:: wikimiki.org ::
| Metafiziko |
MetafizikoMetafiziko estas fako de la filozofio kiu studas la plej fundamentajn konceptojn kaj kredojn pri la realeco, ekzemple ekzisto, eco, relacio, kaŭzo, spaco, tempo, evento kaj multaj aliaj.
La vorto metafiziko devenas de verko de Aristotelo, kiu aperis post lia verko fiziko. En la greka, μετα [meta] signifas post kaj φυσική [fizike] signifas naturo. Estas koincido ke la prepozicio μετα ankaŭ signifas trans, tiel ke metafiziko ankaŭ signifas "trans la naturo", kio fakte estas bona priskribo de la metafiziko: Oni studas tiujn konceptojn, kiuj ne estas rekte percepteblaj en la naturo, sed kiujn oni uzas por paroli pri la konceptoj de la naturo.
Kategorio:Filozofio
ja:形而上学
ko:형이상학
FilozofioFilozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj.
La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo.
Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.
Filozofiaj demandoj
Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?
Fakoj:
Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj:
:Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio
Filzofiaj tradicioj
En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.
Okcidenta filozofio
La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).
Orienta filozofio
En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.
Religiaj filozofiaj tradicioj
Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion.
Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio
Gravaj filozofiaj terminoj
En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo.
Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio:
:Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero
Gravaj filozofoj
:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi
Skoloj
:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo
Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo
:Pacismo - Humanismo - Egoismo
Vidu ankaŭ
- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio]
ja:哲学
ko:철학
ms:Falsafah
simple:Philosophy
th:ปรัชญา
KonceptoKoncepto estas abstrakta, universala ideo aŭ ento kiu servas por nomi kategorion aŭ aron de entoj.
Koncepto estas ero de propozicio same kiel vorto estas ero de frazo. Koncepto estas abstrakta, ĉar ĝi ignoras la diferencojn inter la objektoj en sia ekstensio, traktante ilin kvazaŭ ili estus samaj. Koncepto estas universala, ĉar ĝi same aplikas al ĉiuj objektoj en sia ekstensio.
Konceptoj portas signifon. Unu koncepto povas esti esprimata per diversaj vortoj. Ekzemple la esperantaj vortoj malsanulejo kaj hospitalo esprimas la saman koncepton, kaj ankaŭ la germana Krankenhaus kaj la svahila hospitali esprimas tiun saman koncepton. La fakto ke konceptoj ne dependas de la lingvo ebligas tradukon. Vortoj signifas la samon se kaj nur se ili esprimas la saman koncepton.
Komparu kun:
Nocio ~
ja:概念
Ekzisto]]
Ekzisto estas filozofia koncepto malfacile difinebla. La ĉefa filozofia diskuto pri ĝi temas pri tio ĉu ĝi estas predikato aŭ ne, do ĉu ĝi esprimas econ de objektoj aŭ ne. La fako de filozofio, kiu studas la ekziston kaj la diversajn kategoriojn de ekzisto, nomiĝas ontologio.
Laŭ la klasika logiko, ekzisto ne estas predikato, sed anstataŭe estu esprimita per la ekzistokvantoro (signita per "∃"). Tiu kvantoro uziĝas por esprimi ke iun econ havas almenaŭ unu objekto. La problemo estas, ke tiam la koncepto de ekzisto nur povas esti aplikata al predikatoj (kiuj ja esprimas ecojn), ne al objektoj. Ekzemple, "hundoj ekzistas" iĝus "∃x: x estas hundo". Por esprimi, ke iu objekto a ekzistas, oni devas uzi la tute malsaman formulon "a=a". Sed tiu formulo estas vera por ĉiuj objektoj. La klasika logiko do neniel povas esprimi senkontraŭdire, ke io ne ekzistas (ekzemple "Zeŭso ne ekzistas").
Ekzisto kiel predikato
Por tamen esprimi tiajn frazojn logike, kelkaj filozofoj argumentis ke oni uzu alternativan logikan sistemon, kiu ja konsideras ekziston predikato. Oni do konstruis neklasikajn logikojn, en kiuj oni diferencas inter esto (kiu similas al la klasika ekzisto, ĉar oni ankoraŭ uzas la "ekzisto-kvantoron" por ĝi) kaj ekzisto. Tiam oni povus diri ke fikciaj objektoj estas, sed ne ekzistas.
Tamen la diferencigo inter esto kaj ekzisto kaŭzas novajn problemojn. Kio do estas? Ĉu ĉio pri kio ni povas paroli aŭ pensi? Sed ni povas paroli pri "ekzistanta Pegazo", kaj se tiu estas, tiam Pegazo ekzistas. Oni do devas iel limigi la estaĵojn, kaj ne estas klare kiel.
Alternativaj solvoj
Alia solvo al la problemo de nomoj, kiuj ne esprimas ion realan, estas la libera logiko, aŭ la propono de Bertrand RUSSELL ke nomoj vere estas kaŝitaj difinitaj priskriboj.
La libera logiko permesas ke ekzistu nomoj, kiuj ne nomas ion ajn. Tiu propono fakte multe ŝanĝas la regulojn de la klasika logiko, kaj pro tio ne tiom popularas.
Laŭ la propono de Russell, nomo kiel "Zeŭso" vere havas signifon kiel "la ĉefdio de la helenoj" (aŭ io pli komplika), kaj "Zeŭso ne ekzistas", do signifas ke ne estas iu objekto, kiu estas la ununura ĉefdio de la helenoj (kion oni ja povas esprimi per klasika logiko).
La plejmulto de la filozofoj, kiuj kutime argumentas ke ekzisto ne estas predikato, tamen akceptus ke ĝi povas roli kiel duagrada predikato, se oni uzas duagradan logikon. Tio signifas, ke ĝi povas esti predikato, kiu esprimas econ de predikatoj, ne de objektoj.
Ekzisto de fizikaj objektoj
Ofte oni uzas la vorton ekzisto por esprimi materian ekziston. Tio signifas, ke io estas en nia universo, kaj kaŭze efikas sur ĝin. Tion ni povas teorie percepti per niaj sentumoj, kvankam tio praktike ofte ne eblas (ekzemple pri iuj objektoj sur la planedoj de foraj steloj).
Tiu uzo de la vorto ekzisto certe kontraŭas la klasikan logikon, ĉar ĝi estas uzata kiel predikato. Laŭ defendantoj de klasika logiko, tiu estas aparta signifo de ekzisto, kiun oni ne konfuzu kun la pli ĝenerala filozofia signifo. Aliaj filozofoj argumentas, ke tiu diferencigo ne estas taŭga, kaj ke ekzisto pro tio devas esti predikato.
Apliko de la teorioj
Ne ofte okazas en praktiko, ke homoj malkonsentas pri la ekzisto de io. Kaj kiam tio fakte okazas, kutime temas nur pri la fizika ekzisto, ne pri la pli ĝenerala filozofia ekzisto. Ekzemple, se en diskuto pri la ekzisto de unukornuloj, oni ja akceptus, ke observo de ĉiu loko de la mondo donus al ni la ĝustan respondon: Se ie ni trovos unukornulon, ili ekzistas. Kaj se en la tuta mondo oni ne povas trovi ilin, ili ne ekzistas.
Filozofoj tamen ofte diskutas pri ekzisto de nefizikaj objektoj, ekzemple nombroj kaj ideoj. Fama ekzemplo de ĉiutaga diskuto pri filozofia ekzisto estas la diskutoj ĉu Dio ekzistas aŭ ne (ĉar ja eĉ la plejmultaj kredantoj ne dirus ke Dio fizike ekzistas). Al tiaj diskutoj multe gravas, kiun sintenon oni havas pri ekzisto, ĉu ĝi estas predikato aŭ ne. Ekzemple la fama ontologia argumento de Kartezio por pruvi la ekziston de Dio antaŭsupozis ke ekzisto estas predikato.
La germana filozofo Rudolf CARNAP provis solvi la diskuton pri la ekzisto de nombroj (kaj matematikaj objektoj ĝenerale) per la propono de diversaj lingvaj kadroj: Oni povas mem elekti, laŭ kiu lingva kadro oni parolas (kaj tiu decido estus tute praktika decido), kaj laŭ kelkaj lingvaj kadroj, nombroj ekzistas, kaj laŭ aliaj ne.
Kontraŭ tiu propono, aliaj filozofoj argumentis ke la praktika decido pri la elekto de lingva kadro fakte estas samtempe metafizika decido pri tio kion oni kredas vera. Se ni malkovras, ke ni vere devas paroli pri nombroj por klarigi la mondon, tiam nombroj vere ekzistas. Kaj se ni ne bezonas paroli pri ili, tiam ili ne vere ekzistas.
Willard Van Orman QUINE uzis ĉi-lastan penson por argumenti ke nombroj vere ekzistas: Ni devas paroli pri nombroj kiam ni priskribas la mondon laŭ la metodo de la natursciencoj, do la nombroj estas nemalhaveblaj por la natursciencoj. Ĉar la natursciencoj estas nia plej bona bazo por eltrovi la veron, ni povas konkludi ke nombroj ekzistas. Tiu ĉi argumento nomiĝas la argumento de nemalhavebleco.
Vidu ankaŭ
- Objekto
- Kvantoro
- Ekzistokvantoro
- Ontologio
Kategorio:Filozofio
ja:存在
EcoEco estas filozofia ento, kiu kunligas plurajn objektojn en unu klaso kaj distingas ilin de la aliaj. Plej kutime oni esprimas ecojn per adjektivoj. Ekzemple oni diras "La libro estas ruĝa" por esprimi ke la libro havas ruĝecon.
Kategorio:Filozofio
en:Property (philosophy)]
[[de:Eigenschaft]]
[[en:Property (philosophy)
KazoĈiu el la diversaj formoj, kiujn en kelkaj lingvoj alprenas nomoj laŭ sia gramatika rolo.
En Esperanto kazoj ekzistas nur du: nominativo (ekz.: "umo") kaj akuzativo (ekz.: "umon").
Kazo estas gramatika kategorio de nomo, esprimanta rilaton de la per ĝi reprezentata objekto al aliaj objektoj aŭ agoj, kaj sekve, la frazan rolon de la koncerna nomo rilate al la aliaj frazanoj. Tian ĝeneralan kazon povas esprimi fleksiilo (kion implicas la ĉi-supra difino, la plej ofta interpreto) aŭ prepozicio (en analiza kazo) aŭ pozicio ktp. Ĉiuj nomstrukturaj lingvoj havas ian „objektan kazon“ aŭ „dativon“, sed esprimas ilin diverse.
- Gramatika kazo
- deklinacio
- pluralo
Kategorio:Gramatiko
ja:格
SpacoOni distingas diversajn signifojn de la nocio "Spaco":
1. Spaco en Filozofio:
Unu el la du necesaj universalaj kondiĉoj de esto (la alia estas tempo), ordiganta la kunekziston per tridimensia reciproka ekstereco de la eroj, kaj konceptata kiel senfine granda kaj senfine dividebla.
2. Spaco en Fiziko:
Difinita mezurebla parto de tiu ĉi tridimensia senfinajo: distanco, longo inter du lokoj aŭ punktoj.
3. Spaco en Matematiko:
Alia nomo por aro, provizita per matematika strukturo, kiu donas al ĝi ian similecon kun la fizika spaco.
Ekzemploj:
- Afina spaco
- Metrika spaco
- Probablo-spaco
- Topologia spaco
- Vektora spaco
ja:空間
ko:공간
simple:Space
Aristotelothumb
Aristotelo (-384 al -322) (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estas tre
grava greka filozofo, Li kaj Platono metis la fundamenton de
okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis
Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII,
Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de
tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri
etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun
estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formigis modernan sciencon. Scienco
kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo.
Vivo
Li estis naskita en -384 en Stagiro en norda Grekio, filo de
kuracisto. Havante 17 jarojn, en -367 li iris al Ateno por studi
ĉe la Akademio, la instruejo de Platono, kaj restas tie dum la
sekvantaj du jardekoj. En -344 li forlasis, irinte al la insulo
Lesbo por studi maran biologion dum du jaroj kaj tiam
instruis Aleksandron dum tri. En -335 Aristotelo starigis en
Ateno lian lernejon, la Liceo. En -323, je la morto de
Aleksandro, li forlasis Atenon kaj, post unu jaro, mortis.
Aristotelo lispis.
Aristotelo estis balbutanto.
Verko
Kvankam lia instruisto estis Platono, Aristotelo kaj Platono estas
historie la du polusoj de Okcidenta filozofio. Platono kredis al idealismo,
ke la mondo de vido, aŭdo, tuŝo, ktp, nur estas pala respegulito de la
vera realo de ideoj. Aristotelo atakis la idealismon de Platono en
lia tre grava verko, Metafiziko, inter aliaj.
Etiko
La verko Etiko temas pri kiel esti feliĉa,
la celo de vivo laŭ Aristotelo. Li diras ke la feliĉa homo estas la virta
homo; ke riĉo, famo, honoro, ktp, estas ŝajne, ne vere, bonaj. Do la
libro estas ĉefe pri virto. Virto, li diras, ne estas trovita en
la ekstremo sed en la mezo: la ora mezo. Ekzemple, en milito, la
ekstremoj, timo kaj aŭdaco, detruas la soldaton; sed la mezo, kuraĝo,
savas lin. Virto estas atingita kiam la racia parto de animo regas la
malracian. Per ada praktiko, tia regado fariĝas kutimo de animo: "Ni
fariĝas justa per justa agado, memregada per memregada agado, kuraĝa per
kuraĝa agado." Tia kutimo disvolvigita de praktikado estas nomita
virto (en la greka, la vorto estas arete, kies larĝa
signifo estas "boneco").
La kvar ĉefaj virtoj
estas:
prudento,
memregado,
kuraĝo kaj
justeco.
Etiko ankaŭ pritraktas amikecon kaj la bonecon
de la intelekta vivo, kiu portas la plej altan feliĉon laŭ la
Filozofo.
La ideo ke la celo de vivo estas feliĉo estis poste disvolvigita de
Locke kaj Mill kiel
radiko de siaj politikoj.
Politiko
En Politiko li pritaktas la idealan civiton (komparu
la Respubliko-n de Platono kaj
la Civito de Dio-n de
Aŭgusteno). Aristotelo komparas la multajn
formojn de civito en Grekio. Li vidas politikon kiel lukto inter la
riĉuloj kaj la malriĉuloj: kiam la riĉuloj aŭ malriĉuloj havas tro
multe da potenco, la civito ne bone servas ĉiujn kaj poste ruiniĝas en
milito aŭ renverso. La plej bona civito servas ambaŭ: la malriĉuloj ĉar
ili estas la plimulto de piedoj; la riĉuloj ĉar ili estas la plimulto de
mono kaj rimedo. Iafoje Aristotelo sonas kiel
Markso aŭ Orwell.
Organo
Liaj verkoj pri logiko -- Kategorioj, De
Interpretado, Antaŭa Analitiko, Posta
Analitiko, Temoj kaj Sofismaj Refutoj --
estas are konata kiel la Organo
(greke οργανον = ilo, instrumento).
En la 17-a jarcento, Bakono plue disvolvis la ideojn de Aristotelo pri logiko en
sia verko, la Nova Organo, helpinte fondi modernan sciencon.
En la Organo Aristotelo diris, inter aliaj, ke ĉiu aĵo
havas esencon kaj akcesoraĵojn. La esenco estas tiu, kiu
apartenas al ĝi laŭ difino. Ekzemple, homo estas, laŭ difino, racia
animalo, tial lia animaleco kaj racieco apartenas al li kiel parto de lia
esenco. Akcesoraĵoj, aliflanke, estas eco de aĵo kiu ne apartenas
al ĝia difino aŭ esenco. Ekzemple, la alteco aŭ koloro de homo estas
akcesoraĵoj. Mi estas homo, se mi estas blanka aŭ nigra, alta aŭ malalta,
ktp.
Aristotelo ankaŭ diris ke ĉiu aĵo estas klasigebla hierarkie. Ĉiu
fizika aĵo aŭ substanco apartenas al klaso, kiun Aristotelo nomis
ĝian specon kaj al superklaso aŭ ĝia genro. Ekzemple, homo
kaj ĉevalo ambaŭ apartenas al la genro "animalo", kaj al siaj specoj,
"homo" kaj "ĉevalo". La speco devenas de la genro per diferenco. La
diferenco de la speco "homo" de la genro "animalo" estas la eco de racieco.
Posta Analitiko
Aristotelo fidis sian sensojn. En Posta Analitiko,
la plej facila verko el la Organo, li argumentis ke scienco
estas konstruita el aksiomoj (= memevidentaj, antaŭsupozitaj
asertoj) per racio kaj senso: per senso ni akiras faktojn, kaj per
racio ni pensas logike pri ĉi tiuj faktoj. Sed tio logike maleblas komenci
sen aksiomoj, kiuj servas kiel radiko aŭ fundamento.
La produkto de tia procedo estas kampo de scio aŭ scienco. Tio tre
similas al nia moderna scienco, sed moderna scienco ne naskiĝis ĝis
Galileo aldonis eksperimentadon kaj matematikon
al la aristotela ideo de scienco.
Fiziko
En Fiziko li klarigas lian fizikon, precipe pri
movo kaj ŝanĝo kaj kiel li okazas. Ĝi enhavas tre interesan
diskuton pri senlimeco kaj hazardo.
Laŭ Aristotelo, ĉio kreitaĵo havas kvar kaŭzojn: materia,
fina, efika, kaj idea. Ekzemple, tablo havas:
- materia kaŭzo: ligno, najlo, gluo, ktp
- idea kaŭzo: la ideo pri tablo en la menso de la ĉarpentisto
- efika kaŭzo: la mano de la ĉarpentisto
- fina kaŭzo: por havi meblon por manĝado, kartludi, ktp.
Platono diris ke la sola kaŭzo estas la idea; modernanoj kutime diras
ke la sola kaŭzo estas la efika; Aristotelo diris ke ĉiuj kvar estas
kaŭzoj. El la kvar kaŭzoj, la tre trompema por la moderna menso estas la
fina kaŭzo.
El lia ideoj de kaŭzo kaj senlimeco, Aristotelo diris ke estas unu
sola ĉiopova Dio kiu kreis la universon. Stranga diro el pagana
buŝo. Lia pruvo, kiun Tomaso de Akvino
prenis kaj profundigis, skizas jene:
- Efektiva senlimeco en realo estas malebla.
- Tial la ĉeno de efikaj kaŭzoj ne estas senlima.
- Tial devas esti unu sola unua efika kaŭzo.
- Ĉi tiu estas la Unua Moviganto aŭ Dio.
De Animo
Aristotelo en De Animo diris ke la homa animo havas
tri partojn: la vegetala animo, kiu nutras kaj kreskas; la sensa
animo kiu movas sian korpon kaj sensas; kaj la racia animo kiu
pensas. Plantoj havas nur la vegetalan animon; animaloj havas la vegetalan
kaj sensan, sed nur homo havas ĉiujn tri animojn.
Ktp...
Aristotelo vidis la teron -- kaj ĉion sub la luno -- kiel lokon
tre difekteman kaj almenaŭ ĥaosan, lokon de ŝanĝo kaj morto, dum la
ĉielo estas loko senŝanĝebla, eterna, paca, perfekta. Ĉi tiu mondbildo
grave influos la menson de la Okcidento inter 1100 kaj 1600.
Laŭ Aristotelo, la tero estas farita de kvar elementoj: tero, akvo,
aero, fajro. Tero estas la plej peza kaj tial eme falas al la centro de
la universo, al la Tero mem. Akvo estas pli malpeza ol tero, sed pli peza
ol la aliaj elementoj, do ĝi falas inter la tero kaj aero. Simile, aero
estas pli malpeza ol akvo, kaj fajro la plej malpeza. La ĉielo -- la suno,
steloj, ktp -- estas farita el kvina elemento neŝanĝebla, kiun li nomis
kvintesenco.
Aristotelo ankaŭ verkis pri biologio, logiko, poezio, retoriko,
vetero kaj astronomio.
Post morto
Aristotelo verkis multajn verkojn, kion ni scias ĉar ni havas ampleksan
liston de lia verkaro. Laŭ la listo, nur ono el liaj verkoj ne estis
perdita. Ekzemple, li verkis dialogojn en la stilo de Platono, sed
neniu el tiuj ankoraŭ ekzistas. Plejparte la verkoj, kiujn ni efektive
havas, estas notoj de prelegoj skribitaj de liaj studentoj kaj, en la
jarcento -I, redaktitaj de Androniko de Rodo. Aristotelo verkis
en la greka kun bona stilo, sed la verkoj kiujn ni havas estas en lingvo
kruda kaj skiza.
En la 7-a jarcento, la araboj kaptis Egiption kaj eltrovis
la verkojn de Aristotelo. Ili ŝatis la sciencon de Aristotelo, sed lia
filozofio defiis ilian fidon. La islamanaj filozofoj Aviceno kaj
Averoso penis akordigi la filozofion de Aristotelo kun
islamo, sed ilia skolo de falsafismo plejparte fiaskis sintezi Aristotelon kun islamo.
Dume, la Okcidento forgesis Aristotelon inter 500-1100, spite de la traduko de Boetio, sed tiam retrovis lin en la 12-a jarcento en araba traduko en Hispanio. Tio estis pensobombo por kristanismo,
simile al la posta de Darvino. Sed post du jarcentoj, kristana Eŭropo plejparte sorbis la penson de Aristotelo, precipe per la verkoj de Sankta Tomaso de Akvino, kiu sukcese sintezis kristanan kaj aristotelan penson kiel tomasismon. Tiu estis esprimita filozofie en lia Summa theologica kaj poezie en La Dia komedio de
Danto. Per la sintezo, la ideoj de Aristotelo povis fariĝi la fundamento de moderna scienco.
Lia verko en fiziko kaj logiko ne estis preterpasita ĝis
Galilejo kaj Bakono en la 17-a jarcento; en biologio ne ĝis Darvino en la 19-a jarcento. Liaj verkoj pri politiko, etiko kaj
poezio restas avangardaj.
Konsilo al la Leganto:
Verko de Aristotelo ne estas lernolibro; male, ĝi estas
libro verkita por tiuj, kiuj jam rekonas kaj scias la ĉefajn vortojn kaj
ideojn de lia filozofio. Ĉar vi ne estas studento ĉe la Liceo, tial aŭ
vi devas legi pri tiaj ideoj en enkonduka libro pri Aristotelo (supre mi
donas al vi etan enkondukon), aŭ vi devas enplonĝi kaj, iom post iom,
lernas la vortojn kaj ideojn, same kiel vi lernis la vortojn de via
patrolingvo. Vi devas legi kelkajn verkojn antaŭ ol vi sentos vin komforta
en lia mondo. Ĉiu verko ne tute klarigas lian penson, sed anstataŭ
estas unu aparta fenestro al lia penso.
La verkoj plej facile legeblaj kaj kompreneblaj estas
Poetiko,
Etiko kaj
Politiko.
La verko plej malfacila (almenaŭ por mi) estas la Antaŭa
Analitiko.
Por kompreni la Okcidenton kulture kaj filozofie, precipe
inter 1200-1700 -- ekzemple, por legi
Danton,
Ŝekspiron,
Galileon,
ktp. -- legado de Aristotelo estas tre utila kaj preskaŭ neevitebla.
Sekvintoj: Tomaso de Akvino, Bakono, Galileo
ja:アリストテレス
ko:아리스토텔레스
ms:Aristotle
simple:Aristotle
th:อริสโตเติล
NaturoLa termino Naturo kun larĝa senco staras en la vico de Universo, Mondo, Kosmo. En mallarĝa senco ĝi estas la surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo, animaloj, plantoj kaj ĉiuj vivaj estaĵoj.
Pri la studo kaj esploro de la viva naturo estas okupita la scienco Biologio kaj ĝiaj branĉoj, ankaŭ kelkaj intersciencaj disciplinoj.
- Anatomio
- Biokemio
- Bioteknologio
- Botaniko
- Ĉela Biologio
- Citologio
- Ekologio
- Etologio
- Genetiko
- Imunologio
- Infektaj Malsanoj
- Mara Biologio
- Mikrobiologio
- Molekula Biologio
- Neŭroscienco
- Onkologio
- Ontogenio
- Paleontologio
- Filogenio
- Fiziologio
- Taksonomio
- Toksikologio
- Zoologio
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Naturo
[M]: Vivo ~ Flaŭro ~ Faŭno ~ Naturzonoj ~ Naturprotektado
ja:自然
simple:Nature
PrepozicioLingvo > Elemento > Primitiva vorto > Partikulo > Prepozicio
Prepozicio estas klaso de vorto, gramatika partikulo, kiu staras antaŭ alia vorto aŭ vortgrupo montrante, kian frazrolon tiu vorto aŭ vortgrupo havas en la frazo, aŭ kian rilaton tiu vorto aŭ vortgrupo havas al alia vorto aŭ vortgrupo de la sama frazo.
Prepozicio kaj la proksime parenca vortklaso postpozicio estas ambaŭ membroj de la pli ĝenerala vortklaso adpozicio. Ankaŭ kazaj finaĵoj povas montri frazrolojn kaj frazrilatojn. Bertil WENNERGREN en sia esperanta gramatiko PMEG uzas la terminojn "rolmontrilo" (por la prepozicioj kaj la kaz-finaĵo "-n") kaj "rolvorteto" (por la prepozicioj). "Rolvorteto" pli-malpli signifas "adpozicio". Ĉar ne ekzistas postpozicioj en Esperanto, la diferenco ne gravas en la kunteksto de esperanta gramatiko.
Prepozicioj estas oftaj interalie en hindeŭropaj lingvoj, kaj similaj lingvoj, ekz. Esperanto.
En la jena frazo:
:La kato dormas sur la tablo.
la prepozicia frazparto "sur la tablo" rolas kiel komplemento, kaj esprimas, kie dormas la kato. La prepozicio mem estas "sur", montrante lokan rilaton de la okazaĵo, kaj ĝia objekto "la tablo" estas la centro de la loka rilato.
Prepoziciaj sintagmoj kutime sekvas la modifitan vorton, kiel en postpoziciaj lingvoj la postpoziciaj sintagmoj kutime malsekvas la modifitan vorton. La ordon oni tamen povas renversi en poezio: ekzemple, "En la mondon venis nova sento".
Ĉiuj lingvoj kun VSO-ordigo uzias prepoziciojn anstataŭ postpoziciojn. Ankaŭ, la plimulto el aliaj lingvoj, en kiuj la objekto sekvas la verbon (SVO kaj VOS-lingvoj), uzas prepoziciojn, sed kelkaj el tiuj SVO- kaj VOS-lingvoj uzas postpoziciojn.
En Esperanto, la angla, la germana kaj pluraj aliaj lingvoj, multaj prepozicioj povas ankaŭ roli kiel prefiksoj. Oftaj ekzemploj en Esperanto inkluzivas "eldoni", "pripensi", "alveni".
Kelkaj diras (interalie William AULD en La Fenomeno Esperanto), ke oni povas fari prepozicion el nuda radiko. Plej ofte uzataj tiel estas far (= fare de, farita de) kaj cel (= cele al, celante). Sed tiu uzo ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptata.
En kelkaj planlingvoj, interalie Volapuko kaj Vorlin, oni povas fari prepozicion el baza radiko per gramatika finaĵo, kiel oni faras substantivojn, verbojn, adjektivojn, kaj adverbojn en Esperanto per la diversaj finaĵoj.
ja:前置詞
simple:Preposition
Andernach
Andernach is een plaats in de Duitse deelstaat Rijnland-Palts, gelegen in het district Mayen-Koblenz. De stad heeft ongeveer 30.500 inwoners.
Categorie:Rijnland-Palts
media otyo SYLWESTER Varsavia appartamenti blackjack
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
595 a.C.
Séculos: (Século VII a.C. - Século VI a.C. - Século V a.C.)
605 a.C. - 604 a.C. - 603 a.C. - 602 a.C. - 601 a.C. -
|
589 a.C.
Séculos: (Século VII a.C. - Século VI a.C. - Século V a.C.)
----
Eventos
- No Egipto, sobe ao trono Apriés, quinto faraó da XXVI dinastia.
Nascimentos
|
Saci
O Saci, ou Saci-pererê, é um personagem bastante conhecido da mitologia brasileira, que teve sua origem entre os indígenas da região de Missões. Inicialmente retratado como um curumim meio endiabrado, não se diferenciava muito das crianças indígenas, com duas pernas e de cor morena, mas possuía um rabo.
No norte do Brasil, a Mitologia
|
522 a.C.
Séculos: (Século VII a.C. - Século VI a.C. - Século V a.C.)
----
Eventos
- Dario I assume o governo da Pérsia
Nascimentos
- Píndaro, poeta gema orgânica, produzida por plantas ou animais, assim como as pérolas, o coral, o âmbar ou o marfim.
Páginas externas: [http://www.oxfordshire.gov.uk/museums/oikos/html/htmlpt/oikos57.htm Azeviche]
|
543 a.C.
Séculos: (Século VII a.C. - Século VI a.C. - Século V a.C.)
----
Eventos
Nascimentos
Falecimentos
- Tales de Mileto, filósofo, astrónomo e geómet
|
Nome das cores
O nome de uma cor é o rótulo lingüístico que as pessoas dão às cores. Tal cor é determinada por uma cor física e/ou alguma outra característica física como Reflexão ou iridescência. Algumas vezes dar nome às cores é limitado apenas à descrição de uma característica de uma cor física.
Dar nome às cores depende de cada língua especificamente. Pode haver um vasto e compl
|
Wikipedia:Como editar com um editor externo
Muitos editores de texto disponibilizam recursos especiais para editar código-fonte, recursos que se aplicam também à edição de wikis. A funcionalidade mais comum e útil é a colorização de sintaxe, que altera a aparência de trechos com marcações, destacando-os do restante do texto. Abaixo, uma lista de instruções e ligações para arquivos capazes de fazer o Emacs, Vim,
|
Wikipedia:Como usar imagens
O objectivo deste artigo é explicar como usar imagens na Wikipedia. Para simplificar as coisas, nos exemplos utiliza-se sempre a mesma imagem, o que pressupõe que a imagem que se deseja usar foi previamente carregada. Para carregar uma imagem deve usar-se a página Carregar arquivo (existe uma referência para esta página na barra da esquerda, na secção de ferramentas).
Após ter carregado a imagem, indique sempre a descrição, a fonte (origem) e a predefinição (tag) de estatuto legal da imagem na página da imagem após carregá
|
História de San Marino
São Marinho ou San Marino utilizando o italiano (aportuguesado muitas vezes erradamente como uma mistura das duas línguas São Marino) é uma minúscula e muito antiga república, encravada na Itália, perto da cidade costeira de Rimini na costa do Mar Adriático.
História
Artigo principal: História de San Marino
|
|