Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Pozitivismo

Pozitivismo

La scienca progreso komence de la 19-a jarcento en Eŭropo, pro la unua "Industria revolucio", igis la homon kredi sin sinjoro de la naturo. Pozitivismo aperis tiam kiel filozofia skolo, kiu emfazas la venkon de la scienco kontraŭ la metafizikaj revoj de la religio. Tiusence, la pensa movado kreita de Isidore-Auguste-Marie-François-Xavier COMTE, aŭ simple Auguste COMTE (1798-1857), diris, ke ĉiu scio pri la fizika mondo venas de "pozitivaj" (realaj) fenomenoj de eksperimentado kaj ili estas la nuraj validaj objektoj de intelekta esplorado. Comte defendis la ekziston de agokampo, kie la ideoj rilatas logike kaj matematike, kaj kie sekve ĉia transcendenta aŭ metafizika serĉado ne pruvebla per eksperimentado estu malatentinda. Comte serĉadis sintezon de la pozitiva scio de la unua duono de 19-a jarcento, ĉefe en la fiziko, kemio kaj biologio. Li celis la estigon de "morala fiziko", (la "sociologio"), kiu reformulos la socian bildon de tiama Eŭropo, malstabiligita pro la novaj laboraj rilatoj, kiuj aperis kun la industria kapitalismo. En la unua etapo de siaj laboroj, Comte havis kiel gvidanton la teoriiston, de utopia socialismo, la grafon de Saint-Simon (Claude-Henri de ROUVROY, 1760-1825), kies sekretario li estis . En sia verko Kurso de Pozitiva Filozofio (Cours de Philosophie positive) (1830-1842), Comte ekmontris la bazon de sia doktrino, kies elementoj teoriaj temis pri la "leĝo de tri stadioj" de la homa historia disvolviĝo: la teologia, la metafizika kaj la pozitiva. En la teologia stadio, la homo komprenas la mondon per la naturaj fenomenoj, sed pensas ilin diaj; ĉi tiu stadio finiĝas en la monoteismo. En la metafizika stadio, la interpretado de la mondo estas bazita sur abstraktaj konceptoj, ideoj kaj principoj. Finfine, en la pozitiva stadio, la homo sin limigas al montro de fenomenoj kaj al fiksado de iliaj konstantaj rilatoj laŭ ordo kaj sameco. En ĉi tiu stadio, la kaŭzoj kaj esencoj de la fenomenoj estas metitaj flanken por evidentigi iliajn senŝanĝajn leĝojn, ĉar la pensado devas organizi, ne malkaŝi. La celo de la pozitivisma filozofio estas sistemiga organizado de la sciencoj. Laŭ Comte jam ses sciencobranĉoj atingis pozitivan stadion, kiujn li ordigis je piramida hierarkio: en la bazo estas la matematiko, poste en dua etaĝo astronomio, fiziko kemio, kaj en tria biologio kaj sociologio al kiuj aldoniĝis poste la scienco pri la moralo. En alia verko, Diskurso pri la tuto de Pozitivismo (1848), Comte eliris el la pozitiva realo por atingi moralajn kaj socialajn signifojn celante reorganizi la socion, per la supereco de la amo kaj sensiveco je racionalismo. El Meĥaniko, Comte prenis la konceptojn de statiko kaj dinamiko kaj aplikis ilin al studoj de sociaj fenomenoj. Li vidis ambaŭ en reciprokaj opono kaj komplementeco. Statiko estas la interna deziro de ĉiuj civilizitaj socioj je ordo, dinamiko estas la progreso. Laŭ Comte necesas harmoniigi ilin. Lia moto: "Ordeno kaj Progresso" estis adoptita en la brazila nacia flago laŭ sugesto de kolonelo Benjamin CONSTANT unu el fondantoj de brazila respubliko en 1889. La kulmino de ĉi tiu tezo estas la "homarana religio". La pozitiva filozofio kreis ankaŭ teorion pri reformo de socio kaj religion.

La Homaranismo de Comte

Laŭ Comte, la homaro esta dia, sed al ĝi ne ĉiuj homoj apartenas, nur tiuj kiuj kontribuis al la kolektiva progresado. Do nur la herooj, la reĝoj, la sanktuloj, fine la gravuloj, apartenas al la homaro laŭ lia kompreno kaj ne la simpla popolo. Krom tio, Comte estis profunde virŝovinisma kaj postulis la forigon de agoj de virinoj el la historia memoro. Comte ankaŭ estis naciisma, kaj postulis ke estu centraj kaj periferiaj popoloj. Centra popolo estas la franca, kaj eĉ por la brazilaj pozitivistoj, franca politiko estis ĉiam pli grava ol nacia politiko. Pro tio dum preskaŭ cent jaroj la brazila registraro, forte influite de pozitivismaj ideoj, apogis ĉiujn francajn internaciajn politikojn.

Skismo

Dua fazo de laboroj de Comte prezentas lia verko La Sistemo de Pozitiva Politiko (Le Système de politique positive) (1851, 1854), kiu difinas la "homaranan religion", kies liturgio estas bazita sur la katolika, kiel montras la verko La Pozitivisma Katekismo (Catéchisme positiviste) (1852). Tiel la doktrino positivisma gajnis religian aspekton, kun kredo en la scienco. Tia disigo en la Comte-a pensado, ankaŭ dividis siajn anoj je du flankoj: la ortodoksaj, kiuj sekvis Comte-n en lia religia periodo, kaj la heterodoksaj, kiuj restis en la scienca kaj filozofia periodo de pozitivismo.

Homarana Eklezio

La Pozitivisma Eklezio estis kreita de Comte por adori la homaron, ankaŭ nomata "La Grandan Eston", sub la figuro de sia platonika amantino Clotilde de VAUX. La Homarana Eklezio intencis superi la katolikismon surbaze de la aksiomo: "oni povas detrui nur tion, kion oni anstataŭigas". En tiu fazo de sia pensado, Comte defendis relativan integradon de virinoj en la "homaron" kaj ilian enkondukon en la modernan proletaron, alvokante ilin al "fundamenta renovigo". Tia simpatio al virinoj devenis de sia platonisma rilato kun Clotilde de VAUX kiun li nomis "anĝela disĉiplino". Ŝia frua morto eble kaŭzis la mistikan krizon de Comte kaj lian longan psikan depresion. La "religio" pozitivisma estas "kontraŭteologia" kaj ne serĉis iun dion, sed kunigi la homaron per ritoj, rigardataj kiel psikologie bezonaj al homo. Aŭ kiel pozitivistoj diris: ĝia celo estas unuigi homon kun sia interno per amo kaj al sia ekstero per fido al dia homaro. La "Granda Esto", la dia homaro, estas, krom la sociaj leĝoj, la aro de la agadoj de gravuloj. Pro tio estas pozitivisma moto: "Ĉiam, iom post iom plu, iom post iom pli necese, estras la mortintoj la vivantojn". La simboloj de Homarana religio estas statuo de Patrino kiu reprezentas la homaron, altaro kaj tri rozoj.
Dosiero:Rosas.gif
Kvankam la Pozitivismo nur en Brazilo kreis veran eklezion, kun sacerdota "kasto" kaj "Progresa Templo", estis multaj "kirkoj" pozitivismaj en latinamerikaj landoj.

Pozitivisma Kalendaro

Krom religio, Comte proponis ankaŭ kalendaron, en kiu la monatoj rilatas al gravuloj, kiel Karolo la Granda. La pozitivisma kalendaro havas 13 monatojn kun 28 tagoj kaj 4 semanoj. La monatoj ĉiam komencas en lundo kaj finas per dimanĉo. La kroma tago estas dediĉita al kulto de mortuloj. En superjaro unu plia tago estas dediĉita al "sanktaj virinoj". Ĉiuj tagoj estas dediĉitaj al unu aŭ du gravuloj el la "Grandaj Genioj" de la homaro. La jaro 1 komencis en la 1-a de januaro 1789, pro la Franca Revolucio. La monatoj estas: Moseo, Homero, Aristotelo, Arkimedo, Cezaro, Sankta Paŭlo, Karolo la Granda, GUTENBERG, Shakespeare, Kartezio, Frederiko kaj BICHAT.

Pozitivismo en Brazilo

Brazilo estas la dua hejmolando de pozitivismo. La pozitivisman penson alvenigis al Brazilo ĉirkaŭ 1850 junuloj studintaj en Francio. Kelkaj el ili estis studentoj de Comte. La ĉeesto de la doktrino positivisma, en ĝia flanko scienca, en Brazilo estis videbla ekde 1850, kiam ĝi aperis en Milita Lernejo, poste en Lernejo Pedro Dua, en Mararmea Lernejo, en Medicina Fakultato kaj en Politeknika Lernejo en Rio-de-Ĵanejro. La religia flanko montriĝis en "Apostolado Positivista" (Pozitivisma Apostolaro), klubo kreita en 1881 de Miguel LEMOS kaj Raimundo TEIXEIRA. La pozitivismo en Brazilo estis filozofia reago kontraŭ la katolika doktrino, ĝis tiam la ununura, kiu ekzistis en la lando. La unua povitivisma verko en Brazilo, estis As Três Filosofias (La tri filozofioj) de Luís PEREIRA BARRETO en 1874. Du jarojn poste, estis fondita la "Sociedade Positivista Brasileira" (Brazila Pozitivisma Societo), semo de la "Homarana Eklezio" (Igreja da Humanidade) en Rio-de-Ĵanejro. Sed la diskoniga nukleo de pozitivismo translokiĝis al Recifo pro agado de Tobias BARRETO, poste de Sílvio ROMERO kaj Clóvis BEVILÁCQUA.

Influo en la Brazila Respubliko

La heterodoksaj sciencaj pozitivistoj en Brazilo estis moderaj monarkianoj, la ortodoksaj religiaj estis radikalaj respublikanoj. Ĉi tiuj serĉis en Comte teorian bazon por estonta brazila respubliko. La brazila respublikismo havis du flankojn: unu estis liberala-demokratia, inspirita de la Usona modelo, kaj la alia totalitarisma, inspirita de l' Pozitivismo. La pozitivistoj volis, ke respubliko estu provizora reĝimo ĝis la atingo de la "sociokacio" dezirata de Comte. Kiam, en la 15-a de novembro 1889, okazis puĉo kontraŭ la imperiestro kaj la estigo de la respubliko en Brazilo, la antaŭaj monarkismaj heterodoksaj sciencaj pozitivistoj transprenis la potencon. Multaj estis la influoj al la formala organizo de la nova Brazila Respubliko, inter ili menciindas la moto Ordem e Progreso ("Ordo kaj Progresado") kaj la astronomia distribuo de la steloj en la brazila flago, la disigo de eklezio kaj ŝtato, la dekreto de feriaj tagoj, la civila geedziĝo kaj la religia libereco, la fino de anonimeco en ĵurnaloj, la abrogacio de kontraŭkatolikaj leĝoj kaj dekretoj; federaciismo kaj reformo en la eduksistemo.

Politika Evoluo

En la komenco de la 20-a jarcento, ekaperis en Brazilo aliaj sociaj ideoj, kiel anarkiismo kaj komunismo, kiuj konkurencis kun pozitivismo. Aliflanke, la ortodoksa religia pozitivismo, pro sia naiveco, preskaŭ malaperis. La heterodoksa pozitivismo luktis ankaŭ kontraŭ konservativaj politikaj fortoj. La ĉefaj pozitivistaj figuroj de tiu periodo estis Júlio de CASTILHOS kaj, poste, Antônio BORGES de MEDEIROS (1863-1961), kvarfoje subŝtatestro de Suda Rio-Grando, kaj fine Getúlio VARGAS (1883-1954). Kiam Vargas puĉis en 1930, li intencis estri absolute, sen konstitucio, kaj finis la "provizoran" respublikan periodon de la brazila historio. En 1932 la Pro-Konstitucia Revolucio en San-Paŭlio devigis Vargas-on akcepti novan konstitucion en 1934, sed en 1937 li denove puĉis kaj kreis la "Novan Staton", en kiu li intencis anstataŭigi la parlamenton per scienca akademio. Sed tiam la influo de la faŝismo en Brazilo jam estis tre forta, kaj la diktaturo de Vargas fariĝis iom post iom pli faŝisma ol pozitivisma. La diktaturo de Vargas finiĝis en 1945, de tiam la pozitivismo, miksita kun faŝismaj ideoj, fariĝis nur eĥo en la brazila politika pensado. Hodiaŭe ankoraŭ estas "Homarana Eklezio" en Rio-de-Ĵanejro kun dekkelkaj anoj rigardataj kiel "vivantaj fosilioj". =Eksteraj ligoj= En la Portugala:
- http://www.palm.com.br/cpp/frameset.htm En la Franca:
- http://www.palm.com.br/cpp/frameset.htm kategorio:Filozofio ja:実証主義

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Industria revolucio

Historio > Industria revolucio < Tekniko ---- Industria revolucio nomiĝas la transformiĝo de produktado kaj socio, kiu okazis en la fino de la 18-a jarcento kaj dum la 19-a jarcento en Eŭropo kaj Usono. En la ekonomio oni pasis de produktado metia, manlabora, loke disigita, al produktado pli kaj pli maŝinizita, amasa, normigita, koncentrita, kies energia bazo estis la vapormaŝino. La transiro de laboro hejma al laboro pli kaj pli specialigata ŝanĝis la vivstilojn. La nocion industria revolucio enuzigis Friedrich ENGELS kaj Louis Auguste BLANQUI post la jarcentomezo. right ENGELS asertis, ke la transiro de akvo-, vent-, kaj muskol-energio al vapor-energio sekvigas radikalajn teknologiajn kaj sociajn ŝanĝiĝojn. En historia retrospekto oni ofte komparas la industrian revolucion kun la neolitika revolucio, kiun karakterizis same drastaj ŝanĝiĝoj. Oni kutime parolas ankaŭ pri Dua industria revolucio en la fino de 19-a jarcento per la uzo de eletrika energio kaj internaj motoroj, kaj eĉ jam parolas de Tria industria revolucio per la uzado de komputiloj. Sed la priparolata nocio elvokas ne nur asociigojn de grandega progreso de produktivo kaj scienco, sed ankaŭ pensigas pri amasaj malriĉo kaj senlaboreco. La industria revolucio komencis en Anglio en la jardekoj 1770-1780, per la uzado de vapormaŝinoj, kiuj uzis ŝtonkarbon. Ĝi disiĝis tra l' Okcidenta Eŭropo ekde 1820. ŝtonkarboLa disvolvigo de la manufakturoj dum la fino de 18-a jarcento, jam preparis Francio al industrialiigo per la disvolvo de kapitalisma sistemo. Francio eniris la industrian revolucion nur ĉirkaŭ 1820-1830 kun la oftigo de la fabrikoj de teksaĵoj kaj la konstruo de unuaj fervojoj dum la registaro de Ludoviko la 18-a. Poste, ĉirkaŭ 1870, la industria revolucio alvenis al Germanio kaj Usono, kiuj konkurencis kun Francio kaj Brito. Ekde 1890, montriĝis indikoj de industriigo en Rusio kaj Japanio. La ŝlosila evento kiu preparis la industrian evolucion estis la evoluigo de praktike uzebla vapormaŝino (fare de James WATT) kaj ties posta plibonigo. Tiu ĉi invento ebligis transformi potencialan vaporenergion je mekanika forto. Sekve oni nun povis konstrui fabrikojn malproksime de akvofluoj. La vapormaŝino ankaŭ liberigis la produktadon el la dependeco de provetera sezona variado de la disponebla energio. Dum manan laboron anstataŭis maŝina, el manufakturoj evoluis fabrikoj. Tiel ekestis nova maniero de produktado, unue en la prilaborado de kotono poste en pliaj branĉoj.

Kaŭzoj

La kaŭzoj de industria revolucio estas malsimplaj kaj temo de debatoj. Kelkaj historiistoj vidas la industrian revolucion kiel sekvon de sociaj kaj instituciaj sanĝiĝoj, kiuj okazis je la fino de feŭdismo en Britio kaj post la Angla enlanda milito aŭ Gloria Revolucio en la 17-a jarcento. La privatigo de antaŭe komune uzata grundo (Inclosure movement) kaj la Brita agrikultura revolucio igis la produktadon de nutraĵoj pli efika kaj malpli dependanta de intensiva laboro. La troa loĝantaro, kiu ne plu havis laboron en kamparo, devis trovi dungon en la novaj urbaj fabrikoj. La koloniismo de la 17-a jarcento kaj la disvolviĝo de internacia komerco, la kreado de financa merkato kaj la akumulado de kapitalo ankaŭ estas citindaj kiel faktoroj favoraj al industria revolucio.

Efikoj

La aplikado de vaporo en industriaj procesoj pligrandigis la oferton de produktoj. La industria presado permesis kreskon de la eldonkvantoj de ĵurnaloj kaj libroj, kio reduktis ties prezojn kaj favoris la diskonigadon de ideoj. La progresantaj ŝanĝiĝoj pliakrigis la kontraston inter la riĉeco de la fabrikposedantoj kaj la mizeraj labor- kaj vivkondiĉoj de la laborantoj. Tio provokis plendojn kaj postulojn flanke de evoluanta laborista klaso. Movadoj kiel ĉartismo organizis la popolon celante al pli granda popola partopreno en la politiko. politiko La industria revolucio kaŭzis mirindaĵojn. Laŭ Karl MARX oni konstruis pli da gotikaj katedraloj dum la 19-a jarcento ol en tuta mezepoko. Konstruo de fervojoj kaj vaporŝipoj permesis rapidajn vojaĝojn kaj la telegrafo permesis rapidan komunikadon tra la tuta mondo. Ankaŭ la tro rapida kresko de urboj mizerigis la situacion de la popolo kaj favoris malsanojn, krimojn kaj prostituon. Tio okazigis amasa elmigrado de senlaboraj homoj al Ameriko, Oceanio kaj Sudafriko. La sanĝiĝoj de la vivkondiĉoj kaj politika agado de laboristoj, kreis ankaŭ naciismon.

Disvolviĝo de kapitalismo

La entreprenoj serĉis investantojn, akciaj societoj disvolviĝis kaj partoprenis en borsoj, evoluis monopolkapitalismo. Tiu ekonomia sistemo baziĝis sur la privata proprieto de la produktiloj (fabrikoj, maŝinoj) kaj la posedo de la kapitalo estas fonto de gajnoj. Okazis akumulo:
- horizonte : oni specialiĝis je unu ĉefa agado (ĉiuj entreprenoj kiuj fabrikas la saman produkton grupiĝis);
- vertikale : oni grupigis la entreprenojn laŭlonge de ĉeno de produktado (koncentrigo en unu grupo de entreprenoj, kiuj plenumis ĉion ekde la havigo de krudaj materialoj trans diversaj fazoj de prilaboro kaj transporto ĝis la disvendo de la finfaritaj produktoj. Okazis ankaŭ scienca organizo de la laboro, komence per la metodoj kiuj post, en Dua industria revolucio, originis la taylorismon. Tio celis plibonigon de produktiveco de la laboristaro per novaj labormetodoj, kiuj diserigis la fabrikan laboron je unuopaj taskoj. Surbaze de tiuj specialigitaj taskoj oni kreis la laboron en ĉeno, plibonigis la superrigardon ktp. La taylorismo estis plibonigita de fordismo en la fino de Dua industria revolucio. La komerco ankaŭ disvolvigis per kreado de novaj transportiloj kaj novaj vendometodoj. ---- ---- ja:産業革命 ko:산업혁명 simple:Industrial Revolution th:การปฏิวัติอุตสาหกรรม

Religio

Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.

Etimologio

En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno". La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto (n. ĉ.-250, m. -184) kaj en la politikaj paroladoj de Cato (n. -234, m. -149). Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton. Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi,retroligi). Laŭ li origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo. Laŭ la franca lingvisto Benveniste religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la dioj.

Religioj

:Abrahamismo - Agnostikismo - Ateismo - Bahaa Kredo - Brahmanismo - Budhismo - Diismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo - Katolikismo - Modernismo - Mormonismo - Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikhismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo - Kulto - Listo de Religioj

Ĉefaj mondaj religioj

Ĝenerale oni asertas, ke en la mondo ekzistas 12 ĉefaj mondaj religioj (la nomon sekvas nombro de kredantoj): # katolikismo: 1,071 miliardoj # protestantismo: 775 milionoj # orienta ortodoksio 240 milionoj (kristanismo entute: 2,1 miliardoj; t. e. katolikoj + protestantoj + ortodoksuloj) # islamo: 1,1 miliardoj # hinduismo: 1,05 miliardoj # konfucianismo: 400 milionoj # budhismo: 350 milionoj # taoismo: 50 milionoj # ŝintoismo: 30 milionoj # judismo: 12 milionoj # sikhismo: 9 milionoj # jainismo: 6 milionoj

Sanktaj libroj

:Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon :Aliaj spiritualaj libroj:

:Kurso pri mirakloj

Sep saĝuloj

:Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mohameto

Dioj / Mitologio

:Afrodita - Alaho - Apolonio - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Iziso - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso ... > Listo de dioj

Sanktaj lokoj kaj pilgrimejoj

:Ciono - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo

Sanktaj agoj

:Komunio - Meditado

Sanktaj lingvoj

Latina lingvo Greka lingvo Sanskrito Hebrea lingvo Aramea lingvo Araba lingvo Ioruba Lingvo

Postmorta ekzisto

:Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarnigo ----

La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):

# 1943 Kristanismo (32,8% de homaro) # 1165 Islamo (19,6%) # 1050 Sunaismo (islama) # 1027 Katolikismo (kristana) # 762 Hinduismo (12,8%) # 760 nereligia (12,8%) # 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%) # 354 Budhismo (6,0%) # 322 aliaj kristanoj # 316 Protestantismo (kristana) # 249 etnaj religioj (4,2%) # 214 Ortodoksismo (kristana) # 115 Ŝijaismo (islama) # 100 nova religio (1,7%) # 64 Anglikanismo (kristana) # 22 Sikhismo # 20 Taoismo # 14 Judismo # 12 Spiritismo # 12 Mormonismo (kristana) # 7 Bahaa Kredo # 6 Konfuceismo # 4 Ĝajnismo # 3 Ŝintoismo # 0,3 Zoroastrianismo Kategorio:Religio ja:宗教 ko:종교 ms:Agama simple:Religion th:ศาสนา

Auguste COMTE

Isidore-Auguste-Marie-François-Xavier COMTE aŭ simple Auguste COMTE naskiĝis en Montpellier, Francio, en la 19-a de januaro 1798. Li estis filozofo, kiu kreis Pozitivismon. Pozitivismo En 1814 Comte eniris la Politeknikan Lernejon en Parizo. En letero de 1842 al John Stuart MILL (1806-1873), Comte nomis la Politeknikan "la unua vere sciencan komunumon en historio". Kvankam li restis tie nur du jarojn, Comte tie ricevis la influon de sciencistoj kiel la fizikisto Sadi CARNOT, (1796-1832), la matematikisto LAGRANGE (1736-1813) kaj la astronomo Pierre-Simon LAPLACE (1749-1827). En 1816, post la venko de Sankta Alianco kaj restaŭro de la Burbona dinastio oni fermis la Politeknikan pro politikaj kialoj, kaj Comte interrompis siajn formalajn studojn, sed restis en Parizo. Tiam li legis la ĉefajn verkojn de la samtempaj eŭropaj pensistoj. Unu jaron post sia eliro el la Politeknika Lernejo (1817), Comte iĝis sekretario de l' grafo de Saint-Simon (1760 - 1825), kiu lin profunde influis. Sed la evoluo de l' penso de Comte rompis lian amikecon al Saint-Simon kaj, en 1824, Comte lasis lian sekretariecon. En tiu jaro Comte edziĝis kun Caroline MASSIN, kaj estante sen la salajro de sekretario de Saint-Simon, li instruis matematikon hejme por gajni la vivon. Du jarojn poste, en la 2-a de aprilo 1826, li komencis en sia hejmo kurson, kiu rezultigis unu el liaj ĉefaj verkoj: Kurso de Pozitiva Filozofio (Cours de Philosophie positive) en ses volumoj, publikigitaj inter 1830 kaj 1842. Kelkaj el la ĉefaj tiutempaj sciencaj gravuloj lernis liajn lecionojn, kiel la kuracisto Henri-­Marie de BLAINVILLE (1777-1850) kaj la pra-psikologo Jean-Étienne ESQUIROL (1772-1840). Sed la kurso daŭris nur dum 3 lecionoj, ĉar li malsaniĝis je stresa melankolio. De tiam, Comte estis stipendiita de amikoj kaj disĉiploj, kiel la filozofo John STUART MILL kaj la vortaristo Littré (1801-1881), lia plej entuziasma disĉiplo. En 1838 li havis novan krizon kaj en 1842 li divorcis. Nur en 1844, kiam li konis Clotilde de VAUX, li revenis al verkado kaj publikigis Diskurso pri la tuto de Pozitivismo en 1848. Clotilde estis edzino de arestitulo, sed permesis al Comte nur platonan amon. Malgraŭ tio, ŝi restis kiel "muzo" de Comte dum tuta lia vivo, kvankam ŝi mortis jam en 1845. Dum la lasta fazo de sia laboro, Comte prezentis sian verkon La Sistemo de Pozitiva Politiko (Le Système de politique positive) (1851, 1854), kiu difinas la "homaranan religion", kies liturgio estas bazita sur la katolika, kiel montras la verko La Pozitivisma Katekismo (Catéchisme positiviste) (1852). En la lastaj jaroj de sia vivo, Comte restis tre sola. Ĉefe ĉar la plejparto de lia disĉiplaro lasis lin pro la nova "religio". Auguste COMTE mortis en la 5-a de septembro 1857 en Parizo. Comte, Auguste ja:オーギュスト・コント ko:오귀스트 콩트 ms:Auguste Comte

1798

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1798 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1798 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 1-a kaj 2-a de aŭgusto : marbatalo de Abukiro

Naskiĝoj


- 12-a de oktobro : Petro la 1-a (imperiestro de Brazilo)
- 24-a de decembro: Litovio: Adam MICKIEWICZ, verkisto

Mortoj


- 13-a de februaro : Wilhelm Heinrich WACKENRODER, verkisto
- 4-a de junio: Giacomo CASANOVA ----
1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1798년

Fiziko

Fiziko estas la scienco de la neviva naturo. Fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj. La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις [fisis], kiu signifas korponaturo. Fiziko rilatas forte al la aliaj natursciencoj, precipe kemio. ---- :Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro :Mekaniko/Meĥaniko :Leĝoj NEWTON de Movado :Centripeta/centrifuga forto :Koriolisforto :Fikza korpo :Turbo :Termodinamiko :Stata ekvacio :Varmo :ĉefpropozicioj de la termodinamiko :Entropio :Entalpio :Temperaturo :Elektromagnetismo :Elektrostatiko :Elektrotekniko kaj Elektroniko :Magnetismo :Magnetostatiko :Ondoj kaj Vibroj :Harmonaj vibroj :Dampataj vibroj :Devigitaj vibroj :Resonanco :Fouriertransformo :Onda ekvacio :Kvantummekaniko/Kvantummeĥaniko :Fotoelektra efekto :Komptonefekto :Onda funkcio :Hamiltonoperaciumo :Solid-stata Fiziko :Kristalografio :Semikonduktaĵo :Superkondukeco :Densigita Materio :Astrofiziko :Atoma fiziko :Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko) :Biofiziko :Fluidaĵ-Dinamiko :Fotoniko :Holografio :Iksradioj/X-radioj :Kaoso/Ĥaoso :Kemia Fiziko :Kvantumkemio :Kvantumkomputiko :Kvantumkriptografio :Kvantumteleportado :Laseroj :Lumrapido :Meteologio :Optika Inĝenierarto :Optiko :Partikla Fiziko (Altenergia Fiziko) :Plasmo-Fiziko :Relativeco :Teoria Fiziko als:Physik ja:物理学 ko:물리학 ms:Fizik simple:Physics th:ฟิสิกส์ zh-min-nan:Bu̍t-lí-ha̍k

Kemio

Kemio (aŭ ĥemio) estas tiu scienco, kiu studas: # la konsiston kaj la strukturon de la materio; # la ecojn de la materio; kaj # la ŝanĝiĝojn, kiujn suferas la materio kaj la kondiĉojn necesajn por estigi aŭ eviti tiujn ŝanĝiĝojn.
- Ĉia materio apartenas al unu el du ĉefaj kategorioj: aŭ pura substancomiksaĵo. Gravas rimarki, ke ekzistas signifa diferenco inter la terminoj substanco kaj pura substanco. Substanco estas ĝenerala termino por iu ajn speco de materio. Kemiistoj studas la elementojn. Ĉiu elemento havas nur unu specon de atomo. En la kemio, la elementoj diferencas laŭ la nombro de la elektronoj en siaj atomoj kaj laŭ siaj atompezoj. Ĉiu atomo de iu elemento havas la saman nombron da protonoj, sed la nombro de neŭtronoj povas varii, farante malsamajn izotopojn. Se al atomo mankas elektrono, la atomo estas jonigita. Karbono estas elemento tre grava por la vivo. La kombinaĵoj kun karbono estas organikaj, kaj la kombinaĵoj sen karbono estas neorganikaj. :Atmosfera kemio :Biokemio :Elektrokemio :Fizika kemio :Geokemio :Kemia elemento :Kemia inĝenierarto :Kemia fiziko :Kemia kombinaĵo :Kemiistoj :Klinika kemio :Komputika kemio :Kromatografio/Ĥromatografio :Organika kemio :Organizaĵoj: IUPAK :Perioda tabelo - Malkovrintoj :Polimero :SI (Sistemo Internacia de Unuoj) :Sonokemio :Spektroskopio :Teoria kemio Kemia ligo Solvaĵoj kaj koloidoj Sapiĝo Reakcia rapido Kemia ekvilibro Acidoj, bazoj kaj saloj
- PH Redoksaj reakcioj Nukleaj procezoj ---- Kelkaj kemiaĵoj Zeino - Zeaksantolo - Zeaksantino als:Chemie ja:化学 ko:화학 ms:Kimia simple:Chemistry th:เคมี

Sociologio

La Sociologio estas socia scienco kiu pristudas la homon vivantan en socio. Rilataj temoj: :Amaso :Antropologio :Homo :Kulturo :Potenco ja:社会学 ko:사회학 ms:Sosiologi simple:Sociology th:สังคมวิทยา

Socialismo

Politika doktrino kiu celas kolektivan posedon de la produktrimedoj, por ĉesigi ekspluatadon al la laboristoj faritan de la mastraro kaj posedantaro. Tial ĝi celas la ĝeneralan intereson anstataŭ nure personan intereson (sed kompreneble lastcele la intereso de konkretaj individuoj ja estas la celo). Socialismo ebligus, kaj historie estigis tre diversajn formojn ekde totalismajn diktaturojn ĝis anarkiistaj sistemoj pasante tra tre klasikaj demokratiaj respublikoj. Tamen la ĉefaj bazoj estas respekto al homoj, libereco kaj egaleco.

Historio

Prahistorio de Socialismo


- Thomas MORE
- Morelly Kaj turniĝe el tiu epoko al la sekvonta: la unua politike aganta kaj revolucia socialisto:
- BABEUF

Utopia socialismo de 1840


- Charles FOURIER
- Henri de SAINT-SIMON
- Cabet
- Robert OWEN En la jardeko de 1840 la laborista movado ekorganiziĝis. La plej konata sekvo de tiu periodo estis la kreado de la unua internacia organizo de laborista, konata kiel 1-a Internacio.

Anarĥiismo kaj anarĥo-sindikatismo

Postaj diskutoj inter la sekvantoj de anarkiistaj tendencoj kaj la marksistoj kondukis al splitiĝo de la movado. Post tiu momento, la vorto socialisto estis pli uzata por paroli pri la sekvantoj de tiu ĉi lasta tendenco. Vidu: Anarkiismo

Marksismo kaj ties sekvoj

La socialismo ricevis fortan influon de la pensoj de Karl MARX. Kelkajn jarojn post la splitiĝo kreiĝis nova internacia asocio, kiu ricevis la nomon 2-a Internacio, aŭ Socialista Internacio, grupiganta partiojn pli-malpli influitaj de marksismo. Post la Rusa Revolucio en 1917 okazis nova splitiĝo en tiu movado. La plej fortaj defendantoj de tiu ĉi movado alprenis la nomon komunistoj, kvankam plu uzis la nomon socialismo por paroli pri sia sistemo. Ci vidu 3-a Internacio kaj 4-a Internacio.

Social-demokratio

La socialistoj kiuj ne aliĝis al la 3-a Internacio plu konservis la nomon socialistoj, sed ankaŭ estis konataj de tiam kiel socialdemokratoj.

Nuna situacio

Krizo de la fina 20-a jarcento Nuntempo de Alimondismo, kien, kiel kaj kia socialismo.

Specoj de socialismo

Konataj socialistoj

Historiaj


- Jules GUESDE
- Pablo IGLESIAS
- William MORRIS
- Diane Julie ABBOTT
- Olof PALME

Nunaj gvidantoj


- Tony BENN

Bibliografio en Esperanto

Laŭ EdE-S Socialismo: ĝia ideologio kaj realigo. - De S. Chazan. 1933, 48 p. „Kontraŭ la revolucia socialismo, li estas adepto de la evoluismo, emfazante, ke la socialismo estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ morala problemo, por la efektivigo oni bezonas ĝeneraligon de l' altruista moralo.“ (xy, „Lingvo-Libro“, l934, p.: 26.) Kategorio:Socialismo Kategorio:Politiko Kategorio:Laborista movado Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S ja:社会主義 ms:Sosialisme simple:Socialism zh-min-nan:Siā-hoē-chú-gī

1760

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1760 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1760 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Fondo de Abu-Dabio.

Naskiĝoj


- 10-a de majo: Johann Peter HEBEL
- Nordameriko: Arkansaso: Sequoyah

Mortoj


- ----
1755 | 1756 | 1757 | 1758 | 1759 | 1760 | 1761 | 1762 | 1763 | 1764 | 1765
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1760년

1830

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1830 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1830 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Belga Reĝlando sendependiĝas de Nederlando.
- Usono : La Indiana Formova Akto donis la landon de Oklahomo al kvin triboj de indiĝenoj.
- Eko de Mormonismo en Usono

Naskiĝoj


- 15-a de marto : Paul HEYSE
- 18-a de aŭgusto : Francisko Jozefo la 1-a
- 8-a de septembro : Frederic MISTRAL
- 13-a de septembro : Marie VON EBNER-ESCHENBACH
- 5-a de oktobro : Chester A. ARTHUR

Mortoj


- 17-a de januaro : Wilhelm WAIBLINGER
- 18-a de septembro : William HAZLITT
- Papo Pio la 8-a ----
1825 | 1826 | 1827 | 1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1830년

Filozofio

Filozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj. La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo. Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.

Filozofiaj demandoj

Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?

Fakoj:

Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj: :Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio

Filzofiaj tradicioj

En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.

Okcidenta filozofio

La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio. Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).

Orienta filozofio

En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.

Religiaj filozofiaj tradicioj

Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion. Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio

Gravaj filozofiaj terminoj

En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo. Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio: :Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero

Gravaj filozofoj

:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi

Skoloj

:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo

Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo

:Pacismo - Humanismo - Egoismo

Vidu ankaŭ


- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio] ja:哲学 ko:철학 ms:Falsafah simple:Philosophy th:ปรัชญา

Matematiko

Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas logika dedukta scienco, kiu studas aksiome difinitajn abstraktajn strukturojn (kvanto, formo, aranĝo) uzante simbolan logikon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, ĝenerale de fiziko, sed matematikistoj difinis ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de ĉi tiu scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeli precizajn instrumentojn, evolui novajn teknologiojn kaj komputilojn, konstrui domojn, eĉ baki kukon bezonas aplikon de nombroj, geometrio, mezuro kaj spaco. Ekzistas du ĉefaj branĉoj de matematiko: pura kaj aplika. La pura matematiko esploras objektojn nur pro la teoria intereso, sed aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado aŭ por pli komplika teoria apliko en scienco. :Matematiko estas la alfabeto per kiu Dio skribis la mondon. (Galileo Galilei, 1564-1642) :Matematiko estas pli bone speco de arto.(Takakazu Seki, 1642-1708) :Matematikon oni povas difini kiel la sciencon, kie oni ne scias pri kio oni parolas, nek ĉu tio, kion oni diras estas vera. (Bertrand RUSSELL, 1872-1970) ---- Primaraj Nocioj :Aksiomo - Aro - Nombro - Postulato - Teoremo Ĉefkonceptoj :Algoritmo - Angulo - Bildigo - Derivaĵo - Diferencialo - Distanco - Distribuo - Ekvacio - Esprimo - Formulo - Fraktalo - Funkcio - Fourier-a analizo - Grafeo - Grupo - Integralo - Kartezia Koordinato - Kvanto - Limeso - Linio - Malderivaĵo - Matrico - Operacio - Parametro - Progresio - Punkto - Regresio - Regulo - Rilato - Serio - Skalaro - Spaco - Strukturo - Surfaco - Tabelo - Termo - Variablo - Vektoro - Vico Matematikaj Sciencoj :Algebro - Analitiko - Aritmetiko - Aroteorio - Diskreta Matematiko - Geometrio - Grafeteorio - Kalkulo - Kombinatoriko - Logistiko - Matematika Analizo - Trigonometrio - Matematika Programado - Nombroteorio - Statistiko - Stokastiko - Teorio De Kategorioj - Teorio de Komputado - Teorio de Probabloj - Teorio de Grupoj - Teorio de Ludoj - Teorio de Amasaj Servoj - Topologio Rilataj Sciencoj :Cibernetiko - Informadiko - Statistiko - Logiko - Mekaniko Aliaj Temoj :Historio de Matematiko - Matematikistoj - Filozofio de matematiko Organizoj kaj Premioj :Internacia Matematika Unio - IAdEM - Medalo Fields - Medalo Nevanlinna ----

Esperanto kaj matematiko

La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana- franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobrˇichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 8085853655. 21cm. Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingi¸us de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la Emondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko. La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp. Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de universitata scienca fako. La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto, kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate. Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M EdE-M Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo BOURLET, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.) O. SIMON.

Eksteraj Ligoj


- [http://www.math.uu.se/~kiselman/matstat.pdf Proponitaj ŝanĝoj pri matematiko kaj statistiko por la PIV]
- [http://www.geocities.com/matematikistoj/ TTT-ejo de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj] als:Mathématiques ja:数学 ko:수학 ms:Matematik simple:Mathematics th:คณิตศาสตร์

Fiziko

Fiziko estas la scienco de la neviva naturo. Fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj. La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις [fisis], kiu signifas korponaturo. Fiziko rilatas forte al la aliaj natursciencoj, precipe kemio. ---- :Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro :Mekaniko/Meĥaniko :Leĝoj NEWTON de Movado :Centripeta/centrifuga forto :Koriolisforto :Fikza korpo :Turbo :Termodinamiko :Stata ekvacio :Varmo :ĉefpropozicioj de la termodinamiko :Entropio :Entalpio :Temperaturo :Elektromagnetismo :Elektrostatiko :Elektrotekniko kaj Elektroniko :Magnetismo :Magnetostatiko :Ondoj kaj Vibroj :Harmonaj vibroj :Dampataj vibroj :Devigitaj vibroj :Resonanco :Fouriertransformo :Onda ekvacio :Kvantummekaniko/Kvantummeĥaniko :Fotoelektra efekto :Komptonefekto :Onda funkcio :Hamiltonoperaciumo :Solid-stata Fiziko :Kristalografio :Semikonduktaĵo :Superkondukeco :Densigita Materio :Astrofiziko :Atoma fiziko :Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko) :Biofiziko :Fluidaĵ-Dinamiko :Fotoniko :Holografio :Iksradioj/X-radioj :Kaoso/Ĥaoso :Kemia Fiziko :Kvantumkemio :Kvantumkomputiko :Kvantumkriptografio :Kvantumteleportado :Laseroj :Lumrapido :Meteologio :Optika Inĝenierarto :Optiko :Partikla Fiziko (Altenergia Fiziko) :Plasmo-Fiziko :Relativeco :Teoria Fiziko als:Physik ja:物理学 ko:물리학 ms:Fizik simple:Physics th:ฟิสิกส์ zh-min-nan:Bu̍t-lí-ha̍k

Kemio

Kemio (aŭ ĥemio) estas tiu scienco, kiu studas: # la konsiston kaj la strukturon de la materio; # la ecojn de la materio; kaj # la ŝanĝiĝojn, kiujn suferas la materio kaj la kondiĉojn necesajn por estigi aŭ eviti tiujn ŝanĝiĝojn.
- Ĉia materio apartenas al unu el du ĉefaj kategorioj: aŭ pura substancomiksaĵo. Gravas rimarki, ke ekzistas signifa diferenco inter la terminoj substanco kaj pura substanco. Substanco estas ĝenerala termino por iu ajn speco de materio. Kemiistoj studas la elementojn. Ĉiu elemento havas nur unu specon de atomo. En la kemio, la elementoj diferencas laŭ la nombro de la elektronoj en siaj atomoj kaj laŭ siaj atompezoj. Ĉiu atomo de iu elemento havas la saman nombron da protonoj, sed la nombro de neŭtronoj povas varii, farante malsamajn izotopojn. Se al atomo mankas elektrono, la atomo estas jonigita. Karbono estas elemento tre grava por la vivo. La kombinaĵoj kun karbono estas organikaj, kaj la kombinaĵoj sen karbono estas neorganikaj. :Atmosfera kemio :Biokemio :Elektrokemio :Fizika kemio :Geokemio :Kemia elemento :Kemia inĝenierarto :Kemia fiziko :Kemia kombinaĵo :Kemiistoj :Klinika kemio :Komputika kemio :Kromatografio/Ĥromatografio :Organika kemio :Organizaĵoj: IUPAK :Perioda tabelo - Malkovrintoj :Polimero :SI (Sistemo Internacia de Unuoj) :Sonokemio :Spektroskopio :Teoria kemio Kemia ligo Solvaĵoj kaj koloidoj Sapiĝo Reakcia rapido Kemia ekvilibro Acidoj, bazoj kaj saloj
- PH Redoksaj reakcioj Nukleaj procezoj ---- Kelkaj kemiaĵoj Zeino - Zeaksantolo - Zeaksantino als:Chemie ja:化学 ko:화학 ms:Kimia simple:Chemistry th:เคมี

Biologio

Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj. Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj. Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre) E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo

Biologiaj principoj

Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo

skarabo Ĉef-artikolo: Vivo Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Evoluo: la centra principo de biologio

Ĉefartikolo: Evoluismo Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna