj ŝlin elektas, retiras la entreprena kunveno.
Funkcio
La Klr-oj funkcias laŭ la naciaj leĝoj, kiuj antaŭskribas la impostpagajn devojn kaj aliajn farendaĵojn de la Klr kaj aliaj entreprenaj tipoj.
Malfondo
Krom nesolventeco, Klr povas estis malfondita per entreprena decido. La malfondon oni pvas emldi ĉe la konvenaj insatncoj, kiuj laŭnecese nomumas likvidistojn al la firmao.
Organo
En la entreprena kunveno oni povas elekti kaj kontroli la gvidantaron. Ĉe voĉdono en la kunveno en Germanio, 1 voĉo validas je 50 Eŭra entreprena proporcio.
En Germanio, oni devas permesi la funkciadon de kontrolkonsilio en Klr, kie laboras pli ol 500 laboristoj (ĉe kelkaj malpezindustria sektoro jam ekde 100 dungitoj). En Aŭstrio oni devas formi kontrolkonsilion ekde la nominala kapitalo de 70.000 eŭroj aŭ ekde 300 laboristoj. Por la elekto kaj funkcio de la konsilio varias la leĝoj laŭ landoj, en ĝi partoprenas gvidantoj de Klr kaj reprezentantoj de la laboristaro. La kontrolkonsilio kontrolas la gvidantaron, sed – male al AK – ne havas rajton forigi ilin.
Historio
La Klr-j estis fondeblaj post apero de la Klr-leĝo en Germanio la 20-an de aprilo en 1892. Post la enradikiĝo de tiu formo en Germanio, disvastiĝos la koncepto dismonde, unuafoje en Portugalio en 1917, poste en Brazilo en 1919, en Ĉilio en 1923, en Francio en 1925 kaj pliaj landoj.
rete
- [http://bundesrecht.juris.de/bundesrecht/gmbhg/index.html Klr-leĝo en Germanio]
- [http://zivilrecht2.uibk.ac.at/institut/archiv/zivilonline-alt/verzeichnisse/austria-ohne-abgb.html#GmbHG Klr-leĝo en Aŭstrio]
Nominala kapitaloNominala kapitalo signifas la la fondan enmeton de entreprenisto ĉe fondo de kapitala asocio. Tio povas konsisti el mono (ofte la duono de la nominala kapitalo devas esti mono) kaj el nemono (moveblaĵoj, nemoveblaĵoj). La minimuma nominala sumo estas en leĝo antaŭskribita ĉe fondo de la Klr-oj.
Kategorio:ekonomio
1892Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1892
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1892 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- en Francio Louis DE BEAUFRONT komencas eldoni Esperanto-lernilojn.
- en Belgio ties unua Esperantisto,Armand DETHIER, komencas publikigi artikolojn pri Esperanto.
- René LEMAIRE kaj Wilhelm RÓBIN iĝis Esperantistoj.
- SIMOSE Kentarô iĝis unua Esperantisto en Japanio.
- Odo BUJWID iĝis profesoro en Universitato de Krakovo.
- En La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj ke ĉiu esperantisto portu ian signon.
- En Japanio DEGUĈI Nao fondas la religian komunumon Oomoto.
- Kreita Akademi Internasional de Lingu Universal.
- en Pittsburgh (Usono) okazas la Homestead Steel Strike (Homsteda Ŝtalo-Striko), pro kiu pluraj homoj mortis.
- en Germanio Karl MAY komencas publikigi "Rakontoj pri vojaĝoj"... kaj iĝas sukcesa aŭtoro
Naskiĝoj
- Pál ROBICSEK
- Ernest DREZEN
- Adam JODKO
- Henrik GELGER : Frua esperantisto
- 3-a de januaro : Sud-Afriko : J.R.R. TOLKIEN
- 29-a de januaro : Germanio : Ernst LUBITSCH
- 12-a de februaro: Vlado JUKL
- 1-a de marto: Japanio: Tokio: AKUTAGAWA Ryunosuke
- 8-a de marto : Viktor BONDE
- 23-a de aprilo : Richard HUELSENBECK
- 11-a de majo : Britio: Margaret RUTHERFORD
- 26-a de junio : Pearl S. BUCK
- 4-a de julio : Helmi DRESEN
- 12-a de septembro : Albin Henning HALLDOR
- 16-a de septembro : Werner BERGENGRUEN
- 20-a de novembro: Grietje Harmina BENINK
- 20-a de decembro: K. M. KOLOBAŜKIN
- 25-a de decembro : Irlando : Rebecca WEST
Mortoj
- 23-a de aŭgusto : Brazilo : Rio-de-Ĵanejro : Deodoro da FONSECA
- 6-a de oktobro : Alfred, Lord TENNYSON
Esperanto-libroj eldonitaj en 1892
- Puŝkin, Aleksandr Sergeeviĉ: La neĝa blovado : Trad. A. Grabowski. - [2. eld.] [S. Peterburg, 1892]. - 21 p.
----
1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1892년
simple:1892
PortugalioGeografio > Eŭropo > Iberio > Portugalio
----
Portugalio estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvojn de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj landoj en apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj.
Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto.
Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena Kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj Hispanio devligis sin redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.
Historio
Ĉefa artikolo: Historio de Portugalio.
Sur la terotorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo.
La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro.
Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo.
Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492.
Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspanzo, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la kolonigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.
Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala.
Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar.
Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.
Politiko
Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj.
Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de lia neĉeesto.
Plenpovon tenas la registaro frunte kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.
Administra divido
La landa Portugalio havas 18 distriktojn:
Post reformo el la jaro 2004 la distriktoj estus pereotaj kaj la teritorio estus dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio en dependeco je loĝantaro.
Geografio
Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj. La plej alta monto de kontinenta parto de la lando estas Mondego (1991 m super marnivelo), la plej alta punkto de la tuta lando poste situas sur Acoroj – Monto Pico (2351 m super marnivelo).
Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva.
Inter la plej signifaj riveroj apartenas Teĵo, Gvadiano, Doŭro kaj Minjo.
Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11°C vintre kaj 22 °C somere.
Ekonomio
Antaŭ plinombriiĝo de EU en la jaro 2004 Portugalio apartenis inter la plej malriĉaj landoj de la grupiĝo. Longtempa izoliĝo de la lando tre difektis la ekonomion.
Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino (Oporto) kaj olivoj. Portugalio estas la plej granda monda kulturanto de korko. Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj.
Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro. Al industrio dukas vestindustrio kaj ŝuindustrio, aŭtomobila industrio kaj produktado de cemento. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando falas al EU.
En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe turismo. Portugalion vizitos ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.
Loĝantaro
La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj.
Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca – sole 0,5 % da loĝantoj apartenas al alia ol portugala etno. 93% da loĝantoj konfesias romkatolikan religion, proksimume 3 % konfesias evangelion.
Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU.
Kulturo
- Heredaĵo: hieronimita monaĥejo kaj Belema turo en Lisbono, historiaj centroj de Évora kaj Porto; portugala eposo - La Luziadoj (1572).
Esperanto en Portugalio
Vidu ĉefan artikolon pri historio de la movado en Portugalio
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Portugalio
Kategorio:Portugalio
Kategorio:Eŭropo
Kategorio:Eŭropa Unio
als:Portugal
ja:ポルトガル
ko:포르투갈
ms:Portugal
simple:Portugal
th:สาธารณรัฐโปรตุเกส
zh-min-nan:Portugal
BraziloGeografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio,
Germanio,
Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e
miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj (
japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala),
hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso)
Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988
Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999)
Valuto: 1 realo (R$)
Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo.
----
right
Subŝtatoj:
1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto
Esperanto-Movado
Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)
Vidu Ankaŭ
Historio de Brazilo
Igŭacuo
Itajpu
Listo de urboj de Brazilo
Prezidento de Brazilo
Landnomoj
Brazila ekstera politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo]
[http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle.
[http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo];
!
fiu-vro:Brasiilia
ja:ブラジル
ko:브라질
ms:Brazil
simple:Brazil
th:ประเทศบราซิล
zh-min-nan:Pa-se
1919Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1919
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1919 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Eklernis Esperanton: Lajos KÖKÉNY, KAWASAKI Naokazu, Božena SKLENČKOVÁ, Rudolf Michael FREY kaj József MAJOR .
- Fondinta Nippon Esperanto-Sya de KUZNECOV
- Refondita la Esperanto-Asocio de Ŝanhajo de LU Ŝi-Ŝin.
- Eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn ekeldonis Esperantajn librojn.
- Aleksandr POSTNIKOV arestita.
- Publikitaj Berna Esperantido, Lipskito, Latinulo, Ao kaj Amiana.
- Afganio sendependiĝas de Britio.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Serbio kaj Rumanio.
- Ernest RUTHERFORD disigis unue foje la atomon.
- Germanio : Unua komerca aviadilinio Berlino – Leipzigo – Veimaro.
- Aperis Kato Felikso de Pat SULLIVAN kaj Otto MESMER.
- En Hollywood, Charles CHAPLIN, David Wark GRIFFITH, Douglas FAIRBANKS e Mary PICKFORD fondis la cineman studion "United Artists Corporation".
- Epitacio PESSOA iĝis prezidento de Brazilo.
- Fondita la ina sekcio de skotistoj en Brazilo.
- 28-a de decembro: Morihei UESHIBA, kreinto de Aikido, kontaktigis kun Onisaburo DEGUĈI, fundinto de Oomoto, kaj fariĝis Oomotano.
Naskiĝoj
- Oswaldo LEITE de MORAES
- Vladimír MOHAPL
- Arnošt BALÁŠ
- 1-a de januaro : J. D. SALINGER
- 14-a de marto : Jaroslav DAVID
- 13-a de aprilo : Howard KEEL
- 8-a de majo : Lex BARKER
- 22-a de oktobro: Doris LESSING
- 2-a de novembro : Fernando de DIEGO
Mortoj
- 15-a de januaro: Rosa LUKSEMBURG kaj Karl LIEBNEKCHT
- 21-a de februaro : Giles Leigh BROWNE
- 6-a de majo: Usono: L. Frank BAUM
- 18-a de aŭgusto: Stanislav SCHULHOF
- 23-a de oktobro: KOBAJAŜI Mokiĉi
- Usono: Pensilvanio: Eli KELLER
----
1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1919年
ko:1919년
simple:1919
th:พ.ศ. 2462
ĈilioGeografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio
----
Ĉilio - Chile
Lando en Suda Ameriko.
- Landkodo: CL.
- E-nomo: Ĉilia Respubliko.
- Nacia nomo: República de Chile.
- Areo: 756.621 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ricardo Lagos.
- Ĉefurbo: Santiago (4.272 mil).
- Urboj: Viña del Mar (312 mil), Valparaíso (267 mil) Concepción (215 mil).
- Adm. divido: 13 regionoj:
Tarapacá,
Antofagasta,
Atacama,
Coquimbo,
Valparaíso,
Región Metropolitana (Santiago),
Libertador General Bernardo O'Higgins,
Maule,
Biobío,
Araucanía,
Los Lagos,
Aisén del General Carlos Ibáñez del Campo,
Magallanes y de la Antártica Chilena.
- Loĝantaro: 14.225 mil (1995), inter ili 100% ĉilianoj, 6% araukanoj.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: katolikoj (80%).
- Eksporto: kupro (la plej granda eksportanto), fero, molibdeno, nitratoj, ŝtala produktaĵo, fiŝo, frukto, celulozo.
- GNP: totala - 70 mlrd $; pokapa - 4.160 $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: fariĝis sendependa de Hispanio en 1810. Prezidento Salvador ALLENDE komencis grandajn reformojn en socia sfero, kio kaŭzis militan renverson. Ĝis 1989 lando estis regata de generalo Augusto PINOCHET, kiu konsentis okazigi demokratiajn elektojn.
EdE-Ĉ
Ĉilo. Komenco en 1901. La unuaj E-istoj estis Luis E. SEPÚLVEDA Cuadra kaj katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepúlveda faris longan paroladon en Scienca Societo de Ĉilo (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" k. a. 17 jul. 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilo" kaj en sept. komencis redakti kvarpaĝan gazeton en E kaj hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis E-n en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaíso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki E-n en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj. (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj 24 nov. 1907 estis fondita Ĉila E-ista Asocio, kiu grandparte unuigis la E-istaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la penado starigi en 1927 Societon E-istan de Ĉilo kaj 14 marto 1928 la Ĉilan Ligon E-istan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Lastatempe la movado en la lando denove ekvivas kaj 30 jul. 1932 Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "E-ista Junularo de Ĉilo". En sept. Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo E-istan Informejon. SEPÚLVEDA Cuadra.
Kategorio:Ĉilio
fiu-vro:Tsiili
ja:チリ
ko:칠레
ms:Chile
simple:Chile
th:ประเทศชิลี
zh-min-nan:Chile
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
1925Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1925
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1925 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 17-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo.
- Kataluna Antologio publikita.
- Malfermo de unua Somera Universitato.
- Esperanto akceptita kiel klara lingvo en telegrafio.
- Apero de unua poŝtmarko en Esperanto.
- Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD kaj László SPIERER lernis Esperanton.
- La Kataluna Popolkanto publikita de Casas Jaume GRAU.
- Okazis en Parizo samtempe 2 konferencoj, nome la Internacia Konferenco por Uzado de Esperanto en Sciencoj Puraj kaj Aplikitaj organizita de la Internacia Scienca Asocio Esperantista, kaj la Dua Konferenco por la Uzado de Esperanto en Komerco kaj Industrio sub aŭspicioj de la Societo „Esperanto et Commerce“ kaj la Komitato de la Pariza Foiro.
- Fondita Esperanto-Organizo de la Ofichavantoj de Vieno.
- Esperanto Triumfonta iĝis Heroldo de Esperanto.
- Jaroslav HEYROVSKÝ kunkreis la polarografon.
- Francisco Cândido XAVIER fariĝis spiritisto.
- La Real Academia de la Lengua oficiale ŝanĝis la nomon de la lingvo "castellana" (Kastila) al "Español" (Hispana Lingvo).
- Irano : Mohamed Reza PAHLAVI proklamita imperiestro.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Turkio.
- 1-a de januaro: Norvegio : Oslo denove estas la nomo de la ĉefurbo, anstataŭ Christiania.
- Usono : Vajomingo : Nellie Tayloe ROSS fariĝis la unua virina ŝtatestro en Usono.
- Universala Telegrafa Unio deklaris Esperanton Klaran Lingvon.
- Britio: fondita la "Air Defences of Great Britain" (Aeraj Defendoj de Britio).
- Oni konvenciis ke Astronomia Tago ekis je media-nokto.
- 3-a de marto: Benito MUSSOLINI malfermis Italian Parlamenton.
- "Unione Sindacala Italiana" (Sindikata Itala Unio) malfermita.
- Leo TROTSKJ forigita de estraro de Milita Konsilantaro de Rusa Revolucio.
- Internacia Konferenco Pri Sano en Singapuro - Ligo de Nacioj
- Francisco FRANCO iĝis Koronelo.
- 21-a de februaro Grupo de Virgulino Ferreira da Silva (Lampião) venkis paraibajn militfortojn.
- Vivanta latino, Veltpiĉno, Internacia komunika lingvo kaj Universal (Radzeckim) kreitaj.
Naskiĝoj
- Maria ANGELOVA
- Hella LANKA
- Evaldo PAULI
- Edwin BURG
- Jiří ZVĚŘINA
- 14-a de januaro : MIŜIMA Jukio: Japana Verkisto
- 14-a de januaro : Grace HOFFMAN
- 18-a de januaro: Gilles DELEUZE
- 20-a de januaro: Ernesto CARDENAL
- 8-a de februaro : Usono, Jack LEMMON
- 12-a de marto : Harry HARRISON
- 3-a de junio : Tony CURTIS
- 11-a de junio : William STYRON
- 1-a de aŭgusto : Aŭstrio, Ernst JANDL
- 28-a de aŭgusto : Arkadij STRUGACKIJ
- 10-a de novembro : Britio, Richard BURTON
- 10-a de novembro : Jon MIRANDE
- 20-a de novembro : Robert F. KENNEDY
- 25-a de decembro : Germanio, Hildegard KNEF
- 27-a de decembro : Michel PICCOLI
Mortoj
- Theodor FUCHS
- Aleksandr POSTNIKOV
- Guido BANTI
- Karel PELANT
- 6-a de februaro : Karel Emanuel MACAN
- 12-a de majo : Amy LOWELL
- 22-a de julio : Sophie Marie-Aline MENU de MÉNIL
- 30-a de aŭgusto: Joseph SILBERNIK
- 5-a de decembro : Władysław Stanisław REYMONT
----
1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1925年
ko:1925년
simple:1925
th:พ.ศ. 2468
Зміїний
Острів Зміїний (румунською Insula şerpilor) - острів в Чорному морі в територіальних водах України. На теперішній час підлеглість острова не дискутується, але Румунія після набуття Україною незалежності оспорює розмежування територіальних вод та виключної економічної зони навколо острова.
Географія
Острів Зміїний розташований приблизно за 35 кілометрів від узберіжжя на схід від дельти Дунаю. Географічні координати острова 45°15’18’’ північної широти, 30°19’15’’ східної довготи.
Острів має хрестоподібну форму, завдовжки по крайніх точках 615 на 560 метрів, площа 0,17 км2. Найближчий населений пункт на узберіжжі - м. Суліна (Румунія). Найближчий населений пункт України - м. Вілкове.
Береги острова в основному урвисті, але існують і чотири пляжі: "Дамський", "Дергач", "Золотий", "Бандитський".
Екологія
Острів Зміїний використовується перелітними птахами для відпочинку при сезонних міграціях. У весняний період на острові спостерігається до 234 видів птахів. Восени — 156 видів, 37 із них червонокнижні. В окремі роки на острові відпочиває до 45% видів орнітофауни країн СНД. Також на острів з гирла Дунаю морською течією час від часу заносить водяних вужів, від яких острів i отримав свою сучасну назву. В прилеглих до oстровa водах зареєстровано 41 вид риб, 6 видів крабів, з яких 4 червонокнижні.
Історія
червонокнижні
За давньогрецькою легендою, острів підняла з моря богиня Фетіда для свого сина Ахілла. Перша згадка про острів з’явилася у писемних джерелах кінця VII століття до нашої ери — там він називався Левке (Білий). Острів згадується в записах Овідія, Страбона та Геродота.
На острові був споруджений, а пізніше зруйнований храм Ахілла. Руїни храму (квадратна споруда зі стороною приблизно 30 метрів) були виявлені та описані в 1823 році, а в 1843 значна кількість будівельних матеріалів з цих руїн була використана для будівництва на острові маяка.
З років раннього середньовіччя острів належав Туреччині. Після перемоги Росії в російсько-турецькій війні 1787—91 рр. згідно з Ясською угодою острів Зміїний відійшов до Російської імперії. Після цього в 1823 році картографом М. Крицьким була складена перша карта острова.
Після поразки Росії в Кримській війні 1853—56 рр. острів відійшов до Румунії, на ньому був розміщений дисциплінарний батальон румунської армії.
Під час Другої Світової Війни в квітні 1944 року радянським Чорноморським флотом на острів було висаджено десант, і гарнізон капітулював без бою.
Згідно з дипломатичним протоколом, підписаним Миколою Шутовим (від СРСР) та Єдуардом Мезинческу (від Румунії), острів Зміїний з 12 годин 23 травня 1948 року передавався до складу СРСР.
З 1956 року на острові дислокована радіолокаційна рота ППО, а також прикордонна застава скороченого складу.
У 80-х роках ХХ століття на шельфі навколо острова виявлено значні родовища нафти та газу, що стало приводом для дипломатичної суперечки між Україною та Румунією щодо розмежування територіальних вод в цьому районі.
Сучасність
газу
В 2002 році кабінет міністрів України затвердив програму господарської діяльності на о. Зміїний до 2006 року. В рамках програми острів передано до складу Кілійського району Одеської області, частково демілітаризовано (виведено радіотехнічний підрозділ та демонтовано радар). Також на острові споруджено причал для суден осадкою до 8 метрів, хвилеріз, кілька господарських споруд, висаджені дерева. Будується причал для малотонажного флоту. В перспективі планується відкриття туристичного та пірнального центрів й налагодження регулярного судноплавного сполучення з м. Кілія.
На острові відкрито пошту, філію банка "Аваль", ретранслятор мобільного зв'язку, налагоджено кабельний зв’язок (телефон центрального комутатора +38-048-7431510). Починаючи з 2003 року на острові постійно працюють вахтовим методом науковці Одеського національного університету ім. І.І. Мечникова.
На 1 червня 2005 року на острові перебувало біля 30 осіб: прикордонники, науковці, технічний персонал маяка.
Категорія:Острови
Категорія:Географія України
cytaty wynajem autokarw Zapraszamy accommodation in Glasgow spalacze tuszczu
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Lynx (nettleser)
Lynx er navnet på den mest populære tekstbaserte nettleseren for verdensveven. Den har imidlertid ikke støtte for frames, tabeller eller CSS.
Eksterne lenker
- [http://lynx.browser.org/ Offisiell hjemmeside]
- [http://www.ku.edu/~grobe/early-lynx.html Michael Grobe's personal recollections of Lynx development]
- [http://linux4u.jinr.ru/usoft/WWW/www_crl.com/subir/lynx.html Extremely Lynx Lynx-ressurser]
|
Www
World Wide Web, forkortet WWW eller Web, eller på norsk Verdensveven (nynorsk: (Verds)veven) eller VV, er et Internett-basert hypertekst-system. Brukerne leser innhold på WWW ved hjelp av en nettleser. Nettleseren kommuniserer med vevtjenere, som leverer informasjon. Nettleseren tolker så HTML-koden og formaterer den på klientsiden. WWW er i dag den mest brukte t
|
World Trade Center (New York)
:Se også: Liste over Verdens Handelssentre
Liste over Verdens Handelssentre
Verdens Handelssenter i New York (engelsk: World Trade Center in New York, ofte forkortet «WTC») var et kompleks av bygninger i Financial District i New York. Den dominerende bygningsstrukturen besto av to identiske s
|
Spill
Et spill er en form for lek eller annen aktivitet, med bestemte regler. Noen former for spill:
- Brettspill
- Dataspill
- Kortspill
- Rollespill
Kategori:Spill
Kategori:Underholdning
Utenriksdepartemenetet. Utenriksministeren tiltales som Eksellense.
I Norge er utenriksministeren som regel nummer to i regjeringen, og tar over statsministerens fullmakter i dennes fravær. Unntak fra dette kan være koalisjonsregjeringer hvor ett eller flere regjeringsmedlemmer fra andre partier enn statsministeren rangerer foran utenriksministeren dersom denne er fra samme parti som statsministeren.
Uten
|
Elasto Mania
Elasto Mania (forkortet Elma) er et dataspill fra 2000. Det er et todimensjonalt motorsykkelspill, basert på en fysisk modell. Det bygger på elastiske motorsykler, og målet er å komme gjennom alle banene ved å ta
|
Sørvest-England
|
|