Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Gento (vorto)

Gento (vorto)

Komparu kun Gento (urbo) / Gent ---- Gento estas la kulturaj samecoj de grupo de same devenaj familioj. Kvankam raso kaj gento estas similaj konceptoj, la koncepto de gento radikas en la ideo de societaj grupoj, nacieco, religio, denaska lingvo, aŭ similaj tradicioj. (Raso rilatas al la fizikaj trajtoj de grupo, anstataŭ la kulturaj.) :"La aron de chiuj homoj, kiuj havas la saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento." - (Zamenhof) Komparu kun etno! ja:部族

Gento (urbo)

Geografio > Eŭropo > Belgio > Flandrio > Orienta Flandrio > Gento ---- Gento (nederlande:Gent[Ĥent]) estas la ĉefurbo de la flandra provinco Orienta Flandrio en Belgio. La urbo havas preskaŭ 230.000 enloĝantojn. Ĝi situas ĉe la kunfluiĝo de la riveroj Skeldo kaj Liso. Oni ankaŭ foje ĝin nomas "De fiere stede" - la fiera urbo. En 2005 la urbo estis nomita "La plej agrabletosan urbon de Flandrio" de 'Toerisme Vlaanderen & Brussel'. La sankta patrono de Gento estas Sankta Bavo kaj ĝiaj enloĝantoj ricevis la kromnomon "stroppendragers" - portantoj de pendŝnuro.

Aliĝintaj komunumoj

Ekde 1977, la komunumoj Afsnee, Desteldonk, Drongen, Gentbrugge, Ledeberg, Mariakerke, Mendonk, Oostakker, Sint-Amandsberg, Sint-Denijs-Westrem, Sint-Kruis-Winkel, Wondelgem kaj Zwijnaarde apartenas al Gento, la ĉefa komunumo kaj ĉefurbo de la provinco. Gento ekde 1977 (246.171 enloĝ.) perdis multajn enloĝantojn al la pli trankvilaj kaj multnaturaj randaj komunumoj. Pro la alveno de eksterlandaj enmigrintoj kaj la sukcesa urba renovigo la nombro de enloĝantoj denove kreskas ekde 1999.

Historio

Jam dum la gaŭla (au kelta) erao ekzistis pluraj kernoj de loĝantoj en la regiono. La nomo 'Gent' devenus de la kelta nomo por akvo 'Gond' => ĝermane Gand kaj latine Gandavum. La riveroj fluis kaj volviĝis en regiono kie multaj grundoj regule estis subakviĝintaj. Ne estis do tre ideala por agrikulturo, sed pli taŭga por ŝafbredado. Gent dum jarcentoj estis la plej grava urbo de la Nederlandoj por drapo (farita de lano), lino kaj kotono. Gent jam dum la sepa jarcento havis du grandajn abatejojn (Sankta Bavo 625-650 kaj Sankta Petro, post 650); kiuj helpis formi la urbon. En la jaroj 851-852 kaj denove inter 879 kaj 883 la Vikingoj detruis la urbon kaj dum longa periodo sin establis ĉe la Skeldo (proksime de la nuna Duivelsteen - diabla ŝtono, Sankta Bavo, Biezekapelstrato). Ekde la jaro 1000 Gento dum centoj da jaroj estis la plej granda urbo de la Nederlandoj (ĝis proksimume 1550). Gento eĉ estis pli granda ol Londono aŭ Kolonjo. Ekster Italio nur Parizo estis pli granda. Reĝo Karlo iam pri Gent diris "Je mettrai Paris dans mon Gant" (Mi metus Parizon en mian ganton/genton). En la 13a jarcento la urbo havis ĉirkaŭ ses mil enloĝantojn. Gent ĉiam estis rebela urbo. La enloĝantoj batalis dum jarcentoj kontraŭ la monarkoj por sekurigi iliajn privilegiojn aŭ liberecon. En la deksesa jarcento Gento ludis gravan rolon en la ekflorado de la Kalvinismo. Inter 1577 kaj 1584 en Gento estis establita Genta Kalvinista Respubliko. Tiam ankaŭ la unua genta (teologia) universitato estis fondita (en 'het Pand', hodiaŭ renovigita kaj posedita de la genta universitato). Post 1584 multaj Kalvinistoj elmigris al Nederlando. Gento fartis bone dum la franca kaj nederlanda epoko (kun i.a. la konstruo de la kanalo Gento-Terneuzen) ĉar kun sia tekstila industrio ĝi povis servi grandajn merkatojn. Post 1830 graandparte de la enloĝantaro restis fidelaj al Oranĝo, kvankam la plejmulto de la oranĝistoj preferis paroli la francan. Post 1848 la oranĝistoj kunfandiĝis kun la Liberala Partio. Gento ankaŭ estas la urbo en kiu la unuaj modernaj sindikatoj de Belgio vidis la lumon, kaj kie ekestis la belga socialisma movado. Eduard ANSEELE, la gvidanto de la gentaj socialistoj, tamen unue estos elektita en Lieĝo kiel parlamentanon.

Internacia ekspozicio

En 1913 en Gento estis organizita internacian ekspozicion. La ekspozicio mem estis organizita en speciale por tiu celo konstruita komplekso je la placo Maria-Henriko, kiu poste iĝis la ĉefa Stacidomo de Gent-Sint-Pieters.

Instru-urbo

Gento estas la plej grava instru-urbo de Belgio kun inter alie la Genta Universitato (26.000 gestudentojn), la genta altlernejo (15.000), la altlernejo Artevelde (7000), la altlernejo Scienco kaj Arto, la katolika altlernejo 'Sint Lieven' (5.000) kaj la internacia kant- kaj spiradolernejo prof. Léon-Bernard Giot (2.500). Entute en Gento studas pli ol 50.000 gestudentojn en la altinstruado. Tio igas la urbon unikan gestudentan urbon. La universitata malsanulejo plenumas gravan funkcion en la regiono. Eĉ el la nederlanda provinco 'Zeeuws-Vlaanderen' homoj ĝin vizitas, ĉar ĝi estas pli proksime ol la academia malsanulejo de Roterdamo. Pluraj famaj politikistoj, inter ili la premiero de Belgio, studis en la mezgrada lernejo Reĝa Ateneo Voskenslaan.

Turismo

Reĝa Ateneo Voskenslaan Reĝa Ateneo Voskenslaan

Vidindaĵoj

Gent precipe allogas turistojn pro sia historia (mezepoka) urbocentro kun inter alie la jenaj vidindaĵoj:
- la katedralo de Sankta Bavo
- la Gravensteen
- la Belfrido
- la urbodomo
- la preĝejo de Sankta Jakobo
- la preĝejo de Sankta Mikaelo
- la ponto de Sankta Mikaelo kun mirinda vido de la tri turoj
- la abatejo de Sankta Petro
- la abatejo de Sankta Bavo
- la Genta Opero
- la Vrijdagmarkt kun la statuo de Jakobo VAN ARTEVELDE
- Geeraard de Duivelsteen, konstruaĵo el 1245
- La Dulle Griet aŭ granda kanono
- La mezepoka kvartalo Patershol
- la Caermersklooster, iama monaĥejo kiu nun estas uzata kiel ekspoziciejo
- La Groot Vleeshuis
- La Raboto
- La Graslei
- La Korenlei
- La iama Poŝtkonstruaĵo je la Korenmarkt
- La Oude Vismijn [malnova fiŝvendejo], je la Veerleplein [Veerleplaco], konstraŭe de la Gravensteen

La tri turoj de Gento


- la Belfrido
- la katedralo de Sankta Bavo (originale la preĝejo de Sankta Johano) kun la mondfama retablo 'Het Lam Gods' - speco de altaro.
- la preĝejo de Sankta Nikolao Ĉar tiuj turoj estas tiom specifaj por la bildo de la urbo, Henry Van de Velde dum la tridekaj jaroj planis la "Boekentoren" - la turon de libroj- kiel biblioteko por la Genta Universitato.

Muzeoj


- la SMAK
- la Muzeo de belaj artoj
- la Dezajn-muzeo
- la muzeo por industria arkeologio kaj tekstilo (MIAT)
- la muzeo Guislain
- La domo de Alijn
- De wereld van Kina: la domo
- De wereld van Kina: la ĝardeno

Publika transporto

La Stacidomo de Gent-Sint-Pieters estas la plej granda de Flandrio kaj la dua plej granda de tuta belgio, post Bruselo Suda. Cetere estas en Gento la stacidomoj Dampoort, Wondelgem kaj Gent-Brugge. En Gento veturas krom busoj kaj tramoj ankaŭ trolebuso. Tio estas unikaĵo en Belgio. Ekde kelkaj jaroj dum semajnfino en Gento veturas tute senpagaj noktaj busoj! En 2004 ekis 'Cambio' en la urbo, servo de organizita kunveturado.
- Genta tramo
- Genta trolebuso
- Nokta buso
- Cambio

Eventoj

Ĉiujare revenantaj eventoj


- la Gentaj Festoj - meze de julio
- I Love Techno
- la Festivalo de Flandrio
- la Internacia Filmfestivalo
- la City Parade
- la festoj de Patershol (nl:Patersholfeesten) - meze de aŭgusto
- la Beginejaj Festoj (nl:Begijnhoffeesten) - fine de aŭgusto

Evento kiu estas reorganizita ĉiun kvinan jaron


- La Floralioj

Naturo kaj parkoj

Meze de Gento troviĝas la urba natura rezervejo Bourgoyen-Ossemeersen. Estas sufiĉe unika havi tian rezervejon tiom proksime de urbocentro. Tio estas dank'al al la eco de la rezervejo: temas pri marĉoj kie malfacilas konstrui domojn kaj vojojn. Alia unikaĵo en Gento estas la Blaarmeersen. Tiu parko, kiu limas al Bourgoyen, havas inter alia grandan lagon kun strando, ludiloj por infanoj kaj trinkejo. Eĉ estas tie kvarstela kampadejo. Proksime de la stacidomo de Gento Sankta Petro situas la Citadelparko. En ĝi inter alie troviĝas kongresejo/ekspoziciejo kaj la mondfama muzeo de moderna arto SMAK (nl:'Stedelijk Museum voor Moderne Kunst').

Akvofluoj en Gento

En la 10a jarcento Gento estis konektita pere de la Honte (la nuna Westerschelde), tiam ankaŭ nomita la Heidezee. En la 12a kaj 13a jarcento pro sablopleniĝo Gento ekmalhavis konekton kun la Honte . Jes ja oni kreis akvovojojn aŭ ilin plibonigis. Unu el tiuj estas la Schipgracht. (Nur poste, en la 15a jarcento oni ĝin eknomas Burgervaartstroom). La Schipgracht konektis Gent kaj Ertvelde kun Meulenstede, Langerbrugge, Kerkbrugge, Wippelgem kaj Kluizen. En 1547 oni fosis la Sassevaart por rehavi konekton kun la Honte. Tiu ĉi sablopleniĝis kaj poste en 1823 reelfosiĝis kaj plilogigita. Tio iĝis la nuna Kanalo de Gento al Terneuzen.

Ceteraj akvofluoj en Gento


- la Liso
- la Skeldo
- la Lieve
- la Coupure

Bibliotekoj

Gento havas plurajn bibliotekojn. La ĉefa bioblioteko troviĝas je la placo Woodrow Wilson (Gento Suda). Ekzistas aparta sekcio por junuloj. La biblioteko bonege uzas la eblecojn de interreto. Eblas konsulti tre ampleksan katalogon, mendi librojn en la reto, plilongigi luadon, informiĝi pri adresoj kaj horoj de malfermo ktp. En la biblioteko ankaŭ haveblas librojn en Esperanto, sed ne multajn.

Kelkaj ciferoj

Kolekto de libroj (2003)
- porplenkreskulaj ĉe la ĉefa biblioteko: 304.543
- porinfanaj ĉe la ĉefa biblioteko: 51.856
- porplenkreskulaj ĉe la ĉefa biblioteko + filialoj: 488.927
- porinfanaj ĉe la ĉefa biblioteko + filialoj: 202.955 Pruntadoj kaj konsultadoj (2003)
- ĉefa biblioteko: 1.945.055
- ĉefa biblioteko + filialoj: 2.649.584

Filialoj


- Brugse Poort
- Drongen-Baarle
- Drongen-Centrum
- Gentbrugge
- Ledeberg
- Mariakerke
- Oostakker
- Sint-Amandsberg
- Sint-Denijs - Westrem
- Van Beverenplein
- Watersportbaan
- Westveld - Oude Bareel
- Wondelgem
- Zwijnaarde

Naĝejoj

Gento nombras kvar endomaj naĝejoj proksime de la urbocentro. Ne ĉiam estas facila tamen naĝi tie. Ekzistas diversaj horaroj por celgrupoj (gravedaj virinoj, konkurad-naĝado ktp) kaj la naĝejoj ofte dum horo aŭ pli dumtage estas fermitaj. La kaso fermiĝas duonhoron antaŭ la fermohoron, necesas do alveni frue. La Gentaj naĝejoj estas higienaj, sed precipe eksterlandaj vizitantoj plendas pro la multeco de kloro en la akvo kaj pro la enirprezo: vi pagos minimume po €2,5 por unu naĝsesio. Por €25 eblas aĉeti karton por 12 fojoj. Kelkaj naĝejoj enhavas saŭnon, saltotabulojn, trinkejon, komputilajn ludojn aŭ glitejon.
- Naĝejo Rooigem (Gento - norda)
- Naĝejo Rozebroeken (Sint-Amandsberg)
- Naĝejo Strop (Gento - suda)
- Naĝejo Van Eyck (Gent - centro)
- Subĉiela naĝejo Neptunus (Wondelgem)

Konataj Gentanoj


- Eduard ANSEELE, pioniro de la laborista movado kaj unu el la fondintoj de la socialista partio.
- Leo BAEKELAND, eltrovinto de "Bakeliet" kaj de la Velox-fotopapero
- Koen CRUCKE, aŭtoro, aktoto, politikisto kaj kantisto (devenas de Drongen)
- Johan DAISNE (Herman THIERY), verkisto
- Pierre DE GEYTER komponisto de la muziko de La Internacio
- Jozefo GUISLAIN, kuracisto, unu el la fondintoj de psikiatrio en Eŭropo
- Victor HORTA, arkitekto
- Karlo V, imperiestro
- Helmut LOTTI, kantisto
- Armand PIEN, veterprognozisto
- Jakobo VAN ARTEVELDE, popola gvidanto
- Karel VAN DE WOESTIJNE, verkisto
- Bram VERMEULEN, kantisto, pentristo, kabaretisto kaj verkisto de kantoj (devenas de Mariakerke)
- Freya VAN DEN BOSSCHE, federa ministro pri laboro
- Guy VERHOFSTADT, premiero de Belgio (devenas de Mariakerke)

Vidu ankaŭ


- Reĝa Ateneo Voskenslaan

Eksteraj ligoj


- [http://www.gent.be oficiala retpaĝo de la urbo Gento]
- [http://www.bibliotheek.gent.be La Genta biblioteko en la reto]
- [http://gent.pagina.nl ligoj al la urbo Gent ĉe pagina.nl]
- [http://www.esperanto.be/gent 'La Progreso', Esperanto asocio] Kategorio:Urboj de Belgio Kategorio:Gento (urbo) ja:ゲント

Raso

Sciencistoj nomas raso distingeblan "populacion" el unu speco, kies propraj karakteroj estas konstantaj kaj heredaj: kaj ĉe la homoj bela raso de kokoj, de rozoj; bonrasa, purrasa, miksrasa hundo; , kaj ĉe la homoj la blanka, flava raso. Tamen la sciencan trafecon de la koncepto estas disputata. Cetere la nocio de homa raso estigis teoriojn rasismaj. Historio:
- En la eŭropaj lingvoj la unua senco de la vorto, kaj lontempe la ununura estis: Tuto de la sinsekvaj generacioj de unu sama familio, konsiderata kiel devenanta de unu sama prapatro, "la raso de miaj patroj" li, ŝi estas el bona raso (t.e. honorinda familio, familio kiu sin rimarkigis per siaj virtoj grandfaroj aŭ honoroj). La unua aŭtoro, kiu uzis tiun vorton, france, en la moderna senco estis François BERNIER, fama vojaĝinto, en 1684 en libro: "Nova dispartigo de la Tero, fare de la diversaj specioj, aŭ rasoj, da homoj, kiuj priloĝas ĝin".


Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj. Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo. Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas. La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo. __NOTOC__

Historio de lingvo

Vidu ankaŭ


- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto] [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz [http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)] [http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)] [http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj ja:言語 ko:언어 ms:Bahasa simple:Language

Tradicio

Folkloro>Tradicio Tradicio estas rakontokutimo kiu eniras la memoron de komunumo kaj estas transdonita de generacio al generacio, origine parkerigita, sen bezono de skribsistemo. Ĉi-tiun procezon subtenas interalie poetikaj iloj; ekzemple rimo kaj aliteracio. Ekzemple, estas nun tradicio en la Okcidenta Civilizo havi Kristnaskan arbon por celebri Kristnaskon. Buŝe transdonitajn tradiciojn, precipe rakontojn kaj legendojn, oni sumigas sub la nocio buŝa historio. Ĝi ofte estas antaŭulo kaj fonto de skribe dokumentita historio. Kvankam tradicioj estas ofte konsiderataj antikvaj, neŝanĝeblaj kaj gravegaj, ili ofte estas multe malpi "naturaj" ol oni ĝenerale supozas. Multaj tradicioj estis plane inventitaj ial, ofte por emfazi aŭ plifortigi la gravecon de iu institucio. Tradicioj ankaŭ estas ofte ŝanĝataj por adaptiĝi al la nunaj bezonoj, kaj la ŝanĝoj rapide akceptiĝas kiel parto de la antikva tradicio. vidu: Folkloro, Kulturo, socioscienco, Festa kaj Feria Tago, Vesto

Listo de diverslandaj tradicioj


-
- dônage
- Karnavalo
- Kristnasko
- Kulturo de Panamo
- Martenico
- tradicioj ligitaj kun grenrikolto
- tradicioj ligitaj kun vinberrikolto
- kategorio:folkloro

%s

Välkommen till Wikipedia, den fria encyklopedin som alla kan redigera.

Introduktion  -  Grundprinciper  -  Vanliga frågor  -  A–Ö  -  Antal artiklar:

----

Wikipedias systerprojekt

----
----
Om du ser fel datum eller precis uppdaterat någon av mallarna, [http://sv.wikipedia.org/w/wiki.phtml?title=Huvudsida&action=purge rensa huvudsidans cache].
Information om cookies | Huvudsida utan tabeller | Huvudsida med bara text | [http://openfacts.berlios.de/index-en.phtml?title=Wikipedia_Status Wikipedias status]
__NOTOC__ __NOEDITSECTION__

heavy metal eba Sepsa szkolne zasony










































:: RELATED NEWS ::
廣東電視台
廣東電視台成立於1959年,是廣東省最早成立的電視台,服務廣東、中國以及整個亞太地區。目前廣東電視台擁有員工一千八百多人,以不同方式向不同地區、不同人群播出5個電視頻道。

節目頻道


- 衛星頻
高度合成数
高度合成数指一个數,任何比它小的自然数因子数目均比这个数的因子数目少。首二十个高度合成数为∶2, 4, 6, 12, 24, 36, 48,

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org