:: wikimiki.org ::
| Materialismo |
MaterialismoFilozofio > Materialismo
----
Materialismo estas filozofio aŭ mondkoncepto kiu asertas, ke la mondo estas tute komprenebla kiel materio, energio kaj la leĝoj de fiziko. Estas naturo sed ne supernaturo. Dio estas hipotezo nenecesa, kiel diris Voltaire. Eĉ vivo kaj menso nur estas tre kompleksaj fizikaj sistemoj. Sekve de tio, providenco kaj libervolo nur estas iluzio kaj la universo agas tute reguleme sed ankaŭ tute sencele.
Notu bone: ateismo ne necese estas materialisma aŭ inverse. Budhismo estas ateisma sed ne materialisma, dum epikuranismo estas materialisma sed ne ateisma.
Pensintoj:
:Epikuro - Darvino - Demokrito - Dennett - Foucault - Freŭdo - Hobbes - Hume - Lenino - Lukrecio - Markso - Mao - Minksy - B.F. Skinner - E.O. Wilson
Ismoj:
:epikuranismo - komunismo - marksismo - moderna scienco
ja:唯物論
FilozofioFilozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj.
La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo.
Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.
Filozofiaj demandoj
Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?
Fakoj:
Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj:
:Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio
Filzofiaj tradicioj
En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.
Okcidenta filozofio
La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).
Orienta filozofio
En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.
Religiaj filozofiaj tradicioj
Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion.
Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio
Gravaj filozofiaj terminoj
En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo.
Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio:
:Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero
Gravaj filozofoj
:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi
Skoloj
:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo
Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo
:Pacismo - Humanismo - Egoismo
Vidu ankaŭ
- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio]
ja:哲学
ko:철학
ms:Falsafah
simple:Philosophy
th:ปรัชญา
FilozofioFilozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj.
La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo.
Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.
Filozofiaj demandoj
Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?
Fakoj:
Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj:
:Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio
Filzofiaj tradicioj
En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.
Okcidenta filozofio
La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).
Orienta filozofio
En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.
Religiaj filozofiaj tradicioj
Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion.
Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio
Gravaj filozofiaj terminoj
En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo.
Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio:
:Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero
Gravaj filozofoj
:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi
Skoloj
:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo
Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo
:Pacismo - Humanismo - Egoismo
Vidu ankaŭ
- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio]
ja:哲学
ko:철학
ms:Falsafah
simple:Philosophy
th:ปรัชญา
MaterioFilozofie, materio estas kategorio signifanta objektan realon, kies ekzistadon ni konas per la sensoj, kaj el kio konsistas la universo; senliman aron da la objektoj kaj sistemoj ekzistantaj en la mondo. Materio estas eterna kaj senlima. Ĝia neforprenebla atributo estas movo. Materion karakterizas memevoluo, transformo de unu stato al alia. Ĝeneralaj objektaj formoj de la ekzistado de materio estas spaco kaj tempo.
----
Science, materio estas ĉiuj substancoj de la universo, kaj vivantaj kaj nevivantaj, havantaj mason kaj okupantaj spacon. Substanco ne devas esti nud-okule videbla por ke ĝi estu konsiderata kiel materio. Sufiĉas nur, ke ĝi plenumu la du kondiĉojn, nome kaj mas-havon kaj spac-okupon.
La moderna scienco konas sekvantajn tipojn de materiaj sistemoj kaj konformaj al ili strukturaj niveloj: elementaj partikloj kaj kampoj, atomoj, molekuloj, geologiaj sistemoj, planedoj, astroj, engalaksiaj sistemoj, galaksioj, sistemoj de galaksioj.
Ekzistas ankaŭ specifaj tipoj de materio – Viva materio (Naturo) kaj socie organizita materio (Homa socio).
Historio de scienco kaj filozofio plejparte konsistas el konkludoj de diversiaj teorioj pri materio, komencante de la teorio de "Solidaj Atomoj" (Demokrito) kaj finante de Onda Teorio de kvantuma fiziko.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Materio
[M]: Mikromondo ~ Substanco ~ Kemiaj Elementoj ~ Neorganikaj Substancoj ~ Organikaj Substancoj ~ Fiziko-Kemiaj Konceptoj
Kategorio:FizikoKategorio:Filozofio
ja:物質
ko:물질
ms:Jirim
simple:Matter
EnergioLa vorto Energio devenas de la greka "energeia" kaj havas signifon "ago, agado". Ĝi estas komuna kvanto de la mezuro de diversaj mov-formoj de materio. Laŭ variaj fizikaj procesoj, en fiziko oni distingas specojn de energio:
- Elektroenergio
- Elektromagneta energio
- Gravita energio
- Kemia energio
- Mekanika energio
- Termika energio
- Nuklea energio
Alia distingo:
- renoviĝanta energio
- Fosilia energio
- Nuklea energio
Rezulte de la ekzisto de Energikonserva Leĝo, la nocio "energio" interligas ĉiujn fenomenojn de la naturo. La senco de la energikonserva leĝo estas en tio, ke energio ne aperas el nenio kaj ne malaperas nenie; ĝi povas nur transformiĝi de unu formo de energio al alia. Unu el filozofiaj doktrinoj, nome energetiko, rigardas la energion kiel fundamenton de ĉiuj naturokazaĵoj.
En pure praktika vidpunkto, energetiko estas scienco pri la energio kaj branĉo de la ekonomiko, kiu okupiĝas pri energetikaj rimedoj, ĝia prilaborado, transformo, transporto kaj uzo de diversaj specoj de energio. En 2003 la tutmonda konsumo da energio estis pli ol 10.500 milionoj da tunoj da kkvivalento de nafto (Mten): el kio 2.400 Mten da karbo, 3.600 Mten da nafto, 2.300 Mten da natura gaso, 610 Mtep de nuklea energio, 590 Mten da akvoelektra energio kaj ĉirkaŭ 950 Mten da biomaso kaj kvantetoj eĉ pli malgrandaj da geotermika suna aŭ venta energio.
Energio-konsumado nuntempe
Estas konate, ke la rapide multiĝanta monda loĝantaro krom la kreskigo de la nutraĵprovizado bezonas ankaŭ la kreskigon de la energio-produktado. Estas konata ankaŭ tiu bedaŭrinda fakto, ke 80 elcentojn de la tutmonda energio kaj krudmaterialo konsumas tiu feliĉa parto de la homaro, kiu vivas en Usono kaj en la aliaj ekonomie evoluintaj mondpartoj. Estas konata ankaŭ tio, ke la malmulte konsumanta parto estas - juste - malkontenta pri la nuna situacio. Ankaŭ ili dezirus kreskigi la konsumadon, por kontentigi la bazajn homajn bezonojn.
Limoj de la konsumad-kreskigo
Sed jam malpli konate estas, ke la nuna usona kaj okcident-eŭropa vivmaniero eblus nur por duonmiliardo da homoj, ĉar alie rapide elĉerpiĝos la energio-fontoj kaj danĝere malpuriĝos la medio, pro produkto de danĝera kvanto de karbonduoksido. Tial, jam la nuna produktado kaj konsumado estas daŭrigebla nur kelkajn jardekojn.
Sed la konsumado, anstataŭ stagni aŭ malgrandiĝi, forte kreskas. Se oni konsideras ekz. la naturajn fontojn, la nombron de la loĝantaro kaj la rapidegan industriigon en Ĉinio, estas evidente, ke post kelkaj jardekoj la ĉinoj povos produkti tiom da varoj kaj malpurigan karbonduoksidon, kiom nun produktas la evoluinta mondparto. lli rajtas fari tion, kial ne, kaj povas fari sen ekstera helpo. Ili posedas grandan kvanton da karbo por energioproduktado, krudmaterialojn, laborforton, diligentecon kaj scion. Dume nature la nuna evoluinta mondoparto daŭrigas sian agadon.
Kio sekvos el tio, ne estas precize antaŭvidebla. Pro la forceja (vitrodoma) efiko, kiun kaŭzas tro granda kvanto da karbonduoksido en la atmosfero, la averaĝa temperaturo jam sendube kreskas. Tial degelos granda glaciokvanto ĉe la polusoj, signife leviĝos la nivelo de la maroj, inundante grandajn dense loĝatajn regionojn, ŝanĝiĝos la tutmonda klimato, forte grandiĝos la areo de la dezertoj, ktp. La afero
estas tre danĝera, ĉar pro la granda inercio de la atmosfero la efiko de la nun produktata karbonduoksido efikos nur post jardekoj. Ne forgesu ankaŭ pri acida pluvo, kaŭzita de karbobruligado, kiu jam forte damaĝis la arbarojn.
Disdividiĝo de la energio-konsumado
La surtera energio-konsumado en la jaro 1991 disdividiĝis jene: petrolo 37,6 %, karbo 26,2 %, tergaso 20,5 %, nuklea energio 6,8 %, biomaso 6,3 %, akva kaj geotermika energio 2,6 %. Cu la kaŭzo de tiu ĉi disdividiĝo estas sekvo de la nuntempa teknika nivelo, aŭ ĉu influas ĝin ĉefe personaj aŭ grupaj profitinteresoj, estas malfacile determini.
Superregas petrolo kaj karbo
Estas okulfrape en la konsumado la superregado de nafto kaj minkarbo. Ilia forbruligo estas la ĉefa fonto de la karbonduoksido. Ekonomie ekspluatebla nafto tutmonde haveblos nur dum kelkaj jardekoj, sed karbo ankoraŭ dum jarcentoj. Ankaŭ la senpere aŭ en la formo de alkoholo aŭ oleo forbruligita biomaso produktas karbonduoksidon.
La aliaj fontoj
Nuntempe la tergaso estas tiu energiofonto, kies uzado kaŭzas la plej malgrandan medio-malpurigadon. Tial ĝia uzado rapide kreskas, do la elĉerpiĝo ne bezonas longan tempon. La uzado de geotermika energio estus signife kreskigebla. Verŝajne ekonomiaj aŭ aliaj konsideroj malheipas ĝian pli ampleksan uzadon. La uzado de la energio de riveroj jam ne estas signife kreskigebla sen detruo de ekologiaj valoraĵoj. La uzado de la energio de la marbordoj, la energio de fluso kaj malfluso estas ankoraŭ ne sufiĉe uzataj nek la ventoenergio.
La sunenergio estas granda eblo por la estonteco. Nuntempe la senpera transformo al elektro per sunĉeloj estas ne farebla sen malprofito, pro ilia alta prezo kaj malalta efikeco. Sed
por akvovarmigado la uzado de la sunenergio jam komencas disvastiĝi.
La situacio pri la nuklea energio
Laste sed ne balaste la nuklea energio.
En la 50aj kaj 60aj jaroj oni komencis amase konstrui nukleajn energiocentralojn en Usono, en Sovetio, en Okcident-Eŭropo. Tiutempe ŝajnis, ke la energio-provizado de la homaro estas por ĉiam solvita. Ankaŭ la tiutempa konkurarmado instigis la konstruadon de nukleaj reaktoroj, ja en ili oni produktis la plutonion por atombomboj kaj el litio la tricion por hidrogen-bomboj. Sed dume ankaŭ gravaj problemoj sin anoncis. El la foruzita uranio esti§is aliaj radiantaj elementoj. El inter ili la plutonio estis konvena por plua uzado en reaktoro aŭ por atombombo. Tial per tre danĝera kaj multekosta procedo la grandpotencoj apartigis la plutonion. Sed restis aliaj forte radiantaj elementoj, kies vivdaŭro estas longa. Ties deponado kaŭzas grandan problemon, ja temas pri jarmiloj dum kiuj la deponado devas esti sekura. Tio ankoraŭ estas nesolvita. Oni nun kolektas tiujn danĝerajn materialojn, kies kvanto ade grandiĝas, kaj atendas naskiĝon de ideo por bona solvo. Tial, kaj pro la akcidentoj okazintaj en Three Mile Island (1979) kaj en Ĉernobil (1986) nuntempe la konstruado de atomreaktoroj maloftiĝis, sed en la 1990-aj jaroj denove fortiĝis en Azio.
CERN en Ĝenevo: realigo de energioproduktado dependas de diversaj personaj kaj grupaj profitinteresoj. Ŝajnas, ke tiu ĉi problemo estos solvebla per genia metodo. Se oni bombardas elementojn per grandenergiaj neŭtronoj, estiĝas grandenergiaj neŭtronoj aldone al la originalaj. Per ili oni bombardas longvivdaŭrajn izotopojn, kiuj havas ne fortan, tamen danĝeran radiadon; ili transformiĝas en novajn izotopojn, kies radiado estas forta, sed la vivdaŭro relative mallonga. Tiamaniere la deponada tempo mallongiĝas kaj la transformo cetere liberigas uzeblan energion. La procedo estas farebla surbaze de restaĵoj de reaktoraj uranipecoj, kaj ankaŭ de aliaj elementoj, ekz. torio (Th). Torio en la naturo estas multo pli ofta ol uranio. Ĝia radiado estas malforta, la vivdaŭro tre longa, kaj ekzistas nur unu izotopo. Torio 232 facile kaptas malrapidajn neŭtronojn, poste estiĝas izotopo torio 233, kies duoniĝa tempo estas 22 minutoj. Estiĝas protaktinio (Pa 232), kies duoniĝa tempo estas 27 tagoj. La rezulto estas uranio 233, izotopo, kiu emisias fortan gama-radiadon, sed memŝtara ĉenreakcio ne povas okazi. Gi povas maIkomponiĝi nur, se eksteraj malrapidaj neŭtronoj trafas ĝin. Dum la reakcio liberiĝas signifa varmenergio. (Aparta avantaĝo estas, ke la forta radiado de la materialo malhelpas ĝian komercon en la nigra merkato.) Estas tre grave el la vidpunkto de la sekuro, ke la reaktoro funkcias nur okaze de enkonduko de ekstera energio, tial ĝia nomo estas energio-multobligilo.
Jen la formulo por la procedo: n + Th232 - Pa 232 - U233
Jen la skemo de la procedo:
# Sinkrotrono (akcelilo de korpuskloj), kiu estigas protonon-faskon de 5 mA (miliamperoj), kun energio de 109 eV (unu miliardo da elektronvoltoj).
# Energio-multobligilo. Tie la rapidaj protonoj puŝiĝas al plumbo, kiu tial emisias rapidajn neŭtronojn. La torio estas en apartaj malgrandaj globoj, ĉíu en la mezo de grafita globo. Tiu bremsas la neŭtronojn. Ili ĉiuj estas en premita akvo.
# La premita, alttemperatura akvo cirkulas tra varminterŝanĝiIo, kie ĝi estigas akvovaporon. Tiu funkciigas turbinon, kaj la kunligita generatoro produktas elektran energion. La elektra energio povas esti 40-50-oble pli granda ol necese por funkciigi la sinkrotronon. Do maigranda parto de la produktita energio sufiĉas por la funkciigo, la cetera estas konsumebla.
La sistemo estas tute fermita. Gi estas iam ajn senprobleme malŝaltebla, haltigebla. Laŭ la kalkuloj 5000 kg da torio povas estigi 250 MW (250 milionoj da vatoj) da termika povumo. Dum du jaroj konsumiĝas el ĝi 5 (250 kg). Tiu termika povumo egalas al tiom, kiom povas produkti la forbruligo de 28 megatunoj (28 miliardoj da kilogramoj) da karbo.
vidu
Pumprezerva akvoenergia centralo
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Kampo kaj Energio
[M]: Radiado ~ Lumo ~ Kampo (fiziko)
TIWAG
-
ja:エネルギー
ko:에너지
ms:Tenaga
simple:Energy
th:พลังงาน
FizikoFiziko estas la scienco de la neviva naturo. Fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj. La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις [fisis], kiu signifas korpo aŭ naturo.
Fiziko rilatas forte al la aliaj natursciencoj, precipe kemio.
----
:Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro
:Mekaniko/Meĥaniko
:Leĝoj NEWTON de Movado
:Centripeta/centrifuga forto
:Koriolisforto
:Fikza korpo
:Turbo
:Termodinamiko
:Stata ekvacio
:Varmo
:ĉefpropozicioj de la termodinamiko
:Entropio
:Entalpio
:Temperaturo
:Elektromagnetismo
:Elektrostatiko
:Elektrotekniko kaj Elektroniko
:Magnetismo
:Magnetostatiko
:Ondoj kaj Vibroj
:Harmonaj vibroj
:Dampataj vibroj
:Devigitaj vibroj
:Resonanco
:Fouriertransformo
:Onda ekvacio
:Kvantummekaniko/Kvantummeĥaniko
:Fotoelektra efekto
:Komptonefekto
:Onda funkcio
:Hamiltonoperaciumo
:Solid-stata Fiziko
:Kristalografio
:Semikonduktaĵo
:Superkondukeco
:Densigita Materio
:Astrofiziko
:Atoma fiziko
:Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko)
:Biofiziko
:Fluidaĵ-Dinamiko
:Fotoniko
:Holografio
:Iksradioj/X-radioj
:Kaoso/Ĥaoso
:Kemia Fiziko
:Kvantumkemio
:Kvantumkomputiko
:Kvantumkriptografio
:Kvantumteleportado
:Laseroj
:Lumrapido
:Meteologio
:Optika Inĝenierarto
:Optiko
:Partikla Fiziko (Altenergia Fiziko)
:Plasmo-Fiziko
:Relativeco
:Teoria Fiziko
als:Physik
ja:物理学
ko:물리학
ms:Fizik
simple:Physics
th:ฟิสิกส์
zh-min-nan:Bu̍t-lí-ha̍k
HipotezoHipotezo estas nepruvita supozo, provizore akceptata kadre iu teorio por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj.
Por konstrui hipotezo oni uzu la razilo de Occam, precipo laŭ kiu pluralitas non est ponenda sine necessitate (multo ne estas metonda sen neceso), t.e. la plej simpla hipotezo estas la plej bona.
Estas multaj evitindaj falacoj al krei hipotezon. Ekzemple, la argumento Post hoc ergo propter hoc (post tiu, sekve pro tio). Tiu falaco estas bazita sur eraro laŭ kiu se afero okazas post alia, la dua estas nepre la kaŭzo de la unua. Ekzemple, la Plejadoj aperas ĉiam antaŭ sekperiodo en Brazila Nordoriento, do, la apero de Plejadoj kaŭzus la halton de pluvoj. Por estigi ligo de kaŭzo kaj efekto inter du faktoj, oni bezonas elimini aliaj faktoroj, kiel hazardo aŭ alia rilato ne konata.
VOLTAIRELiteraturo > Franclingva Literaturo > Voltero < Franca Lingvo
----
Voltero, france VOLTAIRE (21-a de novembro 1694 - 30-a de majo 1778) estas franca verkisto kaj filozofo el la 18-a jarcento. Lia vera nomo estas François Marie AROUET.
18-a jarcento
... daŭrigota... (la anglalingva artikolo estas TRO longa, prefereble traduku el la franca)
Tio aperis en Esperanto:
- Kandid : aŭ la optimismo / Volter. Esperanta trad. de E. Lanti. Ilustr. de R. Bartelmes. - Leipzig: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako, 1929. -162 p. : ilustr.
- Tri verkoj de Volter / (Voltaire). En trad. de E. Lanti. - Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1956. - 312 p. : ilustr.
- Kandid / Voltaire. El la franca trad. E. Lanti. - En: Nova Esperanta krestomatio / Hrsg.: William AULD. – 1991. - p.134 – 137
Herooj de Voltero
Zadigo - Kandido - Senartifikulo
Eksteraj ligoj
- [http://www.voltairenet.org/fr libera mondgazeto aŭspiciis sin de la nomo de Voltaire]
Recenzo : - [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5606/volter.html Tri verkoj de Volter]
de Ferenc SZILÁGYI
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/volter.html Tri verkoj de Volter] de Tomáš PUMPR
Voltaire
Kategorio:Filozofoj
ja:ヴォルテール
ko:볼테르
simple:Voltaire
th:วอลแตร์
Vivo
vivo
<1> biologie
En biologio vivo estas specifa funkcio de biologia estaĵo.
La sekvaj kapabloj kaj ecoj estas la kondiĉoj de la biologia vivo kaj karakterizas ĉiun vivantan estaĵon:
: - metabolo
: - reproduktado
: - ŝanĝiĝo de la genetika informaro
: - konsisto el unu aŭ pluraj ĉeloj
: - ekzisto de certaj strukturoj ene de la ĉelo(j)
: - biokemiaj reakcioj.
Legu pli>
Komparu kun: kresko, ...
----
<2> individue
Se ni enfokusigas individuon, vivo prezentiĝas ankaŭ kiel la sumo de ĉio farita kaj spertita dum la periodo inter nasko kaj morto.
Legu pli>
Komparu kun: biografio, nasko, infanaĝo, junaĝo, maturaĝo, maljunaĝo, morto
----
<3> figure
En figura signifo vivo estas sinonimo por aktiveco, vigleco, movopleneco.
Legu pli>
Komparu kun: ...
----
Citaĵoj
Ludwig Wittgenstein rilatigas <1> kaj <2> tiel:
:"Ni sentas, ke eĉ kiam ĉiaj ajn sciencaj demandoj estos responditaj, ja tamen niaj vivproblemoj ankoraŭ eĉ ne estos ektuŝitaj."
Kaj Charlotte Bühler komentas:
:"Dum ni biologie regresas,
:biografie ni progresas."
Legu pli>
----
ja:ライフ
MensoLa termino menso estas uzata por priskribi la pli altajn funkciojn de la homa cerbo, precipe tiujn, pri kiuj homoj subjektive konscias, kiel personeco, penso, racio, memoro, inteligenteco kaj emocio. Kvankam aliaj animaloj havas kelkajn el tiuj kapabloj, la termino kutime estas nur uzata rilate al homoj. Ĝi ankaŭ estas uzata rilate al postulataj supernaturaj estaĵoj, al kiuj oni atribuas humecajn ecojn, kiel en la esprimo "la menso de Dio".
simple:Mind
UniversoUniverso estas tutaĵo de ĉio, kio ekzistas. Universo estas ĉiu lumo, materio kaj energio ekzistanta en tempo kaj spaco. Laŭ Paskalo, universo estas sfero, kies centro estas ĉie kaj cirkonferenco nenie. Ĝi estas samsignifa termino kiel "mondo". Oni multe disputis, ĉu la mondo estas eterna aŭ kreita.
Supozita aĝo de la universo estas 10-20 miliardoj jaroj. Oni supozas la bazteorio pri la kreiĝo de la universo - teorio de Praeksplodo kun poioma plivastigo de la universo, kontraste al la teorio de statika universo.
Mitoj pri la origino de la universo
La homoj pleje interesiĝadis pri sakramentoj de la kreado de universo. Diversaj popoloj ĝin klarigis diversmaniere.
- Laŭ kredoj de antikvaj grekoj, komence ekzistis nur senlima kaj malhela kaoso, kiu naskis la tutan universon, inter ili senmortajn diojn. Unue aperis tero-diino - Gaja. Gaja naskis ĉion kio kreskas kaj vivas sur la tero. Sub la tero, ĝuste en tiu profundo, en kiu distanco foras de ni Urano - alta ĉielo, aperis Tartaro - eterna obskuro, Eroso - viviga amo, Erebo - malhelo kaj Niktu - malhela nokto. Erebo kaj Niktu naskis lumon - Etero kaj hela tago - Hemera. Lumo disvastigis tra la Tero kaj aperis tago kaj nokto.
- Japanoj kredis ke universo estis kreita de ĝemelaj dioj Izanaki kaj Izanami. Ili longtempe kun pacienco miksadis stelpintan bastonon en kota lago. La koto iom po iom densiĝis kaj poparte komencis disfali flanken. Malgrandaj faskoj iĝis insuloj kaj grandaj - materikoj. Poste la tero kovriĝis de herboj, arboj kaj floroj.
- Sumeroj kredis ke universo An-ki estis kreita jene: komence estis nur oceano. En ĝi embriiĝis ĉielarko kaj glata tero. Ĉielarkon alpropriĝis An, dio de ĉieloj, kaj la teron - Enlil, dio de la tero. Inter ili kreiĝis atmosfero kun ĉielaj astroj: suno, luno, planedoj kaj astroj. Subtera mondo fariĝis propraĵo de Ereŝkigal.
- Hindoj tiel imagis la kreadon de universo: komence de senmova obskuro kreiĝis akvo. Ankoraŭ ne ekzistis suno, luno kaj astroj. Akvo naskis fajron. Fajra varmo naskis oran ovon, kiu dum unujarlonga tempo naĝadis en la maro. Poste ĝi dispartiĝis en du partoj kaj supra parto iĝis ĉielo, malsupra - tero. De la ovo eliris supera dio de hindoj - Brahma. Brahma dislokigis aeron inter ĉielo kaj tero, limigis teron de akvo kaj kreis tempon. Tiel kreiĝis universo.
- Nordamerikaj indianoj pensis, ke universon kreis saĝa korvo. Komence ĉie estis senlima akva spaco kaj disĵetitaj ŝtonoj. Korvo kolektadis ŝtonojn per sia beko kaj ĵetadis en la akvo. Tiel kreiĝis tero. La korvo kovris ĝin per arboj, floroj kaj herboj, ĵetis fiŝojn en akvo, birdojn kaj animalojn en la tero. Kaj laste, de la argilo faris unuajn viron kaj virinon.
- Laŭ mitoj de centramerikaj aztekoj, blankvizaĝa dio Kecalkoatl kreis universon.
- Laŭ mito de sameoj, universo estis kreita dum batalo de bono kaj malbono. Supera dio, bonkora kaj malavara Jubmel volis ke en la tero fluu laktaj riveroj, en lagoj anstataŭ akvo estu lakto, ĉiu herbo havu bongustan beron, sed malbonkora Perkel kontraŭstaris al lia volo. Pro tio universo estas tia, kian ni havas hodiaŭ. Perkel faris ĉenon kaj kaptis Jubmel, sed bonkora dio sin liberiĝis kaj nun Perkel estis kaptita. Batalo inter bono kaj malbono daŭras ĝis hodiaŭ, ĉar ankaŭ Perkel liberiĝis...
Sciencoj esplorantaj universon:
:Kosmologio - Scienco pri la ĝeneralaj leĝoj regantaj la universon, pri ĝiaj fizikaj kaj filozofiemaj principoj.
:Kosmogonio - Teorio, doktrino pri la origino kaj formigo de la universo.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo
[M]: Materio ~ Kampo (fiziko) kaj Energio ~ Kosmo ~ Tero ~ Naturo ~ Abstrakta Mondo
ms:alam_Semesta
ja:宇宙
simple:Universe
AteismoLa termino ateismo devenas de la greka prefikso a- (kiu signifas "sen" aŭ "ne") kaj la grek-devenita teismo (kiu signifas kredon je dio, aŭ dioj). Tial, la laŭvorta signifo de la termino estas sen kredo je dio aŭ dioj. En ĝenerala parolado kaj argumentado oni renkontas variajn uzadojn de la termino. Inter ili kelkaj ŝajnas rekte kontraŭdiri al la radika signifo. Oni povas kompreni ĝin laŭvorte kiel mankon de kredo je dioj ("implicita ateismo"), sed tre ofte oni uzas ĝin por esprimi tion kaj aldone kredon je la neekzisto de dioj ("eksplicita ateismo"). Ateismo povas esti sekulara, sed ekzistas ankaŭ ateismaj religioj, ekzemple la budhismo kaj la ĝajnismo.
La signifo de ateismo
El tiu ĉi baza skismo, oni prave konkludis, ke ateismo estas vidpunkto, kiu estas la fokuso de multege da pasia argumentado. Sekve la vorto ofte estas ŝarĝata per multe pli da signifoj ol la termino mem pravigas.
Ekzemple en la filozofia tradicio oni rigardas "ateismon" kredo ke dio ne ekzistas (aparta plia koncepto aldone al la ideo, ke oni ne kredas je dio(j)) kaj prezentas ĝin en kontrasto kun teismo, diismo, kaj agnostikismo.
Ĉar la koncepto de kredo estas neniel ligita al scio, la agnostika vidpunkto ne replikas la laŭvortan signifon de ateismo; ankaŭ ĝi ne asertas mezan vidpunkton. Tio iĝas facile komprenebla, se oni konsideras la fakton, ke oni povas havi kredon sen ia ajn specifa scio (ekzemple, kredo je elfoj, neidentigigitaj flugantaj objektoj, fantomoj, ktp). Homo aŭ kredas je dio(j) (kaj estas teisto) aŭ ne (kaj do estas ateisto). Scio ne rilatas al la distingo inter havi, aŭ ne havi ĉi tiun kredon. Oni povas esti ateisma agnostikulo, aŭ teisma agnostikulo; la pozicio de agnostikismo en si mem ne rilatas al la afero de la specifa kredo.
Teistoj ĝenerale kunmiksas ateistojn, ambaŭ specojn de agnostikuloj, kaj pozitivistojn kaj sumigas ilin kiel nekredantoj; ofte ili forgesas ke ne ĉiuj ateistoj estas sekularismaj. Filozofoj, kiam ili enkondukas la filozofion de religio, ofte emfazas, ke estas grave distingi inter ĉi sekvaj asertoj: "Mi ne kredas, ke dio ekzistas" kaj "Mi kredas, ke dio ne ekzistas". Filozofoj ofte postulas, ke la unua aserto estas konsekvenca kun kaj agnostikismo (tamen ili devus diri specife ateisma-agnostikismo) kaj ateismo; la dua estas konsekvenca nur kun eksplicita ateismo.
Ankaŭ, ĉi tiuj asertoj ne distingas inter eksplicita kaj implicita ateismo, kiel kutime faras la liberpensa tradicio (aparte de la filozofia tradicio).
- "Eksplicita ateismo" (iam nomata kredo-bazita, pozitiva, forta aŭ malmola ateismo) estas la pozitiva aserto (aŭ kredo) ke dio (aŭ iuj dioj, aŭ ĉiuj dioj) ne ekzistas -- tio estas, eksplicita ateisto eble asertas ke la Jud-Kristana Dio ne ekzistas, aŭ ke ĉiuj dioj ne ekzistas.
- La laŭvorta signifo de ateismo estas tre ofte, kaj tre rivele, karakterizata en mallaŭda tono: Malforta, negativa, aŭ mola ateismo. Foje oni renkontas la pli racian terminon "implicita ateismo" por ĉi tiu pozicio. Ĝi estas la rekta manko de kredo je dio. "Ateisto" do estas sinonimo de "ne-teisto" kaj "ne-dikredanto".
Plue ekzistas kutimo diferencigi inter eksplicita ateisto rilate al la jud-kristana dio kaj laŭvorta, aŭ implicita, ateisto rilate al iuj aliaj dioj.
Iuj skoloj de ateistoj ankaŭ faras plian distingon inter "katolika" kaj "ortodoksa ateismo" uzante la originalajn signifojn de tiuj kristanaj terminoj. Laŭ ili la "katolika" ateisto nur for-neas la ekziston de dio dum la memdeklarita "ortodoksa ateisto" konsentas kun la aserto de Miĥail BAKUNIN ke "se dio ekzistus, oni devus malpermesi ĝin". Tiuj kiuj konceptas ateismon kiel morala pozicio (kontraste al la pozicioj teologia aŭ metafizika), emfazas la signifon de tiu diferenco.
Laŭ taksoj proksimume 2,5% de la monda loĝantaro klasifikas sin mem kiel ateistoj, kaj proksimume 12,8% kiel nereligiaj (laŭ Encyclopædia Britannica). Ĉi tiuj procentaĵoj estas ĝenerale pli altaj en eŭropaj kaj eks-socialismaj landoj, kaj pli malaltaj en Usono kaj evoluantaj landoj. La efektiva procentaĵo de ateistoj eble estas pli alta ĉar personoj kiuj respondas al opinisondoj ofte estas hezitemaj malkovri sin mem al eblaj leĝa, ekonomika aŭ socia diskriminacioj.
Kiu atingis ĝis ĉi tien, konsciiĝis ke en la ĝenerala uzado la terminoj ateismo ne estas definitivaj, same kiel la vorto teisto ne definitive priskribas la konceptojn kaj vidpunkton de individua kredanto. Por distingi inter la variaj pozicioj estas utile demandi pri bazaj aferoj kiuj ampleksas la distingaĵojn. Ĉu persono kredas je dio aŭ dioj? Se jes, la pozicio estas teisma. Se ne, la pozicio estas ateisma. Ĉu la persono asertas, ke ne povas ekzisti scio pri dio aŭ dioj? Se jes, la pozicio estas ankaŭ agnostika. Se la pozicio estas ateisma, ĉu ankaŭ estas kredo ke dioj ne ekzistas? Se jes, temas pri "eksplicite ateisma" pozicio. Per demandoj pri moralaj demandoj eblas eltrovi, ĉu iun konkretan specon de ateismo motivas moralaj konsideroj.
Estus eraro supozi, ke ĉiuj ateistoj malestimas dion aŭ religion. Ofte ili respektas la religiajn sentojn de di-kredantoj kaj rigardas la religiojn kiel parton de la kultura tradicio, tamen ili mem ne vidas kaŭzon aŭ eblecon imagi la ekziston de supernatura estaĵo.
Eĉ iuj religioj estas ateismaj, ekzemple jainismo kaj la origina budhismo.
Vidu ankaŭ
- Sekularismo
- Racionalismo
- La Racieco de Ateismo
- Listo de ateistoj
- Naturalismo
- Diismo
- Agnostikismo
- Nevidebla Rozkolora Unukornulo
Eksteraj ligiloj
- [http://ateismo.iespana.es/a3morto.htm en Eo]
- [http://www.infidels.org/news/atheism/ The Atheism Web] - angla (La Ateismo TTT-ejo)
- [http://www.positiveatheism.org Positive Atheism] - angla (Pozitiva Ateismo)
- [http://www.atheists.org American Atheists] - angla (Amerikaj Ateistoj)
- [http://dmoz.org/Society/Religion_and_Spirituality/Atheism/ Open Directory atheism links] - angla (Ateismaj ligiloj)
------
EdE-A > Ateistoj
Ateistoj, v. Liberpensuloj.
Kategorio:Ateismo
ja:無神論
ms:Atheis
Budhismo:Budho - Theravado - Hinajano- Mahajano - Amidismo - Lamaismo - Zen-budhismo - Ŭonbulismo
----
Budhismo, Budaismo aŭ Buddismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - divenoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Sri-Lanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002.
La budhismo estis fondita de la Budho de Hindio (regiono kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.K..
Centraj pensoj
La plej centraj pensoj de la budhismo estas la kvar noblaj veroj:
# La vero pri la nekontentigo (palie dukkha, sanskrite duhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta.
# La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo.
# La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo.
# La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo:
## ĝusta rigardado,
## ĝusta pensado,
## ĝusta parolado,
## ĝusta agado,
## ĝusta vivtenado,
## ĝusta strebado,
## ĝusta atentado
## ĝusta koncentrado.
Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto
La budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado.
reenkarniĝado]
reenkarniĝado]
Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon.
Laŭ la budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj.
Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodhisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp.
Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj.
Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahanto aŭ budho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.
Gautama Siddhartha
Gautama Siddhartha (sanskrite) aŭ Gotama Siddhattha (palie), aŭ Ŝakjamunio (palie Sakyamunî, sanskrite Ŝakyamunî) (fondinto de la nuna sasanao, do de la budhismo kiel historia movado, sed laŭ budhisma tradicio el multaj budhoj kaj nur retrovinto de la dharmo) iam en sia antaŭa vivo, donis - laŭ unu el multaj fabloj en la mezepoka komentario de Buddhaghosa al la libro Jâtaka en la palilingva Tripitako - sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, kaj multaj aliaj, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bhikŝuoj kaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego. (Tiu agmaniero estis tamen kritikita de aliskolaj budhanoj, kiuj timis ke ĝi estos malbona ekzemplo; kio fakte okazis, ĉar poste plurfoje okazis sinbruligoj de ne-budhanoj sen la necesa medita antaŭpreparado multjara.)
Nu, oni tamen bone sciu ke la vera instruo de budhismo ne estas kredigi tiajn imagajn rakontojn. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato, por ilustri la meriton de malavareco - ne por doni historiajn faktojn. La budhismo instruas, ke ĉio tia estas, profunde vidite, nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo en la strikta signifo de tiu vorto (ĉar la naskiĝonto ne estas identa kun la mortinto), nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do estu savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado.
En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zen-budhismo.
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.us/budhana.html Budhana Ligo Esperantista]
- [http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo_esp.html Japana Budhana Ligo Esperantista]
- [http://india.asinah.net/en/wikipedia/b/bu/buddhism_1.html Budhismo en Asinah Barata enciklopedio (angle)]
------
EdE-B
Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento.
GEO H. YOXON.
Kategorio:Budhismo
als:Buddhismus
ja:仏教
ko:불교
minnan:Hu̍t-kàu
ms:Agama Buddha
simple:Buddhism
th:พระพุทธศาสนา
EpikuranismoFilozofio > Greka Filozofio > Epikuranismo
----
Epikuranismo (floris -300 al 50) estis unu el la kvin
ĉefaj skoloj de greka filozofio, kiu estis fondita de
Epikuro el Ateno. Epikuranismo floris de la 3-a jarcento a.K. al la 2-a jarcento post Kristo. En tiama
epoko, filozofio ne estis abstrakta, intelekta ludo de profesoroj
aŭ saĝuloj, sed la vera gvidilo al vivo. Tial, kvankam
epikuranismo estas kosmologio, ĝi ĉefe estas etiko pri
vivo. Ĝi estas materialisma (sed ne
ateista) filozofio, bazita sur la atoma
fiziko de Demokrito.
Laŭ Epikuro, la celo de vivo estas trankvilo, kiu estas atingita
per la evito de doloro kaj la malevito de plezuro, precipe per la
jenaj principoj:
- Ne timu dion: la dioj ja ekzistas, laŭ
Epikuro, sed ili volas vivi trankvile, tial ili ne zorgu pri
homoj. En la materialismo de Epikuro, eĉ la dioj estas
faritaj de atomoj (kvankam ili estas senmortaj). Ĉar la mondo
nur estas atomoj moviĝantaj, ĉio okazas tute hazarde, tial nia
sorto ne estas la produkto de la malbona aŭ bona volo de dioj,
sed estas produkto hazarda.
- Ne zorgu pri la morto: je morto, la animo, farita de
atomoj, disiĝas kaj malaperas. Morto estas la manko de doloro
kaj la manko de plezuro, tial ĝi ne gravas. Aldone, ĉar la
animo ne estas senmorta, vi ne devas zorgi pri ia sorto post la
morto, pri ia puno de la dioj.
- La bona estas facile havebla: laŭ Epikuro, la homo
povas vivi kontente sole sur "akvo kaj hordekukoj".
- La malbona estas facile elportebla: Laŭ Epikuro, malsano kaj
doloro estas aŭ akra sed mallonga, aŭ longa sed malakra.
Laŭ Epikuro, la bona kaj la malbona ne estas afero de moralo,
sed afero de plezuro kaj doloro. Ĉar la plezuro kaj
doloro de la menso estas pli grava ol la de la korpo, Epikuro
celis mensan plezuron -- trankvilo de la menso -- pli ol karna
plezuro. Por atingi trankvilon, la virtoj de
prudento, honoro kaj justeco necesas. Amikeco ankaŭ
helpas, sed familio kaj politika agado malhelpas. Epikuro mem ne
edziĝis kaj vivis simple kun siaj studentoj.
Kvankam Epikuro kredis al materialismo, li kredis nek al
ateismo nek al determinismo:
- Epikuro kaj ateismo: Kvankam la ekzisteco de
dioj estis hipotezo nenecesa en lia kosmologio -- la
atomoj estas eternaj kaj nekreitaj -- Epikuro kredis,
ke la dioj ekzistas ĉar la kredo en dioj estas universala inter
homoj. La dioj de Epikuro estas materiaj, faritaj de
atomoj, sed ili ne mortas. La dioj devas esti servitaj ne pro
timo (ili ne povas puni nin), sed pro admiro kaj respekto.
- Epikuro kaj determinismo: la atomoj de Epikuro
moviĝas ne tute determinisme laŭ fizika leĝoj, sed iomete
hazarde. Tial la aĵoj kaj okazoj de la mondo estas parte la
produkto de hazardo. Simile, la homo ja posedas
libervolon.
La majstra verko de epikuranismo,
tamen, ne estas de Epikuro, sed de Lukrecio: la bela poemo De
Rerum Natura (-50).
Post la morto de Epikuro, epikuranismo disiĝis: unu sekto
emfazis la simplan vivon de Epikuro, la alia
plezuron. Sinmortigo ankaŭ fariĝis aprobita. Epikuro mem
staris kontraŭ sinmortigo ĉar ĝi implikas ke la malbona
ne estas facile elportebla.
La ĉefa rivalo de epikuranismo estis stoikismo, kiu emfazis
devon anstataŭ plezuro. Post la 1-a jarcento, epikuranismo estis la filozofio de malgranda rondo, estinte preterpasita de stoikismo por la mensoj kaj koroj de filozofoj. En 529, la imperiestro Justiniano fermis la grekajn lernejojn de filozofio, inkluzive de la Ĝardeno.
Post Justiniano, epikuranismo dormis ĝis la Renesanco, kiam
la antikvaj verkoj estis denove eldonitaj (Lukrecio en 1474)
kaj la nova kosmologio de moderna scienco fariĝis
materialisma, favorinte ideojn epikuranismajn inter filozofoj kaj
vulgaruloj.
Famaj epikuranoj:
Gassendi adoptis la atoman fizikon de epikuranismo sed diluis la
moralon laŭ kristana gusto. La verkoj kaj studentoj de Gassendi influis
je Locke, Boyle kaj Neŭtono, inter aliaj.
La romaj poetoj, Vergilio kaj Horacio estis influitaj de
epikuranismo, sed ne estis epikuranoj mem.
Famaj kontraŭ-epikuranoj: Cicerono, Plutarko,
Origeno kaj Aŭgusteno.
Demokrito
Demokrito, naskita ĉirkaŭ -460 ĉe Abdero (Trakio), mortinta en -371, estis helena filozofo, disĉiplo de Leŭkipo.
Li evoluigis teorion pri la konsisto de materio el atomoj, plej malgrandaj, nedivideblaj partoj. Lia argumento estis, ke ne eblas senfine dividi materion, ĉar tiam ĝi malaperus.
Nemulto estas sciata pri li, sed laŭdire li estis tre gaja homo kaj havas la kromnomon "la ridanta filozofo", kontraste al Heraklito, "la ploranta filozofo".
Verkoj
- Malgranda kosmologio
- Pri la naturo
- Pri la formo de la atomoj
- Pri la vortoj
ja:デモクリトス
ko:데모크리토스
HumeFilozofio > David HUME
----
David Hume [dejvid hjum] (naskiĝis 1711, mortis 1776) estas grava
skota filozofo de modernismo kaj empiriismo. Li
puŝis la analizon de Locke kaj Berkeley al ĝia logika sed absurda
rezultato de skeptikismo. Same kiel Platono, li celis esti fama
beletristo sed gajnis famon kiel filozofo.
Vivo
Klerigita en Edinburgo, dum la 1730-oj Hume loĝis en Parizo
kie li verkis sian unuan filozofian verkon, Traktaĵo de Homa
Naturo (1740). Simpligita versio de ĝia unua parto poste
fariĝis lia fama Pri Homa Kompreno (1748).
Dum 1754 - 1762, Hume verkis historion de Anglio kiu, spite de
eraroj, fariĝis la norma verko pro ĝia pura stilo.
En 1763, Hume revenis al Parizo por esti sekretario al al brita
ambasado. Tie li renkontis je Rousseau kaj ili amikiĝis. Poste Hume
helpis je Rousseau rifuĝi en Britio.
Hume eble estis la unua famulo en Eŭropo kiu mortis kiel malkaŝa
ateisto. Hodiaŭ sur la TTT li estas unu el la plej popularaj
filozofoj.
Verko
Hume estis unu el la plej skeptikaj de filozofoj. Li eĉ dubis la
ekzistecon de menso kaj de la materia mondo. Kvankam li ja kredis ke la
suno morgaŭ superiros, tia kredo estas nure tio: kredo. Kiel
kredo ĝi ne estas bazita sur logiko aŭ racio. Multe de nia "scio" pri la
mondo estas de simila ŝablono: kaŭzo kaj fizika leĝo nure
priskribas la kutiman okazon; ideo kaj vortoj nure temas pri kutimaj
kunaĵoj. Realo estas tute kaprica: nia kompreno estas bazita sole sur la
reguleco kaj kutimeco kiun ĝi hazarde havas.
En la deka ĉapitiro de Pri Homa Kompreno, Hume disputis
kontraŭ la ebleco de mirakloj, dirinte ke miraklo ne eblas okazi:
miraklo, laŭ difino, estas treege malprobabla okazo, tial iu ajn raporto
pri miraklo estas, pliprobable, mensogo aŭ eraro ol la vero.
Hume estis skolano de empiriismo, skolo fondita de Locke. Sed la
empiriismo de Hume fariĝis efektive skeptikismo. Hume diris ke
religio kaj teologio ne estas bazitaj en racio kaj
logiko. Multaj homoj opiniis, ke li estis ateisto, sed efektive li estis skeptimulo, kiu argumentis, ke eble ia kreiinto de la universo ekzistas. Tamen ni homoj ne povas eĉ ekscii ion ajn pri la karaktero de tia kreiinto. Oni devas rigardi la kreiton por peni ekscii ion ajn pri la kreiinto, kaj tia rigardo levas dubojn pri siaj moralaj celoj. Tamen kelkaj homoj opinias, ke David Hume estis la unua fama intelektulo de la Okcidento kiu estis ateisto ĝis morto.
Konsilo al la Leganto
Se vi miras pri la vereco de religio, scienco aŭ ateismo, legu je Hume!
ja:デイヴィッド・ヒューム
ko:데이비드 흄
simple:David Hume
th:เดวิด ฮูม
LeninoHistorio > Sovetunio > Lenin
|SovetunioVladimir Iljiĉ ULJANOV, Владимир Ильич Ульянов,(naskiĝis la 22-an de aprilo, 1870, mortis la 21-an de januaro, 1924) estis rusia revoluciisto, ŝtata aganto kaj politika pensulo. Li unufoje uzis pseŭdonimon "Lenin" por sia gazeta artikolo, publikigita en 1901. Ankaŭ li havis aliajn pseŭdonimojn: V.Iljin, K.Tulin k.a. Li subskribis oficialajn dokumentojn aŭ per pseŭdonimo "N.Lenin" (Nilolao Lenin) aŭ per kombino "V.I.Uljanov (Lenin). Poste oni kombinis ilin en nomon "Vladimir Iljiĉ Lenin", per kiu oni kutime nomas lin ĝis nun.
Lenin estris la Rusan Revolucion de Oktobro en 1917, fondinte la partion de bolŝevikoj en 1903. Li estis la unua, kiu sukcese aplikis la ideojn de Karl MARX al reala nacio, farinte Rusion komunisma. Li estas unu el la plej sukcesaj revoluciistoj el historio kaj, klare, unu el la plej influaj homoj de la 20-a jarcento. Li estris Rusion kaj ĝian imperion (en 1922 pliampleksigitan je Sovetunio) de 1917 ĝis 1922. En la lastaj du vivojaroj li estis grave malsana.
Liaj komunistaj ideoj disvastiĝis al Ĉinio, kie Mao Zedong ŝanĝis kaj aplikis ilin al sia lando.
Lenin naskiĝis en Simbirsk kiel Vladimir Iljiĉ ULJANOV en 1870 al edzino de instruisto, kiu fariĝis lernejestro. En 1887 lia frato partoprenis en komploto por mortigi la caron, Aleksandro la 3-a de Rusio, kaj estis mortpunita. Tio radikaligis Leninon, kiu studis la leĝon kaj fariĝis advokato, sed baldaŭ fariĝis revoluciisto, predikante marksismon al la proletaro, precipe en Peterburgo.
En 1895, li estis ekzilita al Siberio, kie li edziĝis kaj li
prenis la plumnomon Lenin. Li estis liberigita en 1905 kaj foriris
Rusion, loĝinte en okcidenta Eŭropo, precipe Germanio kaj, dum la
Unua Mondmilito, Svislando.
En 1917 la caro falis pro Rusia Revolucio de Kerenskij. Germanio celante saboti sian malamikon Rusio, veturigis Leninon al Rusio en ŝlosita vagono, post du jardekoj da ekzilo. En julio, li, kun Lev TROCKIJ, penis renversi la malfortan demokration estritan de Vladimir KERENSKIJ, kiu anstataŭigis la caron. Ili fiaskis. Lenino estris la bolŝevistojn ("plimultanoj"), la plej granda kaj plej radikala el la du tiamaj komunistaj partioj. Fine en novembro (oktobro laŭ la julia kalendaro oficiala en Rusio), la bolŝevistoj sukcesis kaj renversis la registaron. Lenino retiris Rusion el la mondmilito kaj grade metis la landon, kiu estis disŝirita de interna milito, sub sian regon.
Kvankam Marx diris, ke komunista revolucio estus farita de la proletaro, Lenino kredis, ke grupo de profesiaj revoluciistoj necesus. Li kreis tian grupon kaj sukcesis. La grupo kaj ĝia registaro, diris Lenin, grade forvelkus, anstataŭigote de socio sen klasoj, sen propraĵo, sen registaro. Dume, lia komunista registaro regis pro la proletaro, forprenite la bienojn, bankojn, fabrikojn, ktp, for de la riĉularo kaj en la manon de
la ŝtato, kaj persekutanta per la Ĉeka ĉiajn la "malamikoj al la revolucio", formante kion li nomis proletara diktaturo.
Lenin vidis la imperiismon de Britio kaj Francio kiel la fina
etapo de kapitalismo kaduka.
Li mortis apud Moskvo en malgranda loĝloko Gorki, kie li estis por kuracado en 1924. Post lia morto potenco en la Sovet-unio prenis Iosif STALIN. Laŭ decido de la bolŝevika partio la kadavro de Lenin estis balzamita kaj ekspoziciita en Mauzoleo sur la Ruĝa Placo en Moskvo.
Lenin estis objekto de kulto al personeco dum vivo kaj poste. La nomo de Petrogrado estas ŝanĝita al Leningrad ("Leninurbo"). Ankaŭ en Armenio, oni nomis Leninakan. Personnomoj kiel Ninel aŭ Vladlen estis kreitaj de fervoraj gepatroj por iliaj gefiloj. Du ekzemploj ekster Sovetio estas la perua eks-policestro Vladimiro Íllich MONTESINOS kaj la venezuela teroristo Ílich RAMÍREZ.
(Vidu ankaŭ Leninabad kaj la premio Lenin.)
La vojaĝo de Svisio al Rusio estas temo de unu ĉapitro de Sternstunden der Menschheit de Stefan ZWEIG.
Kvankam Lenin estis konsiderata politika genio, kapitalismo ne falis kaj lia komunista ŝtato ne forvelkis. Anstataŭ, komunismo en Rusio mem kadukiĝis kaj, en 1991, falis. Kaj kun komunismo, falis la statuoj de Lenin. Tamen necesas aldoni, ke statuoj de Lenino ĝis nun ornamas multajn placojn de nuntempa Rusio. En kelkaj lokoj eĉ estis restarigitaj la monumentoj al Lenin eĉ kiam ili estis antaŭe demuntitaj. En nuntempa Rusio ŝajne pli dominas nun sobra rilato al propra historio, kiu ja estis multkolora, ne nigra-blanka.
Verkoj en Esperanto
- Ŝtato kaj Revolucio, (trad. Gregoro DEMIDJUK), SAT, 1926
Vidu ankaŭ leninismo, NEP, Suomio.
kategorio:komunismo kategorio:laborista movado Kategorio:Diktatoroj
ja:ウラジーミル・レーニン
ko:블라디미르 레닌
simple:Vladimir Lenin
th:วลาดิมีร์ เลนิน
Markso
Karlo MARKSO, germane: Karl Heinrich Marx (kárl hájnrihj marks) (naskiĝis la 5-an de majo, 1818, mortis la 14-an de marto, 1883) estis filozofo el Germanio.
Li fondis la skolon de marksismo per sia
hegela analizo kaj kritiko de
kapitalismo. Markso diris ke kapitalismo fariĝos, post lukto inter
la burĝaro kaj proletaro, komunismo. Marksismo aplikita paceme al
demokratio estas socialismo. Dum la 20-a jarcento, komunismo
kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Eŭropo kaj Azio,
precipe en
Rusio,
Ĉinio,
Vjet-Namo,
Kubo,
Etiopio,
Svedio,
Kamboĝo,
Britio,
kaj
(efemere) Ĉilio.
Klare, Markso grave influis la jarcenton 20.
Markso estis juda laŭ etno, luterano laŭ religio, ateisto laŭ kredo, germana laŭ naskiĝo kaj brita laŭ lando. Li loĝis malriĉe kaj sen posteno en Londono kun sia familio, esplorinte kaj verkinte en la biblioteko de la Brita Muzeo. Danke al la heredaĵo de Frederiko ENGELS, li povis dediĉi sian vivon al politiko kaj filozofio. Lia filino Laura MARX edzinigixs al lia disĉiplo Paul LAFARGUE.
Markso vidis historion kiel lukto inter klasoj. Markso estas
materialisma, kredinte ke historio kaj ĉiu ago de homo estas bazita, rekte
aŭ nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio. Markso
ankaŭ estis hegelisma, tial li vidis ĉion
kiel lukto inter kontraŭoj, lukto kiel finiĝas post tempo en nova,
plibona sintezo (tial, Markso kredis al la ideo de progreso). Ekzemple,
kapitalismo venas el la lukto inter la nobelaro kaj la burĝaro.
Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis ke la
proletaro luktos kontraŭ la burĝaro kaj renversos kapitalismon por
starigi komunismon, sub kiu la proletaro regos, privata posedaĵo
fariĝos malbona memoro kaj ŝtata potenco forvelkos.privata posedaĵo
En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta:
la kapitalisto, per sia kapitalo, aĉetas kaj kunigas enigaĵojn -- krudajn
materialojn, laboron, maŝinon, konstruojn, ktp -- por fari eligaĵon -- la
produkton. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj
enigaĵoj pro la aldono de laboro. Tial la profito devenas de la aldono de
laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi
siajn laborantojn: li pagas al la laborantoj malpli da mono ol ili gajnis
por la kompanio. Alivorte, la kapitalisto ŝtelas la profiton el la
poŝo de siaj laborantoj.
Kvankam Markso estis juda sole laŭ etno, lia bildo de la estonta mondo
similas al tiu de la profetoj de la Biblio,
kiuj ankaŭ antaŭdiris pri estonta mondordo de justeco kaj venĝo por
la malriĉularo.
Markso kredis ke komunisma revolucio ekos en
Germanio, sed fakte ĝi ekis en
Rusio (1917) kaj poste en
Ĉinio, Vjet-Namo,
Kamboĝo, Etiopio, Kubo kaj aliaj, zenitinte ĉirkaŭ 1980.
Plejparte ne la proletaro sed la kamparano ribelis kontraŭ beba
kapitalismo aŭ eĉ kontraŭ reĝo. Komunismo fine venis al orienta
Germanio, sed nur sub la rusa glavo. Inter 1989-91, kiam la politika
kaj ekonomia potenco de Rusio disfalis,
komunismo en orienta Eŭropo ankaŭ disfalis.
Marksismo estis disvastigita en okcidenta Eŭropo precipe kiel
socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo
universitata, kie baza marksismo fariĝis parto de la mensa meblaro de
la intelektularo. Sed depost 1989, marksismo perdis multe de kredo
pro la disfalo de Eŭropa komunismo.
La ideo de historio kiel materialisma, progresema kaj la rezulto de
lukto kaj etapoj estas tiel vulgara en la Okcidenta ke multaj ne
rekonas ĝin kiel marksisma. Eble ĉar
Darvino pensis simile laŭ vulgara kredo (sed
ne laŭ fakto).
En Esperanto aperis
- Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko., kompil-tradukis V. Elsudo, SAT, 1926.
- [http://www.luin.se/inko/142-9.pdf Manifesto de la Komunista partio], tradukis Detlev BLANKE, Moskvo: Progreso, 1990.
- La interna milito en Francio, tradukis Vilhelmo LUTERMANO, Novjorko: Mondial, 2005, 137 paĝoj.
MARKSO Karlo
MARKSO Karlo
ja:カール・マルクス
ko:카를 마르크스
ms:Karl Marx
simple:Karl Marx
th:คาร์ล มาร์กซ
zh-min-nan:Karl Marx
KomunismoPolitiko > Komunismo
----Komunismo evidente estas tre antikva nocio. Komunoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluo estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto komunismo en epoko de Platono. Nuntempe Europa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio.
Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono".
La [http://www.luin.se/inko/142-9.pdf Manifesto de la Komunista partio] redaktita fare de Karl MARX en jaro 1849, en Londono, por la Ligo de la Justuloj, iĝinta "ligo de la komunistoj kaj poste Komunista Partio estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon de laborista klaso, kiu poste evoluigos socion sen divido en klasoj.
La unua aŭtoro (antaŭmarksisma), kiu uzis tiun terminon, por difini sian socian projekton, estis la franca frua socialisto Cabet, aŭtoro de Voyage en Icarie (Vojaĝo en Ikario). (Londono, 1839). La vorto iĝis sufiĉe populara en la postaj jaroj inter adeptoj de socialismo, kaj kondukis al kreado de la unua "Komunista Partio", sub influo de Karl MARX kaj Friedrich ENGELS.
Multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plej humanisma kaj liberiga) komunismo. Malsatmortis 3-5 milionoj da homoj en Ukrainio en la 1930-aj jaroj, milionoj malsatmortis en Ĉinio en la 1960-aj jaroj kaj ruĝaj ĥmeroj en Kamboĝo murdis milionojn el sia popolo. La amasbuĉadoj dum enlandaj militoj ligitaj kun revolucio, la persekuto de kontrauuloj aŭ luktoj inter konkuraj komunismaj rondoj (vidu Stalinismo), kies plej konata efektiviĝo estis la tiel nomata sovetia Gulago, ankaŭ kaŭzis amasojn da kruelaĵoj kaj milionojn da mortoj.
Laboranta Komunismo
Laboranta Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1980-90 jardekoj estis proponita de Mansur Hekmat, irana komunista teoristo.
Hekmat ne prezentis ĉi tiun ideologion kiel nova, sed tiel komunismo de Karl Marx, Fredrik Engels kaj Lenin.
Li nomigis sian movadon Laboranta Komunismo por apartiga tiun el alian movadojn kiun nomigis mem sin kiel komunisma je 20-a jarcento kaj li (Hekmat) opinis ne estas komunisma sed borĝara kaj mallaboranta.
Esperanto kaj Komunismo
Ernest DREZEN estis eble la plej fervora kaj optimista adepto de samtempe Esperanto kaj Sovetia komunismo, li pensis ke la du alportos emancipiĝon kaj feliĉon al la popoloj en la mondo. Sed nur kelkajn jarojn post kiam li verkis siajn plej famajn librojn pri tiu emancipiĝo, li estis arestita de Stalino kaj mortpafita, kulpigita pri ... "spionado favore al la kapitalistoj", "trockiismo" kaj "terorismo", evidente falsaj akuzoj). Granda parto de la sovetia esperantistaro ricevis similan sorton aŭ estis senditaj en la Gulagon. La ceteraj pro timo silentis dum jaroj, ĝis la morto de Stalino.
Prikomunismaj verkoj apenau ekzistas en e-to. Libroj de sovetiaj kamaradoj estis konfiskitaj de stalina reĝimo. Vidu ankaŭ bolŝevismo kaj laborista esperanto-movado.
ligoj
[http://komunistafrakcio.free.fr/index.html Komunista frakcio de SAT]
[http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=254 Ĉu komunismo mortis?]
[http://www.marxists.org/esperanto/ Marksismverko en esperanto]
- 1-a Internacio - revolucio
- Leninismo - 3-a Internacio - Sovetio - diktaturo de la proletaro
- Stalinismo - Ferkurteno - Malvarma Milito
- Trockismo - 4-a Internacio - JKR
- POUM
- Anarki-komunismo
Kategorio:PolitikoKategorio:KomunismoKategorio:Laborista movado
ja:共産主義
ko:공산주의
ms:Komunisme
simple:Communism
zh-min-nan:Kiōng-sán-chú-gī
Moderna sciencoScienco > Moderna Scienco
-----
Moderna scienco (1600- ) estas la scienco de la moderna Okcidento. Ĝi estis fondita en la 17-a jarcento de Galileo (Galileo Galilei), Bakono (Francis Bacon) kaj Kartezio (René Descartes). Ili enkondukis al la dedukto kaj observado de Aristotelo kaj greka scienco la novajn ilojn de indukto (Bakono), la eksperimento (Galileo) kaj la granda uzo de matematiko (Galileo, Kartezio). Kaj la emfazo de scienco subtile moviĝis el la logika klarigo de naturo al la matematika antaŭdiro de naturo. Alivorte, scienco fariĝis malpli filozofia kaj spekulativa kaj pli fakta kaj matematika, preskaŭ numerologia. La grekoj respektis logikon pli ol fakto, sed en moderna scienco, la inverso estas la kazo.
Dum 1600-1850, moderna scienco estis plejparte la afero de amatoroj kiuj laboras ekster aŭ spite de la universitatoj. La pasio de riĉaj filoj (Darvino) kaj la hobio de burĝoj (Franklin). Tiam scienco nur estis branĉo de filozofio, t.e., "natura filozofio", la filozofio pri naturo.
En la 19-a jarcento, unuafoje en Germanio, scienco estis profesiigita kaj fariĝis la afero de profesoroj kaj fakoj de universitatoj. Kaj scienco ne jam estis branĉo de filozofio: kontraŭe, filozofio fariĝis la malriĉa parenco de scienco.
Vidu ankaŭ:
- sciencistoj,
- Scienco-filozofio, Thomas KUHN, Karl POPPER, Stanley JAKI, materialismo ChequeUn cheque es un documento bancario en el que una persona autorizada para extraer dinero de una cuenta (por ejemplo, el titular), extiende a otra persona una autorización para retirar una determinada cantidad de dinero de su cuenta sin que sea necesaria su presencia.
Los cheques pueden ser nominales o al portador. En el primer caso, sólo la persona o empresa indicada en el cheque puede cobrarlo. En el segundo, lo puede cobrar cualquiera.
Si un cheque está cruzado diagonalmente en el anverso por dos líneas paralelas, el dinero no se podrá retirar en efectivo, sino que tendrá que ser ingresado en una cuenta bancaria. Esto se hace a veces para seguir la pista al dinero pagado.
La cantidad a pagar se escribe dos veces (una en números y otra en letras) para mayor seguridad, y en los dos casos se rodea con símbolos (por ejemplo #50,00# € en vez de 50,00 €) para que no se puedan añadir cifras adicionales (y cobrar 950,00€, por ejemplo). Para imposibilitar todavía más el cambio de cifras se pueden tapar con | | |